La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI EN LI

Aŭtoro: Ladislav Vladyka

©2026 Geo

La Enhavo

3

La tagoj pasadis sen maltrankviligoj kaj regule, la vizitoj de Kovařík en la hejmo de familio Horálek, kiuj komence estis konsiderinde maloftaj, komencis esti denove pli regulaj. Eĉ en Colorado ili estis unufoje kaj Hora pagis. La tagoj plivarmiĝis kaj super la ŝtonrompejon Míla venis iom ruĝiĝinta, sed tio povis deveni de la supreniro sur la monteton.

Tiel pasis majo kaj venis la unuaj tagoj de junio.

La vizitoj de Míla okazis ĝis nun posttagmeze, kiam Horálek estis en la kontoro, sed la ĉarmo de la unuaj varmaj somervesperoj pledis jam por Míla kaj Kovařík konsentis do, ke unu fojon ŝi venu denove vespere.

Li sidis super la ŝtonrompejo sur sia kutima loko kaj studegis por la rigora ekzameno. La budo de Vašek, kvankam ĝi neniel ŝanĝiĝis, ne ĝenis lin en la studado.

La vivo en ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi simpliĝis, Vašek alvenadis, foriradis kaj laboradis en la tombejoj de Košíře aŭ Malvazinky kvazaŭ maŝino. La eksperimentoj – se li faris iajn – okazis en la budo. La esploroj de Kovařík restis en la sama stato, kiel antaŭ tri semajnoj.

La suno malleviĝis super Æepy, sed Míla ne venis.

Kvankam li diris al si, ke ŝi nur ĝenas lin ĉi tie, li alkulimi ĝis al ŝia ĉeesto kaj ŝiaj ludemaj kaj facilanimaj paroloj, kiuj estis bonvena refreŝigo dum lia laboro. Ĝuste pro tio, ke hodiaŭ ŝi estis venonta vespere la unuan fojon post la renkontiĝo kun Vašek kaj ĝuste pro tio, ke ŝi hodiaŭ malfruis, li pensis pri ŝi: Horálek ne estis en Praha, tio ĝuste ebligis la kunvenon, li ne povis esti kaŭzo de la malfruo. Ankaŭ ne estis eble, ke li estus reveninta antaŭtempe, ĉar li forveturis nur hieraŭ vespere al Vieno.

Kvankam li iel timis la alvenon de Míla, tamen li fari ĝis senpacienca. Li rigardis la poŝhorloĝon. Estis duono post la oka. La krepusko estis komenciĝonta.

Gardi la budon ne estis necese, Vašek foriris dum frua posttagmezo al la tombejo en Košíře kaj revenis proksimume je la sesa. Post netuta duonhoro li foriris verŝajne al Malvazinky. Li portis malgrandan paketon. Laŭ ĉi tiu cirkonstanco Kovařík konkludis, ke Vašek pasigos la nokton en Malvazinky.

Malheliĝis, kaj la studlibroj ne estis plu legeblaj. Kovařík fermis ilin kaj meditis, kio eble okazis al Míla, ke ŝi ne venis.

Lian meditadon interrompis paŝoj el direkto de la ŝoseo, ĉar iu rapide supreniris la deklivon. Singarde li ekprenis libron, li ne povis fidi al Vašek. Sed aperis Míla, emociita kaj sen ĉapelo; ŝiaj okuloj kaj vangoj brulis.

”Ĉu okazis io?”

Ŝi falis sur la teron kvazaŭ iu estus piedbarinta ŝian paŝon. Li eksidis apud ŝi kaj volis ekpreni ŝin je la manoj.

Ŝi fortiregis ilin nervoze. Ŝi volis ekparoli, sed ŝiaj lipoj tremis senforte, ili sangis sub la dentoj, per kiuj ŝi mordis ilin.

Li rigardis ŝin surprizita kaj ekvidis, kiel senlaŭte eliĝas el ŝiaj okuloj larmo post larmo, kiuj kvazaŭ perloj malrapide falas sur ŝiajn genuojn. Ŝi ploris sen skuoj, rigida, pala, nur ŝiaj larmoj malkaŝis ŝian ploron. Amare kaj necedeme ŝi majstris sin, ŝiaj larmoj aperadis malpli ofte, ĝis fine ili ĉesis flui. Tio estis Míla, kiel li ne konis ŝin ankoraŭ.

Ŝi levis siajn okulojn al li kaj ekridetis.

”Mi rapidis al vi kaj nun mi silentas, ĉar mi hontas.”

Denove ŝi rifuzis liajn manojn.

”Prefere ni iru ien aliloken; atendu iom, mi diros al vi ĉion.”

”Kien vi volas? Estas tute egale, Vašek foriris hodiaŭ kaj mi supozas, ke li pasigos la nokton en Malvazinky.”

”Ni iru sur la strato al Motol kaj poste ni turnos nin sub Blankan Monton.”

Ili malsupreniris la deklivon ĝis la ŝoseo kaj tie Míla ŝovis sian brakon sub la brakon de Kovařík.

”Ĉi tie neniu konas min kaj fine estas al mi ĉio indiferenta.”

”Ĉu vi diros al mi, kio okazis al vi?”

”Jarĉjo, ne postulu tion ankoraŭ de mi. Mi mem diros tion al vi. Mi petas vin, mi tre petas vin, rakontu al mi ion, estu kio ajn, ĉu bela, ĉu malbela. Se vi volas ĝojigi min, rakontu al mi ion pri vi kaj tio estos bela por mi.

Karega Jarĉjo, forkonduku min de mi.”

Li rakontis do al ŝi pri malgranda vilaĝeto sub Krkonoše (Giganta Montaro), kie li naskiĝis, pri sia infanaĝo, pri buboj, kun kiuj li luktaĉis kaj kun kiuj li ŝteladis, kiam pomoj maturiĝis ĉe la najbaroj, li rakontis pri longaj aŭtunaj tagoj sur paŝtejo, kiam la arboj flaviĝis kaj la vento blovegis trans nudajn, ŝtonplenajn paŝtejojn, kiel ili ekbruligadis fajron por varmigi sin kaj faris novajn petolaĵojn sentine.

Ŝi aŭskultis kun intereso kaj dankeme; ŝi estis edukita en Praha, kie ŝi naskiĝis; la kamparon ŝi konis nur el la ĉirkaŭaĵo de Dobřichovice kaj Senohraby, la lastajn jarojn ŝi veturadis al somerrestadejoj en eksterlando.

Ili trairis la aleon al Motol, sed antaŭ Motol ili flankeniris dekstre sub Blankan Monton sur la vojo, apud kiu staras malgranda monumento de Kudrna, kiu laŭ verdikto de aŭstria tribunalo estis mortpafita ĉi tie dum la mondmilito. Apud malgranda arbareto ili eksidis sur kamporandon, la luno leviĝinta intertempe super Praha prilumis pale la pejzaĝon kvazaŭ noktlampo el opala vitro.

Ĉi tie Míla komencis mallaŭte paroli:

”Mi menciis jam iom la aferon kaj vi certe mem rimarkis ĝin. Rememoru nian unuan interparolon super la ŝtonrompejo. Eksciu ankaŭ aferojn, kiuj okazis antaŭe.

Pri mia edziniĝo mi parolis malmulton, eble vi ne scias, kiel ĉio okazis.”

”Mi ne vizitis vin dum unu jaro, poste mi aŭdis, ke vi estas edziniĝonta kun iu monsakulo. Tio ne plaĉis al mi kaj mi ne demandis pri tio. Oni prijuĝis do maljuste sinjoron Horálek.”

”Iom da vero enhavas ĉi tiu via parolo, sed estas necese kompletigi ĝin. La monsakulo estis Hora. La gepatroj insistegis, ke mi edziniĝu kun li, kaj ili estus eble eĉ sukcesintaj. Sed okazis afero, kiu per unufojo disŝiris la reton ĵetitan sur min. Miaj gepatroj vidis sin jam ĉirkaŭitaj de komfortego, en kiu la brilego de milionulo prilumis ankaŭ ilin. Ni ne estis tro riĉaj, tamen nia havaĵo ne estis tro malgranda, sed tia, ke – ĉe iom da laboro – ĝi estus rezultiginta eĉ iom da bonstato. Sed miaj gepatroj aspiris pli alten.

Ili supozis, ke la edziĝkontrakto estas preskaŭ certa, kaj timante eble, ke Hora povus ŝanĝi sian decidon, ili klopodis doni min al li jam antaŭ la edziĝo. Hora disĵetadis monon kvazaŭ frenezulo; li havis sufiĉe da ĝi. Estis aranĝataj ekskursoj kaj ĝis matene estis diboĉate en plej malbona senco de la vorto kaj la diboĉintoj estis veturigataj per aŭtomobilo antaŭtagmeze hejmen. La ruĝa aŭtomobilo de Hora fariĝis famega, ĉar kiam ajn antaŭtagmeze ĝi haltis ie, ĉiam eliris el ĝi per frako aŭ smokingo vestitaj figuraĉoj, kiujn oni devis apogi. Eble ne estas necese aldoni, ke mi estis la sola virino, kiu devis kundiboĉi, ĉar Hora asertis, ke ĉio okazas je mia honoro.

En dancamuzejo – nu, kial kaŝi ĝin – la afero okazis en R. Hora sukcesis ebriigi min kaj, foriginte la societon, perforte li sekse misuzis min: la besto ne kapablis ĝisatendi.

Tio kompreneble estis fino de lia svatado. Hejme mi volis salti tra la fenestro, granda skandalo minacis rezulti el tio. Mi estis malespera kaj freneza.

Tiam mia patrino surgenuiĝis antaŭ mi kaj ĵurpetis min, ke mi ne detruu la familian reputacion kaj evitu skandalon.

Mi fariĝis indiferenta kaj diris, ke oni traktu min laŭ sia plaĉo. Ĉe ni aperis bonmora homo, li kondutis konvene, parolis ĝentile kaj estis respektplena kaj kio estis la ĉefaĵo, li ne estis informita pri mia malfeliĉo. Li fariĝis serioza aspiranto pri mia mano! Tio estis mia nuna edzo.

Min ne interesis, kio li estas, mi volis nur esti for el la hejmo. Post la edziniĝo mi eksciis – je mia surprizo – ke li estas kompaniano de Hora. Mi estis malŝparema, tio estas vero.”

Ŝi eksilentis kaj metis la kapon en la manplatojn.

”Mi supozas, ke vi volas diri ankoraŭ ion al mi.”

”Tio estas la plej malfacila. Hora tre baldaŭ trovis vojon al ni kaj mi timis konfesi al la edzo, kio okazis. Tio estis peko, sed kredu min, mi amis mian edzon; li estis ĝentila kaj delikata, plenumis ĉiujn miajn dezirojn. Tio estis lia peko. Mi supozis, ke estante kompaniano de bone prosperanta bankentrepreno, li havas ankaŭ konvenajn enspezojn; oni parolis ja multon pri brilegaj profitoj de la firmo, mi malŝparis senbride. Tiel mi kondukis la edzon tien, kie Hora volis havi lin. Kiam Hora ekkonis, ke estas oportuna momento, li venis kaj minacis min per ruinigo. Mi perdis la kapon, li surprizis min per priskribo de la efektiva stato de niaj ŝuldoj. Tiam li sekse misuzis min la duan fojon.

Mi silentis kaj mi silentis eĉ plu, ĉar Hora obstine persistis kaj kanajle misuzadis min plu. Por havi min pli firme en sia potenco, li persvadis mian edzon, ke ni konstruigu familian domon kaj li donis la necesan monon por tiu celo. Mi ne scias, kio plu okazus kun mi: mia sola espero estis, ke fine mi tedos Horan.

Poste venis vi kaj mi trovis apogon en vi. Ekokupis min terura honto. Horan mi ne akceptadis plu kaj mi opiniis pli ebla mortigi lin, ol cedi al li denove.”

Ŝi eksilentis kaj denove metis la kapon en la manplatojn.

”Mi supozas, ke vi havas ankoraŭ ion, kion vi volas diri al mi.”

”Ho, se mi ne havus! Hodiaŭ mi malfruis kaj mi diros al vi, kial. Estas li, kiu sendis mian edzon al Vieno, por ke mi estu sola. Proksime al nia loĝejo okazis hodiaŭ akcidento; laboristo falis de trabaro kaj mortis. La servistino scivole rapidis rigardi, kio okazis. Tion uzis tiu kanajlo kaj venis al mi. Mi ne sciis, ke li estas hejme, aliokaze mi estus enŝlosinta min, mi supozis, ke li estas en la kontoro, kiam mia edzo forveturis. Li ŝlosis la pordon post si kaj enpoŝigis la ŝlosilon. Mi suprenkuris en la dormoĉambron kaj frapegis la muron por venigi lian mastrumantinon; li memorigis min, ke ŝi estas surda.

Li provis bonmaniere konsentigi min kaj komencis klarigi al mi la aferon. Eble surprizos vin, ke li uzis nian kamaradecon kaj minacis, ke li diros ĉion al mia edzo.

Mi mokridis lin; mi rememoris pri la bastonego, kiun vi rekomendis al mi. Mi ekprenis fajrohokon, kiu estis ĉe la forno.

Li retiriĝis menciante, ke li ne konsideras mian defendon serioza. Li diris, ke li volis indulgi min, sed ke li ne havas plu kaŭzon. Poste li montris al mi resumon el nia ŝuldkonto. Mi respondis, ke la aferon devas ordigi mia edzo kun li.

Li ekridetis malice kaj montris kroman paperon al mi.

Kiam mi tralegis ĝin, mi konsterniĝis pro teruro. La papero enhavis liston de trompoj faritaj de mia edzo por havigi monon al si. Hora menciis seke, ke ne temas pri trompoj koncerne la firmon, sed koncerne klientojn. Li aldonis, ke li estas preta helpi mian edzon, se mi estos prudenta. Li intence forsendis mian edzon por povi sendube certiĝi pri la afero kaj por – kiel li diris – interkonsenti kun mi.

