La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI EN LI

Aŭtoro: Ladislav Vladyka

©2026 Geo

La Enhavo

1

Kolportistoj, disvendantaj ĉe stratanguloj tagmezajn ĵurnalojn, vokadis je preterpasantoj kaj, tretante de unu piedo sur la alian, ili suprenlevadis ekscitite la manon tenantan la ĵurnalon, kaj kriis:

Sensacia trovaĵo en Košíře! – Viktimo de periferio! Morta kaj tute senvestigita junulino trovita sur la strato! Ĉu nova Šmukýřka?

La preterpasantoj amasiĝadis ĉirkaŭ la kolportistoj kaj prenadis la gazetojn el iliaj manoj: Foririnte kelkajn paŝojn, ili haltadis, legante el malfalditaj ĵurnaloj.

La popolo de Praha havis sensacion, kiu plenigadis ĝiajn scivolajn okulojn kaj sentojn per emociaj kaj akraj imagoj. Sub dike presitaj titoloj nigris en la ĵurnaloj konciza priskribo de la okazaĵo. Evidente la tagmezaj ĵurnaloj estis sciigitaj pri la okazaĵo nur malfrue kaj kapablis publikigi nur plej gravajn sciindaĵojn. Nur La Tagmezo pruvis sian aktualemon kaj dediĉis al la trovaĵo konsiderindan parton de la unua paĝo:

!! Terura trovaĵo en Košíře !!

Hodiaŭ matene, proksimume post la sepa, pasantoj trovis apud la ŝoseo al Plzeň malantaŭ Košíře proksime de kruco, kiu staras ĉe la disvojiĝo apud la kasofabriko de Volaňský & Ko, kadavron de junulino tute sen vestoj kaj ŝuoj. La pasantoj kovris la kadavron per peco de sakŝtofo trovita proksime de ĝi kaj venigis policiston. Nia redaktoro, kiu senprokraste forveturis al la trovejo, telefonas al ni jenajn detalojn pri la terura trovaĵo:

La trovejo de la kadavro de tiu kompatinda junulino situas proksimume kvar minutojn post la finstacio de la elektra tramlinio numero naŭ. Ĉe la dekstra stratflanko, se oni iras en la direkto al Plzeň, post la bieno Zámečnice ĉirkaŭita de ĝardeno, en kiu vekas atenton altaj kaŝtanarboj, dispartigantaj la ĝardenon per aleo kaj malantaŭ ĝuste nun konstruata domo en senkultura kampo proksimume tri metrojn pli alta ol estas la strato, de kiu ĝi estas apartigita de muro, prezentas sin la bieno Klimentka, unuetaĝa konstruaĵo kun aligitaj stalo kaj garbejo. Proksimume sesdek metrojn malantaŭ Klimentka la menciita apartiga muro deflanki ĝas de la ŝoseo kaj lasas tiel okmetran spacon por herbejo kun aleo, tra kiu kondukas irvojeto paralele al la ŝoseo.

Apud malgranda ŝtonkruco la irvojeto kondukas denove sur la ŝoseon, de kiu samloke deflankiĝas vojo al la brikfarejo de Bečka kaj pluen al la tombejo de Košíře. Iom post la kruco malantaŭ arbustaĵo, kiu borderas la kamporandon super la muro, hodiaŭ matene preterpasantoj trovis nudan kadavron de junulino. La kadavro restis nerimarkita de pli fruaj pasantoj – oni devas mencii, ke de post la frumatenaj horoj trapasas tie al Praha granda aro da veturiloj kaj precipe konsiderinda nombro da laboristoj – al la policejo en Košíře alportis la unuan sciigon iu junulo, kiu tamen diris, ke malantaŭ Klimentka oni trovis svenintan virinon, tute senvestigitan.

El la policejo oni teletonis do senprokraste por venigi veturilon de la savbrigado, kiu post kvaronhoro alvenis al la trovejo. Intertempe estis venigita ankaŭ kuracisto el la proksimaj komunumaj domoj, kiu esploris la trovitan junulinon.

Proksimume dudek policistoj nur penege retenadis la amasiĝintajn homojn. La rezulto de la kuracista esploro estis neatendita. La kuracisto konstatis, ke la kadavro estas ankoraŭ varma, sed la koro ne batas plu. Eĉ plej malfortan spiradon li ne kapablis konstati. Sur la tuta korpo, kiom estis konstateble dum la unua esploro, estas videbla neniu vundo des malpli tia, kiu povus rezultigi morton. Nur sur la maldekstra piedo la nudpieda junulino havis malgrandan vundon, devenantan verŝajne de akra objekto – eble de vitro – sur kiun la junulino estis paŝinta. Ĉi tiu vundo sangis, sed kiam la kadavro estis trovita, la sango estis jam koagulinta. Ĉar la kuracisto konstatis morton, la aŭtomobilo de la savbrigado reveturis kaj la kadavro restis sur la trovejo ĝis la alveno de la juĝa komisiono. Intertempe estis necese plimultigi la polican gardistaron, ĉar el proksimaj domoj alvenadis ĉiam kaj ĉiam novaj scivoluloj. Pri la trovaĵo oni diskutadis emociite kaj esprimadis plej diversajn kombinaĵojn. Intertempe la polico tuj sur la loko demandesploris kelkajn atestantojn. Ĝis nun nenio grava estis konstatita.

Je la naŭa: Juĝa komisiono, kiu venis al la trovejo, konstatis morton de la junulino, sed la kadavro estis jam tute malvarma. Tial la komisiono ordonis veturigi la kadavron en la kadavrejon sur la tombejo en Košíře, kie okazos sekcado. Ĝis nun oni ne sukcesis trovi eĉ la plej etan postsignon pri la farintoj aŭ pri la farinto.

La loĝantoj de la proksimaj domoj kolportas indigne la opinion, ke temas eble pri abomeninda misuzo de la junulino, kiel okazis iam apud la bieno Šmukýřka. Pli aĝaj legantoj rememoros ankoraŭ ĉi tiun okazaĵon kaj ĝian finiĝon per verdikto de la asiztribunalo. Sed la iama periferio de Košíře malaperis post la konstruo de novaj konstruaĵkolonioj kaj precipe de familiaj dometoj ne nur sur Šumava, Pernikářka kaj apud Klikovka, sed ankaŭ sur la alia flanko de la valo sur Václavka, apud la ŝoseo al Jinonice, ja oni konstruis kolonion de familiaj dometoj eĉ post Cibulky en la direkto al Motol. Kaj en la lasta jaro estis konstruita tre vasta kolonio de malgrandaj ludomoj malantaŭ Václavka ĝis Cibulky kaj suden ĝis la fervojo, kiu traveturas ĉi tie sub la monteto Vidoule.

Sed oni rememorigas pri mistera morto de Kočová, prostituulino en Karlín, kiu proksimume komence de februaro estis trovita morta kaj senvestigita sur la soldata ekzercejo post la Invalidejo en Karlín, tamen konstati la kialon de ŝia morto ne estis eble.

Senpere antaŭ la finredakto de la ĵurnalo nia redaktoro telefonas sensacian kaj – ni konfesas – ankaŭ sufiĉe strangan ŝanĝon en la okazaĵo en Košíře:

Kiam oni levis la kadavron por povi meti ĝin sur la veturilon, per kiu ĝi estis veturigota en kadavrejon sur la tombejo de Košíře, deglitis de la vizaĝo de la kompatindulino la sakŝtofo, per kiu ĝi estis kovrita. En la sama momento virino kun malespera ekkrio trapenetris la kordonon de la policanoj kaj ĵetinte sin al la kadavro, pli frue ol oni kapablis malhelpi ŝin, ŝi ĉirkaŭbrakis kaj premis la kapon de la mortintino al sia brusto kaj kriis laŭte:

”Manjo, mia infano, mia Manjo!”

La ĉeestantoj ege emociiĝis kaj virinoj komencis plori. Nur post grandega peno la policanoj sukcesis fortiri la virinon de la kadavro. Unu el la policanoj, kiu konis la plorantan virinon, nomatan Karolina Votýpková kaj loĝantan en Plzeňská-strato nro. 256, trankviligadis ŝin:

”Sinjorino Votýpková, kiel vi kondutas ĉi tie? Via filino mortis ja antaŭhieraŭ kaj hieraŭ ŝi estis transportita al la kadavrejo. Trankviliĝu do!”

Sed la virino kriis:

”Manjo, mia ora Manjo! Ne malhelpu min, lasu min al ŝi! Tio estas ja mia Manjo!”

La policanoj forgesis ĝustatempe kovri la vizaĝon de la mortintino kaj tuj eksonis ankaŭ aliaj voĉoj:

”Tio estas Manjo Votýpková, tio ŝi estas. Sinjorino Votýpková estas prava.”

Tute konsternitaj la policanoj demandis:

”Kiu povas diri, ke ĉi tiu mortintino estas Mario Votýpková?”

Du virinoj alpaŝis kaj per grandaj okuloj rigardis la vizaĝon de la kadavro.

”Jes, tio estas Manjo Votýpková, mi rekonas ŝin.”

”Ankaŭ, mi rekonas ŝin.”

Ili retiris sin timigitaj kaj la aro de emociitaj alrigardantoj fermiĝis post ili. Kelkan tempon estis tiel silente, ke estis klare aŭdebla merlo kantanta super la proksima ŝtonrompejo.

Poste la rondon, ĉirkaŭitan de silentaj homoj, trapenetris amaraj kaj terure malgajaj vortoj:

”Oni mortigis vin, jes, mortigis; ankoraŭ hodiaŭ matene vi estis varma! Mia Manjo!”

Votýpková sveninte falis teren kaj kelkaj viroj forportis ŝin en la proksiman Klimentka. La mortan junulinon oni veturigis en la kadavrejon en la tombejo de Košíře.

Pliajn detalojn ni publikigos morgaŭ matene.

