La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


MI EN LI

Aŭtoro: Ladislav Vladyka

©2026 Geo

La Enhavo

4

La asiza ĉambrego estis plenplena ĝis la lasta loko kaj la aero estis plena de atendo. La frukto de la sensacio estis matura kaj hodiaŭ ĝi estis rikoltota en nomo de la leĝo. La somertaga varmego eltiradis el la premegita homamaso parfumojn kaj odorojn de ĉiuj nuancoj kaj prezoj, odorojn de legomvendistinoj same kiel parfumojn Coty, Houbigant ktp.; estis virinoj kaj denove precipe virinoj, kiuj antaŭ duonhoro batserĉis kaj premokupis la lokojn.

La ĵurnalista benko estis plene okupita kaj ĉirkaŭ ĝi estis plenege de homoj.

La prezidanta ĉefkonsilisto Skýpala tuj en unuaj sekundoj pritaksis la aŭskultantaron kaj, ne havante eĉ iom da volo, ludi ĉi tie teatron por dubindaj inklinoj, aŭ por ŝiregadi nervojn, li ekprenis per firma mano la gvidon de la traktado kaj ne perdis eĉ sekundon.

Kiam estis alkondukita la akuzito Hora, la emocio, per kiu li estis akceptita, estis pli esprimo de seniluziigo. Ĉu tio estas la bankisto Hora, la ridetanta suno de la borso, kies partiano esti, signifis gajni? Ĉu tio estas tiu joviala kvindekjarulo, kiu sciis disĵeti monon tiel lerte, ke ĉiuj turniĝis, eĉ tiuj, kiuj ne volis? Ĉu tio estas la ĉiam eleganta bonvivanto, kiu senlime konkeradis virinajn korojn per unusola mano, kiun li metis en sian surbrustan poŝon?

Ne! Tiuj, kiuj konis lin, volis, ke en la rolo de murdinto denove li prezentu sin eleganta, kiel li prezentadis sin en la borso kaj en la societo, de kie oni konis lin. Ili deziris, ke li estu konkerema ankaŭ ĉi tie kun tia porcio da humoro, kia ofte savis lian situacion, kun ia gesto de malŝato koncerne tiujn, kiujn li aĉetadis, kiun geston tamen multaj virinoj de lia ĉirkaŭaĵo opiniis unike ĉarma.

Oni atendis rigardon de informita borsano, kiu en sia poŝo havas jam malplenan spacon por enhavo de fremda poŝo.

Sed okazis nenio el tio, kion oni atendis kaj pro kio oni interbatiĝis por havigi al si enirbiletojn jam dum kelke da semajnoj antaŭ la asiza kunsido.

Post la enkondukaj formalaĵoj oni tuj komencis legi la akuzon.

Paŭlo Hora, bankisto kaj kompaniano de la firmo Hora & Ko., estas akuzata pro insida murdo efektivigita je sia kompaniano Karlo Horálek eĉ – kiel tekstis la akuzo – pro malhonestaj kialoj.

La akuzo vaste priskribis la murdmanieron. Hora starigis ŝtupetaron el la ĝardeno al la fenestro de la dormoĉambro de Horálek kaj trapafinte du fenestrovitrojn li inside mortpafis sian kompanianon Horálek per du pafoj en la bruston, el kiuj unu trafis la koron. Post la murdo li mem akuzis sin ĉe la komisarejo en Košíře.

Kiel motivon la akuzo indikis klopodon de la akuzito, akiri la edzinon de la murdito, pri kio estos aŭdata kiel atestantino la servistino de la murdito, krome klopodo, venĝi sin pro denunco, kiun faris Horálek pri la akuzito en la konata afero en Košíře finita per la morto de Václav Polavský.

La akuzo menciis fine, ke la akuzito, jesinte la murdon, rifuzis dum la antaŭesploro indiki siajn motivojn, ja rifuzia eĉ kiun ajn klarigon.

Fine estis priskribita provo de sinmortigo farita de la akuzito, kiam li eksciis pri la morto de sinjorino Horálková.

Dum sia demandesploro li salte alpaŝis la fenestron kaj, frakasinte per la mano la fenestran vitron, li volis malsuprensalti tra la fenestro, kio tamen estis malebligita de la ĉeestintoj.

Streĉe oni atendis, ĉu la akuzito donos respondojn.

Kvazaŭ vento tra sekala kampo flugis emocio tra la aŭskultantaro, kiam per malforta voĉo li komencis respondi la demandojn de la prezidanto. Li respondis per koncizaj: jes.

Same per duonvoĉa ”jes” li respondis la demandon, ĉu li sentas sin kulpa.

Kiam la prezidanto faris al li la unuan demandon pri la efektivigo de la juĝata ago, Hora turnis sin al la asizanoj:

”Mi faris la agon, pri kiu mi estas kulpigata, dum plena konscio, kaj mi petas esti kondamnita.”

La emocio ne nur en la publiko, sed ankaŭ en la benkoj de asizanoj pligrandiĝis, kiam Hora ne respondis la ceterajn demandojn. Al la prezidanto ne estis disponebla alia vojo, ol komenci demandesploron de la atestantoj.

La prokuristo Borovička klarigis unue la rilaton de la akuzito al la murdito kiel kompaniano. Tio estis aferoj konataj de la publiko, kiu bone sciis, ke la ĉefa posedanto estis Hora.

”Ĉu Karlo Horálek havis propran konton ĉe la firmo kaj kiel aspektis ĉi tiu konto?”

”Ĝi estis debeta je pli ol ducent mil.”

”Ĉu Hora insistis, ke Horálek havigu al si kovron de ĉi tiu debeto?”

”Neniam. Male, kiam ajn Horálek forveturis ien, ĉiam Hora persvadis lin, ke li provizu sin sufiĉe.”

”Kion celis la lasta vojaĝo de Horálek al Vieno?”

”Ni ne estis sciigitaj.”

”Ĉu vi scias, ke okaze de tiu vizito Horálek vendis grandan kvanton da valorpaperoj el la privataj kontoj de Hora, kiujn ĉi tiu havis ĉe kelkaj vienaj bankoj?”

”Nur el la ĵurnaloj post tiu tragika okazaĵo.”

”Ĉu Horálek alportis el Vieno kontantan monon al la firmo?”

”Ne.”

Sekvis demandesploro de la ĉefserĝento, al kiu akuzis sin Hora post la murdo. Oni legis la protokolojn de la komisiono, kiu venis matene al la loko de la okazaĵo, oni demandesploris ankaŭ doktoron Nesveda, kiu venis al la loko de la okazaĵo proksimume je la deka kaj duono, sed povis konstati nur la morton de Horálek. Sinjorino Horálková mortis pro korparalizo baldaŭ post lia alveno, ne rekonsciiĝinte.

Bruo de emocio plenigis la asizan ĉambregon, kiam estis vokita la servistino de Horálek, Mario Bartošková, sur kies deklaroj estis fonditaj la motivoj de la akuzo.

Kiam oni lumigis la kandelojn sur la tablo kaj la prezidanto invitis la servistinon, ke, ripetante la vortojn post li, ŝi ĵuru, ke ŝi diros la veron kaj nenion ol la veron, al kio helpu ŝin Dio, ektremis ŝia suprenlevita dekstra mano, kvazaŭ ŝi devus fali.

”Ĉu via nomo estas Mario Bartošková, ĉu vi estas civitanrajta en Beroun, jes?”

”Mi petas, jes.”

”De post kiam vi estis okupita ĉe sinjorino Horálková?”

”De post la dekkvina februaro.”

”Ni invitis vin ĉi tien, por ke vi diru al ni pri iu miskompreno, kiu okazis posttagmeze unu tagon antaŭ tiu abomena nokto. Jam ĉe la polico vi diris siatempe multon, mi havas tion notita ĉi tie, sed pro ordo mi demandas vin ankoraŭfoje. Tiam venis al vi posttagmeze sinjoro Hora, jen ĉi tiu sinjoro. Ĉu vi konas lin?”

”Jes, mi petas.”

”Ĉu li restis en la halo, en la unua granda ĉambro, en kiu staras ledaj klubseĝoj? Kaj kion li demandis?”

”Li demandis, ĉu la sinjorina moŝto estas ankoraŭ hejme, ĉu ŝi ankoraŭ ne forveturis.”

”Ŝi volis do forveturi kaj kun kiu, ĉu sola, ĉu kun la edzo?”

”Mi havis ordonon prepari la kofrojn por ili ambaŭ por la mateno de la venonta tago.”

”Ĉu vi scias, kien ili volis forveturi?”

”Eksterlanden, sed mi ne scias kien.”

”Ni revenu al sinjoro Hora. Ĉu vi rimarkis ion okultrapan ĉe li, kiam li venis?”

”Li estis tre ekscitita.”

”Ĉu li venis jam iufoje tiel ekscitita al vi?”

”Neniam; preskaŭ ĉiam li ŝercis. Tiun fojon li volis tuj eniri, sed mi ricevis ordonon ne enlasi lin.”

”Kiu donis tiun ordonon al vi?”

”La sinjoro mem. Li ordonis al mi diri, ke nek li, nek la sinjorino estas hejme.”

”Ĉu sinjoro Hora ne kredis tion?”

”Ne, li kriis, ke li konvinkiĝos mem. Tiel li neniam kriis ĉe ni.”

”Kio okazis poste?”

”La sinjoro mem malfermis la pordon al la manĝoĉambro, li havis la manojn en la poŝoj kaj diris: ’Kial vi bruegas ĉi tie? La afero ne estas plu ŝanĝebla!’ ”

”Kaj sinjoro Hora?”

”Salte li alpaŝis la sinjoron kaj ekpremis lian gorĝon.”

”Ĉu li diris eble ion al li?”

”Li diris: ’Mílan vi ne forveturigos, prefere mi mortigos vin.’ ”

La aŭskultantaro ricevis la unuan bongustan pecon, la prezidanto devis kvietigi la bruon per admono. Poste la prezidanto turnis sin al la akuzito:

”Ĉu vi jesas tion, kion diris la atestantino?”

Sed Hora ne respondis.

”Atestantino, diru al ni, kio okazis poste.”

”Nia sinjoro puŝis sinjoron Hora, ke ĉi tiu falis sur apogseĝon.”

”Ĉu iu el ili diris ion?”

”Jes, la sinjoro diris al li: ’Mi diris al vi, ke la afero estas finita!’ ”

”Ĉu vi rememoras, kio okazis poste?”

”Mi petas, sinjoro Hora iris al la pordo kar returninte sin diris: ’Ĝi ne estas finita!’ Poste li eliris.”

”Ĉu poste sinjoro Horálek diris ion al vi?”

”Li diris al mi, ke mi neniun plu enlasu en la vilaon, ke mi ŝlosu ambaŭ pordojn.”

”Ĉu la sinjorino estis apude en la ĉambro, kiam ĉi tio okazis?”

”Jes.”

”Nun vi povus rakonti, kiel estis vespere ĉe vi.”

”La sinjorina moŝto vokis min, ke mi helpu ŝin elekti tolaĵon, kiun ŝi volis kunpreni. Ŝi diris al mi, kiel ŝi ĝojas, ke ŝi veturos kun la edzo eksterlanden, ke jam antaŭ longa tempo li promesis tion al ŝi. El la tolaĵo ŝi elektis la plej belan piĵamon, dirante: ’Por hodiaŭ.’ Poste ŝi sendis min for, ke mi venu nur antaŭ la vespermanĝo, ke mi helpos ŝin surmeti la veston. Poste ŝi kuŝiĝis denove, ŝi estis iel emociita. Mi ne scias, kion faris la sinjoro, li estis en sia ĉambro. Li sonorigis al mi proksimume je la oka, kial ankoraŭ ne estas preta la vespermanĝo. Mi iris en la dormoĉambron al la sinjorina moŝto, sed ŝi ne kuŝis.