Mi submetiĝis al lia volo.

Kiel aĉa mi estas, kiel abomena al mi mem!

Ŝi turnis la kapon al Kovařík:

”Ĉu vi diras nenion al tio?”

Ŝi ekprenis lin je la ŝultro:

”Parolu, kondamnu min!”

Li respondis per nefleksebla lango ridetante:

”Mi ne aŭskultis, kion vi rakontis.”

Li stariĝis kaj ŝi rapide tuj post li. Ŝi saltis al li kaj ekpreninte lian kapon en siajn manojn ŝi turnis ĝin vizaĝe al la luno.

”Ĉu vi ridas?”

Li rigardis en ŝiajn okulojn:

”Nur pri mi, knabino, nur pri mi mem.”

Ŝi komprenis lin kaj metinte la kapon sur lian bruston ŝi komencis plori.

Poste ili vagadis tra la kamparo por rekonsciiĝi. Ili ne parolis plu pri si kaj tamen ili pensis nur pri si. Ili timis ekpalpi unu la alian kaj fine tamen ili kondukis sin je la manoj, kie la vojo permesis tion.

En la kampoj antaŭ si oni rimarkis silueton de la tombeja muro en Košíře kaj direktis sin al ĝi. Ŝi demandis lin pri detaloj de la malgaja nokto, kiam oni trovis Manjon.

Li miris pri si mem, kiel trankvile li parolis pri ŝi; ŝi ne plu apartenis al ĉi tiu mondo.

Li volis montri, kie li sidis, kiam li atendis la rezulton de la kuracista interkonsiliĝo. Ŝi sekvis lin heziteme kaj influitaj de trankvilo de la nokto kaj tombejo ambaŭ ili alproksimiĝis al la muro senvorte kaj senbrue.

Ili venis ĝis la kadavrejo kaj stariĝis sur piedpintoj por povi rigardi trans la muron. Subite Kovařík kaptis Mílan je la mano kaj tiregis ŝin teren. Per la manplato li kovris ŝian buŝon timante, ke ŝi ekkrios. Ŝi tremis timigite.

Poste ili aŭskultis timante eĉ ekspiri pli profunde. Malantaŭ la muro estis aŭdeblaj senbruaj paŝoj kaj la pordo de la kadavrejo kelkfoje ekknaris. Kaŝita de monumento, Kovařík kuraĝis fine ekrigardi trans la muron.

Sur libera spaco antaŭ la kadavrejo li ekvidis blanketan korpon kuŝanta sur ĉerkportilo. Flanke kuŝis hundo kvazaŭ dormanta. Kiam li ekkonis, ke estas Vašek, kiu eliris el la kadavrejo, li ne atendis plu kaj kaŝis sin timante, ke Vašek povus rimarki lin kontraŭ la firmamento heligita de luno.

Kovařík donis signon al Míla kaj ili ambaŭ foriris singarde kaj neaŭdeble. Malrekte ili atingis la vojon kondukantan de la tombejo.

”Jarĉjo, kio estis tio? Iu iris tie? Mi rememoras, ke oni transportis tien la masoniston, kiu hodiaŭ mortis pro akcidento.”

”Se vi estus sufiĉe forta, mi lasus vin ĉi tie kaj mi mem kurus al la polico. Aŭ, ĉu vi scias, kie estas la gardistejo apud la remizo? Ĉu vi kuros tien?”

”Ne koleru, Jarĉjo, sola mi ne kapablas, hodiaŭ mi ne kapablas.”

”Sekve Vašek denove forsavos sin.”

”Ĉu tio do estis Vašek?”

”Mi rekonis lin. Ĉu vi atendus ĉi tie, mi reiros tien?”

”Mi ne lasos vin, mi timas.”

Sed li ne atentis ŝiajn vortojn kaj duone forkondukis, duone fortiris ŝin malantaŭ aron da tero en la kampo.

”Ĉi tie atendu kaj, se vi volas, fermu la okulojn; tamen pri io mi petas vin: Silentu!”

Poste li kuris al la tombejo, rampis trans la muron de la flanko al Košíře, por ke, kaŝita de tomboj kaj arboj, li venu nerimarkite laŭeble plej proksime al la kadavrejo.

La lastajn dudek metrojn li eble pli rampis ol iris.

La luno bone prilumis la spacon antaŭ la kadavrejo, kie sur unu fino de la ĉerkportilo sidis Vašek, vizaĝe kontraŭ li duone kuŝis, duone sidis juna laboristo. Vašek tenis lin je ambaŭ manoj, por ke li ne falu dorsen.

Kovařík rimarkis klare, ĉar li alproksimiĝis je kelkaj metroj, kiel de sur la vango de la senvesta laboristo strie fluas sango. Tio laŭŝajne malhelpis Vašekon, ĉar li rekuŝigis la sangantan laboriston dorsen, deŝiris kelkajn rubandojn de ĉemizo, kiun verŝajne li estis forpreninta de la laboristo kaj bandaĝis lian kapon. Denove li prenis lin je la manoj kaj levis lin. Fikse li rigardis en lian viza ĝon.

Post kelkaj minutoj malfermiĝis la okuloj de la laboristo.

Ankaŭ de malproksime Kovařík rimarkis, ke la rigardo de la vundita laboristo estas rigardo de frenezulo. La revivigito elŝiris sin el la manoj de Vašek kaj ekululis.

Vašek surprizite foriris iom de la ĉerkportilo kaj malrapide retiriĝis al la kadavrejo sekvata de la rigardo de la strange murmuranta homo.

Grandega salto, kiun faris la laboristo por atingi Vašekon, finiĝis antaŭ la kadavreja pordo, malantaŭ kiu Vašek enŝlosis sin.

Kio poste okazis, estis agoj de ono da terura sekundo.

La revivigita laboristo kurante sur ĉiuj kvar kvazaŭ hundo renversis la ĉerkportilon kaj, trovinte mortan hundon kuŝantan sur la tero, provis disŝiri ĝin; poste li turnis ĝin kaj ĵetis en la aeron. Li ekbojis furioze kaj murmurante kuregis sur ĉiuj kvar al la pordego, trans kiun li facile rampis kaj malaperis sur la vojo al Košíře.

Poste ankaŭ Vašek elkuris el la kadavrejo kaj, atinginte la pordegon, transrampis ĝin kaj malaperis en la nokto.

La unua penso, kiu elŝiris Kovaříkon el la teruro de ĉi tiuj momentoj, estis rememoro pri Míla.

Li trovis ŝin sveninta malantaŭ aro da tero. Klopodante rekonsciigi ŝin, li eĉ ne rimarkis, kiel la hundoj en la brikfarejo kaj la hundo de nokta gardisto apud la novkonstruaĵoj komencis bojadi. Nur forta voĉo de la nova hundo en la vilao de Horálek restarigis Kovaříkon okupi ĝanta ĝis tiam pri la sveninta Míla. Li faris kelkajn paŝojn en la kampon por aŭdi pli bone.

En la duobla vilao, kiu estis eĉ ne okcent paŝojn malproksime de tie, la fenestroj estis ankoraŭ lumigitaj. Evidente oni atendis Mílan. Poste li vidis, kiel fariĝis lume en la ĝardeno kaj en la korto; nome oni lumigis la elektran lampon super la dua – malantaŭa – enirejo. La bojado kaj blekegado apud la vilao terurige pligrandiĝadis.

Sed poste Kovařík vidis ombron en la unua etaĝo de la duonvilao loĝata de Horálek, kaj tuj poste serion da sinsekvaj rapidaj ekfulmoj. Baldaŭ eksonis ankaŭ pistolpafoj.

La blekegado tuj ĉesis. Kovařík rimarkis lumojn, kiuj proksimiĝis al la duobla vilao de malantaŭe el la direkto de Klikovka, ankaŭ el la direkto de la brikfarejo de Bečka kuris kelkaj personoj al la nova kolonio.

Li revenis denove al la sveninta Míla. Ŝi kuŝis tute kviete.

Li rememoris, ke en manpoŝo Míla portas kutime malgrandan boteleton da kolonja akvo, sed pasis longa tempo, ĝis li trovis la manpoŝon sur la tero.

Klopodante rekonsciigi Mílan, li kaŭrigis sin al la tero, ĉar li ekaŭdis rapidajn piedfrapojn. Li supozis, ke tio estas Vašek, sed li ne rekonis lin, ĉar la luno kaŝis sin intertempe malantaŭ nuboj ariĝantaj laŭvice de oriento.

Míla malfermis la okulojn kaj denove ekteruriĝis pro la mallumo, kiu ĉirkaŭis ŝin. Konvulsie ŝi tenis Kovaříkon je la manoj kaj demandis:

”Kio estis tio, Jarĉjo, pro dio, kio estis tio? Ĝi kuris kvazaŭ hundo, sed ne estis hundo, ĝi estis blanka kaj bojadis.”

Li timis, ke ŝi svenos denove kaj klopodis persvadi ŝin:

”Vi estas timigita kaj havas halucinaciojn.”

Li frotis ŝian frunton.

”Certe, vi havas febron kaj sonĝis pri io.”

”Mi ne sonĝis, Jarĉjo, mi vidis tion!”

”Ni priparolos la aferon survoje, stariĝu, por ke vi estu jam hejme. Vi kuŝiĝos kaj morgaŭ vi bonfartos.”

Li helpis apogante ŝin, tamen ŝi ĉiam faladis kaj sur disvojiĝo, kie la vojo de la tombejo kurbiĝas al la ŝoseo de Motol, ŝi svenis denove.

De la brikfarejo refoje kuris kelke da personoj; li petis ilin, ke ili helpu lin porti la svenintinon en la loĝejon.

Ŝi ne rekonsciiĝis, kio estis pli bona por ŝi.

* * *

La tagmezaj ĵurnaloj skribis la sekvintan tagon esence jenon:

”La okazaĵo de la fino de aprilo, kiam apud la ŝoseo, kondukanta de Košíře al Motol, oni trovis nudan knabinon, kiu la antaŭan tagon estis transportita kvazaŭ morta en la kadavrejon de la tombejo en Košíře, ripetiĝis en sensacia maniero.

La polico montriĝis tiam – fine de aprilo – senforta. La kuracistoj starigitaj antaŭ la fakton, ke la mortintino sangis ankoraŭ du tagojn post sia morto, ne kapablis doni al ni kontentigan klarigon. Tre akraj disputoj inter kuracistoj kvietiĝis sufiĉe baldaŭ, kiam la publikan atenton altiris tiam malkaŝita biena afero. Multon oni neis, kio estis pruvita de atestantoj, kaj fine oni klarigis la tutan okazaĵon per nekrofilio.

La krimulo ne estis trovita kaj nia polico ankoraŭ serĉas lin. Ni ĝojatendas, ke ĉi tiun fojon nek nia kuracistaro, nek nia polico helpos sin per la kutimaj elturniĝoj.

Ni revenu al la nova okazaĵo, kiu superas la kutiman lokan ĵurnalistan sensacion.

Ĉirkaŭ la dekunua horo nokte oni vokis el la brikfarejo Klikovka la policon (la komisarejon en Košíře), ke en la unua vilao de la nova Kolonio Ladronka, kiu sola estas ĝis nun loĝata, okazis rabatako, dum kiu la atakinto estis mortpafita.

La polico, veninte al la loko de la okazaĵo, konstatis jenon:

La duobla vilao, kies unu duono – katastra n-ro 825 – estas loĝata de la konata bankisto Paŭlo Hora kun lia mastrumantino kaj la alia duono – katastra n-ro 826 – de Karlo Horálek, kompaniano de la bankista entrepreno Hora & Ko., fariĝis atestanto de la terura okazaĵo. En ĝardeneto, kiu estas komuna al ambaŭ vilaoj, komencis bojadi senpere antaŭ la dek unua horo luphundo gardanta tie. En ĝian furiozan bojadon enmiksiĝis tuj poste terurigaj sonoj, io inter bojado kaj ululado.

Malfeliĉe Karlo Horálek estas nuntempe eksterlande kaj lia edzino ne estis hejme, ĉar vespere ŝi foriris al teatro. Hejme estis nur la servistino, kiu atendis la sinjorinon.

La servistino terurigita pro la bruo en la ĝardeno timis eliri kaj, nur kiam la bruo ĉiam pligrandiĝis, ŝi komencis frapegi la muron, kiu estas komuna al la najbara vilao.

Paŭlo Hora, kiu estis jam enlitiĝinta kaj dormis, ĉar li estis lacigita de urĝaj gravaj laboroj, kiuj ne permesis prokraston, estis vekita de la duobla bruo. Lia mastrumantino, kiu estas konsiderinde surdeta, scias nenion.

Vekita Hora malfermis la fenestron por rigardi la kialon de la tiel nekutima bruo en la ĝardeno. Ankoraŭ duondormante li rimarkis, ke la gardhundo luktegas kun io blanka ĉe sia budo, kaj ŝajnis al li, ke li ekkonas homan staturon.

Tial li rapide malsuprenkuris en la vestiblon, kie estas konektilo por elektra lumo super la pordo kondukanta al la korto. Lumiginte Hora revenis al la malfermita fenestro en la unua etaĝo. Tie li estis surprizita, ja efektive konsternita de terura vidaĵo.

Sur la korto sidis senvesta viro, nur lia kapo estis ĉirkaŭvolvita per blanka tolo, kvazaŭ per turbano. Li eligis terurigajn kriegojn neniel atentante la ekfunkciigitan elektran lumon. La sidanta viro ŝiregadis la gardantan luphundon, kiu estis jam preskaŭ morta.

Tute konfuzita kaj terurigita Hora ekkriis:

”Kion vi faras tie, maharaĝo?”

La viro sur la korto ekululis kaj, forĵetinte la luphundon, forkuris – je plej granda mirego de la bankisto Hora – sur ĉiuj kvar al la hunda budo, en kiu li volis kaŝi sin, sed la malfermaĵo estis tro malgranda por li. Poste li kuŝiĝis antaŭ la budo kaj komencis leki siajn manojn.

