|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI EN LIAŭtoro: Ladislav Vladyka |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La koridoroj de la Nacia Teatro estis plene lumigitaj.
Kantis la fama Mazetti kaj la plialtigitaj prezoj kaj pligrandigita lukso de la vizitantinoj postulis do pli multe da lumo. Proksime al la sepa, la vico de aŭtomobiloj sur la kajo konsiderinde longiĝis. Brilis la glataj surfacoj de la aŭtomobiloj, brilis la graciaj kaj malgraciaj linioj de la kruroj en silkaj ŝtrumpoj, brilis la oro, el kiu ĵetadis fulmojn brilantaj diamantoj.
La mano de la pordisto elŝeligadis el la aŭtomobiloj kolorajn kaj ŝminkitajn kernojn, la ŝeloj – aŭtomobiloj – reveturadis en kurba linio kaj ilia vico kreskis.
Kovařík, kvazaŭ nigra guto, estis malaperanta en svarmantaj voĉoj kaj korpoj, en varma aero tro plena de elspiroj kaj parfumoj de ĉiuj nuancoj. Kelkfoje li salutis, sed la riverego de homoj fluanta internen ne permesis halti kaj ekparoli kelkajn vortojn. Li lasis porti sin ĉirkaŭita jen per ostoj jen per tro grasa karno, havante la nazon ĉiam plena de akraj kaj incitemaj parfumoj kaj de varmega spiro de ŝminkitaj korpoj.
La loĝio numero kvin estis ankoraŭ ŝlosita. Li atendis do kvazaŭ gluita al la koridora muro.
”Jen li estas,” eksonis la voĉo de Míla Horálková senpere ĉe lia vizaĝo.
Post reciproka saluto kun Horálek, tre eleganta en salonvesto, li klinsalutis ankaŭ grasetan sinjoron, kiu premis sin post ili, ŝvitoplena kaj ruĝvizaĝa. Estis Hora, kies kvindekjaro bone reprezentis sin per ronda vizaĝo kaj proporcia ventro, minacanta krevigi la blankan surfacon de amelita ĉemizo.
Ili eniris la loĝion, ĝuste kiam la rigardantejo mallumi ĝis. Tial Kovařík kaj Hora donis nur la manojn al si.
Mila invitis Kovaříkon, ke li eksidu apud ŝi, la ceteraj du sidiĝis malantaŭ ili. Kaj samtempe plenigis jam la ejon delikataj sonoj de violonoj kaj flutoj.
Post kelkaj momentoj Kovařík eksentis sur sia kruro la varmon de la ovala tibikarno de Míla. Tiu varmo ne forlasis lin dum la tuta tempo, kiam la rigardantejo estis senluma.
Mazetti triumfis kaj la aplaŭdoj post la unua akto ne volis finiĝi. La kurteno estis ankoraŭ suprentirata, kiam Horálková kun Kovařík estis enirantaj la teatran promenejon.
Oftaj salutoj ne lasis al ili eĉ momenton por daŭra interparolo, kiu krom tio estis interrompata per ĉeno de alridetoj, per kiuj Míla ligadis siajn konatojn. Kaj estis konsiderinda serio da ili. De tempo al tempo eksonis interĵetita vorto: Colorado. Ĝi estis devizo, elvokanta ekzaltitan ekrideton aŭ pli rapidajn ekmovojn de okulharoj.
Míla kapjesadis ĉi tiun devizon, mem ne prononcante ĝin.
Apogita je la brako de Kovařík ŝi balancetis sur siaj graciaj kruroj en orkolora granda tualeto, kiu tamen pli prave meritis kiun ajn alian nomon, ol ”granda”. Kovařík, rigardante sian kunulinon de la flanko, ne povis ne konstati, ke tian tualeton ŝi estus surmetonta prefere nur, ĝis ŝiaj brakoj kaj ŝultroj iom plirondiĝos. Sed li ne povis nei, ke la nudaj brakoj, ŝultroj, la dorso profunde nudigita kaj precipe la riska dekolto, elmetanta al ĉies rigardoj du embarasitajn mamojn, malgraŭ ilia etformeco kaj delikateco, efikis sufiĉe incitige. Ĝis nun li ne havis okazon por pritaksi la mallongecon de la jupo de Míla, sed sincere admirantaj rigardoj de la viroj, kiuj promenis aŭ observis ilin ĉe la pordo, ne lasis lin eĉ momenton en dubo.
Varma memamo trapenetris lin kaj tute ne atentante, ke neniu rimarkus, se li promenus ĉi tie eble eĉ sen kravato, li premis la manon de Míla al sia kokso. Eĉ ian kontentigon vekis en li palpebrumaj ŝtelrigardoj de granda parto de viroj, kiuj kondukante junulinon aŭ edzinon, kun kiuj ili vigle interparolis, serĉis per okuloj eksciton en la dekolto de Míla. Mem ankaŭ li ne preterlasis momentojn kaj Míla per manpremo malkaŝis, ke ŝi observas lin. Ŝi admonis lin, ĉar lia tasko estas ja, ke li restu iom flegma kaj senriproĉa. Tamen li povis ĝoji, ke la aliaj devas ŝteli, sed li, havante superfluon da ĉio, povas rezigni.
Unusola vorteto: Colorado, ĵetita kvazaŭ floro, rekonsciigis lin.
Sonoriletoj vokis al la rigardantejo; riveroj da promenantoj enfluis tien kaj kovris la seĝojn. Kiam malheliĝis, Kovařík akceptis la tibikarnon de Míla kompreneme kaj dankeme, proksimume tiel, kvazaŭ oni estus prezentinta al li binoklon, kiu estas apartenaĵo de teatra loĝio kaj kiun oni ne povas rifuzi, se ĝi estas kompleze proponata kaj oni ne volas esti malĝentila.
La dua paŭzo estis mallonga, ili restis do en la loĝio.
Binokloj direktis sin al Míla, kvazaŭ malsataj abeloj al tilia floro. Ankaŭ ĉi tie ŝia freŝa kaj incitema aperaĵo malfermadis virajn nazojn eĉ de malproksime. Ĝojis ne nur la okuloj ekscitiĝante, sed estis ankoraŭ io sub la okuloj, kio ektremigadis kaj maltrankviligadis.
La sensignifa interparolo ne postulis, ke Kovařík dediĉu sian tutan atentemon al ĝi, tial li amuziĝis observante kelkajn virojn, kiujn li elektis tiucele. Lia observo finiĝis per konkludo, ke estus nur nature, se ĉi tiuj bone vestitaj sinjoroj ankaŭ henu.
En la lasta akto Mazetti estis treege perfekta, ke eĉ froston oni sentis ektuŝi la dorson. Ŝia voĉo penetris tra la aero super la seĝoj kvazaŭ damaskena glavo brilanta, elasta kaj senriproĉa tiel, ke eĉ bedaŭri oni devis la senmankecon, kiu memorigis perfektan motoron de aeroplano ĝoje bruanta alte super ni, ĝuste tiel alte por kompreni kaj nerefuteble koncepti, kiel perfekte ni estas gluitaj sur la tero.
Aplaŭdo, multe da aplaŭdo kaj poste ankoraŭ aplaŭdo.
Mazetti ŝanĝiĝis en birdon, kiu balanciĝas sur vergeto ĉiam riverencante.
La pordisto preskaŭ rompiĝadis riverencante. La aŭtomobilpordetoj klakadis kaj la aŭtomobiloj forstartadis unu post alia al la stratoj de Praha.
Apogita al la ŝultroj de sia edzo Míla kun fermetitaj okuloj kantetis duonlaŭte kanton, en kiu Colorado rimiĝis je Eldorado.
Hora rigardis returne, li sidis apud Kovařík sur la antaŭa seĝo, ekridetis al Míla kaj kriis tra tubeto al la ŝoforo:
”Colorado!”
La fenestroj de la aŭtomobilo malheliĝis, nome la aŭtomobilo ekveturis flanken de la lumigita bulvardo en la mallumajn stratetojn de la Malnova Urbo. Ĝi malrapidigis la veturon kaj fine ĝi haltis senbrue.
Ili elpaŝis kaj Hora sendis sian aŭtomobilon hejmen.
La fenestroj de la domoj en la strato estis ĉiuj senlumaj.
Kovařík vane klopodis orienti sin en ĉi tiu mallarĝa strateto; laŭ la turnoj de la aŭtomobilo li konjektis, ke oni estas ie malantaŭ la Longa Strato, tamen jam proksime al la rivero. Li supozis, ke ĉi tiu Colorado ne havos lumreklamojn, tamen li ne atendis, ke eĉ per lampeto ĝi ne estos signita.
Tuj kiam la aŭtomobilo forveturis, alpaŝis ilin viro, ĝis tiam promeninta sola sur la trotuaro kaj salutis ilin profunde riverencante.
Senvorte ili sekvis lin kelkajn paŝojn kaj haltis antaŭ granda pordego. La viro sonorigis kaj post nelonge malfermi ĝis en la granda pordego malgranda pordeto, lumstrio elŝprucis sur la trotuaron. Ili eniris, Hora kiel unua.
La pordisto en livreo fermis la pordeton kaj gvidis ilin tra koridoro, kiu neniel diferencis de aliaj koridoroj de ordinaraj ludomoj en Praha. Tamen ili ne turnis sin maldekstren al la ŝtuparo, sed la pordisto denove malfermis malgrandan pordeton en pordego kondukanta al ĝardeno.
Li estingis lumon en la koridoro kaj gvidis la malgrandan societon tra la ĝardeno. En la mallumo ne estis konstateble, kiel vasta ĝi estas, nur la maldensaj suproj de aliaj arboj reflektiĝis malhele sur la pli hela tono de nuboj ete lumigataj per stratlanternoj. La gvidanto prilumis la vojon per elektra lampeto.
Ankoraŭ ne estis aŭdebla iu voĉo aŭ sono. Nur proksimume post cent paŝoj ili venis al la pavilono.
La gvidanto denove sonorigis. Kiam ĉi tie la pordo malfermiĝis, la alvenantoj ekaŭdis obtuzan, flatan muzikon.
Ili eniris kaj malaperis en luksa, moderna mondo. La koridoro vastiĝis al larĝa ejo antaŭ vestejoj, ĝi estis ornamita nur per blanka marmoro kaj per grandaj veneciaj speguloj. Belaj junulinoj deprenis la mantelojn.
Míla, ordiganle sian tualeton antaŭ spegulo, rigardis en ĝi Kovaříkon per brilega kaj kontenta rideto, ja Kovařík, se iu demandus lin kaj li ne hontus esprimi sian penson, dirus: per feliĉa alrideto. Iom surprizis lin, ke ŝi akceptis la brakon de Hora prezentitan al ŝi. Li opiniis la edzon pli konvena akompananto, sed la edzo ne kontraŭdiris kaj kontenta li sekvis ilin kun Kovařík.
Ili malsupreniris sur larĝa ŝtuparo kovrita de dikaj, molaj tapiŝoj. Marmoro alternis ĉi tie kun zonoj kaj kornicoj el altvaloraj lignoj tre sprite kaj preskaŭ noble, nenie estis trovebla eĉ signeto pri ora lukso; ĉi tie parolis bona artisto per valorega materialo.
Ĉe la fino de la ŝtuparo mem malfermiĝis pezaj kurtenoj el ruĝeta veluro antaŭ la alvenantoj kaj enlasis ilin en rondan ĉambron malhelruĝe tapetitan; kontraŭ la ŝtuparo staris ses duonnudaj atletstaturaj nigruloj, tenantaj en la dekatraj manoj po flagranta torĉo.