Kiam ŝi enlasis min, ŝi sidiĝis fronte al la spegulo kaj komencis kolorigi sin.”

La aŭskultantaro ekzumis.

”Vi volas diri, ke ŝi ŝminkis aŭ pudris sin.”

”Jes. Ŝi kombis iom la hararon kaj poste mi helpis ŝin surmeti la veston. Ŝi surmetis la ruĝetan, tian mallongan, kiu estis jen sur la brusto kaj sur la dorso dekoltita.

Ŝi diris al mi: ’Hodiaŭ mi devas esti bela.’ Longan tempon ŝi staris antaŭ la spegulo kaj rigardis sin. Dum la vespermanĝo ŝi estis gaja kaj ĝojis, kiam la sinjoro diris kelkfoje al ŝi, ke ŝi estas bela. Ŝi flustris ion al li kaj li kisis ŝian manon. Post la vespermanĝo la sinjoro trinkis ankoraŭ nigran kafon. La sinjorina moŝto diris, ke ŝi havus hodiaŭ guston je ĉampana vino. Kiam mi alportis ĝin kun glacio el la kelo, la sinjoro ĝuste kisis la sinjorinan moŝton. Kiam mi eniris, ŝi elŝiris sin el liaj brakoj, sed li repacigis ŝin. Ili ekludigis radion kaj la sinjorina moŝto deziris danci, sed la sinjoro ne kapablis danci tiel, kiel ŝi volis, tamen ili dancis kelkan tempon. Poste ili diris al mi, ke ili ne bezonas min plu, ke mi iru dormi.

Sed mi restis kun kuiristino en la kuirejo. Ni aŭdis, kiam ili ambaŭ iris supren en la dormoĉambron, la sinjorina moŝto kantis ion al si.

Supre ili estis nur mallongan tempon, kiam eksonis du pafoj. Unuamomente ni ektimis kun la kuiristino, sed poste ŝi kuris supren kaj mi post ŝi.

Ni trovis la sinjoron kuŝanta sur la planko apud la lito; li ne spiris plu. La sinjorino kuŝis sur la planko apogita al la lito, ŝi estis vestita jam nur per tolaĵo.

La sinjoro rigardis per malfermitaj okuloj al la plafono, la kuiristino diris, ke li estas jam morta. La sinjorinan moŝton ni kuŝigis sur la liton, ni lavis ŝian vizaĝon per kolonja akvo, sed ŝi ne vekiĝis. Poste mi kuris al Klikovka por venigi kuraciston per telefono. La loĝantoj de Klikovka sciigis per telefono la policon.”

”Kion vi trovis ankoraŭ en la ĉambro?”

”Nenion, nur sur la planko vitron de la fenestro.”

”Ĉu vi suspektis iun?”

”La kuiristino diris: ’Tion faris li’; ŝi celis sinjoron Hora.”

”Bone, ni demandos ŝin pri tio. Atestantino, via demandesploro estas finita, tamen restu ĉi tie por la okazo, ke ni bezonos vin ankoraŭ.”

Poste estis demandata Boòena Beránková, la kuiristino de Horálek. Ŝi konfirmis la deklarojn de Bartošková.

”Antaŭe vi diris al ni, Mario Bartošková, ke en la dormoĉambro, kiam vi trovis sinjoron Horálek morta kaj sinjorinon sveninta, vi diris: ’Tion faris li.’ Kiun vi celis, dirante tion kaj kial vi diris tion?”

Ŝi turnis sin al Hora:

”Mi celis sinjoron Hora.”

”Kaj kial vi opiniis tion?”

”Kiam la sinjorina moŝto dungis min, mi servis ja ĉe ŝi nur kelke da tagoj, ŝi demandis min, ĉu mi estas sufiĉe forta. Mi ridis kaj jesis. Ŝi demandis min, ĉu eĉ same, kiel viro. Mi diris: ’Sinjorina moŝto, montru lin al mi.’ Ŝi ridis kaj starante apud la fenestro ŝi diris subite: ’Ĉu vi sukcesus defendi min kontraŭ tiu?’ Kaj ŝi montris tra la fenestro al sinjoro Hora, kiu ĵus promenis en la ĝardeno.”

”Ĉu ŝi ne opiniis tion nur ŝerce?”

”Ho ne, tiuokaze ŝi ne estus ordoninta al mi, ke mi venu tuj, se ŝi donos tri mallongajn signojn per elektra sonorileto; tiuokaze mi venu, eĉ se mi devus rompe malfermi la pordon.”

”Ĉu sinjorino Horálková timis?”

”Se ŝi estis hejme sola, ŝi timis.”

La prezidanto vokis plian atestanton:

”Sinjoro doktoro Kovařík.”

Inter la aŭskultantaro estis multaj personoj, kiuj konis Kovaříkon laŭnome el la tempo de la unua okazaĵo en Košíře, sed ne malpli multaj estis ankaŭ tiuj, kiuj vidis lin en la societo de la mortinta Horálková kaj de ŝia edzo, jen siatempe en la Nacia Teatro, kio estis nekutima, jen en Colorado, kie ĝuste li vekis la atenton pro tio, ĉar li dancis kun neniu alia ol kun Míla Horálková.

Lia partopreno en la unua okazaĵo estis klarigita; estis granda nombro de tiuj, kiuj atendis, ke hodiaŭ estos klarigita ankaŭ lia partopreno en la lasta tragika okazaĵo.

La promeson, kiun li deponis en la manojn de la prezidanto estante senkonfesa, li prononcis per klara voĉo.

Post la formalaĵoj la prezidanto demandis pri la tempo, kiom longe li interrilatis kun la familio Horálek kaj kun sinjorino Horálková.

Kovařík menciis, ke li estis hejma instruisto de Horálková, kiel poste studoj kondukis lin al alia laboro kaj fine, kiel la unua okazaĵo en Košíře direktis lin en la kamparon de Košíře, kie denove li renkontiĝis kun sinjorino Horálková kaj tiam verdire li konatiĝis kun Horálek, kun kiu antaŭ unu jaro li parolis nur kelke da vortoj.

”Sinjoro doktoro, mi havas ĉi tie la deklarojn kaj protokolojn, ke vi estis ofta gasto ĉe Horálek, vi konis do certe iliajn familiajn cirkonstancojn. Ambaŭ ili estas mortaj, ’de mortuis nil, nisi bene’. Mi ne demandus vin, se ĝuste la klarigo de la familiaj cirkonstancoj ne estus grava por klarigi la hodiaŭan problemon. Ĉu eble okazis kelkfoje disputoj inter la geedzoj?”

”Tion mi ne povus aserti, male mi opinias, ke sinjoro Horálek klopodis plenumi ĉiujn dezirojn de sia edzino.”

”Unu atestanto antaŭ vi menciis, kiajn grandajn ŝuldojn havis Horálek. Ĉu ĉi tiuj ŝuldoj, sumiĝantaj je ducent mil kronoj, rezultis el la hejma mastrumo, aŭ ĉu eble tio estis privataj elspezoj de sinjoro Horálek? Temas pri tempo proksimume de unu jaro, eble malmulte pli.”

”La familia vivo de la geedzoj ne pravigas ĉi tiun sumon; eble rezultigis ĝin kromordinaraj eksteraj elspezoj.

”Kion vi volas esprimi per la vortoj: eksteraj elspezoj?”

”Per tio mi volas aludi tiajn elspezojn, kiujn rezultigas vizitoj de diversaj publikaj ejoj ekzemple de teatro ktp.”

”Sinjoro doktoro, delikateco ne estas ĉi tie oportuna.

Se vi ne volas, ne nomu; mi scias, ke vi akompanis la geedzojn Horálek ankaŭ al diversaj dancejoj, vi estis la konfidato de ili ambaŭ, diru al mi la proksimuman sumon de meza elspezo en tia dancejo, kiun ne nomu, se vi ne volas.

”Kvin, kelkfoje eĉ dek mil.”

”Pardonu, tion ne kapablas ja elspezi du homoj dum unu nokto.”

”Ne estis pagate por du, sed por pluraj, eĉ por dek.”

”Se oni alkalkulas fakturojn por tualetoj ktp., poste la sumo estus preskaŭ eĉ tro malgranda. Ĉu vi vidis iufoje pagi tian sumon?”

”Jes, dum mia ĉeesto estis pagata unufoje eĉ pli granda sumo, nome de sinjoro Hora en unu nokta amuzejo.”

”Sed, sinjoro doktoro, mi demandis pri pagoj de sinjoro Horálek.”

”Tio estas egala.”

”Mi petas, ke la aŭskultantaro restu kvieta, ĉi tie nenio etias ridinda. Sinjoro doktoro, kial vi opinias, ke tio estas egala?”

”Mi timas, ke mi estis malbone komprenata. La elspezojn pagis ĉiam sinjoro Hora aŭ sinjoro Horálek por la tuta societo. Mi estus kontenta, se ridus ĉi tie nur tiuj, kiuj neniam trinkis por la mono de ambaŭ sinjoroj.”

”Sinjoro doktoro, vi deflankiĝas.”

”Pli poste mi eksciis, ke sinjoro Hora estas tre preciza kaj per duono da elspezoj ŝarĝas ĉiam la konton de Horálek.”

”Ĉu eble vi estas iom instruita pri la prezoj de tualetoj?

Sinjorino Horálková certe havis ĉiam unuaklasajn tualetojn. Ĉu ili estis multekostaj?”

”Ŝi montris al mi pelton, kiu kostis sesdek mil kronojn.”

”Tio estas rimarkinda prezo. Kaj kio koncernas la tualetojn; laŭdire ili estis plejparte el Parizo.”

”Jes, kiom mi aŭdis de sinjorino Horálková, sed tio estis plejparle donacoj.”

”De kiu, mi petas?”

”Jen de sinjoro Hora.”

”Denove mi petas la publikon resti kvieta. Sinjoro doktoro, ĉu ĉi tiuj donacoj celis plifirmigi la amikajn interrilalojn de sinjoro Hora al ambaŭ geedzoj?”

”Sinjorino Horálková akceptadis ilin nur laŭ invito de sia edzo, kiu estis finance dependa de sinjoro Hora.”

”Oni deklaris, ke la rilato de sinjoro Hora al sinjoro Horálek estis ĉiam plej amika; ankaŭ la donacoj konfirmus ĉi tiujn deklarojn. Aŭ, ĉu eble celis la donacoj ion alian?”

”Bedaŭrinde.”

”Sinjoro doktoro, en intereso de la esploro estas via devo, ankaŭ fini vian aludon.”

”Mi bedaŭras jam, ke mi diris tiun vorton. Mi ne volis paroli pri kelkaj aferoj, kiuj eble ne koncernas ĉi tiun juĝan problemon.”

”Kaj mi bedaŭrus, se viro kun akademia titolo hezitus respondi la veron, kiu estas ĵetonta lumon en nian konsiderinde malsimplan aferon. Sed mi menciis jam en la komenco de via demandesploro, ke vi ne estas devigata diri tion, kio povus malutili vin mem.”

