La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


STELO SUR BRULŜTIPARO

Aŭtoro: András Sütö

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA AKTO

UNUA BILDO

Luĉambro de Johano Calvin en Parizo. Malriĉa meblaro: ferlito, seĝo, skribotablo, ŝranko, kandelabro kun stumpiĝintaj kandeloj: viktimoj de legado. Sur muro primitiva desegno: ruĝa koro sur etendita mano. Fenestro al strato, turoj de Parizo. Novembro, pluveca atmosfero de la tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ekstere manifestacio: kiel melodia akompano eksonas Davida psalmo.

Refojas vokoj: ”Vivu rektoro Copus!” Sonoriloj sonas, hugenotoj lanĉas la devizon: ”Reen al la evangelio!” La juna Calvin – en liaj trajtoj: la rigoro de la posta granda reformatoro, disigata kelkfoje de la tutkora bonhumoro de la juneco – observas la surstratajn eventojn tra la fenestro. Li ne aŭdas la frapon sur la pordo. Enpaŝas Servet leĝere vestita, en lia mano botelo da vino. Li poziĝas oratore, ektusas.

CALVIN: (Turnas sin.) Servet, ĉu vi vidas kio okazas ekstere?

SERVET: Frato mia en la Sinjoro, Calvin! Kio ekstere, sur la stratoj de Parizo fariĝas, estas historia eraro. La universitata junularo festas rektoron Copus ne sciante, ke li verkis la potence fortan inaŭguran parolon per aliula mano, tiu de Johano Calvin. La voĉo estis lia, ja nur la voĉo: la ideo, la ĉion-renversa kristana filozofio estas tiu de la ĉefenestre meditanta Vulkano (Montras al Calvin.), de la Vezuvo preta al nova erupcio. Inkvizitoraj moŝtoj, ĉizu en vian memoron ke en la ĉi-jara tago de Ĉiuj Sanktuloj, en la 1533-a jaro de la Sinjoro, la dua ondo de la reformacio ekvojis al Romo. Ĉi ties profanan pompon Luther nur ŝancelis, la mansfelda minista filo nur duone ruinigis, sed la noyona gracila infano devigos ĝin al pompeja sorto. (responde al la rifuza gesto de Calvin) Ne interrompu min!

La hodiaŭa tago, Majesto Francisko, sinjoro Ory kaj monaĥaj fratoj, dominikanoj – domini canes: hundoj de la Sinjoro – karmelanoj, franciskanoj, estas la tago de la purigita evangelio, tiu de la venko de la Instruo levita el la ĉerko de la falsaj dogmoj en la sunlumon! Vivu!

CALVIN: Vivu! Se vi nur ne elokventaĉus! Doloras min la oreloj.

SERVET: Doloru tiuj de la papo. Pokalon al la ŝatata vino de la festato! Ruĝa. (Mem prenas du pokalojn el la ŝranko kaj plenigas ilin.)

CALVIN: De kiu vi jam ŝajne ebriiĝis.

SERVET: Jam en la aŭlo. Pro la sento de venko. Dum mi aŭskultis vin.

CALVIN: Parolis Copus. Mi – silentis.

SERVET: Ĉu li parolis? Tondris. Ĉu vi silentis? Avide vi trinkis la efikon de viaj vortoj. Mi observis vin, nekonatan junulon modeste retiriĝintan en la lasta benko.

CALVIN: Ĉu vi vidis la mirigitajn vizaĝojn? Gape falintajn kanonikajn makzelojn? Vibrantajn submentonojn?

(Ridas.)

SERVET: Kaj la flamojn en la studentaj okuloj. Mi preskaŭ alkriis: la orelojn malfermu al Copus, sed la okulojn direktu al la lasta benko!

Al tiu pala renversulo. Li mergis vin kiel malgrandajn torĉojn en la fajron de la evangelio …

CALVIN: … en la fajron, en la fajron! … Papista vortludo!

SERVET: Mi finis. Dio vivigu vin, Johano!

CALVIN: Dio vivigu vin, Mikelo! (Ili intertintigas la pokalojn, trinkas.)

SERVET: Lasu brakumi vin, gracilulo! (Brakumas lin.)

CALVIN: Vi ĉiam troigas! Vi estas eterna troiganto.

SERVET: Ni ne abstinu en la entuziasmo. Vi eĉ ne rakontas, ke tamen vin la reĝino … Ŝi do scias … Ho, belega Margareta de Navarra. Vi estas homo feliĉa!

CALVIN: Ĉu pro la gratulo de la reĝino?

SERVET: Se iam ankaŭ mi povus kisi la randon de ŝia robo!

CALVIN: Mi ĝin ne kisis.

SERVET: Mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo. Denove mi troviĝis en Aragonio, ie ĉe la piedoj de Pireneoj, apud la rivero – mi kredas –

Gallego, ni flugadis de la pinto de Aneto al la domo de la avo en Villanova – ja mi havis ankaŭ flugilojn, prunte de Ikaros – kiam mi ekvidis Margaretan. Imagu min!

CALVIN: Mi jam diris: kuracu vin pro la sonĝoj.

SERVET: Mi same rekomendas al vi kuracigi vin far doktoro Mikelo Servet – pro sonĝokarenco.

CALVIN: Mi timas: se por horeto mi dormetiĝas, reŝteli ĝas papistaj perantoj, indulgencoj, martiroj, vendistoj de indulgiloj inter Dion kaj la homon.

SERVET: Mi havas bonegan dormilon.

CALVIN: Kaj kien vi poste flugis?

SERVET: Mi descendis sur akvon. Kaj kiun mi trovas ankaŭ tie?

CALVIN: Margaretan.

SERVET: Vi penetras ne nur en mian internon, sed ankaŭ en miajn sonĝojn.

CALVIN: Ĉar vi ĉiam vagas en malpermesitaj lokoj. Se virino, estu reĝino, se animo: en sonĝo serĉenda.

SERVET: Via frato Antono refoje denuncis min.

CALVIN: Li nur rakontis, ke sekrete vi denove sekcis homon.

SERVET: Enŝteliĝinte kadavrejon ankaŭ Michelangelo sekcis. Mi do savas Margaretan el la akvo.

Portas ŝin surbrake serĉante la ŝtupetaron de Jakobo por savi ŝin el la Tero. Mi ekvidas ŝtupetaron; sur la lasta rungo, en granda alteco brilas via simbolo: batanta koro en la manoj de Margareta. Mi etendas la manon por ĝi, ĉio dissaltas, mi falas, tremas kaj en la malproksimo mi ekvidas ŝin …

CALVIN: Ĉu denove Margaretan?

SERVET: La fajron.

CALVIN: Kiun fajron?

SERVET: Pri kiu mi sonĝas lastatempe.

CALVIN: Do ĝin. Kial vi personigas ĝin?

SERVET: Pro infanaĝa rememoro. En Villanova dum vesperoj mi ŝatis gapi la kamenon. Potenca fajro flagris en ĝi. Kion vi gapas, fileto? Ŝin mi rigardas, mi respondis al patrino. Ĉu vi aŭdis kanti fajron? Kelkfoje, kiam ĝi kunfalis, zumetis al mi mallongajn antifonojn. Gaude et laetare Virgo Maria![1]

CALVIN: (Ridas.) Estis katolika fajro.

SERVET: Avo senhezite kondamnus ŝian hugenotan melodion al ŝtiparumo.

CALVIN: Ŝin.

SERVET: Kiun mi refoje ekvidis, refoje kun Margareta. Ni frostis, tiom ke eĉ nun mi ektremas pro la nura penso. Mi etendis la manon, ho kiel belega kuŝejo, reĝino mia, ĉi tiu flamarbedo povus servi lite por ni, kiam …

CALVIN: Vi vekiĝis.

SERVET: Ne, ne. Iu jam kuŝis en la lito.

CALVIN: En kiu lito? (Observas lin kun plia malsereno.)

SERVET: Pli precize, en la fajro. Fetoro de brulanta karno frapis min. Vidaĵo de ankoraŭ vivantaj, konvulsiantaj internaĵoj, muskoloj, vejnoj; fetoro de haroj, ungoj; blindige blankaj ostoj ŝrumpantaj, knare siblantaj hepato, renoj, baraktantaj pulmoj, flava vizaĝo eksplodinta kiel porcelana vazo, kun du vicoj da nigraj dentostumpoj en ĝia subo; ambaŭ okuloj gluglis galantine, poste: simile al du pafilaj fajrogloboj, ili elstridis el la kranio kun la fumo de la cerbo …

CALVIN: Sufiĉas, sufiĉas! Mi esperas, ke estis Ory, la arkimajstro de ŝtiparumistoj.

SERVET: Estis mi.

CALVIN: Vi malsanas.

SERVET: Min mi vidis.

CALVIN: Vi malsanas. Ne pro tio, kion vi sonĝis. Sed pro kiel vi rakontas tion.

SERVET: Eĉ pale mi ne kapablas priskribi tion.

CALVIN: Ŝvito vin trabanis. Signe de kia stulta kulposento, Mikelo? Kvazaŭ pro murdo.