Míla ŝtelrigardis Kovaříkon atendante, kion li diros, kvazaŭ ŝi mem estus aranĝinta ĉion por li.
La rotondo havis laŭŝajne neniujn pliajn pordojn. Sed maldekstre de la ŝtuparo subite aperis enirejo, kvazaŭ iu estus tranĉinta ĝin en la muron per akra tranĉilo.
Ili troviĝis en cirkloforma koridoro, el kiu vico da pordoj kondukis al loĝioj. Sed ili iris unu etaĝon malsupren en ĝuste samforman koridoron, kie malgranda nigrulo malfermis al ili pordon al loĝio eĉ ne postulante enirbileton.
Hora certe estis bone konata ĉi tie kaj kondutis senriproĉe memfide.
Míla observante scivolajn rigardojn de Kovařík klarigis al li, ke ĉi tie en Colorado estas nur loĝioj: ĉiu el ili konsistas el saloneto – kie oni manĝas kaj tiel plu, kion li vidos poste – kaj fine el la efektiva loĝio. Ili eniris ĝin, sed estis necese disigi kurtenon, ĉar ankaŭ ĉi tiu loĝio estis apartigita.
La interno de la tabarina amuzejo estis aranĝita de tre lerta mano. Simplaj kaj glataj formoj sen akraj eĝoj en sukverda, flava kaj mole oranĝa koloroj.
Sed tio estis nur kadro de la interno. La cirkla vico da loĝioj ne estis komplete fermita kaj en la interspacon de ĉi tiu rondaĵo estis enigita malgranda scenejo. Ĝia verda kurteno disfaldiĝis kaj brilaj pendaĵoj ŝanĝante kolorojn malaperadis unu post la alia kvazaŭ aeriĝante. Sur la scenejo komenciĝis orientala mimika sceno de duonnudaj virinoj.
Míla ne lasis Kovaříkon rigardi.
”Venu, tio ne valoras ankoraŭ rigardadon. Ĉu vi ne malsatas?”
En la loĝia saloneto intertempe estis pretigita manĝotablo kaj malgranda nigrulo alportis manĝaĵojn. Kovařík diris:
”Tableto, regalu nin!”
Míla rekompencis ĉi tiujn vortojn per aplaŭdo.
”Vi ne konas sinjoron Hora; kelkaj sekundoj supre ĉe la vestejo sufiĉis al li por surprizi nin.”
Manĝaĵoj elektitaj de sperta fakulo ebligis prezenti plej delikatajn porcelanaĵojn el Karlovy Vary. Hora transprenis la komandon, kiun verdire li havis jam de la momento, kiam ili elpaŝis el la Nacia Teatro. Evidente li ĝojis pri tio kaj la ceteraj obeis ne malpli ĝojplene.
Je surprizo de Kovařík Hora ekuzis la domtelefonon:
”Ĉu Inka estas libera? Ŝi venu ĉi tien!”
Post kelkaj sekundoj glitis en la ĉambron blondulino ankoraŭ tre juna kaj al Kovařík laŭvizaĝe de ie konata, kiu eksidis en angulo de divano kaj krucmetinte la krurojn ekkantis per agrabla voĉo, akompanante sin per malgranda, strangforma, evidente nigrula instrumento.
Ŝi kantis angle kaj la melodio de ŝia kanto havis melankolian, groteskan tonnuancon.
Al la posta manĝaĵo Hora invitis alian junulinon, denove kun alia stranga instrumento. Tiel alternis kvar junulinoj; Hora opiniis nepre necese alternigi ilin kun ĉiu manĝaĵo same, kiel oni alternigas almanĝajojn.
Aplaŭdo, ripetiĝanta en mallongaj paŭzoj kaj obtuze penetranta tra la loĝia kurteno, konkludigis la rapidan sinsekvon de la programeroj sur la scenejo.
Ili trinkis ĝuste nigran kafon, kiam ve-krio trapenetris la aeron. Kovařík ekpensis, ke li troviĝas malantaŭ iu mondfremda vilaĝo, kie malfeliĉa kaj mallerta mano de vilaĝa krudulo pikis porkon preter la koro.
La ve-krio, aŭ kio estis tio, elektris Mílan. Kun levitaj manoj ŝi stariĝis kvazaŭ liberlasita risorto.
”Kiu la unua?”
Sed la sinjoroj ankoraŭ ne ŝatis forlasi la manĝaĵojn.
Kovařík ne komprenis.
”Sinjoro Kovařík la unuan fokstroton kun vi.”
Tio nature estis pli komprenebla parolo, ol la menciita ekkviko de vilhara nigrulo, kiu kunvokadis la danculojn.
La paŝoj ne sufiĉe servis ŝin, ŝi trenis Kovaříkon post si saltetante kvazaŭ kaprido; nur nun Kovařík povis taksi, kiel praktika estas la longeco de la jupo de Míla.
Kvazaŭ paro da sovaĝuloj ili enkuris sur la pargetplankon inter la teretaĝaj loĝioj. Ili ne estis la unuaj, kelkaj dancparoj metadis jam siajn piedojn sur la pargetoj.
Ĵazbando sidis sur la scenejo; ĝia aspekto ne estis brila, sed ĝia laboro estis brilega. Ĝi estis mano ekipita de multaj kaj multaj fingroj, kiuj ĉirkaŭvolvadis kaj diktadis. Tio ne estis danco, dum kiu du dancantoj pensas unu pri la alia. Krude incitiga muziko, se oni rajtas ĉi tiujn sonojn nomi muziko, ne estis sorbata de la sentoj kaj korpoj, sed maldelikate ĝi frapadis kaj peladis la gedancantojn kvazaŭ bojanta vipo, kiu ne pardonas.
Kovařík, ŝategante kaj admiregante ĉiujn modernajn dancojn, komencis mediti pri la moderna flagelanteco.
Kiam ajn trapaŝante kun Míla la pargetan surfacon ili alproksimiĝis al la nigrulaj muzikantoj, neniam li preterlasis la okazon por observi ĉi tiujn buklaĉulojn.
Post kelke da minutoj li ne dubis plu, ke ĉi tiuj viroj, vidigantaj grandajn blankajn dentojn kaj sekvantaj volupte per malfermegitaj okuloj la duonnudajn blankulinojn, estas evidentaj sadistoj.
Paŭzoj inter dancoj estis onoj de sekundoj, la nigruloj estis tro emociitaj por laciĝi.
Nekonata medio ebligis al Kovařík, ke li alkutimiĝis la flagelantecan atmosferon malpli rapide ol la aliaj, kiuj venis serĉante ĝin.
Li analizis la medion, forgesante la fajran temperamenton de Míla, kiu intertempe per plenaj glutoj trinkis la emocion, havante la okulojn vitrecaj kaj la buŝon kvazaŭ iom ŝirita, malseketa kaj tremetanta.
Se ĉi tiu societo estus reprezentonta la plej noblan klason de la blanka raso, ne estus necese paroli pri venko de la nigruloj. Kovařík foliumis spirite aventurajn romanojn priskribantajn malproksiman estontecon, kiam la blanka raso estos subigita al la nigra aŭ flava.
Jen, tio estas la hodiaŭo. Perversaj nigruloj ekscitigas niajn virinojn ĝis sensenseco, la viroj plenŝvititaj saltetas, kiel preskribas al ili abomena nigrula melodio, anstataŭ kapofrapi kaj elĵeti la nigrulojn el la pordo, frakasinte antaŭe je iliaj kapoj la karikaturajn kaj malĉastajn instrumentojn.
Tio ne estas nur paŝo malantaŭen, tio estas katastroto.
Kaj ni haltas nur ie, kie haregoj estis unusola kovraĵo de la korpo.
Kovařík trovis ian plezuron en ĉi tiu penso kaj komencis elprovi ĝin je la gedancantoj, pritaksante la plastikon de iliaj movoj en ĉi tiu primitiva vesto. Ja eĉ kontentigo ekkaptis lin kaj animala ĝojo iom post iom plenigis lin.
Poste ekvidinte sin en spegulo, li diris al si: fi, kaj bedaŭris, ke ne estas permesite ĉi tie kraĉi. Li konsciiĝis, ke li faras efektive nenion alian, ol ĉiuj ceteraj, kiuj venas ĉi tien por la sama celo.
Forgesi ĉion, tiel nomatan ĉiutagan, anstataŭigi homecon per besteco. Ĉi tie reviviĝadis longe kaj longe forgesitaj kaj venkitaj inklinoj, militaj brulaĵoj, el la milito rezultanta putrado de la vivo, ĉu publika, ĉu privata, dekadenco de la arto kaj ĝiaj disigaj tendencoj, dekadenco de etiko, dekadenco de erotiko, perverso, simple ĉi tie disiĝadis la fundo sub la piedoj kaj la falo povis havi nur unusolan direkton: malsupren.
Eksentinte abomenon kontraŭ sin mem, Kovařík ne sciis, kiel prijuĝi Mílan.
Observante ŝiajn iom mallevitajn palpebrojn, li ne dubis, ke por momento ŝi atingis plej altan emocion. Tio estis jam nur viveco de pupo, kiu obeas risorton ĉiam denove streĉatan.
Li ekkoleris terure, konsciiĝinte, ke kiu ajn el tiuj nigraj buklaj knabegoj kun eligitaj dentoj ekokupas antaŭ li la plejsekretaĵon de la virino, forŝovas lin, kiu tenas ŝin en la brakoj, kiu per sia korpo akceptas ŝian varmon, kiu parolas kun ŝi per la sama lingvo, kiu estas ano de la sama raso. Tuj li komprenis, kiel estas eble, saluti la onklon Lynch.
Kaj jen tiu virino, meditis Kovařík, ne pensas pri mi, ja verŝajne ŝi pensas pri nenio, se ŝi ne pensas pri iu el tiuj orangutangoj sur la scenejo.
Jen bildo el panoptiko transprenita en spektaklon, kie ĝi rikoltis bruan aplaŭdon:
Virino forrabata de orangutango!
Kaj mi – oni imagu – mi anstataŭas ĝin. Mi protektas ĝin!
Salivoj de abomeno denove amasiĝis sur la lango de Kovařík kaj li ĉagreniĝis pri si mem.
Alisona ekkviko anoncis la dancfinon de la publiko.
Premdifektita Míla pendis sur la brako de Kovařík kvazaŭ tretita ŝalo. Ili trapuŝis sin sur la ŝtuparo en sian loĝion, kie li demetis ŝin kvazaŭ malŝvelintan baloneton.
Ŝi spiradis mallaŭte kvazaŭ kanario, enspirinta lumgason.
Li bedaŭris ŝin kaj tamen li estis tiel ĝentila, ke li klopodis senpartie diveni, kiu unualoke aŭ plej multe estas kulpa.
Sur la tablo staris jam areto da boteloj, oni aranĝis spektaklon por si mem. La helhara Inka tintis groteskan instrumenton kaj du aliaj knabinoj ĵus efektivigadis malgrandan dancprezentadon, kies tendenco estis nepre memkomprenebla.
Hora, komforte ripozante sur divano kvazaŭ grasa Turko, alrigardis kun aspekto de bone tagmanĝinta, antaŭurba domposedanto.
Sinjoro edzo ne ĉeestis, li alrigardis el la loĝio la spektaklon sur la scenejo.
