La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


STELO SUR BRULŜTIPARO

Aŭtoro: András Sütö

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

Bildserio kontinua. Necesaj scenejoj: komuna ĉelo de Calvin kaj Servet, juĝejo, predikejo de Saint Pierre, kampo Champel kun brulŝtiparo. La scenoŝanĝon povas indiki martelfrapo de la juĝisto aŭ muziko.

En la arestejo Du kuŝbenkoj, du tabloj, seĝoj, fenestro al la strato. Armita gardisto sur konvena loko. La tablo de Servet vakas krom du kandeloj sur ĝi. Sur tiu de Calvin: libroj, brulanta kandelo. Servet dormas, Calvin kaj De la Fontaine intertraktas mallaŭte.

CALVIN: Jen la akto de akuzo en tridek punktoj. Tuj transdonu ĝin al la enketa juĝisto Tisset. Li sendu kopiojn al Bazelo: , Zuriko, Ŝafhaŭzeno.

DE LA FONTAINE: Jes. Oni obĵetas …

CALVIN: Oni ne obĵetu … Ĉu Galesius ekvojaĝis al Londono?

DE LA FONTAINE: Antaŭ du tagoj.

CALVIN: La predikistoj?

DE LA FONTAINE: Ili ekvojis kvardek.

CALVIN: Ili direktu siajn raportojn al Farel. Jen la letero en la afero de la lionaj studentoj. La tuta reformita mondo postulu ilian absolvon. Sen nia unueca protesto ili perdiĝos. Pri la nova strategio de De la Baume mi petas informon en tri tagoj. La bernanoj ekmarŝigu almenaŭ ducent armitojn, ĉesu diskuti pri senfermenta pano, komencu organizi sian armeon. Perrin?

DE LA FONTAINE: Li postulas por li advokaton … (Montras al Servet.)

CALVIN: Ĉu por plia blasfemulo? Superflue. Ĉu la Rue-des-Allemands’anoj jam ĵuris?

DE LA FONTAINE: Triono da ili estas arestita, kvarono fuĝ- inta …

CALVIN: Duoblan gardon al la pordegoj de la urbo. Persone registru ĉiun.

DE LA FONTAINE: Farite. Sinjoro Farel liberigis la putinojn kaj trompludistojn.

CALVIN: Kial li aŭdacis?

DE LA FONTAINE: Por ke ili miksiĝu inter la ribelantojn kaj raportu ĉiutage.

CALVIN: Diru al sinjoro Farel, ke ni defendas la regnon de Dio ne per putinoj. Pro la troigoj mi starigos lin antaŭ la presbiterian tribunalon.

DE LA FONTAINE: Li opiniis pli rezultiga …

CALVIN: Kredanton kredanto observu! Fervoretulon fervorulo! Laŭ libervola servo, kiomfoje mi ripetu al li?

DE LA FONTAINE: Ankaŭ ŝia moŝto petas: bonvolu konsenti, ke mi anstataŭigu la Majstron kiel civila akuzanto en la arestejo.

CALVIN: Diru al ŝia moŝto, ke mi estas leĝdonanto, do servanto de la leĝo. Mia frato Antono ne foriĝu de ŝi. Nu, iru!

DE LA FONTAINE: (Blovestingas la kandelon.) Dum ĝi tute ne konsumiĝas – kune kun la Majstro …

Dekokhora servo eĉ por li trosufiĉas … (For.)

(Calvin brakokruce observas Servet. Voĉo el la strato: ”Calvin! Calvin! Calvin!”)

SERVET: (Vekiĝas pro peza tusado.) Oni vokas la demonon de la laboro.

CALVIN: Ne min.

SERVET: Da Calvin estas nur unu.

CALVIN: Sed da iliaj hundoj amaso. Viaj adeptoj nomas siajn hundojn pri mi. Ĉiu gardhundo estas via advokato. (Nova voko: ”En Rodanon kun li! Sub akvon kun li!”)

SERVET: Ĉu ankaŭ tio vin koncernas? (post kapjeso de Calvin) Kial oni volas dronigi vin?

CALVIN: Por ke vi povu transpreni la gvidon de la Ĝeneva eklezio.

SERVET: Ĉu mi fariĝis tiel potenca?

CALVIN: Verki pligrandigas. Precipe misideoj. La trian nokton ni diskutas pri tio.

SERVET: Dum la priaŭskulto mi ĉion agnoskis, rekonis, prenis sur min. Ĉi tiun akuzon mi refutas. Neniam mi volis okupi vian lokon.

CALVIN: Ankaŭ mi ne. Estis altrudita minace de malbeno.

(Bukedo enflugas trafenestre.) Vin oni altrudas per floroj.

SERVET: (flarante la florojn) Mia reĝino. Mi sonĝis, ke ĉi tie ŝi vagas, serĉas min tra la urbo. Ŝia ruĝa koro: sur la malfermita mano. Ĝi ne plu estas via simbolo. Vi devas ŝanĝi ĝin.

CALVIN: Je kio?

SERVET: Je brido. Vipo. Je via ŝatata devizo: Mastro de spita azeno nomiĝas vipo. Ho, spita azeno, vi putrinta viandamaso, peka homaro!

CALVIN: Ne nigrigu! Defendu vin! Vi studis juron, vi devus scii, ke rifuzantoj de la Triunuo estis punataj per morto jam dum la unuaj Cezaroj, antaŭ la Nicea Koncilio. (Ĵetas librojn sur la tablon de Servet.) Jen, mi portis ilin al vi por konvinki vin, spita azeno! Kodo de Justiniano, De Catolica Fidei, De Haereticis …

SERVET: Mi estas trista, min ne interesas viaj dogmoj.

CALVIN: La vero vin interesu.

SERVET: Ĉu vin la vero interesas? Lucanius, vin interesas nur la proprietigo de la vero. (nova bukedo)

CALVIN: Gardo! Tabulumu la fenestron!

VOĈO DE GARDISTO: ”Tabulumu la fenestron de la sepa!”

SERVET: Ankaŭ la buŝojn, okulojn, orelojn, gardo!

Blindan fenestron al la ĝenevanoj, imitaĵojn de la libereco. Tabulumu ankaŭ la ĉielon, Dio ne vidu, kio okazas en Lia nomo ekstere!

CALVIN: (Prenas leteron el la bukedo.) Ne vidi, sed por legi. Jen mesaĝo al vi: Doktoro Servet, baldaŭ ni liberigos vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la grandan iluziiston! Tiel do parolas la rozoj.

SERVET: (ektime) Kun neniu mi konspiris.

CALVIN: Aliaj konspiras en via nomo. Gardo!

SERVET: Mi ne volis, nek volas esti flago de la Perrin’anoj!

CALVIN: Tio estas problemo ne de volo, sed de situacio.

SERVET: Mi ne estas homo de agoj. Libron mi verkis, ne batalprogramon. Ne leĝojn! Mi kontemplas laŭ mia konscienco, volas loĝiĝi en nenies cerbo.

CALVIN: Mensogo! Ankaŭ vi ĉasas adeptojn. Homo homon ne povas senpune renkonti. Ni premas la proprajn stampojn sur la frunton de la aliaj. Notu, Mikelo Servet, ĉiu nia vico skribita estas ruĝa stampo en la animo de la leganto. Gardo! (al la enpaŝanta provoso) Ĉi tiun leteron tuj transigu al sinjoro Farel. Mi petas eskorton. (al Servet) La diskuton ni daŭrigu antaŭ la enketa tribunalo.

SERVET: Do ni iru komedii. Je mia savo mi ĵuras: kun neniu mi konspiris. (Etendas la manojn al la enpaŝanta provoso por ke li surmetu la katenon.)

Laŭordone, sinjoro. Ĉu denove nur min koncernas la kateno? (Rigardas al Calvin, kiu honteme rigardas siajn manojn.)

CALVIN: (kolere) Provoso! Katenon! (La provoso katenas ankaŭ Calvin.) Eskortu ĉi tiun sinjoron kaj mi petas provoson ankaŭ post mi!

SERVET: Ni tintigos la ĉenojn en la stratoj de la urbo.

Neniu el ni volas eskapi, bone vi scias, Calvin.

Tamen vi insistas pri la komedio. Vi volas veki malamon al mi kaj bedaŭron al vi.

Mendu do eĉ tamburadon! Gardo! Orkestron!

Muĝantan amasiĝon al la unika spektaklo!

(Ili ekiras eksteren, renkonte venas Idelette.)

IDELETTE: Forigu tiujn ĉenojn de la manoj de mia edzo!

(Laŭ mansigno de Calvin la provoso flankeni ĝas kun Servet.) Kion vi faras, Johano! Oni logas vin en kaptilon. Vi kuras al via pereo!

CALVIN: Mia vero ne pereas, Idelette. Kiel vi kuraĝis forlasi la domon tiel grave malsana?

IDELETTE: Farel petegis min, petegi vin, Johano, ne aperu katenita antaŭpublike. Ne ligu vin al tiaj leĝaj formoj.

CALVIN: Mi estas devigata.

IDELETTE: Viajn adeptojn timigos ĉi tiu vidaĵo, viaj malamikoj ekflaros sangon. Vi restos forta nur se vi vidiĝas tia. Vi lasas fali vian sangon sur neĝon, vi incitas luphordon al vi, Johano, amata mia. Lasu min demeti ĉi tiun honton de viaj manoj.

CALVIN: Ĉu honton?