SERVET: (kun konfesa rideto) Mi nur ŝtelis.

CALVIN: Ĉu vi ŝtelis?

SERVET: Kadavron de sur pendumilo. Ĉu nur al Leonardo permesite?

CALVIN: Vi baldaŭ ĉesos tion fari. Vi tro mildas por krudaj sciencoj. Frostotremo ja skuas vin.

SERVET: Estis juna, malgrasa hugenoto. Kiam mi tratranĉis la ŝnuron, li falis en mian sinon, lia kapo kliniĝis sur mian ŝultron kvazaŭ tiu de dormanta infano.

CALVIN: Terura, kion vi faras. Sidiĝu almenaŭ al la fajro.

SERVET: Terura, sed ĉio havas sian prezon. Mi jam troviĝas sur spuro. La sango fluas el la dekstra kamero de la koro en la maldekstran, sed ne rekte: tra longaj vejnoj kaj kontaktante aeron en la pulmoj, ĝi puriĝas. Ĝis nun nur Dio sciis pri tio.

CALVIN: Vi tro alpaŝis Liajn sekretojn.

SERVET: Nun jam ankaŭ vi scias tion. Ni opas tri. Jen la Sankta Triunuo!

CALVIN: Ne peku denove! (Ĵetas sian mantelon sur la ŝultrojn de Servet.) Vi tremas.

SERVET: Dankon.

CALVIN: La plej mizera vidaĵo estas la homo putranta. Eĉ en florplena ĝardeno kaj plie sur pendumilo! Okupu vin per filozofio, teologio!

SERVET: Ĉu oni ne sputis fajron al mia libro? Al fuego[2]! Vere, ĝi ne estus libro, se oni ne krius tuj fajron, ŝtiparuman kritikon.

CALVIN: Ne defendu, se vi retiris ĝin.

SERVET: Oni devigis min. De tio originas mia unua premsonĝo. Kvazaŭ mi estus strangolinta la patrinon.

CALVIN: Tio estis via eraro, ne via patrino. De trinitatis erroribus[3]. Nia malamiko estas Romo, ne la Sankta Triunuo. La germanian taglibron daŭrigu!

SERVET: (Rezigne gestas.) Ĉu, kiam la granda Calvin jam laboras pri la potenca sistemo de la kristana religio? Kion mi povus skribi post la Institutio[4]? Restitutio[5] eble.

CALVIN: Kial ĝuste Restitutio? Kaj kontraŭ kiu?

SERVET: Mi ne plu militas kontraŭ iu. Mi timas. Mi plenas de timo.

CALVIN: Puno de Dio pezas sur vi pro la sekcado. Kaj por hodiaŭ vi restos ĉe mi. La inkviziciaj detektivoj eksentas timon ĉe homoj. Ili havas hundan flarsenton.

SERVET: Ĉu la reĝino povas ekscii?

CALVIN: Ke vi ŝtelis homon de sur pendumilo?

SERVET: Mian sonĝon. Ke kontraŭvole mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj portis ŝin al brulŝtiparo. Ĉu oni rajtas puni sonĝon?

CALVIN: Tio egalas jam frostotremon de timo. Li timas kritikon tamen verkas libron deziratan al fajro. Timas instancojn kaj sekcas pendumitojn.

Timas la papon dum akre li atakas lin … Elektu ion por vi, kio ne teruras vin.

SERVET: Timindas ĉio, kion homo tuŝas. Dankon por la mirakla mantelo. La frostotremo forpasis.

CALVIN: Dank’ al Dio. Sed antaŭ krepuskiĝo vi ne elmetos de ĉi tie la piedojn.

SERVET: Ĉu tiom frapas la okulojn io sur mi?

CALVIN: Se mi rigardas vin, vi montriĝas eĉ tro kura- ĝa.

SERVET: Trokuraĝa pro la timo. (Ridas.) Por kio dankeblas via mantelo. Se mi fondos eklezion, mi deklaros relikvo ĉi tiun porkŝtelilon.

CALVIN: Singarde! El kolektantoj de relikvoj fariĝas adorantoj de relikvoj. Sed vi miskomprenis min. Mi ne konsilis al vi fondi novan eklezion, sed verki. Kian eklezion vi volas establi?

SERVET: Nenian.

CALVIN: Vortoj ne hazarde kroĉiĝas unu al aliaj.

SERVET: Estis petolaj saltetoj de la pensado.

CALVIN: Kaprioloj de la pensado.

SERVET: Strangaj imagoj. Samkiel pri la reĝino. Mi nur ekmeditis pri tio, ke Dio estas ĉie kaj en ĉio ĉeestanta, do ne nur en la Bono …

CALVIN: Sed ankaŭ en la Malbono?

SERVET: Viaj okuloj ekbrilis. La tigro en vi pretas salti.

La senduba. Vi devas esti feliĉa homo, Johano.

En mi duboj sennombras. Milito de vermoj svarmas en mia cerbo.

CALVIN: Defendu vin.

SERVET: Mi preĝas.

CALVIN: Sed ne eblas preĝi dubante.

SERVET: Povas esti. Tamen mi dubas, ke restadejo por Dio povas esti nur la Alto, la Kosmo, la steloj. Li devas esti ĉie-ekzistanta. Sekve li enestas ĉion, kion li kreis.

CALVIN: Ĉu ankaŭ en ĉi tiu planko kiun ni tretas per la piedoj? Ĉu ankaŭ en Satano?

SERVET: Viaj demandoj estas timigaj. Laŭ mia kompreno, Li enestas ĉion – potenciale. Kiel, ekzemple, Satano – sen Dia volo kaj aprobo – ne povas fari al ni malbonon, do plenumi sur ni la punon de Dio, vidu la unuan ĉapitron de la Libro de Hiobo kaj tiel plu.

CALVIN: (Ridas.) Vi faris belegan kapriolon. Vi transsaltis duoblan abismon per helpo de la suspektinda nocio potentialiter[6]: la panteismon, cetere ne fremdan al vi kaj – kroĉiĝinte al la manoj de Hiobo – la trivialan blasfemon. Kiu same ne fremdas al vi, rememoru vian libron! Sed kial vi flankensaltis antaŭ via propra penso?

SERVET: Ĉar mi pensas, do mi timas.

CALVIN: Vento ne rompas fenditan kanon, ne estingas lumetantan kandelon.

SERVET: Vi ne plu timas, vi jam markis al vi la vojon.

CALVIN: Ankaŭ vi. Atestas via taglibro.

SERVET: Ĉu ĝi plaĉis? Mi ne kuraĝis demandi.

CALVIN: Kun plezuro mi legis ĝin. Perfektas la aŭgsburga noto: ”Propraokule mi vidis lin, la papon; li portigis sin inter granda pompo, super la kapoj de regnestroj, ŝutadis krucojn per la dekstra mano. La popolo ĵetis sin surteren; konsideris sin feliĉa, kiu povis kisi al li la piedojn. Ho, vi plej malica bestio inter bestioj!”

Tielu la parolo! Jen la filum Labyrinthi[7], ĝin sekvu. Lasu la ŝtelfiŝadon en la akvo de la pensado.

SERVET: Ĉu ŝtelfiŝado? Kaj kiu do estas la ĉefluanto de la akvoj?

CALVIN: (kaptinte la Biblion de sur la tablo) Jen ĝi. Ne ĉefluanto, sed Inspektoro, Direktanto de ĉiuj niaj agoj.

SERVET: Se mi ankoraŭ verkos ion, denove mi vokos vin al debato.

CALVIN: Kaj vi denove retiros ĝin.

SERVET: Sen fanatika amaso, sola kun vi, sur grandega, eĥanta placo – estus streĉe interese.

CALVIN: Ĉu timigis vin la fanatika amaso?

SERVET: Vin, eĉ se vi venkus min, mi ne devas timi.

La eventualan diverĝon de niaj opinioj …

CALVIN: Ĉu eventualan?

SERVET: … kompensos la unueco de la koroj. La popolo tuj krias ŝtiparumon. Kun vi mi sentas min sekura; se ni estus solaj. Sen viaj adeptoj.

CALVIN: Kiucele vi starigas min sur piedestalon?

SERVET: Ĉar la hodiaŭan tagon pretiĝis via statuo. Kaj laŭ mia prijuĝo: mankis nur piedestalo.

CALVIN: Dankon, erudicia viro, doktoro Servetus. Mi permesas, ke por refreŝiĝo via moŝto sidiĝu ĉe miaj piedoj. (Ili ridas.)

SERVET: Mi dankas, serenissimus[8]! Ankaŭ mi deziras havi statuon, iom pli altan! (Ili ridas.) Ho, ne senmodesto parolas el mi. Mi nur volus esti  ombrotena bronza branĉo por la heroo de hodiaŭ en la varmega somero. (Ili ridas.)

CALVIN: Fine vi denove ŝercas, vi frostotremanta erarvagulo!

ANTONO: (Envenas terurita.) Sinjoro rektoro Copus estas arestita!