Enprofundiĝinta en sin mem Míla petis pri pokalo da ĉampana vino, poste ŝi ekbruligis cigaredon kaj kun vitrecaj okuloj ŝi pensis pri io, ne atentante la ĉeestantojn.
Ankaŭ Kovařík preferis ĉampanan vinon kaj rimarkinte, ke Hora estas tute absorbita de observado de Inka, li iris en la loĝion al Horálek.
Koloraj spektakloj, en kiuj la ĉefa koloro estis ruĝeta haŭtkoloro, estis bone enscenigitaj kaj, kiel Kovařík ne povis nei, ili superis per senriproĉa virina materialo multajn tre laŭdatajn eksterlandajn prezentadojn.
Strange estis nur, ke la viraj roloj, se ne ludis ilin virinoj kun plataj mamoj, entute estis reprezentataj de anoj de alikoloraj rasoj, laŭ tio, de kie estis prenita la prezentata sceno.
Iom embarase efikis, ke la prezentado estis akompanata de arĉinstrumenta kvarteto, ludanta nur klasikajn komponaĵojn. Kompreneble la prezentado estis aranĝita tiel, ke ankaŭ la viroj estu kontentigataj.
Viro, kiu per milda movo de la mano karesas glason da bona vino kaj per malseketa rigardo nudajn virinajn korpojn, prudente preferas klasikan muzikon, ĉar bone edukita viro ebriiĝas ĝis bruteco nur je fino de festeno, kiam li povas supozi, ke la ceteraj estas en la sama stato, se ne eĉ en pli malbona.
Kompreneme Kovařík pritaksis la tutajn aranĝojn de ĉi tiu amuzejo, kiu per perfekta enscenigo kaj senriproĉa ekipo celis nur eltiri el poŝoj de la vizitantoj kiel eble plej multe da mono.
La mistero de la aliro, kiu estis trompaĵo, nesignita pordego, eniro tra malnova, nelumigita ĝardeno, rotonda ĉambro, silenta diskreteco, ĉio celis nur kaj nur, veki en la alvenanto la impreson, ke li faras ion malpermesitan, kio devas esti kaŝata.
Kaj kontraŭe en iom malfermitaj kurtenoj de la loĝioj li ekkonis vizaĝojn de la hodiaŭaj vizitintoj de la Nacia Teatro, kiuj vokis unu al alia la devizon: Colorado!
Ja, ĝuste en la kontraŭa loĝio sidis konata komisaro de la polica direkcio kun du seriozaj sinjoroj kaj unu knabino, kiu laŭŝajne ankoraŭ ne estis deksesjara.
La sola diferenco estis, ke la vizitantoj ne toleris konkurencon de la demimondo sur la pargetoj en partero, opiniante laŭŝajne, ke ĉi tiun konkurencon ili prizorgos mem.
La demimondo devis esti venigita, sed nur en la malantaŭajn salonetojn de la loĝioj. Certe estis do atingita la plej alta grado de deca aranĝo kaj estis ebligite eniri ankaŭ al knabinoj malpli ol deksesjaraj.
Kio okazadis sur la scenejo, tio kompreneble estis arto.
Kio okazadis en la loĝiaj salonetoj, tio estis privata afero.
Kaj la seksa emociado, al kiu oni submetiĝadis sur la partera pargeto, ne povas esti riproĉinda, ĉar oni mem submetiĝas al ĝi.
Signalo de nigrula abortulo, kaŭranta post granda tamburo, elektrigis la danculinojn. Kovařík preferis observi la svarmadon sur la pargeto de sur iom pli alta loĝio. Li supozis ankaŭ, ke Míla ripozis iom, estinte de li sutiĉe skuegata antaŭ mallonga tempo.
Sed ĉi tiu supozo aperis post kelke da sekundoj erara.
Míla, direktata de svelta, juna, infanvizaĝa viro ennaĝis sur pargeton sub veloj plenaj da volupto.
”Kia surprizo, Mandelinka ankaŭ ĉeestas!” vekiĝis la edzo de Míla el la spirita rigideco, kiun rezultigis ĉe li la fino de la lasta programero, en kiu ĵaluza Ĥino – surprizinte nudan adultulinon – alpikis ŝin al bambua kolono per ĵetita tranĉilo. La tranĉilo fiksiĝis en la korpo kaj la sango elfluis sur ruĝetan kokson. La artifiko estis perfekte enscenigita kaj Horálek ne kapablis klarigi ĝin al si.
Post la menciitaj vortoj li denove silentiĝis kaj alrigardis la gedancantojn.
Se la pariĝo sur la pargeto estis abomenaĵo, surprizegis la trankvileco de tiu ĉi viro kaj de la plejparto de tiuj, kiuj alrigardis.
Ĉi tio estis novaĵo por Kovařík kaj tial li ne povis ne miri.
Edzo observas kun evidenta ĝojo, kiel iu alia ekscitas lian edzinon por redoni ŝin al li eluzita. Ĉi tiu sinjoro Horálek ne estis la sola, ankaŭ en aliaj loĝioj aperis kontentaj vizaĝoj. Versimile la edzoj ne fidis la efikojn de sia temperamento, kiun aliaj edzinoj estis jam pesintaj kaj klasifikintaj, sed admirante la fajron de siaj edzinoj, ili aljuĝis ĝian forton al si mem, konservante imponan aspekton de stalposedanto, kiu – kompreneble – mem ne konkuras.
Ankaŭ io alia povis esti kaŝita ankoraŭ en alia bonvolemo kaj kontenteco. Blankaĵon oni ekkonas plej bone nur, post kiam ĝi estas makulita de malpuraĵo; serĉante noblecon de siaj edzinoj, ili nepre bezonis iom da malpurigo por trovi ĝin.
Aŭ eble abnegaciata aĵo gustas plej bone! Ĉu plimultigante sian humiligon, ili incitadis sian ĝuston je la resto de redonaĵo?
Eble estus plej bone demandi rekte ĉi tiujn edzofigurojn, sed Kovařík ne konsideris tion sufiĉe oportuna.
La knabaspekta danckunulo de Míla estis anstataŭita de alia kaj, kvazaŭ tio estus signalo, Míla estis ŝirata el mano en manon, kvazaŭ la viroj enmanigadus pilkon al si.
Kovařík ne sciis, kiun li alrigardu pli frue, ĉu Mílan, ĉu ŝian edzon, sed neniel li kapablis imagi, ke ĉi tiuj du kelkfoje dancas kune. Tio estus skandaliga kaj absurda unuavice por ili mem.
La vipo de la nigrula muziko pelis la dancparojn sur la pargeto kvazaŭ freneziĝintajn turbojn, nur la senco kaj celo de iliaj movoj lasis diveni, ke ili estas iom pli ol vivigitaj kaj nun turnigataj kaj skuegataj pupoj.
Rememorante sian antaŭan evolucion kun Míla, Kovařík forlasis la ravigitan edzon kaj retiriĝis al ĉampana vino.
En la saloneto Hora estis sola kaj sur liaj genuoj sidis Inka. Per la mano li ordigis ŝiajn harojn al nova frizaĵo.
Kovařík rigidiĝis pro miro kaj tuj li ekkomprenis, de kie Inka ŝajnis konata al li.
Ŝi estis nepra kopio de Míla.
Diferencigis ilin nur la trajto de sperto, kiu ne malaperis de la ŝminkitaj lipoj de ĉi tiu juna dancejknabino; ĉe Míla la ŝminko ne kaŝis la trajton de scivolemo kaj de nebridita voluptemo.
La scivolaj manoj de Hora forgesis, ke oni ne havas la devon lasi lin sola. Fine li ne atentis eĉ Kovaříkon kaj laŭ sia maniero li dediĉis sin al sia surogato.
Se la simileco de ambaŭ virinoj estis surprizo por Kovařík, la senco de la ŝanĝo de Inka estis afero, kiu vekis miregon en Kovařík.
Li ne senigis sin de premanta impreso, ke li malkaŝis ion treege malpuran, eĉ malbonodorantan, kvankam li provis dronigi ĉi tiun impreson per ĉampana vino.
Li ne havis senperajn pruvojn, sed subkonscie, kiam la konscio malleviĝis sub la nivelon de vino, aperadis konturoj de lia suspekto pli precize, ol li mem estus atendinta.
Hora klinis sin al Kovařík:
”Juna viro, ĉu vi scipovas la anglan?”
Kiam Kovařík nee skuis la kapon, Hora bedaŭris:
”Domaĝe! Vi ekscius, kiel plej pura angla lingvo kapablas esti senfine malmorala, se la buŝo de ĉi tiu infano prononcas ĝin. Inka parolas nur angle.”
Sed Kovařík scipovis la anglan tiom por kompreni, ke Hora invitis la knabinon, ke ŝi tuj reordigu sian hararon tiel, kiel ŝi havis ĝin pli frue.
Post ekkviko revenis la edzo kaj de Mandelinka estis altrenita ankaŭ lia edzino.
Sinjoro Mandelinka estis leŭtenanto en la naŭdeknaŭa regimento, kiu ekmilitis nur post la milito, kaj tial li restis delikatsenta.
Antaŭstreĉante tre malproksimen la manon li prezentis sin:
”Mi estas leŭtenanto Mandelinka. Mi ne sukcesas resti nerimarkata. Eĉ se mi ne havas uniformon, ĉiuj rekonas min. Nenie mi kapablas kaŝi min.”
Kvankam ĉi tio estis tute senrilata al la aserto kaj Mandelinka mem trudiĝis en la saloneton por forkonduki Mílan al danco, tamen Kovařík aprobe ekskuis lian manon:
”Tio estas admirinda, sed ĝi devas lacigi vin.”
Mandelinka ĝojigita ne hezitis kaj tuj li fiere ekrakontis pri la originala konatiĝo kun la familio Horálek, kiun antaŭiris drameca interkonatiĝo de liaj pantalonoj kun la dentoj de la hundo de Horálek, kiam Mandelinka frunte de sia taĉmento venkakiris la barilon de la ĝardeno de Horálek. Sinjorino Míla volis doni kompreson al li, sed li danke rifuzis, ĉar la pantalono ne sangis.
Ĉi tiu priskribo estis interesa nur tiurilate, ke sinjoro leŭtenanto eĉ ne ekmovis la palpebrojn, kiam dum la ĉeesto de Horálek li nomis lian edzinon sinjorino Míla. Sed tio laŭŝajne estis nenio eksterordinara.
La bombardado de ĉampana vino estis gradigata kaj Hora denove ekokupis la gvidpostenon.
Sinjorinon Mílan li invitis al honora loko en frunton de la tablo, li mem – kompreneble – sidis tiel, ke al lia dekstra flanko eksidis Míla, modesta kvazaŭ ŝafido kaj konfidanta sin humile al la ŝirmo kaj protekto de lia grasa flugilo.
La singarde trinkanta Horálek komencis paroli pri la sceno de ĵaluza Ĥino kaj priskribis ĝin detale. Li klopodis diveni, kiel la artifiko estis aranĝita, sed li ne trovis klarigon.
Li ekhavis la malfeliĉan ideon, turni sin al Kovařík kun peto pri klarigo, ĉar el la ĉeestantoj nur Kovařík ankaŭ vidis la scenon.