IDELETTE: Humiligan!

CALVIN: Humiligan?

IDELETTE: Ĉar ne veran, ne realan.

CALVIN: Ĉu ne veran, ne realan?

IDELETTE: (montrante al Servet) Ĉe la alia estas tia, reala.

CALVIN: Ĉe la alia … Idelette … ĉu eĉ vi tiel parolas? Eĉ vi opinias min komedianto? Eĉ mia kunsortulino …

IDELETTE: Ne akuzu min!

CALVIN: Antaŭ nelonge vi diris: mi lasas fali mian sangon sur neĝon …

IDELETTE: Jes. La Perrin’anoj revas vidi vin en kateno.

Sur brulŝtiparo. Sed nun vi spitas ne ilin. Vi luktas kun via necerteco. Vi ne povas vidi vin mem, Johano. Neniam vi rigardis en spegulon.

Abismo malfermiĝis en vi. Teruro sidas en viaj okuloj: timo, kiun vi neniam konis. Io timigas vin, jen kial vi trokuraĝas, eskortigi vin en ĉenoj preter la Perrin’anoj.

Eble eĉ ne preter ili. Nur preter Mikelo Servet.

Viaj voĉo, kredo, celo, vero ne plu sufiĉas.

Vi pliigas ilin per rolo. Per memordonita ĉeno. Per pentrita sango aktora. Johano, ne inde al vi! Ne inde vi rilatas al vi mem.

CALVIN: Do oni senigu min je ĉiu potenco! Jen mi abdikas …

IDELETTE: Ne, ne!

CALVIN: … ĉiujn miajn oficojn, Servet sidiĝu en mian seĝon, por ke de tie mi forpuŝu lin kun lia herezo. Gardo! Retro tiun hispanon!

IDELETTE: Johano, kara sinjoro mia, repaciĝu!

CALVIN: Li transprenu la gvidon de la urbo, ni metu la kapon sub la jugon aŭ glavon de la Perrin’anoj, ĉar mi povos altigi mian veron ĝis la ĉieloj, Idelette, eĉ sen faritaj ĉenoj, eĉ sur eŝafodo. Se mian veron baros mia situacio, mi eksplodigos min ĉielen kaj argumentos per miaj refalantaj karneroj – eĉ kontraŭ la tuta mondo. Ankaŭ kontraŭ vi, Idelette, se vi tiel opinias …

IDELETTE: Al vi kuraĝas diri la veron nur tiu, kiu tre malamas aŭ amegas vin. Post kiam mi kura- ĝis paroli, klasifu min, kien vi konsideras ĝusta, Johano!

CALVIN: Pardonu min …

IDELETTE: La gardisto vidis vin plori nokte.

CALVIN: Dormo ludis kun mi.

IDELETTE: Turmento de sendormeco. Depost kiam Servet aperis, vi apenaŭ fermis la okulojn.

CALVIN: Plej bone estus ŝtiparumi nin ambaŭ.

IDELETTE: Vin haltigis la unua kontraŭopinio. Vi pretus lasi al perdo vian tutan laboron pro detaleto.

Nur lin vi vidas. Kvazaŭ vi renkontus vian malforton.

CALVIN: Eh, ne …

IDELETTE: Neniu krom mi scias tion, Johano. Nur vin mi observas de pluraj jaroj. Mi vidis vin sane, nun povas rigardi vin ĝis tagiĝoj el inter miaj kusenoj. Super ĉiu via libro mi vigilis kun vi; kun miaj tagoj konsumiĝis viaj plumoj, sekiĝis viaj inkujoj. Mi ne eraras juĝ- ante pri vi.

CALVIN: Donu konsilon, Idelette!

IDELETTE: Lasu min depreni la katenon.

CALVIN: Nur kun tiu de la alia …

IDELETTE: Do lasu lin libera!

CALVIN: Ĉu mian malforton?

IDELETTE: Vian iaman kunstudenton.

CALVIN: Ĉu mi akceptu la malvenkon? Reto de konspirantoj subtenas lin.

IDELETTE: La pli forta devas surpreni la riskon.

CALVIN: Sed nun pli fortas li. Pretas morti. Havas nenion, nur sian vivon. Kaj al mi ne permeseblas morti. Ĉio disfalus post mi. Evidente tio lin ne interesas. Ĉar li metis sian vivon sur unu karton kaj postulas de mi la samon. Mi devus komprenigi al li, ke mia vivo pli gravas ol lia. Sed ĉu vere tiel estas? Estu ajne, mi konsideras ĝin pli grava, pro tio mi hontas antaŭ li.

IDELETTE: Ne diru tion! Eĉ konjunkcio ne estas en via vivo, pro kiu trafus vin honto. Vi troviĝis jam en la faŭko de la Morto.

CALVIN: Tiam mi estis samgrade libera. Mi disponis mian vivon kiel ununuran glavon. Eble mi eraris profundiĝi en ĉi tiun diskuton. Alvenis ĉi tiu homo sensuspekta, naiva kiel infano, transdonis al mi sian libron, siajn konsiderojn sur malfermita mano … mi devus forpeli lin … Sed nun ununura voĉo decidos en la konsilio, kiu el ni paŝos sur la brulŝtiparon.

Kaj mi ne scias, kial ni luktas: ĉu por neniigi lin aŭ ĉar mi kroĉiĝas al la vivo.

IDELETTE: Vi devas kroĉiĝi al ambaŭ aferoj, Johano.

Sed vi devas venki lin en la publika debato.

Demetigu la katenon ankaŭ de liaj manoj! Vi posedas miraklan oratoran forton, Johano, kunvokigu la tutan loĝantaron de Ĝenevo, ĉiujn kantonojn, vi vidos, urbo post urbo sekvos vin, ĉar vi moligas ŝtonojn se vi ekparolas. Mi petegas, je la memoro de niaj gefiloj, mi petas vin, ne surmetu ĉi tiun pentritan katenon, vi ne bezonas ŝajnon, nek ludi akuzadon kiel ĉefakuzanto se vi klare scias, kie kuŝas la vero!

CALVIN: Laŭ la leĝo mi prenis sur min lian sorton kaj ankaŭ la punon se oni voĉdonos kontraŭ mi!

IDELETTE: Vi prenis nenion sur vin. La ŝlosilo de la kateno de Servet troviĝas en via mano. Ĉu ĝi ne bruligas vian manon? Prefere mortu ol per falsaj kartoj …

CALVIN: Idelette, vi brulstampis min trompludisto!

Dio mia! Ununura verdira kunulo de mia vivo perdis la saĝon.

IDELETTE: Kion mi diris … Pardonu min! Ne, ne, ne, mia edzo ne ludas trompe, ne tion mi volis diri. Mi volis diri nur … kaj ankaŭ ne tion, ke vi mortu; vi devas scii, ke ne estas inde al vi, ne lasu interŝanĝi vian animon, Johano … vi ne estas plu, kiu vi estis … Dio mia, mi apenaŭ vidas vian vizaĝon … nur nebulajn konturojn mi vidas, Johano.

CALVIN: (Kaptas la falantan virinon.) Idelette … Gardo!

(al enkuranta gardisto) La katenon! Deprenu ĝin! Deprenu la katenon! (La provoso demetas la katenon de Calvin kaj eliras.) Idelette …

Kio estas kun vi? Kio okazis al vi?

IDELETTE: (palpinte la pojnojn de Calvin) Tiel mi vidu vin ĉiam … libera … Kun liberaj manoj … Al neniu submetita, nur al via honesto. Neniu restos post ni, Dio forprenis niajn gefilojn … se vi makuliĝos, eĉ unu filo ne restas por defendi vin. Dio mia! Johano! Johano! Johano!

Mi vidas la stampon de Kain sur via vizaĝo.

Sur via pura, bela vizaĝo. (Ploras.)

CALVIN: Idelette, kara mia. Trankviliĝu! Via vizaĝo palas kiel blanka tolo.

IDELETTE: Tranokte mi vomis sangon. Baldaŭ mi foriros.

CALVIN: Ne spitu la Dian intencon! Venu, ripozu, kara!

IDELETTE: Sur via karcera lito …

CALVIN: Provoso! Venigu kuraciston! Vi jam vidas min, Idelette, ĉu?

IDELETTE: Mi jam vidas vin. Mi volus vidi ankaŭ Mikelon Servet. Sen kateno.

CALVIN: (Vokas.) Venigu Mikelon Servet! Tiel vi vidos lin.

IDELETTE: Kaj vi ambaŭ eliros al Saint Pierre.

CALVIN: Ni eliros.

IDELETTE: Vi starigos al li pupitron, por ke li defendu sin libere …

CALVIN: Mi starigos pupitron. Por ke li defendu sin libere.

IDELETTE: Akvon … Via karcero turniĝas kun mi. (Provoso enkondukas Mikelon Servet; la unua, laŭ gesto de Calvin, restas en la pordo. Servet eniras, haltas antaŭ Idelette.)

CALVIN: Jen Mikelo.

IDELETTE: Deprenu lian katenon. (Calvin malkroĉas la katenon de Servet.) Tiel estas pli agrable vidi vin. Sub trudo oni perdas la vizaĝon. Frumatene, kiam mi perdis multan sangon, la Savinto aperis antaŭ mi. Mi aŭdis Liajn unuajn vortojn postresurektajn: ”Pacon al vi.” Li ankaŭ ordonis: ”Lasu vian donacon antaŭ la altaro kaj iru unue interpaciĝi kun via kunfrato!” Nun mi jam vidas vian viza- ĝon lumplena, Johano. La Kaina stampo malaperis.