Nun Hora ne kapablis plu regi sin kaj komencis furioze pafi al la enigma viro, kiun li trafis per kelkaj pafoj kaj mortigis.

Al la loko de la okazaĵo venis baldaŭ noktaj gardistoj el la kolonio Ladronka, krome homoj el la brikfarejoj de Bečka kaj Klikovka, fine per telefono oni venigis la policon.

Samtempe venis kuracisto, kiu povis konstati nur la morton. 

Oni decidis lasi la kadavron sur la loko ĝis la alveno de juĝa komisiono. Sed tiurilate intervenis bankisto Hora kaj postulis tre ekscitite, ke oni tuj forigu la kadavron kaj, kiam la polico rifuzis fari tion, li promesis grandan rekompencon al la ĉirkaŭstarantaj homoj, se ili mem faros tion.

La paroloj de la bankisto ne estis sufiĉe logikaj kaj li mem konfesis, ke la viro aperinta en la korto ne endanĝerigis lian vivon, kaj, ĉar lia klopodo nepre forigi la kadavron, vekis suspekton, oni arestis kaj forkondukis lin, dum kio li kondutis tre rabie kaj kulpiĝis pro kelkfoja ofendo de la polico.

Sinjorino Horálek, kiu estis revenanta de la teatro, svenis proksime al sia vilao, eksciinte de iu, kio okazis en la korto.

Oni portis ŝin al ŝia lukse ekipita dormoĉambro. Pri ŝia sanstato oni devas serioze timi, ĉar ŝi suferis tre gravan nervoŝokon akompanatan de altgrada febro.

Matene venis al la loko de la okazaĵo juĝa komisiono, kiu konstatis, ke viro proksimume dudekkvinjara estis mortpafita per du pafoj en la bruston kaj per unu en la ventron; ĉiujn pafojn deklaris la komisiono mortigaj. Sed oni konstatis ankaŭ aliajn gravajn vundiĝojn, nepre mortigajn, ekzemple premdifektitan brustkorbon kaj rompon de krania osto en du lokoj. Estis neeble konstati, ĉu la nekonata viro povus esti tiel vundita en la korto. Male oni trovis sangajn postsignojn, kie la nekonata viro grimpis trans la ĝardenbarilon.

Atenton vekis la cirkonstanco, ke la gardinta lupohundo kuŝis ne tro malproksime ĝismorte mordita kun disŝirita gorĝo.

La bankisto Hora ripetis sian aserton, ke la viro kvazaŭ hundo mem luktaĉis kun la gardhundo, dum kio li bojis kaj ululis. Ĉi tiu aserto rezultigis ridon ĉe la anoj de la komisiono.

Ian konfuzon rezultigis la aserto de kelkaj laboristoj de la novkonstruaĵoj, ke en la mortinto ili rekonas sian kamaradon.

Sed devas temi pri mireginde simila ulo, ĉar la koncernan laboriston, nomatan Smrček, kiu mortis pro falo de trabaro, oni transportis ĝuste hieraŭ al la kadavrejo en Košíře.

Unu ano de la komisiono, verŝajne rememorante pri la trovo de morta junulino fine de la pasinta aprilo en Košíře, sendis – pro ia antaŭsento – policanon al la tombejo por konstati, ĉu estas tie mortinto simila al la trovito.

La policano revenis senspira, ĉar li kuris la tutan vojon de  la tombejo reen, kaj rakontis, ke la mortinto malaperis kaj ke antaŭ la kadavrejo estas nur sanga marĉeto.

La menciita okazaĵo evidentigas, ke pro afableco de la enigma krimulo nia polico estas starigita la duan fojon antaŭ problemon, kiu ĉi tiun fojon espereble estos klarigita al ni.

Ankaŭ nia kuracistaro povos entrepreni ankoraŭ kelkajn saĝajn disputojn, kiuj eble kondukos al iu celo.

Ĝis finredakto de la ĵurnalo ni ne ricevis pliajn informojn, nur tion ni devas ankoraŭ mencii, ke la polico komencis vaste aresti kaj enkarcerigas simple ĉiun, kiu hieraŭ posttagmeze eĉ nur malproksime preterpasis la tombejon.”

Jen la sciigoj de unu ĵurnalo, sed aperis ankaŭ pli akraj, esprimantaj senrespekte sian kondamnantan vidpunkton kontraŭ la polico, kiu silentiginte la okazaĵon el la fino de aprilo, ebligis al nekonata krimulo daŭrigi siajn krimojn.

Plej grandan konfuzon rezultigis la okazaĵo kompreneble en Košíře, kie en la proksimaj kolonioj oni sekurigis familiajn dometojn per barikadoj kaj hundojn oni kaŝis en tolaĵlavejoj, por ke ili ne fariĝu viktimoj de iu nova fantomo, kiun ĉiu imagis vidante eĉ plej malgrandan ombron.

Estis formataj ankaŭ memhelpaj taĉmentoj de gardistoj, kiuj patrolis en unuopaj kolonioj.

Sed nenie okazis io suspektinda. Kelkfoje estis alarmata la polico kaj estis traserĉataj anguloj kaj lokoj, kie oni rimarkis strange kaŭrantan monstron, kiu kuris klinita al la tero aŭ kaŝis sin sur arbobranĉoj en la aleo apud Zámečnice, sed post zorgema esploro ĉio evidentiĝis erara sciigo, kvankam ekzistis homoj, kiuj volis ĵuratesti, ke ili nepre kaj klare vidis la monstron je distanco da kelkaj paŝoj.

Infanoj kaj multaj plenaĝuloj timis vespere eliri el la domoj. Por trankviligi la publikon oni plimultigis la policajn gardistojn.

Oni simple atendis pligrandigon de teruraĵoj. Dume la policaj esploroj post kelkaj tagoj ekhaltis en senelirejo.

La kuracistaro saĝe ekdisputis, ĉar nun dum sekcado oni konstatis nur, ke la mortinto unufoje mortis pro akcidento kaj la duan fojon li estis mortpafita. La sola nedisputeble konstatita cirkonstanco estis, ke ĉi tiun fojon li nepre estas morta.

Ni rigardu, kiel la maltrankvila nokto efikis en la familia vilao ĉe la fino de la nova kolonio Ladronka.

Kristalvitraj flakonoj, manflegaj instrumentoj el masiva arĝento kaj vico da diverskoloraj ujoj da pomadoj, parfumoj kaj pudroj sur la tualettablo estis anstataŭigitaj per simplaj boteletoj da medikamentoj, kiuj per sia odoro tuj forpelis delikatajn novaĵojn de unuaj parizaj parfumeksportejoj.

Sur tabureto apud la lito staris porcelana plado da ĉiam renovigata glacio.

La fenestraj kurtenoj estis duone malsuprentiritaj. En la domo oni nur flustre parolis, kvazaŭ la malsanulino, malfacile batalanta sur limo inter vivo kaj morto, povus esti ĝenata de pli laŭta parolo.

Ŝiaj ekkrioj trapenetradis la aeron kvazaŭ akra tranĉilo paperon.

Ŝi deĵetadis la kompresojn kaj ŝiradis la silkajn lanugokovrilojn, per kiuj oni pacience kovradis ŝin denove kaj denove.

Oni tenis ŝin per la manoj, por ke ŝi ne forkuru el la lito.

La unua nokto estis plej malbona, almenaŭ por Kovařík.

La servistino tute perdis la kapon. Li restis sola kun Míla en la dormoĉambro, li aŭskultis ĉiujn ŝiajn ekkriojn kaj senfinajn plendojn.

Inter la ekkriojn de teruro kaj timo pro la nokto renkonti ĝo miksiĝis intimaj sciigoj destinitaj al li, al Jarĉjo, al kiu Míla turnadis sin, por ke li ne kondamnu ŝin.

Kelkfoje Míla denove vekiĝis el deliro kaj petis Kovaříkon, ke li restu ĉe ŝi, ĉar ŝi timas.

Kelkfoje ŝi forpelis lin riproĉante, ke li vekis en ŝi ion, kio jam longe dormis kaŝita en ŝi.

Ŝi vokis lin, proponante sin al li, por ke li ne rifuzu ŝin.

Sed en la ekkrioj, plendoj, doloro kaj malĝojo kaŝis sin konsterniga konfeso de juna, preskaŭ ĝismorte lacigita virino, kiu kvazaŭ pilko baraktis inter brilo kaj malpuraĵo estante jen malsuprentirata, jen protektata dum maloportuna tempo.

Per ŝtoneto post ŝtoneto neregule estis kunmetata la mozaiko de junaĝo de ĉi tiu dorlotata kaj rafinita, sed malfeliĉa virino.

Samgrade, kiel la bildo fariĝis pli klara kaj ĝiaj detaloj desegniĝis pli plastike, ankaŭ la koro de Kovařík pleni ĝis de kompato kaj malĝojo.

La estonta kuracisto eksciis pri malsanoj, pri kiuj oni ne parolis dum universitataj prelegoj. Li eksciis pri infektaj malsanoj, transplantataj de persono al persono per oro, volupto kaj diboĉo.

El la ekkrioj kaj febraj paroloj Kovařík eksciis ankaŭ kelkajn detalojn, kiuj ĝis nun ne estis klaraj al li.

Ekzemple la personeco de la edzo de Míla. Observante ian pasivecon de Horálek rilate al Hora, li mem imagis, ke ĉi tiuj du viroj estis interkonsentintaj jam antaŭ la edziniĝo de Míla. Sed li eksciis, ke tiurilate li maljuste prijuĝus la edzon de Míla.

La vortoj de Míla, kiujn ŝi parolis al sia edzo dum febro ne estis malamaj, ili ne enhavis kontraŭstaron, pli eble sonis el ili timo de dorlotita infano, kiu timis, ĉar ĝi frakasis ion, kion la alia ŝatis.

Ŝi senkulpigis sin kaj mensogis, ŝi neis, ke ne estas vero, pri kio li kulpigas ŝin. Ŝi petis lin, ke li ne lasu ŝin sola, ĉar ŝi timas. Ofte ŝi ripetis, ke li kredu nur ŝin kaj ne aliajn, kiuj mensogas. Ŝajnis, ke ŝi, konscia pri la propra kulpo, estas sendefenda rilate al li.

Kovařík pli kaj pli konvinkiĝis, ke Horálek, laŭnature bonkorulo, estis subŝovita de Hora kaj en sia korekta pensmaniero li fidis sian – efektivan – estron pli, ol estis oportune.

Superŝutata de lia favoro, li akceptis ĝin kvazaŭ sian meriton, kvazaŭ rekompencon por sia agado en la firmo.

La adoradon kaj diversajn ĝentilaĵojn de Hora koncerne Mílan li opiniis pli eble kora rilato de maljuna viro al juna knabino.

Kovařík miris, ke eĉ ne unu malnobla buŝo, informis la edzon pri la vera stato de lia edzeco. Li ne kredis, ke ne estus rimarkintaj tion homoj, kiuj interrilatis kun Míla kaj malŝparante – plejparte tute senutile – la tempon havis sufiĉe da tempo por observi kaj klaĉi. Laŭŝajne subtenis ĉi tiuj homoj la intencojn de Hora, kiu havis oron kaj multe da oro, kiujn li sciis disĵetadi.

’Ĉu ne laboris ĉi tiuj konatoj, ĉu ne laboris ĉi tiu rondo da parazitoj kvazaŭ alpelantoj?’ ekmeditis Kovařík.

’Ĉu ne temis laŭ iliaj principoj pri io tute akceptebla, ĉu ili ne atendis ankoraŭ alian rekompencon ol la oran? Ĉu Míla ne estis sufiĉe dezirinda, por ke, prostituante ŝin spirite kaj alkondukante kaj entiregante ŝin en sian sferon de diboĉo kaj malvirto, ili ne atendu rekompencon, kiun ŝi mem donos al ili, estinte de ili ekzercita oferti sin laŭ instigo de perversaj muziko kaj danco, kiam ŝi estos falinta same profunden kiel ili, kaj kiam same kiel ili ŝi eksentos neceson dronigi la abomenon pri si mem en la abomeno pri aliaj.

Ĉu ne temis pri rondo da manoj gluecaj de vino, kiuj ĉirkaŭis nun sian disimbolon – la oran bovidon – kaj senpacience malsekiĝadis pro konscio pri ruĝeta, elasta kaj varma karno de virino dum la unua seksa burĝonado, je kiu povis apogi sin la menciita besto malhoneste uzurpante ŝin, rondo de manoj, kiuj paro post paro imagis jam sian kanajlan rikolton, ĝis la ora besto estis satigita kaj ĵetos al ili sian viktimon same senzorge, kiel ĝis nun ĝi ĵetas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn al ili.

Ĉu tiu ĉi abomena kolektivo da senhontaj manoj vidus ion malbonan en tio, se ilia rekompenco cirkulus el mano al mano kaj fine plilongigus la rondon, kie en malvirto foriĝadis la seksa diferenco?’

Li rememoris pri sia amiko medicinstudanto, kiu levante la montrofingron kaj suprentirante la brovojn kutime asertis: ’Ĉio turniĝas ĉirkaŭ la mono kaj ĉiu mono turniĝas ĉirkaŭ la volupto.’

Ne estis longaj la momentoj, kiam silento de la dormoĉambro estis interrompata nur de la malkvieta kaj neregula spirado de Míla.

En vera senco de la vorto li luktegis kun ŝi dum la unua nokto, kiam li sola flegis ŝin.

Ŝi klopodis forkuri el la lito terurita de fantomo, kiu ĉiam persekutis ŝin.

Per firmaj manoj li rekuŝigadis ŝin, per manoj de kuracisto, kiu maldormis, faris sian devon kaj klopodis savi ŝin.

Ŝi vokadis Jarĉjon, ke li defendu ŝin kontraŭ fantomo, en kiun ŝanĝiĝis Hora, kiu kuradis ĉirkaŭ la vilao kaj minacadis.

