|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() METODIKO-DEMANDAROKompilis: Julio Baghy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La personaj pronomoj servas montri la diversajn personojn (objektojn, ideojn), pri kiuj oni povas aludi en konversacio. Koncize: la persona pronomo anstataŭas kaj evitigas la ripetadon de la substantivo mem, do anstataŭ nomo staras persona pronomo: Ludoviko ludas kun la kato. = Li ludas kun ĝi.
Singularaj personaj pronomoj estas: mi, ci (vi), li, ŝi, ĝi. Pluralaj personaj pronomoj: ni, vi, ili. La personaj pronomoj povas alpreni nur la akuzativan finaĵon -N. Genra distingo eblas nur ĉe la singulara tria persono.
Refleksiva pronomo aŭ refleksivo estas si por la tria persono en singularo kaj pluralo.
Ĉe la personaj pronomoj ni mencias la senpersonan pronomon, kiu rolas kvazaŭnomo. Oni: iu ajn, iuj ajn. Ĝi ne egalas la personajn pronomojn li, ŝi, ĝi. Ĉar oni pro sia nedifina signifo povas aludi egale al unu aŭ al pluraj personoj, ni povas trovi ĝian predikaton jen singulare, jen plurale: oni estas preta, oni estas pretaj. La singularo estas preferinda. Teorie kaj gramatike ĝi povas alpreni la akuzativan finaĵon -N, sed nek Zamenhof, nek aliaj bonaj aŭtoroj uzis tiun eblon.
La posedaj pronomoj ĉiam anstataŭas substantivon, samtempe montrante ties posedanton: tiu libro estas la mia. La posedajn pronomojn oni formas el la personaj pronomoj, donante al ili la finaĵon de la adjektivo -A. Tio difinas la morfologian karakteron, kaj oni povas nomi ili adjektivaj pronomoj, kiuj dekliniĝas kiel epitetoj laŭ siaj substantivoj: mia libro, miaj libroj, mian libron, miajn librojn.
La posedaj pronomoj estas: mia, cia (via), lia, ŝia, ĝia; nia, via, ilia. La refleksiva poseda pronomo estas sia por la tria persono en singularo kaj pluralo, kaj rilatas ĉiam al la subjekto de la propozicio.
La adjektivo esprimas kvaliton aŭ ian determinon, rilaton, posedanton de io aŭ iu. Ĝia finaĵo estas -A. Kvaliton esprimas, do kvalifikas, ekz.: bela korpo. Posedanton montras: patra domo. Materion montras: tola kurteno (kurteno el tolo). La adjektivo respondas je la demandaj vortoj: kia?, kiaj? La adjektivo, kiel epiteto, deklinaciiĝas kiel substantivo, do ĝi akordiĝas kun sia substantivo: forta viro, fortaj viroj, fortajn virojn.
La adjektivo havas gradigon: komparativon kaj superlativon.
La komparativo signifas, ke la kvaliton iu aŭ io posedas samgrade, kiel la alia, aŭ pli aŭ malpli ol la alia; aŭ ke el du kvalitoj iu, io posedas unu pli, malpli ol la duan, aŭ ambaŭ egale.
Egaleca komparativo: ĝi esprimiĝas per unu el la adverboj "tiel, samgrade, same" metitaj antaŭ la adjektivo, kaj la komplementon enkondukas la vorto kiel: li estas tiel riĉa, kiel mi; li samgrade estas instruita, kiel ŝi; tio estas same oportuna, kiel tio ĉi.
Malsupereca komparativo: ĝi esprimiĝas per la adverbo pli, metita antaŭ la adjektivo, kaj la komplementon enkondukas la vorteto ol: li estas pli riĉa ol mi; ŝi estas pli ordonema ol laborema.
Superlativo esprimas, ke iu, io posedas kvaliton pli aŭ malpli ol ĉiuj aliaj. Tiun ideon oni esprimas per la adverbo plej aŭ malplej, metita antaŭ la adjektivo kaj akompanata de la artikolo; la suplementon enkondukas la prepozicio el aŭ prepoziciaĵo el inter. Ekz.: li estas la plej riĉa el ni ĉiuj; tio estas la malplej bona tasko el la ĝis nun korektitaj; li estis la plej bela el inter la homidoj.