CALVIN: Pro mia parolo!

ANTONO: Je ordono de Ory.

CALVIN: Hundoj! Rabiaj hundoj de la infero.

ANTONO: Frato, ni fuĝu de ĉi tie. Ankaŭ vi, Mikelo. La studentojn demonstrantajn por Copus oni disbatis per vipoj, la domoj de suspektatoj je hugenoteco estas traserĉataj de armitaj servistoj tribunalaj. Vi bone scias. Oni postiradas ankaŭ nian domestron, tenas lin observata, da denuncantoj troviĝas legio; denuncas jam ne nur tavernestroj, sed ankaŭ florvendistinoj.

Eĉ muroj denuncas.

SERVET: Calvin kaj Mikelon Servet oni vane serĉas.

(Montras al Calvin, poste al si.) Jen Lucanius kaj De Villanovus.

ANTONO: Ni fuĝu!

CALVIN: Gravas la vivo de Copus, ne nia pseŭdonimo.

Iru, Antono, atentigu ankaŭ sinjoron La Forge, li ŝlosu la dompordon. Kaj mi plendos ĉe la reĝo kontraŭ ĉi tiuj hundoj de Satano.

Kalkulante kun la konsekvencoj, mi jam formulis mian proteston.

ANTONO: Sinjoro La Forge havas armilojn. Ĉu mi igu lin kaŝi ilin?

CALVIN: Kandelo, armilo ne tenatas sub buŝelo. (Li elprenas paperrulaĵon.)

ANTONO: Ne tenatas sub buŝelo. (For.)

SERVET: Legu ĝin! Al reĝo Francisko, la Unua, nia plej favora savanto …

CALVIN: Lasu nun la ŝercon. Nia Reĝa Moŝto! La aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via glorplena regnado. Permesatu al mi diri senkaŝe, ke via ĉefinkvizitoro Ory malpliigas ĉiutage vian aŭtoritaton … ja ne konsideri ĝas kristana maniero armile persekuti elpuŝitojn de la eklezio kaj malcedi al ili la plej elementan rajton de libera esplorado; ne konsideriĝas kristana maniero mortigi herezulojn, fajre-glave ekstermi ilin; pro opinioj diferencaj de la oficialaj ekleziaj instruoj manifesti ilin malamikoj de la ŝtato; ne konsideri ĝas kristana la hipokriteco kiu unuflanke deklaras la konsciencon libera, aliflanke donas en la manojn de la inkviziciaj ekzekutistoj tiujn, kiuj prenas ĉi tiun deklaron serioze.

(Pugnofrapoj sur la dompordo.)

SERVET: Ili venas.

CALVIN: Venas. Ne konsideriĝas kristana maniero aresti la liberan esploradon: Libertas scientiae diabolicum dogma[9]! – la plej hontendan frazon de la historio de la homaro deklarantan la liberecon de la konscienco diabla instruo propagandas nun tiuj papistoj kies prauloj lasis sin disŝiri per leonoj en la nomo de tiu ĉi libereco. (Frapbruo, voko: ”Malfermu!”) Jen mi demandas Vian Majeston: kiu volus resti nun kristano, se turko, moslimo, eĉ kanibalo povas promeni inter ni sen ia ajn difekto dum kristanoj tiras sur brulŝtiparon siajn proprajn kunfratojn, dum murdrabisto pli milde punatas ol pensnuancoj.

Kiu volus resti hodiaŭ kristano, kiam homojn konfesantajn Kriston en Lia nomo oni puŝas sur brulŝtiparon kvankam eĉ inter flamoj ili firme krias sian kredon al la mondo?

(Daŭra frapegado.) Kiu ankoraŭ volus servi Kriston vidante, ke se liaj opinioj ne kongruas … (Rapidaj paŝobruoj sur la ŝtupoj.)

SERVET: Ili alvenas.

CALVIN: Ili alvenu! Se liaj opinioj ne kongruas kun la instruoj de la SOLE SAVANTA KATOLIKA.

EKLEZIO: , li deklariĝas malamiko de la ŝtato?

Kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance! tolérance[10]! (Li kaŝas la rulfolion en la tirkeston de la tablo.)

SERVET: Tolérance! (Armita tribunala servisto enpuŝas la pordon kaj enpaŝas post li civile vestita oficisto: inkvizicia detektivo de Ory.)

DETEKTIVO: Tolérance, al kiu?

CALVIN: Al la homaro.

DETEKTIVO: Ĉu simple ĝenerale?

SERVET: Al Hans Blücher. Ni ĵus traktis pri tio, ke la luteranoj en Dresdeno volas bruligi lin ĉar li restas fidela katoliko.

DETEKTIVO: Ĉu responde konvenos la cindroj de sinjoro rektoro Copus?

CALVIN: Cindroj ne estas respondo.

DETEKTIVO: Kiu vi estas?

SERVET: Ni estas studentoj de la kolegio Mantaigu, sinjoro Lucanius …

DETEKTIVO: Lucanius. Kaj vi?

SERVET: De Villanovus.

DETEKTIVO: Armiloj?

CALVIN: Ni estas senarmilaj.

DETEKTIVO: (Manosignas al la servisto, ke li traserĉu la ĉambron.) La hugenotoj armas sin, endan- ĝerigas la ekziston de la ŝtato kaj vi, studentoj de Montaigu priploras Hans Blücher?

CALVIN: Ni ankoraŭ ne prenis armilojn.

SERVET: La herezo estas spirita fenomeno. Per armiloj, bedaŭrinde ne forigebla …

DETEKTIVO: Sed?

SERVET: Per vorto de Dio.

DETEKTIVO: La vorton de Dio ne malutilas plilaŭtigi per fusilo. Ĉu ne, Luko … Lucanius?

CALVIN: Per fusilo oni plilaŭtigas malforton kaj malkura ĝon. La vorto de Dio sentimas kaj nevenkeblas.

DETEKTIVO: Vi do apartenas al la bataliono de la vorto.

(al la servisto) Ankaŭ kaŝitajn dokumentojn serĉu …

CALVIN: Mi protestas. Mi postulas, ke vi prezentu permeson de la ĉefinkvizitoro pri traserĉo.

DETEKTIVO: Kaj kion plian? Ĉu ne la vortojn de sinjoro rektoro Copus vi hazarde ripetas?

CALVIN: Mi ripetas la regulojn. Cetere morgaŭ mi denuncos vin al la ĉefinkvizitoro.

SERVET: Ili konas proksime unu la alian.

DETEKTIVO: Ĉu ankaŭ la papon? (al la gardisto) Ĉesigu la traserĉon.

SERVISTO: I Jes, sinjoro.

DETEKTIVO: Sinjoro Lucanius, ĉu vi permesas al mi sidiĝi al via tablo? (Sen atendi respondon, sidiĝas, prenas neplenigitan, sed sigelitan mandaton el sia aktujo.) Ĉar ni konformigas la realon al la papero, ĉu ne, la paperon al la realo. Ankaŭ sigelo surhavatas. Por kies nomo ĝi validu?

CALVIN: Lucanius …

DETEKTIVO: Lucanius … En la domo de sinjoro Étienne de la Forge, kiu estas – mi esperas – jam kaptita je la kolo … Rue Bernardin … dato kiel supre … Kaporalo!

SERVISTO: I Jes, sinjoro.

DETEKTIVO: Vi eliros kun ĉi tiu mandato pri traserĉo, poste vi revenos – laŭregule. Vi vidas, ke kun la sinjoroj ne eblas serĉi. Ili estas parencoj de la papo.

CALVIN: Kontraŭe. (La servisto eliras.)

DETEKTIVO: Ĉu malamikoj?

SERVET: Negacio sola de konstato ne egalas ĝian konkludon. Do ni ne estas parencoj de Lia Sankteco.

CALVIN: (Dum la inkvizicia detektivo volas remeti la plumon en la inkujon.) Bonvolu mian plumon!

(Prenas ĝin el lia mano kaj ĵetas ĝin en la fajron.)

DETEKTIVO: Kio estis tio?

CALVIN: Infektita aĵo. (Dum lavas al si la manojn.) Vi devas koni la regulojn de la publika higieno.

DETEKTIVO: Ĉu vi konsideras ĥolera min aŭ kion mi skribis per ĉi tiu senkulpa plumo?

CALVIN: Sinjoro detektivo, interpretu tion laŭ via plaĉo.

DETEKTIVO: Ni lasu dependi tion de la traserĉo. (Je frapo sur la pordo.) Iu venas. Enpaŝu! (La servisto envenas.) Kion vi deziras?

SERVISTO: I Humile mi raportas al sinjoro leŭtenanto, ke mi portis la mandaton pri dom- kaj persontraserĉo.

(Transdonas la dokumenton.)

DETEKTIVO: (Observante la paperon.) Kun kies sigelo? Ĉefinkvizitoro Ory. En ordo. Al la interesatoj montru ĝin, ne al mi!

CALVIN: (Ne prenas la paperon en la manojn.) Mi ne intencas duafoje lavi la manojn.