La vesperĵurnaloj enhavis neniujn novaĵojn. Esence – sed per aliaj vortoj – ili publikigis, kion enhavis jam La Tagmezo. La redakcioj estis bombardataj per demandoj ĝis malfrua nokta horo, sed ili rifuzadis kiun ajn sciigon, rekomendante la morgaŭajn matenĵurnalojn. Vere estis, ke la raportistoj revenis en la redaktejojn nur malfrue, preskaŭ je noktomezo, kiam policaj esploroj por la hodiaŭa tago estis finitaj.

* * *

Kontraŭ ĉiuj atendoj de la esplororganoj estis konfirmitaj la vortoj de Karolina Votýpková, kiu rekonis la kadavron de sia filino.

La tombisto de Košíře, Zeman, kiu plenumas ĉi tiun servon jam pli ol dudek jarojn kaj kontraŭ kiu ĝis nun ne okazis plendoj, estis tre surprizita, kiam ĉe la tombeja pordego antaŭ la dometo, en kiu li loĝas, haltis veturilo akompanata de policanoj kaj de senfina arego da homoj.

Kiam oni sciigis lin, ke Mario Votýpková estis trovita apud la kruco, li demandis iom konsternita, kial oni mokas lin. Mario Votýpková kuŝas de post la hieraŭa tago en ĉerko en la kadavrejo tiel, kiel oni alveturigis ŝin. Hieraŭ vespere li estis mem ĉe la ĉerko por estingi la kandelojn; li faras tion ĉiam por malebligi brulegon. Poste li ŝlosis la kadavrejon kaj pendigis la ŝlosilon super sia tablo; ĝis nun ĝi pendas tie, hodiaŭ li ankoraŭ ne estis en la kadavrejo.

Ĉefpolicano Vavruch akompanis la tombiston en lian loĝejon, ili deprenis la ŝlosilon de la muro kaj, akompanataj de kelkaj ĵurnalistoj, ili malfermis la kadavrejon. Ili eniris, demetinte la ĉapelojn, kaj konsternitaj ili haltis.

La ĉerko, kuŝanta meze de la malgranda ejo sur malalta portilo, estis malfermita, ĝia kovrilo staris maldekstre apogita ĉe la muro. La vestoj kaj la ĉemizo de la mortintino estis metitaj trans la ĉerkon, kiu estis malplena.

La tombisto Zeman apogis sin je la pordo kaj per tremanta mano li levis poŝtukon al la frunto por forviŝi ŝviton, kiu aperis sur lia frunto. Li sentis esplorrigardojn de la ĉeestantoj, kiuj demandis lin pri klarigo.

”Dio estas mia atestanto, mi ne scias, kiel tio okazis.”

La ĉefpolicano Vavruch donis signon al la ceteraj, ke ili eliru.

”Estas necese, denove venigi juĝan komisionon. Ĝis ĝia alveno neniu rajtas eniri. Vi, Zeman, ne foriru!”

La sciigo, ke oni trovis la ĉerkon malplena kaj ke do Karolina Votýpková estis prava, asertante, ke ŝi rekonas sian filinon, disvastiĝis fulmorapide inter la ĉeestantoj, kiuj atendis antaŭ la tombeja pordego. La homamaso ektremis pro emocio kvazaŭ arbaro post fortega ekblovo de vento. La tera kradpordego kurbiĝis sub la premo de la homamaso kaj ekestis danĝero, ke oni rompos la pordegon. La policanoj, kiuj estis akompanintaj la veturilon al la tombejo, staris senkonsile antaŭ la kurbiĝinta pordego.

Sed en la kriza momento ekrio de Votýpková, kiu komencis plendi, direktis la atenton de la amaso aliflanken.

La premo al la pordego ĉesis kaj unu el la policanoj kapablis eliri el la tombejo por denove inviti la esplororganojn kaj pliajn policanojn, ĉar la homamaso kondutis terurige.

Estis prononcataj tre akraj vortoj kontraŭ la kuracisto N., kiu kuracis Marion Votýpková kaj konstatis ŝian morton. La opinio de la ĉeestantoj tre rapide klarigis al si la tutan okazaĵon:

Oni transportis Marion Votýpková al la tombejo ankoraŭ viva, la kuracisio eraris, deklarinte ŝin morta.

Sed la kuracisto N. ne ĉeestis, oni transplantis do sian indignon kontraŭ alia persono, kiun oni kulpigis kaj faris respondeca pri la morto de MarioVotýpková, ĉar ĝenerale oni kredis, ke Mario ne estus mortinta, se ŝi estus restinta hejme kaj oni estus flegintaj ŝin.

Oni kulpigis la tombiston Zeman. Ne motivante lian kulpon, oni incite alkriadis lin kaj inter insultojn miksi ĝis ankaŭ minacoj.

Zeman staris inter la policanoj pala kaj lia tuta korpo tremis.

La homamaso neniel malgrandiĝis, male la homoj ĉiam plimultiĝadis. Ili disvolviĝis ĉirkaŭante ĉenforme la nordan parton de la tombejo, multaj alproksimiĝis de la flanko de Motol, kie apud la muro staras la kadavrejo, kaj rampis sur la muron. La policanaro nur penege sukcesis zorgi pri ordo kaj malhelpi enpenetron de la amaso en la tombejon.

Proksimume post tri kvaronoj da horo venis multnombra taĉmento da policanoj, kiu devis esti venigita el Smíchov, ĉar el la policejo de Košíře ĉeestis jam ĉiuj, al kiuj estis eble.

La policanaro forigis la amason de la kamporando malantaŭ la kadavrejo kaj forpremis la ĉeestantojn de la pordego. La tempo pasadis malrapide, sed la spaco antaŭ la tombeja pordego kaj la kampa vojo restis plena.

Kelkaj foriris, sed aliaj denove venis; la loko ne sufiĉis, tial multaj iris al la kamporandoj kaj aliaj senkompate enpaŝis la kampojn kaj distretis la grenplantaron.

La juĝa komisiono alveturis nur post la dekdua kaj post ĝi altorentis novaj homamasoj, precipe laboristoj de brikfarejoj kaj de domoj proksime konstruataj.

Oni efektivigis demandesploron de la tombisto, kiu dum la tuta tempo, kiam oni atendis la komisionon, ne kapablis venki sian emocion.

Zeman ripetis, kion li diris jam antaŭe. Proksimume je la sesa vespere li estingis en la kadevrejo la kandelojn, kiujn la patrino de la mortintino ekbruligis tie, partopreninte la transporton. Li pendigis poste la ŝlosilon super sia tablo kaj deprenis ĝin nur hodiaŭ, kiam venis la polico. Je la demando, ĉu iu havas ankoraŭ alian ŝlosilon, li respondis:

”Neniu. Ekzistas nur unusola ŝlosilo.”

Poste li ekhezitis kaj nur al nova demando li respondis:

”Ekzistis ankoraŭ unu ŝlosilo de la kadavrejo, al ĝi estis fiksita malgranda ligna tabuleto kun la litero: granda K. La ŝlosilo estis kaŝita en la ŝranko.”

”Kie estas tiu ŝlosilo?”

”Mi ne havas ĝin, ĝi perdiĝis pasintjare en aŭtuno. Mi eĉ ne scias precize kiam. Mi volis mendi alian, sed iel mi forgesis pri tio.”

La seruron de la kadavrejo oni trovis tute sendifekta, estis do evidente, ke la pordo estis malŝlosita per ŝlosilo aŭ hokŝlosilo. Atenton vekis tera kovrileto, kiu de la interna flanko kovris la seruran malfermaĵon. Ĝi estis tute kovrita de rusto kaj ne estis eble ekmovi ĝin. La rusto sur ĝi estis neniel difektita. Tio pruvis, ke la pordo estis malŝlosita de ekstere.

Sur la ĉerko kaj ĝia kovrilo ne estis videblaj postsignoj de perforta malfermo, la kovrilo estis pli frue alfiksita nur per kelkaj ŝraŭboj; ĉar la parencoj volis rigardi ankoraŭ la mortintinon.

Denova pruvo, ke la mortintino ne kapablis mem forlasi la ĉerkon.

Sur la planko estis videblaj tute neniaj postsignoj; ĝi estis purbalaita. La balailo staris en angulo.

”Ĉu vi balais ĉi tie, Zeman?”

”Mi ne balais; hieraŭ la planko estis tretmakulita. Mi intencis balai nur hodiaŭ antaŭ la funebra ceremonio.

”De kie estas la balailo? Ĉu ĝi apartenas al vi?”

”Ĝi estas mia.”

”Ĉu vi lasas ĝin kutime ĉi tie?”

”Neniam; ni bezonas ĝin en la dometo.”

”Kiu do alportis ĝin ĉi tien? Ĉu vi ne bezonis ĝin hieraŭ vespere aŭ hodiaŭ matene?”

”Tion mi ne scias. Mi bezonis kaj serĉis ĝin, sed nur hodiaŭ matene.”

”Ĉu estas eble al fremda persono enpenetri ĉi tien dumnokte? Ĉu vi havas hundojn ĉi tie?”

”Jes, du kaj tre danĝerajn, vi povas nun aŭdi ilin. Sed dumtage ili estas kvietaj, tamen dumnokte fremda homo ne kuraĝu veni ĉi tien.”

”Kiu loĝas ĉi tie kun vi?”

”Neniu, mi estas sola ĉi tie. Pasintjare mortis mia edzino, do venas ĉi tien por ordigi mian loĝejon maljuna Poláčková el Klikovka. Dumtage helpas min ĉi tie Vašek.

Eble vi konas lin, tio estas tiu idiotulo, kiu loĝas en la kabaneto malsupre apud la ŝoseo. Kiam vi iris ĉi tien, certe vi aŭdis la hundojn boji dekstraflanke tuj post la ŝtonrompejo proksime de la kruco. Estas tie proksimume kvin hundoj. Eble vi rimarkis la lignan budon faritan el tabuletoj; tie loĝas Vašek. Li helpas min nur fosi tombojn.

Jam du tagojn li ne estis ĉi tie.”

”Kie li estas, kial li ne montris sin ankoraŭ hodiaŭ ĉi tie?”

