La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


STELO SUR BRULŜTIPARO

Aŭtoro: András Sütö

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

Konsilejo de la Ĝeneva konsistorio, ĉefstabejo de la reformacio. Du skribotabloj: unu por De la Fontaine, la alia tiu de Calvin. Flanke: ĉambro de gardistoj, laŭlonge de la muro: vicigitaj armiloj.

Sur muro: mano kaj la simbolo vidita en Parizo, sed presita. Fone: fasado de la preĝejo Saint Pierre. Ambaŭflanke elirejoj. Dekstra pordo malfermiĝas al atendejo. De la Fontaine, sekretario de Calvin, agadas antaŭ la mapo: per blankaj flagetoj markas la novajn sidejojn de la reformacio. De ekstere foje-refoje aŭdiĝas hufbatado. Bruo de kurieroj ekirantaj en ĉiuj direktoj de Eŭropo. Armita gardisto gongigas signalon sur sonorilo. De la Fontaine komencas aranĝi kun hastaj movoj la paperojn sur la skribotablo de Calvin. Printempa suno.

CALVIN: (Envenas.) Bonan matenon!

DE LA FONTAINE: Bonan matenon, Majstro! Kiel servis al vi la nokta ripozo?

CALVIN: Neniel. Sed ne demandu pli. Superflua tempopasigo.

DE LA FONTAINE: Laŭ ordono de pastoro Farel ĉiutage mi devas interesiĝi. Tuta Ĝenevo havas zorgon pri la sanstato de la Majstro.

CALVIN: Tuta Ĝenevo. Ĉu ankaŭ la libertinoj? (Demetas la kapoton, haltas antaŭ la mapo.) Ĉu ankaŭ la panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj?

DE LA FONTAINE: Eble ankaŭ tiuj.

CALVIN: Neeble. Precipe. Ĉar ili atendas mian morton.

Diru al ili, La Fontaine, ke mia vivo estas senĉesa agonio, sed por ilia pleja ĉagreno mi ne estas mortonta. Diru al ili, ke sep diversaj malsanoj turmentas min, interalie kronika podagro, nefrita koliko, gruzmalsano, sendormeco kaj dujardeka kapdoloro; ke hodiaŭ matene mi vomis sangon, la dekan jaron mi jam ne matenmanĝas kaj sanigas min per fastoj tridekseshoraj. Diru al ili, ke ne nur mi malsanas: mian edzinon ligas lito, poste Dio prenis al si niajn infanojn.

Tiras-ŝiras min la Superestulo, sed mi scias, ke tio venas el Liaj manoj kaj tio konsolas min. Kaj mi ne mortos ĝis mi ne elfumumos tiujn el la urbo. Ek al laboro! La monaĥoj preĝas, babiladas, drinkas kiel funelo kaj postkuradas virinojn, ni – laboru iom! Ĉu la kurieroj ekvojis?

DE LA FONTAINE: En ĉiujn direktojn.

CALVIN: La predikistoj?

DE LA FONTAINE: Ĉiuj.

CALVIN: (antaŭ la mapo) Prago?

DE LA FONTAINE: La ĉeĥoj postulas rean informon en la afero de la antaŭdestino.

CALVIN: Sendu al ili ekzempleron de la Institutio. Varsovio?

DE LA FONTAINE: La pola reĝo petas, ke la Majstro donu indan respondon al Stancarus koncerne la aferon de la Triunuo.

CALVIN: Ricevota.

DE LA FONTAINE: Li skribas, ke ankaŭ en Varsovio ekaperis rifuzantoj de la Triunuo. Ĉu skribe aŭ per veneno okazu la respondo?

CALVIN: Ŝnure.

DE LA FONTAINE: Nia episkopo en Londono petas novan pastoron.

CALVIN: Tie ja estas Gessner.

DE LA FONTAINE: Bruligita.

CALVIN: Iru Galesius. Burgius revenu el Loreno!

DE LA FONTAINE: Murdita.

CALVIN: Iru Gyronus. Parizo?

DE LA FONTAINE: La franca reĝo Henriko III-a …

CALVIN: Kion volas denove ĉi tiu babilona malĉastulo.

DE LA FONTAINE: … sciigas, ke ni revoku niajn homojn el Parizo, alie li estos devigita bruligi ilin. Ili ĝenas lin en la regado.

CALVIN: Skribu al li, ke ili ĝenas neniun. Ili anoncas la evangelion de la paco. Kaj li liberigu la lionajn studentojn. Cetere mi tekstigos tion.

DE LA FONTAINE: Ili estas kondamnitaj al ŝtiparumo. Petas konsolon de la Majstro.

CALVIN: Kvin el niaj karaj filoj. Mi skribos novan leteron al tiu babilona pariĝema bruto. Nederlando?

DE LA FONTAINE: Nenia nova informo. Alciati kaj Blandrata venenas en Transilvanio.

CALVIN: Se traserĉinte la teologiajn diskutojn pune oni nur dentojn eltiras al la malvenkintoj, kompreneblas, ke Castellio venenas.

DE LA FONTAINE: Li redaktas pamfletojn kontraŭ Calvin. Kiel Gentylis en Liono.

CALVIN: Ili ricevos indan respondon. Notu ĝin!

DE LA FONTAINE: Superflue. Rebatojn la Majstro ne forgesas.

CALVIN: Kion faras la bernanoj?

DE LA FONTAINE: En la intereso de la unueco ili denove petas decidi: ĉu fermentintan aŭ senfermentan panon doni ĉe komunio. Kaj la celibato …

CALVIN: Ĉu ili ne havas aferon pli gravan? Skribu al ili: se enestas fermento, bone, se ne, same ne malbone. Pri la esenco ili zorgu, alie la papistoj disbatos ilin. La libertinismon ili neniigu kaj la rifuzantojn de la Triunuo kaj ne fermentumu.