DETEKTIVO: Sinjoroj. Mi estas inkvizicia detektivo Périgod.

CALVIN: Do bonvolu inkvizicie detektivi!

DETEKTIVO: Ni daŭrigu en laŭleĝaj kadroj …

CALVIN: La kontraŭleĝaĵon.

DETEKTIVO: Vidu, Lucanius: ekzistas nek leĝo, nek kontraŭle ĝaĵo. Ekzistas nur la Situacio.

CALVIN: Kaj la aktualaj superregantoj de la situacioj …

DETEKTIVO: … plus armilo kiun sinjoro Villanovus tuj metos sur la tablon.

SERVET: Mi diris, ke mi ne havas armilon.

DETEKTIVO: Maldekstre, ĉe la talio, en leda ujo. Intelektuloj estas forgesemaj.

SERVET: (Ĵetas sian ponardon sur la tablon.) Senhaŭtigilo por ranoj, ne armilo.

DETEKTIVO: Rano, lacerto, testudo! En la mano aŭ pli precize: beko de la fato eĉ testudo povas fari ĝi mortiga armilo. Iu intelektulo rakontis al mi – kaporalo, nun ne ĝenu nin per via umado – ke iu kalva greko …

SERVET: Aiskulos …

DETEKTIVO: Prave. Aglo lasis fali testudon sur lian kapon.

CALVIN: Espereble, la kazo ne zorgigas la detektivan moŝton.

DETEKTIVO: Ĝi nur igas min esti singarda.

CALVIN: Ja inter la pluraj faktoroj de la kazo estas donita nur unu: via kalveco. De kie preni nun testudon, aglon kaj Aiskulos al via zorgo?

DETEKTIVO: (responde al la rido de Servet) Kun sinjoro Villanovus mi volus fari interkonsenton.

SERVET: Bonvolu!

DETEKTIVO: Plej bone ridas, kiu lasta ridas. Ĉu akceptite?

SERVET: Kun modifeto: plej lasta.

DETEKTIVO: Pleje plej lasta. Mi volus vidi viajn librojn.

CALVIN: Al spirita festeno volonte mi invitas vin.

(Montras al la librobreto.)

SERVET: (Dum la inkvizicia detektivo deĉifradas la titolojn.)

Cenzuritaj eldonaĵoj, ĝis la lasta.

CALVIN: Pensoj trosarkitaj de doganistoj de la spirito.

SERVET: La malpermesitan libraron serĉu en mia kapo. (Ridas.)

DETEKTIVO: Vi jam malobservis nian interkonsenton.

Erasmus … Encomium moriae[11]. Kio estas en ĝi traktata?

CALVIN: La stulteco.

DETEKTIVO: Kies stulteco?

CALVIN: Kiu prenas ĝin sur sin.

DETEKTIVO: Ĉu sinjoro Lucanius prenas ĝin sur sin?

CALVIN: Estus malĝentile.

DETEKTIVO: Kontraŭ kiu?

CALVIN: Kontraŭ vi, ekzemple. (Servet ridas.)

DETEKTIVO: Villanovus … Pleje plej lasta … (Montras al si.) Ĉu vi konas ĉi tiun Erasmus persone?

CALVIN: Kompreneble.

DETEKTIVO: Ni havas informojn, laŭ kiuj li estas speco de intelektulo kutime nomata ”servisto de du mastroj”.

CALVIN: Liajn majstrojn mi ne konas, nur liajn verkojn.

DETEKTIVO: Kaj kiel vi opinias pri ĉi tiu libro lia?

CALVIN: Genia.

DETEKTIVO: (Foliumas alian libron.) Kaj ĉi tiu Villon? Ĉu faktas, ke li estas rompŝtelisto?

CALVIN: Eblas.

DETEKTIVO: Vi estas en ŝercema humoro. Ni vidu plu. Dante … Li estas, ĉu ne, kiu laŭ certaj asertoj ekskursis en la inferon. Ĉu estas vere, ke krom edzinon, li havis ankaŭ amatinon?

CALVIN: Nuntempe ni ne renkontadas lin.

SERVET: Li ne prirespondas niajn leterojn.

DETEKTIVO: La amatino certe okupas lin. La libron de sinjoro Erasmus – kun via permeso – mi prenos kun mi. Ĉu vi ne verkadas laŭ Villona maniero? Ĉu vi ne deziras ien rompeniri?

CALVIN: Kun via permeso, mi deziras rompeliri.

DETEKTIVO: El kio, de kie?

CALVIN: El la infero, antaŭ kiu vi staras kiel unu el la trikapaj cerberoj.

DETEKTIVO: Do hundo. Bonŝance por vi, Lucanius, ke vi ofendas nur mian personon, ne la aferon kies modesta gardanto mi estas. Ni finu la konversacion! Mi havas ankaŭ malmolajn argumentojn …

CALVIN: (montrante al la servisto) Unu staras en la angulo.

DETEKTIVO: Ĉu vi scias, kial mi kunportos ĉi tiun libron?

CALVIN: Ĉar unue vi ĉiam serĉas armilojn.

DETEKTIVO: Vi montras vin saĝa homo. Do vi devas scii, ke presita litero pli danĝeras ol kugla armilo.

Ankaŭ se temas pri Dante, kun kiu ne eblas nuntempe renkontiĝi, ĉu ne, ja mortinta li estas de du jarcentoj; same se temas pri Erasmus, kiu estas vere genia ĉarlatano ĉar kun afabla mieno li fiskribas dentgrincigajn ideojn al siaj nesuspektemaj legantoj.

La deĵorantaj librokontrolistoj de nia institucio bedaŭrinde forgesas, ke ne aŭtoroj, sed legantoj pli danĝeras. Aŭtoron erarvagintan oni povas rekonduki – sur brulŝtiparon. Leganto infektita per ideoj same ne ekstermeblas.

Li devas do esti ŝirmata kontraŭ tiaj aŭtoroj.

CALVIN: Per bruligo de libroj. Almetante kelkfoje ankaŭ la aŭtoron.

DETEKTIVO: Nur en ekstrema kazo. Se la aŭtoro havas vastan sukceson. Villanovus, ĉu vi fartas malbone?

SERVET: (Kun tremantaj manoj verŝas al si akvon.) Bagatelo. Hemikranio … Kelkfoje …

DETEKTIVO: Se vi ne verkas, vi ne havas kaŭzon por kapdoloro.

SERVET: Ne, mi ne plu verkas. (al Calvin) Ĝi forpasis.

DETEKTIVO: Mi havas ankoraŭ du demandojn. Ĉu vi ne konas certan sinjoron Calvin, teologon?

SERVET: Ĉu Calvin? Neniam mi aŭdis pri li.

DETEKTIVO: Kiel do sinjoro? Laŭte sonas lia nomo urbovaste. Kie li restadas? Lucanius! Estas skribite en viaj trajtoj ke vi konas lin. Kie li trovi ĝas?

CALVIN: Mi esperas, ke en la graco de Dio. (Abrupte malfermiĝas la pordo, du armitaj tribunalaj servistoj enpuŝas la Forge ligitan.)

DETEKTIVO: Ĉu la birdeto kaptiĝis?

SERVISTO: II Étienne de la Forge, mi raportas humile.

DETEKTIVO: (al la ligito) Ripetu tion!

LA FORGE: Étienne de la Forge.

DETEKTIVO: Ĉu vi konas ĉi tiujn sinjorojn?

LA FORGE: Mi ne konas ilin. Mi konas neniun el ili.

DETEKTIVO: Ĉu vi ne konas viajn proprajn luantojn?

LA FORGE: La nomojn mi scias, sed mi ne konas ilin. Mi ne scias, pri kio ili okupiĝas, mi scias pri ili nenion.

DETEKTIVO: (montrante al Calvin) Li – kiel li nomiĝas?

LA FORGE: Lucanius.

DETEKTIVO: Kaj tiu?

LA FORGE: Villanovus. La ceteron mi ne scias.

DETEKTIVO: Forkonduku lin! Rekte en la konfesigejon.

LA FORGE: (Dum oni elpuŝadas lin.) Lasu min! Mi ne estas herezulo! Mi estas fidela adepto de Kristo, lasu min! Sinjoro Calvin, ne lasu min perdiĝi!

DETEKTIVO: Retro lin! (Oni rekondukas lin.) Kiu estas Calvin?

LA FORGE: Neniu el ili. Mi diris: Villanovus … Lucanius … Lucanius … Villanovus … Miaj luantoj ili estas … adeptoj de Kristo …

DETEKTIVO: En ordo. Ĉu vi scias, al kiu vi prirespondos la demandon?

LA FORGE: Al ĉiu mi povas diri nur la veron.

DETEKTIVO: Ĉu ankaŭ al la streĉpulio? Al la fingrotordilo? Konduku lin!

LA FORGE: Dio kun vi, frato Lucanius. Dio kun vi, frato Villanovus. Pardonu, se mi pekis pri io. (Oni forkondukas lin.)

DETEKTIVO: Gardistojn antaŭ la pordon! Do kiu el vi estas Calvin?