”Mi petas, li helplaboras en Malvazinky. Oni havas nun tie multe da laboro. Li diris al mi, ke li tranoktados tie kaj nur tagmeze li venos en sian budon por nutri la hundojn.”

”Diru, Zeman, ĉu la hundoj restus kvietaj, se Vašek dumnokte venus ĉi tien?”

”Mi konjektas, ke ili bojus. Ili albojas ĉiun, kiu iras eĉ malproksime en kampoj; cetere ili ne ŝatas lin. Ankaŭ li ignoras ilin.”

”Kiu fosis la tombon por Mario Votýpková?”

”Mi mem, hodiaŭ matene; tial mi leviĝis tre frue.”

”Kiam vi leviĝis hodiaŭ matene kaj eliris el la loĝejo, ĉu vi rimarkis ion je viaj hundoj?”

”Nun mi rememoras, ke ili ne kuris renkonte al mi, sed restis kuŝantaj kvazaŭ ili estus vekiĝintaj, kiam mi venis al ili.”

La komisiono esploris poste tre detale la ĉerkon kaj la tolaĵon, kiu estis metita trans ĝin. Nenie estis trovebla eĉ plej malgranda postsigno, kiu ebligus diveni, kiel la mortintino eliĝis el la kadavrejo. Ankaŭ sur la purbalaita planko estis nenio trovebla.

Post mallonga interkonsiliĝo de la komisiono, oni deklaris la tombiston arestita. Ŝajnas, ke li atendis tion, ĉar li trankviliĝis kaj nur klinis la kapon. Li sidiĝis sur benketo staranta ne malproksime kaj apud li eksidis policano.

De la tombeja pordego eksonis bruo kaj unuopaj voĉoj, precipe virinaj, tranĉe sonis tra la aero. Oni kriis:

”Kial vi lasas la kadavron kuŝi sur la veturilo? Kial vi ne remetas ĝin en la ĉerkon?”

Oni transportis do la mortintinon en la kadavrejon kaj metis ĝin en la ĉerkon, kiun oni fermis per la kovrilo.

Poste oni observis tre atente la ĉirkaŭaĵon de la kadavrejo, sed estis ĉi tie jam multaj diversaj postsignoj, la alvokita tombisto ne kapablis diri, ĉu iu fremda persono iris matene proksime al ĝia pordo. Ankaŭ sur la muro ne estis troveblaj postsignoj de transgrimpo.

La cirkonstancoj pruvis – laŭ la opinio de la komisiono – ke iu ĵetis verŝajne dormigilon al la hundoj, poste malŝlosis la kadavrejon per hokŝlosilo kaj forportis la kadavron. La sekcado eble helpos klarigi, kial li faris tion. Oni decidis sekci la kadavron ĉi tie en la kadavrejo mem, ĉar transporto de la kadavro povus eble rezultigi novan tumulton.

La tombejo restis fermita kaj ĉe ĝia pordego, same kiel ĉe la kadavrejo, oni postenis po forta polica gardistaro.

Zeman akompanata de kelkaj policanoj, kiuj penege liberigis al li vojon tra la minacanta homamaso, estis kondukita al atendanta aŭtomobilo kaj veturigita al Praha.

La suno konsiderinde malleviĝis jam super Motol, kiam fine alveturis la juĝkuracistoj. Kun ili venis ankaŭ la kuracisto N., kiu estis kuracinta la junulinon Votýpková, la kuracisto R., kiun oni venigis matene al la kadavro, kuŝanta apud la kruco, kaj fine junulo ne multe pli ol dudekjara, iom pala kaj malgaja.

El la homamaso oni montris al li: ”Tio estas Kovařík, la fianĉo de Manjo.”

Li mem proponis al doktoro N., kiam li aŭdis pri 1a terura trovaĵo, ke li venos al la sekcado por povi esti atestanto. Li ĉeestis la morton de Mario.

Post doktoro N. estis ĵetitaj kelkaj ŝtonoj, kiuj tamen ne trafis lin. Unu el la ŝtonoj frakasis la vitron de la aŭtomobilo.

Ĉar alproksimiĝis vespero, oni kunprenis lampojn kaj akumulatorojn.

Antaŭ ol oni komencis sekcadi, estis demandesplorata doktoro N.

Li raportis, ke Mario Votýpková kuŝis proksimume unu semajnon malsana je influenco. Kvankam la kuracisto kaj ŝia fianĉo severe malpermesis al ŝi eliri, tamen dimanĉe, kiam ŝia fianĉo Kovařík deĵoris en la malsanulejo, estante studanto de medicino, ŝi eliris iom promeni.

Tuj dimanĉe vespere ŝi ekfebregis, matene venigita kuracisto konstatis akutan pulminflamon kaj posttagmeze Mario Votýpková elspiris la lastan fojon. Ĉe ŝia lito, dum la mallonga, sed kruela batalo de ŝia korpo pri vivo, ĉeestis ankaŭ Kovařík, kiu same kiel doktoro N. konstatis la morton. Marde vespere oni veturigis la mortan knabinon al la kadavrejo; merkrede matene oni trovis ŝin apud la kruco.

Medicinstudanto Kovařík invitita deklaris la samon.

La kadavro estis dum tutaj dudek kvar horoj en la loĝejo, oni lavis kaj vestis ĝin, li opinias nepre neeble, ke iu ne estus ekkoninta, se ĝi estus vidiginta eĉ nur malgrandajn signojn de vivo. Marde posttagmeze Votýpková estis jam flava, kvazaŭ vaksa.

Doktoro R. ripetis, ke la korpo trovita matene apud la kruco estis ankoraŭ varma. Kiam la ceteraj kuracistoj senĝene esprimis siajn dubojn, doktoro R. venigis du policanojn, kiujn li invitis matene, ke ili ekpalpu la trovitan korpon.

Ili ambaŭ jesis, ke la trovita korpo estis ankoraŭ varma.

La knabino neniel aspektis kvazaŭ morta, sed kvazaŭ dormanta.

Profesoro Prokop ne kapablis reteni dubeman ekskuon de la kapo post la deklaro de la du policanoj.

”Nu do, sinjoroj, ni lasu tion jam, eble vi havis iom tro malvarmajn manojn; kiu scias, kiel tio okazis. Tamen do vi ne volos aserti serioze ke la kompatindulino estis varma.

Sinjoro kolego, mi efektive ne komprenas, kiel vi povis ion –”

”Sinjoro profesoro, mi estis bone pripensinta, antaŭ ol mi deklaris tion.”

”Nu bone, la afero ja ne estus tiel danĝera, se via aserto ne estus jam publikigita en la gazetoj. Ĉu vi povas imagi, kiel vi diskreditigis jen sinjoron kolegon? Kompreneble vi riskis unuavice nur por vi. La morta knabino certe diros al ni ankoraŭ sufiĉe klare, kio okazis al ŝi kaj kiam ŝi efektive mortis. Mi ne dubas, ke vi partoprenos la sekcadon por vidi, ke ni faros nenian maljustaĵon al vi.”

”Mi estas tre danka al vi, tamen mi supozas, ke vi trovos mian aserton prava ankoraŭ pli frue, ol vi ekprenos la skalpelon en la manon.”

”Tiel rapide la problemo tamen nun ne estos solvebla.

Cetere, sinjoro kolego, ni parolu jam serioze.”

”Mi restas serioza. Permesu nur du demandojn.”

”Mi petas, mi petas, sinjoro kolego, tre volonte!”

”Do antaŭ ĉio diru al mi, sinjoro kolego N., ĉu Votýpková lunde eliris ien, antaŭ ol ŝi mortis? Ĉu ŝi ellitiĝis eble dum febro kaj elkuris ien?”

”Nepre neeble, de post la dimanĉa vespero estis ĉiam iu ĉe ŝi, oni surmetadis kompresojn al ŝi.”

”Kaj sinjoro Kovařík, diru al mi afable, ĉu la malsanulino eble povis eliri aŭ ĉu ŝi ellitiĝis lunde?”

”De post la lunda mateno proksimume de post la oka horo mi estis ĉe la lito de Manjo ĝis ŝia morto.”

”Vi diris ankaŭ, ke la mortan knabinon oni lavis kaj vestis.”

”Kompreneble.”

”Tion mi volis aŭdi. Nun permesos vi, sinjoro profesoro.

Ĉu vi volas aserti, ke kadavro post dudek kvar horoj kapablas ankoraŭ sangi?”

”Lasu ŝercojn! Tiucele ni ne venis ĉi tien.”

”Ne temas pri ŝerco. Bonvolu afable rigardi, ke la junulino havas sangmakulitajn piedojn.”

”Poste tio ne estas ŝia sango!”

”Ankaŭ mi opiniis la samon hodiaŭ matene. Sed mi rigardis tuj la aferon kaj vi certe faros tion ankaŭ.”

Profesoro Prokop estus preferinta ekridi, sed rimarkante, kiel serioze R. prononcas sian aserton, li skuis la ŝultrojn kaj postulis, ke oni malfermu la pordon al la kadavrejo.

Interne estis jam mallumete, tial oni lumigis la alportitajn lampojn.

Poste profesoro Prokop alpaŝis la ĉerkon, de kiu oni deprenis la kovrilon kaj ordonis, ke oni levu la veston, kiu estis metita sur la kadavron.

En la brilo de lampoj ŝajnis, ke kuŝas tie svelta, delikate modelita korpo de juna knabino, kiu ekdormis antaŭ nelonge.

Profesoro Prokop klinis sin super la ĉerkon kaj rigardis la knabinajn piedojn. Surprizita li rektigis sin.

”Donu al mi – eble – la ĉemizon!”

Kiam li levis la blankan tolon kaj sternis ĝin, ĝi estis sangmakulita.

Rapide li eliris el la kadavrejo kaj dum estingiĝanta taglumo li trarigardis ĝin. Poste li turnis sin al la ceteraj, kiuj estis sekvintaj lin.

”Sinjoroj, ni staras antaŭ enigmo. Ni reeniru.”

