La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


METODIKO-DEMANDARO

Kompilis: Julio Baghy

©2026 Geo

La Enhavo

5:

40. Kion vi scias pri sensubjektaj propozicioj?

Ekzistas frazoj, en kiuj nenia subjekto estas esprimita. Oni distingas du okazojn:

  1. Ĉe ĉiuj volitivaj ĉefpropozicioj en la dua persono: Ŝiru rozojn en la somero! Konservu bone la sekreton!; ĉe ordonaj propozicioj infinitivaj: Ne kraĉi teren!
  2. Ĉe ĉiuj verboj esprimantaj meteorologiajn fenomenojn: pluvas, neĝas, tondras, hajlas, fulmas; tagiĝas, vesperiĝas; ĉe verboj esprimantaj fizikan impreson: estas bele, inde, necese, eble, dezirinde ktp.

41. El kio konsistas la vortmaterialo de Esperanto?

La vortmaterialo de E-o konsistas el vortradikoj kaj kunmetaĵoj. La vortradikoj havas gramatikan karakteron, sekve ili povas esti substantivaj, adjektivaj aŭ verbaj.

Substantivaj radikoj elvokas nomon de ideo, objekto: homo, domo, tablo, scienco, gramatiko.

Adjektivaj radikoj elvokas kvaliton de ideo aŭ objekto: bela, bona, granda, rapida.

Verbaj radikoj elvokas agon aŭ staton en certa tempo kaj modo: kuri, sidi, agi, bati, perdi.

Fine apartenas al la vortmaterialo ankaŭ la primitivaj adverboj (tre, tro, morgaŭ, tuj, jam), prepozicioj, subjunkcioj, konjunkcioj, interjekcioj.

La gramatikan karakteron oni trovas aŭtentike en la Plena vortaro de Esperanto.

42. Kiamaniere oni faras la vortojn en Esperanto?

La vortfarado okazas per la simpla apudmeto de elementoj neŝanĝeblaj. Tiujn oni nomas vortelementoj. Pro ilia neŝanĝebleco oni nomas Esperanton aglutina lingvo. Sekve en E-o oni distingas radikojn, afiksojn kaj finaĵojn. La finaĵoj estas kompletigaj elementoj: ilia funkcio estas fari vorton el radiko, aŭ pluformi solstarivajn elementojn (patr-o, patr-a, kun-a, kiom-a, mil-o, anstataŭ-i ktp).

Afiksoj povas esti prefiksoj aŭ sufiksoj.

  1. Prefiksoj algluiĝas ĉe la komenco de la radiko, farante el ĝi kvazaŭ novan radikvorton kun nuancita signifo: bona - malbona, patro - gepatroj, bopatro.
  2. Sufiksoj algluiĝas ĉe la fino de la radiko, aŭ rekte al la radiko aŭ kroĉiĝas al alia sufikso jam troviĝanta en la vorto por formi la bezonatan sencon de la nova vorto: instruisto, instruistino, infanaĵo.

Alia rimedo de la vortfarado estas la kunmeto.

43. Kion oni devas scii pri la vortkunmetado en Esperanto?

Vortkunmetaĵoj estas duelementaj, trielementa kaj plurelementaj. La vortkunmeto obeas al certaj reguloj. En vortkunmeto la ĉefa vorto staras en la fino. Ĝi estas la ĉefelemento. La antaŭa(j) elemento(j) estas la flankelemento(j).

La ĉefelemento fiksas per sia gramatika karaktero ne nur la sencon de la vorto, sed ankaŭ la gramatikan karakteron de la flankelemento(j).

  1. Substantiva ĉefelemento substantivigas la antaŭan flankelementon: sovaĝbesto: besto de sovaĝo; skribmaŝino: maŝino de skribo; varmenergio: varmo-energio; dormvagono: vagono por dormo.
  2. Adjektiva ĉefelemento substantivigas la antaŭan flankelementon (se tiu ne estis substantivo): prespreta: preta je preso; belriĉa: riĉa je belo; sangavida: avida je sango.
  3. Verba ĉefelemento povas efiki al sia flankelemento dumaniere: 1. Per adverbigo: bonfarti: bone farti; kunludi: kune ludi; subaĉeti: sube aĉeti; rondiri: ronde iri; pafmortigi: pafe mortigi. 2. Per adjektivigo, farante ĝin, laŭ la senco, sia predikata adjektivo: ruĝpentri: pentri ruĝa: disiri: iri disaj; satmanĝi: manĝi sata; mortpiki: piki iun morta. Tiuj reguloj koncernas nur la kunmetojn el du elementoj.