Nur nun Kovařík komprenis la abomenindan kanajlecon de Hora, kiu, ne posedante forton, anstataŭigis ĝin per bruteco.

Kiam mateniĝis, Míla ekdormis lacigita de febro.

Observante ŝian knabinfreŝan vizaĝon Kovařík rememoris pri similaj horoj travivitaj ĉe la lito de Manjo.

Same kiel tiam, ankaŭ nun li sidis senkonsila kaj senforta.

La duan fojon li staris vizaĝe al la potenco de naturo, kiun li ne kapablis kontraŭbatali tiel, ke li povus jam antaŭe diri: Mi venkos. La duan fojon li estis devigata jesi la senpovon de ĉio, kion li lernis por helpi aliajn.

Li konis rimedojn, per kiuj li kapablis nur mildigi kaj plifaciligi, sed li ne konis rimedojn, per kiuj li decidus.

La medicina scienco, al kiu li dediĉis sian vivon, ne donis al li la povon, kiun li bezonus.

La malsana kaj senfortigita korpo de juna virino, vundita en la plej interna esenca parto de sia personeco, elasta kaj delikata korpo, estis mem helponta sin kaj ĝi mem estis decidonta, ĉu ĝi vivos plu.

Jam unu fojon Kovařík maldormis apud la lito de la juna luktanta korpo kaj tiun fojon li ĝisatendis, ke la korpo malvarmiĝis.

Hodiaŭ la duan fojon li senpove rigardis kaj li sciis bone pri sia senpoveco.

Dormo daŭrinta proksimume unu horon utilis al Míla; ŝi vekiĝis kaj estis konscia. Ŝi pripensis iom kaj poste ŝi ekridetis al Kovařík:

”Ĉu vi restis ĉe mi? Kiel bona vi estas. Kioma horo estas? Kion pensos via hejmmastrino pri vi?”

Ŝi volis eksidi, sed ne havis sufiĉe da fortoj, nur nun ŝi rimarkis la kompresojn kaj la pladon da glacio. Eĉ sur la lito, kie ŝi luktis pri la vivo, ne kapitulaciis koketemo.

”Kiu donis kompresojn al mi?”

”Kompreneble mi.”

”Ĉu vi petis antaŭe pri permeso?”

Li ŝajnigis koleron:

”Unue: mi estus atendinta ĝis nun kaj certe mi estus veninta tro malfrue kun la kompresoj. Due: mi estas ĉi tie kaj donis kompresojn kiel kuracisto kaj espereble vi ne persekutos min pro tio, ĉar proksimume post dek kvar tagoj mi estos doktorigita. Vi scias ja, ke ĉi tiun semajnon mi faros la lastan rigoran ekzamenon. Trie: en la febro vi vokis iun Jarĉjon, ke li ne forlasu vin kaj restu ĉe vi ĉi tie. Ĉar hazarde ne ĉeestis iu kun la sama nomo kaj mi – denove hazarde – havas tiun nomon, mi volis plenumi vian deziron kaj restis ĉi tie. Kaj ĉar neniu ĉeestis kaj via servistino havas mallertajn manojn, ŝi kuris por glacio kaj mi tenis kaj gardis vin, ke vi ne forkuru, ĉar alie ni sopirus verŝajne pri reciproka kolerigo.”

”Jarĉjo, ĉu vi scipovas ankaŭ koleri? Estu tiel afabla, postdekkvartaga sinjoro doktoro, sidiĝu apud mi sur la liton, mi ne vidas vian indignitan vizaĝon pro arta kompreso, kiu lerte kovras unu mian okulon kaj duonon de la alia. Suprentiru iom la kompreson de miaj okuloj.

Bone; oni vidas, kiel necesas, ke la doktoro obeu siajn pacientojn. Mi dankas. Nun ekprenu mian dekstran manon, kiu kuŝas ie apud vi. Bone, kaj nun imagu, ke mi firme premis vian manon. – Sinjoro estonta doktoro, mi atentigas vin ĝentile, ke oni ne kisas la manojn de la pacientoj; ne faru tion plian fojon. Li volis ankaŭ mian manon, eĉ ambaŭ li volis, sed mi timis, ke li frotvundigos ilin – estis terure, kiel li bojis – kaj mia edzo ĉion tion defraŭdis.”

Denove ŝi komencis deliri.

Matene Kovařík sonorigis al la servistino kaj ordonis al ŝi, ke ŝi venigu senprokraste la hejmkuraciston de la familio Horálek. Je sia ĝojo li eksciis, ke tio estas doktoro Nesveda el Košíře, lia bona konato.

Ĉi tiu povis nur aprobi, kion aranĝis Kovařík. Sed solvota estis la problemo, kiu restos ĉe Míla, kiun oni ne povis lasi negardita dum febro kaj deliro. La aferon komplikis la cirkonstanco, ke la edzo de Míla estis en Vieno kaj neniu konis lian adreson. Horan forkondukis la polico kaj neniu emis serĉi lin. La servistino sciis nenion kaj estis ankaŭ kamparana mallertulinaĉo, al kiu oni ne povis konfidi Mílan.

Oni demandis do Mílan, kiam ŝi denove iom rekonscii ĝis, ĉu ŝi konsentas, ke oni dungu flegistinon. Oni klarigis al Míla, ke estas necese, ke iu flegu ŝin: kompreneble oni ne kaŝis al ŝi la gravecon de ŝia stato.

Ŝi meditis iom.

”Sinjoro Kovařík restos ĉe mi kaj flegos min. Mi supozas, ke li plenumos ĉi tiun mian peton. Li estis ĉe mi la unuan nokton, li restu ĉe mi ankoraŭ kelkan, se li nur kapablas. Sinjoro Kovařík, mi petas vin sincere, restu ĉe mi kaj ŝirmu min.”

Doktoro Nesveda jesis, ke sinjorino Horálková estas iurilate prava, kaj li mem opiniis, ke verŝajne estos ankoraŭ necese, ke eĉ plu ĉeestu kuracisto kaj, pro la bonaj rilatoj de Kovařík al la familio Horálek, li eĉ mem ŝatus, se Kovařík restus ĉe la malsanulino. La helpo de la servistino ne estos senvalora, se ĝi estos kontrolata.

La ĉambro por gastoj estis ĉiam preparita, Kovařík ne povis kontraŭstari, sciante mem bone, kian influon li havas nun je Míla.

Doktoro Nesveda promesis, ke li revenos la venontan tagon.

Tuj kiam fermiĝis la pordo post li, Míla komencis penteme:

”Mi ne povis alie; mi scias, ke mi krias dum febro.

Diru mem, ĉu povas resti ĉi tie iu alia? Vi loĝos ĉe ni, vi povos studi ĉi tie. Mi scias, ke vi trastudas nun ripetfoje la studmaterialon. Se vi ne volas veni al mi pli ofte, venu nur, kiam dum febro mi krios aferojn, kiujn ne aŭdu iu alia. Ĉu vi konsentas? Dungu eble flegistinon por helpo, sed promesu al mi, ke vi forigos ŝin, se estos necese.”

”Ne forgesu, ke revenos via edzo. Ĉu vi ne scias lian adreson?”

”Mi forgesis, sed Hora scias ĝin.”

Kovařík ekridis sincere. Li rakontis al Míla, kio okazis al Hora kaj ke li ankoraŭ ne revenis.

Mila decidiĝis pli poste alie kaj ordonis, ke oni ne venigu la edzon; li restos ekstere proksimume kvar tagojn kaj ŝi esperis, ke ĝis tiam ŝi fartos pli bone.

Tre kontenta ŝi estis, kiam Kovařík legis al ŝi el la matenĵurnaloj alportitaj de la servistino, ke ŝi – Míla – svenis survoje el teatro.

”Kelkfoje ankaŭ la ĵurnaloj skribas prudente.”

Posttagmeze venis en la vilaon du sinjoroj por esplori la okazaĵon. Kovařík ekspedis ilin tre rapide, atentiginte ilin pri la stato de la malsanulino.

La servistino alportis jam al li ankaŭ la aĵojn, por kiuj li sendis ŝin hejmen. Li aranĝis do ĉion al si, kiel estis necese. La servistino dormis sur kanapo en la ĉambro apud la dormoĉambro, Kovařík dormis en la tria ĉambro.

Li alternis kun la servistino, kiu vokis lin ĉiam, kiam ajn la sinjorino komencis deliri.

Poste, malrapide kaj lace, kvazaŭ sur lambastonoj, unu horo sekvis la alian, nur ekkrioj de la malsanulino interrompis ilian malrapidan fluon. Malfrue posttagmeze la febro denove tiom plialtiĝis, tiel ke Kovařík timis katastrofon.

Ĝuste li estis sola, la servistino foriris por alporti glacion, kiam li klinis sin super Míla, kiu post forta spasmo subite kvietiĝis; li estis konvinkita jam, ke oni ne bezonos lin plu ĉi tie.

Sed la juna korpo ne volis morti, ĝi defendis sin, luktis kaj kontraŭstaris. Ĝi laciĝadis, sed ankaŭ la malsano laciĝadis. La febro ne malaltiĝis, sed subitaj spasmoj, kiuj atakis la malsanulinon, maloftiĝis kaj Míla je noktomezo denove iom ekdormis. Ankaŭ Kovařík, venkita de laciĝo, ekdormis sur seĝo, sed vekis lin rido. Míla ridis.

Li supozis, ke denove ŝi deliras kaj preparis do novan kompreson, sed ŝi kontraŭstaris.

”Ne, mi sentas min pli bone, tamen se vi vidus vin en la negliĝa vesto de mia edzo.”

Nu kompreneble, li estis konsiderinde malpli dika, ol Horálek, sed li ŝatus eĉ esti arlekeno, se li scius, ke tio helpos Mílan.

”Mi ekokupis ĉiujn rajtojn, kiel vi vidas; ĉi tio estas klara pruvo.”

”Sed dum nekonvena tempo.”

”Ĉu vi fariĝos iam prudenta?”

Tiel alternis momentoj de stranga humoro kun horoj de teruro, trankvilaj kaj ofte ŝercaj vortoj alternis kun ekkrioj kaj ploro.

La venontan tagon la servistino diris al Kovařík, ke sinjoro Hora hieraŭ vespere revenis kaj demandis pri la sanstato de la sinjorina moŝto, tamen, ke li permesos al si viziti ŝin nur, kiam ŝi fartos pli bone.

Kovařík meditis, kiel li ĵetus lin plej oportune de la ŝtuparo, se li tamen venus.

Intertempe venis en la korton unu komisiono post la alia kaj ŝajnis, ke ili kunkalkulas ĉiujn brikojn, per kiuj ĝi estas pavimita. La matenĵurnaloj konstatis unuanime la grandan nenion, kiu ĝis nun estis esplorita.

Je tagmezo venis denove komisiono pli multnombra kaj ŝajnis, ke ĝi kunkalkulas la brikojn de la kontraŭa flanko.

Posttagmeze Hora sendis grandan bukedon da rozoj.

Ili estis belaj kaj freŝaj, tiel ke al Kovařík ŝajnis domaĝe flankenmeti ilin ien. Li elpensis do malgrandan trompon kaj diris, ke sendis ilin Mandelinka. Míla estis ĝojigita. Ili alportis iom da helaj koloroj en la dormoĉambron, kie ĝis nun brilis nur glacio.

La trian tagon revenis Horálek. Li ne legis gazetojn kaj pri la okazaĵo li eksciis nur hazarde, interparolante dum vespermanĝo en gastejo. Li estis treege emociita kaj ne sciis, kiel plej bone danki al Kovařík. Laŭ lia opinio estis memkompreneble, ke Kovařík restos ankaŭ plu ĉe ili, almenaŭ kelkajn tagojn, dum Míla ne estos jam tute ekster danĝero. Li mem dormos malsupre en la manĝoĉambro kaj kune kun Kovařík kaj la servistino li ekdeĵoros ĉe ŝi. Sed tiurilate Míla kategorie kontraŭdiris, ke lia ĉeesto ne utilus ŝin, ke li venu al ŝi nur, kiam ŝi fartos bone. Mirigita li skuis la kapon, sed supozis, ke ŝiaj vortoj rezultas el ŝia malsano. Sed Kovařík neniam lasis lin en la dormoĉambron, kiam Míla deliris, motivante tion per timo ke ili malbonigos ŝian sanstaton, agante kontraŭ ŝia deziro.

La sekvantaj du tagoj alportis neniajn novaĵojn. Míla tiom malfortiĝis, ke ŝi estis kvazaŭ lanugero. Posttagmeze Kovařík eliris promeni; la unuan fojon post la fatala nokto denove li estis ekstere. Li iris ĝis super la ŝtonrompejon estante scivola, kio okazis kun Vašek. Li ne dubis, ke denove oni arestis lin. En la barejo estis trankvile.

Sur la ŝoseo li ekvidis sian konfidaton, la bubon el la brikfarejo. Li malsupreniris al li esperante, ke li ekscios ion interesan.

”Ĉu vi vidis nian Vašek?”

”Antaŭ nelonge li foriris al la tombejo.”

”Ĉu oni ne arestis lin?”

”Kial? Ĉu vi opinias, kiel la lastan fojon? Ho ne! Li ne estis ĉi tie, li dormis en Malvazinky. Oni eĉ ne demandis lin. Sed nin en la brikfarejo oni arestis preskaŭ ĉiujn.

El nia familio ni estas hejme nur du, kvankam entute ni estas ses.”

La malsano de Míla igis Kovaříkon forgesi pri Vašek, unuvorte li ne havis tempon por li, tamen nun li estis kontenta, ke Vašek ne estas arestita. Li ne havis plu tiom da intereso pri la persono de Vašek, kiom pri liaj agoj. Li promesis al si, ke eĉ unu paŝon li ne foriros de la loko super la ŝtonrompejo, tuj kiam li povos forlasi Mílan kaj faros la lastan ekzamenon.