”Tute ne temas pri miaj aferoj kaj mi ne opinias, ke ili povus malutili min. Se mi silentas pri senhonteco de sinjoro Hora, mi ne volis nur malutili la reputacion de sinjorino Horálková, kiun mi estimis ĉiam, kiel malfeliĉan virinon.”

”Se vi kulpigis jam sinjoron Hora pri senhontaĵoj, vi pruvos certe vian aserton.”

”Se mi klarigu la agadon de sinjoro Hora, mi devas reiri al la tempo antaŭ la edziniĝo de sinjorino Horálková.

Personoj, kiuj estis proksimaj al sinjorino Horálková, certe scias ankoraŭ, ke antaŭ pli ol unu jaro ŝi estis fianĉino de sinjoro Hora. Li estas kulpa, ke ne efektivi ĝis la edziĝo. Inside sinjoro Hora poste sukcesis subŝovi sinjoron Horálek kiel novan svatanton, kiu ankaŭ – helpata de sinjoro Hora – fariĝis edzo.

Mi konstatas, ke sinjoro Horálek ne sciis, kio okazis antaŭ lia edziĝo kaj kial ne efektiviĝis la edziniĝo kun sinjoro Hora.”

”Ĉu vi havas eble iujn pruvojn por viaj asertoj, sinjoro doktoro?”

”La konduton de sinjoro Horálek, kiu eble ĝis la lastaj tagoj antaŭ sia mortigo ne sciis pri la vera rilato de sinjoro Hora al sia edzino, fine estis sinjorino Horálková mem tiu, kiu konfidis sian malfeliĉon al mi. Nur la spirita blindeco de sinjoro Horálek ebligis, ke sinjoro Hora misuzis lian malbonan financan situacion kaj unu lian peketon por devigi sinjorinon Horálková timantan skandalon kaj senhonorigon de sia edzo, ke ŝi preferis savi la honoron de sia edzo antaŭ la publiko kaj oferis sin mem.”

La emocio, kiun rezultigis ĉi tiuj vortoj, estis tuj ĉesigita, kiam Hora leviĝinte de la benko de akuzitoj per kelke da paŝoj alproksimiĝis al Kovařík. Starante kontraŭ Kovařík li alparolis lin emocie:

”Ĉio malbela, kion vi parolis ĉi tie pri Horálek, estas senhonta mensogo!”

La emocio kulminiĝis kaj Kovařík ekscitegita rebatis Horan:

”Tion vi diras nun pri Horálek, kiam minacante per financa ruinigo vi devigadis lian edzinon, ke ŝi – kontraŭ sia tuta personeco – submetiĝu al via aĉa volo, tion nun diras vi, kiu eluzis trompan manipulacion de Horálek kun fremdaj valorpaperoj por – dum Horálek forvoja ĝis laŭ via ordono pro negocaj aferoj – devigi sinjorinon Horálková per minaco, ke vi denuncos ŝian edzon, ke ŝi denove plenumu vian deziraĉon.”

”Horálek neniam defraŭdis ion, Horálek estis honorinda homo, ĉar li volis pagi siajn ŝuldojn.”

”Verŝajne tial vi mortpatis lin.”

Post ĉi tiuj vortoj diris Hora emocie, sed klare:

”Horálek mortpafis sin mem.”

La silento estis rompita simile, kiel la glacio en printempo per elbordiĝanta akvo. Vane la prezidanto admonegis al silento, lia voĉo ne estis aŭdebla kaj restis al li neniu alia rimedo, ol interrompi la kunsidon dum dek minuloj.

Hora, evidente senfortiĝinta, denove eksidis sur la benkon de akuzitoj kaj petis glason da akvo. Li ne kapablis meti la glason al la buŝo, tiel tremis lia mano.

Remalfermante la kunsidon, la prezidanto minacis, ke tuj li elĉambrigos la aŭskultantaron, se la silento eĉ plej malmulte estos ĝenata:

”Akuzito, jen sinjoro doktoro esprimis kelkajn asertojn pri via rilato al sinjorino Horálková. Vi defendas sinjoron Horálek, anstataŭ defendi vin mem. Ĉu vi neas la asertojn de sinjoro doktoro Kovařík? Ĉu ĉio okazis tiel, kiel li asertas?”

”Dio estas mia atestanto, ke mi ne scias.”

Hora, reveninte al sia benko, metis sian vizaĝon en la manplatojn kaj ploris amare.

”Sinjoro doktoro, ĉu vi havas eble iajn pruvojn por viaj asertoj?”

”Ĉiurilate mi apogas min je sciigoj de sinjorino Horálková.”

”Poste vi povus eble diri al ni, kiam kaj kie ŝi konfesis tion al vi.”

Kovařík rakontis poste pri tiu malgaja vespero, kiam li atendis Mílan, kiel ŝi venis tro malfrue kaj kiel ŝi rakontis ĉion al li ĉe Motol.

La prezidanto demandis denove Horan, kiu streĉe aŭskultis, ĉu li volas ion aldoni al la deklaroj de Kovařík.

”Kiam tio okazis?”

Kovařík tuj respondis mem:

”La saman vesperon, kiam vi mortpafis en la korto la revivigitan laboriston kaj kiam sinjorino Horálková suferis nervoŝokon.”

Hora klinis la kapon.

”Mi ne scias.”

Al la prezidanto ne plaĉis la nova maniero de Hora, kiu komencis nei.

”Akuzito, viaj respondoj komencas reciproke kontraŭi ĝi. Neante vi ankaŭ nur trolongigos la aferon. Komence vi konfesis vian kulpon kaj postulis esti kondamnita; nun subite vi asertas, ke Horálek mortpafis sin mem. Jen sur la tablo kuŝas la revolvero, kiun vi deponis en la polica gardistejo en Košíře. Ĉu estis mortpafita per ĝi Horálek?”

”Jes.”

”Ĉu vi mortpafis Horálekon?”

”Mi volis mortpafi Horan.”

”Sed vi pafis ja al Horálek, ne al vi!”

”Kompreneble.”

”Do vi pafis al Horálek, ne al vi.”

”Al Hora.”

”Akuzito, kial nun tiaj konfuzaj paroloj? Unue vi asertis, ke vi mortpafis Horálekon. Poste vi diris, ke Horálek mortpafis sin mem. Poste vi deklaris, ke vi volis mortpafi Horan, do vin mem. Per tiaj babilaĉoj vi malhelpas nin kaj malutilas vin mem. Se vi supozas, ke ni ne havas eĉ unu atestanton de la ago, poste konsideru, ke estas je nia dispono viaj deklaroj dum la serĉesplorado, deklaroj de atestantoj, via pistolo, kiun vi mem transdonis kaj el kiu estis elpafitaj du pafoj; kugloj trovitaj en la korpo de la murdito kongruas kun tiuj, kiuj estis trovitaj en via pistolo, kaj la atestantoj priskribas tute konforme viajn rilatojn al sinjorino Horálková. Ĉu vi ne preferus tamen diri la veron al ni?”

”Mi dirus, sed vi ne kredos min.”

”Kia naiva parolo. Sinjoro doktoro, mi finos provizore vian demandesploron, sed restu afable ĉi tie. Akuzito, diru al ni ĉion, kiel tio okazis; ni ŝatus scii ankaŭ la motivojn de via ago, eble, ke vi diros ion, kio mildigas vian agon.”

”Vi ne kredos min. La afero estas tiel stranga.”

”Parolu la veron kaj oni kredos vin.”

”Mi mem ne scias plu, kio estas vera, mi vidas neniun elirejon kaj mi timas, ke mi freneziĝos pli frue, ol vi kondamnos min. Vi estus kondamnontaj min, kiel mi petis vin, vi estus nenion rakontontaj al mi, mi demandis vin pri nenio.”

”Trankviligu vin per tio, ke vi diros la veron. Se vi diros mildigantajn cirkonstancojn, la asiza tribunalo konsideros ilin.”

”Mi petas nur, ke estu ebligite al mi finparoli ĉion, kion mi volas, ke vi prokrastu la konkludon, se vi aŭdos aferon, kiu ŝajnos al vi neebla. Mi apogas min je la atesto de la ĉeestanta sinjoro doktoro Kovařík, kelkaj cirkonstancoj estas konataj de li, kvankam ĝis nun oni parolis pri ili nek ĉi tie, nek dum la antaŭesploro.

Tio estos ankaŭ postparolo al la agado de Václav Polavský.

Permesu afable, ke iom post iom mi pruvu tion, kion vi ne kredos nun.

Efektive mi murdis defendante mian edzinon kontraŭ homo, kiu entrudis sin sur mian lokon.”

”Mi petas, ke la publiko restu kvieta. Akuzito, ĉu vi volas diri, ke vi ne povis forgesi, ke Horálek anstataŭis vin? Ke vi ne povis edziĝi kun la pli posta sinjorino Horálková?”

”Ne tiel. Mi mortigis lin, por ke li ne forprenu mian laŭleĝan edzinon de mi.”

”Permesu, sinjorino Horálková estis laŭleĝe edziniĝinta kun sia edzo.”

”Jes, kun mi.”

Kelkaj virinoj ekridis per siblaj, histeriaj voĉoj. La prezidanto admonis denove al kvieto.

”Mi konjektas, ke neniu el ni komprenas vin. Kion vi volas diri per viaj asertoj? Horálek estas morta kaj vi estas kulpigita, ke vi mortpafis lin. Ĉu vi volas diri al ni, ke lia edzino estis verdire edziniĝinta kun vi kaj nur laŭforme vivis kun Horálek?”

”Míla estis laŭleĝe edziniĝinta kun Horálek kaj mi estas Horálek.”

”La lastan fojon mi admonas al silento kaj invitas sinjoron inspektiston, kiu staras ĉe la dua pordo, ke li elkonduku la sinjorinon, kiu ridis. Temas pri la sinjorino en ruĝa, silka ĉapelo.”

La akuzito rigardis reen al la elkondukata virino kaj menciis:

”Kiam ŝi trinkis mian vinon, ŝi ne ridis tiel.”

Kiam ekestis silento, la prezidanto demandis:

”Akuzito, mi petas vin paroli tiel, ke viaj deklaroj plifaciligu vian situacion, sed ne, ke vi faru ĉi tie ŝercojn, kiuj ne apartenas ĉi tien.”

”Sinjoro prezidanto, mi petis vin, ke vi permesu al mi finparoli ĉion; mi diris tuj al vi, ke malfacile vi kredos min.”

”Mi konfesas, ke ĝis nun mi ne komprenas vin. Daŭrigu!”

”Por ke vi komprenu min, eble estos plej oportune, se mi parolos pri du kompanianoj de la firmo, pri Hora kaj Horálek.

Kiam Horálek revenis el Vieno kaj trovis sian edzinon grave malsana, li petis sinjoron doktoron, ke li restu ĉe ŝi ankoraŭ plu. Post kelke da tagoj malvarmiĝis la amikaj rilatoj de la geedzoj al sinjoro doktoro, pli ĝuste dirite la rilato de la edzo; ĉu ne, sinjoro doktoro?

La edzino de Horálek en ia ekdeziro pri sincereco konfesis ion al sia edzo, mallonge dirite, ke ŝi ne estis en la teatro, kiel estis menciite en la gazetoj, sed ke ŝi promenis kun sinjoro doktoro Kovařík. Sinjoro doktoro rakontis tion jam ĉi tie.

Li aludis nur, sed ne rakontis ĝis la fino, kio okazis dum tiu malfrua vespero aŭ pli ĝuste dirite dum la nokto.