Skribu ankaŭ al Bazelo: kaj Zuriko – ho, molkora Melanchton! – bridon sur la internan malamikon! Kaj se ili kapablas, pensu en pli vastaj dimensioj. Ni planis la reformacion por la tuta mondo; kaj ne pro senfermenta pano kaj fermentinta kukumo, sed por ke ni konduku ĉiun genton al la pura evangelio. Kiom ni malproksimas de tio, ke ĉiu gento legu la Vorton de Dio en la propra lingvo, ne nur en tiu de Sankta Hieronimo.

Triono, se ne duono de la hispana, germana kaj angla teroj plurestas katolika eklezia bieno, kaj cuius regio, eius religio[17], – pramoda sistemo de feŭdoj strangoladas nian aferon, milionoj da servutuloj estas analfabetaj, trudiĝas akcepti la papistajn perantojn; anstataŭ honesta burĝa jurisdikcio ĉiu ebria feŭdulo havas glavjuran rajton kaj niaj bernaj kunfratoj remaĉadas pri la celibato.

DE LA FONTAINE: Novan starpunkton …

CALVIN: Episkopo de la Baume kontraŭorganizas ĉe la limoj de Ĝenevo. Ili sendu armilojn, ne skolastikajn demandojn. Sinjoro profesoro Gerson havis tempon diserti, ĉu dumdorma polucio de fava bokmonaĥo estas peko aŭ ne … Ni ne havas tempon por tiaĵoj. Skribu, mi ne apartenas al tiuj, kiuj atakas Romon ekskluzive pro privirinaj aferoj kiel Trojon tiuj malsaĝaj grekoj. Cetero?

DE LA FONTAINE: Sinjoro Mikelo Servet venis duafoje renkonti vin.

CALVIN: Li ne venu.

DE LA FONTAINE: La ekzemplerojn de lia libro troveblajn en la urbo mi kolektigis, bedaŭrinde la pliparton kaŝis la libertinoj. Evidente pro la tridek leteroj, kiujn li skribis kontraŭ la Majstro.

CALVIN: Li ne venu.

DE LA FONTAINE: Farel ordonis domtraserĉojn.

CALVIN: Li ne venu!

DE LA FONTAINE: Li venos. Li estas iom impertinenta kaj apelacias al via junaĝa amikeco.

CALVIN: Li jam delonge rompis ĝin per sia herezo.

DE LA FONTAINE: Mi elĵetos lin.

CALVIN: Ne elĵetu lin! Milde petu lin: li ne volu renkonti min. Insiste mi petas lin: iru for kun Dia beno. Kvankam mi diris, ke viva li ne forlasos Ĝenevon, se li aŭdacos veni ĉi tien, sed Dio punu lin … Dio plibonigu lin … se Li povas … Mi lasos lin eliri en paco tra la urba pordego.

DE LA FONTAINE: Ĉu mi povas komuniki tion al li?

CALVIN: Li ne venu!

DE LA FONTAINE: Sed kiel Dio plibonigu lin …

CALVIN: (Skuas la kapon.) Cetere, kial vi insistaĉas, La Fontaine? Eble mi devus rekonduki lin al prudento. Nian senpovon ni ne transformu en farendon de Dio. Diru al li, ke mi petas lin senŝuldigi min, sed nun mi ne povas akcepti lin. Ankaŭ morgaŭ ne … Mi estas laca, ankaŭ malsana … Mi sciigos lin. En iu silenta loko ni iam interparolados … (atake) Mi dissplitos lian libron per mia kritiko! (denove milde) Se mi nur povus ŝpari al mi sufiĉan paciencon. (mediteme) Necesus guto da juneco por tio … Kaj iu studenthejmo … (rigide)

Sed nun li ne venu!

DE LA FONTAINE: Do li forlasu la urbon.

CALVIN: … Kiel dirite! (honta pro sia embaraso) Kaj kiomfoje mi diru? Kaj de kie fluas via vortabundo?

DE LA FONTAINE: Eble mi dormis malbone, Majstro.

CALVIN: Vi ne dormu malbone! Tio estas mia tasko.

Alvoku Farel! Sendu la kuraciston al mia edzino. Mi petas la kopion de la ordonnance[18]-oj. (De la Fontaine transdonas la skribaĵojn kaj foriras. Calvin paŝas tien-reen.)

SERVET: (envenas kun sako surdorse kiel trampo; longe ili rigardas unu la alian.) Kun la reĝino mi renkontiĝis nur en sonĝo. Ke Dio preferus, ke ankaŭ kun Johano Calvin mi estus korespondinta en sonĝo. En la perfekta stato de libereco kaj sekureco. Por ke li ne pasigu miajn leterojn en la manojn de la inkvizicio.

Mikelo Servet, la iama Villanovus volis nur tiom diri al la Kapo de la reformacio, la iama Lucanius. (Hezite li preparas sin eliri.) Mi aŭdacis iniciati debaton kun vi, sed mi ĵetis al vi nur panon. Se vi reĵetus al mi nur koton aŭ fulmotondron. Ne denuncon.

CALVIN: Faris ĝin mi, ĉu tiel vi pensas?

SERVET: Propraokule mi vidis miajn pensojn dividitajn kun vi … sur la tablo de Ory.

CALVIN: Viajn atakojn kontraŭ la dieco de Kristo, savi ĝo per kredo, antaŭdestino kaj baptado. Ĉio kio estis dubo, Mikelo, degeneris en vi en hurlon.

SERVET: Mi havas ardeman temperamenton kaj estas persekutato de la inkvizicio, sed ne ĝia aliancano!

CALVIN: La leterojn pasigis Farel – sen mia scio.

SERVET: Ĉu vi ĵuros je la sano de viaj infanoj?

CALVIN: Ili mortis.

SERVET: Je tiu de via edzino?

CALVIN: Ŝi estas mortkondamnita de malsano.

SERVET: Do je Dio, kiu ne estas mortinta kaj kondamnita al morto.