Ankaŭ la vian mi vidas luma, malfeliĉa Mikelo Servet. Anstataŭ via patrino mi petas vin: indulgu vin, indulgu ankaŭ lin (montras al Calvin), ne spitu! Ununura vivo doniĝis al vi, malfeliĉa Mikelo Servet.

En la juĝejo Ĉe la maldekstra tablo: malhele vestitaj predikistoj, partianoj de Calvin, ĉe la dekstra:

Perrin’anoj pli hele vestitaj. Meze: Farel. De la Fontaine skribas protokolon.

SERVET: Civitanoj, kunfratoj miaj! Mi volas al vi komuniki, ke miajn vortojn pri la rilatoj de potencoj en Ĝenevo, eĉ mian plej bagatelan kritikan rimarkon, penson pri ili – mi retiras.

PERRIN: Voĉo de la streĉpulio kaj arda fero. Ne la opinio de la sinjoro doktoro.

SERVET: Mi pekis kontraŭ la urbo. Sen permeso kaj komisio, eĉ pli: ekster la kadro de la eklezia konsilio mi esprimis opinion surstrate pri viaj aferoj.

PERRIN: Parollibero rajtas iri ankaŭ surstrate!

FAREL: Kun buŝumo. Por herezula buŝo devigatas pikdrata buŝokorbo.

SERVET: Mi retiras ne nur kion mi diris, sed ankaŭ kion mi vidis.

FAREL: Li mokas.

PERRIN: Voĉo de timo! Ne de moko!

SERVET: Mi vidis la freskon de Satano, ne la realon.

Elpiku al mi la okulojn, kiuj vidis alion ol ili devas. La civitanoj de Ĝenevo vivas libere.

Mi babilaĉis senpripense pri trudkreduloj.

Mi certigas vin, sinjoroj, ke vi ĉiuj pensas per la propra kapo, vi ne havas salajratajn pensistojn, la universala vero havas ĉi tie neniam ĉefluanton. Ĉar se Dio estas unu kaj nedisigebla …

FAREL: Li estas kontraŭ la Triunuo! Protokolu!

SERVET: … se la Sinjoro estas unu kaj nesidigebla, la vero kontraŭe: povas validi nur dividite.

FAREL: Kiom da homoj, tiom da veroj, konceptoj, religioj, tiom da disciplinoj kaj kristanismoj, ĉu ne? (Calvin kapjesas.)

SERVET: Tiom da koroj kaj cerboj – sub la aŭspicioj de la vero. Investitaj en la rajton de la libera esplorado. (ekscitite) Kiu vi estas, ke vi damnas aliulan serviston? – demandis prave apostolo Paŭlo. Ĉi tiu opinias unu tagon pli distinga ol alian, por tiu ĉiuj tagoj egalas.

Ĉiu estu konvinkita pri la propraj konsideroj – jen la sole ebla homa stato. Kiu zorgas pri la tago: zorgas pro la Sinjoro, kiu ne zorgas pri la tago: pro la Sinjoro ne zorgas. Inter ni neniu vivas por si mem, neniu mortas por si mem. Do ajne ni vivas kaj mortas, ni apartenas al la Sinjoro. Ĉiu mem donas kalkulon antaŭ Dio. La libereco estas ne eksteraĵo, sed la interna homo.

PERRIN: Sen ekstera trudo. Sen ordonnance’oj!

SERVET: Mi humile ekskuzas min antaŭ la konsistorio: la kaŭzo de miaj babiloj estas ne malamo, sed ordinara nescio. Lasu min reiri sur la kampon de la libera pensado! Post la sekretoj de kadavroj mi volus esplori tiun de la ĉielo. Kion malbone mi vidis, estas mia kulpo; mi observadis tro malalte. Permesu al mi reiri el ĉi tiu pita homa tumulto al Ptolemaios kaj la astroj! Mi promesas neniam forturni la okulojn de sur la ĉielo. La meteoroj ne estas ofendiĝemaj.

PERRIN: Li estu liberigita! Ĉesu la proceso! Ĉesigu ĝin kaj parolu libere, el via koro; ni subtenas nian opinion ne per galero, glavo, malliberejo kaj torturbenko. Ekzekutistoj ne apartenas al niaj argumentoj. Diris vi tion, Farel, dum la debato en Berno. Ĉu vi ja ne devoras viajn proprajn vortojn kiel koncipinta skorpiino sian virkunulon?

FAREL: Mi estas ne skorpio, sed servisto de la evangelio.

PERRIN: Servisto? Inter tiranojn ni ankoraŭ ne vidis tiel grandan kiel potenca vi estas inter la servistoj.

FAREL: Vi grincigas kontraŭ ni la dentojn kiel rabia hundo kaj sputas vian naŭzan salivon kontraŭ la aŭtoritato de la Majstro. Servisto mi estas, mi ne neas tion: tapiŝo de la aŭtoritato.

Ĉar vi volas ekzili lin el tiu ĉi urbo, kies morojn li bridis fortamane. Sed antaŭe tranĉu la rimenojn el mia dorso, skulptu bastonon al vi el miaj ostoj …

PERRIN: Ni ne parolas kontraŭ li! Ni repostulas de li la liberecon de nia konscienco!

FAREL: La plej danĝeran el la diablaj instruoj. Libertas scientiae diabolicum dogma! (Montras al Servet.) Jen ĝia viva, ankoraŭ vivanta ekzemplero.

Rigardu lin kaj legu liajn instruojn …

PERRIN: Kie estas la libro?

SERVET: Legu, studu ĝin! (Spasme ekridegas.) El cindro … legu miajn enflamigitajn librojn … (Ridegas.)

Sur durada ĉaro vi portis eĉ la lastajn ekzemplerojn al eŝafodo … Legu ilin … (Ridegas.)

La vorto haltas en la gorĝo de la kontraŭulo … (Ridegas.) Ĉar vi tratranĉas la gor- ĝon al li. Aŭskultu … legu ilin … Dio, legu ilin ĉar la cindro de miaj libroj … suprenflugas al Vi. Vi sola kapablas kunmeti miajn vortojn … ja Vi inspiris ilin … (Komencas tusi, poste sufokiĝi.) Mi ekskuzas min. Ne decus al mi tiel boji antaŭ la sinjoroj … Vane mi peticiis ĉe la karcerestro por pli varma vesto. Min devoras pedikoj kaj puloj … (Montras al Calvin.)

Certe ankaŭ mian kunĉelanon, sed pri li zorgas edzino. Decus tamen dividi miajn pedikojn. Komuna kateno, komunaj insektoj.

FAREL: Li devas labori.

SERVET: Prave, prave! Li serĉas argumentojn kontraŭ mi en la kodo Justiniana. Sed almenaŭ serĉas.

Ne devoras min vivantan, kiel Farel, la skorpio! (Tremas frosteme kiel en la unua akto.)

CALVIN: (al De la Fontaine) Akvon!

SERVET: (Tusas, poste al la sekretario tenanta la kalikon.)

Vi estas feliĉa homo, La Fontaine. Oni notadas, protokoladas al papistoj, reformitoj kaj morgaŭ eble al la kontraŭreformacio … ho, feliĉa kameleono! Glaciepoko, ŝtonepoko, ferepoko kaj kameleona epoko. Ĝin kreis sinjoro La Fontaine. (De la Fontaine senvorte residiĝas.)

FAREL: Por diskuti ni venis, ne por insulti.

SERVET: (Ridegas.) Diskuti! Kun vi! Dio mia! Teologo kun pendumologo. Pendumu lin, Johano, ne lasu ĉi tiun ŝakalon bleki kontraŭ mi. Ĉu vi aŭdis, kion li diris? La pensado estas diabla funkcio. Ĉu vi ne elvomas la stomakon? Mi estas kuracisto, sekcis eĉ sorikon. Veninte en danĝeron ĝi eligas fetoron. Ĝi batalas per fetoro kiel ĉi alia ronĝulo. Ĉiuj liaj konjunkcioj fetoras je maltoleremo. Libertas scientiae … Ligu min! Ĉenon sur miajn manojn, alie mi strangolos lin … (Impetas kontraŭ Farel, Perrin retenas lin, poste ankaŭ la provoso.)

PERRIN: Sinjoro Servet … bonvolu lasi …

SERVET: Mi mortigos lin!

CALVIN: (mallaŭte) Elkonduku lin!

SERVET: (Kiun jam nur la provoso skutiras eksteren.) Al vi mi venis, Johano Calvin, kun vi mi diskutos eĉ en la tombo, sed ne lasu, ne toleru ĉi tiun infamion! Ordonu eltiri al mi la langon, sed ne allasu min al viaj adeptoj! Ne ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkojn, ne devorigu min per viaj servistoj! Ho, libertas scientiae!

Ho libera konscienco konsumigita per sorikoj … (Oni forkondukas lin.)

FAREL: (post longa silento) Freneziĝinta. Ni devus preĝi por li.

PERRIN: Tro frue, estimata konsistorio! En kies nomo vi volas kondamni ĉi tiun homon?

CALVIN: En la nomo de la Dia vero.

PERRIN: Ĉu ĝi estas deponita en viaj manoj?

CALVIN: Kun via aprobo: en miaj.

PERRIN: Ĉar tie kuŝas ankaŭ la karceraj ŝlosiloj.