CALVIN: Ĉu vi promesas ke … sinjoron La Forge …

DETEKTIVO: Mi promesas, li ne estos torturita.

CALVIN: Calvin estas mi.

DETEKTIVO: Ĉu Calvin?

CALVIN: Johannes Calvinus.

DETEKTIVO: Troviĝis la serĉata armilo.

SERVET: Ne kredu lin! Li volas savi sian amikon. Calvin estas mi.

CALVIN: Mi protestas, ke iu ajn misuzu mian nomon!

Calvin ekzistas nur unu. Disponu pri mi!

DETEKTIVO: Per kio vi atestas, ke vi identas vin?

SERVET: Li ne povas atesti tion. Per nenio … Mi atestos.

(Serĉadas sur la librobreto.) Mi atestos tion per mia libro. Jen ĝi. De trinitatis erroribus.

Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?

DETEKTIVO: Eraroj pri la Triunuo.

SERVET: Ĝin skribis mi.

CALVIN: Mikelo, lasu la komedion!

SERVET: La libron skribis mi. Per ĝi mi volas renversi la mondon.

DETEKTIVO: Kontraŭ Servet ne alvenis denunco. Tiom pli kontraŭ Calvin.

SERVET: Kontraŭ Calvin! Kontraŭ mi! Kontraŭ mia libro.

Ĉu vi scias, kion mi skribis en ĝi? La infanbapto estas stultaĵo. La instruo pri la Triunuo kaj senmakula koncipiĝo estas miskompreno.

Dio estas unu kaj nedividebla.

CALVIN: Mi malpermesas al vi blasfemi Dion en mia nomo, Villanovus, viajn libron kaj opiniojn foje vi retiris. Vi mem diris: kvazaŭ infano skribis ĝin al infanoj. Sinjoro, ne kredu lin, li ne scias, kion li parolas.

SERVET: Jes ja, mi scias, kion mi skribis. Epokfaran libron. Mi renversis la instruon pri la Triunuo kaj se ĝi ne tute renversiĝis, jam pretiĝas mia nova, potenca libro en la presejo: Christianismi restitutio[12].

CALVIN: Villanovus, ĉu vi perdis la prudenton?

SERVET: Fundamento de la finfine purigita eklezio. Sur la ruinoj de la papistaj eraroj. Notu al vi, estimata detektiva moŝto: komenco de nova mondkoncepto estas Christianismi restitutio.

DETEKTIVO: Denunco ne alvenis.

CALVIN: Kaj ne alvenos. Tiu libro ne ekzistas. La menciitaj instruoj estas missonĝoj de malsanulo. Villanovus estas honesta medicina studento, ne konsideru liajn infanajn ideojn seriozaj, mi petas vin. Li havas nek adeptojn, nek malamikojn …

SERVET: Haviĝos! Da milionoj! Jam kreskas la infanoj kiuj ĵuros per mia nomo. Ĉu mi ne havas adeptojn? Ĉar provizore ili ne videblas. Ili devas adapti sian koloron al tiu de la medio. Kampkoloraj ili estas, sinjoro, por ŝirmi sin kiel multaj malfortaj kreitaĵoj de Dio. Portempe estas nur mi, Johano Calvin, ĉi tie kiel krisigno.

CALVIN: Krisigno de cerbomalsano! Jen mi pruvos, kiu el ni estas Calvin. (Prenas plumon, skribas sian nomon sur papero apude trovita.) Bonvolu legi ĝin!

DETEKTIVO: Johannes Calvinus. Al kio mi povas ĝin kompari?

CALVIN: (Prenas el la tirkesto la proteston skribitan al la reĝo.) Al ĝi. Legu ĝin!

DETEKTIVO: Johannes Calvinus.

CALVIN: Komparu ilin! Finite.

DETEKTIVO: Kaporalo! Gardistoj! Forkonduku lin!

CALVIN: Dio benu vin, Mikelo. Neniam mi komprenos, kial vi faris tion? Mi petas vin insiste, gardu vin! (For.)

DETEKTIVO: Por honori vin, mi disponigos al vi freŝe for- ĝitajn katenojn. Ĝis revido.

SERVET: Ĝis la revido.

DUA BILDO

Loko: juĝejo en la malliberejo de la kronprinca palaco en Vienne, Francio. Tablo de la tribunala prezidantaro. Bildo de Sankta Maria, krucifikso, flanke benko de ĵurianoj kun la Sankta Skribo, brulanta kandelo. Veronika senpolvigas zumkantante. Venas De la Fontaine, kun necesaĵoj por protokolado subbrake.

DE LA FONTAINE: Bonan matenon, sinjorino, estu laŭdata Kristo!

VERONIKA: Por eterne, sinjoro La Fontaine.

DE LA FONTAINE: Pri kio oni parolas hodiaŭ en la urbo?

VERONIKA: Apenaŭ de kelkaj semajnoj ni loĝas ĉi tie, sinjoro sekretario. La arestitoj krias-veas la tutan tagon, ne eblas dormi pro ili. Ĉe iu el ili oni uzis eĉ streĉpulion.

DE LA FONTAINE: Pro kio vi pensas tion?

VERONIKA: Estu kiom ajn da torturiloj, mia edzo kapablas diferencigi ilin laŭ voĉo. Jen nun streĉpulio, fingrotordilo, ingvenpremilo, ardigita stango … interese, la arestitoj reagas al ĉiu diverse.

DE LA FONTAINE: Reagas. Vi komencas kleriĝi, Veronika.

VERONIKA: La provoso kutimas diri: ”reagas, ne reagas”.

Kvankam ”veas”, ”blekas” pli proksimus al la vero, ĉu ne?

DE LA FONTAINE: Vi nur ne lingvistikumu, tuj alvenos la juĝistaj moŝtoj. Kio nova ankoraŭ?

VERONIKA: Ĉu lingvistikumado? Hodiaŭ matene revenis la kanoniko, kiu ne eltenis la dioplaĉan vivon sen virino, surnajligis la sutanon kaj edziĝis en Ĝenevo ĉe la reformitoj. Tie eblas.

Onidire tiom, ke poste ankaŭ divorci ne eblas.

Sed apud la nova edzino li sekrete konservis ankaŭ siajn malnovajn opiniojn, pro kio la ĝenevanoj repelis lin en la monaĥejon.

Depone li lasis tie la edzinon.

DE LA FONTAINE: Kiel depone?

VERONIKA: Li konfidis ŝin al iu amiko … Sed ne povante longe elteni tie la celibaton, ankaŭ duafoje li elglitis el la sutano. La ĝenevaj presbiteroj ĉi-foje zorge priokuladis lin kaj kiam li faris la unuan krucosignon, ili pelis lin trans la limon.

Kaj nun la virino estas transe kaj la principoj ĉi tie. Kiel oni elbaraktu el tia dilemo?

La principoj estas karaj. Sed se virino pli karas? Ŝajne ambaŭ ne akordiĝas. Aŭ principoj, aŭ virino. Kiel vi opinias ĉi-koncerne, sinjoro sekretario?

DE LA FONTAINE: Mi ne scias kion diri.

VERONIKA: Ĉu eble vin kaptis la sama dilemo?

DE LA FONTAINE: La manojn movu, Veronika!

VERONIKA: Mi vidis, ke la plej supera inkvizitoro alvenis en kvarĉevala kaleŝo.

DE LA FONTAINE: Jes, la nova arestito estas inde honorata.

VERONIKA: Al ĉefa herezulo – plej supera konfesiganto.

Ĉu veras, ke lia plej bona amiko denuncis lin? (De la Fontaine kapneas.) Do iu bona amiko. Neniel malamiko lia. Mia edzo, fajristo en la torturejo, hejmenvenas ĉiutage kun la opinio: ne plu ekzistas amikeco. Dio donis ĝin kontraŭ la soleco, Dio forprenis ĝin. ”Al kiu vi diris tion kaj ĉi tion pri la papo, la Sankta Eklezio?” ”Al neniu.” Kiam oni komencas trabori al li la langon, li konfesas: ”nur al la propraj amikoj”. Ekzemple tiu komercisto el Liono, kies orelojn oni detranĉis, rakontis ion ŝercan pri la neleĝaj filoj de la papo, kiuj laŭ mi ne ekzistas. Aŭ ĉu tamen?

Egale. Li do rakontas la aferon. Iu lia aŭskultanto – aŭ subaŭskultanto – ridis nur duonbuŝe.

Kaj morgaŭ kion li faris? Denuncis lin plenbuŝe. Mia edzo diras: eĉ subpreĝeje fosiĝas la ratotruoj de denuncantoj. Jen, pro kio bonvolu gardi vin!

DE LA FONTAINE: Ĉu mi? Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

VERONIKA: La oreloj jam doloras pro la multa aŭdado.

Sinjoro La Fontaine, kiam oni denuncos la denuncantojn?

DE LA FONTAINE: Ankaŭ ilin iu supergardas.

VERONIKA: Mia edzo asertas: Oni ne povas senigi je ili la mondon, nur se oni ĉesigos la denuncejon.