CALVIN: Kaj ne havas tempon por niaj razonadoj. Ĉu mi voku Lin por atestado, kiam mi devas repetegi de li la vivon de mia edzino? Kiam ankaŭ per tio, plorante surgenue per ribelemaj larmoj mi enmiksiĝas en Liajn intencojn? Ĉu vi alvokas la Sinjoron ke Li anstataŭu miajn vortojn? Atentu, Mikelo! Mi neniigos vin aŭ vi frakasos min aŭ frakasiĝos sur mi, sed eĉ tiam mi ne mensogos al vi.

SERVET: (feliĉe) Lucanius! Mi aŭdas vian malnovan voĉon! Ne koleru, ke mi dubis pri viaj vortoj.

Mi venis por tio, de ĉi tiu dubo mi devis liberi ĝi.

CALVIN: Kaj kio okazos kun la aliaj?

SERVET: Mi ne scias. Permesu brakumi vin! (Brakumas lin.) Pardonu mian vagulan vestaĵon!

Eble ĝi ankaŭ malpuras. Donaco de la provoso.

Mi povis nur tiamaniere saviĝi el la ungegoj de la inkviziciaj detektivoj, samkiel vi en masko de vitejgardisto kun dorskuvo.

La kvaran monaton mi kaŝvagadas tra Eŭropo, naskolando de la humanismo.

CALVIN: Vi ne devus veni ĉi tien.

SERVET: Ĉu mi iru al Romo? Al miaj malamikoj? (serĉante en sia sako) Persone mi volis transdoni al vi mian plej novan libron. Mian laboreton al la fama verkinto de la Institutio. Akceptu ĝin kun favoro. Jen la Restitutio.

CALVIN: Formetu ĝin! Ĝi indas je fajro.

SERVET: Ĉu la libro? La verko?

CALVIN: La eraro.

SERVET: Ĉu penso kontraŭa al la via aŭ diferenca en kelkaj rilatoj – estas erara?

CALVIN: Hereza.

SERVET: Sed ankaŭ vi ja estas herezulo. Ekskomunikita de la papo: vi ne rajtas tiel paroli nur ĉar vi venkis. Kaj armitaj servistoj defendas viajn instruojn.

CALVIN: Estas devo por mi tiel paroli, ankaŭ pro via nescio. Mi ne venkis. La libertinoj povas transpasigi Ĝenevon en ajna horo al Francio.

Kaj tiam malriĉiĝos ĉi tiu urbo ne je via libro, sed je kelkmilo da homaj vivoj. (Pafoj.) Ĉu vi aŭdas? Ne por mia honoro, sed kontraŭ mi oni pafas, Mikelo Servet. Formetu ĉi tiun libron kaj iru de ĉi tie kun paco! Vi venis en malĝustan lokon, tio ĉi ne estas Arkadio, ne promenejo de grekaj filozofoj; kiel senscia infano vi ireraris sur batalkampon. Mi ne petas, ke stariĝu apud nin: dekdu jarojn mi jam diskutas kun vi sen rezulto, mi ankaŭ ne deziras, ke demetu la armilon kaj levu niajn.

Vin povas savi nur la fina graco el la peko de la rifuzo de la Triunuo. Foriĝu de ĉi tie, kien ankaŭ mi pro trudo kaj kun hororo venis, sub pezo de la malbenoj de Farel, ĉar bone mi scias: mi deziras solecon, sciencan laboradon kaj abomenas luktojn, sed konduki Ĝenevon antaŭ la Sinjoron alimaniere ne eblas. Se Dio derompis kaj kondukis min ĉi tien tiam mi estos nerompebla, ĉar de Li mi ricevis, kion mi instruas kaj tio fortigas mian konsciencon.

SERVET: Kaj se ankaŭ mi de Li ricevis la instruon?

CALVIN: Tiam li neniigos mian jardekan laboron kaj retroefike ankaŭ tiun de Luther kaj starigos vin en mian lokon. Por ke vi reformu la reformon.

Kies komencon apenaŭ ni fundamentis.

Tiam Li pruvos – eble pere de vi – ke miaj ĝisnunaj deksep libroj, duonmil predikoj kaj dudekvoluma korespondaĵo estas eraro. Li reprenos de mi ankaŭ la gracon, surbaze de kiu estas mia devo apartigi bonon disde malbono, validigi la ordonojn de la Skribo, detrui la regnon de Satano – eĉ se al vi ne plaĉas ĉi tiu esprimo –, admoni kaj instrui la obeemajn, akuzi kaj neniigi la spitemajn.

La Sinjoro sendis min ne por esti surkolona sanktulo, sed por ligi kaj malligi.

Agi. Eĉ kontraŭ vi, se necesas.

SERVET: Mi ne estas via malamiko.

CALVIN: Laŭ intenco.

SERVET: Ĉu ne sufiĉas?

CALVIN: Bonintenca kandelo – en infana mano. Forlasu vian bonan intencon! Ĝi pruviĝis malbona. Kien vi propradire celas?

SERVET: Mi mem ne scias. Al vi mi venis. De ĉi tie mi volus iri al Zuriko kaj Napolo. Iu amiko mia predikas tie.

CALVIN: Alia kontraŭ-triunuano.

SERVET: Da ili ankaŭ ĉi tie sufiĉe troviĝas.

CALVIN: Dio ne permesu, ke ili estus vin vokintaj.

SERVET: Mi ne havis scion pri ili. Mi ĵuras.

CALVIN: Facile vi ĵuras. Kaj somnambule vi vagadas tra Eŭropo. Ankoraŭfoje mi demandas: Ĉu vi scias, kien vi venis? Ĉi tiu urbo plenas de libertinoj, skismuloj. Pro via libro vi similiĝis al ili. Vi devas for de ĉi tie. Sed atendu, tiel vi ne povas iri. Vagantojn suspektindajn oni retenas ĉe la ĉefpordego. Aĉetu al vi vestaĵon konvenan al honestulo! Vi ne havas monon.