CALVIN: Dum danĝero ankaŭ karcera ŝlosilo aldoni- ĝas al la Dia vero. Eĉ kanono, sinjoro Perrin. Kontraŭ insidoj de malpiuloj.

PERRIN: Do kial vi ne dispafigas nin?

CALVIN: Mi ne volas malpacon inter ni. Ĉu ni promenu kune en la faŭkon de la papistoj?

PERRIN: Mi konfesas min reformito, mi same ne deziras internan malpacon. Sed per la vortoj de Marteno Luther mi postulas: lasu la animojn impeti unu kontraŭ alia!

CALVIN: Opinio muzikista. Luther estis muzikisto en la politiko. Li havis nur la bonŝancon ke dum la imperiestro diboĉis en Madrido, la princoj elektistoj transpartianiĝis al li. Tute ne pro la evangelio, sed pro bienoj de la katolika eklezio. Kaj malfeliĉe por ni ĉiuj, ke li ne nur toleris skismulojn, sed per siaj vortoj akceptitaj de vi li malfermis pordon al plej damninda oponado. Komprenu bone, ke la muregojn de Zuriko en 1531 konkeris ne la papistoj, sed nia propra malforto: la dividiteco, la opoziciemo dikiĝinta per gapa cedemo: lasu, ke viaj kontraŭuloj prediku sentime kaj vigle! Saltu ankaŭ vi unu kontraŭ alian en la tendaro de la Reformacio kiel ankaŭ Luther cedis la pugnojn kontraŭ Zwingli – pro nuancoj religiaj! Kaj la rezulto? Malvenko ĉe Kappel. La falo de Zuriko kaj kvaronumo de Zwingli. Dia juĝo, diris tiam Luther forgesante, ke ankaŭ li havis parton en la batalperdo.

Li devus ne diskuti kun Zwingli, sed alianciĝi! Ni diskutadu kompreneme, senfine, erari estas ĉies plej sankta rajto, sekve ankaŭ batalperdi; la venko ne estas deviga, sed ni rajtas perdi ĉion. Ĉiu soldato rajtas pafi kien ajn li volas, ankaŭ malantaŭen, se tio plaĉas al li. Pro la rajto erari, pro la rajto diverse opinii. Pafu do, Mikelo Servet, kontraŭ niaj soldatoj, kontraŭ la dieco de Kristo kaj se ni iĝos polvo kaj cindro – la rajto je eraro ekkantu sian himnon super ni.

PERRIN: Ne galopu, ne impetu kiel blindigita ĉevalo!

En la eŭforio de la potenco Zwingli mem fosis sian tombon. Li lasis metiĝi sub nutraĵan blokadon samtempe kvin kantonojn kun malforta armitaro kaj malplenaj manĝ- kameroj. Liaj militestroj estis nekleraj farizeoj kaj neniu kuraĝis reteni lin en la realigo de liaj planoj. Li ekstermis fakte la sinceran, malkaŝeman konduton – samkiel vi – eĉ ĉe stratpurigistoj. La malamiko ankoraŭ malproksimis kaj Zuriko jam ŝanceliĝis sangoperde pro timo kaj malfido. La timo semita de vi en nin, estas la aperta vundo de la eklezio.

FAREL: Jen alia herezulo!

PERRIN: Vi blekis ĉi tiun vorton jam en la patrina sino. Kaj ankaŭ pendumilon. Kia fido devus firmiĝi en Zuriko sekve de la deviga frekventado de preĝejo, aro da denuncantoj, kancelario flaranta ĉirkaŭ la moralo kaj sekreta konsilio ĉirkaŭ Zwingli estiginta interne de ĉi tiu pluan pli sekretan? Ĉu tia konsilio juĝu pri Servet? En la preĝejon kun li! Venku lin en publika debato!

FAREL: Ĉu por ke li infektu la tutan urbon?!

PERRIN: Kio estas vivkapabla, ne infektiĝas eĉ en publika debato.

CALVIN: Nu, bone. Estu publika debato! Sed sen incito al kaŝmurdo.

FAREL: Jen mesaĝo kaŝita en rozbukedo. Doktoro Servet, baldaŭ ni liberigos vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la grandan iluziiston! (montrante al Perrin) Tion skribis vi …

PERRIN: Mi protestas.

FAREL: Mi petas la konsistorion ke ĝi pridecidu la tujan liberigon de la privata akuzanto Johano Calvin.

PERRIN: Ni ne privoĉos tion.

FAREL: Laŭ la leĝo ĉiu privata akuzanto rajtas starigi anstataŭanton en la arestejo.

PERRIN: La argumento estas ridinda. Privata akuzanto havas nenion farendan en la ĉelo de akuzato. Kiu altrudis Calvin?

FAREL: La konscio pri sia pravo kaj senkulpeco. Kaj la espero resaĝigi la herezulon.

PERRIN: Li translokiĝu en alian angulon de la arestejo.

(tondro de kanono malproksima)

CALVIN: Kio estas tio, Farel?

FAREL: (kun suspektinda trankvilo) Episkopo De la Baume. Milita ekzerco.

POLICESTRO: (Envenas ekscitita.) Permesu al mi, sinjoro ĉefkomandanto, anonci, ke princino Renata mesaĝas urĝe. Sekrete.

CALVIN: Diru do! Ju pli malfavore des pli bone por ni. Pro nia unueco.

POLICESTRO: Karolo V-a ofertis Ĝenevon al la papo preze de packontrakto. Li almarŝigis milkapan soldularon.

CALVIN: Ni meritas tion. La lancoj finos nian diskuton pri la libera batalo de opinioj. (ektimo ankaŭ en la grupo de Perrin) Dankon. Atendu min ekstere! Kiu transprenos la rolon de privata akuzanto?

FAREL: Mi.

CALVIN: Vi devos veturi Zurikon por milita helpo.

DE LA FONTAINE: Mi. (Ankaŭ la predikistoj anoncas sin.)

CALVIN: La Fontaine. Konatoj delonge, ne okazos strangolado. Ĉu iu kontraŭopinias? Neniu?

Ĉi-tage la Fontaine transprenis la rolon de privata akuzanto. Kaj por ke estu nenia proforma eraro, sinjoro Perrin, kun tuja valido al Maisonneuve!

POLICESTRO: (Envenas.) Ordonu!

CALVIN: Sinjoro policestro, arestu sinjoron De la Fontaine kaj konduku lin en karceron! Sed sen katenoj. Ekde hodiaŭ ni malpermesas la uzadon de katenoj. (De la Fontaine stariĝas.)

Residiĝu! Finu la protokolon! Skribu: Laŭ la ĉi-validaj dekretoj de la rilata leĝo de la jaro 1542 kiel privata akuzanto de Mikelo Servet anoncis sin Nikolao de la Fontaine por anstataŭi Johanon Calvin … Sed kial vi anoncis vin?

DE LA FONTAINE: Responde al la interflustroj, Majstro, laŭ kiuj mi kuiris unu kaĉon kun la akuzato en Vienne. Mi volas sensuspektigi min.

PERRIN: Jen la kuraĝo de teruro.

CALVIN: Sinpurigo de kuraĝuloj je siaj eraroj. Do vi anoncis vin akceptante, ke kaze de eventuala absolvo de la akuzato, vi devos suferi la saman punon, je kiu kondamniĝus la akuzato ĉe pruvita kulpeco.

PERRIN: Ni esperas, ke li havos ŝancon je pruvo.

CALVIN: Vi povas iri. (Dume De la Fontaine foriĝas kun la policestro.) Sinjoro Perrin, ne forgesu Tomase palpi, por ke evitiĝu iluziigo.

PERRIN: Komedio. Ĉu estos publika debato aŭ ne?

CALVIN: Morgaŭ je la 11-a horo en la preĝejo Saint Pierre. Ni starigos eĉ pupitron al la kontraŭulo.

FAREL: Ĉu dum la papista danĝero staranta antaŭ nia sojlo?

CALVIN: Ĝuste pro tio. Ni vidu, en kiu kia animo lo- ĝas.

FAREL: Ĉu por ke li infektu per herezaj opinioj ankaŭ tiujn, kiuj eĉ ne aŭdis pri tio?

CALVIN: Mi depuŝos lin kiel fenditan sonorilon. Mi fandos el li kanonkuglon kaj pafos ĝin en la ventron de episkopo De la Baume. (al Farel)

Kunvoku tuj la defendan komisionon!

En la karcero Ĉiuj sonoriloj de la urbo sonas. Ekstere provoso najlas tabulon sur la fenestron. Servet preĝas senvorte, peze kliniĝinte. Voĉoj el la strato:

”Venu, fratoj, al la debato! En Saint Pierre, je la 11-a. La libertinojn ne enlasu! For la Perrin’anojn el la preĝejo!” Poste silento.

SERVET: Helpu min, Dio mia, en ĉi tiu peza horo de la vivo! Ne estingu en mi, Sinjoro, la kandelon; vi bruligis ĝin per la evangelio de Sankta Mateo, vi ordonis al mi paroli kaj kondamnis la silenton al eterna fajro. Oni bruligas kandelon ne por kaŝi ĝin sub kloŝo, sed por eningigi por ke ĝi disigu sian lumon al ĉiuj en la domo. Pensemaj homoj, vi estas la lumo de la mondo; urbo konstruita sur monto ne kaŝeblas. Vi ja ordonis, Sinjoro: Kion mi diras al vi en mallumo, diru en lumo kaj kion vi aŭdas flustri en orelon, anoncu de sur tegmento! Mi scias bone, ke pro tio frato donas sian fraton, patro sian filon al morto; kaj ribelas idoj kontraŭ siaj gepatroj kaj mortigas ilin. Tamen ne timu ilin ĉar ne estas kaŝaĵo kiu ne malkovriĝas kaj sekreto kiu ne disfamiĝas. Kaj ne timu tiujn kiuj mortigas la korpon, prefere timu tiujn kiuj pereigas kaj la animon kaj la koron en Geheno.