La necesaĵoj estis alveturigitaj kaj nun oni pretigis rapide operacian tablon.

Oni lavis la piedojn de la kadavro por povi konstati, de kie ĝi sangas.

Sur la piedoj oni trovis kelkajn tranĉvundojn kvazaŭ de vitro. Post kiam la vundoj estis lavitaj, la sango ĉesis flui, sed la vundoj restis freŝaj kaj malseketaj.

La medicinstudanto Kovařík petis de profesoro Prokop permeson, ke li povu ĉeesti la sekcadon. Li estis kunpreninta jam la blankan mantelon kaj, surmetinte ĝin, li prenis en la manon pladeton kun instrumentoj por enmanigadi ilin al la profesoro. Sed kiam li alpaŝis pli proksimen kaj ekvidis Marion surdorse kuŝantan kun fermitaj okuloj, kun hararo mallonge tondita kaj sur la tempioj glate kombita, kiam li ekvidis Marion senveste ĉi tie kuŝantan, kvietan kaj kvazaŭ sonĝantan, ŝajnis al li, ke ŝi fermis la okulojn nur pro knabina honto. Plej volonte li estus kovrinta ŝin kaj diranta al la ceteraj, ke ili foriru sur piedpintoj por ne veki ŝin.

Liaj manoj ektremis, li remetis la pladeton tien, de kie li prenis ĝin, kaj silente li eliris eksteren en vesperan mallumon.

Super Praha fosforeskis diafana printempa nebulo; el la kolonioj radiis jam etaj lumetoj. Li foriris pluen al la tomboj kaj apud unu el ili li eksidis sur benko.

Sur la kampa vojo de la tombejo jen kaj jen iris reen al Košíře scivoluloj, tamen multaj ankoraŭ restis ĉe la muro kaj ĉe la pordego. Iliaj staturoj malheliĝis kaj kunfandi ĝis en nigriĝantan zonon, kiu borderis la tombejon kvazaŭ viva barilo. Ankaŭ la policanoj, kiam la homamaso iom trankviliĝis, foriris de la pordego kaj eksidis, kie estis eble. Ĉiuj rigardis la du altajn, mallarĝajn fenestrojn de la kadavrejo, kiuj brilis en la densiĝantan mallumon.

Sed baldaŭ malfermiĝis rapide la pordo de la kadavrejo, tra ĝi elŝprucis lumstriego kaj tuj poste eliris profesoro Prokop, kiu – evidente emociita – ekpromenis laŭlonge de la tomboj. Unu el la ĉeestantaj kuracistoj enpaŝis aŭtomobilon kaj rapide forveturis al Praha.

Post nelonge eliris ankaŭ doktoro N. kaj Kovařík demandis lin, kio okazis. Doktoro N. skuis la ŝultrojn.

”Kiam profesoro Prokop ektuŝis la kadavron per skalpelo, elŝprucis sango.”

”Kaj kion li intencas fari?”

”Li ordonis alporti oksigenon.”

”Kial, ĉu li supozas, ke –”

N. metis la manon sur la ŝultron de Kovařík:

”Trankviliĝu, ĉi tiuokaze oni devas provi ĉion. Miaflanke mi estas konvinkita, ke ni eraris konstatinte la morton. Ĉu nun kuŝas en la kadavrejo morta korpo, tion mi ne kapablas diri.”

Kovařík volis ekkuri al la kadavrejo, sed N. retenis lin:

”Tie vi malhelpus nur. Cetere mi diris tion al vi nur kiel al estonta kuracisto, vi ankaŭ ĉeestis la morton – aŭ kiel mi nomu tion – de la junulino. Ni devoligis nin, ke ni diros al neniu ion, dum la afero ne estos plene klarigita.

Imagu nur, ke iu tie malantaŭ la muro ekscius, ke Votýpková eble ne estas morta. Supozeble oni forpelus nin de ĉi tie kaj la kompatinda knabino, se ŝi ne estas morta, neniam plu revekiĝus.

La aŭtomobilo revenis tre baldaŭ kaj tuj oni ekprovis revivigi la knabinon.

Nek oksigeno, nek injektoj vekis la knabinon. Profesoro Prokop faris la lastan provon, arte ekmovigi la koron.

Li malfermis la bruston de la knabino, sed la koro estis kvieta kaj senmova. La koron oni ne vekis plu.

La ĉeestantoj rimarkis, ke la korpo sangas nur iomete. Profesoro Prokop ne hezitis deklari, ke la junulino estas nekontesteble morta; ĉu ŝi estis viva frumatene, antaŭ ol ŝi estis trovita apud la ŝoseo, laŭ lia opinio ne estas plu konstatebla.

”Ebla tio estas, ĉiu el ni povas erari. Plej bone estos nun, se ni komunikos niajn dubojn nur al la esplororganoj.

En la afero estas multo neklara, ja, se ni volas paroli sincere, nenio estas klara en ĝi, tamen estas eble, ke ni trovos ion dum sekcado. Ĉu iu el la sinjoroj kolegoj kontraŭdiras la sekcadon?”

Neniu kontraŭdiris kaj la skalpelo denove ektuŝis la korpon de Manjo, kiu ankoraŭ ĉiam estis rozkolora kaj delikata, kvazaŭ ŝi estus ekdorminta nur antaŭ momento kaj nun estus sonĝanta pri io agrabla.

Per la sekcado estis konstatite, ke Mario Votýpková mortis pro korparalizo sekve de influenco. Antaŭ sia morto ŝi estis alirilate tute sana. Sur la korpo oni trovis neniujn postsignojn de perforto, nur kelkajn tranĉvundojn sur la plandoj, verŝajne de vitro.

Eĉ per la sekcado ne estis konstatite, kiam la knabino mortis kaj kiel okazis, ke ŝi troviĝis ĉe la kruco apud la ŝoseo, kvincent metrojn malproksime de la tombejo.

Profesoro Prokop mallaŭte fajfetadis, sed ne plu ridetis, kiel antaŭ la sekcado. Ankaŭ la ceteraj ĉeestantoj ne estis diskutemaj. Nur la polica komisaro Kubásek, ĉeestinta la sekcadon, traserĉadis la kadavrejon kaj ŝajnis, ke por ekscii ion, li estus ŝatinta enigi sian malgrandan statureton en ĉiun truon, kiun li trovis. La kovrilon de la ĉerko li observis tre atente.

”Sinjoroj, bonvolu veni ĉi tien!”

Kaj kiam ili ariĝis ĉirkaŭ li, li montris al kelkaj lokoj de la ĉerka kovrilo.

”Rigardu, jen estas loketo sur la kovrilo polurita kaj jen ankaŭ. Ĉi tiujn lokojn ekpalpis laŭŝajne iu per la mano kaj li havis ĉi tiujn lokojn antaŭdestinitaj, ĉar ili estas regule dislokitaj, kaj estas ĝuste nur tiom da ili, kiom estas necesaj por povi levi la kovrilon. Kia ruzulo!”

Ili ne komprenis lin.

”Ĉu vi supozas, ke la impulso venis ĉi tiuokaze nur de ekstere?”

Kubásek skuis la ŝultrojn.

”Se vi povus diri al mi, kiel ŝi kuŝis en la ĉerko, eble estus troveblaj ceteraj eksteraj postsignoj. Sinjoro profesoro, ĉu estas do nepre certe, ke la knabino post la morto ne estis iel malinde traktata?”

”Eĉ ne dum la vivo, sinjoro komisaro; la knabino estas nepre netuŝita, ia eraro estas ekskludita.”

La komisaro trarigardis la ŝraŭbojn.

”Sen ekstera helpo la junulino kapablis eliĝi nek el la ĉerko nek el la kadavrejo. Supozeble iu sciis, ke la knabino ne mortis, kaj venis preni ŝin.”

La ĉeestantoj demandis dubeme, kiun celon havus, lasi la knabinon en la ĉerko kaj nur en la nokto helpi ŝin el la ĉerko.

”Eble ni ekscios tion ankoraŭ. Mi inklinus al opinio, ke iu rabis la knabinon, ĉu vivan, ĉu jam malvivan, li sukcesis transporti ŝin nur ĝis la kruco, sed tie iu eble malhelpis lin prepari ian abomenaĵon, aŭ sinjoroj, ĉi okaze la scienco devas diri ion al ni. Se la junulino ne estus sanginta, sinjoro doktoro R. eble ne estus asertinta, ke la junulino estas viva. Verdire li deklaris kaj asertas, ke ŝia korpo estis varma, sed tio eble estas egala.”

Doktoro R. replikis ĉi tiujn ironie diritajn vortojn:

”Mi diris, ke la kadavro estis varma, nenion pli. Kaj, ke la junulino sangis, pri tio konvinkiĝis la sinjoroj eĉ ĉi tie.”

La komisaro ekridetis kaj rigardis doktoron R.

”Ĉi tiun problemon mi ne intencas solvi. Min pli interesas la persono, verŝajne viro, kiu estis ĉi tie en la nokto al la hodiaŭa tago, kiu tiel zorgeme forviŝis ĉiujn postsignojn, kiu forigis la hundojn, kiu antaŭhavigis al si ŝlosilon al la kadavrejo kaj kiu laŭ ĉiuj cirkonstancoj konis ĉion ĉi tie sufiĉe bone.”

”Ĉu vi eble suspektas jam iun?”

Komisaro Kubásek ne respondis rekte, sed li mem turnis sin al doktoro R. demandante:

”Ĉu vi bone konas la medicinstudanton Kovařík?”

”Se vi havas ian suspekton kontraŭ li, vi estas – laŭ mia opinio – sur netaŭga vojo.”

La komisaro skuis la ŝultrojn.

”Ni vidos. Nur tion mi petas tre insiste, sinjoroj, ke la rezulto de la sekcado kaj entute ĉio, kio okazis kaj estis parolata ĉi tie, restu nepra sekreto por ne malhelpi la esplorojn. Vi mem havas ankoraŭ kelkion neesplorita; niaj scioj estas ankoraŭ egale nekompletaj.”