El trielementaj vortoj unue oni devas esplori la grupiĝon, konstati la interelementan grupiĝon. Ekzistas du eblaĵoj:

  1. La lasta elemento rilatas al la du antaŭaj elementoj: vaporŝipasocio: asocio de vaporŝipoj; kudrilujo: ujo de kudrilo; skribmaŝinaro: aro de skribmaŝinoj; fervojisto: isto de fervojo.
  2. La du lastaj elementoj formas unu tuton kaj kiel tuto ili rilatas al la antaŭa elemento: aŭto-aerbremso: aerbremso de aŭto; kestŝlosilo: ŝlosilo ĉe kesto; orkandelingo: kandelingo el oro

La plurelementaj (pli ol tri) konsistas el du kompleksioj; la dekstra estas la ĉefkomplekso, la maldekstra estas la flankkomplekso; vagonarhaltigilo: vagon-ar-halt-ig-il-o: haltigilo (ĉefkomplekso) de vagonaro (flankkomplekso).

44. Ĝenerale laŭ kiu principo oni devas fari la vortojn en Esperanto?

La principo de NECESO kaj SUFIĈO, oficiale akceptita de la Akademio, servas kiel "la logika bazo de la vortfarado en Esperanto".

La esencon de la principo oni povas esprimi jene: En la konstruon de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, afiksojn kaj finaĵojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por elvoki klare kaj plene la ideon prezentotan.

Ekz.: En "eksidiĝi" superfluas aŭ "ek" aŭ "iĝ", do sufiĉas: sidiĝi aŭ eksidi; anstataŭ "sekvanta leciono" sufiĉas "sekva leciono", kaj anstataŭ "parolkapableco" sufiĉas "parolkapablo".

Oni evitu pleonasmon: amazono kaj ne amazonino; orfo kaj ne orfulo; simile orfino kaj ne orfulino.

45. Kion vi scias pri la sistemo de vortfarado per la afiksaro?

La plej granda parto de la afiksoj funkcias tute same kiel la radikoj. Tio estas: 1. Ili povas esti uzataj memstare kun finaĵo. Tiel ekzemple la sufiksoj: aĵo, eco, ino, ilo, igi, iĝi, ema, inda ktp, kaj la prefiksoj: dis, ek, for, mis, re, retro. 2. En siaj kunmetoj ili obeas la regulojn de la simplaj kunmetoj, ekz. tranĉilo (ilo por tranĉi), estriĝi (iĝi estro), anaro (aro da anoj), dispafi (pafi ion tiel, ke ĝi iĝas disa) kaj mortpafi (pafi iun tiel, ke li iĝas morta).

Ekzistas tamen afiksoj, kiuj ne funkcias simile al la radikoj, ĉar ekzemple pri ili ne estas validaj la leĝoj de la vortkunmeto (ili staras ekzemple vortofine, kvankam ili ne estas ĉefaj elementoj de la vortoj; ili ne obeas al la reguloj de la vortefiko. Vidu 43-a demando). Kelkaj lingvistoj - Kalocsay, Warinĝien - rigardas nur tiujn afiksojn veraj afiksoj, je kiuj ne validas la leĝoj de la vortkunmeto; ĉiujn aliajn, pri kiuj la reguloj de la vortkunmeto estas validaj, ili nomas afiksoidoj (prefiksoidoj, sufiksoidoj). Tia distingo, tamen, kiel ajn utila ĝi estas en la vortfarado, estas preterlasebla en la aliaj partoj de la gramatiko.

Veraj sufiksoj en Esperanto estas: aĉa, ega, eta, -um; la karesaj sufiksoj -ĉj-, -nj-; la numeralsufiksoj: -obl-, -on-, -op-.