Vi bonvolas scii: kie oni disbatas la neston de korvoj, tien ili ne reflugas. Mia edzo almenaŭ …

DE LA FONTAINE: Via edzo – almenaŭ dekjaran prizonon li kunopiniis. Ili jam venas. (Manordonas al la virino eliri.) Servisto!

VERONIKA: Dio mia, plej alta! Mi denuncis mian edzon.

(For.)

(Envenas tribunala servisto, haltas ĉe la pordo. Tra la malantaŭa pordo envenas Ory, Arzellier kaj De la Court. Ili okupas lokon ĉe la juĝista tablo. Ory meze.)

ORY: Ni povas komenci.

DE LA FONTAINE: La akuzaton!

SERVISTO: La akuzaton! (Akompanata de du provosoj enpaŝas Servet, dek jarojn pli aĝa, sed ne rompita; vestita civile.)

DE LA COURT: Mikelo de Villanovus, en la tria tago de nia proceso vi certe scias kiuj vin pridemandas antaŭ la tribunalo de la kronprinclando Vienne.

SERVET: Mi scias. Via moŝto Ory, doktoro pri teologiaj sciencoj, konfesprenanto ĉe la Sankta Seĝo, religia ĉefinkvizitoro en la franca reĝ- lando kaj en la tuta Galio; sinjoro Ludoviko Arzellier, doktoro pri juro kaj vi, enketista moŝto De la Court – estas miaj favorkoraj pridemantantoj.

DE LA COURT: Paŝu al la Sankta Skribo, postdiru! (Servet levas ĵure la manon.) Mi, Mikelo de Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio …

SERVET: Mi, Mikelo de Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio …

DE LA COURT: … ke pri ĉio mi diros la puran veron.

SERVET: … ke pri ĉio mi diros la puran veron.

DE LA COURT: Dio min tiel helpu, amen!

SERVET: Dio min tiel helpu, amen!

DE LA COURT: Ni finu nian hieraŭan temon! Mikelo de Villanovus, ĉu vi plu insistas havi nenian rolon en la liberigo de Lucanius, alinome Johano Calvin?

SERVET: Calvin estis liberigita de la servistoj de la re- ĝino. Mi parolis nur en sonĝo kun la reĝino.

DE LA COURT: Nur en sonĝo.

ARZELLIER: Kaj en kiaj cirkonstancoj? (malaproba rigardo de Ory)

SERVET: En cirkonstancoj de homa sonĝo. En perfekta stato de libereco. Sola, do sen timo. Mi rigardis ŝin el sub fermitaj palpebroj por ke neniu povu blindigi min pro tio, kion mi vidas.

Mi ankaŭ parolis kun ŝi, sed nur per neprononceblaj vortoj, por ke oni ne povu elŝiri al mi la langon.

DE LA COURT: Ĉu vi kutimas ekzamenigi vin per kuracisto?

SERVET: Mi estas kuracisto, do ĉiumomente. Sinjoro ĉefenketisto, mi esperas, ke vi ne konsideras min cerbmalsana. Se mia respondo ŝajnas kurioza, necesus ekzameni unue la demandinton, ĝenerale la konfesigantojn de la homaro.

ARZELLIER: Tio ja estas pli ol tolerebla!

ORY: Ni ne limigu la malliberulon en sia libereco.

Mi petas vin skribi propramane: mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo. (Servet paŝas al la tablo de De la Fontaine kaj skribas. Ory transprenas la paperon.) Dankon. Daŭrigu, sinjoroj!

ARZELLIER: Tamen: ĉu mi povus demandi? Akuzato, rakontante pri la sonĝo, kontraŭ kiu vi parolis?

SERVET: Plede por la sonĝo. Kiam Dio elpelis la pekintajn homojn el Edeno, konsole Li transdonis al ili figofloron. Jen ĉio, kion mi lasas al vi el la paradiza feliĉo. Vian rajton je son- ĝado retireblan de neniu. Tion Li diris.

ARZELLIER: Nenie Li diris tion. Laŭ jeno vi havas propran Sanktan Skribon kaj Edenon kun privata enirejo.

SERVET: Ho, nur miaj sonĝoj … Manplato da restaĵo el la Edena ĝardeno … Tiel mi komprenis …

ORY: Ni lasu la malsanecajn sonĝojn. Do kiu sciigis la reĝinon, ŝiajn hugenotajn servistojn koncerne la aferon de Calvin?

SERVET: Iu kiu ne aresteblas.

ORY: Ĉiuj povas esti arestitaj.

SERVET: La renomo de Calvin mem!

ORY: Sed ĝiaj subtenantoj, disvastigantoj kaj admirantoj jes! Ĉu poste vi renkontiĝis kun Calvin?

SERVET: Mi ne renkontiĝis. Niaj vojoj disiĝis.

ORY: Disiĝis. Kiel mi komprenu tion?

SERVET: El la nekonata Lucanius elsaltis Calvin sur la podion kaj kreskis je universala nocio, la nekonata Villanovus restis kiu mi estas: la sennoma Villanovus. Privata kuracisto de la ĉefepiskopa moŝto Palmier en Vienne. Ĉi tie mi vivas jam de dekdu jaroj sola kiel servisto de servistoj.

ORY: Ĉu Calvin eble fariĝis sinjoro de la mondo?

SERVET: Sinjoro de tuta Ĝenevo, predikisto de Saint Pierre[13], prezidanto de la konsistorio, aŭtoro de biblioteko da eseoj, tradukinto kaj interpretanto de la Biblio, fondinto de universitato kaj iniciatinto de seminario, konstanta prezidanto de la magistrato, generalo de la politika stabo en la religia milito, Ministro de la Sankta Vorto, predikisto de predikistoj, plej supera kontrolisto de tipografioj kaj sekretaj servoj, amiko de princoj, konsilanto de regnestroj kaj direktanto de la propre kreita movado en Skotlando, Anglio, Nederlando, Hungario kaj Pollando … Ĉu ĉi tiun homon mi devus liberigi?

ORY: Mi vidas, vi tenas la okulojn sur li.

SERVET: Oni ne povas lin preteriri. Li metis sin en la vojon de ĉiu pensema homo.

ORY: Ĉu vi ne envias la gloron kaj potencon atribuitajn al li?

SERVET: Mi ne avidas potencon. Mi ne scipovus bridi eĉ hundidon.

ORY: Kun pia admiro vi denombris la oficojn de Calvin.

SERVET: Calvin havas sep cerbojn, mi nur unu. Jen kion mi envias al li.

ORY: Ĉe la aresto de Calvin, kial vi volis okupi lian lokon. Kion vi celis per la dublado?

SERVET: Mi volis nur fari ion por li.

ORY: Se ankaŭ vi havus sep cerbojn, por kio vi utiligus ilin?

SERVET: (suspektante kaptilon) Por la defendo de nia Sankta Eklezio, kompreneble.

ORY: Vi estas multe pli simpatia se vi ne mensogas.

Denombru viajn librojn! Kreaĵojn de unu via cerbo.

SERVET: Syroporum universa ratio … Apologetica disceptatio pro Astrologia … In Leonartium …

ORY: Bagateloj. Diru la lastan!

SERVET: Notoj al la geografio de Ptolomaios …

ORY: Ni lasu la geografion kaj la siropojn! Nomu la teologion! Kion ni ne trovis ĉe la domtraserĉo.

SERVET: Kion vi ne trovis: ne ekzistas.

ORY: Ĉu vi legis la Institutio de Calvin?

SERVET: Jes.

ARZELLIER: Kiel vi akiris ĝin.

SERVET: Ĉe librovendisto.

ARZELLIER: Kial vi ne anoncis tion?

SERVET: Mi iris por aĉeti, ne denunci.

ARZELLIER: Kaj kial vi ne anoncis la libron mem?

SERVET: Mi ne povas ĉiutage denunci miajn legaĵojn.

Ankaŭ vi legis la instruojn de Arius, Wycliffe, Johano Hus kaj Luther. Ĉu vi denuncis vin pro tio?

ARZELLIER: Tiuj instruoj ne infektas en niaj kranioj, do ili troviĝas en bona loko.

SERVET: Koncerne la sidejon de pensoj ne ekzistas kompetentaj kaj nekompetentaj kranioj. Dio kreis ĉiun kun malfermitaj fenestroj. Al kiu Li donis rajtigon tabulumi eĉ unu el ili?

Aŭ …

ORY: Ni ne diskutos ĝis la Lasta Juĝo! Villanovus, ĉu vi jam aŭdis ion pri iu teologo Servet?

SERVET: (Glaciiĝas.) Mi aŭdis.

ORY: Vi certe konas lin.

SERVET: Ne … mi ne konas lin.

ORY: Michael Servetus Villanovus. Tiel li nomi- ĝas. Rigardu ĉi tiun libron! Paŝu pli proksimen!

Prenu ĝin! Bonvolu legi ĝian aŭtoron!

SERVET: Michael Servetus Villanovus.

ORY: Ankaŭ la titolon.

SERVET: De trinitatis erroribus.