Kovařík deklaris do fiere, ke li divenis la ruzaĵon, kiu estis infane primitiva. Lin interesis pli multe la dancistino, ol la furioza Ĥino kaj tiamaniere, kiam – dum danco, kiu prezentis forkuron – la nuda knabino estis pelata de la Ĥino al la bambua barilo, li ne koncentris sian atenton al la Ĥino, kiu lerte logis al si la scivolon de la rigardantoj kaj la tranĉilon li ĵetis plentorte al alia knabino, kiu havante jam sur la brusto fiksita anstataŭaĵon de la tranĉilo, sammomente dum ono de sekundo anstataŭis la unuan knabinon.
Sinjoro Horálek tamen estus preferinta aŭdi ion pli sovaĝan kaj tial li fariĝis melankolia. Hora mokis lin:
”Sinjoro kolego, ĉu vi ŝatus, ke ĉiutage oni mortigu ĉi tie unu knabinon?”
”Ne tute. Por ke restu io por sinjoroj doktoroj.”
Horálek levis la glason kaj fraptintis ĝin kun la glaso de Kovařík. Mandelinka male ekskuiĝis pro abomeno, kvazaŭ glacikonuso estus falinta malantaŭ lian kolumon.
Sammomente Míla jam vokis:
”Ne timigu sinjoron leŭtenanton Mandelinka!”
Li kontraŭdiris:
”Ho, sinjorina moŝto, mi ĉeestas inkognito; nur Mandelinka!”
”Sekve via forto estas nur en la uniformo.”
”Ho ne, certe, ne, nepre ne!” li kontraŭdiris ruĝiĝante.
”Mi kapablas rigardi eĉ tre abomenajn aferojn. Se mi ne volus teruri la estimatajn ĉeestantojn, mi rakontus ion, kio tuj kaj per unu fojo konvinkus vin pri miaj bonaj nervoj.”
Ili amase atakis lin kvazaŭ vespoj scivolaj ekkoni la kuraĝon de Mandelinka, neniel atentante liajn elturni ĝojn. Li elturniĝadis por eviti respondon, sed la atako flatis lin. Cetere li ne estis unu el tiuj, kiujn oni devas longe peti.
”Mia bona amiko, kompreneble mi ne rajtas nomi lin, ĉar mi promesis diskretecon, faras tre interesajn eksperimentojn, kiuj – por tiel diri – atingas la limojn de la stato, kiun nia intelekto ne kapablas kompreni.”
Per aplaŭdo oni volis lin kuraĝigi. Modeste li dankriverencis kaj ĝojigita pro la atentemo li daŭrigis:
”Se nur la sinjorina moŝto ne timos!”
”Mi ne timas, vi estas ja ĉi tie.”
”Do, mi petas. Eble mi ne malkaŝos tro multe, se mi diros, ke mia amiko estas doktoro, kompreneble de medicino.
Tamen ni komencu prefere de alia flanko. Kiu el vi, tre estimataj, ne legis aŭ ne aŭdis, ke la kapo de ekzekutito, montrante la dentojn, ridis al la ekzekutisto. Vi ridas, nu bone; eble, ke vi ne legis tion, sed en serioza gazetaro estis skribite, ke la okuloj de ekzekutito movi ĝas. Oni asertas – kaj tio estas sendispute certa – ke partoj de la homa korpo, estinte apartigitaj de la trunko – mi petas, atentu bone – vivas! Ne timu, sinjorina moŝto! Dum mi ĉeestas, nenio okazos al vi.”
”Mi daŭrigas. Via dubema rido, sinjoroj, estas tre konvena al mi. Ĉu vi volas eble dubi pri mondkonata scienculo, kia estas Kravkov, la rusa profesoro? Ĉu vi volas eble dubi, ke en munĥena patologia instituto vivas profesoro Dormanns? Do, por ke mi ne tro streĉu vin. La profesoro, mi diras, profesoro Kravkov faris iajn eksperimentojn, inter alie li daŭrigis la vivon en homaj fingroj, kiujn oni fortranĉis de la mano. Ĉi tiujn liajn eksperimentojn kontrolis la ĵus menciita munĥena profesoro Dormanns kaj konfirmis ilin. Kion signifas tio?”
” … do nova!” ekkantis Hora laŭ malnova kristnaska melodio.
”Vi ridas, sinjoro Hora, tamen ĝojigas min, ke jen sinjoro Kovařík restas serioza. Sed mi opinias, ke ankaŭ vi serioziĝos. Ni revenu al mia amiko, kiun ni forlasis en la komenco. Mi asertas kiel oficiro, ke mi vidis ĉe li fortranĉitajn fingrojn, kiujn li havis dum kelkaj tagoj en sala solvaĵo, kvazaŭ fiŝojn.”
”Kaj ĉu ili naĝis?”
”Ili ne naĝis, tio estus mensogo. Sed li pikadis ilin aŭ ŝprucadis en ilin ion, mi ne memoras plu, kion. La fingroj reagis, li rakontis tion al mi.”
Oni respondis al li per brua konsento, el kiu tamen plej multe aŭdiĝis la dubema voĉo de Hora:
”Pro dio, kiel ili reagis?”
Mandelinka ne cedis kaj turnis sin al Kovařík:
”Sinjoro Kovařík, mi opinias, ke vi, estante fakulo, povus doni klarigon al la gesinjoroj.”
La rido iom post iom silentiĝis, kiam la aliaj vidis, ke Kovařík restas serioza. Ja Míla Horálková eĉ mem ekpetis:
”Sinjoro Mandelinka brile plenumis sian taskon, nun estas do via vico!”
Kovařík respondis mirige serioze:
”Mi konas la eksperimentojn de la menciitaj du profesoroj kaj, kion asertis sinjoro leŭtenanto, estas vero.
Koncerne la eksperimentojn kun fingroj, kiuj estis dum kelkaj tagoj en sala solvaĵo, mi povas konfirmi, ke liaj fingroj reagas je farmakologiaj rimedoj. Se oni ŝprucas en tiajn fingrojn kofeinon aŭ adrenalinon, oni instigas plivastigon aŭ kuntiriĝon de angiaj kapilaroj. Estas eĉ eble efektivigi ian ŝvelaĵon sur tiel konservitaj fingroj, se oni uzas krotonoleon. Laŭ profesoro Dormanns havas ĉi tiuj ŝanĝoj sur mortaj korpopartoj fizike-kemian karakteron.”
”Per aliaj vortoj, por ke ankaŭ ni komprenu tion?”
”La vivo de korpopartoj estas obligata per fizika-kemia procedo. Se post tiel nomata morto, kiel ni komprenas ĝin, vivas parto de korpo, kial ne povus vivi la tuta korpo? Sed kie do finiĝas la vivo kaj komenciĝas la morto?”
Silenton, kiu ekestis post ĉi tiuj vortoj, interrompis post kelka tempo Míla Horálková:
”Ĉu vi mem vidis ĉi tiujn eksperimentojn kaj ĉu jam antaŭ longa tempo aŭ eble en Praha?”
”Hieraŭ en mia loĝejo. De post la trovo de la malfeliĉa knabino en Košíře oni faras tiajn eksperimentojn, kiom mi scias, kelkloke en Praha.”
Denove eksilentis la ĉeestantoj, ĉi tiun fojon por longa tempo. Nur la abomena ĵazbando zumis tra la saloneto kvazaŭ viandmuŝo.
Hora klopodis savi la situacion kaj enverŝis vinon, kiun tamen neniu trinkis. Li turnis sin al Kovařík:
”Mi konjektas, ke vi ne dubas pri miaj simpatioj. La sinjorina moŝto rakontis iom pri la afero, dum ni veturis hodiaŭ al la teatro. Kaj fiere ŝi menciis, ke ŝi partoprenas viajn esplorojn. Certe ŝi faris tion nur konvinkita, ke vi ne ĉagreniĝos pro ĉi tiu malkaŝo, ĉar ŝi sciis, ke ankaŭ ni tre ŝatos helpi vin, kiom ni kapablos, se vi honorigos nin per via konfido. Jen mia mano, sinjoro Kovařík.”
Vole-nevole devis Kovařík akcepti la proponitan manon kaj same ankaŭ la manon de Horálek. Mandelinkan oni rigardis ĝenerale knabo kaj ankaŭ nun li restis nekonsiderata.
Sinjorino Míla iris ankoraŭfoje danci kun Mandelinka, sed baldaŭ ŝi revenis asertante, ke ŝi estas jam laca.
Lacaj sentis sin fine ĉiuj. Ili foriris do kaj estinte ellasitaj dum ceremonioj jam bone konataj, ili venis al proksima stratangulo, kie atendis luaŭtomobiloj. Kovařík dankis por proponita akompano hejmen asertante, ke li ŝatos piediri, ĉar li bezonas tion. Ili ne kontraŭstaris supozante, ke ili komprenas lin.
La aŭtomobilo forbruis kaj Kovařík per malrapidaj paŝoj iris hejmen tra malplenaj stratoj de Malnovurba kvartalo.
Tra Longa Strato li venis al la Malnovurba placo kaj baldaŭ li atingis la kajon proksime al la Nacia Teatro. La akvobaroj bruis kaj la firmamento en la oriento komencis heliĝi. Sur la Slava Insulo la birdoj komencis siajn matenkantojn.
* * *
Delikata maja pluvo ŝutiĝis el nuboj sur kampojn en la ĉirkaŭaĵo de Košíře, la tero sur la kampa vojo ŝanĝiĝis en ŝmiran koton, kiu gluiĝis al ŝuoj kvazaŭ tera pesilo. Kovařík, malseka de la kapo ĝis la kalkanoj, vadis tra la koto, ne povante malsupreniri sur la deklivo, kie liaj piedoj glitadis kvazaŭ sur glitvojeto.
Nekontenta pri la rezulto de sia gardado, li intencis demandi Mílan, ĉu ŝi vidis ion. Timante post la ekskurso al Colorado, ke la aliaj nur malhelpos lin, li ne volis peti ŝian helpon, sed li rimarkis, ke lia gardado ne kondukas kaj ne kondukos al celo, se li restos sola.
Hodiaŭ li esploris partojn ĉe la Blanka Monto kaj ĉe Hvêzda, sed senrezulte. Nun li malsupreniĝadis sur kamporandaĵoj kaj sur la kampa vojo al vicoj da koloraj dometoj kaj al la lasta el ili.
Li konjektis, ke Míla estos sola hejme, ĉar estas posttagmeze.
Al sia kontentiĝo li rimarkis, ke Míla plenumas sian taskon. Kvankam li iris de la alia flanko ol li povis esti atendata, li estis ekrimarkita tre baldaŭ. Li vidis, kiel Horálková svingas tukon renkonte al li. Tial ankaŭ li eksvingis la manon.
Li glitiris ĝis la ĝardena pordeto, kiam ekpluvis kvazaŭ torente. La pordeton maltermis la servistino, al kiu li transdonis la pluvmantelon garantiite ”akvosorbeman” kaj ĉapelon, kiu similis al spongo. Kun teruro li observis siajn ŝuojn kaj li antaŭrezignis ĉiujn dancamuzojn.
En la halo bonvenigis lin Míla, kiu tuj kondukis lin en la manĝoĉambron, kie sidis jam Hora kaj la edzo de Míla, prenante posttagmezan manĝon.
Kovařík ne imagis tiel la aferon kaj pensis, ke la varmon de la manĝoĉambro kaj la odoron de la kafo, kiuj tre agrable bonvenigis lin, tamen prefere li interŝanĝus por la koto de kampoj, kie neniu demandus lin pri io.