Ĉiuj ĉeestantoj promesis nepran diskretecon. Nur poste ili eliris el la kadavrejo. Estis jam profunda nokto, iom nebula; la senluna firmamento estis kvieta. Antaŭ la tombeja pordego restis nur malgranda areto da homoj.

Eĉ ne ĉiuj ĵurnalistoj restis tie. Kelkaj el ili miksiĝis inter la homojn antaŭ la pordego kaj esploris je propra risko.

Komisaro Kubásek alpaŝis la medicinstudanton Kovařík, kiu ankoraŭ ĉiam atendis en la tombejo la finon de la sekcado.

”Bone, ke vi restis ĉi tie, almenaŭ ni ne estas devigataj serĉi vin. Vi veturos afable kun mi en la polican direkcion, estos necese priparoli kelkion kaj plej bone estos, se ni priparolos tion tuj.”

Kovařík ne pripensante longe konsentis, sed rimarkinte la subrigardojn de kelkaj ĉeestantoj, li haltis kaj diris al la komisaro:

”Bonvolu demandi min ĉi tie, mi diris ja al vi jam ĉion, kion mi sciis, mi ne emas veturi en la urbon.”

La komisaro Kubásek, kvazaŭ volante trankviligi Kovaříkon, metis la manon sur lian ŝultron.

”Ni komprenas ja unu la alian; la afero postulas, ke vi iru kun ni. Mi supozas, ke ĝuste vi donos al ni bonajn informojn kaj poste ni iros jam en la direkto, kiu kondukos al celo.”

”Mi ne iros kun vi.”

”Certe vi iros. Cetere, se vi ne volas veki atenton, vi iros plu kun mi same, kiel ni iris ĝis nun.”

”Mi diris jam, ke mi iros nenien kun vi.”

”Do vi opinias, ke estos plej oportune, se mi arestos vin jam ĉi tie?”

Kovařík rigardis esploreme en la okulojn de la komisaro.

”Ĉu tiel statas la afero? Tiuokaze prefere ekagu, sinjoro komisaro.”

”Ne estu malprudenta kaj venu kun ni.”

”Se vi estus en mia haŭto, vi ankaŭ preferus resti nun sola. Ne necesas, ke vi ridetu.”

La komisaro prenis lin denove je la ŝultro kaj devigis lin kuniri plu.

”Mi povas kontraŭe diri al vi: Se vi estus en mia haŭto, vi ankaŭ ridetus. Tamen venu, oni observas nin. Ankaŭ antaŭ la pordego oni bruas.”

Kiam la aŭtomobiloj estis ekveturantaj el la tombejo kaj oni rimarkis en unu el ili Kovaříkon sidanta apud la komisaro, la bruo pligrandiĝis kaj la restinta, sed ankoraŭ konsiderinde grandnombra homamaso ariĝis ĉirkaŭ la aŭtomobilo.

”Ankaŭ Kovaříkon oni arestis. Rigardu! Ankaŭ Kovařík.”

Sed la voĉoj kaj krioj tuj restis post la aŭtomobiloj, kiuj estis traveturintaj la amason sufiĉe rapide, ĉar la amaso disiĝadis antaŭ la lumantaj reflektoroj kvazaŭ antaŭ tranĉilo.

La sciigoj de la matenĵurnaloj, komentantaj nur tre koncize la deklaron de la polica korespondenco eldonitan dum la nokto, ne tro diferencis. Estis ankaŭ jam tro malfrue por serĉi informojn je propra risko, kiam la esplororganoj kaj kuracistoj rifuzis kiun ajn informon.

La seniluziigita publiko atendis nur ĝis tagmezo, kiam la tagmezĵurnaloj publikigis kelkajn detalojn pri la sekcado kaj kompensis, kion la matenĵurnaloj nur malvolonte diris nekomplete.

Granda parto da tagmezĵurnaloj primokis antaŭ ĉio la reciproke kontraŭajn opiniojn de la kuracistoj. Kvankam oni ne skribis rekte kontraŭ ili, tamen tre zorgeme oni menciis ĉiujn opiniojn de homoj ariĝintaj apud la tombejo.

Preciza rezulto de la sekcado ne estis konata, sed ĝia sekretigo tute sufiĉis por konstati, ke la kuracistoj trovis nenion kaj staras nun senkonsilaj. La malicaj raportistoj eĉ ne supozis, kiel proksimaj ili estas al la vero.

La ŝlosilafero ricevis mokan nuancon pro demando, kial oni kulpigu la tombiston pri ŝtelo de la unua ŝlosilo, se li povis uzi la sian, kiu pendis super la tablo. Pli grandan signifon oni donis al la aresto de medicinstudanto Kovařík, sed tiurilate la opinioj estis diversaj.

Sed La Tagmezo denove estis tiu, kiu publikigis detalojn kaj surprizis eĉ per sia opinio. Laŭlarĝe de la tuta unua paĝo ĝi havis surskribon:

Ĉu krimo – aŭ?

Esence la asertoj de La Tagmezo estis efektiva vero kaj ankaŭ la negativa rezulto de la sekcado estis jam publikigita tute certe. La reciproke kontraŭaj asertoj de la kuracistoj estis komparataj kaj per dikaj literoj estis presita la demando de doktoro R. al profesoro Prokop: ”Sinjoro profesoro, ĉu vi volas aserti, ke mortinto post dudek kvar horoj ankoraŭ kapablas sangi?”

Por ke estu nepre nedubinde, ke ĉi tiu demando efektive estis prononcita, la redaktoro de La Tagmezo deklaris, ke li aŭdis ĝin per siaj propraj oreloj, kiam li staris malantaŭ la muro apud la kadavrejo. Sed li menciis ankaŭ, kion li eksciis private.

* * *

Super la kvieta ŝtonrompejo kantis merlo kaj arboj delikate susuris per sia unua verdaĵo sur deklivo. La firmamento estis pura kiel fenestro antaŭ festotagoj.

Supre sur la rando de la ŝtonrompejo kuŝis pala junulo, kaj rigardis trans la ŝtonminejon malsupren al ligna budo, ĉirkaŭ kiu kuradis kelke da hundoj. Ili bojadis incitite.

El la budo eliris juna viro, ne multe pli aĝa ol tiu, kiu kuŝis supre, kaj kvietigis la hundojn. Kiam ili ne ĉesis boji, li esplorrigardis la ĉirkaŭaĵon. Li vidis nenion, la junulo supre kaŝis sin.

Kaj tiun varmetan tagon fine de aprilo la hundoj ĉe la budo ne volis silentiĝi kaj ekbojis ankoraŭ kelkfoje tiamaniere, ke la juna viro ĉiufoje eliris el la budo kaj alkriis ilin. Tiam la alia super la ŝtonrompejo ĉiun fojon singarde klinis la kapon al la tero kaj premante al la okuloj binoklon atente rigardis la loĝanton de la budo.

Tiel alproksimiĝis tagmezo kaj en la urbo eksonis fajfilegoj, kiuj sonadis je la unua kaj je la duono antaŭ la dua. Tiam denove malfermiĝis la pordo de la budo kaj la juna viro, malliginte ĉiujn hundojn, ekpaŝis sur la ŝoseon.

Li estis mezstatura, svelta, mallarĝŝultra, lia vizaĝo estis nerazita kaj el sub malgranda ĉapelo eliĝis senzorge aranĝita hararo. Ankaŭ per sia vesto li neniel diferencis de laboristoj dungataj en la periferio por kruda laboro je malbona salajro.

Li transpaŝis la ŝoseon kaj ekmarŝis trans herbejon al la kontraŭa deklivo, al la kolonio Václavka.

Kiam li estis malaperinta post domoj, la alia alproksimi ĝis singarde al la ligna barilo, kiu ĉirkaŭis ian korteton ĉirkaŭ la budo, sed la hundoj komencis boji tiel furioze, ke li – timante allogi iun el la proksima brikfarejo – rapide foriris norden kaj laŭlonge de legomĝardeno li eniris kampojn.

Ĉi tie dekstre de la vojo kondukanta al la tombejo kreskis nova kolonio Ladronka. La unuaj proksimaj dometoj staris ankoraŭ nude konstruitaj el brikoj sen stukaĵo, la postaj sub la monteto, kiu apartigis ilin de la ŝoseo al Motol, brilis per helaj, freŝaj koloroj sur la helverda fono de la deklivo.

Unu dufamilia dometo ĉe la fino ŝajnis esti loĝata. En malfermitaj fenestroj pendis larĝaj kurtenoj kaj en la ĝardeno, similanta eble pli dishakitan kampon, junulino glatigis ion.

La junulino ekrimarkis la iranton kaj apogis sin je pioĉo, poste rapide ŝi alpaŝis la barilon:

”Jarĉjo!”

La junulo haltis kaj rerigardis mirigita.

”Jarĉjo, ĉu estas vi? Kion vi faras ĉe ni ĉi tie en la kamparo?”

Kaj kiam la junulo daŭre staris malproksime de la barilo kaj ne alproksimiĝis, la knabino evidente malgaje aldonis:

”Ĉu vi ne volas rekoni min?”

Nur tiam la junulo kvazaŭ rekonsciiĝinte demetis la ĉapelon kaj alpaŝinte la barilon deziris bonan tagon.

Al la barilo fiksiĝis silento kaj disigis ilin ambaŭ ne malpli firme.

Ili rigardis sin reciproke scivoleme kaj embarase kaj estus ŝatintaj rideti, sed la rido forflugis de ili. Unu rigardis en la okulojn de la alia, sed ili rimarkis, ke iu pendigis kurtenojn en la fenestroj kaj ke ne plu estis eble rigardi internen.

”Mia dorso doloras jam hodiaŭ.”

Li ne kapablis reteni ridon, kiu ŝajnis esti tiom malproksime.

”Mi opiniis, ke vi estas jam edziniĝinta.”

Ŝi mallevis la okulojn.

”Do mi ne ŝanĝiĝis?”

”Je la unua rigardo – ne.”