Via verko, Sinjoro, estas la instigo, la inspiro formanta miajn vortojn; la sorĉo de la gregogarda Jakob en niaj trinkaĵo, panpeco, amo, intencoj kaj en ĉiuj niaj hezitemaj gestoj faritaj por la vero, kiu loĝas en ni kaj kiu tamen tiel malproksimas, ke nur en son- ĝo ni povas doni al ĝi kuŝejon.

(La Kanto de Galeruloj aŭdiĝas el Saint Pierre. Servet aŭskultas ĝin mallongan tempon, poste ankaŭ li aliĝas. Kelkajn taktojn postrestante li kantas: ”Rekonsciiĝu, amata Sion … ”)

CALVIN: (En, atendante ĝis Servet finas kanti.) Kial vi kantas? Kial vi ne preparas vin al la debato?

SERVET: Tro frue.

CALVIN: Baldaŭ estos la 11-a.

SERVET: Mi volus peti prokraston.

CALVIN: La sesa posttagmeze, ĉu konvenas?

SERVET: Post cent jaroj.

CALVIN: Ĉu en la Paradizo aŭ en la Infero?

SERVET: ”For la Perrin’anojn el la preĝejo!” Jen kion krias viaj fanatikuloj surstrate. Per ili vi plenigos Saint Pierre. Mian libron vi forbruligis.

Miaj legantoj timtremas malantaŭ siaj pordoj.

Al kiu mi tie parolu? Ĉu al duonmilo da fareloj?

CALVIN: Al la Eklezia Arbitraciantaro.

SERVET: La tribunalo emis absolvi ankaŭ Sokrates. La mortkondamnon eltrudis la fanatika amaso.

Ĉar li neis ion, kio estis viva sanktaĵo por la nescio. Li neis la diojn. Ve al tiu, kiu instruas la homojn kun plia rapido ol ili kapablas lerni.

CALVIN: Kaj ve al tiu, kiu malfrue vekiĝas se lia afero bezonas defendon. Ni lasu do nian diskuton al la historio!

SERVET: La historio ne plu havas tempon klarigi la veron, ĉar ĉi lasta apartenas jam al vi: al la venkinto.

CALVIN: Do por kio tiuj cent jaroj?

SERVET: Dume eble formortos la armitaj provosoj malantaŭ viaj argumentoj. Kvankam mi ne deziras vian malvenkon. Mi skribis nur kontraŭ tio, kio transaktualas ankaŭ en vi.

CALVIN: Ĉu reformi la Reformacion? Supre netegmentita, fronte nestukita kaj ni jam malkonstruu la domon, ĉar doktoro Servet havas novajn ideojn.

SERVET: Filozofio de laborestro. Kion atingus nia menso, se la kranio ne konsiderus ĝian kreskadon?

Apenaŭ pasis tri jardekoj de kiam Luther ekagis, la movado ankoraŭ infane aĝas kaj vi jam kunkreskigis ĝiajn kraniostojn.

Ĉu kreskigis? Morteris, ferumis. Ĝi enhavas nur tion, kion vi enŝtopis. Novigo estas danĝera kaj malutila, diris papo Klemento, antaŭ ol vi venkis en la renovigo de la kredo. Novigo estas danĝera kaj malutila, tondras nun Johano Calvin post kiam …

CALVIN: … post kiam baldaŭ diserigos nin la eksteraj kaj internaj antagonismoj. Do aŭskultu min, malfeliĉa obsedito de Arius! Dum mi pasigas kun vi la tempon, la solduloj de la germanaromia imperiestro galope proksimiĝas. Ni resumu: ses literoj savos vian vivon: REVOCO[21].

Vi levos vian libron antaŭ kvincent homoj en la preĝejo kaj vi diros, krios, flustros, indiferente kiel: REVOCO. Vi retiros ĝin ekde la unua ĝis la lasta litero. (La turhorloĝo batas la 11an.) Mi devas iri.

SERVET: Ekde la unua ĝis la lasta litero. La tuton de miaj pensoj ekde lulilo ĝis ĉerko. Do ĉion. Por nenio.

CALVIN: Por la vivo.

SERVET: Kiu estas pasinta, ja ĝian sencon mi ĵetis antaŭ vin!

CALVIN: Kiun vi povas savi de la eterna damno.

SERVET: Ni supozu: mi eraris. Kaj kio, se mia eraro batalas kontraŭ la via? Ni estas falemaj, vi pruvas tion tra sescent paĝoj en via Institutio. Eĉ muŝo povas devojigi homon. Do ĉu vi ne estas erarema? Ĉu Dio parolis per vi – pri la mizero de ĉiuj ceteraj?

CALVIN: Ne per mi. En mi faras Dio sian laboron.

SERVET: Sole en vi. Kaj en mi Satano. Ĉu samurba baptano estas por vi Dio kaj la unusola vero? Ĉu ankaŭ Dio naskiĝis en Noyon? Dio estas Noyon’a akuŝistino, li tondis al vi la umbilikan ŝnuron? De kie vi scias, ke li ne estas el Aragonio, kie naskiĝis mi? Aŭ eble vi naski ĝis ne de patrino?

CALVIN: Vi inundis min per blasfemaj demandoj dum dudek jaroj.

SERVET: Kaj vi ĉiujn prirespondis kun la rigoro de la Ŝtontabeloj kun nuraj krisignoj, sen iometa humilo antaŭ la demandosignoj kaj turmentoj de la esploranta spirito. Jam delonge vi nur instruas, ne lernas; ankaŭ la verkiston mortigis en vi la verdiktisto, kiu enketas ne pri sekreto, sed arestito.

CALVIN: Diru ĉion ĉi antaŭ la kunveno kaj mi respondos.

SERVET: Ĉar vi estas la pleja respondulo al ĉio kaj ĉiu. Apolono kaj orakolo de Delfoj, aŭgurejo, unupersona koncilio, konklavo – vi sola estas en Ĝenevo la unupersona Ĝeneva demokratio.

CALVIN: Tio estas nur akuzo, ne argumento por la vero en via libro.

SERVET: Da kiuj vi restigis nur ununuran ekzempleron!

CALVIN: Skribu alian! Seneraran. Dio mia, se vi, kun viaj kapabloj aliĝus al ni …

SERVET: Kiel pitagora ŝtipkapulo en la papagokaĝo de la spirita servuteco, ĉu? Kaj vi donacus al mi la diskutmetodon de la mensatrofiaj disĉiploj:

Mia aserto estas vera, ĉar la Majstro tiel opinias. Via aserto estas falsa, ĉar la Majstro opinias diference.

CALVIN: Tiel parolas Perrin, kies Pitagoro estas vi.

Vin citas la misvalora disĉiplo. Anstataŭ la unusola Dio ekzistas trikapa monstro. Magister dixit, tio estas doktoro Mikelo Servet, kiun mi ne povas plu ŝirmi, ĉar li multobli- ĝis. Kiom da falsaj opinioj, tiom da Mikeloj Servet vivas en ĉi tiu urbo. El soleca persono vi fariĝis epidemio de pensoj. Sed mi bridos vin. Mi dekoktos, seninfektigos sale-lesive la animojn tuŝitajn de vi. Ni daŭrigos en Saint Pierre, kiel mi promesis al mia malfeliĉa Idelette. (Li preparas sin foriri.)

SERVET: Ankoraŭ vorton, Johano! Senhonorigu min, sed ne tuŝu mian verkon! Mian libron. Mi ne trovis la sidejon de la animo en la sangotuboj.

La animo loĝas en ili pli profunde. Eble ĝuste tie kie la verko naskiĝas; de kie la koloroj de Leonardo elfajras, la statuoj de Michelangelo elmergiĝas. Mi ne scias, kie mi trovas ĉi tiun profundon, eble en mia sorto.

Mi ne povas sekci nian sorton. Sed certas, ke ĉiu skribita vorto mia estas la lasta rifuĝejo de mia sinkonservo. El ordinara materialo, farbo, papero konsistas ĉi tiu libro, mia libro: efemera formo, ovoŝelo, amnio, sed enaŭskultu: la senco de la vivo ploras en ĝi. Mi unuas kun ĝi, Johano, kiel patrino kun sia embrio. Revoco? Ĉu vi deziras, ke mi faru min embriomurdisto?

CALVIN: Via embrio? Herezulo kraĉanta sur la Dian vizaĝon.

SERVET: Vi diros tion antaŭ duonmil fanatikuloj. Min vi ne konvinkos, vi mortbatos min per ili. Ne hastu, aŭskultu min! Ni prokrastu la diskuton, ankaŭ la publikan. Por ĉiam.

CALVIN: Nun ne plu eblas: Alea jacta est[22]. Ŝtormu sur nin la fortakvo de Dio. (erupcie) Kial vi venis ĉi tien? Kial? Kiomfoje mi mesaĝis, petegis: ne venu, restu kie vi estas, disputu sola kun Dio – Li povas pardoni vin. Mi ne povas, mi ne disponas tian potencon, nur devon. Mi havas nenion, eĉ ne eron da ĝojo, nur la kruco de la devo pezas sur mi …

SERVET: (persvade, kun infana naiveco) Mi trovis elvojon.