Ili kondutis pli konvene, ol li atendis. Míla dufoje enverŝis al li kafon kaj la sinjoroj amike alŝovis al li kukojn, kiujn li ne kalkulis.
Poste oni prezentis al li cigarojn kaj cigaredojn; li preferis la lastajn. Kaj poste, kiam li estis sata de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiam blanketa fumo de cigaredo moligis lian animon, kiam venis la nepra bezono interbabili, Hora helpis lin per netrudema demando.
Ili estas ja komercistoj, ekpensis Kovařík kaj tial li ne riproĉis ilin, kiel singarde ili proksimiĝis al la temo, laŭŝajne enuante dum pluva tago. La sinjorino ne sidis plu kun ili, li vidis ja, ke ŝi estas en la unua etaĝo.
Li resumis la rezulton de sia esplorado per unu vorto:
Nemulte. La rezulto estis esence negativa, sed iom valora ĝi tamen estis. Li eksciis, kiuj ne povis partopreni la misteran okazaĵon sur la tombejo en Košíře.
Li estis nepre konvinkita, ke la farinto devas esti iu el la homoj loĝantaj proksime al la tombejo aŭ almenaŭ ofte viztiantaj ĝin. Li skribis do liston de la koncernaj homoj kaj observis el ili unu post alia. Ili estis forstrekataj en la listo sufiĉe rapide.
Se estis ĝusta lia premiso, ke la kulpulo estas el la ĉirkaŭaĵo, li ne plu povis esti malproksima de li. Li ne serĉis do kulpulon, male li konstatadis nekulpulojn. Tia procedo eble estis konsiderinde longdaŭra, tion Kovařík jesis, tamen ankaŭ ĝi devis proksimigi la celon. Li ne povis serĉi kulpulon, havante kontraŭ li nenion krom lia mistera ago.
Eble unusolan, sed malmultpromesan gvidilon li trovis.
Li rememoris, ke la kadavro de Votýpková post la trovo apud la kruco estis kovrita de peco da sakŝtofo, kiun laboristoj trovis ne tro malproksime. Supozeble la knabino estis volvita en ĉi tiun sakŝtofon, kiam ŝi estis forportata el la tombejo, aŭ eble kiam ŝi mem iris hejmen.
Tiurilate Hora kontraŭdiris:
”Dum la pasintaj tagoj mi trastudis ĉiujn ĵurnalojn, kiuj skribis pri la afero. Mi rememoras, ke la vestoj de la mortintino estis metitaj trans la ĉerkon; tiel trovis ilin la unuaj, kiuj eniris la kadavrejon.”
”Mi scias, sed mi esprimas nur miajn konjektojn. Tamen mi opinias, ke la krimulo kovris per la sakŝtofo la ruĝetan, helan korpon de la mortintino, por ke ĝi ne estu rimarkebla jam de malproksime, se iu irus la saman vojon. La menciita sakŝtofo, verŝajne malkudrita sako, ne estis veturigita al la tombejo kun la kadavro kaj estas mirige, ke la polico forgesis ĝin kaj neniu atentis ĝin plu.
Oni havas tiel malmulte da pruvoj, ke tio estas miriga.”
”Ĉu vi trovis la sakon?”
”Ne, kaj ĝuste tio estas la afero, kiun mi serĉis dum la pasintaj tagoj. Neniu el la homoj, kiuj povus esti konsiderataj dum miaj esploroj, havis iam similan sakon.
Mi devas diri al vi unu interesan cirkonstancon, por ke vi komprenu min. Pluraj kredindaj personoj konfirmis al mi, ke sur tiu – ni diru – sako, estis presita la signo de iu firmo: du literoj. Diversaj homoj indikas ilin diverse, ĉiuj eĉ ne rememoras, kie la signo estis surpresita, ĉu sur la rando, ĉu en la mezo, sed ili rememoras, ke unu el la literoj estis majuskla M. Ili rememoras tion simple tial, ĉar la mortintino estis nomata Manjo kaj ke do la afero ŝajnis stranga al ili.
Nenie mi trovis sakon kun simila signo, eĉ ne en la proksima parto de Košíře.
Mi opinias certa, ke la sako estis alportita ĉi tien. Alia certa afero estas, ke la sako jam malaperis, kiam iu kovris Manjon per kovrilego, do ankoraŭ antaŭ alveno de la komisiono. Neniu el la ĉeestintoj rememoras, kiu povus fari tion. Laŭ mia opinio forportis la sakon iu konato; se iu fremda persono estus farinta ĝin, oni estus rimarkintaj tion.
Ĝis nun mi trovis do nenion, nepre nenion. Tio do ebligas kaj faciligas pluajn esplorojn al mi.”
Eta ekrideto saltis trans la lipojn de Hora.
”Tiurilate do mi ne komprenas vin bone.”
”Vi ekkomprenos min tre baldaŭ. Mi esplorserĉis ĉie tie ĉi en sufiĉe vasta ĉirkaŭaĵo, sed ĝis nun ni ne sukcesis ekinterrilati kun tiel nomata Vašek. Tio estas la tombeja helpanto, kiu tuj la alian tagon post trovo de la kadavro estis arestita, tamen denove liberlasita, ĉar li pruvis sian alibion.”
”Do li estus povinta nur helpi.”
”Mi ne kredas. Tion faris homo treege inteligenta, ruza kaj tre singarda; sed tia Vašek ne estas.”
”Ĉu vi suspektas lin simple tial, ĉar li restis nestrekita en la listo?”
”Jes, li restis nestrekita, sed nun la suspektoj leviĝas el la ĥaoso.”
La trankvileco kaj konvinko, kun kiuj Kovařík prononcis ĉi tiujn vortojn, rezultigis emocion.
”Mi antaŭdeklaras, ke kontraŭ li mi ne havas eĉ plej malgrandan pruvon, kiu igus lin suspekta, sed mi havas ankaŭ nepre neniun pruvon, kiu parolus por lia senkulpeco.”
”Kaj lia alibio?”
”Mi sukcesis konstati per alia persono, ke Vašek, kvankam li helpadis – kaj ne nur unufoje – en Malvazinky, tamen neniam dormis tie. Ĉiun fojon li iris hejmen, sed ĝuste tiun nokton, kiam okazis la mistera afero, li dormis tie la unuan fojon. De post tiu tempo li dormis tie kelkfoje. Ĉu tio ne ŝajnas iom stranga al vi?”
”Nedisputeble; sed antaŭ momento vi parolis pri inteligenta, ruza kaj tre singarda farinto. Ĉu tiun Vašek vi ne opinias tia?”
”Ĝis nun ne, ni ankoraŭ ne renkontiĝis, mi evitas renkonti lin, ne sciante kial. Sed oni asertas, ke Vašek estas idioto, inertulo kaj strangulo, ja oni diras, ke li eĉ balbutas.
Ĉiuokaze li ŝajnas esti nesocietema, kion pruvas la cirkonstanco, ke li loĝas inter hundoj en budo konstruita el lignaj tabuloj.”
Hora, ekbruligante novan cigaron, resumis la rezulton de la interparolo:
”Konkrete vi scias do nenion, iamen kelkajn interesajn detalojn.”
”Mi diris tion tuj en la komenco, ja hodiaŭ mi estis jam tre ĉagrenita kaj nekontenta pri la rezulto. Mi konfesas malkaŝe, ke vere Vašek aperas al mi en la antaŭaĵo, nur ĉi tie en la varma trankvilo de la ĉambro kaj dum la interparolo. Ĝis nun li ne estis atingebla, do mi lasis lin al mi por konvena tempo; mi nur gardis lin.
Se mi meditas pri la afero, neniu scias, de kie Vašek estas, kaj la polico kontentiĝis tiam pri la sola pruvo de alibio. Kolerige estus, se mi kurus en la vasta ĉirkaŭaĵo kaj la solvo efektive estus kaptebla per manetendo.”
La diskuto ekinteresis ankaŭ sinjoron Horálek, kaj tuj li faris projektojn:
”Mi vizitos tiun Vašek pro iu kialo. Li certe konas min, mi iras ja tiel ofte preter lia budo. Eble li enlasos min. Mi iros, ni diru, aĉeti hundon.”
Kovařík kontraŭdiris:
”Vi ne sukcesos. Mi demandis la laboristojn el la brikfarejo, kiam mi klopodis komence konatiĝi kun Vašek, sed oni diris al mi, ke li neniun enlasas, pretekstante mordemajn hundojn. Fine la afero estus nun verŝajne suspekta al li. Min li ne fidas laŭŝajne, kvankam mi supozas, ke li bone konas min, ĉar ĝis nun oni montras je mi ĉi tie per fingro. Dufoje mi provis renkonti lin, sed ĉiun fojon li evitis min. Ĉi tiu cirkonstanco ŝajnas stranga al mi nur nun, ĉar dum la tagoj post la entombigo de Manjo evitis min multe pli da homoj.”
Amara rideto ne volis malaperi de la lipoj de Kovařík.
Li akceptis cigaredon, kiun sinjorino Míla proponis al li.
”Estus oportune, rigardi tiun Vašek de proksime.
Kiam ajn mi iris preter lia budo, ĉiam ŝajnis al mi – mi havis tian malagrablan senton – ke iu observas min.
Tial mi iris ĉiam ĝis la tombejo, pli eble laŭinstinkte ol pro singardemo. Mi opinias, ke plej bone estus gardi lin sen interrompo, sed tion mi ne kapablas sola.”
Míla ekaplaŭdis per manoj:
”Ni helpos vin!”
Ankaŭ ambaŭ sinjoroj proponis sian helpon, ja Hora eĉ pli mulle dirante:
”Pri elspezoj ne faru zorgojn al vi, tio estos de nun mia zorgo.”
”Mi dankas vin ĉiujn, tamen ne koleru, se mi ne povas akcepti vian afablecon. Du trionojn de la tago mi mem dediĉas al Vašek, sed estus necese, organizi seninterrompan gardadon kaj ne forgesu, ke Vašek dormas nun kelkfoje ankaŭ en Malvazinky kaj foriras el sia hejmo neregule.
Estas dubinde, ĉu ni kapablos gardi kaj observi lin ĉie, kien ajn li iros. Mi atentigas, ke, kiom mi vidis, Vašek ĉiam iradis trans la kampon al Václavka, kutime rekte trans la herbejon, estus do tre malfacile postiri lin; li vidas bone, kiu sekvas lin. Vidu, ĝuste ĉi tiaj detaloj, efektive negravaj, metataj unu apud la alian, atentigas pri Vašek.”
Hora aldonis:
”Mi ne povas nei, ke ĉi tiu mistera Vašek streĉas mian scivolon. Kion vi dirus, se mi dungus du virojn – kompreneble lertajn – el iu detektivinstituto kaj gardigus lin seninterrompe?”
”Mi timas, ke tio vekus atenton. Sinjoro Hora, mi dankas vin, sed ĉi tiun aranĝon ni lasu ĝis la fino, se ni mem ne sukcesos ekinterrilati kun Vašek.”
Pli akceptebla estis propono de sinjorino Horálková:
”Mi proponus, senkonsciigi iel la hundojn kaj trarigardi la budon, post kiam Vašek foriros por dormi en Malvazinky. Mi supozas kompreneble, ke vi kunprenos min.”
La edzo de Míla jesis:
”Mi opinias, ke sen vi la afero eĉ ne aukcesus.”
”Kial? Tio estas mia ideo!”