Ŝi alpaŝis senpere al la barilo.

”Kaj je la dua rigardo?”

”Terura, konsterniga ŝanĝo al nepra saĝiĝo.”

Akomodiĝante kun plezuro al lia deziro, ŝerce trakti la neatenditan renkontiĝon, ŝi donis al li la manon tra la barilaj stangetoj:

”Estu bonvena ĉe ni, sinjoro doktoro Kovařík. Aŭ – ĉu mi rajtas diri Jarĉjo?”

” ’La doktoro’ estas ankoraŭ antaŭ mi kaj la ’Jarĉjo’ estas – laŭ mia opinio – iom malantaŭ ni; eble ’Kovařík’, se estas permesite peti.”

”Ni estis infanoj, kial koleri?”

Li retiris sian manon.

”Neniu dirus, kiom oni povas maljuniĝi dum unu jaro.

Vi terure maljuniĝis kaj plisaĝiĝis.”

”Ne tiagrade, kiel vi opinias, sinjoro Kovařík.”

”Nevolonte, sed tamen mi devas persisti pri mia aserto.”

”Kaj ĉefe ni devas disputi, kiel ni ĉiam disputis.”

”Vi estis treege obstina.”

”Aŭskultu, Jarĉjo, ĉesu! Post du monatoj venis ĉi tien la unua homo, kiun mi konas, kaj kiun mi – ne ridu – ŝatas vidi, kaj li ekdisputas kun mi.”

Per gesto li montris al la fenestroj.

”Ke via edzo ne aŭdu tion!”

Ŝi skuis la ŝultrojn.

”Li aŭdu! Cetere li ne estas hejme. Ni ne staru ĉi tie apud la barilo kaj prefere eniru rigardi nian hejmon.”

”Mi timas, ke mi malhelpus vin.”

”Neniel, mi estas hejme sola kun la servistino.”

Ŝi kuris al la ĝardenpordeto kaj ekiris renkonte al li. Ŝi prenis lin je la mano kaj tiris lin post si.

”Ne faru, kvazaŭ vi hontus.”

Ŝi kondukis lin sur brika trotuareto al la domo, malfermis la pordon kaj enkondukis lin en la halon. Scivole li ĉirkaŭrigardis la trankvilan, vastan ejon.

”Bele vi loĝas ĉi tie.”

Ŝi montris al li en la teretaĝo la manĝoĉambron, la ĉambron por fumantoj, la saloneton kaj poste ŝi kondukis lin en la supran etaĝon.

”Ĉion mi devas montri al vi kaj vi diros poste al mi, ĉu vi trovas nian loĝejon bela.”

Kiam ili estis trairantaj ĉiujn ejojn kaj en la ĉambro por fumantoj ŝi proponis aj li likvorojn, ŝi petis lin, ke li nomu ŝin denove Míla, almenaŭ dum ili estas solaj.

”Mi ne volas, tio ne havas sencon.”

”Ĉiam mi faris tion, kio ne havas sencon.”

”Bedaŭrinde.”

”Ĉu tio doloris vin kelkfoje? Tion vi devus rakonti al mi, sed kiom mi scias, vi havis seriozan – mia dio, Jarĉjo, ĉiam mi cerbumis, kion mi volas demandi vin. Vi estis ja malliberigita en la punjura juĝejo!”

”Dankon al dio, mi estis nur en la polica direkcio.”

Li volis respondi ŝerce, sed lia voĉo iel malservis lin.

Míla ankaŭ embarasiĝis kaj rigardis lin senkonsile:

”Pardonu, tiel stulte mi diris tion. Ĉu vi longe koleros je mi?”

”Malfacile estas koleri je vi.”

Ili ambaŭ eksilentis kaj ŝajnis, ke la interparolo finiĝis.

Tial Kovařík leviĝis por adiaŭi. Sed ŝi alpaŝis lin kaj, metinte siajn manojn sur liajn ŝultrojn, ŝi devigis lin denove eksidi.

”Mi atendas, ke vi diros ion al mi, kaj vi volas foriri.

Sidiĝu! Espereble mi ne bezonas certigi vin, kiel tiu afero kortuŝis min, ĝi okazis ja kelkajn paŝojn de ĉi tie. Ĉu vi scias, ke mi vidis vin, kiam vi estis forveturigata? Ĝuste tiam ni estis en teatro, poste ni dancis iom en Colorado, nu kaj kiam ni veturis hejmen, nia veturilo preskaŭ estus kunpuŝiĝinta kun la via apud la brikfarejo.”

”Mi ne rekonis vin.”

”Sed mi bone rekonis vin. Mi volis voki vin, sed mia edzo metis la manon sur mian buŝon. Li tre koleris, ke mi volas amike alparoli iun, kiun forveturigas la polico.”

”Atendu nur, ĝis li ekscios, kiu vizitis vin.”

”Egale, li pardonpetos poste same, kiel tiam. Vi estis ja malprave kulpigita. Ĉu vi diros al mi, kiel tio okazis?

Oni forprenis tiam la gazetojn de mi, mi volis forkuri de ĉi tie. Mi scias verdire nur tre malmulte.”

Li rakontis do al ŝi la okazaĵojn sur la tombejo, pri disputo de la kuracistoj.

”Tuj kiam oni alveturigis min en la polican direkcion, oni longe demandesploris min, per kio oni tamen nenion eksciis. La tuta afero influis min tiel, ke mi fariĝis iom obstina. Ĝis la mateno oni klopodis ekscii ion de mi kaj retenis min tie dum kelkaj tagoj. Nur premataj de la publiko oni liberlasis, sed gardis min.”

”Kiom mi scias, oni ne trovis la veran kulpulon.”

”Ankaŭ la tombiston oni devis liberlasi. Entute oni arestis kvin personojn inkluzive min. Du laboristojn el brikfarejo kaj iun vagulon. Ĉiuj estas jam ree liberlasitaj; ni ĉiuj pruvis alibion krom la tombisto, sed tiu nepre ne faris tion.”

”Krom vi li estis plej multe suspektata.”

”Kompreneble, sed la tuta afero estis farita tiamaniere, ke estis neimageble aljuĝi ĝin al iu tombisto.”

”Ĉu vi opinias, ke la krimulo estis ruzega?”

”Unuflanke jes, sed aliflanke interesas min ankaŭ tio, ke la tuta fatala okazaĵo ŝajnas havi motivon, pri kiu oni ne parolis multe al la publiko, kiu tamen ankoraŭ hodiaŭ sendormigas multajn homojn.”

”Kaj ĉu vi dormas?”

”Tre malbone.”

”Mi petas, daŭrigu!”

”Vi scias eble, ke la medicina scienco malsukcesis tiam laŭ la publika opinio. Ĉi tiu opinio ne estas tute prava, tamen multo ankoraŭ estas esplorota. Por la kuracistaro estis granda feliĉo, ke unue oni serĉis la kulpulon.

Ĉiu demandis: Kiu faris tion? Por ke li povu esti punata!

Sed eble multe pli grave estis demandi: Kion ĉion li faris? Mi konjektas, ke sur tiu ĉi vojo oni pli facile estus povintaj trovi la farinton.”

”Do vi ne persistas, ke temas pri krimo?”

”Ho jes! Temas pri krimo; sed kiaj estis ĝiaj motivoj, tion oni ne scias!”

Kiam li eksilentis por momento, Míla observis la malgrasi ĝintan profilon de Kovařík.

”Ĉu pli multe vi ne diros al mi? Mi opinias, ke vi scias pli multe, aŭ ke vi ion konjektas.”

Li ridetis amare. Poste li elpoŝigis ledan paperujon kaj prezentis al Míla gazetan eltranĉaĵon:

”Iu sendis tion al mi, kiam oni liberlasis min. Tio estas eltranĉaĵo el vesperĵurnalo de la dua de februaro.”

Míla ekprenis la eltranĉaĵon kaj legis:

Kadavro(?), kiu eĉ post unu semajno ne malvarmiĝis …

Sevilla, la 2an de februaro (Havas). Inter la sciencularo kaj en la publiko vekas grandan intereson la okazaĵo, de kadavro de iu bankoficisto, transportita en kadavrejon la 26an de januaro, ĝis nun ne malvarmiĝis. La kuracistoj opinias, ke temas pri ia spasma stato de cerbinflamo kun simptomoj de dormomalsano.

Kiam Míla estis redonanta la eltranĉaĵon, ŝia mano rimarkeble tremis.

”Tio signifus?”

Kovařík klinis la kapon:

”Tio signifus, ke ni mortigis ŝin.”

Ŝi ekprenis lian manon.

”Ne kredu tion, tio estas ja neebla. En Sevilla certe temis pri io alia kaj kiu scias, kiom da vero enhavas la sciigo.”

”Mi mem skribis tien, sed oni respondis elturniĝeme.

Mi konstatis nur, ke la koncerna bankoficisto proksimume post tri semajnoj malvarmiĝis.”

”Kaj ĉu vi kredas, ke ĉi tiuokaze …?”

”Mi timas.”

”Ne timu, gazeta eltranĉaĵo estas netaŭga pruvo.”

Kovařík skuis nee la kapon.

”Mi ankaŭ ne volas kredi, tamen kiel mi diris: Mi timas.

Tial mi ne ĉesos, tial mi ne estos trankvila, ĝis mi ekscios.”

Li ekstaris kaj emociita li komencis paŝadi tra la ĉambro.

Ŝi observis lin kelkan tempon kaj atendis, ĝis li haltos antaŭ ŝi. Li faris tion, kiel jam kelkfoje pli frue, dum li venadis por ripetadi kun ŝi matematikon, kiu dum la gimnaziaj studoj faris malfacilaĵojn al ŝi. Li estis tiam por ŝi pli eble kamarado kaj kunlernanto ol instruanto. Ŝi sciis do, ke plej bone estas lasi lin al si mem, se li estas emociita. Li ekrigardis en ŝiajn okulojn.

”Ĉu vi volas helpi min?”

”Volonte, tamen kiurilate kaj kiel?”