La fadeno de Ariadna[23] ĉi tie estas en mia mano, Johano. Aŭskultu min, Johano!

Iam vi estis Lucanius kaj mi Villanovus. La libron, la Restitutio verkis Mikelo Servet, ne Villanovus. Enviinte la gloron de la famiĝinta Servet, mi, Villanovus komencis sieĝi vin per diskutigaj leteroj pseŭdonime, do en la nomo de Servet. Ĉar mi opiniis, – tiel mi rakontos al viaj prokuroroj – ke tiamaniere via respondo pli certos. Ĉu vi komprenas, Johano? Via fidela adepto, studenta kamarado Villanovus kun la nescio de petolema infano volis elprovi Johanon Calvin per herezo mimita, en la nomo de Servet. Entuziasmigita pro sia sukceso, tio estas viaj koleraj respondoj, li entreprenis novan petolon: en la nomo de Servet li vizitis vin kun la libro de Servet – por provoki novan diskuton.

Por elprovi denove la ŝarĝeblon de viaj konvinkoj, el nura scivolo. Ĉu vi komprenas? Ni diru, la zurikanoj nekredantaj al vi en kelkaj punktoj elektis min kiel allogilon, en la figuro de Servet. Sed nun ĉio malkaŝiĝis; ĉi-nokte kuriero venis el Zuriko kaj informis vin pri la trompeto: atentu, la homo falinta al vi en la manojn ne identas kun la herezulo Servet!

Neniel bruligu lin! Kuŝigu lin sur punbenkon, detranĉu la orelojn al la trompulo, sed neniel bruligu lin, li ja ne indas tion. Kaj pruvoj?

La tribunalo de Vienne ne povis konstati kun absoluta certeco ĉu Villanovus identas kun la fifama Servet. Ankaŭ De la Fontaine povas atesti tion. Ankaŭ li konis min kiel Villanovus. Estis eraro, kio okazis al ni; do iru, kuru, Villanovus! Servet neniam revenos ĉi tien, konservu lin en la memoro de via malamo! Mi foriros de ĉi tie, Johano, en la plej malproksima angulo de la mondo mi kuntiros min, ie inter miaj samsortanoj, mi: herezulo en siaj konvinkoj. Vi serĉigos kaj ne trovos min kaj venos la lasta horo ankaŭ por vi kaj dum minutoj de via agoniado vi trovos min – en vi. Kontraŭ morto kaj dubo ne ekzistas medikamento. Tiam vi komprenos: mi povus esti via daŭriganto … (entuziasme) Lucanius!

Lasu min adiaŭi vin – kiel Villanovus!

CALVIN: Neniam plu mi povos esti Lucanius. Do la embrio estas ne la via.

SERVET: Mia, sole mia, do mi ne povas revoki ĝin.

Sed min mem, ĉi tiun mizeran elpolvaĵon, eĉ se ĝi nomiĝas Mikelo Servet, mi povas revoki.

Mi povas malkonfesi!

CALVIN: Tio do estas la lasta ŝirmejo por nia memkonservo en la malpuro de mizera mensogo kaj malkuraĝo. Vi farus min el kontraŭulo via kunkulpulo kaj samtempe vi malaltigus vin.

SERVET: Ĉar mi timas, timas la fajron.

CALVIN: Se iam mi priploros vin, mi priploros vin nur pro tio. La verko estas neretirebla, sed vi entreprenus malkonfesi ĝian aŭtoron.

SERVET: Por ĉiam ĝi restos inter ni.

CALVIN: (montrante al la ĉielo) Kaj la tria? Kiel mi respondos pri vi antaŭ Dio? Vi nur humiligas vin: mi fordonus mian animon por mizera marĉandado.

SERVET: Mi prefere humiligas min ol ĉi tiun malfeliĉan, persekutatan libron, kiu jam vekiĝis je propra vivo. Se mi retiros, mi neniigos ĝin. Se mi neos ĝin, ni nur disiĝos. Ne estas kriterio por la vero, kies nomo ornamas ĝian frunton. (kun amara ironio) Mi donacas ĝin al vi, envicigu ĝin inter la viajn …

CALVIN: Grandanima vi estas. Mi deklarigos vin frenezulo.

(Li ekiras.)

SERVET: Atendu … (Haste li prenadas skribaĵojn de sur la tablo.) Miaj argumentoj, dokumentoj …

Ĉu ne kune ni iros al la debato?

CALVIN: Venos por vi Farel.

SERVET: Ni devus iri kune. Sola mi timas. Viaj fanatikuloj … Mi petegas vin, ne incitu ilin kontraŭ mi! Parolu vi sola! Se Farel blekas, la menso paraliziĝas al mi …

CALVIN: Li ne blekos.

SERVET: Se Farel komencas boji, la odoraĉo de brulanta karno trafas mian nazon, mi ne vidas, nur krampiĝantajn internaĵojn, miajn blindige blankajn ostojn, mian baraktantajn pulmojn inter la flamoj, mian vizaĝon eksplodantan kiel porcelana vazo … Lasu min nun iri kun vi, Johano!

CALVIN: Idelette fartas malbone. Unue mi devas iri al ŝi.

SERVET: Sed ne Farel … Memoru kion vi promesis al Idelette!

CALVIN: Iru sola! Aŭ akompanate de Perrin’anoj. Sed kun via permeso mi fermigos la pordegojn de la urbo. (For.)

SERVET: Mi iros libere … Al libera, publika debato! Ĉiopova patro, estu al mi proksime …

En la juĝejo FAREL: (al De la Fontaine) Transdonu mian ordonon al la karcerestro: ĉu sinjoro Perrin, ĉu la enketisto instrukcios, ke sinjoro Servet estu kondukita en la preĝejon, la arestito restu samloke, ĝis plua ordono.

DE LA FONTAINE: Sed sinjoro … La Majstro diris …

FAREL: Al Majstro Calvin mi klarigos la aferon. Herezulo ne rajtas meti la piedojn en konsekritan domon de Dio. Finite.

DE LA FONTAINE: Komprenite. (For.)

Pupitro Denove eksonas sonoriloj. Kanto de Galeruloj.

Calvin suriras la pupitron. Silento.

CALVIN: Indulgu nin, Ĉiopova Dio, por ke ni transdonu nin humile al Vi, ne infektu la servadon per propraj pensoj kaj restu obeemaj en Via volo! Amen.

La prezentado ekde nun fariĝas iufoje polifonia: parolo de Calvin, teksto de Farel diktata de li al predikisto kaj furiozado de Servet en la karcero.

La tuta scenejo vidiĝas en lumo, escepte la kampon Champel.

SERVET: Gardisto, jam pasis la 11-a! (Ekscitite li vestas sin, poluras la ŝuojn kaj prenante siajn dokumentojn, preparas sin al la debato.)

CALVIN: Kunhomoj miaj, fratoj en la Sinjoro! Malfacilaj tagoj ekpezis sur ni, denove ni devas fronti la malamikojn de la reformacio. Nun kiam niaj junaj samkredanoj kun la vortoj de la naŭa psalmo paŝas sur eŝafodon, nun kiam la hispanaj solduloj de imperiestro Karolo marŝas kontraŭ Ĝenevo por subjugi nin al Romo kaj kiam pafdistance de niaj limoj episkopo De la Baume preparas sin por nova amasbuĉado, memoru miajn ĉiamajn avertojn: virinoj, viroj, junuloj, aĝuloj, malriĉuloj kaj patricioj, ni ĉiuj perdiĝos, se ni ne unui ĝos. La nesto de idoladorado, Sodomo kaj Gomoro estis ĉi tiu urbo, en suferoj kaj bataloj ĝi fariĝis modellando de la Sinjoro dum dekkvin jaroj. Ni sangabunde oferis por ĝi; viaj amatoj – martiroj de la purigita evangelio lasis trapiki al si la langon, elektis prefere la pendumilon ol denove diri Ave Maria[24].

SERVET: Gardisto! Mi volas paroli kun la karcerestro!

(La gardisto restas senmova kaj silenta.)

CALVIN: Nia ofero alportis fruktojn. La Sinjoron ĝojigas rigardi sur nin. Kunfratoj miaj, vi bone scias, ke mi ne trompas min per iluzioj, mi ne plezuriĝas per la vido de mia propra vizaĝo, do rakontu aliuloj kiel feliĉige doni kalkulon pri la ŝanĝoj de la novaj tagoj. Opiniu pri ni, anstataŭ ni, per vortoj de spontanea direndo, Vergerius, la papista eksepiskopo de Istrio. Jen miaj fratoj (legas): Ho, kiel kortuŝa komunumo troviĝas en Ĝenevo! Se eksonas la sonoriloj, la komercistoj tuj fermas siajn vendejojn, finas la laboron, ekdirektas sin al la plej proksima preĝejo por kanti psalmojn de David, aŭskulti la Vorton.

SERVET: Gardisto, mi devas paroli en la preĝejo. Ĉu vi ne komprenas? Ĉu vi ne aŭdas, hundo? Mi denuncos vin, fripono!

CALVIN: Ili glorigas la Sinjoron en la gepatra lingvo, sen perantoj kaj nekompreneblaj latinaĵoj, en la libereco de esprimiĝo.