La tajloro ĉe la angulo … (Skribas sur slipo.)

Mendu, kion vi volas!

SERVET: Mi ne volas organizi partion kontraŭ vi en la urbo.

CALVIN: Ekde Gutenberg plumbosoldatoj faras ĉi tiun laboron. Antaŭ ol foriri, kolektu la venditajn ekzemplerojn de via libro. Mi ne devi ĝu ordoni traserĉojn. Ne lasu anstataŭ vin viaj librojn …

SERVET: Ĉu vi ne volas min apudmeti al ili sur la brulŝtiparon … (Ridas.)

CALVIN: Jes. Ĝenevo povas havi unusolan libron: la Sanktan Skribon.

SERVET: Kaj unusolan demokration: la bibliokration.

Plus viajn librojn.

CALVIN: Ili ne rifuzas la diecon de Jesuo.

SERVET: Diru, ĉu vi vizitas drinkejojn?

CALVIN: Mi venis ĉi tien ne por ebrii, sed fari ordon.

SERVET: Antaŭ mia foriro permesu al mi raporti pri kio mi sciiĝis en la drinkejoj.

CALVIN: Tio ne interesas min.

SERVET: Oni preparas komploton kontraŭ vi.

CALVIN: Mi scias. Foje oni jam ekzilis min. Poste revokis min la samaj, kiuj antaŭe volis pereigi min.

SERVET: Ĉi tiu estas alispeca komploto. (reage al pafo)

Pli mallaŭta ol pafo. En silento kun insisto iu kontraŭagas vin.

CALVIN: Mi aŭskultas vin.

SERVET: Vi reguligis la novajn formojn de la komunuma vivo per katekismo en dudekunu artikoloj.

Evidente, la kredantoj devas akcepti ilin. Kiuj kontraŭstaras, estas malliberigataj.

Kaj ĉar unu trudo naskas alian: antaŭ la ekleziaj komisiitoj ĉiuj pordoj devas esti tagnokte apertaj. La pordoj de servista humilo.

En via urbo, en la Nova Jerusalemo, plej oftas la vorto: malpermesita. Malpermesita estas okulfrapa vesto, silko kaj veluro sur junulinoj, malpermesita estas blanka vino, ĉar pli fortas ol ruĝa; malpermesite estas petoli al gejunuloj en malpermesita loko kaj elekti por novnaskito nomon ne troveblan en la Biblio. Malpermesitaj estas senharaj mentono kaj vangoj, do kiu havas konvenajn harojn kaj saĝon, portas Calvin-barbon. Malpermesite estas lui ĉambron en gastejo sen kontroligi la pakaĵon, transigi ien ajn leteron sen via scio kaj tambure estis diskonigite: malpermesite estas paroli kaj opinii pri ekleziaj aferoj krom en magistrataj kunsidoj.

CALVIN: Plu!

SERVET: Kaj via plej ofta vorto estas: devo. Ĉiu devas atenti, ĉu la preskriboj estas observataj. Ĉiu devas denunci ĉiun se oni pensas, ke … plu ĝuste oni ne bezonas pensi; malgraŭ konvinko oni devas pensi, ke …

CALVIN: Daŭrigu, daŭrigu! Viaj kaŝitaj ungoj komencas elmontriĝi.

SERVET: Eĉ pro tio. Pro la nura malkaŝo de faktoj. Ĉar se iu ne pensas, ke li devas denunci sian homfraton, li agas kontraŭ la konsistorio.

Ĉar ne nur bonaj aŭ malbonaj pensoj: eĉ sento travibranta vizaĝon konsideriĝas ago.

Dum baptado civitano ridetis en la preĝejo: tritaga enfermo pro prirideto de la konsistorio.

Iu alia dormiĝis dum predikado: vekiĝis en karcero. Iu laŭdis la Biblio-tradukon de via ekzilita kontraŭulo Castellio: li estas ekzilita.

Iu nomis vin hipokrita: oni ekzekutis lin. Certa komercisto Ameau aŭdacis diri, ke sen via permeso eĉ terni oni ne rajtas en la konsilio: genuante en pentoĉemizo sur la ĉefplaco li devis peti pardonon pro sia opinio.

Se ekzistas Dio, li pagu al mi la vinon, diris ebria veturigisto estante sola en necesejo: sesmonata enfermo en turo. Tri sensciaj infanoj nedece ludis sur riverbordo – verdikto: morto per ŝtiparumo kvankam poste absolvitaj kaj nur por timigo starigitaj antaŭ fajron. Pamfleto aperis en la savoja dialekto pri Calvin – Gruet Jacques: senkapigita.

Pruvo: en Ĝenevo li sola parolis ĉi tiun dialekton. Sume: pro diversaj peketoj dum duonjardeko sepdekses ekziloj, dektri pendumoj, dek senkapigoj kaj tridekkvin ŝtiparumoj estis la asignitaj respondoj de la potenco en la Nova Jerusalemo.

CALVIN: Oni kalkulas bone en drinkejoj.

SERVET: Kiu donis ĉi tiujn respondojn, en kies nomo?

CALVIN: La neceso – en la nomo de la reformacio.

Ĉar ni devas defendi nin.

SERVET: Ĉu kontraŭ infanoj?

CALVIN: Kontraŭ armitaj ribelantoj.

SERVET: Ĉu kontraŭ civitanoj ridetantaj dum baptado?

CALVIN: En la drinkejoj vi kalkulis la troigojn de Farel.