La sufiksoj aĉa, ega, eta estas nomeblaj diafanaj sufiksoj, ĉar ili ne ŝanĝas la karakteron kaj sencon de la radiko, nur iom modifas la sencon: domo - domaĉo - dometo - domego (ĉiuj estas domoj!). Simile: paroli - parolaĉi; plori - ploreti - ploregi - ploraĉi.

Veraj prefiksoj en E-o estas: bo-, ge-, mal-, pra-. Ili funkcias ne kiel radikoj laŭ la reguloj de la vortkunmeto. Ili gluiĝas antaŭ la radikon kvazaŭ nedisigeble, formante kun ĝi novan radikon. Ekz.: maljuniĝi signifas iĝi maljuna. Tamen ankaŭ ili povas esti uzataj memstare kun finaĵo, kiel la radikvortoj: malo, male, praa (praŭlo), eksa (eksiĝi).

46. Laŭ funkcio kiel dividiĝas la sufiksoj?

Oni povas distingi kvar klasojn de la sufiksoj:

  1. kategorio-sufiksoj: ado, aĵo, eco, ulo;
  2. substantivaj sufiksoj: ano, aro, ejo, ero, estro, ido, ilo, ingo, ismo, isto, ujo kaj (ankoraŭ ne oficialaj) io, iko, ito;
  3. adjektivaj sufiksoj: ebla, ema, inda, enda kaj (neoficialaj) eska, iva, oida, oza;
  4. verbaj sufiksoj: igi, iĝi kaj (neoficiala) izi.

47. Laŭ funkcio kiel dividiĝas la prefiksoj?

La prefiksoj povas havi diversajn funkciojn laŭ sia rilato al la posta verbradiko:

  • adverba: miskonduti: konduti mise;
  • adjektiva: disiri: iri disaj; forsendi: sendi fora; kuniĝi: iĝi kunaj;
  • maldekstra flankelemento en flankelementa duoblo: diskarniĝi: iĝi disa karno; dispecigi: igi disaj pecoj.

48. Kion oni devas scii pri la vortordo?

En E-o la vortordo estas libera. La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. Ŝanĝi tiun vortordon oni povas, eĉ ofte devas. Tio estas ebla, ĉar la akuzativa finaĵo garantias la nepran rekonon de la frazelementoj. La ĉefa principo tamen estu la jena: Ĉiu frazelemento staru apud tiu, al kiu ĝi senpere rilatas.

Por esprimi la akcentadon de iu frazelemento, oni metas ĝin al la komenco de la frazo. Ekz.: MI vizitos vin morgaŭ. MORGAŬ mi vi vizitos vin. VIN mi morgaŭ vizitos.

Epitetojn oni akcentas kutime per postmeto. Tio estas supozo ABSURDA. Nia lingvo estas lingvo INTERNACIA.

Ligita vortordo ekzistas ĉe vortoj ankaŭ kaj eĉ. Ilin metu antaŭ la vorton, al kiu ili senpere rilatas. La sencdiferencojn montru sekvaj frazoj: ANKAŬ LI dancis hieraŭ en la korto (krom aliaj ankaŭ li); li ANKAŬ DANCIS hieraŭ en la korto (krom kanti); li EĈ MONTRIS al mi la leteron (ne nur parolis pri ĝi); li dancis ANKAŬŬ HIERAŬ en la korto (krom hodiaŭ ankaŭ hieraŭ) kaj montris la leteron EĈ AL MI (ne nur al aliaj); li dancis hieraŭ ANKAŬ EN LA KORTO (krom en la ĉambro) kaj montris al mi EĈ LA LETERON (ne nur ĝian kopion).

49. Kion oni scias pri la interpunkcio?

Interpunkciaj signoj estas: punkto (.), komo (,), punktokomo (;), dupunkto (:), krisigno (!), demandosigno (?), tripunkto (…), haltostreko ( - ), dividostreko (-), citiloj ("), krampoj (()), apostrofo (').