”Io diras ĉiam al mi, ke ni ne povis erari, ke Manjo mortis, sed nur post ŝia morto okazis kun ŝi io stranga, certe abomeninda, kiu scias. Sed mi kredas, ke ŝi vivis denove, almenaŭ kelkan tempon. Mi kredas, ke ĉi tiuokaze estis efektivigita interveno de ekstere, per mano krima, tamen treege kuraĝa kaj pli saĝa kaj pli sperta, ol estas ni ĝis nun. Kaj tiu mano ne povas esti tro malproksime de ĉi tie.”

”Ĉu vi havas jam iajn pruvojn?”

”Ne, bedaŭrinde, mi havas nur konjektojn kaj suspektojn.”

”Kaj kiel mi povus helpi vin?”

”Mi opinias, ke tre facile; du okulparoj vidas pli multe ol unu. Ĉiuj cirkonstancoj atestas, ke la delikton efektivigis iu, kiu bone konas la cirkonstancojn en la tombejo.

Kompreneble, eniri la tombejon povas ĉiu, sed la tombisto diris al mi, ke fremdaj personoj venas ĉi tien tre malofte kaj ne povus resti neatentataj de li. Eble nur okaze de entombigo venas kelkaj fremdaj personoj ĉi tien, el malproksimaj kvartaloj, sed poste venadas nur la plej proksimaj parencoj aŭ konatoj, kiujn la tombisto baldaŭ konas. Do estas necese observi nur ĉiujn, kiuj kutime venas al la tombejo. Ne estas multe da ili.

La tombiston mi ne suspektas, mi diris tion jam al vi, li estas bonkora, iom babilema homo kaj mi ellogis el li ĉion, kion li sciis. Kompreneble mi demandas lin singarde, sed mi vizitas la tombon de Manjo, tial la tombisto fidas min; oni arestis ja nin ambaŭ.”

La rememoro pri Mario Votýpková ekinfluis ambaŭ junajn homojn. Kovařík eksilentis kaj Míla same enpensi ĝinta embarase frotis per la mano la tablorandon. Poste, kvazaŭ en interkonsento, ili ekrigardis sin reciproke.

”Ĉu vi amis ŝin?”

”Mi amas ŝin ja ankoraŭ, kiel neniun alian.”

Ŝi ekridetis amike al liaj okuloj.

”Mi helpos vin kompreneble, tamen ankoraŭ mi tute ne scias, kiel!”

”Tuj mi diros tion al vi. Mi serĉas kaj gardas ĉi tie jam preskaŭ dum tri semajnoj kaj esplorota restas al mi ankoraŭ nur ĉi tiu parto en la direkto al Klikovka.”

”Mi konjektas, ke ĝis nun vi trovis verŝajne nenion.”

”Ne multon, sed mi volas labori laŭmetode. Al vi mi konfidus nun ĉi tiun lastan parton. Vi estas ja sendube la tutan tagon en la ĝardeno, atentu do, ĉu iu preteriras de ĉi tiu flanko laŭlonge de via ĝardeno.”

”Tion mi povas jam nun diri al vi, ni estas jam pli ol unu semajnon en la ĝardeno kaj neniu preterpasas neobservita de ni, ĉar ni estas ĉi tie verdire en la solejo. Mi enuas ĉi tie terure, eĉ la plej malgranda movo ne povas resti nerimarkata de mi; vi aŭdis nian hundon, kiam vi venis, ĝi gardas bone. Kiam ajn ĝi ekbojas, tuj ni kuras al la fenestro, ĉar por ni ĉi tie estas jam fenomeno, se iu preteriras.”

Kovařík senpacience kliniĝis antaŭen.

”Ĉu vi suspektas iun?”

”Ho ne! La hundo albojas ankaŭ paserojn por ne malkutimi ĝi. Iru nur iom en la direkto al Klikovka por vidi, kia estas la vojo tie. Kaj nun ĝi sekiĝas jam. Ĉi tiun vojon neniu iras. Ni mem iras la vojon, sur kiu vi venis, kvankam ĝi estas duoble pli longa. Viva estaĵo ne venas ĉi tien. Ni estas ĉi tie izolitaj de la mondo, kvankam ni loĝas nur kelkajn paŝojn de Praha.

Post momento ŝi aldonis per pli mallaŭta voĉo:

”Mi ne estas kontenta ĉi tie.”

”Estas ja belege ĉi tie, vi havas ĉion bonege aranĝita, vi loĝas kviete, izole de aliaj, neniu ĝenas vin.”

Amarete kaj preskaŭ moke ŝi diris:

”Izole kaj kviete; estas ĉi tie kvazaŭ en tombejo.”

”Ne troigu!”

”Ĉiun unuopan tagon mi enĉerkigas vespere kaj priploras ĝin, kvazaŭ mortnaskitan. Tombejo estas en mi kaj ĝi enhavas jam longajn vicojn de tiaj tombetoj.”

”Míla, ne estu sentimentala, tio ne belaspektigas vin.”

”Mi scias tion, tamen estu ĉi tie anstataŭ mi. Mi ŝatus vidi, kiel la afero impresus vin.”

”Vi ja ne loĝas malproksime de Praha. Kiu malhelpas vin, ke vi foriru, kiam ajn plaĉas al vi?”

Ŝi kunmetis rapide la manojn kaj poste ŝi dismetis ilin denove, signante cirklon ĉirkaŭ si:

”Kaj tio ĉi? Ĉu mi povas lasi ĉi tie la servistinon sola?

Ĉiam mi estas okupita de io. Simple mi havas ĉiam etajn zorgojn dum la tuta tago kaj eĉ vespere mi ne trovas kvieton.”

”Mi supozis, ke monaĥino povus loĝi ĉi tie.”

”Unuflanke mi ne estas monaĥino kaj aliflanke vi treege eraras. Vi ne povas imagi, kiel oni estas ligata per tia dometo; ĝi estas reto, certe ne peza, sed oni ne kapablas sin liberigi el ĝi. Matene oni vekiĝas, la tutan tagon oni ne ĉesas labori kaj subite estas jam vespero. Poste oni rerigardas kaj vidas, ke nenio estas farita.”

Ŝi rimarkis lian nekredeman rideton kaj embarasiĝis.

”Mi rakontas al vi sensencaĵojn, kiujn vi ne volas aŭskulti.”

”Tion mi ne diris, sed vi ŝajnas al mi tre ŝanĝita. Tiel laborema subite.”

”Ridu nur, sed hontinda estas ĝuste tio, ke oni fariĝas laborema sen propra volo. Mi havas grandan suspekton kaj mi eĉ menciis jam tion al Karlo.”

”Kiu estas tio?”

”Nu do, mia edzo, la estimata sinjoro Horálek, kompaniano de la firmo Hora & Ko. Vi scias nenion, iel vi forgesis pri mi.”

”Pardonu, sinjorina moŝto, nur pri via edzo. Kaj koncerne tiun suspekton, ĉu vi bonvolus klarigi ĝin al mi?”

”Nu, mi supozas, ke li konstruigis la domon ĝuste ĉi tie, ke li havu min bone kaŝita.”

”Vi havas ja najbaron!”

”Sinjoron Hora, mi petas, kaj lian estimatan mastrinon.

Tiu homo ĝuste mankis ĉi tie! Se mi estus sciinta, kia li estas, neniam mi estus konsentinta, ke ni konstruu la domon ĉi tie.”

”Kiel ofendis vin tiu abomenulo? Iomete mi konas lin.”

”Neniel! Tion mi bezonus ankoraŭ! Sed li estas flatruza, flatservema; mi ne povas diri, ke li estus trudema, li estas ja tute bonkonduta, sed por mi li estas abomena; kiam li alparolas min, kvazaŭ tro dorlotitan knabineton, mi ŝatus ligi salivtuketon ĉirkaŭ lia kolo, por ke li ne malpurigu sin per salivoj.”

”Tio plibeligus lin. Kaj lia mastrino?”

”Virinaĉo, nenio alia ol virinaĉo. Krom tio surdega kvazaŭ arbotrunko, kiel – kun permeso – oni diras. Tio ĉagrenas min, kiam mi ludas fortepianon.”

”Vi ludis belege fortepianon.”

”Jes, mi ludis, sed nun mi ne havas tempon por ekzerci.

Nun mi ludas per radio. Aŭskultu, Jarĉjo, iafoje ĝi estas bona. Atendu iom, mi montros ĝin al vi.”

Ŝi kuris en la manĝoĉambron kaj post momento ŝi revenis, ŝovante antaŭ si ion, kvazaŭ priservan tablon sur kaŭĉukaj radetoj. El la supra tabulo elsaltis kadra anteno, sub malfermita pordeto aperis du grandaj kaj da malgrandaj butonoj.

Li alpaŝis la tablon kaj trarigardis kromordinaran aranĝon de necesaĵoj de la superheterodino kun ampliono en unu kesteto. Intertempe Míla Horálková serĉis en la programo.

”Jen ni havas Londonon, sed tagmeze kaj baldaŭ posttagmeze ĝi kutime ne estas bone aŭdebla. Ĉu vi dezirus Parizon? Koncerton de Cavin-orkestro?”

Ŝi ne atendis respondon kaj du malgrandaj manoj ekprenis la butonojn. Ili ne manipulis longe, tuj mola muziko de arĉinstrumenta orkestro plenigis la ĉambron.

Estis necese nur iom ĝustsonigi ĝin.

”Mi havas ankaŭ superheterodinon, sed nur de ducent ĝis sepcent.”

”Ĉi tiu estas ĝis du mil. Rigardu, ĉi tie interne oni komutas oscilatoron. La maŝino estas bona. Hora donacis ĝin al mi je Kristnasko, li kunportis ĝin el Ameriko.”

La stacio ludis sufiĉe forte, Míla mildigis la sonon per potenciometro.