SERVET: Gardisto, voku Calvin, la mizeran vortrompulon!

(La predikistoj kaj Perrin en katenoj eniras la juĝejon.)

FAREL: Mi petas vin aŭskulti la decidon de la defenda komisiono pri la afero de sinjoro Perrin.

En nia minacata stato por la sekureco de la urbo li estu arestita.

CALVIN: (Dum la policestro forkondukas Perrin.) Ho, Ĝenevo! Estu benata, kiu ĉesigis la paganecon inter viaj muroj. Estu benata, kiu post miljaro alportis la orepokon de la libera esplorado.

Ĝis ĉi tie la letero, post kio mi demandas: kie vi estas, Mikelo Servet, vi monstro konstruita el naŭza herezo; anabaptista, panteista, kontraŭ-Triunua rompanto de nia paco kaj unueco? Ekstaru antaŭ ni, lasu min prirespondi viajn blasfemajn demandojn!

Montru vin al la komunumo, por ke vidiĝu la vizaĝo de tiu kiu, kvankam demetis la papon, sed ne surprenis Kriston kies diecon li neis en sia fiverko Restitutio Christianismi.

VOĈO: Kie li estas? Ni vidu lin!

CALVIN: Bedaŭrinde, vi vidos lin. Baldaŭ li alvenos.

SERVET: Gardisto, provoso, ŝtatsekretario, karcerestro!

Kie vi estas, Calvin? Mi pruvos per viaj propraj agoj ke vi estas murdisto kaj kovardulo, vi ne kuraĝas entrepreni publikan debaton.

Mi ne plu timas la morton, ĉar mia afero estas prava, vane vi krias kontraŭ mi kiel blindulo en la dezerto.

FAREL: (Al predikistoj sidantaj ĉe la tablo kiuj voĉdonas akcepte pri ĉiuj punktoj, levante la manon.)

BAZELO: kontraŭ. Zuriko: kontraŭ. Ŝafhaŭzeno: kontraŭ. Kaj ili aldonas: liberigu nin de la naŭza herezulo!

CALVIN: Eĉ nur aŭdante liajn demandojn, konsterni- ĝas ĉiu honesta kristano. Jen lia unua demando, kiu estas samtempe ankaŭ insida respondo: Ĉu la krucumita homo, do Jesuo estas filo de Dio kaj se jes kial? Aŭdu! Kial?

Lia dua demando: Ĉu la regno de Kristo estas en la homoj kaj se jes, kiam oni alvenos tien, kiam oni renaskiĝas? Ĉu vi atentas?

Kiam oni renaskiĝas? Mia respondo: kiam ni liberigos la eklezion de li kaj samspeculoj.

(Rido.)

SERVET: Vi misinterpretas ĉiun mian vorton, ĉar ven- ĝemo bruligas al vi la koron kaj vi mensogas, mensogas, mensogas, senscia, insida kalumnianto.

En vi ekŝaumas kolero eĉ pro plej milda opono, ankaŭ en aferoj de vetero. Kie vi estas, Dio, kie vi estas, Kristo, kiam en via nomo oni pelas senkulpulojn en morton?!

FAREL: (Diktas al la intertempe aperinta De la Fontaine.)

Antaŭ niaj potencaj sindikaj moŝtoj kaj juĝistoj de nia urbo, laŭ peto de la privata akuzanto Nikolao de la Fontaine, la 26-an de oktobro en la 1552-a jaro de la Sinjoro finiĝis la proceso kontraŭ Mikelo Servet de Villanova, origina el la hispana reĝlando Aragonio. La malkaŝaj konfesoj de la akuzato konfirmis ĉiun punkton de la akuza dokumento.

Lian libron plenan de herezoj, kiun li presigis sekrete, la ekleziaj konsilioj de la fraturboj, kune kun siaj Ĝenevaj fratoj akceptis kun konsterno kaj indigno …

CALVIN: Tria demando lia: Ĉu necesas kredo por bapto kaj kion celas la sakramentoj en la Nova Testamento? Ĉu vi bone atentas? Ĉu necesas kredo por bapto? Neante la ĝustecon de la baptado en la infanaĝo li rebaptigis sin en sia trideka jaro. Imagu, kiel subakvigis lin, ĉi tiun barbozan suĉinfanon baptopatro Satano kaj pabtopatrine iu ina diablo!

(Erupcia rido.)

SERVET: Donu okazon, okazon ke mi refutu viajn malamatajn mensogojn! Bruligo de libroj ne estas respondo! Respondo al nenio! Mortigo ne egalas konvinkadon! Je amo de Dio mi petas vin, konvinku min pri miaj eraroj, konvinku min, konvinku min, konvinku min! Ĉu la ĉielo ne falas sur vin kiam vi deklaras herezuloj viajn personajn malamikojn?

CALVIN: Kvara demando lia. Kaj kio, se ĉi tiuj sakramentoj estas nur alegoriaj? Alegoriaj, do neesencaj; malsaĝaĵoj, papistaj ceremonioj …

VOĈO: Al fajro kun li!

CALVIN: Kvina demando lia: Kial la alveno de Kristo estas graco kaj ĉu antaŭe niaj prauloj estis en la infero? Demando insida samkiel serpento en herbo. Ĉi tiu babilona malvirgulo de la pensado malĉastanta per siaj duboj, kiu jam junaĝe prostituite cedis sin al ĉia vagabonda ideo fremda, estas fakte mizera fenomeno de la infero de Dante: Malpleno, Truo, Nenio. Sed danĝera malpleno por religie blindaj; lia nenieco estas danĝero por ĉiu nefirmulo. Lia pliboniĝo ne plu espereblas.

Nur pere de li ni povas bari la ĝeneralan dismoraliĝon.

VOĈO: Al pendumilo kun li!

SERVET: Kial ne frapas vin la fulmo de Dio, animuzurpantoj, alproprigantoj de la vero grasiĝintaj je akuzado? De kiu vi aĉetis min? Ĉu de mia patrino, patro, en sklavfoiro? Mi naski ĝis ne por bredado, sed por pensado. Mi naskiĝis homo, kiu volas disponi ne nur sian korpon:, sed ankaŭ siajn pensojn. Kie vi, Calvin, dio de respondoj? Kiu rajtas devigi iun ajn demeti la malliberecon de sia konvinko en la nomo de via libereco? Kun apostolo Paŭlo mi ĵetas en viajn okulojn: ĉiu estu la ligito de sia konscienco. Konvinku min, konvinku min, se mi eraras!

FAREL: Ni, sindikoj, kriminalaj juĝistoj de la urbo, surbaze de la proceso okazigita kontraŭ vi, konvinkiĝinte, ke malgraŭ ĉiu admono kaj atentigo vi disvastigas falsajn, herezajn instruojn kaj kontraŭagas la fundamentajn principojn de la kristana kredo, estigis skismon kaj konfuzon en nia eklezio kaj ne hontis publike dissemi vian instruon al la mondo …

SERVET: Ĉu mi eble ne havas argumentojn? Polycarpus, Klemento kaj Tertullianus …

CALVIN: Klemento neniam diris ion tian. Ankaŭ Cyprianus asertas la kontraŭon. La nocio de la Triunuo estis akceptita jam antaŭ la Nicea koncilio.

SERVET: Kie vi estas, Aristoteles por ĵeti al ili en la okulojn: Platon karas al mi, sed pli karas la vero ol li … mia turmento, mia vero. Kara patrino, kial vi naskis min al ĉi tiu kruela mondo! (Refalas en sin.)

CALVIN: Sed por kio ĉio ĉi se li mem konfesas siajn misirojn?!

VOĈO: Li konfesu! Antaŭ ni konfesu!

CALVIN: Li konfesus, se li ne forkurus ankaŭ ĉi-foje antaŭ la publika debato. Duafoje vi trompis min, Mikelo Servet. Dua- kaj lastafoje. La Sinjoro turnu sian vizaĝon al vi kaj kompatu vin, amen. (Kanto de Galeruloj.)

FAREL: Ne, ne, ne! Ni ne povas konsideri lian juna- ĝon! Kiu ekstermas la vulpon, ekstermu ankaŭ la vulpidon antaŭ ol la ruzo maljuniĝus en ĝi. Mi ne dubas pri lia kulpeco kiel mi ne dubas pri Dio. Se necesas, mi farigos tamburon el mia haŭto: tiel mi anoncos ĝis mia morto, ke li estas herezulo. Ĉu nur Liono, Romo kaj Madrido rajtas sendi niajn plej bonajn filojn al aŭtodafeo? Ĉu Ĝenevo ne rajtas havi herezulojn por demonstri ekzemplon?

Ĉu respondi ne estas nia devo?

Skribu, La Fontaine!

Kampo Champel Sonoriloj sonas. Granda amaso marŝas al kampo Champel kie la brulŝtiparo staras preta. Veronika kun floro en la mano. Ekzekutisto pliĝustigas la lastajn ŝtipojn. Tribuno, predikistoj vice sidantaj.

Farel aperas alrapide, transdonas la tekston de la verdikto. Venas Mikelo Servet kondukata de du tribunalaj servistoj. Subaksele lia libro. Oni starigas lin antaŭ la eŝafodon, kontraŭ la juĝista tribuno. Je mansigno de Farel paŝas Darlot sur la tribunon. Silento.