Viaj ebriaj amikoj vidas nur ĝis la nazo aŭ ĝis la glasofundo. La pliparto de la punitoj estas senvirtaj libertinoj. Pro ili mi devas flari en la preĝejo odoraĉon de alkoholo anstataŭ incenso. Malĉastaj porkoj grasiĝantaj ĉe trogo; ili venas aŭskulti la predikon nur por minaci min bastone kaj pretekste de fermentinta aŭ nefermentinta pano sufoki la predikadon de la evangelio en skandalon kaj inciti interbatadon. Sed tio ne gravas. (Montras al la mapo.) Flagoj de triumfo, vi pensas, ĉu? Tomboŝtonoj de predikistoj de la reformacio ili estas, dise tra Eŭropo. Ĉu mi devas atentigi vin pri la inkvizicio? Ĉu dektri pendumitaj libertinoj en la ribelanta Ĝenevo terurigas vin? Dektri mil martiroj niaj en Hispanio, Anglio kaj Italio – ĉu bagatelo? Cent mil luteranaj kampuloj masakritaj en Germanio – ĉu negravaĵo?

SERVET: Ili estis ribelantoj, ne ternintoj kontraŭ sia estro en la konsilio.

CALVIN: Ribelantoj. Ĉu ne la reformacio donis armilon en iliajn manojn? Ĉu ne la reformacio deklaris, ke la povo de ĉiu ajn reganto kaj potenculo devas esti rompita, se ili forlasas la vojon de la justeco?

SERVET: Aŭ se ili nedece ludas sur riverbordo.

CALVIN: Ne serĉu tuberon sur junko! Cetere tiuj estis bordelaj fivirinoj. Diablinoj. Ili envultas eĉ anĝelon. Mi diras la kernon de la afero. Milito iras kontraŭ ni. Komenciĝas religia milito, Dio scias, kian finon ĝi havos. Sed kiel ajn estu, Mikelo Servet: Ĝenevo ne estos rompita – nur kune kun niaj ostoj. Se revenos ĉi tien aŭ papistoj aŭ libertinoj, perdiĝos Zuriko, Bazelo: kaj Ŝafhaŭzeno kaj ni povos rekomenci la batalon ekde eko en Vitenbergo.

Se en ĉi tiu urbo ne establiĝos dioplaĉa vivo kaj humileco …

SERVET: … kaj brido sur-opinia, leterkaptado kaj deviga uniformo en la kredo, ĝis la lasta butono …

CALVIN: Ĝis la lasta butono, kiel vi volas! Ĉar inter duboj kaj ideaj diboĉoj oni ne povas ne nur preĝi, sed ankaŭ: labori.

SERVET: Ideaj diboĉoj! Mi insistis kun granda obstino pri la superstiĉoj de la papismo. Ĉu ne la juna Calvin diris tion al sia iama kunstudento Servet? Ĉu ne predikis ankaŭ vi laŭ la malnovaj instruoj? Ĉu vi bruligis vin mem pro tio?

CALVIN: Jes. Mi amasigis brulŝtiparon en mi al la erarvaginta junulo. Kiu reviviĝas en vi ĉe ĉiu vojturniĝo. Ni ĉiuj venas el rubo kaj senscio, sed dubi pri foje trovita vero ne plu havas pravigon, alie ni prediĝos al Satano.

SERVET: Aŭ al pendumilo.

CALVIN: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin.

SERVET: Jesuo diris tion – ne en via nomo.

CALVIN: Sed mi diras tion en Lia nomo. Kies diecon vi pridubas.

SERVET: Nur alimaniere mi klarigas ĝin. Vian instruon pri la Triunuo vi kun Luther transprenis de Romo.

CALVIN: Mi ne havas instruojn. Mi estas nur piedtabureto por la evangelio.

SERVET: Najloplena tabureto.

CALVIN: Ĉar mi estas krucoportanta kaj persekutata eklezio.

SERVET: Kaj persekutata, vi mem fariĝas persekutanto. En la nomo de la libera esplorado vi for- ĝas el kredo altruditan kredon, el kredanto pseŭdokredanton. Traserĉoj en la koroj kaj kranioj plimultigas nur pseŭdokredantojn.

CALVIN: Kondiĉe, sed ne koncede: estu prefere altrudita kredo ol miskredo.

SERVET: Ĉu vi estas konvinkita, ke la homaro kiel fosilia reptilio glaciiĝinta en via pri-Jesua komentario ekvidos la tagon de la resurekto?

Ĉu vi konsideras vin la lasta pensulo, kiu ankoraŭ rajtas modifi siajn opiniojn? Ĉu Dio kreis nin laŭ sia bildo, por ke ni vole kaj dole demencu?

CALVIN: Ĉiu novigo havas siajn limojn.

SERVET: Ĝis ĉi tie kaj ne plu, ĉu? Vanus kaj ne eblus ordoni al iu ajn aŭ trudi iun ajn, ke liaj kredo kaj pensmaniero estu tiaj aŭ aliaj. Kiel aŭdacas la vanteco ĵeti bridon sur tiel intiman aferon de la animo kiel la konvinko? Tia devigo naskas nur mensogon kaj hipokriton.

Miaj pensoj, Johano, estas eksterdogmaj.

CALVIN: Diris Luther. Ho, Marteno Luther, leviĝu el via tombo, aŭskultu viajn proprajn vortojn elturnitajn el ilia originala senco kaj redirektitajn kontraŭ vi. La libereco de la evangelio jen kiel degeneras en misliberecon de la anabaptistoj, panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj, sendoganan importaĵon de la spirita afta epidemio, religia pesto kaj francaj veneraj malsanoj! Ja: ĉu ekzistas pli malĉasta virino ol la Vorto donanta sin al ajna anarkiisto?!

Ĉu indas ĵeti perlojn antaŭ la porkojn?

Ĉu eblas prononci unusolan konjunkcion, sen ke iu viaspeca falsas ĝin?

SERVET: Aŭ kripligas mem kiu prononcis ĝin!

(Venas Farel kvazaŭ kolera arkanĝelo. Multe pli aĝas ol Calvin. Tanita, mornvizaĝa maljunulo.)

CALVIN: Kio okazis, Farel?

FAREL: Ni subpremis dumil ribelojn. Prepariĝas la dumil unua. Ni starigu la pendumilojn. Alie ni ne dissaltigos la libertinojn. La Perrin’anoj koruptas la urbon je luponesto. Ili pafadas antaŭ via domo, blekas kontraŭ la katekismo, rifuzas ĵuri kaj ribeligis la Rue-des-Allemands’anojn.