Enpensiĝinta li iris reen laŭlonge de la brikfarejo kaj levis la kapon nur, kiam li ekaŭdis ies paŝojn senpere antaŭ si. Tio estis Vašek kaj la unuan fojon ili reciproke enrigardis siajn okulojn. Vašek forturnis la kapon. Tiam denove Kovařík ekmeditis, ke li vidis lin jam ie, sed neniel li kapablis rememori, kie. Tamen li kredis, ke li renkonti ĝis jam kun Vašek ie en Praha.

Li iris ĝis la tombejo, kie gardis iu fremda homo; la tombisto estis ankoraŭ en aresto. Revenante, li ne povis forgesi la renkontiĝon kun Vašek, ĉiam pripensante, kie li jam vidis lin.

Varma junia posttagmezo alportis trankvilon en kampojn kaj tra malfermitaj fenestroj enflugis iom da rideto kaj ripozo en la dormoĉambron de Míla.

Apogita de kusenoj ŝi duonsidis. Ŝiaj vakskoloraj brakoj estis nur flava ombro de ŝiaj iamaj tiel viglaj, ruĝetaj kaj varmaj brakoj. La ovalo de ŝia vizaĝo estis anstataŭita de kurbaĵoj de malgrasiĝintaj vangoj. Nur la okuloj estis pli grandaj, sed ili ŝajnis enfalintaj ien malantaŭen.

Ŝi aspektis nun pli eta kaj laca.

Kovařík reveninte trovis ĉe la lito de Míla ŝian edzon.

Ili interparolis. Ia kvieta lumeto brilis en la okuloj de Míla kaj la interparolo kun la edzo evidente ĝojigis ŝin.

Jam antaŭtagmeze Kovařík kaj doktoro Nesveda povis konstati, ke la krizo estis venkita. La febraj statoj rimarkeble pliboniĝis, tamen oni konsciis, ke danĝero de komplikaĵoj neniel estas forigita. Nesveda timis rapidan ftizon kaj konsilis, ke la geedzoj forvojaĝu kiel eble plej baldaŭ al iu banloko.

La reveninta trankvilo estis bona signo, ke Míla resani ĝos, se estos obeataj ĉiuj konsiloj, per kiuj la du flegantoj bonsence superŝutis ŝin.

La servistino venis en la dormoĉambron kaj anoncis, ke Hora tre ŝatus fari sian riverencon kaj deziri baldaŭan resaniĝon al la sinjorina moŝto.

Scivola rigardo de Kovařík renkontis trankvilan kaj seriozan rigardon de Míla. Ŝi diris poste al sia edzo:

”Iru kaj senkulpigu min, ke mi kapablas akcepti neniun, antaŭ ol mi fariĝos iom pli forta kaj, ke li eĉ ne rekonus min.”

Kiam li foriris, ŝi diris al Kovařík:

”Vi miras verŝajne, kiel trankvila mi restis. Multon mi meditis dum ĉi tiuj tagoj, se la febro lasis al mi iom da tempo por meditado. Domaĝe, ke mi ne povas ankoraŭ diri samtempe al vi ambaŭ, al vi kaj al mia edzo, kie iras miaj pensoj. Iras, Jarĉjo, ne vagas! Mi opinias, ke baldaŭ venos la momento, kiam mi konfesos miajn pekojn al li, kaj ke ni povos sincere interparoli, kaŝante nenion unu al la alia. Kvazaŭ mi estus renaskiĝinta, mi ĝojas pri mi kaj multon mi devas pripensi por rememori kelkajn pasintajn aferojn. Kaj multon mi ne rememoras plu …

Mi meditis pri morto kaj pri vivo sur la tero. Mi esperas, ke ni ankoraŭ interparolos, antaŭ mia forvojaĝo kun la edzo. Ĉu vi rimarkis, kiel ni reciproke komprenas nin?

Verdire, ni komencas nur kompreni unu la alian. Li estas bona, li estis ĉiam bona, sed mi ne atentis tion kaj ne komprenis lin.

Mi ne kapablas paroli multon. Tio lacigas min kaj vi malpermesus tion al mi.”

Ĉi tiuj vortoj de Míla ne efikis ĝojige al Kovařík, ja – se li estus sincera al si – ili eĉ timigis lin. Li dubis, ke Horálek kapablus regi sin tiom, ke – konsiderante la sanstaton de Míla – li ludu antaŭ ŝi rolon, kiu certe neniel plaĉus al li. Ja pri Horálek li havis ĉiam imagon, ke li estas tre kunkulpa, se ne nur kulpa pri la afero, ĉar li ne sciis ŝirmi sian edzinon tiom, kiom ŝi bezonis. Cedi al la kapricoj de la edzino Kovařík tute ne opiniis kavalireco, sed io tre malĝoja kaj ĝermejo de ĉiuj plantoj de malvirto.

”Mi ne scias, pri kio vi parolis ĉi tie, sed mi ĝojas pri vi kiel kuracisto, kies metodo sukcesas, kaj poste kiel amiko, kiu kapablis helpi vin. Mi ne dubas pri grava ŝanĝo, al kiu estis submetita via sento, sed pripensu, ke ni kaj precipe via edzo, kiu ne travivis tiun teruraĵon kun ni, ne kapablis trapasi tiel longan vojon, kiel vi mem.

Donu iom da tempo, por ke maturiĝu, kio komencis maturiĝi.”

”Vi estas prudenta kaj bona.”

La danĝero estis forigita, sed la spirita stato de Míla vekis novan timon. Venis ĝenerala apatio, senintereseco pri ĉio, kio okazis ĉirkaŭe.

Kaj tiam venis tago de la ekzameno de Kovařík kaj li devis lasi Mílan negardita.

Kiam li revenis, kontenta pri la rezulto de la ekzameno, li trovis ian retenemon ĉe Horálek kaj embarason ĉe Míla. Li ekkonis ankaŭ, ke lia ĉeesto, kiu eĉ ne estis necesa plu, povus esti malagrabla.

Li ekparolis pri ĉi tiu temo kaj ekkonis, ke oni neniel malhelpos lin, se li volos foriri. Tio ĉagrenis lin iom, sed iom li estis kontenta pri tio. Kvankam li vidis, ke en la vilao estas pli kvieta kaj preskaŭ pli kontenta aero, li ne spiris ĉi tie facile.

Li nepre ne atendis dankesprimojn, tamen la rigida korekteco de Horálek estis iom neatendita finigo de lia restado en la familio, sed li opiniis sin jam kuracisto, kiun tia cirkonstanco ne povis ĝeni.

Konvena ironio estis donaco de Míla, kiu proponis al li kelkajn rozojn el la bukedo devenanta supoze de Mandelinka.

Li promesis al si, ke havante sufiĉe da libera tempo li observos nun Vašekon pli bone. Kovařík ne plenumis ĉi tiun promeson, kiun li donis al si, li falis en rondon de siaj amikoj, kiujn li konsiderinde malzorgis dum la lasta tempo. Ĝis nun li povis preteksti la venontan ekzamenon, sed nun li ne kapablis rezisti, ili venis por kunpreni lin.

Tiel pasis tri tagoj kvazaŭ tri horoj.

Reveninte hejmen malfrue en la nokto la trian fojon li trovis sur la tablo malgrandan koverton; lia adreso estis skribita de tremanta mano. Li formetis la koverton estante neniel scivola. Nur antaŭtagmeze forirante li rememoris pri ĝi.

Ĝi estis de Míla, kiu senkulpigis sin, ke la adiaŭo estis tiom malvarma, motivante tion per la cirkonstanco, ke ŝi parolperfidis malgravaĵon al la edzo kaj poste konfuzita ŝi lasis foriri tiel neatendite sian bonan fleginton.

Ŝi daŭriĝis, ke la edzo scias jam, ke ŝi ne estis en teatro kaj kial ŝi malsaniĝis. Ŝi ĉagreniĝas, ke ŝi parolis pri Vašek, ĉar nun kaj la edzo kaj Hora, kiu denove trudis sin al ili, ĝenas ŝin per demandoj. Ŝi petis, ke ŝia kara Jarĉjo venu, ĉar ŝi sopiras je li.

Ĉi tiu letero estis tiel malagrabla al Kovařík, ke li sentis eĉ abomenon en la buŝo. Li mem ne sciis, kio estas pli antipatia al li, ĉu la cirkonstanco, ke Míla rakontis sian okazaĵon, aŭ ke ŝi denove permesis al Hora viziti ŝin.

Li kontentiĝis certiginte sin mem, ke Hora estas por li taŭga riglilo sur la pordo al la loĝejo de Horálek. Li decidiĝis, ke nun ne estas eble eĉ nur pensi pri vizito, kvankam la letero malkaŝis la unuan ekkuron de sincereco de Míla, kiu tamen ankoraŭ tre baldaŭ bremsis.

Li diris al si, ke morgaŭ li rekomencos spioni la misteran Vašek kaj per tio estis finita por la hodiaŭa tago la afero de Košíře.

Frumatene li iris efektive al tramo numero naŭ, kiu veturigis lin ĝis fino de malnova Košíře. Li ekokupis sian malnovan observejon kaj kontenta li enspiris la puran matenan aeron. La birdaro ĥore kantis en la arbareto. Al Kovařík estis agrable, tial li kuŝiĝis dorsen malzorgante sian observadon. Li disportadis siajn pensojn sur la branĉojn kaj ŝanĝadis ilin al birdoj de ĉiuj koloroj.

Ĉirkaŭ tagmezo hunda bojado vekis lin el malprofunda dormeto; li konjektis, ke Vašek portas nutraĵon al la hundoj. Sed la bojado ne ĉesis. Kun ĉagrena scivolemo Kovařík leviĝis por rigardi, kio okazas.

Li estis efektive surprizita de tio, kion li vidis. En la budon de Vašek penegis eniri Hora kaj Horálek, sed sensukcese.

Vašek ne estis hejme, nur la hundoj bonvenigis ilin. Poste ili foriris hejmen laŭlonge de la brikfarejo.

Ĉi tiu vizito estis novaĵo por Kovařík kaj vane li klopodis kontentige klarigi ĝin al si. Senpacience li atendis la tutan posttagmezon ĝis la vespero, sed li ekvidis neniun plu, nek Vašek-on, nek Horan, nek Horálkon. Vespere per fajfsignalo li venigis la bubon elirantan el la brikfarejo.

Ĉi tiu rakontis, ke du sinjoroj el la kolonio jam dufoje vizitis Vašek-on, hieraŭ vespere ili estis almenaŭ unu horon ĉe li.

Tio estis surprizo por Kovařík kaj li ĉagreniĝis ankaŭ pro tio, ke Míla prisilentis ĉi tiujn vizitojn. Poste li konkludis, ke laŭŝajne ŝi ne scias pri ili.

Plua tago pasis alportante nenion gravan, al Kovařík ŝajnis, ke la firmamento estas pli serena kaj la birdoj kantas pli gaje.

Hejme atendis lin dua letero de Míla, kiu petegis lin, ke li nepre venu je la naŭa matene.

* * *

La servistino, kiu vespere alportis la leteron al Kovařík en la loĝejon, atendis jam apud la ĝardenpordeto, certe ŝi rigardserĉis lin jam de malproksime.

En la domo estis la kutima kvieto. Sed la okuloj de Míla rigardis terurigite.

”Mi timas, ke io terurigis vin.”

”Eksidu ĉi tie, apud mi.”

”Vi aspektas bone, ĉio en kutima ordo. Ĉu vi malbone sonĝis?”

”Mi dezirus, ke mi estus nur sonĝinta tion.”

”Ho, vi streĉas mian scivolon kaj vian maltrankvilon, sed mi ne dubas, ke vi estas timigita senkaŭze.”

”Ĉe ni okazis io malbona.”

”Mi ne kredas, vi estas timigita.”

”Kiel mi skribis al vi la unuan fojon, mi diris iom al la edzo, sed li malbone komprenis min. Poste mi diris al li nenion plu, sed li fariĝis malkonfidema. La servistino raportis al mi, ke kun Hora ili vizitis tiun Vašek. Mi petis la edzon dum la ĉeesto de Hora, ke li ne plu iru tien.

Hora ridis kaj rakontis al mi, ke Vašek entute ne estas tia malbonulo kaj ke tio, kion vi opinias pri li, estas nura elpensaĵo. Oni volis nur trankviligi min, mi scias.”

”Kial kaj kiel ili sukcesis konatiĝi kun Vašek?”

”Hora elpensis tion. Iu bubo venis ĉi tien kaj demandis, ĉu nia hundo eble perdis la impostmarkon. Li diris, ke li trovis ĝin en la tombejo. Tuj kiam Hora aŭdis tion – li estis ĝuste ĉe ni kaj la servistino enlasis la bubon ĉi tien – tiam li kondutis, kvazaŭ li estus farinta bonegan negocon; mi konas lin ja. Li ekfajfis mallaŭte kaj diris al la edzo: Jen, ni havas lin! Mi ne komprenis tion, sed mi supozas, ke ili iris demandi lin, kie li havas nian hundon.”

”Do ne enviu ilin, eble ili volas antaŭi min.”

”Certe ne! Vi volis kapti lin, ili interkonsentis iel kun li.”

”Tio ne estas kredebla, ĉar tio, kion faras Vašek, estas laŭleĝe puninda; du prudentaj viroj devas konscii tion.”

”Mi timas pri mia edzo nun, kiam mi trovis lin. Mi ŝategas lin, eble ĉar mi estas tiel malforta.”

”Ion plian vi ne scias? Kaj kio vin tiel timigis?”

”El iliaj paroloj en la apuda ĉambro mi eksciis, antaŭhieraŭ, ke vespere ili intencas iri al Vašek, ja ke ili eĉ interkonsentis iel kun li pri tio. Hora klopodis persvadi mian edzon, ke li ne timu kaj senskrupule iru tien. Tio ĝuste timigas min, ke Hora klopodas persvadi mian edzon. Ili foriris asertante, ke ili iras en la klubon. Mi ne scias, kiam la edzo revenis, li dormis malsupre sur kanapo en la manĝoĉambro. Hieraŭ matene li venis al mi kaj kondutis iel strange, mi ne komprenis lin. Mi demandis lin pri io kaj li ne kapablis respondi al mi. Li eĉ ne sciis, kie mi havas la parfumon, kvankam la antaŭan tagon li mem fermis ĝin.”