Ambaŭ ili fariĝis atestantoj de eksperimento farita de Polavský por redoni vivon al laboristo, mortigita pro akcidento dum domkonstruo. Ili observis Polavskýn rigardante trans la tombejan muron. Sinjoro doktoro forkondukis mian edzinon en kampon kaj li mem iris reen al la tombejo. Timeman virinon li lasis sola en kampo kaj, kiam la revivigita laboristo preterkuris, mia edzino estis atakita la unuan fojon de nerva kaj kora afekcioj.

Ĉu tio estis konvena, sinjoro doktoro, lasi mian edzinon senhelpan en teruro, kiel vi faris tion?”

Kovařík pala respondis:

”Sinjorinon Horálková! Vi ne ĉeestis por kompreni, kio okazis.”

”Vi komprenos post nelonge. Polavský efektivigis tie eksperimenton, ke en korpon de morta homo li transplantis vivon de hundo, de nia gardhundo.

Ne ridetu, sinjoroj. Demandu sinjoron doktoron, kion li vidis en la tombejo.

Ĉion tion rakontis sinjorino Horálková al sia edzo kaj ĉi tiu ree konfidis tion al Hora. La afero interesis ilin ambaŭ, kio estas komprenebla, ĉar Hora estis eĉ arestita pro suspekto de ia partopreno.

Mi devas mencii, ke ĝuste laŭ instigo de sinjoro doktoro Kovařík estis organizita ia observa deĵoro koncerne Polavský kaj ke ni alternis gardante lin.

Koncerne ĉiujn menciitajn aferojn mi apogas min je atesto de la ĉeestanta sinjoro doktoro Kovařík.

Pro la menciita malvarmiĝo de amikaj rilatoj al sinjoro doktoro Hora kaj Horálek interkonsentis entrepreni pliajn esplorojn je propra risko. Hazarde knabo portis al ili impostmarkon de la hundo, kiun ili estis donacintaj al Polavský. Tio estis la hundo, kun kiu Polavský efektivigis la eksperimenton en la tombejo.

Rekte ili ekatakis Polavskýn, ke ili konas lian agadon en Košíře kaj denuncos lin.

Komence Polavský estis konsternita, sed laŭ niaj demandoj li konkludis baldaŭ, ke liaj eksperimentoj interesas nin pli multe, ol ke ni volus denunci lin ĉe la aŭtoritatoj.

Li petis, ke ni lasu al li ankoraŭ kelke da tagoj por eksperimentoj, kiuj neniel koncernos homajn kadavrojn, ĉar por ĉi tiu lasta eksperimento, kiun li ŝatus efektivigi por pruvi sian tezon, li bezonos vivajn homojn.

Lerte li vekis nian scivolon farinte kelkajn aludojn pri la nova eksperimento, ke Hora tuj volis konsenti prokraston.

Polavský estis tre inteligenta homo, en la scienco kura ĝulo, tamen homo de bona kerno. Vidante, ke lia sekreto estas malkaŝita, li ne hezitis klarigi al ni multajn el siaj eksperimentoj kaj simple dirite li fiere rakontis al ni pri rezultoj de siaj sciencaj esploroj.

Estas konate, kiu estas Polavský; post lia malfeliĉa morto ĉio malkaŝiĝis.

Estante disĉiplo de la biologia instituto de profesoro N., li kuraĝis mem plukonstrui sian metodon sur la bazo de scioj akiritaj en la instituto kaj daŭrigante kuraĝe li atingis la celon.

Mi mencios lian hipotezon, kiun li klopodis konfirmi per siaj eksperimentoj; mi aldonas koncize, ke li konvinkis min.

Polavský asertis: ’Ĉio estas materio. La animo ne ekzistas.

La vivo pereas, nur la materio estas daŭrigata. Ni perceptas la vivon malbone, ĉar la vivo estas nenio alia, ol ia odoro de materio aŭ koloro.

Materio sen vivo estas ebla, sed ni ne kapablas imagi vivon sen korpo, sen materio.

Same, kiel estas eble preni odoron de iu floro kaj konservi ĝin aŭ transigi ĉi tiun odoron al alia materio, same estas eble transplanti vivon.’

Polavský uzis hundojn por siaj eksperimentoj. Li dungigis sin en tombejo por ebligi al si la eksperimentojn. Li sukcesis efektivigi kelkajn, al la publiko estas konataj nur du: revivigo de la junulino fine de aprilo kaj revivigo de la laboristo, kiu poste estis mortpafita, kiam li, havante en si la vivon de hundo, alkuris budon, al kiu la koncerna hundo estis kutimiĝinta. Per tio estas klarigita la bojado kaj ululado kaj la stranga konduto de la revivigita laboristo.

La lasta eksperimento de Polavský estis klarigonta, ĉu estas eble aliigi aŭ interŝanĝi du vivojn. Kun hundoj ne sukcesis tia eksperimento, estis necesa ia koncentrigo de objektoj, kiel li diris. Li elektis jam du knabojn, kun kiuj li volis fari la eksperimenton, sed li timis, ke li estas jam observata, kiurilate li estis prava.

Tial li luprenis ĉambron en Motol, kie estis efektivigota la eksperimento.

Nun mi venos jam al la afero, kiun sinjoro prezidanto ne komprenis.

Hora en ia gaja momento, kiun Horálek komprenis nur pli poste, kiam estis jam tro malfrue, proponis sin, ke li mem submetos sin al la eksperimento. Kaj li provokis eĉ Horálekon, ke ankaŭ ĉi tiu proponis sin. Polavský akceptis iliajn proponojn kaj efektivigis la interŝanĝon de iliaj vivoj.

Mi konstatas, ke mi estas Horálek.”

La prezidanto eĉ ne klopodis kvietigi la aŭskultantaron, li flustris ion al unu el la juĝaj alsidantoj kaj post nelonge staris du inspektistoj ĉe la flankoj de Hora.

Hora ridis amare:

”Vi opinias min frenezulo. Mi estus feliĉa, se vi estus pravaj. Estis promesite al mi, ke mi rajtos paroli ĝis la fino. Restu do afable paciencaj ankoraŭ mallongan tempon.

Mi ne scias, kiel Polavský efektivigis la aferon, ĉar li hipnotis nin.

Kiam ni revekiĝis, la ŝanĝo ŝajnis al ni tiel ridiga, ke ni kondutis kvazaŭ malgrandaj knaboj kaj Polavský devis eĉ admoni nin, ke ni ne atentigu la najbarojn.

Mi devas rimarkigi, ke estis interkonsentite, ke la interŝan ĝo daŭros maksimume duonan horon kaj ankaŭ Polavský baldaŭ invitis nin denove eksidi, por ke li hipnotu nin.

Mi sidis jam, sed Hora, al kiu plaĉis en mia pli juna korpo, deziris ĉiam, ke oni atendu ankoraŭ. Li pretekstis, ke estus dezirinde elprovi ankaŭ funkciojn de la korpoj post transplanto de vivoj. Li parolis multon kaj fine li persvadis ankaŭ min, ke mi konsentis, ke la interŝanĝo daŭru ĝis la venonta tago.

Ĉi tiu mia konsento estis kompreneble peko, pro kiu mi devas penti.

En ĉeesto de Polavský ni reciproke devoligis nin, ke ni indulgos unu la alian. Por eviti miskomprenon – mi estis ja edziĝinta – ni interkonsentis, ke ĉi tiun nokton ni restos ekster la hejmo kaj ke ni revenos nur matene al Motol, kie Polavský atendos nin je la oka por rekonduki nin al nia pli frua stato.

Mi konscias plene la seriozecon de la traktado en ĉi tiu ĉambrego, tial mi timas, ke mia priskribo de miaj travivaĵoj povus rezultigi nekonvenan – kvankam pravigitan – ridon. Mi ne rakontos do detalojn, kvankam mi scias, ke oni povus pruvi ilin per atestantoj, kiujn oni trovus eĉ ĉi tie inter la aŭskultantaro.

Miskomprenoj, kiuj limis kelkfoje kun sensencaĵoj, estis klarigataj kompreneble per influo de vino, ĉar ni kuraĝis elprovi nian ŝanĝon nur tie, kie ne estas konsiderata ĉiu vorto, sed ĝia mona fundo. Ni renkontis kelkajn konatojn kaj mi, vokita de sinjorino bone konata en certa ĉi tiea societo, estis eĉ honorita de konfido, transpreni iajn fakturojn de ŝia kudristino. Mi certigis ŝin, ke temas pri eraro kaj petis ŝin, ke venontan tagon ŝi sendu al mi neniujn fakturojn. Nur kiam ŝi diris al mi kelke da neatenditaj vortoj, kiujn mi ne intencis akcepti je konto de Hora, mi revenis al Hora kaj tiu insultis min. Li elprenis vizitkarton kun koverto el la monujo, kiun jam pli frue li estis elpoŝiginta el sia surtuto, kiun mi havis sur mia korpo, skribis ion sur la vizitkarton kaj sendis ĝin per kelnero al la menciita sinjorino.”

La prezidanto ridetis, sed la ŝtata prokuroro demandis:

”Kial vi ne skribis tion? La sinjorino devis ja rekoni la manskribon de Horálek.”

”Ŝi ne povis rekoni ĝin, ĉar tio estis manskribo de Hora. Ni entreprenis ja en Motol jam kelke de provoj kaj kiel Polavský antaŭvidis, la manskribo – estante nur formo de esprimo de la vivo – ne estis transplantita same, kiel la memoro, malamo kaj, kion mi speciale akcentas, same kiel animstato, kiun oni nomas inklino, simpatio.

Certe vi havas ĉi tie ion, kion skribis Hora en la antaŭa tempo; mi petas, ke estu aŭdata la prokuristo sinjoro Borovička, kiel malsamaj estis la manskriboj de ambaŭ kompanianoj de la firmo kaj kiel ĉiu el ili havis sian karakterizan subskribon. En bankentrepreno la subskribo havas sian signifon. Permesu, ke mi subskribu min kaj la sinjoro prokuristo esploru la subskribon.”

Kvankam la ŝtata prokuroro protestis, la prezidanto allasis la provon kaj Borovička jesis, ke tiel subskribis Horálek. Poste la akuzito skribis rapide kelkajn frazojn; ankaŭ ĉi tiurilate deklaris Borovička, ke tio estas skribmaniero de Horálek.

Sed la ŝtata prokuroro postulis, ke estu invititaj skribfakuloj, kiu postulo estis plenumita.

Samtempe la defendanto de la akuzito proponis, ke estu esplorata la animstato de la akuzito kaj la kunsido estu tiucele prokrastita. Post mallonga interkonsiliĝo la tribunalo rifuzis ĉi tiun proponon, tamen ĝi venigis fakulojn-psikiatrojn al la kunsido.

Konsiderante la cirkonstancon, ke estis jam tagmezo kaj krome pro tio, ke la aŭskultantaro estis treege emociita, la prezidanto interrompis la kunsidon kaj destinis, ke la posttagmeza kunsido komenciĝos je la dua kaj duono.

Posttagmeze estis faritaj ampleksaj aranĝoj, ke en la asizan ĉambregon estu enlasataj nur tiuj, kiuj havas enirbiletojn, krome ke la ĉambrego ne estu troplenigita, ĉar la tagmezaj ĵurnaloj publikigis jam koncizajn sciigojn pri la unuaj horoj de la antaŭtagmeza kunsido kaj la publikigita akuzo konigis kelkajn nekonatajn detalojn.