Kovařík trovis oportune interveni:
”Sinjorina moŝto, la afero estas simpla kaj jam elprovita.
La hundoj de Vašek – bedaŭrinde – estas dresitaj kaj akceptus nenion de vi. Mi ĵetadis frandaĵojn al ili, sed kvazaŭ mi ĵetus ŝtonojn, ili fariĝis eĉ pli rabiaj. Krom tio mi havus ankoraŭ unu modestan atentigon. Eble, ke ni trotaksis tiun Vašek kaj tial – supozeble – ne estus necese tuj en la komenco uzi drastajn rimedojn, kiujn eĉ Vašek ne devus toleri, se oni nenion trovus ĉe li. Ni ne forgesu, ke poste la ĝusta krimulo estus bonege atentigita pri ni. Tion mi ne ŝatus. La tuta afero eble ŝajnas al vi tre aventura, tamen ni ne rajtas ne atenti la cirkonstancon, ke agante nekonvene ni tuŝos multajn homojn, kion fari ni ne rajtas kaj kio povus malutili eĉ nin. Mi estis juĝe esplorata nur mallongan tempon kaj mi ne volus ripeti tion.”
Ĉi tuj kvietaj, sed kategoriaj vortoj de Kovařík efikis kaj estis bone komprenitaj. Ili denove interkonsiliĝis kaj fine interkonsentis, ke ili provos subŝovi al Vašek la hundon de Horálek, kiu kondutas malbone, sed povus helpi ilin, se ĝi kamaradiĝus kun la ceteraj hundoj de Vašek.
Ili decidis, ke la ĝardenista helpanto, kiu prilaboras la ĝardenojn de Hora kaj Horálek, venontan tagon forkondukos la hundon. Krome ili interkonsentis, ke ili komencos gardestari super la ŝtonrompejo troviĝanta apud la budo de Vašek laŭeble tuj, kiam ĉesos pluvi kaj la tero iom sekiĝos. Tiel zorgema kaj delikata estis Kovařík, kiu timis, ke iu el la gardantoj ne rikoltu nazkataron kaj ne malebligu pluan gardadon pro tio.
Gardadon posttagmeze, vespere kaj nokte ĝis proksimume la dekunua horo transprenis laŭprincipe Kovařík kaj la ceteraj estis iel prizorgontaj la antaŭtagmezan gardadon, dum Kovařík studis por la rigora ekzameno; laŭeble ili estis anstataŭontaj lin ankaŭ vespere. La programo estis antaŭfiksota ĉiutage.
La interkonsiliĝo finiĝis sufiĉe gaje kaj estis konfirmita per bona vino, kiun Hora venigis el sia vilao.
Malgraŭ tio, ke dum ĉi tiu interkonsiliĝo Kovařík pensis antaŭ ĉio pri Vašek, tamen li bone rimarkis, ke la edzo de Míla ludas en sia hejmo konsiderinde malĉefan rolon kaj evitas laŭeble kiun ajn intervenon, dum Hora ĉeestas. Li rememoris pri la amuzo en Colorado kaj bedaŭris, ke li konfidis sian serĉesploradon al ili. Sed aliflanke li konsideris, ke efektive li estas en embaraso kaj ne kapablas sola laŭplane daŭrigi siajn serĉesplorojn.
Li foriris nekontenta, kiel li venis.
* * *
”Ĉu tio estas vi kaj sola?”
”Mi venas ĝuste tial, ĉar mi ne volas esti sola. Ĉu vi permesos al mi resti ĉi tie?”
El ŝia voĉo sonis malkontenteco.
”Mia edzo revenis hejmen, kiam vi anstataŭis lin en la gardado, kaj ni estis irontaj danci ien. Sed mi ne scias, kio okazis al li. Subite li diris, ke li iros sola, kaj ne volis atendi, ĝis mi ŝanĝos la vestojn. Mi atendis friziston, kiu malfruis; ĉu mi estas kulpa pri tio? Mi rajtas ja ankaŭ diri ion, se li riproĉas min senkaŭze.”
”Kaj la rezulto?”
”Mi konas lin bone; li revenos nur matene.”
Kovařík akceptis ŝerce la aferon.
”Ĉi tie en la freŝa aero vi ripozos, poste vi iros dormi kaj matene li pardonpetos vin.”
”Mi ne iros, mi ne emas.”
La suno malleviĝis malantaŭ Æepy kaj varmeta, agrabla vespero iom post iom malaperis en malheliĝanta firmamento kviete kaj delikate kvazaŭ vaporo super poto.
Pro krepusko ne estis eble legi plu kaj la alveno de Míla signifis finon de la laboro, tial Kovařík fermis la studlibrojn, kiujn li havis dismetitaj antaŭ si sur la tero. Li proponis al Míla duonon de sia mantelo:
”Eksidu ĉi tien kaj rakontu al mi ion. Vi malŝarĝos vian koron kaj fartos pli bone. Ĉu ne estos malvarme al vi?”
”Mi opinias, ke ne; cetere mi havas varman veston.”
La loko estis bone elektita. De ĉi tie estis bela perspektivo ne nur al la budo de Vašek, sed ankaŭ al parto de la strato al Motol, plue maldekstre al nova kolonio ”Na Cibulkách” ĝis Vidoul, al parto de la soldata ekzercejo en Motol. Pli malproksiman perspektivon malhelpis monteto super la brikfarejo de Bečka. Dekstre ruĝetis Blanka Monto pro vesperiĝo.
”Bele estas ĉi tie.”
”Kiam, mi havas studmaterialon antaŭ mi, pasas ankaŭ la tempo bele.”
”Ĉu vi studas ĉiam?”
”Preskaŭ; dum estas lume.”
”Nun mi ekpensas, kiel vi kapablas gardi dum mallumo?
Ĉu vi iras malsupren?”
”Domaĝe, ke vi iros pli frue hejmen, vi vidus, ke la lanterno ĉe la an gulo de la fabrikejo de Volaňský prilumas strion de la vojo al la brikfarejo kaj ankoraŭ sufiĉe la budon de Vašek.”
Kun intereso ŝi rigardis malsupren al la ligna budo, kiu de ĉi tie aspektis malgranda kaj mizera. Ĝi ampleksis areon de maksimume dek du kvadratmetroj. Míla turnis la kapon al Kovařík:
”Kiel vi diris tion? Domaĝe, ke mi iros pli frue hejmen?
Kaj, se mi restos ĉi tie same longe kiel vi?”
”Poste mi povas nur bedaŭri, ĉar mi volis resti ĉi tie pli longe. Antaŭhieraŭ Vašek foriris posttagmeze kaj revenis sur la strato de la urbo proksimume je la deka vespere.
Li lumigis lampon nur por mallonga tempo kaj baldaŭ enlitiĝis. Hodiaŭ li forestis la tutan nokton kaj revenis nur je la deka matene; ŝajnas, ke li dormis ĝis vespere, nur tagmeze li nutris la hundojn, sed cetere li ne montriĝis.”
”Ĉu vi estis ĉi tie eĉ antaŭtagmeze?”
”Mi forgesis rakonti al vi pri mia nova sukceso en mia strategio. Vašek fumas cigaredojn, kiujn li havigas al si per knabo el la brikfarejo. Mi koruptis la bubon, kiu nun helpas min, se estas necese. Bedaŭrinde, eĉ al la bubo ne estas permesite eniri la barejon.”
La vespero rapide malheliĝis kaj baldaŭ ekbrilis la elektraj lampoj sur la strato al Molol.
”Míla, ĉu vi ne irus hejmen?”
Emociita ŝi ekprenis lian manon:
”Rigardu!”
Malgranda kvarangula fenestro en la budo de Vašek lumiĝis. Ili ambaŭ ĉesis paroli, streĉe atendante, ĉu Vašek eliros. En la fenestreto aperis kelkfoje ombro, kiel Vašek paŝadis tra la budo. La hundoj komencis boji.
Baldaŭ poste Vašek eliris, manĝigis la hundojn, kaj denove eniris la budon. La binoklo, kiun Kovařík metis al la okuloj de Míla, deglitis sur ŝiajn genuojn.
”Li estas interesa.”
”Kompreneble, se ni ĉirkaŭvolvas lin per tia krono da suspekto. Ĉu vi kredas, ke eĉ mi kelkfoje surprizas min observanta lin kun intereso de bona konato loĝanta najbare.”
Míla ekĝemis:
”Mi estas konvinkita, ke ankoraŭ neniam vi loĝis najbare de ia Hora.”
Kovařík esplorrigardis la okulojn de Míla, sed la krepusko tiom malheliĝis, ke la okuloj ne alparolis lin sufiĉe komprenige.
”Mi imagas, ke viaj loĝejoj estas duobla vilao, bonege konstruita. Tre moderna.”
Míla hezitis respondi kaj meditis evidente, ĉu la lasta vorto de Kovařík ne estas intenca aludo. Kolere ŝi ekmovis la kapon:
”Unuobla vilao kun du enirejoj.”
Oportunan okazon li ne volis preterlasi neuzita:
”Hora estas ĝentila homo.”
”Al mi li estas abomena, abomenega.”
”Mi supozas, ke ankaŭ al via edzo Hora estas agrabla kunulo, ne nur firm-kompaniano.”
Li rimarkis, kiel Míla ekscitiĝas:
”Ĉar mia edzo estas azeno.”
”Kiel li ekmirus, se li aŭdus tion!”
”Ne ridu, eĉ al li mi diros tion, se li mem ne ekkonos tion.”
”Ĉu vi helpos lin, ke li ekkonu?”
”Sufiĉus, se li pli bone atentus Horan.”
”Ĉu Hora havas do malsincerajn intencojn koncerne la firmon?”
Senpacience ŝi ekmoviĝis:
”Mia dio, vi estas nekomprenema: mi supozis vin pli sagaca.”
Kovařík diris post mallonga paŭzo:
”Eble mi ne volas kompreni.”
”Do, Jarĉjo, kara Jarĉjo, komprenu nur, komprenu; ĝi estas ja tio, kion mi postulas de vi.”
”Tio havus nenian sencon, mi ne povas helpi vin.”
Ŝi karesis lian manon.
”Aŭskultu, Jarĉjo, vi estis ĉiam bona kamarado al mi.”
”Jes, rememoru, ke neniam mi volis ion de vi.”
”Nek pomon, nek piron, nek likvoron, nek katon, pri nenio vi petis, ĉion mi proponis al vi. Vi estas tia modestulo.
Neniam mi pensis, ke vi povus kisi min.”
Li ne kaŝis ekridon.
”Jarĉjo, ĉu vi volas, ke mi kisu vin?”
Li levis la manon, kvazaŭ por defendi sin.
”Gardu dio! Ne mortigu kamaradon!”
”Sed mi kisos vin ĝuste kiel kamaradon. Ĉiam mi vidis en vi nur amikon kaj, kial mi ne diru tion al vi, estas jam mallume, vi ne vidos min. Ankaŭ se mi dancas kun vi, mi dancas kiel kun kamarado kaj pensas pri iu alia.
”Mi funkcias do kvazaŭ moviga forto, kiun oni povas taksi je unu ĉevaltorto.”
”Ne koleru, mi ne volis esprimi per tio ion malbonan.
Mi ŝatas vin, kiel amikon, sen falseco.”
”Mi atentos do, ke la falseco tamen ne aliĝŭ. Kaj kio okazos, se iufoje mi eksopiros vin ankaŭ alimaniere?”