Filo mia, Johano, ni starigu la pendumilojn.

CALVIN: Ni ankoraŭ atendu, sinjoro kanceliero.

FAREL: Ili ekmarŝis ĉi tien. Mi starigos gardon antaŭ la dompordon.

CALVIN: Ni lasu ilin veni.

FAREL: Vi ne estas Jesuo, ne infanojn vi invitas al vi.

Laŭ la policestro ili ricevis subtenon. Servet troviĝas enurbe. Oni senkaŝe svingaĉas lian libron: ”Malpruvu ĝin Calvin, se li kapablas!”

La pliparto de la Granda Konsilio, sub la gvido de Perrin partianas al Servet. Ni starigu …

CALVIN: Ni ne starigos. (Montras al Servet.) Doktoro Servet.

SERVET: Mi dankas vin, sinjoro kanceliero, ke vi pledis por mi ĉe la inkvizicio. La ĉefinkvizitora moŝto Ory sciigas vin, ke vi forgesis aldoni brullignon al via denunco. Pro lignomanko mia puno estas prokrastita.

FAREL: (mirfrapita) Tiel grandan herezulon mi ankoraŭ ne vidis en viva pezo. Johano, kion konsilas apostolo Paŭlo en tia kazo? Turnu la dorson al Satano kaj foriru!

CALVIN: Ne foriru!

SERVET: Plue, sinjoro artisto Dürer dankas dece, ke vi bonvolis frakasi ĝispulvore liajn triptikojn.

CALVIN: La statuo de Michelangelo en Bolonjo estis frakasita kaj fandita en kuglojn dum militiro de la papo. Por ŝtopi sataj kanonojn.

FAREL: La episkopo de la Baume per ili pafos al ni.

(Reage al ekstera bruo, krioj.) Se restos, al kiu.

Ĉar jen la ribelo. Vane mi diris, ke ni starigu gardon. Mi sciigos la policestron.

CALVIN: Neniun! Doktoro Servet eble pensos, ke la evangelio nenian forton plu havas.

(Voĉoj ĉe la enirejo: ”Enlasu min, hundo! Ni volas paroli kun Calvin. Mi piedtraktos al vi la lumbon! Ni estas ĝenevaj pracivitanoj, ne alvagintaj francoj!”)

FAREL: Kiel hundon mi mortpafos ilin. (Elkaptas fusilon el la rako.)

CALVIN: Demetu la armilon! Demetu ĝin!

(Perrin kaj liaj kamaradoj, armitaj viroj, virinoj tumultas en la ejon. Ili estas ordeme vestitaj civitanoj.)

PERRIN: Monsieur[19] Calvin! Ĉi tiun domon konstruis niaj patroj, ne francaj emigrintoj. Ni rajtas eniri, ĉu?

CALVIN: Venu! Se vi jam enrompis.

FAREL: (Denove levas la fusilon.) Ununura movo kontraŭ la Majstro kaj mi pafos.

CALVIN: Ne pafu! Skribu! Protokolu la plendon de sinjoro Perrin.

FAREL: (Kontraŭvole altabliĝas.) Per pendumilo oni devus protokoli.

CALVIN: Parolu!

PERRIN: Bone, ke ankaŭ doktoro Servet ĉeestas. Li estu orelatestanto de nia mizero.

CALVIN: Vi konas unu la alian. El drinkejo!

PERRIN: El la preĝejo. El kiu vi volas definitive formalpermesi nin.

CALVIN: Nur de la tablo de la Sinjoro. Dum vi ne ĵuros je la katekismo.

PERRIN: Vi dekumas nin kiel buĉindajn ŝafojn.

CALVIN: Ni tro multas.

PERRIN: Kaj malmultiĝos – en la frateco de la kredo.

Ni deziris la reformacion ne por fali el sitelo en barelon.

CALVIN: Forĵetu do la vinbarelon!

CIVITANO: I Baldaŭ eĉ ion por forĵeti ni ne havos. Vi malpermesis al ni la komunion. Sed kiu rajtigis vin forpreni mian rajton por komerci kaj aĉeti? Ĉu vi volas, ke ne nur anime, sed ankaŭ korpe ni mortu pro malsato?

FAREL: Sen komunio vi ne aĉetos, nek komercos!

CALVIN: (Geste silentigas Farel.) Finfine kion riproĉindan vi havas kontraŭ la katekismo?

PERRIN: Ke vi ne inokulas ĝin al ni en la animon, sed ĵetas ĝin al nia kapo! Ni volas esti adeptoj de la nova religio, ne ĝiaj solduloj. Ni konsentas: gvidu nin al Dio sen la perado de la papo!

Gvidu, sed ne pelu nin per bastono, per viaj absurdaj ordonannce’oj! Ni ne volas esti fanatikuloj.

CALVIN: Por tio vi venis ĉi tien kun armiloj. Kaj fanatika rankoro.

PERRIN: Viaj ordonnance’oj estas kruelaj reguloj. Ni defendas nian rajton pri mildeco – eĉ per armiloj se necesas.

CALVIN: Por pleja ĝojo de la fanatikuloj de la inkvizicio.

VIRINO I: Vi senĉese ho-ve-umas pri la inkvizicio. Ne drinku, ne dancu, ne pucigu vin ĉar Ignaco de Loyola staras jam antaŭ la pordegoj. Loyola troviĝas en Hispanio kaj oni enkarcerigas nin pro velura subjupo.

FAREL: La veron diru, ne mensogu!

VIRINO I: Mi malĉastis ĉe kandellumo.

FAREL: Kaj ne la unuan fojon.

VIRINO I: Mi esperas, ke ne la lastan. La bofratino de la Majstro faras tion ĉe taglumo …

FAREL: Ŝi ne plu faras!