”Tio eble estas malgravaĵoj, se nur neniam okazus io pli malbona.”

”Mi timas, ke mi estus nenion konfidonta al li.”

”Tio estas laŭŝajne la ĝusta kialo de lia forgesemo. Mi atentigis vin, ke vi estu pli singarda. Mi fariĝis ĉi tie neebla, kial nei tion.”

”Ĉu la edzo diris ion al vi?”

”Ĝis nun ne, sed mi ne volus provoki lin al tio.”

”Jarĉjo, li scias ja verdire nenion. Mi diris al li, ke vi akompanis min el la teatro kaj ke ni promenis ankoraŭ iom, ĉar estis bele. Kaj ke ni venis ĝis la tombejo. La ceteron mi rakontis al li tiel, kiel ĝi efektive okazis. Nur Hora incitis lin kontraŭ vin, ĉar nur li scias, ke mi ne estis en la teatro kaj li scias ankaŭ, kial mi ne estis tie. Li vidas en vi malamikon; mi diris ja al vi, kion signifis via alveno al ni.”

”Poste kompreneble ne necesas pensi pri tiaj sensencaĵoj.

Ĉu estis ĉi tie doktoro Nesveda?”

”Jes, hieraŭ kaj li diris, ke li estas kontenta, sed ke mi klopodu plifortiĝi, kiel eble plej rapide, ke ni do baldaŭ forveturu.”

”Tiel estus plej bone. Vi forgesos ankaŭ, novaj aferoj ekinteresos vin, vi eĉ ne rimarkos tion.”

”Ĉu vi kredas, ke mi efektive jam ĝojsopiras tion?”

”Ĉu vi sendos al mi vidaĵkarton?”

La interparolo fariĝis pli gaja kaj pli trankvila. Kovařík estus ŝatinta demandi plu pri la vizitoj de ambaŭ viroj ĉe Vašek, sed li mem estis kontenta, ke Míla forgesis ĉi tiun aferon kaj ke sur ŝiaj ĝis nun kaviĝintaj vangoj aperas iom da ruĝeta koloro. Ŝiaj okuloj denove ekbriletis kaj varmaj lumetoj komencis aperi en ili. Surprizis lin ŝia pelo pri spegulo.

”Ĉu vi scias, ke nur hieraŭ la unuan fojon mi rigardis en spegulon? Mi timis pri tio, kion mi vidos.”

”Jen ĝi estas! Ĉu hodiaŭ vi ne timas?”

”Ne plu, la afero ne estas tro malbona. Posttagmeze estis ĉe mi frizisto; nu kompreneble vi estas jam kuracisto, tiaj aferoj ne interesas vin. Aŭ ĉu ĉi tio ne aspektigas min bela?”

Li rigardis la etajn buklojn super la dekstra tempio de Míla kaj meditis, ĉu la frizisto ne estis tria kuracisto, kiu sanigadis pli rapide kaj pli bone ol la du antaŭaj kune.

Ŝi rigardis en la spegulon, kiun li enmanigis al ŝi.

”Pri kio vi pensas, ke vi ne respondas?”

”Kiel bone kaj agrable estas por kuracisto, se li povas cedi sian lokon al frizisto.”

”Ĉu tio estu riproĉo? Tiuokaze vi eraras.”

Li ne respondis kaj ŝi eĉ ne atendis respondon ordigante distaŭzitajn harojn sur la tempio. Li rigardis ŝiajn per puntoj vualitajn ŝultrojn, ankoraŭ iom malgrasajn, sed jam ruĝetantajn. La lipojn ŝi havis iom koloritajn.

Li reprenis de Míla la speguleton borderitan per latuno kaj kun riĉe ĉizita tenilo. Ne estis necese konjekti, kiu donacis ĝin, ĉar tio estis memkomprenebla.

Li ekstaris por adiaŭi.

”Ne foriru ankoraŭ! La edzo diris, ke li revenos nur malfrue posttagmeze, mi estos sola ĉi tie. Ĉu vi ne restus por tagmanĝi kun mi? Ni havas novan kuiristinon, kiu kuiras bonege. Hodiaŭ mi kapablas bone paroli, ĉu vi volas lasi min sola ĉi tie?”

El la korto eksonis brua bojado de hundoj.

”Tio estas du dogoj de Hora. Kiam mi ĉagrenis, ke ili faras bruegon, li diris al mi, ke ili ne restos ĉi tie. Mi ne scias, kial li aĉetis ilin, kaj la edzo respondis elturniĝeme al mi.”

Kovařík ekpensis, ke temas pri donaco por Vašek, sed li ne volis dum la ĉeesto de Míla paroli plu pri li.

”El la alia ĉambro vi povas vidi ilin.”

Li rigardis ilin, ili estis grandegaj, havis grizan glatan hararon kaj estis ligitaj al fortikaj ĉenoj.

Li senkulpigis sin, ke hodiaŭ li ne kapablas resti por tagmanĝi kun ŝi, sed proksimume post du aŭ tri tagoj li povus veni eble eĉ por tagmanĝi, se tio estos konvena al ŝi. Ŝi sendu al li sciigon eble per poŝto.

Li foriris adiaŭinte tre kore, la bona sanstato de Míla estis la sola afero, kiu plaĉis al li ĉi tie, vane li serĉis alian.

Li elserĉis al si alian lokon, de kie li povis observi la budon kaj tion, kio okazas apud ĝi.

La junia tagmezo enverŝis bonodoran trankvilon en liajn vejnojn. Li ne malsatis kaj eĉ ne emis iri tagmanĝi.

Li kuŝis sur la deklivo ripozante kaj ĝojatendante en pensoj la tempon, ĝis li havos likvidita tion, per kio li celis la budon malsupre. Posttagmeze li notis, al kiu li sendu sciigon pri sia doktoriĝo. Kaj jen vesperiĝis jam, ke Kovařík estis eĉ surprizita.

Preterpasis aŭtomobilo de Hora. Nelonge poste Kovařík aŭdis dekstraflanke mallaŭtan bojadon de dogoj, baldaŭ li rimarkis ankaŭ sinjoron Horálek, kiu kondukis ilin. Míla diris, ke Hora aĉetis ilin, kaj Horálek ludas do eble nur rolon de sendito. Sed rimarkinde estis, ke kun Horálek venis ankaŭ Vašek: la kunveno estis do interkonsentita.

Kiel estis rimarkeble eĉ de malproksime, Horálek estas bonhumora, kelkfoje li ekfrapis la ŝultron de Vašek kaj dum la tuta vojo al la budo vigle gestadis per manoj.

Male Vašek iris apud li sufiĉe flegme.

Apud la barejo Vašek transprenis la hundojn kaj eniris.

En la barejo ekestis nepriskribebla bruego. La hundoj en la barejo ekatakis la novalvenintojn kaj Vašek devis multe penegi por trankviligi siajn subulojn. La dogojn li lasis alĉenigitaj, nur buŝkorbojn li deprenis de ili.

Mirige estis, kiel ankaŭ ĉi tiuj du hundoj, kiujn li havis en la manoj la unuan fojon, obeis lin je vorto.

Tiun vesperon Vašek restis en la budo kaj eliris nur kelkfoje por rigardi la novajn hundojn. La malnovajn li enŝlosis.

Malsato devigis Kovaříkon forlasi sian observejon antaŭ la vespera krepusko.

La sekvintan tagon Kovařík eksciis el la tagmezaj ĵurnaloj, ke iu Vašek, pri kiu ĝis nun io pli detala ne estas konata, sed kiu estis okupita kiel helpanto en la tombejo de Košíře kaj siatempe estis arestita en rilato al la trovita morta knabino en Košíře, hodiaŭ nokte estis disŝiregita de hundoj, kiujn li bredis en sia budo proksime al brikfarejo de Bečka en Košíře.

Posttagmeze la servistino alportis al Kovařík leteron de Míla, ke li certe venu al tagmanĝo venontan tagon, kiel li promesis. Ŝi skribis:

”Ni estos solaj, mia edzo forveturas hodiaŭ. Mi estas pli trankvila; kiel vi certe scias jam, Vašek estis disŝiregita de hundoj.”

* * *

Ne estis gajige por Kovařík iri preter la budo de Vašek.

Li venis malfrue, pri tio li ne dubis plu; la budon gardis du policanoj kaj ĉe la barejo ariĝis scivoluloj. Kovařík rapide preterpasis por ne esti rekonata de lokaj loĝantoj.

Míla atendis lin jam en la manĝoĉambro. Apogata per kusenoj ŝi sidis en sia brakseĝo. Ŝi etendis la manojn renkonte al li.

”Kiel bona vi estas, ke vi venas!”

Li kliniĝis por kisi ŝiajn manojn – subite venis tia ideo al li – sed Míla fortiris la manojn kaj prezentis siajn lipojn.

”Vi povas! Denove mi estas sola kaj eble eĉ pli ol antaŭe.”

Li hezitis iom, antaŭ ol li kisis ŝin.

”Iom melankolia, tial ni bone interkompreniĝos.”

”Kompatinda Vašek. Mi bedaŭras lin.”

”Ĉu vi legis la hodiaŭajn tagmezajn ĵurnalojn?”

”Ankoraŭ ne, estas la dekdua, ni ricevas ilin nur post la unua. Ĉu vi alportis iujn, ĉu estas io interesa en ili? Ne, atendu, diru tion mem al mi, certe tio estas tie longparole priskribita.”

Li ree kunfaldis la gazeton kaj formetis ĝin.

”Laŭ via deziro! Oni sukcesis malkaŝi, kiu efektive estis tiu nia Vašek. Vi ne divenus tion, eĉ se vi cerbumus tre longe. La nomo de Vašek estas Václav Polavský. Li loĝis ie en Vinohrady preskaŭ apud la bierfarejo. Li estis unu el la plej bonaj disĉiploj – se li ne estis la plej bona – de profesoro N., la fama biologo, kies verkoj pri solvo de problemo de kadukiĝo kaj rejunigo vekis plej grandan atenton de la sciencularo. Kiel mi diru tion al vi, li estas pli ol nia Steinach. Dum la lasta tempo Vašek-Polavský venis nur malofte al la instituto en la Kaŭlichdomo sur la Karlo-placo pretekstante preparojn por la ekzameno. Efeklive li dungigis sin al tombistaj laboroj de Košíře. Ŝajnas, ke fine la tiel nomata sensacio de Košíře estos klarigita.”

”Ĉu vi supozas, ke Vašek dungigis sin al tombistaj laboroj por povi …; tio estas terura.”

”La plej interesa cirkonstanco en la afero estas, ke mi mem konis lin; ankaŭ ni nomis lin Vašek. Tial li ŝajnis al mi tiel konata kaj tial li forturnis la kapon, kiam mi renkontis lin apud la brikfarejo. Pli frue li estis ĉiam glatrazita, sed nun li portis barbon ĉe la tempioj; tio erarigis min. Bona bubo li estis kaj gaja, kiam bonhumora, aliokaze li estis malafablulo kaj dum tutaj tagoj ja eĉ semajnoj neniu vidis lin. Kiu scias, kie ĉie li restadis. La polico en Praha ankaŭ ekspiros; la solvo de la problemo falis al ĝi ĝuste en la manojn.”

”Domaĝe, ke li ne rekonis nin tiam en la nokto super la ŝtonrompejo kaj ke ni ne rekonis lin.”

”La afero estus evoluinta en alia direkto.”

Ŝi klinis sin al Kovařík:

”Kvazaŭ vi bedaŭrus ĉion, kio okazis.”

Sed li ne respondis kaj iris al la fenestro.

”Kelke da sinjoroj venas ĉi tien. Tio estas denove ia komisiono. Ĉu vi volas, ke mi ekspedu ilin anstataŭ vi?”

”Kial? Eble ni ekscios ion.”

Intertempe eksonis jam sonorilo kaj la servistino iris malfermi. La halon eniris kvar sinjoroj. Kovařík iris renkonte al ili.

”Ho, tio estas ja doktoro Kovařík. Ĵus ni sendis ankaŭ al vi inviteton. Kaj jen, vi estas ĉi tie!”

La komisaro, kiu arestis Kovaříkon en la tombejo en Košíře, ne preterlasis skui nun lian manon kiel eble plej amike.

”Mi supozas, ke vi ne koleras plu pri mi. Vi certe komprenis tiam, ke mi faris nur mian devon.”

Kovařík havis alian opinion, sed li ne rememoris multe pri pasintaĵoj; kiam novaĵoj okazadis tiom rapide kaj kovradis la pasintaĵojn.

Kovařík konatiĝis kun du el la alvenintoj, la du aliajn li konis jam. Li eksciis, ke ili ŝatus paroli kun Horálek por ekscii ion pli detalan pri la hundoj, kiuj disŝiregis Polavskýn.

Ili bedaŭris sincere, ke Horálek forveturis, kaj menciis, ke estos necese, ke li revenu senprokraste. Ili demandis, ĉu ne estus eble paroli kun la sinjorina moŝto, kiu certe ĉeestas.

Ĉi tiu entiro de Horálek en la aferon de Vašek – kion cetere oni povis atendi – ne plaĉis al Kovařík; li timis, ke tio ekscitos Mílan.

