La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MI EN LI

Aŭtoro: Ladislav Vladyka

©2026 Geo

La Enhavo

La aŭtoro

Ladislav Vladyka apartenas el la juna ĉeĥa literatura generacio (generacio, kiu estis juna en 1933, kiam ĉi tiu teksto estis verkita). Lia debuto estis surprizo, ĉar ĝi ne estis ordinara: ĉe li montriĝis individueco. Epikisto de naturo, tute matura, akrevida kun trankvila opinio, li enportas kelkajn novajn sonojn en la ĉeĥan prozon kaj la ĉefa el ili estas lia nesatigebla avideco pri observado kej lia ŝaŭmanta sensualeco kaŝita sub kiraso de malvarme priskribanta, nepartoprenanta stilo. Li celas la virinon. Vladyka estas la plej erotika aŭtoro de nia juna prozo, la plej akrevida esploranto de la virino, la plej bona fakulo koncerne supran tavolon de la mezklasa nova virino, kiu estas pli multe fiziologia, ĝuema kaj rafinita, ol estis ŝia antaŭulino en la antaŭmilita epoko. Vladyka malkovris ĉi tiun novan virinon por la literaturo.

Li studas kaj prezentas ŝin en plej diversaj cirkonstancoj de ŝia vivo, plej volonte dum ŝia dolĉa nenionfarado.

Li penetras en ŝian animon, en ŝiajn kapricojn, en ŝiajn mediojn, plezurojn, kompreneble laŭ sia – iom monduma – maniero, kvazaŭ li volus krei ĉe ni malzorgatan branĉon de monduma, societa, konversacia romano. Li plisimpligas al si la virinon trovante ŝin tuta en la esprimoj de ŝia seksa vivo, de ŝia akra voluptemo, kiun tamen – kontraste al naturalistoj, el kiuj li devenis kaj laŭ kiuj li ŝatas dokumentojn – li reproduktas per plej delikataj koloroj, per duontonoj, per tia stila braveco, ke oni devas rememori francajn prozverkistojn.

Laŭ li la senco de la moderna virino estas la amo. Kompreneble temas pri amo de alia speco, ol komprenis ĝin la maljunaj generacioj. De ĉi tiu amo estas forprenita ĉiu pezo, ĉiu tragiko kaj fatalismo. La virinoj de Vladyka estas nek tragikaj, nek sopiremaj. Ili ĉirkaŭrigardas per trankvila kaj ekzercita okulo, serĉante inter viroj tiujn, kiuj kapablus havigi al ili plej multe da tiuspeca ĝuo, kiun ili ŝatas: ĝuon konsistantan el senfina flirto, el flugaj submetiĝoj, el eterna fuĝado kaj allogado. Sed viroj de la libroj de Vladyka konscias kiel ŝanĝiĝis la substanco de modernaj Evoj, kaj ili ne serĉas ilin por forbruligi siajn korojn en iliaj ĉirkaŭbrakoj.

Ili estas frandemuloj, kiuj sekvas parfumplenan ĝuon same, kiel iliaj partianinoj, estante krome tro fieraj pro sia skeptiko de dandoj, pro sia vivsperto kaj pro la konscio, ke la virino estas por ili nenio pli ol pokaleto da bona likvoro, ol instigilo, pri kres morala kvalito ne estas necese tro mediti.

Ĉe Vladyka oni renkontas tute novan mondon, novajn homojn kaj novajn formojn de la amo, flirto. Homoj de malnovmodaj imagoj devas ankoraŭ kutimiĝi al ili. Kompreneble ne estas afero de la aŭtoro, ke liaj herooj estas tiaj, kiaj ili estas. Ĉi tiu moderna, eleganta naturalisto, ĉe kies malpeza, fajrera verkado ŝajne ne ekzistas diferenco inter li kaj liaj modeloj, efektive estas same serioza kronikisto de la societo, moroj kaj cirkonstancoj, kiaj estis liaj mallertaj antaŭuloj.

Se oni legas lin atente, oni ne povas ne rimarki kun kia ĝojo li haltas ĉe tia modelo, sur kiu li trovas pli multe da lumo, ol sur la aliaj. Kiel li substrekas morale naŭzigajn ecojn de siaj figuroj. Per kia delikata ironio li kapablas superŝuti siajn inojn. Vladyka efektive diferencas de ceteraj naturalistoj tondrantaj en animojn, li ne ŝatas tondradon kaj ne akceptas ilian filozofion, pravigante prefere relativistojn.

Vladyka estas antaŭ ĉio stilisto! Antaŭ li eble ne estis tiom da sento por stilo. Lia verkado estas unuvorte virtuoza. Preskaŭ ĉion li ŝatas verki en dialogo. Dialogmaniera romano!

La afero estas tiel malfacila, ke preskaŭ neniu ĉe ni ekprovas tion. Sed Vladyka scipovas tion, ĉar li konscias, ke lia dialogo fajreras, ke li havas talenton, ke li kapablas elegante ekataki kaj spiritplene defendi sin per belformaj paradoj. Tiu lia ĉarmo de bonodora kaj malpeza frazo, kiu fajrerante kaj fuĝante tamen enhavas tiom da pezaj faktoj kaj tiom da bone kaŝita psikologio, imagas rekte virinece. Li preferas, ke homo prezentu sin per agoj. Li kreas lin per kelkaj pecoj de dialogo, kun tia fiziologia kaj spirita fideleco, ke ne estas necese aldoni ion. Samtempe ne ekzistas ĉe li diferenco en komprenado. Kontraŭe al aliaj verkistoj denove tio estas frapanta riĉeco de rigardoj kaj kompreno, per kiuj li vidas virojn de plej diversaj klasoj kaj aĝaj diferencoj same, kiel virinojn.

Mi eĉ dirus, ke li pli sukcesas priskribante pli aĝajn virinojn, ol se li priskribas heroinojn de sia generacio. Tio verŝajne sekvas el la cirkonstanco, ke Vladyka estas poeto de la eterna virineco, same kiel li estas poeto de moderna amo kaj de modernaj vivoformoj.

K. M.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.