Ekzistas nur difinita (difina) artikolo la. Ĝi estas la ĉefa rimedo por determini substantivon. Ĝi estas nedeklinaciebla, sekve havas nek nombrojn, nek kazojn.
Nedifinita artikolo ne ekzistas en Esperanto. Se ni tradukas el fremda lingvo frazon, kiu havas nedifinitan artikolon, ni esprimas tion tiel, ke ni metas nenian artikolon antaŭ la substantivon. Ekz.: "Ein mueder Mensĉ ging aŭf dem Wege" - Laca homo iris sur la vojo.
La difinitan artikolon oni uzas nur por determini vortojn, t.e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj. Se oni parolas pri ia ajn nekonata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni neniam uzas la. En tiaj okazoj oni povas meti laŭbezone antaŭ la vorton (pense aŭ efektive) unu el la vortetoj unu, ia, iu, kelka, aŭ el esprimoj iom da, kelke da ktp. Ĝenerale la sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara.
Oni ne uzas la artikolon antaŭ propraj nomoj, antaŭ posedaj pronomoj. Kiam la poseda pronomo anstataŭas la konatan substantivon el la antaŭa propozicio, oni povas uzi la artikolon: Mi salutis vian patron, kaj vi salutis la mian.
Laŭ la supre diritaj oni ne uzas la artikolon antaŭ nomo de rivero, maro, monto: Danubo estas riverego. Balatono estas granda lago. Karpatoj estas montaro. Sed se ili havas epiteton, la artikolo uziĝas: la Ruĝa Maro, la blua Danubo.
Antaŭ la vorto Esperanto neniam staras artikolo.
Specialaj uzoj de la artikolo: anstataŭ poseda pronomo, kiam temas pri la havaĵo de la subjekto (li levis la ĉapelon por saluto; ĉi tie superfluas "sian ĉapelon"). Esprimo de horo: nun estas la kvina. Esprimo de dato: Venu la dekan de sekva monato.
Oni povas apostrofi la artikolon - precipe en la poezio - se ĝi estas bone, klare prononcebla kaj ne kaŭzas miskomprenon por la aŭdanto. Ekzemploj: Aglo flugas en l' aero (Baĝy). Punis vi l' hungaron (Kalocsay). L' espero, l' obstino kaj la pacienco (Zamenhof).
Malplej miskomprenebla estas, se la artikolon antaŭas prepozicio finiĝanta per vokalo. Ekz.: Tragedio de l' homo. Kanto pri l' amo. Malbonega uzo: Ŝtono ĵetata al l' lampo.
Oni distingas:
- Bazajn numeralojn: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil; nulo, miliono, biliono, miliardo. Pro nacilingvaj kutimoj la lastaj estas variaj substantivoj.
- Substantivajn numeralojn: unuo, duo, trio, kvaro ktp. Ili estas deklinacieblaj.
- Ordajn (vicmontrajn) numeralojn: unua, dua, tria ktp. Ili sekvas la regulon de la adjektivo.
- Adverbajn numeralojn: unue, due, trie ktp.
- La multiplikon oni esprimas per la sufikso -OBL-.
- La frakciigon esprimas la sufikso -ON-.
- La kolektivigon esprimas la sufikso -OP-.
- La distribuon esprimas la prepozicio PO.
La aritmetikajn formulojn oni legu jene:
- decimala frakcio: 0,2 = nul komo du; 3,08 = tri komo nul ok
- subtraho: 10 - 6 = 4: dek minus ses faras kvar
- adicio: 3 + 4 = 7: tri plus kvar faras sep
- multipliko: 2 x 6 = 12: duoble ses faras dek du
- divido: 32 : 6 = 5(2): tridek du dividite per ses faras kvin, restas du
- frakcio: 5/6: kvin sesonoj
- potencigo: 2*4: du sur la kvara potenco (=16)
- elradikigo 3\/8: tria radiko de 8 (=2)
Noto: Diferencigo inter po kaj op. Po signas, ke ia kvanto estas unu el la egalaj partoj de sia pluroblo. Ekz.: po tri esprimas, ke la multoblo de tri (9 aŭ 15 aŭ 120 ktp)dividiĝas en egalajn partojn, konsistantajn el tri unuoj.