La dividostreko por transporti parton de vorto, pro lokmanko, en la sekvantan linion estas uzata jene:

  • principe oni povas dividi la vorton per dividostreko ĉe la liniofino tute laŭbezone, ekz.: ama-tino, militak-iro, konst-anta (vidu 4); tamen por pli bona legebleco, komprenebleco estas konsilinde uzi jenajn regulojn:
  • vortojn kunmetitajn aŭ vortojn konsistantajn el pluraj gramatikaj partoj, oni dividu laŭ tiuj partoj: ek-iri, kri-ante, ĝu-ado, mezur-ilo, instru-ist-in-eto, amat-ino, fulmo-tondro, am-flamo, larĝ-randa;
  • vortojn unuradikajn oni dividu laŭ la silabado jene:
    1. se la silabojn ligas unu konsonanto, ĝi transiras al la dua silabo: ba-lo, po-zo, ko-le-ro, pa-ĝo, pa-ĝi-o;
    2. se la silabojn ligas du konsonantoj, oni dividas la vortojn inter tiuj konsonantoj: ar-bo, san-go, foj-no, por-do;
    3. se la silabojn ligas tri konsonantoj, unu restas ĉe la antaŭa silabo, la du ceteraj transiras: lin-gvo, as-tro, fe-nes-tro, nom-bro; tamen la silabon "eks" ne dividu: eks-pe-ri-men-to, eks-cen-tra;
    4. se la silabojn ligas kvar konsonantoj, oni dividas ilin po du: mons-tro, eks-plodo.

La apostrofo servas por signi eliminitan literon: la "A" de ;' artikolo kaj la "O" de la eliziaj substantivoj (en nominativo singularaj): kor', kordolor'. (vidu: 3).

50. Tabeloj

I. Tabelo de la strukturaj frazelementoj
FRAZ-
ELEMENTO
SPECO FORMO EKZEMPLO
Predikato aga-stata ag- aŭ stat-verbo La kato manĝas
La knabo kuŝas
eca kun "estas" La domo estas blanka
Subjekto ĉiam samspeca substantivo nominativa
pronomo nominativa
infinitiva
citaĵo
La kato manĝas.
Iu venas.
Promeni estas agrable.
"Kaptu" estas u-moda.
Objekto rekta akuzativo
infinitivo
La kato manĝas la muson.
Peĉjo lernas legi.
nerekta prepozitivo Li revas pri feliĉo.
Mi donis al ŝi konsilon.
Li prenis de ŝi la libron.
Adjekto rekta adverbo


akuzativo
infinitivo
Ŝi kantas bele.
Li venis matene.
Li skribas krajone.
Li estis tombisto 30 jarojn.
Li iras promeni.
nerekta prepozitivo La muso estas sub la lito.
Li venis je la deka horo.
Li estas en danĝero.
Li batas per martelo.
Predikativo subjekta rekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
La domo estas blanka.
Li estas kuracisto.
adverbo
infinitivo
Promeni estas agrable.
Voli estas povi.
subjekta nerekta prepozitivo
kun "kiel"
Tio estas de la sama speco.
La urbo estas kiel arbaro.
objekta rekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
infinitivo
Li opiniis ŝin pli juna.
Oni elektis lin prezidanto.
Mi vidis lin fali.
objekta nerekta prepozitivo
kun "kiel"
Li trovis ĝin laŭ sia gusto.
Oni elektis lin kiel prezidanton.
adjekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
Ŝi dancas nuda.
Li mortis mizerulo.
II.Tabelo de la akcesoraj komplementoj
KOMPLEMENTO DETERMINATO FORMO EKZEMPLO
Epiteto substantivo adjektivo nominativa
substantivo nominativa
la blanka domo
fluganta birdo
mia amiko, Karlo
la nomo Karlo
adjektivo adverbo tre utila; iom peza;
terure malfacila
adverbo adverbo tre utila; iom peza;
terure malfacila
Suplemento substantivo prepozitivo la domo de la patro;
krono el floroj;
kapablo de parolo;
libro pri mastrumado;
litro da vino;
skribo de letero
infinitivo ordono ataki;
kapablo paroli
adjektivo prepozitivo
akuzativo
infinitivo
preta je ĉio; surda al peto.
longa tri metrojn.
inklina akcepti; laca paroli.
adverbo prepozitivo
akuzativo
infinitivo
responde al via letero.
spite lian ordonon.
nekapable plenumi.
Suplement-
epiteto
substantivo adjektivo surstrata vendejo
adjektivo adverbo ĉiupaŝe trovebla
adverbo adverbo bastone batite

<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.