VIRINO I: Kaj eĉ ne kun sia edzo.

FAREL: Ŝi puriĝas per sesmonata enfermo en turo.

VIRINO I: Malmulte por ŝi.

FAREL: Vi ricevos pli. Ankaŭ por via lango.

VERONIKA: Oni devus trabori al ŝi la langon, ĉu ne, kiel tiun de la malfeliĉa presisto!

FAREL: Edzino fajristo, silentu! Vi manĝas la panon de la eklezia konsilio.

VERONIKA: Mi ne plu manĝas, ĉar vi elĵetis mian edzon el la torturejo. Li aŭdacis diri nur tiom – dum oni ardigis la najlon por la presisto – ke estas nehumane trakti lin tiel. Estas kruele kiel oni traktas la arestitojn. Ne eblas dormi pro iliaj vekrioj, kelkajn necesas ligi, por ke ili ne povu mortigi sin. Oni elĵetis mian edzon, kvankam mem la sinjoron doktoron (montras al Servet) li savis el la malliberejo de la papistoj. Ĉu tiel ni estas dankitaj por niaj servoj faritaj por la reformacio?

FAREL: Gardu vin por ne ricevi punon proe.

VERONIKA: Do pravas sinjoro Perrin …

FAREL: Sinjoro Perrin ne pravas! Ni repuŝos vin tien, de kie vi venis.

VERONIKA: Jam egale por ni. Ni fuĝis de pluvo en kuvon.

CIVITANO I: Komuniu al ni la Eŭkaristion! (Aprobo.)

VIRINO II: El senfermenta pano komuniu ĝin! (Aprobo: ”Kiel ĉe la bernanoj!”)

FAREL: Al kiuj majstro Calvin malpermesis komunii la Eŭkaristion, ricevos nek fermentintan, nek senfermentan. Tiuj ricevos feron sur la piedojn kaj vipon. Atencemo rikanas sur ĉies porkomuzelo.

PERRIN: Mi protestas. Ni ne estas atencantoj. La porkomuzelo koncernas vin. Ni amas Dion. Pro tio ni revokis vin el la ekzilo. Ne por ke vi sidiĝu sur nian kolon per vipo kaj per viaj ordonnance’oj. Ni elĵetis el niaj preĝejoj la pentritajn kaj skulptitajn bildojn, misalojn kaj tabernaklojn. Vi elĵetas ankaŭ la orgenon; mutigis ankaŭ la sonorilojn. Nia vivo jam similas al viaj stoplej-vangoj. La homo estas nemildigebla sovaĝbesto – vi diras. En kies nomo, ja ankaŭ vi estas nur homoj?

Dion ne ami, sed timi oni devas! – magister dixit[20]. (Montras al Calvin.) Laŭ tio ni estas kondamnitaj al ĉiama teruro. Tian Dion ni ne bezonas. Vin timegas malbonuloj kaj angoras ankaŭ bonuloj, ĉar pro nepripensita vorto iam ajn vi povas deklari ilin malbonaj.

Ni volas vivi sen ĉi tiu timo kaj via brido.

FAREL: Senbride.

PERRIN: Ĉu senbrideco, se ni postulas komunion? Ĉu vi volas kondamni nin al paganeco? (minace)

Ĉu vi komunios nin, sinjoro Calvin, aŭ ne?

CALVIN: Ne! Mi ne komunios vin, dum vi ne ĵuras kun levita mano je la katekismo. Ĉu gajeman, facilaniman Dion vi bezonus? Kun kiu oni povas kartludi kaj drinki – laŭ maniero de grekaj paganoj? Ĉu vi deziras superulojn pri ĉio kapjesantajn por ke atakinte la Ĝenevan Respublikon la romia-germana imperiestro trovu anstataŭ armitajn defendantojn – malĉastajn ebriulojn de Sodoma? La puritana Grekio konservis sian sendependecon, la morale putranta perdis ĝin.

PERRIN: Ne ŝirmu vin per la romia-germana imperiestro!

Ĉu vi komunios al ni la Eŭkaristion aŭ ne?

CALVIN: Vi povas detranĉi al mi la manojn, rompi la membrojn, bruligi la domon, eĉ disŝuti la ostojn de miaj mortintaj idoj, sed neniam vi devigos min per io ajn komunii al vi, malpiuloj, la sanktajn signojn. (Enpaŝas la policestro kun la inkvizicia detektivo.)

PERRIN: Do ni serĉos aliloke niajn kristanajn rajtojn.

Kaj venu finfine la puriga fulmotondro sur la preĝejon de Sankta Petro kaj tutan Ĝenevon.

Nur fulmo, tondro kaj infera ŝtono povos liberigi nin de ĉi tiu inkubo. Ni iru, civitanoj!

Nia Majstro deziras fermi la diskuton ankaŭ ĉi-foje per policestro. Sinjoro Servet, pli bone vi faros se vi venos kun ni.

SERVET: Mi ankoraŭ restos.

CALVIN: (al la policestro) Kion vi deziras, Maisonneuve?

POLICESTRO: Pariza komisiito de la ĉefinkvizitora moŝto Ory deziras paroli kun la sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN: Jen mi.

INKVIZICIA DETEKTIVO: La ĉefinkvizitora moŝto petas kun respekto ekstradicii la fuĝintan herezulon Mikelo Servet. (Transdonas dokumenton.)

Jen la verdikto.

CALVIN: Verdikto. Je kio kondamnita?

DETEKTIVO: Je ŝtiparumo.

CALVIN: (rigardante la paperon, poste la inkvizician detektivon)

Vi estas kuraĝa homo. Ĉu vi ankoraŭ memoras Lucanius?

DETEKTIVO: Mi memoras, sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN: (rigardante la paperon) Tamen ne tro kuraĝa.

Vi staras sub la protekto de la franca reĝo Filipo II-a. Nu diru al la ĉefinkvizitora moŝto, ke Mikelo Servet ne staras sub la protekto de la reĝo. Do ni ne ekstradicios lin. Li estas ĉi tie arestita.