ORY: Tio estas pri eraroj koncernantaj la Triunuon.

Do vi ne konas ĝin. Tiam permesu al mi memorigi vin pri io …

SERVET: Superflue. Kiam Calvin estis arestita en Parizo, mi terure hontis ne povi helpi lin, do mi levis subite ĉi tiun libron de sur lia breto kaj diris al la leŭtenanto inkvizicia detektivo, ke ĝia aŭtoro estas mi, tio estas Calvin aŭ Lucanius; la vera, serĉata reformatoro … Se estas konsiderataj mia tiama anima konfuzo, junula ambicio kaj – mi konfesas – ankaŭ envio ĉar tuta Parizo eĥas la nomon de Calvin … mi pensas, fariĝas komprenebla mia aŭdaco, sed kiam tio okazis kaj kiu tiam kredis min?

Mem Calvin atestis fine … (Ridas.) Ankaŭ la leŭtenanto inkvizicia detektivo ridis pri mi …

Ĉu via ekscelenco nun prenas la aferon serioza?

Tiam eble mi estus feliĉa, almenaŭ fiera, ke per tiel pia trompo mi ŝtelas iom el la renomo de mia amiko kaj liberigos min armitoj de la reĝino aŭ rabos min jam el sub la pendumilo … Imagoj, ĉu ne … eĉ ne venis al mi en la kapon, ke la dommastro de Calvin, la malfeliĉa sinjoro Étienne de la Forge estos bruligita post du semajnoj … ja pripensu, sinjoroj, eĉ la dudekan jaron mi ankoraŭ ne plenumis kaj knabo aŭskultante oratoron, ĉu ne Cicero, aŭdante tamburadon, ĉu ne Julius Caesar volas vidi sin?

ORY: Aŭ aŭtoro de nova, pli potenca verko, Villanovus.

Tiam vi diris la jenon laŭvorte: Mi renversis la instruon pri la Triunuo kaj se ĝi ne renversiĝis tute, jam pretiĝas mia nova, potenca verko en la presejo: Christianismi restitutio.

SERVET: Ĉu pretiĝis ĉi tiu potenca verko?

ORY: Mi demandas: ĉu ĝi pretiĝis?

SERVET: Kaj se ĝi pretiĝis, ĉu vi opinias ĝin potenca? Epokfara?

ORY: Se vi soifas laŭdon, mi diras: genia.

SERVET: Genia! Tiam ne ekzistas en Eŭropo pli malfeliĉa ĉefepiskopa kuracisto ol mi! Pretas la genia verko kaj mi ne povas identi kun ĝia aŭtoro. Mi ne povas deklari propra la verkon, pri kiu via ekscelenco tiel favore esprimas sian opinion. Kvankam laŭ la titolo estas mi ĝia baptopatro. Tiam – replikante al Calvin – mi fakte diris ŝerce: ĉu Institutio?

Legu baldaŭ la Restitutio! Al kiu ne saltus tia titolo sur la langopinton? Bedaŭrinde, la libro estas nur naskito de la imago. Ankaŭ la menciita presejo nur enstumblis al mi en la cerbon. En la imago de la tiama infano.

ORY: Infano mia, bonvolu rigardi pli proksime la naskiton de via imago! (Triumfe transdonas ekzempleron de la Restitutio.)

SERVET: (Prenas la libron, foliumas ĝin tremante, defendas sin per la resto de siaj fortoj.) Mirinde.

ORY: Ĉu vi opinias? Ĝi ne plu estas Syroporum universa ratio. Ĝi estas jam teologio.

SERVET: Ĉu ne kurioze? Ĝi pretiĝis. Kvankam ĵus mi menciis ĝin.

ORY: Kie ĝi pretiĝis? En kies presejo? Surbaze de kies teksto?

SERVET: En mia imago. Laŭ ordono de deviĝo. Kaj diris Laban al Jakob, kiam ĉi tiu dungiĝis kiel ŝafisto: kion mi donu al vi? Donu al mi nenion …

ORY: Kiuj estis la kompostistoj?

SERVET: … sed mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn kaj kiom da mikskoloraj kaj makulitaj ŝafoj vi nur havas, ĉiuj estu la miaj. Kaj la nigraj restu al vi.

ORY: Ĉu vi identas aŭ ne kun la aŭtoro de la libro?

SERVET: Kun la vera aŭtoro – eĉ se verkus ĝin mi – mi ne identus.

ORY: Plej Sankta innocentia[14]!

SERVET: Kaj Jakob starigis strie senŝeligitajn avelvergojn en la trinkotrogojn, por ke se la ŝafinoj venos trinki, ili vidu tiujn, havu ilin ĉiam antaŭ la okuloj kaj koncipu mikskolorajn ŝafidojn.

ORY: Ĉu vi volas nun reciti al ni la Genezon? Parolu pri la propra, en herezo koncipita!

SERVET: Kaj la ŝafinoj koncipiĝis antaŭ la vergoj kaj naskis nurajn mikskolorajn ŝafidojn.

ORY: (Kvazaŭ jam interesus lin la parabolo.) Evidente de la mikskoloraj virŝafoj.

SERVET: Sed en la signo de la avelvergoj. Tio estas la leĝo de ĉiu kreado.

ORY: Ĉu la avelvergo?

SERVET: La deviĝo starigita antaŭ niajn okulojn. Volo de Jakob en niaj akvo, pano, ĉiuj niaj intencoj.

DE LA COURT: (al Ory mirfrapite) Li freneziĝis.

ARZELLIER: Avelumiĝis. (Lia plenvoĉa ridego infektas ankaŭ la du aliajn.)

DE LA COURT: Striita vergo en la trinkotrogo de Servet …

(Ridegas.)

ARZELLIER: La ŝafido tamen fariĝis nigra. (Anhelas pro la ridego.)

ORY: (frapinte per la martelo) Do la deviĝo. La nepreterirebla.

Michael Servetus Villanovus, vi ankoraŭ ne konfesis vian aŭtorecon kaj per via parabolo jam ekpledis por via libro. Dankon por via helpo.

SERVET: (hezite) Mi ne identas.

ORY: Laŭtlegu, mi petas vin, la enkondukon! (Paŭzo.)

Vi povas legi ankaŭ parkere.

SERVET: Mi ne povas legi sen teksto aliulan enkondukon.

ORY: Legu la substrekitajn liniojn!

SERVET: (Legas.) Ho, Jesuo Kristo, filo de Dio, vi kiu estas donita al ni el la ĉielo, manifestu vin al via servisto, por ke tiel granda revelo aŭtentike klariĝu antaŭ ni. Estas via afero, kies defendon – sekvante internan Dian inspiron – mi entreprenis … Vi instruis min ne kaŝi la lumon en mi. Ve al mi, se mi ne povas prediki la veron!

ORY: Subskribo?

SERVET: M. S. V.

ORY: Michael Servet Villanovus. Kiu staras antaŭ ni.

SERVET: Mi estas nur Michael de Villanovus. Privata kuracisto de lia ĉefepiskopa moŝto Palmier kaj fidela membro de la Unusole Sava Roma Sankta Eklezio.

ORY: Ĉu fidela?!

SERVET: Atestas la tuta urbo. La tuta preĝeja komunumo.

Ĉu mi forestis unusolan fojon – eĉ pro malsano – en la matenaj, posttagmezaj, labortagaj sanktaj mesoj? Atestas nia spirita patro en Vienne: regule mi preĝis kontraŭ tentoj, por la papo, nia episkopo, mi preĝis al niaj sanktaj patronoj, al mia gardanĝelo, mi faris konfesojn, donis almozon, vizitis kermesojn kaj akceptis kun pura koro ĉiun sanktan komunion. La akuzo min ne koncernas, sed se tamen mi eraris, mi pretas preni sur min la plej pezan pentofaron. Mi neniam volis disidenti de la eklezio, ĉar mi kredas kaj konfesas: estas sole la Sankta Eklezio, kiu neniam kaj pri nenio eraras.

Eraras nur vi asertante, ke mi verkis herezaĵon kaj ke mi identas kun Mikelo Servet.

Vi havas nenian pruvon pri tio.

ORY: Ĉe verdiktado sincera kaj pentema konfeso konsideriĝas savaj cirkonstancoj. Do mi devi ĝas montri al vi la pruvojn. Ĉu vi konas ĉi tiujn leterojn? Vi pruvas en ili la veron de via libro. Per la skribmaniero de via mano. Vi skribas ekzemple: ”Kara amiko, mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo.” Adresito estas Johannes Calvinus, sendinto: Michael Servet Villanovus.

SERVET: (neniigite) Ĉu domtraserĉo estis ankaŭ en Ĝenevo? Ĉu ankaŭ Calvin arestita?

ORY: Calvin kaj liaj instruoj havas armitajn gardistojn.

SERVET: (rigardante la paketon da leteroj) Oni enrompis en lian domon. Ŝtelis la leterojn!

ORY: Ne necesis. Li mem sendis ilin al ni.

SERVET: Ĉu miajn leterojn?

ORY: Viajn. Sub sigillo secreti[15].