”Vi ne eksopiros; ne faru tion, vi estus ridinda!”
”Mian sinceran dankon!”
Denove ŝi metis sian manon sur lian.
”Jarĉjo, ni revenu al la temo – nia domo.”
”Ĉu vi volas iri hejmen?”
”Al la unuobla vilao kun du enirejoj.”
”Ĉu estas egale, tra kiu pordo ni eniros?”
”Ĝis nun ne, sed oni volus, ke tio fariĝu egala.”
”Gvidu do afable mem.”
Ŝajnis, ke dum kelka tempo ŝi elektas vortojn:
”Ĉu vi konas la firmon Hora & Ko.?”
”Nemulte. Mi ne spekulacias en la borso kaj ne havas monon, kiun mi povus deponi. Sed mi rememoras, ke iu parolis ie pri la firmo, ke ĝi estas tre bona, bonege prosperanta.
”Tio estas vero, la firmo statas pli ol bone.”
”Mi gratulas, kompreneble.”
”Ne faru tion; atendu ĝis la fino.”
”Via edzo estas ja kompaniano.”
”Jes, sed negrava. La estro estas verdire Hora. Por ke vi komprenu tion: Hora gajnis grandajn sumojn en la borso, kiam tio estis ankoraŭ ebla. Nun la negocoj ne estas plu tiel profitdonaj. Kiam komenciĝis pli malgrasaj jaroj kaj oni bezonis ankaŭ iajn fakajn sciojn, ne sufiĉis plu la ruzeco de Hora kaj liaj societaj interrilatoj, kiuj fine estis limigitaj, kiam malsukcesis la spekulacio kun la franko kaj kelkaj kapoj kaj ventroj fariĝis ĝiaj viktimoj – inter aliaj li laboris kun la maljuna X, tiun vi devus koni – Hora serĉis do bonan fakulon kaj okupigis mian edzon transpreninte lin el la Franko-banko. Tio okazis antaŭ nia geedziĝo. Mia edzo ricevas bonegan salajron kaj havas eĉ kromenspezojn, sed ’Ne timu, tuj ni estos en Colorado.’ ”
”Mi vidas, ke vi komprenas min. Do kvankam ni havas kontentigajn enspezojn –”
”– ke mi devus esti kvarobla universitata profesoro por enspezi ilin –”
”– atendu, ni ne kapablas egaligi niajn iom pli altajn elspezojn. Mi ne scias, kiel mi diru ĉi tiun delikatan aferon, por ke vi bone komprenu min. Nu, mia edzo ricevas akonto-pagojn je sia salajro ne dubante, ke la situacio en la borso denove pliboniĝos kaj li regajnos la tutan sumon.”
”Sinjoro Hora.”
”Kompreneble, sed ne interrompu min. Kvankam la ŝuldsumo iel plialtiĝas, ĉiam mi havas tro malmulte da mono.”
La paŭzo estis iom pli longa.
”Tial la ŝuldo kreskas ĉiam pli rapide.”
”Ni permesas al Hora, ke li pagu por ni kelkajn elspezojn, kiel vi povis rimarki en Colorado.”
”Se tio faras plezuron al li.”
”Se ne evoluus el la afero ia kutimo. Nia vilao estas ankaŭ lia ideo.”
”Pro tio mi ne riproĉus lin.”
”Li eĉ donis monon tiucele.”
Nun Kovařík komencis elekti vortojn:
”Kio do ĉagrenas vin? Ĉiu ne havas tian bonan sorton, ke iu alia favoru lin kaj pensu pri lia profito.”
”Hora opinias, ke li havas ĉe ni sian hejmon, kaj – kaj kelkfoje li volas esti trudema.”
”Mi opinias, ke vi havas ian dompordon kaj ke estas eble elĵeti lin tra ĝi.”
”Ĉu el la vilao, kiu estas lia ideo?”
”Ne koleru, sed poste estas tiu pordo sufiĉe granda, por ke vi povu eliri tra ĝi.”
”Tio ne estas ebla; la ŝuldsumo estas pli alia ol la pordo.”
Ŝi metis sur lian ŝultron sian kapon, kiu ŝajnis al ŝi tro peza.
”Ho Jarĉjo, konsilu al mi.”
”La proverbo diras: Post etiko, senutile konsili. Tiurilate eĉ medikamento ne efikus.”
”Kaj kio efikus?”
”Taŭga bastonego!”
”Mi opinias same; kaj ĝis vi vidos, ke Hora sur la kapo havas ŝvelaĵon, estu konvinkita, ke ĝi devenas de mi. Aŭskultu, ĉu Vašek ne forkuris?”
Ŝi babilis, plendis iom kaj iuj ŝiaj pensoj kuris pluen.
”Mi ne forgesis, denove li eliris kaj liberlasis nur unu hundon, la ceterajn li enŝlosis.”
”Ŝajnas al mi, Jarĉjo, ke tio estas nia hundo. Tiel bojis nia hundo. Aŭskultu! Tiu mallonga murmuro post la ekbojo estis karakteriza por ĝi. Donu al mi la binoklon. –
Mi ne vidas ĝin bone, ĉiam ĝi kaŝas sin en ombro. Jes, ĝi havas blankan makulon kaj blankajn piedojn. Certe, tio estas nia iama hundo.”
Poste ŝi embarasiĝis:
”Se ĝi flarsentus min?”
”Ne timu, ni estas sufiĉe malproksime. Kiom longe Vašek jam havas vian hundon?”
”Certe unu semajnon.”
”Kaj ni eĉ unu paŝon ne alproksimiĝis al la celo.”
”Nenia domaĝo pri la hundo, la nova estas pli bela kaj jam dresita. Nur Mandelinka ne povas forgesi ĝin.”
”Mandelinkan mi vidis kelkfoje. La ĉi tiea tereno taŭgas speciale por liaj taktikaj ekzercoj, sed mi rimarkis, ke li cirumigas siajn ŝuojn, antaŭ ol li ekatakas ĉi tiudirekten.”
”Mandelinka estas bona knabo. La uniformo bonege vestas lin.”
”Estu tiel afabla, binoklon; Vaŝek estas denove ekstere.”
”Ĉu vi opinias, ke li foriros denove? Tio estus doma ĝe.”
”Mi ne scias, ĝis nun li ne liberlasis la ceterajn hundojn.”
”Se li lasus ekstere nur la nian, mi kurus rekte al la budo.”
”Domaĝe, ke Vašek ne scias pri tio, certe li farus al vi ĉi tiun komplezon.”
”Ne kolerigu min, kelkfoje okazas aferoj, kiujn ni nepre ne estus atendintaj.”
”Povas esti, sed mi atendas ĉi tiun aferon jam pli ol tri semajnojn.”
”Eble, ke mi alportis feliĉon al vi.”
”Nun male vi ne kolerigu min.”
Minuto sekvis minuton kaj Kovařík silente observadis.
Poste li proponis binoklon al Míla:
”Rigardu nun vi; ŝajnas, kvazaŭ Vašek farus prelegon al la hundo.”
”Jes, kaj nun li foriris de ĝi proksimume du metrojn kaj montras al ĝi ion, kion li tenas en la mano. Ho ne, lia mano estas malplena. La hundo sidas kviete kaj rigardas ĉiam en la sama direkto. Vašek ĉirkaŭiras ĝin kaj la hundo rigardas ĉiam samdirekten. Tio estas stranga; rigardu mem!”
”Vašek ekpuŝis la hundon, ĝi falis flanken kaj restis kviete kuŝanta ankaŭ pluen. Vašek staras super ĝi kaj observas ĝin. Nun li klinis sin al ĝi kaj frapis ĝin per la mano. La hundo leviĝis kaj tute senforta ĝi faris kelke da paŝoj. Nun la hundo kuŝiĝis teren kaj Vašek, starante proksime, rigardas ĝin. Ĉu vi deziras la binoklon?”
”Ne, lasu ĝin al vi. Frosto transkuras mian dorson, tamen daŭrigu indiki ĉion al mi.”
”Fino! Vašek lasis la hundon kaj eniris la budon. Ni esperu, ke li revenos. Mi ne vidis ankoraŭ, ke Vašek instruis al iu hundo ĉi tiun artifikaĵon.”
”Ĉu entute li dresas hundojn?”
”Mi vidis lin dum hundodresado nur unu fojon. Kiam ajn mi vidas lin kun hundoj, ĉiam mi havas la impreson, ke li incitas ilin nur, por ke ili estu rabiaj kaj koleremaj.
Mi eĉ rimarkis, ke tian nigretan hundon li incitis unufoje je homoj, kiuj preteriris; kompreneble, ke la hundo estis en la barejo.”
”Nun venas al mi ideo, ke ni konfiskigu la hundojn de Vašek, ĉar ili ne havas hundmarkojn.”
”Pri tio mi ankaŭ pensis, sed mi konstatis, ke li enregistrigis ĉiujn hundojn ĉe la impostejo kaj la vian vi donacis al li kun la marko.”
”Mi parolis jam pri tio; tion faris la servistino, sed mi ne lasos ĝin al Vašek, mi repostulos ĝin.”
La kvieto de la barejo malsupre transiris eĉ super la ŝtonrompejon. La firmamento tute malheliĝis.
”Ĉu Hora ne havas hundon?”
”La nia sufiĉas, ĝi kuras ja ĉirkaŭ la tuta domo, ni havas komunan ĝardenon. Hora diris, ke estus domaĝe, fari du ĝardenojn, se ni rajtas uzi ankaŭ la lian.”
”Ho jes, mi denove forgesis tion. Ankoraŭ ion mi volis demandi. Kial Hora ne edziĝis?”
”Li estis edziĝinta, sed la edzino forkuris de li, mi ne scias, kial; li ne volas paroli pri tio.”
Kovařík denove jam havis la binoklon ĉe la okuloj.
”Ne forgesu min.”
”Do, Vašek eksidis sur la kesto kaj vokis la hundon al si. Ĝi obeas kvazaŭ maŝino. Li prenis ĝian kapon en siajn manojn kaj frotas ĝin inter la oreloj. Ĵus la hundo foriris, ĝi haltis ĉe la buda parto kaj fosas nun per la piedoj.
Jam ĝi revenis. Ĝi kuŝiĝis apud la piedoj de Vašek, sed rigardas lin. Aŭskultu, tio estas stranga, li donis ja al ĝi nenian signon, kion ĝi faru. Míla, ŝajnas al mi, ke tamen vi alportis feliĉon al mi. Tio estas efektive kurioza;
Vašek nun eĉ ne moviĝas, li rigardas nur la hundon, kiu iras al la buda pordo, ekprenas tie ian lignon kaj alportas ĝin ĝis la piedoj de Vašek.”
En la budo ekbojis hundoj kaj Vašek eniris. La hundoj tuj eksilentis.
”Ĉu vi opinias, Jarĉjo, ke li minacis ilin kaj ili tiel timas lin?”
”Mi ne vidis ankoraŭ, ke Vašek estus batinta hundon.
Temas pri alia afero. Mi mirus, se ni ne starus tre proksime ĉe tio, kion ni serĉas.”
Ĉi tiujn vortojn li parolis malrapide, kvazaŭ singarde kaj mediteme. Li ne atentis plu la hundon de Vašek kaj lin mem, metis la binoklon apud sin kaj enpensiĝinte li klinis la kapon. Míla ne kuraĝis ĝeni lin. Tiel pasis momentoj, ja eĉ tutaj minutoj, en spirita streĉeco, ĝis Míla fariĝis nervoza.