SERVET: (preskaŭ feliĉe) Ĉi tie arestita!

DETEKTIVO: Mi raportos pri tio. Dankon. Ĉu permesite foriĝi?

CALVIN: Vi povas iri. (Inkvizicia detektivo for.) Sinjoro policestro, restu!

SERVET: (por kaŝi sian timiĝon) Ili tamen prizorgis la lignon.

CALVIN: Ili malproksimas. Desto pli proksimas, bedaŭrinde, viaj aliancanoj.

SERVET: Ili aŭdacis veni ĉi tien, la senhontaj inkviziciaj detektivoj. Aŭdinte vian respondon rabio trafos Ory. (Ridas.) Estis, malrestis birdo sur la brulŝtiparo. Kun majstra diplomatia sento vi rifuzis al li. Trankviliĝu kaj Loyola kaj la papo, Servet estas arestita. (al Farel)

Sinjoro ŝtatsekretario, vi povas lerni iom da taktiko de la Majstro. Vi volas kapti eĉ papiliojn per tenajlo. Per fero, vipo. Por unusola milda vorto eĉ la Perrin’anoj orumus vin. Kaj se vi povus elparoli la vortojn: mi eraris, ili kisus al vi eĉ la piedojn. Ĉu vi scias, per kio mi komencis la medicinajn studojn? Mi legis ekskluzive tiujn aŭtorojn kiuj refutis miajn konjektojn. Kiu ne kuraĝas fronti refuton: blindiĝas kaj en blindeco ne enestas vero. Ni iru tagmanĝi.

CALVIN: Unue ni klarigu vian miskomprenon. Vi estas vere arestita.

SERVET: Ĉu mi? La inkvizicia detektivo estas ja for.

CALVIN: Restis la libertinoj kun la ideoj de via libro.

Dum vi ne retiros ilin publike antaŭ la urbo kaj Eŭropo: vi restos arestito de la Ĝeneva Respubliko. Mi petis vin, ne veni ĉi tien.

Nun ni jam devas daŭrigi la debaton.

SERVET: Ĉu oni rajtas aresti iun pro principoj teoriaj?

CALVIN: Se ili estas malutilaj kaj danĝeraj por la publiko: jes. Tion preskribas la leĝoj de Ĝenevo.

Ĉar atendeble, ni estos akuzataj pro la hodiaŭa ribelo, ne sciante klarigi la kaŭzon de ĉi tiu tumulto.

SERVET: Ĉu organizis mi la tumulton kontraŭ vi? Vi mem faris ĝin. Disbatu ĝin!

FAREL: Nur per ekzemplo. Donante ekzemplon.

SERVET: Mi ne trudas min en viajn sociajn aferojn.

Mi retiras ĉion kion mi diris.

CALVIN: Kaj kion vi skribis?

SERVET: Apartenas al la libera spaco de pensoj.

CALVIN: Pensoj ne havas senmedian spacon. Jam ankaŭ la titolo de via libro ne. Restitutio Christianismi – do dum vi ne restarigas ĝin, ne estas kristanismo.

SERVET: Ne estas, se tion vi faras al mi … Ne estas kaj ne estos … Reĝa Moŝto, la aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via glorplena regnado. La libera esplorado ne povas esti arestita. Kies vortoj ili estas, Johano?

CALVIN: Kiu ne forgesas: pereas.

SERVET: Vi do preferas elekti la sangoplenan ŝtuparon de la forgesemo. Ĉu vi mortigis en vi ankaŭ la renaskiĝintan Calvin?

CALVIN: Mi mortigos eĉ la centfoje renaskiĝintan se mia reformacio deziras. Mi venis ĉi tien ne por mi. (al la policestro) Plenumi vian devon!

SERVET: Ĉio kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance!

CALVIN: Jes! Ĝin ni petas de vi: estu indulgema al ni.

Kompatu mian aferon kaj retiru la Restitutio!

POLICESTRO: Vian armilon, sinjoro.

SERVET: (Prenas el sia paktuko ekzempleron de sia libro.)

Ĉi-sola ekzemplero restis …

POLICESTRO: Armilon, mi diris.

SERVET: (konfuzite) Ho, jes … (El sia poŝo prenas anseran plumon.) Jen. Sed demetu ĝin ankaŭ la aliaj. (dum la policestro katenas lin) Surmetu al si katenon ankaŭ la aliaj! Tretantoj de la leĝo! Laŭ la leĝoj de Ĝenevo, kiu akuzas min, mem devas kuniri en la karceron. Devas suferi ankaŭ la verdikton, se li ne konsideriĝas prava …

CALVIN: Ni ne forgesis tion. Policestro! Katenon sur min!

POLICESTRO: Ne havatas pli, sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN: Haviĝu!

FAREL: Laŭ la leĝo akuzanto rajtas havi anstataŭanton.

Mi alprenos ĉi tiun rolon, Johano.

SERVET: Ne alprenu ĝin, ĉar mi strangolos vin en la ĉelo. Mi diskutos nur kun Calvin.

CALVIN: Sub komuna kateno.

FAREL: Ĝenevo ne povas resti sen mastro. Pro la filo de Belial, sendito de Satano …

CALVIN: (al Farel) Vi transprenos la ĉefkomandecon.

FAREL: Vi ne povas lasi nin solaj. Ni estas en dan- ĝero. Mi petegas, lasu min kuniri. Eĉ sur brulŝtiparon, se la decido falos.

SERVET: Por svati, elekti edzinon li povis sendi anstataŭanton. Svati morton li venu mem.

CALVIN: Mem! (al la policestro) Dividu tiun katenon! Mi ordonas.

POLICESTRO: Jes, sinjoro! (Kunligas ilin.)

SERVET: Kaj la diskuto estos publika. Ankaŭ mi havos ĉi tie – fanatikulojn.

CALVIN: Dio estu al ni indulga!

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.