”Eble mi mem povus helpi la sinjorojn. La sinjorina moŝto ne estas ankoraŭ tiom resaniĝinta, ke oni povus ĝeni ŝin per ia demandesploro. Certe vi scias pri ŝia grava malsaniĝo post tiu terura nokto. Sed jen najbare loĝas bankisto, sinjoro Hora, kiu unuflanke konas la adreson de sinjoro Horálek, ĉar Horálek forveturis pro negocaj aferoj ĝuste en interkonsento kun sia kompaniano, aliflanke, sed tion mi ne povas konfirmi – mi vendas nur, kiel mi aĉetis – sinroro Hora laŭdire mem aĉetis la koncernajn hundojn, kiuj plirapidigis la solvon de la dramo de Košíře. Se vi demandus afable sinjoron Hora, eble vi ekscius baldaŭ pli multe ol ĉi tie de la sinjorina moŝto.

Cetere mi ne konjektas, ke ŝi scias pri io, ŝia malsano malebligis ŝin ĝis nun eliri; ĝis hodiaŭ ŝi estis ja devigata resti en la lito.”

Pro ĝojo li frotis siajn manojn, ke li aranĝis la aferon tiel ruze por Hora.

Ankaŭ Míla estis kontenta pri la rezulto kaj tuj ŝi sonorigis, ke la servistino portu manĝaĵojn sur la tablon.

Tagmanĝi duope estis agrable al ili ambaŭ. Ili interparolis intime kaj gaje. Kovařík menciis siajn spertojn akiritajn ĉe la ekzamenoj kaj Míla volonte transiris en alian sferon, kiu malfermiĝis antaŭ ŝi en gajaj kaj seriozaj situacioj, rezultantaj el la studenta vivo antaŭ kaj dum ekzamenoj.

Kiam la servistino alportis nigran katon, ili demandis ŝin, ĉu la sinjoroj ankoraŭ estas apude. La servistino jesis.

”Ĉu do la afero statas malbone por Hora?”

”Laŭ mia opinio ankoraŭ ne; pli malagrable estus, se oni tuj kunprenus lin. Ni ne forgesu, ke jam lia dumnokta pafado vekis suspekton. Se li scius, kiu sendis ilin al li.”

”Vere bone, ke mia edzo forveturis, ankaŭ lin ili demandesplorus.”

”Ĉu li revenos baldau?”

”Mi opinias, ke ne; li kunprenis sufiĉe da aĵoj. Mi eĉ ne komprenas tion bone. Pri ĉio li interkonsiliĝis nur kun Hora, kiu ĉiam ĉeestis, ja eĉ dum elekto de vojaĝnecesaĵoj li konsilis al li. Ĉu vi povas imagi, ke Hora ĉeestis eĉ dum nia adiaŭo? Nur kiam mia edzo jam forveturis, mi rememoris, ke li eĉ ne kisis min por adiaŭi. Mia dio, kiel forgesema mi estas, la ĉefaĵon mi ne diris al vi.

La edzo rekte rekomendis min al ŝirmo de Hora. Li diris, ke mi ankoraŭ ne estas sana kaj nek doktoro Nesveda nek vi havas tiom da tempo por povi pli ofte viziti min. Pro lia rapidemo mi eĉ ne respondis tion. Mi ne rigardas tragike ĉi tiun rekomendon kaj nia domo estas ĉiam ŝlosita, se ni estas hejme solaj. Cetere nia kuiristino estas forta kvazaŭ dragono. Ĉu vi volas vidi ŝin? Ŝi kapablus anstataŭi du policanojn.”

Post la tagmanĝo ili iris al la fenestra balkono, kie ili interbabilis, flugante de afero al afero kaj de persono al persono, kiel la pensoj alportis temon.

Míla rememoris pri la unua renkontiĝo ĉi tie en la vilao.

”Ĉu vi rememoras, kiel ni dancis? Ĉu vi ne dezirus iom da radio?”

Antaŭ ol ŝi finparolis, li alveturigis jam la konatan veturileton. Ili malfermis la pordeton kaj agordigis la aparaton. Ŝi serĉis en la programo.

”Kioma hora estas? La dua. Ĉu vi denove dezirus Parizon?

Koncerton de Locatelli-orkestro?”

La superheterodino ekkantis same, kiel okaze de la unua vizito.

Míla komence mokis pri la kontrasto inter ŝia tiama kaj nuna statoj. Post nelonge ŝi ne kapablis rezisti kaj demandis Kovaříkon, ĉu li volus konduki ŝin dum danco.

”Ĉu porti kvazaŭ neĝflokon?”

”Vi eraras, Jarĉjo, nun mi ja ne fartas efektive malbone.”

Ŝi leviĝis de la apogseĝo kaj per kelke da dancpaŝoj ŝi direktis sin trans la ĉambron. Li stariĝis por apogi ŝin, se ŝi ekŝanceliĝus. Sed ŝi rifuzis lian helpon, malrapide ŝi turnis sin al li kaj ridetante en liajn okulojn ŝi metis sian maldekstran manon sur lian ŝultron.

Ili dancis singarde, malpeze, kvazaŭ sur trunkoj de herboj, kiujn piedpremi estas malpermesite. La paŝoj estis kiel eble plej mallongaj, malgranda spaco sufiĉis al ili elektantaj nur plej simplajn figurojn.

Tamen ili dancis. Ritmo sonis en iliaj vejnoj kaj nervoj, ŝi apogita je li kaj li apogante ŝin karese kaj delikate ili dancis al si kaj por si.

Kiam ili ripozis, ŝi apogis sian kapon sur lia ŝultro. Kiel unua ŝi denove stariĝis por danci.

Ruĝiĝinte ŝi flustris al li:

”Kiel mi povus morti, se ankoraŭ tiom malmulte mi estas dancinta!”

Ili ekaŭdis aplaŭdon. La servistino, kiu venis por anonci Horan, staris senkonsile apud la pordo. Hora rigardis trans ŝian ŝultron en la ĉambron.

”Malagrabla afero, la duan fojon vi estas ĝenataj; ne koleru pri mi.”

Míla paliĝis pro surprizo.

”Kiel la duan fojon? Mi ne rememoras. Cetere sidiĝu!”

Hora murmuris ion, ke li ne volis entrudi sin, sed ke li devas urĝe paroli kun sinjoro doktoro.

La surprizo estis tre malagrabla ankaŭ al Kovařík, eĉ se oni ne konsideras tion, ke la alveno de Hora certe malbeligis la posttagmezon, kiu dum ĉeesto de Míla kaj dum forgeso de la pasintaĵoj povis esti sufiĉe agrabla. La senperan alparolon de Hora li sentis kvazaŭ ektuŝon de io ŝmiraĉa.

”Mi ne scias, al kio mi danku …”

”La sinjorina moŝto estos tiel afabla kaj permesos, ke ne ĝenante ŝin mi interparolu kun sinjoro doktoro, en la apuda ĉambro.”

Li parolis sufiĉe reteneme, kiel nur tre malofte.

”Sinjoro Kovařík estas mia gasto kaj mi ne volas esti senigata de lia ĉeesto, mi estas ja responda pri tio, ke al li plaĉu ĉe mi. Se vi havas ion gravan, bonvolu prokrasti tion; se ankaŭ mi povas ekscii la aferon, diru ĝin tuj, sed mallonge, mi petas.”

La trankvila tono de ĉi tiu parolo konfuzis la pozon de Hora.

”Mi ne opinias, ke ankaŭ vi ne povus aŭdi, pri kio ni parolos, sed mi ne volis, ke vi nervoziĝu eble pro rememoro pri okazaĵoj pasintaj antaŭ nelonge.”

La embaraso de Hora estis anstataŭita de lia rimarkebla emocio.

”Sinjorina moŝto, nevolonte mi ĝenas vin, tamen la afero estas sufiĉe urĝa por mi, nome mi devas prezenti min post duonhoro en la polica direkcio. Tia stranga afero. La sinjoroj de la komisiono estis tiel afablaj, ke ili indikis al mi la informinton – sinjoro doktoro certe ne havis malbonan intencon, tre volonte mi kredas tion.

Verdire mi estas kulpa pri mia miriga forgesemo. Kaj nun mi ne scias, kion mi diru ĉe la polico. Mallonge: Mi ne kapablas rememori, kie mi aĉetis la dogojn, kiuj frutempe helpis al Vašek en la alian mondon. Nun la estimata komisiono intencas dedukti iajn konkludojn el la afero. Ĉu eble vi rememoras afable la nomon de la homo, kiu kondukis la hundojn ĉi tien?”

Míla kaj Kovařík rigardis nekompreneme unu la alian.

Kompreneble ili ne sciis.

”Do bonvolu senkulpigi min. Krome io premas mian koron. Sinjoro edzo petis min, ke mi atentigu vin insiste pri la neceso, veturi al iu banloko. Mi estos verŝajne devigata denove iom interrilati kun publikaj oficoj. Ĉu vi ne volus, sinjorina moŝto, agi laŭ mia konsilo kaj forveturi jam nun?”

Tio estis klare dirita, sed Míla ankaŭ nun ne komprenis.

Kial tia urĝo?

”Eble la afero ne urĝas tiom kaj mi prefere atendos la revenon de mia edzo, li promesis reveni, kiel eble plej baldaŭ.”

”Tio estas vero, tiel estis destinite, sed hodiaŭ posttagmeze mi ricevis telegramon, ke lia reveturo el Vieno verŝajne prokrastiĝos je kelke da tagoj.”

”Malgraŭ tio mi atendos lin.”

Hora senpacience tretis de unu piedo sur la alian, kvazaŭ la tero brulus sub liaj piedoj. La duan fojon Míla invitis lin sidiĝi, sed li ŝajnigis ne aŭdi.

”Sinjoro doktoro, tamen mi petus vin.”

Li adiaŭis kaj Kovařík scivola akompanis lin al la halo.

Ĉi tie rigardante al, la fenestro Hora elpoŝigis paketon da banknotoj.

”Mi volas de vi nenion, kio povus malutili vin. Mi proponas al vi dudek mil, se tuj post la doktoriĝo vi entreprenos vojaĝon eksterlanden. Ne demandu min, mi petas, pri la motivoj de mia propono.”

La surprizo, kiu aperis sur la vizaĝo de Kovařík, ne estis ŝajnigita.

”Mi ne kapablas akcepti monon ne sciante motivon de tiel granda donaco.”

”Ĉu vi akceptos?”

”Ne.”

”Do senkulpigu min.”

Li enpoŝigis la monon kaj foriris.

En la manĝoĉambro atendis la emociita Míla kun demando en la okuloj. Li diris al ŝi pri la proponita donaco de Hora; ankaŭ ŝi ne komprenis tion.

”Eble …”

Ŝi hezitis respondi. Kovařík komprenis ŝin.

”Tiuokaze li trafis la malĝustan. Mi opiniis lin pli klarvida.”

”Mi havis la impreson, ke li estas komplete konfuzita.”

”Ni atendu! Kiu scias, kiel evoluos la afero kaj kion li havas kun Vašek.”

Míla estis laca pro emocio, tial li invitis ŝin enlitiĝi kaj ripozi. Li promesis, veni denove la sekvontan tagon.

La demandesploro de Hora ĉe la polico daŭris nur mallonge, oni invitis lin ankoraŭ por la sekvonta tago.

Je ĝojiga surprizo de Míla alvenis matene Horálek el Vieno. Sed li kondutis tiel malvarme, ke tio ekscitegis ŝin. Li senkulpigis sin, ke li estas tre maltrankviligita de kelkaj negocaj aferoj en Vieno. Tuj li foriris al Hora.

Scivola Míla alpaŝis la muron kaj faris ion, kio ne estas plaĉa, pri kio tamen ŝi sciis, ke ĝi povus esti laŭcela.

Ŝi aŭskultis premante la orelon al la muro. Ŝi ne komprenis la vortojn, sed ŝi aŭdis kiel akre Hora ekdisputis kun ŝia edzo. Ankaŭ sian nomon ŝi aŭdis prononci, ja eĉ de Hora. Horálek laŭŝajne kontraŭstaris kaj klopodis konsideri la aferon ŝerce, post kio sekvis nova eksplodo de Hora. Ŝi aŭdis tute klare Horan diri: ’Mi ne toleros tion, mi freneziĝos!’

Apude oni komencis paroli malpli laŭte, Míla foriris de la muro. Suspekto, ke ŝia edzo denove kulpiĝis pri io hontinda, malfortigis ŝin.

Senpacience ŝi atendis lin.

Li revenis de Hora evidente bonhumora; li fajfetis.

”Mi konjektis, ke vi revenis kun ia malbona rezulto.

Mi estas tiel kontenta, ke vi venis antaŭtempe, ol estis destinite.”

”Se mi estus sciinta, kial Hora revokas min, mi ne estus rapidinta. Mi rimarkas, ke vi aspektas multe pli bone, vi povos baldaŭ forveturi al banloko.”

”Nur kune kun vi.”

”Nun mi ne povos, ankaŭ dum la venontaj tri tagoj mi malfacile liberiĝos.”

”Kiel? Dum tri tagoj mi forveturu?”

”Estos plej bone tiel. Por ke mi ne forgesu: Hodiaŭ mi ne tagmanĝos hejme kaj, ĉar mi havos ankaŭ vespere ion pritraktotan, ne atendu min vespere.”

”Mi ĝojatendis vian revenon …”

”Ne estu naiva, mi havas multe da zorgoj.”

Li foriris ne adiaŭinte per kiso, kiel li kutime faris.

Tagmeze venis Kovařík kaj estis surprizita pro la subita reveno de Horálek. Li mem estis jam demandesplorita kaj menciis, ke ĉi tiun fojon la esploroj baziĝas sur firma grundo; laŭ indikoj kaj laŭ direkto de la esploroj la polico havas la aferon firme en la manoj.

”Ĉu venis invito por via edzo?”

”Ne, ili supozis ja ankoraŭ hieraŭ, ke oni venigos lin el Vieno.”

”Mi renkontis lin en la polica direkcio, kiam mia demandesploro estis finita. Li ŝajnigis ne vidi min. Kaj Hora?”

”Li estas hejme. Mi konfesos al vi, ke mi aŭskultis ĉe la muro; ekzistas ia miskompreno inter ili.”

Ŝi rakontis al li la disputon de ambaŭ viroj, kiel ŝi aŭskultis ĝin.