”Ĉu vi trovis ion?”
”Mi konjektas, ke jes. Vašek ne dresas la hundon, tiel oni ne dresas hundon. Li o r d o n a s al ĝi kaj ĝi obeas lin. Laŭŝajne tio estas sugesto. Kaj la hundoj en la budo silentas, ĉar Vašek hipnotis ilin. Simile, kiel li hipnotis ĉi tiun hundon en la komenco; tial li povis ekpuŝi ĝin kaj la hundo falis. Ni estas tre proksime – ŝajnas al mi, ke mi konkludis bone.”
”Sed, kian signifon havus tio por nia afero?”
”Rememoru, ke dum la koncerna nokto en la tombejo la hundoj ne bojis kaj laŭ la deklaro de la tombisto matene ili estis iel dormemaj.”
Kovařík ekprenis la binoklon, sed tuj li remetis ĝin denove.
”Mi ne vidas tiel malproksimen. Kaj mi volas vidi tion, mi eĉ devas vidi tion proksime por scii, ke mi ne eraras.
Atendu iom ĉi tie!”
”Ne, ne, pro dio ne! Mi timas. Mi iros kun vi.”
”Neeble, ne temas pri promeno, rigardu la ŝtonojn.”
”Vi ne povas lasi min ĉi tie.”
”Knabineto, komprenu, ke ni ne povas iri ambaŭ.”
”Ĉi tie supre mi ne restos sola.”
”Atentu do, sed rapide, ni ne perdu la tempon. Iru iom en la direkto al la strato, mi klopodos malsuprengliti kiel eble rekte.”
”Ĉu en la ŝtonrompejon?”
”Eble, mi atingos la celon pli rapide. Vi atendu min; se ni vekos la atenton de Vašek, ni devos forkuri laŭlonge de la arbareto super la strato al Motol. Ĉu vi volas?”
”Ĉu mi ne povus iri kun vi?”
”Nepre neeble, vi malhelpus min.”
”Do iru, sed estu singarda.”
Tuj poste Kovařík komencis gliti malsupren sur la glataj surfacoj de la ŝtonrompejo. Antaŭ ol li atingis pli ebenan fundon, li havis ambaŭ manplatojn frotvunditaj. Li haltis iom, esplorante, ĉu Vašek aŭdis lin, poste li rampis singarde sur la tero al la baraĵo. Nerimarkita li atingis ĝin kaj tra unu el la multaj fendoj li ekvidis fine la serĉatan Vašek je distanco de kelkaj paŝoj, sed pro ombro li ne vidis bone lian vizaĝon.
Vašek rigardis rekte en la okulojn de la hundo, kiu sidis kontraŭ li je distanco de ne tute du metroj. La hundo sidis senmove kelkajn momentojn, poste li leviĝis silente, foriris en angulon de la barejo je la manetendo de Kovařík, ĉi tie – ne atentante Kovaříkon – ĝi eltiris el amasiĝinta formetajo malnovan balailon, alportis ĝin al Vašek kaj metis ĝin apud liaj piedoj. La hundo denove eksidis antaŭ Vašek kaj rigida ĝi atendis plian ordonon.
Super la ŝtonrompejo liberiĝis ŝtonoj kaj komencis brue faladi en la ŝtonrompejon. Vašek lasis la hundon kaj stariĝis rapide, aŭskultante. Estis jam silente.
Kovařík bone vidis, kiel Vašek hezitis, ĉu li ĉesigu la eksperimentojn. Fine li tamen lasis la hundon kuŝi kaj saltis al la budo.
Kovařík ne atendis plu ekkoninte jam pli frue, ke la ŝtonojn deĵetis Míla, kiu ne konis bone la irvojeton super la ŝtonrompejo. Li transkuris la distancon de la budo ĝis angulo de la ŝtonrompejo ĝustatempe, antaŭ ol Vašek eliris el la budo; tiam jam ĉiuj hundoj ĉe la budo bojadis.
Míla ne estis sur la destinita loko. Li devis do rapidi super la ŝtonrompejon. Tie li trovis ŝin timigitan kaj kaŭri ĝintan tiel, ke li estus eĉ preterpasinta ne rimarkinte ŝin.
”Jarĉjo, ĉi tien! Ĉu okazis io?”
”Ĉu vi demandas ankoraŭ? Kial vi ne venis malsupren?”
”Mi timis. Mi elglitis, mi ne konas ja la vojon ĉi tie, mi timis, ke mi falos malsupren.”
Pri tia danĝero Kovařík ne pensis.
”Prefere ni tuj foriru. Hodiaŭ kaj eble eĉ dum kelkaj tagoj estus sensence observi lin.”
”Ni pripensu antaŭe la aferon. Mi vidis, ke Vašek kuris tuj post vi kaj kondukis hundon ligitan al ŝnuro.”
”Ĉu vi aŭdas nenion?”
La hundoj en la barejo, flarsentinte Kovaříkon, faris inferan bruegon.
”Mi aŭdas nenion! Kaj vi?”
”Mi ankaŭ ne, sed la hundo, kiun kondukis Vašek, bojis, kiam ili elkuris el la barejo.”
”Se ili estus trovintaj niajn postsignojn, ili devus jam esti ĉi tie.”
”Se oni konkludas laŭ la cirkonstanco, kiel Vašek elkuris, li ne supozis, ke vi estas tiel proksime. Li opiniis, ke iu estas ĉi tie supre, kaj mi supozas, ke li volas bari al li la vojon en la direkto al Košíře.”
”Vi povas esti prava, sed mi preferus, se ne estu tiel.
Se almenaŭ la hundoj en la barejo silentus; dum tia bruego Vašek venos kun la hundo al ni kaj ni ekvidos lin nur unu paŝon antaŭ ni.”
”Se la hundo estas dresita, ĝi ekbojos nur ĉe ni. Ĉu ni prefere glitu en la ŝtonrompejon?”
”Vi vundiĝus kaj la hundoj en la barejo bojus eĉ pli rabie. Vašek tuj alvenus.”
Míla leviĝis.
”Venu, sed rapide!”
”Kien, mi petas?”
”Renkonte al Vašek, ni ne hezitu!”
Ŝi ekprenis lian manon, sed poste li iris antaŭ ŝi. Tuj kiam ili estis irantaj iom pli malproksimen tra la arbareto sur la dorso de la monteto, la arboj obtuzigis bojadon de la hundoj. Ŝi haltis.
”Ĉu vi aŭdas ion?”
”Ne.”
”Do nun teren!”
Ili sidis unu apud la alia streĉe aŭskultante.
”Jarĉjo, ĉu vi havas ian armilon?”
”Ne.”
”Kiel vi povas veni ĉi tien sen armilo?”
”Kaj vi?”
”Mi venis por kunveni kun vi. Nun vi devus defendi min.”
”Ni vidos; ĝis nun nenio okazis kaj eble eĉ ne okazos.”
”Estu konvinkita, ke la hundo trovos nin.”
Kovařík kolektis kelke da ŝtonoj kuŝantaj sur la vojo kaj plenŝtopis siajn poŝojn per ili. Unu mezgrandan ŝtonon li ligis en sian poŝtukon.
Silente li atendis denove, ĝis Míla, kliniĝinte la kapon al la orelo de Kovařík, flustris:
”Ili venas jam; eĉ sonon ne aŭdigu, lasu agi min, dum la afero ne estos danĝera.”
Ŝi renversis Kovaříkon dorsen kaj premkuŝiĝis ĉe li.
Baldaŭ estis klare aŭdeblaj singardaj paŝoj kaj tuj poste spiregado de hundo, kiun sufokadis la kolŝnuro.
La hundo eligis eĉ ne unu sonon, nur senpere ĉe la kuŝantoj ĝi ekmuĝis. Sed samtempe elradiis en la direkto al Vašek kun la hundo blanka konuso da lumo el elektra lampeto.
La lampeton tenis Míla tiel, ke la hundo kaj Vašek silente kaj embarase staris en la mezo, nur la hundo murmuris.
Kaj sur la tero etendiĝis en la blankan lumkonuson du paroj da kruroj, unu vira kaj unu malgranda kaj delikata en elegantaj ŝuetoj. Silkaj ŝtrumpoj lumis super la ŝuetoj kaj gvidis la okulojn supren, sed ĉe la genuoj fini ĝis la rando de la lumkonuso.
Vašek ne estis malpli rabia ol la hundo, sed la amara kaj obstina trajto de lia vizaĝo tre baldaŭ ŝanĝiĝis, kiam li ekvidis du delikatajn krurojn, brilantajn en la lumo de la lampeto kvazaŭ du brilaspektaj fiŝetoj.
Vašek staris malpli kolera, sed li staris kaj ne moviĝis.
Tiam eksonis tremanta kaj embarasita voĉo:
”Sinjoro, forkonduku la hundon, mi timas hundojn.”
Vašek serĉeme ekrigardis kontraŭ la lumon, poste li altiris la hundon al si kaj, turninte sin senvorte, li foriris malsupren.
La lumo kondukis lin kelke da paŝoj, poste ĝi estingi ĝis.
”Ĉu mi diris tion bone al li?” flustris Míla, premante la lipojn al la orelo de Kovařík.
Li turnis la kapon por respondi, sed iliaj lipoj ektuŝiĝis. Míla ne retiriĝis, sed volvinte sian brakon ĉirkaŭ lia kolo ŝi tenis pli firme lian kapon.
Ili kuŝis unu apud la alia kaj unu kontraŭ la alia, atendante singarde, simile kiel du katoj, reciproke sin enmordintaj, kiuj kuŝas unu kontraŭ la alia kaj timas ekmovi ĝi, por ke unu ne eksentu la ungegojn de la alia.
Li aŭdis la emocian batadon de ŝia koro.
Ŝi aŭdis, kiel emocie batas lia koro.
Li pensis pri ŝiaj brilantaj kruroj.
Ŝi sciis, ke li pensas pri ŝiaj kruroj.
Sed same kiel du reciproke enmordiĝintaj katoj ne lasas unu la alian, ĝis iu tria maltrankviligis ilin, ankaŭ ili ne lasis unu la alian, ĉar neniu ĝenis ilin. Li timis, ke ŝi mokus lin pro lia hezitemo, ŝi timis, ke li mokus ŝin pro ŝia hezito. Tial ili prenis tion, kio estis jam pli proksime ol je la manetendo.
Poste ili ne parolis eĉ unu vorton, mirante pri tio, kio okazis. Nur proksime al la domo, de kie Míla volis iri sola, ŝi haltis.
Ŝi donis la manon al li kaj flusiris:
”Bela afero! Bone, ke ni estas kamaradoj.”
”Kia aĉulo mi estas.”
”Kaj mi ne?”
”Míla, tio ne estus okazonta.”
”Tamen ĝi okazis. Jarĉjo, ĝi okazis jam. Mi timas, ke vi povus forgesi kisi min. Ĉu vi volas do nun, ke mi mem kisu vin?”
Li ĉirkaŭbrakis ŝin kaj kisis ŝin sur la buŝon.
”Sed nun sufiĉe, Míla! Ĉu vi konsentas?”
”Jes, mia kamarado!”
Dum la tuta vojo hejmen Kovařík meditis, ĉu Míla mokis lin per la lasta vorto. Kiam li alvenis hejmen, li estis fine konvinkita pri tio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.