Antaŭ la punjuĝeja enirejo amasiĝis granda aro da publiko, kiu posttagmeze ankoraŭ pligrandiĝis.

En la asiza ĉambrego eksidis kelke da inspektistoj inter la aŭskultantaro.

La prezidanto malfermante la kunsidon admonis al trankvilo kaj deklaris, ke ĉiun ĝenanton tuj li elkondukigos.

Al fakuloj-grafologoj li transdonis la skribaĵojn faritajn antaŭtagmeze de la akuzito kaj manskribojn venigitajn de la bankfirmo Hora & Ko. Poste li invitis la akuziton, ke li daŭrigu siajn deklarojn.

”En tiu nokto ni travivis neatenditajn situaciojn kaj mi konfesas, ke komence estis plezure por mi, observi la homojn de alia vidpunkto ol ĝis nun, ĉar mi ne kutimiĝis ĉi tiun novan konduton de la homoj rilate min, kaj la konscio, ke ĉi tiu konduto ne koncernas min, ebligis al mi observi la homojn pli funde kaj lasi ilin agi laŭplaĉe.

Tio estis la unua parto, kiu helpis min elreviĝi.

Homojn, kiuj aliokaze ŝajnis al mi normalaj, mi vidis de mia nova observista vidpunkto tiel kompatindaj pro ilia penado pri mono, tiel malpuraj, tiel senkarakteraj, ke komence mi konjektis, ke miaj novaj okuloj eble estas kulpaj pri tio. Sed mi meditis kaj klarigis al mi la aferon ĝuste per tia nesperteco koncerne ilian abomenecon.

Tiel mi ekkonis, ke la homaj maskoj ĉirkaŭ ni ĉiam estas niaj fabrikaĵoj. Niaj pensoj estas tio, kio false desegnas al ni la mondon ekster ni.

Mi silentiĝis kaj Hora en mia korpo mokis min, ke mi trinku nur pli multe, ke mi digestos tion. Li proponis, ke li malkaŝos ion al mi por pligajigi min. Mi devis doni al li mian honorvorton kaj li deziris, ke mi donu al li mian manon: mi donis al li lian. Li nomis al mi sinjorinon, kiu sidis en societo proksime al ni vigle amuziĝante, kaj li garantiis, ke ŝi venos al mi en apartan ĉambron, se kaŝe mi vokigos ŝin eksteren. Li indikis al mi ankaŭ sumon, kiu nepre ne estis malgranda.

Konante la familiajn cirkonstancojn de la menciita sinjorino, kaj opiniante ŝin tute honesta – ŝi interrilatis ja ankaŭ kun mia edzino – mi rifuzis la proponon de Hora kaj male mi atentigis lin, ke por Horálek li trinkas iom tro rapide kaj tro multe.

En sia kuraĝo li proponis al mi konvinki min, kompreneble je mia konto, kiel li diris. Tion mi kompreneble ne permesis, male mi minacis, ke tuj mi forlasos lin.

Sed li mokridis min, ke tiel mi nepre perdus la veton.

Nun mi vidis, kia malagrablaĵo povus rezulti el nia ŝanĝo. Sed li obstine restis ĉe sia propono koncerne la menciitan junan sinjorinon kaj supozis, ke mi opinias lin babilaĉulo, kiurilate li estis prava.

Fine por ne inciti lin ankoraŭ pli multe kaj male ĝojatendante – kial mi neu tion – ke je lia konto mi ricevos kelke da kapofrapoj, mi faris, kiel li konsilis al mi.

Kiam venis la menciita sinjorino, je mia plej granda surprizo ŝi ne donis kapofrapon al mi, male laŭ ŝia konduto mi ekkonis, ke ŝi ne renkontiĝas kun Hora la unuan fojon, ĉar ŝi supozis kompreneble, ke mi estas Hora.

Ŝi traktis min kvazaŭ malgranda knabineto maljunan amindumanton kaj babiletis tiel, ke mi konsterniĝis; nun terurigis min, kion mi faras. Kaj ŝi demandis min, kial mi ne plu amas ŝin, ĉu ŝi ne plu plaĉos al mi, kaj tuj ŝi havis poŝtuketon ĉe la okuloj.

Sinjoro prezidanto, mi rakontas plejeble koncize tion, kion mi konsideras grava por klarigi mian pli postan konduton.

Mi certigis ŝin ĝentile, sed malvarme, ke ploro ne helpos ŝin. Ŝi volis esti trudema kaj tiam okazis io neatendita:

Kvankam mi iris al la menciita kunveno plena de abomeno kaj malŝato, mi rimarkis je mia surprizo, ke miaj manoj, mia korpo deziras agi tute alie, ol emis agi mia volo. Ne, tio ne estis instinkto en sia vera substanco, tio povis esti jam nur kutimo de instinkto, ĝis inerto aŭ io simila, sed ĉiuokaze tio estis treege ĉagrena por mi. La korpo de kvindekjara diboĉulo ne povas ja pravigi sian materian tendencon per seksa instinkto; tio estus ridinda.

Sammomente, kiam la sinjorino proponis sin al mi – bonvolu atenti tion, mi petas – en la sama momento mi eksentis nepran abomenon rilate la korpon, en kiu mi estis. Por diri tion mallonge: La korpo, en kiu mi estis, komencis naŭzi min.

La unuaj korpopartoj, kiujn mi ekvidis, estis kompreneble la manoj. En mia emocio mi streĉis la manojn for de mi por ne ektuŝi min per ili. Sed tuj mi rememoris, ke mi ne kapablas formeti la manojn; emociita mi frotis mian frunton.

Kaj tiam subite eknaŭzis min ĉi tiu frunto. Mi fortiregis la manon, la saman manon, kiu antaŭ nelonge naŭzis min.

Tiel iom post iom tute konfuziĝinta, mi staris senkonsila pro abomeno koncerne ĉiun parton de mia nova korpo, sentante teruran naŭzon pri la korpo, en kiu mi estis malliberigita.

Mi sportulo, kiu ĉiam zorgis pri sia eksteraĵo, mi, kiu ĉiam principe kulturis mian korpon, rimarkis subite je mia teruro, en kiel senforma karnobulego mi estas enfermita.

Mi estis scivola pri mi mem por ankoraŭ pli multe suferi kaj vidi humiligon; mi komencis ŝiri la vestojn de mia korpo.

Rekonsciigis min ekkrio de la menciita sinjorino: Mi demandis ŝin: ’Kio okazis al vi?’

Ŝi metis la manon sur sian buŝon kaj elspiris: ’Ho, kiel sovaĝa vi estas hodiaŭ!’

Mi kaptis ŝin je la ŝultro kaj tuj ni estis ĉe la pordo. Tie mi rekonsciiĝis, revenis al la redingoto, enmanigis al ŝi paperbonbonojn, pro kiuj verdire ŝi babiletis, kaj riverencinte ĝentile mi malfermis la pordon al ŝi.

Neniu el vi povas imagi, kia turmento estis por mi, surmeti la redingoton; mi opiniis, ke mi freneziĝos pro abomeno. Kvazaŭ ardanta najlo fiksiĝis en mia cerbo la penso: Tian potencon enhavas la mono de Hora! Kaj kion celis liaj donacoj al mia edzino?

Tuj mi komencis kalkuli kaj labori pri ĉiuj eblaj variaĵoj je la temo: mia edzino. Hora kaj mi.

Baldaŭ mi estis konfuzita, ke mi ekkredis tion, kion mi elpensis! Mi kredis ĉion, kio estis humiliga por mi.

La sola homo, kiu povis doni klarigon al mi, estis Hora.

Ho, kion mi diras, mi eĉ ne deziris klarigon, mi volis simple tuj havi Horan vid’al vide. Pelegata de suspekto kaj de miaj korŝiraj imagoj mi elkuris el la ĉambro, sed kunpuŝiĝinte kun kelnero mi rekonsciiĝis.

Mi diris al mi: Estu trankvila, ne trofervoriĝu, unue esploru ĉion. Tuj mi kombinis, kiel ili neos ĉion! Ĝis nun mi havis ja nur mian suspekton, kiun mi kredis, sed mi bezonis pruvojn.

En la koridoro mi ekpensis pri plia afero: Ĉu eble Hora uzos ĉi tiun mian aferon kun la sinjorino kaj volos fari skandalon al mi mem por havi ian motivon kontraŭ mi?

Mi komencis kompreni, ke mi estas nun sola, ke mi estas izolita, ke ili estas du kontraŭ mi.

Perforte mi trankviligis min, por ke Hora nenion rimarku je mi; mi volis ludi same, kiel ili ludis.

Hora ne estis plu en la dancejo. Mi konjektis, ke li persvadis min, por ke li povu agi same. Sed mi ne dubis, ke Hora misuzos mian korpon. Mi demandis kelneron, sed ĉi tiu klarigis al mi mian eraron. Hora foriris, sed en mian orelon li flustris, ke li kunprenis junulinon. Ili forveturis per aŭtomobilo, kiun Hora mendis dum mia foresto.

Bedaŭrinde li ne sciis la numeron, sed eble la pordisto scios, kien ili forveturis.

La pordisto palpebrumaĉis kaj diskrete li sciigis al mi la nomon de la hotelo. Mi veturis tien, sed oni neis, ke tia paro estus alveninta. Mi deklaris, ke mi venigos policon kaj faros skandalon. Mi legitimis min, kompreneble kvazaŭ Hora. Oni kondukis min en la kontoron, kie oni petis min ĝentile, ke mi atendu iom, ke oni rigardos denove.

Mi deklaris, ke mi serĉas mian edzinon, nome edzinon de Hora; oni ne konis Horan, mi povis do riski tion.

Post longa tempo venis la hotela direktoro kaj senkulpigis sin, ke ili rekonas la malagrablan situacion, sed ke la menciita sinjoro legitimis sin kaj male deklaris mian aserton erara, ke mi konfuzis la aferon. Sinjoro Horálek – oni citis mian nomon – laŭdire estis tre indignita kaj nun li forveturas el la hotelo kun sia edzino. Tiel mi faris skandalon nur al mi mem.

Mi elkuris sur la trotuaron, sed ili estis jam for. Kion mi estis faronta tiun nokton? Mi trakuris ĉiujn dancejojn unu post la alia, mi konjektis, ke tamen eble mi trovos lin. Mi travivis serion da okazaĵoj, ĉar mi ne konis ĉiujn homojn, kiujn konis Hora kaj mi ne supozis, kun kiuj li diboĉis. Mi ŝajnigis do esti iom ebria kaj sincere mi kondutis malhoneste je konto de Hora, se li ne hontis konduti eĉ pli malbone je mia konto.

Mi estus kisinta ebriulon, kiun mi ne konis kaj kiu aludis, ke mi havas ruzan kompanianon, ke mi atentu, ke li ne forveturu kune kun la kaso. Li menciis, ke li vidis lin en Colorado.

Sed tie oni konis nin, tie Hora permesis al si konduton, kiu estis rakontinda. Mi ektimis, kaj kuris al Colorado.

Hora estis ebriega. Ĉirkaŭ si li havis aron da tiel nomataj dancistinoj lasante sin ovacii de ili.

Indignita plejaltgrade mi etendis mian pezan, masivan manon kaj donis al li vangofrapon, nome mi donis la vangofrapon per lia mano al mi. Pri ĉi tiu paradokso mi ekpensis ĝuste, kiam la frapo jam estis klakinta sur la vangon. Tial mi ekkoleris tiom, ke mi donis al mi ankoraŭ unu. Ĉu vi komprenas? Mi donis ĝin al Hora, do al Horálek, mi Horálek kvazaŭ Hora.