FAREL: Fratoj miaj! Turmentoplenaj monatoj pasis, de kiam la nekonata vagabondo forkurinta el la malliberejo de la franca inkvizicio, alveninte sur luita ĉevalo, kun rimedoj de la spirita putvenenado, kiun li nomis reformado de la kredo ekloĝis en la gastejo Al la Rozo kaj malgraŭ plurfoja rifuzo far nia Majstro li alsturmis lin per krudaj akuzoj por gajni nin por siaj herezaj instruoj. Nur lia naiva kredemo povis superi lian aŭdacon, kiam li esperis surprizi Calvin kaj la sentinelojn de nia reformita kredo en dormo de nescio. Ni deŝiris la maskon de lia nekonateco. Jen, vi povas nun prijuĝi la misfaman Mikelon Servet, kiu havas survizaĝe la malbelajn trajtojn de la kontraŭkristana skismemo. Ĉiuj povis legi la pekliston de liaj agoj kaj falsaj opinioj pendigitan sur la pordego de la urbodomo.

Sed vi ne povis legi la turmentojn de niaj multaj tagoj kaj sennombraj noktoj, kiam rezulte de duelo inter pardonemo kaj punivokaj faktoj ni povis pridecidi la justan, ununure eblan verdikton, eĉ kontraŭ la Perrin’anoj.

VOĈO: Kie estas Auber Perrin?

FAREL: En la meritita loko, en karcero. Liaj adeptoj kiel ratoj diskuris. Kiu ankoraŭ volas scivoli, montru sin. Ni vidu la restintajn serpentovojn!

(Ektima silento.) Ni plenumis doloran devon. Sindika moŝto Domin Darlot, konigu nian finan decidon.

DARLOT: Akuzato, genuiĝu!

SERVET: Sole antaŭ Calvin kaj Dio.

FAREL: De Dio vi forturnis vin, Calvin vi rifuzis. Vi staras antaŭ la Leĝo.

SERVET: En kontraŭleĝeco.

DARLOT: (Post kiam Farel mansignas al li.) Mikelo Servet, vi pruviĝis kulpa en terura, grave indigniga, aninvenena misagado. Vi domaĝis nek penon nek pasian, obstinan argumentadon por infekti la mondon per viaj herezaĵoj kaj stinka veneno de viaj ideoj. Grava, naŭza estas via kulpo, peko kiu meritas severan korpan punon. Ĉar ni volas purigi la Dian eklezion de la infekto kaj fortranĉi de ĝi la putran membron; post kiam sufiĉan tempon ni konsiliĝis kun niaj kuncivitanoj kaj la nomon de Dio …

SERVET: De la perforto!

DARLOT: … ni vokis por helpo por povi eldiri pravan verdikton en la nomo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito …

SERVET: En la nomo de la spirita embriomurdo …

DARLOT: … fidele al la leĝo kaj pruvinte ĉiun vian herezaĵon, per jena decido nia ni kondamnas vin, Mikelo Servet …

SERVET: (falinte surgenuen, alpremante sian libron) Dio mia …

DARLOT: … ni kondamnas vin, Mikelo Servet, esti kondukita en katenoj al kampo Champel kaj ligite al fosto esti viva bruligata kune kun viaj libroj sur malrapida fajro – á petit feu – ĝis via korpo cindriĝos. Tiel finiĝu via vivo por eterna admono al tiuj, kiuj pekus simile.

Amen.

FAREL: Ni preĝu! (La amaso genuiĝas por silenta pre- ĝo dum tribunala gardisto ligas Servet. Kaj kiam oni volas forpreni lian libron, li dumane alpremas ĝin al si.)

SERVET: Murda mano ne tuŝu mian libron! Mi petegas vin, kondamnu min ne al fajro, sed al perglava morto. Glavon! Havu koron! Eĉ se rustan, neakran, foruzitan, breĉitan glavon!

FAREL: Glavumo cediĝas nur al murdintoj. Kontraŭ ses literoj vi elmeritos ĝin. Revoco. Alie atendas vin duobla morto … La dua transmonde.

Revoco! Indulgu vin! Via mizera karno ja ĉiel pereos. Indulgu vian animon, ne estu ĝia tirano se vi ne plu povas esti ĝia portanto.

SERVET: Ĉi tiu libro fontas el mia animo. Mi ne rajtas malhonori ĝin. Ho, se nur mia lango cindri- ĝus kiel unua, por ke la doloro ne eldirigu per mi viajn naŭzajn ses literojn! Se mi eldirus ilin – atestu por mi, bonaj homoj! – tiu ne plu estos mi. Tio estos sonoj de miaj pulmoj, hepato, ostoj; mi ne akceptas, senvalidigas tion! Glavon, pendumilon mi petegas, mortigu la homon, kiu mi estas, sed kompatu la junulon, kiu mi estis. Mia tuta juneco enestas inter la muroj de ĉi tiu libro. Detranĉita kapo, kadavro malvarmiĝinta sur pendumilo, ĉu ne sufiĉa kompenso por vi?

FAREL: Revoco!

(Calvin venas rompite.)

SERVET: Johano! Lucanius! Misericordia![25] (Ĵetas sin antaŭ lin.) Misericordia! Vi ne havis kuraĝon aŭskulti mian lastan argumenton.

CALVIN: Retenis min ne malkuraĝo, sed morto. Mia edzino mortis. Idelette mortis. Stariĝu!

SERVET: (Ne stariĝas.) Pardonu min! Pardonu, ke en mia soleco mi ĝenis vin sen inda kaŭzo. Al kiu mi povus turni min, mi ja estas el inter vi. Rajte de la lasta vorto mi diras: ankaŭ mi estas el inter vi. Apartenas al vi, kiu estas la kaŭzo de mia perdo. En la sino de Romo mi estus povinta senti min sekura, anstataŭ mi perantoj aranĝis ĉiun aferon mian kun Dio; en mia nomo kaj anstataŭ mi ili legis kaj pensis ĝis vi venis kaj konsternis nin, konsciigante nian individuan respondecon. Vi donis al mi la Skribon en la manojn, la falsitan revelacion kaj per tio trudis al mi solecon, transdonis min al la tribunalo de miaj propraj pensoj, Johano. Vi deŝiris de ni la senvaloran dekoron, turnis al ni la vizaĝon internen, devigis fariĝi interna homo en la abismo de la pensado, en ĉerka soleco. Ni ricevis la gracon en grego, el aliula buŝo dum vi ne bruligis la indulgencojn, por ke sub turmentoj de la individua memkonfeso ni haku ŝtupojn sur nia propra dorso por nia ascendo. Pli frue aliaj surprenis nian respondecon kaj vi ordonis al ni, ke ni mem akceptu nin. Mi laŭagis. Refoje kaj denove mi elŝiris min el la timo de la libera esplorado … vi instigis min … Al verkado vi instigis min …

Vi diris: la vento ne rompas fendiĝintan kanon, ne estingas bruletantan kandelon. Estingas, Calvin. Kial mi ne povas diri ankaŭ pri vi: nur en sonĝo mi parolis kun la reĝino?

CALVIN: Ĉar ankaŭ pri niaj sonĝoj ni respondecas.

SERVET: Terura krueleco.

CALVIN: Por la fina graco. Por la afero, kiu disponas kaj nian vivon kaj nian morton. Se vi centfoje pravus: eĉ tiam mi ne povas forlasi la TUTON por ĝia PARTO, kiu estas vi hodiaŭ kaj povos esti mi morgaŭ. Pro individuaj koleroj mi persekutis vin neniam – mi mem estas persekutato kaj povas kun vi diri kiel kredon de la reformacio: la vento ne estingas bruletantan kandelon. Mi diras kun vi kaj demandas sola: kiu donacas al mi la flugilojn de kolombo, por ke mi forlasu ĉi tiun urbon kiu estas konfidita al mi por ĝismorta respondeco kaj kies sinjoro mi ŝajne estas, kvankam mi estas nur ĝia krucumito, sur la kruco de devigoj. Mi akceptis, mi mem eltrinkas ĉiun amaran kalikon de mia ofico.

Ĉerko atendas vin, mi deziras al vi la gracon de Dio … (For.)

VERONIKA: (Ĵetas sian floron sur la ŝtiparon, kuras al Servet kaj plorante kisas lin.) Dio mia, sinjoro doktoro, sub kiel malbona konstelacio vi naskiĝis. (plorskuate) Kial vi rifuĝis al amikoj, kial ne al malamikoj? Sinjoro doktoro, amata sinjoro doktoro, kie Dio nun forrestas? Kie la vera, brila Ĉiopuvulo?

SERVET: Ne demandu, Veronika, ĉar malplenas miaj okuloj, malplenas la ĉielo; mi ne plu scias, kie estas la brila Ĉiopovulo, ĉar Li forlasis min, pelis en revadon kaj lasis min sola kun miaj demandaj frazoj kaj mi ne scias: ĉu li levis aŭ terenbatis min, kiam li kondukis min en ĉi tiun urbon – ne atentigante: dormu kun malfermitaj okuloj, Mikelo Servet!

Kiel vaksopupoj, kiel ludfiguroj! Inter la muroj de la Nova Jerusalemo dormu kun malfermitaj okuloj, bonaj homoj! Kiel vaksopupoj.

Kiel ludfiguroj. Bonan nokton.

(La ekzekutisto flankenŝovas Veronikan. Servet ekiras al la eŝafodo. La amaso komencas la Kanton de Galeruloj. Sonoriloj sonas en la turoj de Ĝenevo.)

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.