SERVET: Ĉu Calvin – al la inkvizicio?

ORY: Kun via permeso – al mia modesta persono.

SERVET: Ne … ne eblas.

ORY: Ĉu ili estas viaj leteroj?

SERVET: Miaj zorgoj dividitaj kun Calvin.

ORY: Kaj ĉu vi miras vidi ilin ĉi tie, mortule kuŝigitajn?

SERVET: Mi ne miras, ĉefinkvizitora moŝto. Senmerite estus de mia flanko. Mi diras nur, kion oni povas diri antaŭ la sojlo de la morto: tio ne eblas.

ORY: Eblas. Ĉu vi scias, kial? Via amiko, kiel vi diris, havas sep cerbojn. Do leginte vian libron estis al li facile rimarki en Michael Servetus Villanovus la alian Reformatoron. La alian sepcerbulon. Ĉar vane vi aliĝis al li en la herezo, vane li atakas Romon, vane vi kuiras ambaŭ la saman kaĉon, vane vi kalumnias la kredantojn de la katolika eklezio kaj Lian Sanktecon, la papon; vane vi blekas horde, ke inter Dio kaj homo ne necesas peranto, nek necesas indulgenco, bildo, sankta akvo ke superfluas pentraĵo, relikvo; el niaj preĝejoj vane vi elĵetas oron, arĝenton, piajn donacojn, kandelojn kaj lustrojn, sanktajn flagojn, mesmantelojn, vane vi elpelas de tie la mesknabojn, kronitajn sanktulojn kaj la Beatan Virgulinon … vane, tute vane! Ĉar se vi mem volas ĉion ĉi alimaniere praktiki, se vi predikas pli novajn instruojn ol la novaj – rifuzante la baptadon de infanoj kaj la diecon de Kristo –, se vi ne kaptas mense la absurdecon de la antaŭdestinismo de Calvin dirante, ke ĝia idea profundeco por vi tro altas, tiam notu al vi bone, Mikelo Servet, estinta Villanovus: vi estas ne malamiko de Calvin, sed pli malbona ol tio: lia opozicio!

SERVET: Nenio lia mi plu estas. Mi estis lia amiko.

ORY: Por ni vi estas nur malamiko. Kaj tio min plene kontentigas. Kie estis presita la libro?

SERVET: En la loka tipografio de ĉefepiskopo Palmier.

ORY: Dum vi manĝis la panon de la sinjoro episkopo.

Eldonkvanto?

SERVET: Mil.

ORY: Kie ĝi estis disvastigata?

SERVET: En Germanio, Nederlando, svisaj civitoj.

ORY: Sur vasta fronto vi malfermis fajron kontraŭ Calvin.

SERVET: Mi ne verkis kontraŭ li. Sed en la intereso de mia konscienco.

ORY: La mikskoloraj avelvergoj. Kaj kiel akceptis ĝin la libertinoj en Ĝenevo?

SERVET: Mi ne konas libertinojn.

ORY: Ili estas malamikoj de Calvin. Vi povas bedaŭri, ke vi ne havos parton el ilia laŭdo. Kaj kiel opiniis Calvin mem pri via verko?

SERVET: Li nur riproĉis min perletere.

ORY: Ni bedaŭras, ke vi jam ne aŭdos lian personan opinion. Kiom da ekzempleroj vi vendis ĉi-loke?

SERVET: Kvin.

ORY: Kvar el la ricevantoj mi jam trovis. Mi diras ankaŭ ĝojigan informon: la kadavraj makuloj de via spirito jam eruptis ankaŭ sur ni.

(De la Fontaine ektremas.) Kiu estas la kvina?

SERVET: (Ekrigardas al De la Fontaine. Tiu terurite streĉatendas lian respondon.) La kvinan mi ne konas. Estis komercisto el Liono.

ORY: Sinjoro ĉefsekretario, pro kio vi tiel teruriĝis.

DE LA FONTAINE: Propradire … pro la penso, ke kun ĉi tiu homo mi plurfoje promenis.

ORY: Ni promenas kune kun nia senscio. Kelkfoje eĉ kun nia fato. Ĉu la sinjoroj ne plu havas demandon? Ne. Akuzato, ĝis morgaŭ elcerbumu, kiu estis la liona komercisto. La kvina.

Kun la aŭtoro ni jam finis. Sekvas liaj legantoj.

Ankaŭ ilin ni devas savi. Ne forgesu, Servet, kie peko plimultiĝas, graco multe pli superabundas.

SERVET: Epistolo el la Romanoj.

ORY: Brave! Vi povas forkonduki lin. (La gardistoj elkondukas la arestiton.)

SERVET: (returninte sin) Mi scias kaj estas konvinkita en Sinjoro Jesuo, ke nenio malpuras en si mem, sed ajno malpuras, por tiu kiu konsideras ĝin tia … Feliĉa estas, kiu ne riproĉas sin pro tio, kion li aprobas.

ORY: Nu finfine. Vi demetis la kaskon. Konduku lin! (Oni elkondukas la arestiton, la juĝistoj forlasas la podion, De la Fontaine restas sur sia loko. Preterirante lin, Ory returnas sin al li.)

Apostolo Paŭlo pli koncizas en la latino: ubi abundavit delictum, superabundavit gratia[16]. Epistolo al la Romanoj, sed kioma parto?

(De la Fontaine ŝultrumas.) La kvina. Ne forgesu! La kvina! Bonan apetiton! (For.)

(De la Fontaine, plena de timo, longe postrigardas lin.)

VERONIKA: (Venas kun balailo, viŝtuko.) Oni absolvis ĉi tiun malfeliĉulon, ĉu ne?

DE LA FONTAINE: Ne.

VERONIKA: Li ja iris tiel … Mi vidis lin en la koridoro.

Hm, kiu denuncis lin?

DE LA FONTAINE: Kiu ankaŭ vian edzon.

VERONIKA: Ĉu mian edzon? Ĉe kiu? Kaj kial?

DE LA FONTAINE: Ĉe mi. Pro liaj rimarkoj.

VERONIKA: Rimarkoj! Sankta Aŭgusto! Da rimarkoj li havas abunde.

DE LA FONTAINE: Bedaŭrinde. Ĉu vi scias, kiu estas la plej grava?

VERONIKA: Ve, de kie mi povus scii? Unu estas pli grasa ol la alia. Pro io li terure naŭziĝis, vi bonvolas scii: li jam multe vidis en la torturejo kaj vane mi admonas lin: Ĵeronimo, metu al vi seruron sur la buŝon, alie vi mem iros malantaŭ seruron. Ankaŭ de ĉi tie ni devos fuĝi. En ĉi tiu urbo oni venis al punkto kie oni ne povas loĝi kun sia opinio sub unu tegmento. Kio estis tiu rimarko?

DE LA FONTAINE: Pri la nesto de frugilegoj. Se oni disbatas ĝin, ili ne plu reflugas. Ĉu tiel li diris?

VERONIKA: Precize.

DE LA FONTAINE: Oni interpretos tion kvazaŭ diritan pri la inkvizicio.

VERONIKA: Pri la ĉefinkvizitora moŝto! Terure. Ĉu la sinjoro sekretario devas pludoni la denuncon?

DE LA FONTAINE: La problemo kuŝas en tio, ke antaŭ la aresto de ĉi tiu … Villanovus mi plubabilis tion al li. Al la akuzato. Hodiaŭ oni jam komencis paroli pri la ribeluloj, sed laŭ nomo ankoraŭ neniu menciiĝis. Morgaŭ ili eltrudos tion el li.

VERONIKA: Eltrudos, mi scias. Ĵeronimo diras: Kion ili bezonas, kune kun la hepato elprenas. Kion fari?

DE LA FONTAINE: Mi diros.

VERONIKA: Bonvolu diri!

DE LA FONTAINE: Via edzo intime amikas kun la provoso.

VERONIKA: Parencas.

DE LA FONTAINE: La arestito, Villanovus, devos malaperi de ĉi tie ĝis noktomezo. Li devas fuĝi. En civila vesto.

VERONIKA: Jes.

DE LA FONTAINE: Kaj via edzo saviĝos.

VERONIKA: Jes.

DE LA FONTAINE: (Prenas paperfolion el la poŝo.) Kaj mi silentos.

(Li tenas la paperon super kandelon.)

Silentos ankaŭ la denunco.

VERONIKA: (rigardante la brulantan paperon) La plej bela brulŝtiparo, kiun mi vidis en la vivo. Sinjoro ĉefsekretario, Dio benu vin per ambaŭ manoj!

Ho, se nur mi vidus la denuncintojn de mia edzo tiel diseriĝi en cindron.

DE LA FONTAINE: Iru!

VERONIKA: Sinjoro ĉefsekretario, eĉ tra inferoj! Por Ĵeronimo, se necese, eĉ la tutan arestejon mi malplenigos. Kaj se la afero ne sukcesos, mi ekbruligos ĝin. Por Ĵeronimo mi forbruligos ĉi tiun tutan ratejon! Amen! (For.)

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.