”Ĉu vi opinias, ke la kaŭzo estas mono?”

”Tio ŝajnas esti certa, sed kial Hora entiris min en la aferon? Mi neniam partoprenis iliajn negocajn intertraktojn, efektive mi scias pri nenio. Mi rakontis al vi, kiel longe mi supozis, ke ni estas riĉaj, kaj eĉ pli poste mi daŭrigis, kvazaŭ tio estus vera.”

”Vi ne sentos doloron, se mi diros veron al vi. Laŭ la demandoj, kiujn oni faris al mi, la polico supozas, ke Hora ludis gravan rolon en la tuta afero de Vašek-Polavský.

Vi scias, ke mi ne ŝatas lin, tamen mi klopodis plifaciligi lian pozicion. Ne pro li mem, sed por ebligi sindefendon al via edzo.”

”Do mia edzo ankaŭ!”

Tro malfrue Kovařík bedaŭris, ke li parolperfidis sin.

”Dirinte ’demandesploro’ mi uzis malĝustan esprimon.

Vi ne dubas, ke la polico vidas kulpulon en ĉiu esplorata homo.”

”Mi konjektas, ke mia edzo timas arestiĝon.”

”Naiva timo.”

”Tial li ne kapablis veni hodiaŭ al la tagmanĝo kaj ankaŭ vespere li restos ekster la domo. Do tamen restos nur ni du solaj.”

”Verdire mi venis – ne koleru pri mi – por senkulpigi min.”

”Ĉu ankaŭ vin oni arestos?”

”Ho, Míla, vi arestigus nin ĉiujn. Mi interkonsentis pri kunveno je la dua horo kun docento Ŝafařík en la biologia instituto sur la Karlo-placo.

”Ĉu en la instituto, kiun frekventis Vašek?”

”Tute ĝuste; mi supozis, ke mi havas sufiĉajn sciojn en certaj aferoj, sed multon mi devos lerni ankoraŭ. Mi eĉ ne imagis, kion oni faras jam en Praha. Mi konjektas, kiel grandan tamburon uzus fremdlando por diskonigi sian inventon. Kaj ni? Sed finfine, granda tamburo ne devas esti ĉiam oportuna. Tamen en kiaj cirkonstancoj oni laboras ĉe ni!

Oni opinias esti veninta en domon de la dekdua jarcento.

Tagmeze en la koridoroj ŝajnas esti nokto. Sen lumo oni timu serĉi laborejon. Verdire oni eĉ ne trovus ĝin. Kaj tio eĉ en la tria etaĝo.”

Ĉi tie en ĉambretoj de nesuferebla atmosfero elŝprucas pensoj kaj evoluas laboro, kiu iam ekmovos eble la vivon de milionoj.

Pro malgrandaj ejoj estas necese ripeti prelegojn, kiujn frekventas proksimume sescent aŭskultantoj. Estas efektive miregige, en kiaj kondiĉoj oni devas science labori ĉe ni. Mi ripetas, ke temas pri laboroj de tutmonda signifo. Sed niaj scienculoj estis ĉiam modestaj, zorgante pli multe pri sia scienco, ol pri reklamo. Sed bona ejo kaj konvenaj laborkondiĉoj certe ne estas personaj kapricoj. Estas hontinde, kiel oni zorgas multokaze pri scienca laboro ĉe ni.

Mi ekscitiĝis iom, sed se vi vidus, kien mi iradas nun, vi dirus, ke mi estas prava.”

”Kaj kion vi faras tie?”

”Al vi mi povas konfesi tion. Post la doktoriĝo mi eklaboros kun plej granda fervoro pri problemoj, pri kiuj okupas sin profesoro N. kaj kiujn klopodis solvi laŭ sia metodo la genia Vašek. Jes, Polavský estis geniulo. Ni ne atentas tion, kion la polico diros pri li.”

”Do tio estis efektive eksperimentoj, kion faris Vašek?”

”Nepre! Docento Ŝafařík laboris kun li tiom, kiom da siaj esploroj konfidis Polavský al li. Sed la eksperimentojn en Košíře li entreprenis je propra risko, ĉar ili superis la tiel nomatajn leĝajn limojn. Šafařík rakontis al mi multon interesan pri Polavský, pro kies malfeliĉa morto suferis la scienco nekompenseblan perdon eble por multaj jaroj. Verdire estas problemo, ĉu unu genieco povas esti anstataŭigata per alia.”

”Sed, se hundoj ne estus disŝiregintaj Vašekon, oni estus malliberigintaj lin en plej proksima tempo je kelke da jaroj.”

”Ankaŭ eble, pri tio ni eĉ ne pensis. Tio ne okazos plu.

La scienca laboro de Vašek iris riskan vojon, sur kiu ne sekvos lin baldaŭ iu alia. Domaĝe, ke el liaj eksperimentoj postrestis tiel malmulte.”

”Do tamen oni trovis ion en la budo.”

”Eĉ plej malgrandan aferon oni ne trovis, ĉiuj liaj entreprenoj okazis sub signo de genieco; li pensis pri ĉio, li antaŭvidis ĉion.”

”Krom rabieco de du bestoj.”

”Mi ne opinias same, ĉar unu el ili havas postsignojn, kiujn la polico ne rimarkis; ĝi opiniis eble, ke la vundojn, kiujn havis la hundo, faris al ĝi Polavsky defendante sin.

Ni posedas la kadavron de tiu hundo, al vi mi povas diri tion. Docento Ŝafařík donis akre efikan venenon al ĝi, kiu postlasas neniujn karakterizajn signojn kaj nur mortigas.

Al neniu venis la ideo, sekci la hundon, kaj oni ordonis nur ĝian forigon. Ĉi tiu por ni tre grava dokumento kostis nin nur dudek kronojn, por ke la senfeligisto liveru la kadavron al ni. Mi konjektas, ke ni faris ion punindan, sed ni ne havas tiurilatajn spertojn.

Jam supraĵa trarigardo de hundo farita de Ŝafařík malkaŝis, ke Polavský efektivigis la eksperimenton je si mem, afero, kiu meritas plej grandan respekton kaj estimon.

La eksperimento estis riska kaj ne sukcesis tiom, ke Vašek ne perdu la regon super la rabia besto, kiu krome estis vundita. Sed la mortvundita Vašek havis ankoraŭ tiom da forto por forigi ĉiujn postsignojn de sia eksperimento.

Nur poste verŝajne ekatakegis lin ambaŭ hundoj, kiam li estis malfortigita pro sangoperdo kaj ne kapablis plu defendi sin. Nur la kadavro de unu hundo estas en niaj manoj. Vašek estis tute disŝiregita, tiel ke dum la sekcado oni trovis nenion. Tamen docento Ŝafařík havas kelkajn supozojn, ĉar estis permesite al li partopreni la sekcadon.

Hodiaŭ posttagmeze ni daŭrigos la esplorojn. Ni posedas treege valoran gvidilon: kelkajn notojn fluge skribitajn de Vašek sur kovrilo de ia publikaĵo dum ia eksperimento ĉe docento Ŝafařík. Vašek forgesis forigi ilin: por ni ili povas esti gvidlumo.”

”Mi ne komprenas sufiĉe bone. Kion do celis Vašek?”

”Pramalnovan klopodon de la tuta homaro: malproksimigi morton. Li iris sian vojon, sed apogante sin je rezultoj de sciencaj esploroj kaj studoj de personoj, kiujn vi certe konas. Ĉu vi ne rememoras pri eksperimentoj de doktoro Steinach?”

”Aŭskultu, tiun nomon diris kelkfoje Hora dum mia malsano, ĉi apude, kiam li interkonsiliĝis kun mia edzo.”

”Ankaŭ mi rigardas jam en la sama direkto. Tio, kion vi diris al mi, estas tre grava, eble ke ni revenos ankoraŭ al la afero.

Doktoro Steinach sendis do siajn eksperimentojn en la mondon, nia profesoro N. iras dum jaroj la saman vojon kaj multrilate li kompletigas la eksperimentojn de Steinach.

La nuanco de triviala egoismo kaj diboĉemo, kiujn oni serĉis en la menciitaj eksperimentoj de Steinach, estas tute forigita de rezultoj de pliaj esploroj.

Vi ne atentis eble gazetan sciigon, ke profesoro Wilhelm en Santiago en Ĉilio pruvis, ke per plijuniga operacio plimultiĝis la ruĝaj sangoglobetoj t. n. eritrociloj.

Samtempe estis ege plibonigita la stato de nervĉeloj. El tio li deduktas gravan signifon por la kuracado de ĥloretikaj statoj kaj de gravaj anemioj.

Mi opinias, ke Polavský, apogante sin je esploroj de profesoro N., kreis sian propran teorion, kiun li klopodis pruvi.”

”Kion inventis profesoro N.?”

”Esence proksimume jenon: La korpa substanco plidensi ĝas dum daŭro de la vivo. Ĉi tiu plidensiĝo estas la kialo de ĉiuj aperaĵoj de kadukiĝo.

Jen vi vidas la fundamenton por plijunigaj eksperimentoj.

Ankaŭ ĉe ni oni laboras pri tiaj eksperimentoj, mi mem ankoraŭ ne estas informita pri ĉiuj. Mi rakontas al vi la aferon tiel, kiel mi aŭdis ĝin.

Profesoro N. deklaras, ke en viva korpo trapasas serio de okazaĵoj je simila bazo, kian havas la okazaĵo de kaduki ĝo, pri kiu profesoro N. asertas, kiel mi diris jam, ke ĝi estas efektivigata per plidensiĝo de la viva substanco.

La menciitaj plidensiĝoj ne estas daŭraj kaj sekvas ilin denove maldensiĝoj de la viva materio.

En diversaj korpopartoj maljuniĝas, tio estas plidensi ĝas, diversaj substancoj por maldensiĝi denove en aliaj partoj. Sed ĉi tiun maldensiĝon sekvas pli granda densi ĝo.

Ne estis senbazaj la avertoj, ke la plijunigaj eksperimentoj de Steinach kaj Voronov rezultigos rapidan kaduki ĝon.

Laŭ profesoro N. estas nun tasko de la scienco pruvi, ĉu oni kapablas eviti ĉi tiun rezulton, nome la postsekvantan pli rapidan kadukiĝon.

Mortaj, neorganismaj substancoj celas – laŭ la ĝisnunaj opinioj – absolutan kvieton, pri la vivaj substancoj oni havas ĝis nun alian opinion, respektante la teorion pri asimilado, kiu daŭrigas la vivon.

Se vivaj substancoj plidensiĝas, ili malhelpas fluadon, do asimiladon kaj la densiĝo en certa grado rezultigas morton.

Tio signifus: La vivaj substancoj portas en si la tendencon je absoluta kvieto.

Pri ĉi tiu limo inter la vivo kaj morto laboris Polavský.

Šafařík apogante sin nun je la rezultoj de la agado de Polavský en Košíře ne hezitas deklari, ke Vašek treege antaŭis nin; li atingis tion, kion eble ni ne atingos eĉ post jaroj.

Ĉu mi ne tedas vin? Se vi volas, ni priparolos ankoraŭ kelkion.”

”Mi ŝatas aŭskulti vin. Ĉi tio estis iom malfacila por mi, tamen, se vi estos tiel bona, rakontu nur. Sed nun vi tagmanĝos kun mi. Rigardu la horloĝon, vi havas sufiĉe da tempo, vi diris, ĝis la dua.”

Ili tagmanĝis amike babilante kaj, kiam Kovařík adiaŭis, ŝi petis lin manglatigante la refaldaĵojn de lia surtuto:

”Dum la lastaj tagoj estas iel strange al mi, ĉiam mi timas ion. Se vi povus resti ĉe mi. Mi ne timus.”

”Tio estas ankoraŭ emocio pro la pasintaĵoj. Vi aspektas bone, la timo malaperos same, kiel ĝi venis. Nun pardonu min afable por du tagoj.

Kaj lunde matene je la oka okazos mia doktorigo en la malgranda aŭlo. Se vi povos, venu! Vi tre ĝojigos min.”

Ŝi kisis lin sur la buŝon.

”Kompreneble mi venos, eĉ se mi devus esti portata tien. Ĝis la revido, Jarĉjo, ĝis la revido post la dimanĉo!

Se io okazos, mi sendos sciigon al vi. Kaj memoru nun iom!”

Ekstere li rigardis kaj vidis, ke Míla postrigardas lin el la fenestro.

* * *

Sabate posttagmeze venis per poŝto malgranda folieto en koverto:

”Mi ne komprenas tion, kio ĉirkaŭas min. Mia edzo venis hejmen ebria, la unuan fojon dum mia edzeco.

Post via doktorigo dediĉu iom da tempo al mi, mi atendos ĉe la telefonĉelo apud la ’Stavovské’ (Nobela) teatro.”

Sed antaŭ la doktorigo li vane ĉirkaŭrigardis, ĉu li povos bonvenigi Mílan; eble ŝi malfruis.

Sed eĉ malfrue ŝi ne venis, ankaŭ ĉe la teatro ŝi ne atendis.

Knabo vokanoncis tie lundajn gazetojn kaj ofertis ilin kriante:

”Pliaj viktimoj de la problemo de Košíře.”

Li aĉetis la gazeton kaj sub dikpresita titolo li legis, ke dum la hodiaŭa nokto aliĝis nova tragika ero al la ĉeno de la okazaĵoj en Košíře.

La konata bankisto Hora, kiu estis jam menciita ankaŭ en la rilato al okazaĵoj en Košíře kaj nun denove estis demandesplorata, mortpafis hodiaŭ en la nokto sian kompanianon Horálek. La edzino de Horálek suferis tre gravan nervŝokon.

Pliaj detaloj en la lastaj sciigoj.

Mekanike Kovařík turnis la folion.

En la lastaj sciigoj estis iom da detaloj kaj je la fino konciza frazo:

Sinjorino Horálková mortis je la deka kaj duono ne rekonscii ĝinte plu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.