Sinjoro prezidanto, konsciiĝante pri ĉi tiu komplikaĵo mi ne sciis, ĉu mi ricevis la vangofrapon, ĉu li. Imagu la situacion. Hora tuj komprenis la novan staton kaj klininte sin al mi, li diris impertinente: ’Nu, donu al vi! Via kapo estas admirinda, ĝi eltenus eĉ pli multe.’

Mi ne povas rakonti ĉion, kio okazis. Hora proponis, ke li batos sin en la kapon per botelo de ĉampana vino kaj invitis la dancistinojn, ke ili rigardu ĉi tiun spektaklon.

Mi protestis kaj minacis, ke mi elrompos ĉiujn dentojn al mi, sed je nepriskribebla gajeco de la ĉeestantoj li atentigis min, ke mi havas artefaritan dentaron.

Kiu kapablas imagi, kian guston mi sentis sur la lango?

Mi levis min, tio estas Horan, komprenu, Horan, kiu ebriigis Horálekon, nome min, tiom terure, komprenu, mi estis sobra, mi Hora, do Horálek.

Mia kapo eĉ nun denove turniĝas. Ni venis eksteren, mi ŝarĝis lin en aŭtomobilon kaj veturigis lin hejmen. En la poŝo mi trovis ŝlosilon, mi malŝlosis lian domon, elŝarĝis Horan kaj trenis lin en lian halon.

Kiam mi estis ŝlosanta lian domon, kun teruro mi rememoris, ke tiun homon, tiun ebrian beston mi devas verdire konduki en mian domon kaj tie lasi lin kun mia edzino.

Mi meditis, kion mi faru? Mi iris reen, eltrenis lin, elpoŝigis ŝlosilon el lia poŝo, malŝlosis mian domon kaj trenis Horan en mian manĝoĉambron. Li ekdormis sur kanapo kaj mi gardis lin ĝis komencis krepuskiĝi. Kaj mi restis tie ankoraŭ pli longe, por gardi lin. Kaj kiam mi ekkonis, ke la servistino baldaŭ leviĝos, mi devis foriri el mia propra domo kaj lasi tie la ebriulon en mia aspekto.

Mi ne senvestigis min en lia dormoĉambro, sed mi staris apud la muro kaj aŭskultis, ĉu apude ne eksonos bruo. Mi timis, kio poste okazus.

Tio povas ŝajni al vi gaja, sed mi ne emis ridi, mi ne povis ĝisatendi la matenon. Apude ili vekiĝis, mi aŭdis, ke oni trovis Horan, do min. La orelon mi havis tute ruĝa, kiel mi premis ĝin al la muro.

Sed Hora fariĝis prudenta. Li ŝanĝis la veston kaj antaŭtagmeze proksimume je la deka li eliris; kaj ni estis prezentontaj nin jam je la oka en Motol, kie Vašek atendis nin.

Tuj kiam Hora eliris, mi aliĝis.

Li vort-atakis min: ’Ĉu vi ne povis razi vin? Vi malhonorigas min. Ĉu vi ne alkutimiĝis ŝanĝi matene la veston?

Ĉu vi opinias, ke mi toleros, ke vi malhonorigu min en tiel detruita vesto?’

Estante kolera mi respondis, ke mi sentas plezuron, rekompenci lin iel. Ĉu vi scias, kion li faris? Li deklaris, ke li iros hejmen, se mi ne parolos prudente.

Mi minacis, ke tuj mi punbatos lin. Li grimacis, ke mi devis eĉ miri, kiel malbelan vizaĝon mi havas. Li diris nur: ’Vi meritus tion pro via konduto.’

Mi silentis do kaj rapidis ŝanĝi la veston. Bonvolu ne forgesi, kiel nun, tiel ankaŭ pli poste, ke ni estis reciproke tre bone konataj, loĝante apude ni konis reciproke niajn loĝejojn kaj unu la kutimojn de la alia.

Mi rapidis, li iris promenpaŝe, tiel ni atingis Motolon proksimume je la dekunua. Polavský ne ĉeestis plu. Do kion fari? Hora rigardis trankvile la poŝhorloĝon kaj menciis seke, ke mi iru senprokraste en la kontoron, kie atendis min laboro, nome lia laboro.

Mi atentigis lin, ke mi ne scipovas subskribi lian nomon.

Ni iris do kune. Interesa posttagmeza laboro, dum kiu ni estis devigataj paroli kun kelkaj el niaj bonaj klientoj, igis nin forgesi parton de la miskompreno. Hora konvinkis min, ke Polavský verŝajne ne estos trovebla pli frue ol vespere, kaj krom tio li ne povos akompani min al Motol; en la budo la afero vekus atenton, ke ni devas respekti kiel nin, tiel Polavskýn, fine ke Polavskýn oni tamen arestos iun tagon kaj ke ne estus agrable por ni, sidi kun li en malliberejo. Finfine mi konvinkiĝis, ke plej oportune estos iri denove al Motol nur matene, kiam Polavský certe atendos nin.

Per manpremo ni promesis al ni reciproke, ke ambaŭ ni kondutos bonmore, vespere ni iros manĝi en iun nekonatan gastejon, kaj entute, ke ambaŭ ni kondutos dece.

Antaŭ sia foriro Hora atentigis min, ke mi devas kunpreni monon; li havis neniun plu.

Ni kondutis dece, baldaŭ ni iris hejmen por dormi.

Adiaŭante mi atentigis Horan, ke eĉ plej malgrandan malkorektaĵon mi ne toleros, sed nur la cirkonstanco, ke mia edzino estis malsana, trankviligis min.

Matene ni estis ĝustatempe en Motol, eĉ antaŭ la oka, sed Polavský ne ĉeestis. Mi estis jam maltrankvila; sed Hora kvietigis min, ke mi ne zorgu senkaŭze, ĉar mi vidis ja, kiel prudente li kondutis hieraŭ dum la tuta tago.

Hodiaŭ ni trovos Polavskýn kaj ĉio estos reordigita. Kelke da tempo li parolis al mi kaj mi miris pri mi mem, ke tamen mi ne estas tiel malbela, mi komencis esti kontenta pri mia eksteraĵo. Mi opiniis, ke la spertoj de Hora kun mia fizika personeco ne estas forĵetindaj. Mi timas, ke tiu senhontulo opiniis tiam same.

Ni estis iom scivolaj; nu, ni hardiĝis iom. Ni iris al la borso, kie mi efektivigis kelkajn nenecesajn vendojn.

Tial Hora atentigis min kaŝe, ke mi ĉesu, ĉar miaj spekulacioj kostos pli multe, ol se ni estus tutan nokton en Colorado; verdire li estis prava.

Ni tagmanĝis en la Komunuma domo, kio estis tre kuraĝa, ĉar tie ni estis konataj eĉ al ĉiu seĝo.

Mi ludis do la rolon de milionulo, Hora okulumis kun virinoj, ĉiam mi devis admoni lin.

Posttagmeze li kondukis min denove en la kontoron, kie amasiĝis sufiĉe da laboro, ĉar Hora ne kapablis aranĝi aferojn de mia fako; li simple ne scipovis tion. Mi ordonis do, transporti miajn fakajn aferojn en la ĉambron de Hora kaj tie mi klopodis mem finaranĝi ĉion.

Hora uzis oportunan momenton por foriri, promesante, ke li revenos baldaŭ. Sed mi atendis du horojn kaj timis, ke li faros ian malhonestaĵon je mia fizika konto.

Ne okazis tiel; li diris al mi, ke li estis en Košíře ĉe Polavský. Li promesis al Polavský du hundojn por eksperimentoj, kvazaŭ por rekompenci lin, ke li efektivigis tiun interŝanĝon de ni. Sed mi ne vidis plu ian avantaĝon en tiu interŝanĝo. Fine estis al mi egale, kion opinias Hora, ĉefe interesis min, ke li alportis al mi sciigon de Polavský, ke ni venu morgaŭ matene; mi ekkonis laŭ la paroloj de Hora, ke ankaŭ al Polavský faras zorgojn nia longdaŭra interŝanĝo. La sinjoroj scias jam, ke Hora aĉetis du dogojn, tre sovaĝajn hundojn. Mi mencias, ke Polavský deziris lupohundojn, kiun rason li konsideris plej inteligenta kaj ankaŭ tial, ĉar li efektivigis jam kun lupohundoj kelke da eksperimentoj, kiuj kontentigis lin.

Li deziris prilabori la saman materialon.

Ankaŭ tiun vesperon Hora kondutis prudente, sed nur ĉar mi observis lin ĉiam kaj eĉ por momento ne foriris de li. Li faris ĉion eblan por forkuri, ja li plendis eĉ pri miaj bonaj kaj konservitaj vivofortoj; sed nenio helpis lin. Mi kondukis lin en mian hejmon kaj, mi konfesas, mi mem ne kapablis ekdormi.

Mi rememoris pri kelkio kaj timis pri mia edzino. Ŝi komencis resaniĝi kaj denove ŝi estis alloga kaj iom pli gaja. Mallonge, dum la tuta nokto mi ne fermis eĉ okulon.

Matene mi eliris kiel unua, estis belega tago, do mi promenis. Fine eliris ankaŭ Hora kaj mi instigis lin rapidi, por ke ni denove ne venu tro malfrue. Kiam ni proksimi ĝis al la brikfarejo, ni ekvidis malsupre aron da homoj, maldekstre de la barejo, en kiu staris la budo de Polavský. Mi ekpensis: Kio okazis tie? Ni plirapidigis niajn paŝojn, ankaŭ Hora estis ekscitita. Mi rigardis lin de la flanko, li estis pala.

Mi demandis iun homon, kial la homoj atendas ĉi tie:

Li respondis mallonge: ’Hodiaŭ en la nokto hundoj disŝiregis Vašek-on!’

Mi ekŝanceliĝis, sed Hora estis tiel forta, ke li apogis min. Ni ne iris al Motol; verdire mi ne scias, kiel mi iris kaj kien Hora kondukis min. La krepusko ĉirkaŭis min kaj mi estis senvola. Mi rekonsciiĝis nur en ia gastejeto en Košíře, mi ne scias plu, kie tio estis. Mi rememoras nur, ke Hora konsolis min; li certigis min, ke la afero estas riparebla, ni devos nur atendi iom, aliaj akiros ankaŭ tiajn spertojn, kiajn havis Polavský, precipe, se ni donos diversajn klarigojn al ili. Sed mi, mi ne forgesis, ke el la agado de Polavský ni scias verdire nenion, krom la rezultoj.

Li kondukis min al la kontoro kaj lasis min tie. Li diris, ke mi estas tro emociita, ke mi ripozu kaj atendu iom. Li ordonis alporti tagmanĝon al mi kaj – kiel mi eksciis pli poste – al niaj oficistoj li klarigis, ke dum ia spekulacio en Vieno mi suferis ian perdon, kiu konsternis min.

Posttagmeze mi rekonsciiĝis iom kaj eklaboris por trankviliĝi. Neniu ĝenis min, oni permesis al neniu eniri mian ĉambron, mi havis do necesan trankvilon. Hora posttagmeze ne montriĝis plu kaj proksimume je la kvina li telefonis, ke li volas diri ion al mi, ke mi venu hejmen, proksimume je la sepa vespere.