Silente ili aŭskultis la muzikon, kiu flate iom post iom okupis ilin. Nervoj kaj muskoloj vekiĝadis, malkvieta dolĉeco estis transverŝata per la sango en brakojn kaj krurojn. Míla Horálková frapetadis la plankon per la ŝuetpinto kaj Kovařík ekrimarkis, ke per fingroj li tamburas sur la tablo.

Kaj subite Míla staris antaŭ Kovařík.

”Mi devas.”

Li prenis ŝin delikate ĉirkaŭ la talio kaj ŝi metis sian manon sur lian ŝultron.

En Parizo oni denove ekludis, eĉ fokstroton.

La muzika ritmo ekokupis ilin ambaŭ kaj alproksimigis unu al la alia. Poste kelkaj varmegaj taktoj kunigis ambaŭ junajn korpojn kaj ili ne disiĝis plu.

Se la unuaj paŝoj kaj figuroj estis scivolaj kaj pli eble rememorigaj, varma emocio de piedoj, kiu de la planko disvastiĝis en la tutan korpon, ravigis kaj forrabis de ili la konscion pri la tuta ĉirkaŭaĵo.

La muziko, kvankam tre delikata, tamen solida, estis sango por la korpoj, kiuj venkitaj obeis freŝan ritmon.

La brakoj de Kovařík fariĝis firmaj kaj la kruroj pli profunde iris renkonte al la aliaj.

Míla fleksita de la muziko lasis forporti sin senreziste kaj sindone kvazaŭ velo de la vento.

Poste oni ĉesis ludi kaj Horálková kaj Kovařík eksidis en klubseĝojn.

Ili ne rigardis unu la alian, sed tra la fenestroj al la verdaj kampoj. Ŝi ekparolis per iom mallaŭta voĉo:

”Ĉu vi kredas, Jarĉjo, je kamaradeco, je amikeco inter viro kaj virino?”

Li respondis nur post momento:

”Por diri la veron, mi ne kredas, tamen io simila estas ebla.”

”Ekzemple?”

”Ne estas necese iri malproksimen. Ni du. Mi estis via instruanto, kvankam mi estis nur kvin jarojn pli aĝa. La konfidon al mi donitan, mi ne povis trompi. Vi konas min. Kiam vi plenkreskis, vi edziniĝis pasintjare en printempo.

Mi interkonatiĝis kun Manjo; proksimume antaŭ du jaroj mi ekvidis ŝin la unuan fojon. Vi sciis pri tio kaj ne preterlasis piki min iom de tempo al tempo.”

”Nepra vero.”

”Vian edziniĝfeston mi partoprenis kvazaŭ viva dokumento pri sensenco de viaj studoj.”

”Vi bondeziris min ironie al pluaj studoj, kio rezultigis mokridojn.”

”La societo estis jam iom tro gaja kaj konfuzigis miajn vortojn. Tamen, por ke ni finparolu, vi havis la vian, mi havis la mian. Do ni povis esti kamaradoj.”

”Sed vi amis Manjon kvazaŭ kamarado.”

Tro malfrue ŝi ekkonis, ke la uzitaj vortoj ne estis konvenaj.

Ili ekpensis pri la maldelikate nelertaj vortoj de la gazetoj pri la rezulto de la sekcado. Ambaŭ ili ruĝiĝis kaj eksilentis.

Eksonanta tango forigis ilian embarason. Malrapida ritmo permesis al ili, ke ili finmeditu: la pensoj fariĝis pli konkretaj. Kovařík kaj Horálková alproksimiĝadis dense unu al la alia nur, se tio estis neevitebla. Li rimarkis baldaŭ, ke ŝi klopodas gvidi lin, malebligante tiajn figurojn, kiuj rezultigus nepran ektuŝon de iliaj korpoj. Pro ia obstino li komencis kontraŭi ŝin. Tiel okazis, ke ili renkontiĝis kelkan fojon iom pli forte, ol li mem volis. Li klopodis venki ŝian kontraŭstaron volante esti pli forta kaj tiel liaj manoj pruviĝis, esti pli firmaj, ol li mem konsciis.

Ŝi kontraŭstaris, sed laciĝis, poste venkita ŝi konfidis sin al liaj brakoj kaj kruroj.

La muziko estis vento kaj ili estis du folioj sur akvosupraĵo.

Kvazaŭ de akvo ili estis forportataj, poste ili revenadis subkonscie por miri renkontante unu la alian senpere vizaĝon al vizaĝo. Iliaj pensoj fermis la okulojn kaj la okuloj de ili ambaŭ estis senpensaj.

La ritmo de la kruroj kaj manoj transiris en iliajn koksojn kaj ventrojn, kaj ili agorditaj je la sama tono tremis unu en manoj de la alia.

Poste denove eksilenlis la ampliono kaj Kovařík kaj Horálková falis en klubseĝojn pli lacaj kaj pli emociitaj.

Li frotis unu manon per la alia por kvietigi ilin, ŝi mordis siajn lipojn.

”Mi ne supozis, ke vi dancas tiel bone. Vi tre ĝojigus min, se ni povus renkontiĝi, nu, ni diru, eble en Colorado.”

”Kie estas tio?”

”Ho ve, vi scias malmulton kaj tamen vi dancas tiel bone.”

Ŝi komencis priskribi al li la plej novan dancamuzejon de Praha. Ŝi parolis rapide, ĉar la propra parolo influis ŝin kvazaŭ malseketa tuko metita sur la frunton. Nova tango ne malhelpis ilin plu daŭrigi la intertrakton pri la nova tasko de Horálková kaj, antaŭ ol la danco finiĝis, ŝi promesis al Kovařík, ke dum la tuta tago ŝi gardos kaj eĉ la servistinon Bêlka ŝi devigos helpi.

”Post unu semajno mi atendos vin ĉi tie; venu do, mia edzo posttagmeze ne kutimas resti hejme. Mi ne konjektas, ke mi trovos ion, sed mi estas tre scivola, kion vi alportos al mi.”

Ili ne kapablis rezisti novan fokstroton, kiun ili destinis por adiaŭi. Ĝi estis brua kaj rapida; interparolante per la kruroj kaj korpoj ili ne havis tempon por paroli buŝe.

Laŭta aplaŭdo disigis ilin. Tre surprizitaj ili returnrigardis al la pordo, kie aplaŭdis la fortaj manoj de la edzo de Míla.

”Tiel vi plaĉas al mi, infanoj. Sinjoro Kovařík, vi ne riproĉos min eble, ke mi nomas vin tiel. Tamen, Míla estas infano kaj, se vi tiel bone akordiĝas, tio plibeligas vin ambaŭ tute same. Ĉu vi scias, ke mi observas vin jam kelke da minutoj?”

Míla intertempe rekonsciiĝis.

”Vi timigis min; mi ne sciis, ke vi venos. Jen, sinjoro Kovařík estis tiel ĝentila veni al ni, kiam stranga afero kondukis lin ĉi tien en la kamparon.”

”Tre ĝojige! Permesu, ke mi bonvenigu vin, kvankam mi venis verdire iom tro malfrue, sed mi vidas je mia granda plezuro, ke vi sentas vin ĉi tie bonege kaj kvazaŭ hejme.”

Kovařík hezitis respondi, nekapabla trovi taŭgan vorton.

Míla diveninte tuj lian embarason rapidis helpi lin:

”Fiere mi montris nian radioaparaton al li kaj, kiel vi scias, mi ne kapablis rezisti. Sinjoro Kovařík dancas bonege.”

Sinjoro Horálek demetis malpezan anglan superveston kaj alpaŝis sonorileton por venigi la servistinon.

”Ne sonorigu, ŝi estas supre kaj ne aŭdos vin.”

”Do vi senkulpigos min, mi pendigos la veston mem, tuj mi revenos.”

Tuj kiam li malaperis malantaŭ la pordo, Míla metinte fingron sur la buŝon, diris rapide al Kovařík:

”Atentu, ne alparolu min tro intime, se li ĉeestas. Li estas tia strangulo!”

Kovařík ekpensis, ke li estus ankaŭ tia strangulo, sed ne restis tempo al li por respondi; Horálek denove enpaŝis la ĉambron.

”Infanoj, ĉu vi manĝis ion?”

Sinjoro Kovařík rifuzis, nur iom da likvoro li akceptis.

Li nur por momento flankensaltis ĉi tien.

”Flankensaltis kaj saltetadis. Nu, mi ne riproĉas, nur senintence elflugis la vortoj el mia buŝo. Ĉu vi koleras, sinjoro Kovařík? Mi scias, nur Míla tuj koleriĝas pro ĉiu malgravaĵo. Sed ni viroj...”

Li verŝis likvoron en du kaliketojn kaj prezentis al Kovařík.

”Je via sano!”

Tuj kiam Horálek rimarkis, ke Kovařík leviĝas por adiaŭi, li ne lasis lin elparoli.

”Nu do, vi ne foriros, kiam mi venis, mi devus poste esti ĵaluza je Míla. Vi manĝos iom kun ni kaj mi ekscios espereble tiun strangan aferon, kiun menciis Míla kaj kiu kondukis vin sur nian forlasitan vojon.”

Míla pretigis por manĝo malgrandan tablon en la manĝoĉambro kaj post nelonge malgranda elektra samovaro liveris al ili bolantan akvon por teo. La interparolo pritemis la tempon antaŭ unu-du jaroj. Horálek estis sufiĉe delikatsenta por ne ĝeni Kovaříkon per tro da demandoj kaj Kovařík limigis sian parolon al kelkaj vortoj. Konkrete Horálek klarigis nur sian neatenditan alvenon. Hora aĉetis loĝion la por hodiaŭa prezento en la Nacia Teatro kaj invitis ilin. Ĉar ili estis nur tri, Horálek invitis Kovaříkon. Ĉi tiu hezitis, sed kiam li eksentis, ke Míla per la piedo premas lian piedon, kaj kiam ĉi tiu premo daŭre pligrandiĝadis, li akceptis la inviton.

Kovařík baldaŭ poste adiaŭis, tamen denove li devis certigi la geedzojn, ke li venos en Nacian Teatron en la parterloĝion numero kvin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.