Mi estis konsternita kaj eĉ scivola mi ne estis, kion li volas diri al mi. Mi sciis, ke la profitojn de la pasinta kaj de la antaŭaj jaroj li havas kaŝitaj eksterlande, parton – ja eĉ pli grandan parton – de ili li havis en Vieno, kie li efektivigis per ili sufiĉe bonajn spekulaciojn.

Hora en mia korpo forveturis Vienon.

Kion mi estis faronta? Mi estis apatia, mi iris dormi.

Matene la sekvintan tagon, tio estas jaŭde, vekis min la mastrumantino de Hora, nun la mia. Mi dormis iom pli kviete, ĉar almenaŭ Hora estis for kaj mia edzino ne estis do en danĝero.

La afero estas stranga kaj mi timas, ke vi ne komprenas min. Ni iradis ja kun mia edzino tre ofte danci, ni vizitis societojn kaj mi ne estis ĵaluza. Nun kvazaŭ freneze mi amis mian edzinon, mi sopiris ŝin, mi volis posedi ŝin. Mi meditis, kiel mi kondutus nun al ŝi, kiel mi estimus ĉiun momenton de ŝia ĉeesto. Mi sopiris tiel freneze mian edzinon, kiu – se mi rigardis miajn fremdajn manojn – verdire ne plu apartenis al mi. Frumatene mi iris en la kontoron, sed mi sidis tie kvazaŭ en fajro.

Mi fuĝis hejmen, sed la hejmo ne apartenis plu al mi, mi estis eksigita el ĝi kaj ne sciis por kiom longe.

Je tagmezo venis la polico al mi. Kiel mi eksciis pli poste, sendis ĝin al mi mia edzino kaj sinjoro doktoro Kovařík; fine tio ne estas tiel grava. Oni demandis min, kie mi aĉetis la hundojn, kiujn mi donacis al Polavský. Kompreneble oni demandis min, kial mi donacis ilin al li.

Mi estis en tre ĉagrena situacio, mi forgesis priparoli tion kun Hora kaj mi timis, ke ni diros ĉiu ion alian. Tial mi elturniĝadis, kiel estis eble, sed efektive mi enplekti ĝadis.

Se mi estus sciinta almenaŭ, kie Hora aĉetis la hundojn, sed eĉ tion mi ne sciis. La afero finiĝis tiel, ke oni invitis min al la komisarejo, kien mi estis venonta tuj posttagmeze. Mi estis konvinkita, ke oni retenos min tie.

Mi havis novan zorgon, ke mi devos lasi la edzinon nekontrolata.

Mi ekmeditis, kion ŝi eble faras nun, ŝi estis ja apartigita de mi nur per muro. Mi aŭskultis kaj aŭdis apude muzikon, radion. Mi decidiĝis, ke mi demandos, ĉu ŝi eble scias, kie Hora aĉetis la hundojn. Eble ni menciis tion dum ŝia ĉeesto; mi ne sciis.

La servistino ne volis enlasi min, sed mi sekvis ŝin, ĉar ŝi diris, ke ŝi devas demandi, ĉu estas permesite enlasi min.

Mia gorĝo kuntiriĝis pro amareco, kiam mi ekvidis mian edzinon en la brakoj de sinjoro doktoro Kovařík.”

Kovařík tuj protestis.

”La esprimo uzita de mi ne estis ĝuste komprenita; vi tenis ŝin en la brakoj, sed vi dancis. Okazis jam la duan fojon, ke mi surprizis vin en mia domo dancanta dum mia foresto kun mia edzino laŭ radiomuziko.

Mi estis surprizita; mi mem plej altgrade konsternita kaj jen mia edzino dancas kun junulo. La tiel nomataj modernaj dancoj estas ja tiel voluptigaj ke – por ne konduki maldece – oni povas danci ilin nur publike.

Mi ne kapablis regi min kaj diris proksimume jenon:

’Ne koleru pri mi, ke la duan fojon mi ĝenas vin.’ Aŭ eble iel simile mi diris tion. Forgesinte mian ŝanĝon, mi opiniis tion ironie. Mia edzino reagis kompreneble je miaj vortoj kaj demandis, kial mi diras: la duan fojon. Mi ne povis diri ĉion al ŝi. Mi demandis pri la nomo de tiu homo, kiu vendis la hundojn al mi. Nekompreneme ŝi rigardis min kaj ankaŭ sinjoro doktoro Kovařík verŝajne ne pensis tro bone pri mi.

Mi faris plian eraron. Timante, ke mia edzino restos senŝirma, se oni arestos min, mi petis ŝin, ke ŝi forvojaĝu al banloko. Ŝi rifuzis eĉ sufiĉe energie.

Mi observis mian edzinon kaj sinjoron doktoron kaj serĉis novan danĝeron. Mi estis jam tiom terurigita, ke mi serĉis danĝeron ĉie, ja mi suspektis eĉ sinjoron doktoron Kovařík.

Perdinte prudenton mi petis lin, ke li iru kun mi en la apudan ĉambron. Mi volis forigi lin iamaniere kaj supozis, ke tio estos facila afero. Fine tamen li plenumis mian ripetitan peton kaj akompanis min en la apudan ĉambron, kie mi proponis al li monon por vojaĝo eksterlanden.

Eble mi diris al li ’por studvojaĝo’, mi ne rememoras plu, mia kapo turniĝis. Sinjoro doktoro rifuzis.

Ŝanceliĝante mi eliris el mia propra domo kaj reakirinte iom da prudento mi telegrafis al Hora, ĉar mi sciis, kie li loĝas kutime dum siaj vizitoj en Vieno, ke li revenu senprokraste.

En la polica direkcio mi ne restis, oni ne arestis min; mi konjektas, ke ili mem ne sciis ankoraŭ, kion ili celas rilate min. Ili invitis min por la venonta tago matene.

Ankaŭ ĉi tiu matena demandesploro restis senrezulta.

Mi rapidis hejmen, kien jam estis revenonta Hora el Vieno. Li revenis kaj tuj li vizitis min, atakante min pro tio, ke mi ne sciis indiki al li ian gravan motivon, pro kiu mi telegrafe revenigis lin.

Male mi klarigis al li la gravecon de la situacio koncerne min, ke estos necese klarigi ion, ke mi ne toleros, ke li loĝu plu en mia domo, ke mi ne intencas ludi ian komedion en lia korpo. Mi diris al li tutan serion da malagrablaĵoj.

Klare mi esprimis, ke mi ne toleros, ke li vivu kun mia edzino kaj akiru ŝin sub la masko de mia korpo.

Eble, ke mi kriis.

Malvarme kaj moke li minacis min: ’Se vi kondutos tiel, oni metos vin en frenezulejon.’

Tio estis vipilo, per kiu li poste vipis min ĉiam, kiam ajn estis necese timigi min. Mi estis senpova.

Li ne bezonis deklari, ke li ne rememoras pri io, li ne sentis neceson aserti, ke ne plaĉas al li en mia korpo, kaj ne estis necese, ke li rezignu je mia edzino, ĉar mia edzino estis bela kaj dezirinda.

Mi antaŭvidis, ke mi ne venkos, se mi kontraŭbatalos lin rekte.

Li forlasis min atentigante, ke mi ne faru sensencaĵojn kaj klopodu alkutimiĝi al mia nova situacio, ke li ne forgesas min, ja eĉ pripensas, kiel fari mian situacion tolerebla.

Li aludis arogante, ke verŝajne li ne kapablos redoni mian edzinon al mi, ĉar li supozas, ke mia edzino havas iajn antipatiojn kontraŭ mi. Li diris, ke ni devas trankvile atendi ian pluan intervenon, kiu eble venos.

Li lasis min hejme kaj forveturis al Praha. Mi ne manĝis, mi ne havis apetiton. Mi meditis pri mia nova situacio kaj klopodis trovi ian elirejon.

Mi ekpensis, ke ni povus likvidi la kompanion, ĉiu el ni fondus al si novan ekzistadon, dum ni ne sukcesus reveni en niajn proprajn korpojn. Mi antaŭvidis, ke la edzinon mi ne lasos al li; al ĉiu alia, nur ne al li.

Plej multe suferigis min ĝuste la ebleco, ke mia edzino povus ami ĉi tiun monstron, ke ŝi povus aparteni al li. Mi volis ŝirmi ŝin kontraŭ humiligo, senhonorigo, ĉar kio alia estas tio, se tria persono sub masko de mia korpo entrudas sin en niajn plej delikatajn intimaĵojn.

Ĉi tiun problemon mi nepre ne kapablis solvi. Li estas en mia korpo, do ne temus pri peko de mia edzino.

Eble, ke ne temus ankaŭ pri senhonorigo, se ŝi apartenus al mia korpo.

Tuj mi rifuzis ĉi tiun opinion, tio estis malhonestaĵo; mi ĉesis rigardi la korpon de Hora kvazaŭ la mian.

Iom post iom mi vidis en li similulon, kiu uzas sian similecon nur por trompadi nin.

Posttagmeze mi ne trovis Horan en la kontoro. Vespere li ne venis hejmen; mi forveturis denove al Praha kaj serĉis lin. Mi trovis lin en Colorado, kie li diboĉis en nepriskribebla maniero. Kion oni faris tie, estis plej abomenaj orgioj, kompreneble en apartigita ejo, ĉar cetere ili estas tie tre decaj kaj ŝatas konvenajn formojn.

Li invitis min, ke mi diboĉu kun li. Ne povante foriri mi atendis, ke tamen mi sukcesos logi lin eksteren kaj hejmen. Mi konjektis ankaŭ, ke mia ĉeesto igos lin iom prudenta.

Tiel mi fariĝis fine atestanto de ĉiuj abomenaĵoj, kiujn fari mi neniam estus kuraĝinta sen perdo de la lasta iometo da respekto al mi mem. Hora diboĉis je konto de mia korpo.

Dum la unuaj antaŭtagmezaj horoj mi veturigis lin hejmen komplete ebrian.

Kia estis mia animstato, kiam mi estis devigata transdoni lin, kvazaŭ min, en tiel abomena stato al mia kara edzino, kiu nur antaŭ nelonge leviĝis de la lito, kiu povis esti ŝia mortlito.

Mi vidis, kiel mi detruas ŝian imagon pri mi, kiel ŝi devas plej baldaŭ malestimi min. Mi rimarkis, kiel mia konduto ŝajnas tute komprenebla al ŝi post ĉio, post nia ĝisnuna kvieta, paca kaj deca kunvivo.

Malamo kreskanta ĝis terurigaj dimensioj plenigis min kaj la unuan fojon mi ekpensis, ke ne restos al mi alia rimedo, ol mortigi ĉi tiun homon. Sed kion signifus tio por mi? Ke unufoje por ĉiam mi fermus la pordon post mi kvazaŭ post Horálek, kvazaŭ post la edzo de mia edzino kaj, ke ne estus plu eble reveni kaj konfesi.

Se mi ne estus pensinta pri ĉi tio, mi estus mortiginta lin jam sabate.

Mi rimarkis krome, ke mia edzino opinias min kulpa pri la mizera stato de Hora, pri kiu ŝi supozis, ke li estas mi. Ŝia rigardo estis plena de malamo kaj malestimo. Ŝi ne respondis al mi kaj mi male estus ŝatinta surgenuiĝi antaŭ ŝi.

Ne satdorminte mi veturis al la kontoro, kie amasiĝis neprokrasteblaj aferoj; la malzorgemo de Hora mirigis min.

Sed en la kontoro kaptis min ideo: mi ne komprenis, kiel mi povis tiel longe ne atenti ĝin. Okazas jam tiel.

Kompreneble de post tiu momento mi estis tuj konvinkita, ke Hora estis en Vieno por havigi monon al si, respektive, ke li kaŝis sian havaĵon transportinte ĝin aliloken, por ke mi ne plu povu malhelpi lin kaj li estu ĉiuflanken libera. Li kapablis legitimi sin per la necesaj dokumentoj, la subskribo estis la lia. Multon li havis certe deponita ankaŭ en devizoj. Simple li faris ordon, por ke nenio restu por mi.

Kun tuta minacemo aperis antaŭ mi la timego, ke li volas forvojaĝi kun mia edzino.

Mi veturis hejmen, li ne estis tie. Oni diris al mi, ke li tagmanĝas en la Komunuma domo. Mi trovis lin jam taĝmanĝinta en la kafejo. De tiu momento mi alkroĉiĝis al li kaj deklaris, ke mi ne forlasos lin plu. Mi estis lia ombro.

Komence li mokridis min kaj incitis, aĉetadis diversajn aĵojn al si – kaj mi vidis kun teruro, ke li havigas al si vojaĝnecesaĵojn. Sur Příkopy li postulis, ke mi ne malhelpu lin plu, ĉar ekzistas aferoj, kiujn mi ne bezonas vidi. Li aldonis, ke temas pri ia delikataĵo, pri iu sinjorino, kiel li diris. Mi protestis, ke li dubindigu mian nomon per siaj dubindaj erotikaĵoj. Mi postulis, ke li atendu, ĝis li ree estos en sia korpo.

Li skuis la ŝultrojn: ’Ĉu mi scias, kiel vi mastrumas tion, kio estas ankoraŭ mia bonhavo?’

Ekscitegite mi diris al li, ke vane li klopodas, ĉar mi ne forlasos lin plu. Sed mi invitis lin al mallonga interparolo, kiu eble povus rezultigi interkonsenton.

Tuj li konsentis, atendante ian proponon de mi. Mi deklaris do, ke mi agnoskos nian nunan interŝanĝon, ke intertempe mi nenion entreprenos, sed kondiĉe, ke ni likvidu la kompanion.

Li estis agrable surprizita, sed li imagis la aferon laŭ sia maniero. Li proponis milionon da kronoj al mi, se mi tuj malaperos ien.

Mi klarigis al li lian eraron. Mi volis, ke li forvojaĝu eksterlanden kaj male mi proponis al li, ke mi plugvidon la firmon kaj sendados al li proporcian profitsumon. Tio certe estis konvena negoco. Mi donis min por forigi lin.

Post mallonga medito li akceptis mian proponon.

Ne necesis io plia, ol ke li subskribu al mi kelke da blankodokumentoj, mi mem estis plenigonta ilin laŭbezone.

Koncerne subskribadon en pli posta tempo ni aranĝus jam iel la aferon.

Li estis eĉ kontenta kaj deklaris, ke li ĝojas, ke mi trankvili ĝis.

Ni venis al la Václav-placo kaj tie li intencis adiaŭi certigante min pri sia plej granda bonvolo; li pretekstis, ke li devas aĉeti ankoraŭ ion. Ni disiris do. Sed mi ne iris tro longe kaj ekpensis, ĉu mi povas fidi lin. Mi iris do reen kiel eble plej rapide kaj postiris lin sur la maldekstra flanko de Václav-placo.

Mi konvinkiĝis, ke mi estis prava, nefidante lin. Post kelke da minutoj mi ekvidis lin; li ne estis sola, brakon en brako li kondukis mian edzinon. Mia koro volis ĉesi bati, nigraj cirkloj turniĝis antaŭ miaj okuloj. Tio do estas tiu aludita delikataĵo.

Mi perdis prudenton kaj rapide ekiris renkonte al ili.

Sed antaŭ mi ili eniris konatan vendejon de virina tolaĵo.

Mi timis eniri post ili. Mi timis fari skandalon dum ĉeesto de mia edzino. Sed plej multe mi timis, ke Hora arestigus kaj forveturigus min al frenezulejo.

Mi staris antaŭ la elmontra fenestro kaj observis, kiel ili aĉetis tie silkan tolaĵon kaj aliajn virinajn necesaĵojn; senpove mi rigardis tra la fenestro, kiel li kondutis kun parvenua intimeco kaj kompreneble kvazaŭ li estus aĉetanta tiajn aĵojn jam kelkan fojon kun mia edzino.

Li konsilis ŝin kliniĝinte familiare al ŝi kaj en unu momento ŝi eĉ frapis lin, ke li ne parolu tro multe. Mi rimarkis, kiel li rigardas en ŝian dekoltaĵon per rigardo de posedanto. Mi rimarkis, kiel li elektis por ŝi helverdan kombinaĵon kudritan el malpli ol dudek kvadrataj decimetroj da silko.

Mi furiozis. Mi timis, ke mi frakasos la vitran tabulon kaj ekkrios en lian vizaĝon teruran veron, ke li estas ŝtelisto, kia ankoraŭ ne naskiĝis en la mondo. Li ŝtelis al mi la koron, li ŝtelis al mi la edzinon.

Mi tremis kvazaŭ tremola folio, kiam ili eliris, sed kiam mi staris vid’al vide kontraŭ ili, eĉ vorton mi ne kapablis prononci.

Ŝi premis sin al li kvazaŭ serĉante ŝirmon, li rigardis min malestime kaj de supre, iel grandsinjore, kaj mi ne mortigis lin tuj, ne, mi salutis ilin.

Ili eniris aŭtomobilon kaj forveturis, eĉ ne rerigardinte.

Mi ne rememoras, kion mi faris poste, mi ne rememoras, kie mi estis vespere, mi scias, ke mi serĉis ilin, sed ke ili ne estis hejme. Mi veturadis tra Praha, traserĉis gastejojn, mi ne trovis ilin. Versimile ili estis en iu teatro. Mi antaŭvidis kaj konsolis min per tio, ke ili ne restos tro longe ekstere. La edzino tamen ankoraŭ ne estis tute sana kaj devis atenti sian sanstaton.

Ili venis proksimume post la dekunua vespere.

La revolveron mi havis jam preparita. Kiam ili foriris supren en la dormoĉambron, mi kuris tra la ĝardeno al la domo. Mi ekvidis, ke la servistino preparis la liton por Hora malsupre, ke li dormos do malsupre. Mi observis lin, ĝis li kuŝiĝis, kaj ĝis la mateno mi gardestaris ĉe la fenestro.

Kiam la domo malheliĝis kaj eĉ ne unu lumo restis en ĝi, mi timis, ke mia kapo krevos, ĉar mi ne vidis, kio okazas en la domo, kaj mia revolvero estis senvalora.

Iel mi ĝisatendis la matenon, reteninte min, ke mi ne turnu la revolveron kontraŭ min kaj ne mallongigu mian suferon per tio.

Nur la penso pri mia edzino donis forton al mi, ke mi ne faris tion.

La mateno trankviligis min iom, mi vidis, ke Hora kuŝas malsupre. Mi diris al mi: Se li estus suprenirinta, li ne estus reveninta malsupren. La edzino estis ankoraŭ malforta, nur tial verŝajne ŝi ne permesis al li dormi supre.

Mi ekdormis poste sur kanapo estante tute elĉerpita.

Estis dimanĉo. Bruego de aŭtomobilo vekis min; mi elkuris sur balkonon, sed ekvidis nur polvon post la aŭtomobilo.

Mi ne sciis, kien ili forveturis; la servistino ne sciis tion.

Ne demandu min, kion mi faris; mi ne scias tion. La mastrumantino venigis kuraciston. Mi opinias, ke kun riverencoj mi forsendis lin, se mi ne estis malĝentila.

Nur aŭtomobila signalo rekonsciigis min. Ili revenis.

Ŝi ruĝvanga kaj kontenta, li tre kontenta. Elirante el la aŭtomobilo ili ame alridetis unu la alian.

Mia edzino havis en la okuloj flametojn, kiujn mi bone konis.

Mia edzino havis ĉirkaŭ la lipoj trajton, kiu pli frue promesadis al mi.

Kaj mi havis korpon de kvindekkvinjara voluptulo, diboĉ-kadukulo.

Mi revenis en la ĉambron, ĵetis min sur la plankon, deŝiris vestojn de la korpo kaj mordis miajn fingrojn. Mi sentis, kiel senpova mi estas kaj kiel vana estas mia klopodo.

Mi svenis. Kiam mi rekonsciiĝis estis senbrue apude.

La servistino ne volis enlasi min, cetere, kial mi rakontu tion la duan fojon al vi, ĉio estas vero, kion jen la atestantino, la servistino, rakontis al vi.

Hora elĵetis min kaj per tio estis finita la afero inter ni.

Mi staris denove en la ĝardeno kaj observis ilin dum la vespermanĝo, ĉiujn iliajn alridetojn; mi ne aŭdis, kion ili flustris inter si, sed mia edzino milde forŝovadis lin kaj ŝiaj vangoj ruĝiĝis pro honto.

Mi vidis, kiel familiare li premis ŝin al si, kiam ili dancis.

Mi vidis tra la fenestro, kiel mia edzino pro efiko de la ĉampana vino momenton post momento fariĝis pli gaja, pli petolema.

Mi konsolis min, ke denove li dormos malsupre kaj ŝi supre sola.

Ne okazis tiel.

Ili eliris el la manĝoĉambro, estingis la lumon kaj post nelonge eklumiĝis la dormoĉambro en la unua etaĝo.

Mi alportis ŝtupetaron el la korto kaj ankoraŭ ĝustatempe mi estis suprenŝtupinta. Mia edzino ŝanĝis le veston kaj li staris flanke apud la pordo. Tio estis ŝia kutimo; ŝi ne permesis al mi, ke mi ektuŝu ŝin, antaŭ ol ŝi estis fininta sian noktotualeton. Mi ekvidis piĵamon, kiun mi estis aĉetinta al ŝi. Li staris kaj liaj okuloj brilis.

Li ne obeis kaj faris salton.

Sed li ne atingis ŝin.

Mi pafis, mi ne scias kiomfoje.”

La akuzito klinis la kapon kaj eksilentis. La aŭskultantaro ekbruis, ankaŭ la asizanoj komencis interparoli.

Sed ĵus ekstaris jam la defendanto kaj postulis, ke la tribunalo decidiĝu interrompi la kunsidon, por ke povu esti esplorata la spirita stato de la akuzito.

La akuzito ekkriis:

”Mi protestas, ke vi faru frenezulon el mi; mi konfesas, ke mi pafis, sed vi ne povas nei, ke mi mortigis mian korpon.”

Ankaŭ la psikiatroj aliĝis al la propono de la defendanto.

La tribunalo eliris por interkonsiliĝi kaj post nelonge, dum granda emocio de la publiko, la prezidanto deklaris, ke la kunsido estas interrompata por povi esplori la spiritan staton de la akuzito.

Ĉi tiu protestis kaj ne volis esti forkondukata.

* * *

La eliranta publiko plenŝtopis la koridoron. Tiel okazis, ke ambaŭ psikiatroj renkontiĝis kun Kovařík.

”Jen nia doktoro Kovařík. Kion vi diras pri tio? Estas efektive mirige, kiel scipovas kombini tiu frenezulo. Ankaŭ vin li estus preskaŭ enplektinta en la aferon; sed ni estas ja ankoraŭ ĉi tie. Li estas kompatinda homo.”

Kovařík respondis nur post kelka tempo:

”Li estas malfeliĉa homo.”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.