Alia uzo: du bankbiletoj po cent forintoj.
Op signas: el kiom da elementoj konsistas iu grupo. Ekz.: kvinope ili venis. Kvarope faldita papero. Do per op ni esprimas kolektivigon. Ekz.: ni estis du kaj ni iris kune, duope.
Kontraŭe, po esprimas distribuon: ni estis pli multaj, kaj ĉiu iris po du.
La tabelo de la korelativoj havas entute 45 tabelvortojn, kies karakteriza radikvokalo estas -I-. La tabelvortoj havas 5 formojn kaj 9 signifojn. Laŭ formoj dividiĝas jene: nedifina (sen antaŭaĵo), demanda-rilata (kun antaŭaĵo K-), montra (kun antaŭaĵo T-), kolektiva (kun antaŭaĵo Ĉ-) kaj negativa (kun antaŭaĵo NEN-). Laŭ signifo diversiĝas jene:
- individuiga kun finaĵo -u
- substantiva (neŭtra) kun finaĵo -o
- adjektiva (kvalita) kun finaĵo -a
- poseda (genetiva) kun finaĵo -es
- loka (adverba) kun finaĵo -e
- tempa kun finaĵo -am
- kaŭza kun finaĵo -al
- maniera kun finaĵo -el
- kvanta kun finaĵo -om
LA TABELADVERBOJ
signifo loko tempo kaŭzo maniero kvanto nedifina ie iam ial iel iom montra tie tiam tial tiel tiom demanda (rilata) kie kiam kial kiel kiom kolektiva ĉie ĉiam ĉial ĉiel ĉiom negativa (nea) nenie neniam nenial neniel neniom LA TABELPRONOMOJ
signifo individueco neŭtraĵo posedo (genitivo) kvalito nedifina iu io ies ia montra tiu tio ties tia demanda (rilata) kiu kio kies kia kolektiva ĉiu ĉio ĉies ĉia negativa (nea) neniu nenio nenies nenia La tabelpronomoj posedaj (ies, ties ktp) esence estas genitivoj de la individuiga kaj neŭtra pronomoj. Tial tiuj havas 4 kazojn.
nombroj singularo
pluralo
formoj individuiga
neŭtra
nominativo iu, tiu, ĉiu, kiu, neniu io, tio, ĉio, kio, nenio iuj, tiuj, ĉiuj, kiuj, neniuj akuzativo iun ktp ion ktp iujn ktp genitivo ies ktp ies ktp ies ktp prepozitivo je iu ktp je io ktp je iuj ktp Noto: La neŭtra formo ne havas pluralon.
Ili havas pronoman funkcion, kaj deklinacion kun kazoj: nominativo, akuzativo, genitivo - kaj kun nombroj: singularo, pluralo.
Kiu, kiun, kies - kiuj, kiujn, kies. Simile: iu, ĉiu, tiu, neniu.
La genitiva kazo estas la poseda korelativo: kies.
La neŭtra (substantiva) formo ne havas pluralon, nur singularajn nominativon, akuzativon kaj genitivon: kio, kion, kies. Simile: io, tio, ĉio, nenio.
La adjektiva korelativo sekvas la regulojn de la adjektivoj, sekve ĝi havas la samajn nombrojn kaj kazojn kiel la substantivo, al kiu ĝi rilatas.
Ekz.: Tiajn librojn, kiajn vi, mi ne havas.
La adverbo difinas cirkonstancojn de la ago, la staton de la aganto, gradon de la eco aŭ kvanto.
La adverbojn oni povas dividi en du klasojn: en primitivajn kaj derivitajn.
Al la primitivaj adverboj apartenas unue la adverbaj korelativoj: la loka, tempa, kaŭza, maniera, kvanta tabelvortoj (kie, tie, kiam ktp); due, la -aŭ adverboj (hodiaŭ, kvazaŭ ktp); trie, la unusilabaj adverboj (jen, jam, tre ktp).
La -aŭ adverboj distingiĝas jene:
- Tempo: ankoraŭ, baldaŭ, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.
- Maniero: adiaŭ, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, preskaŭ.
- Loka kaj tempa: antaŭ, ĉirkaŭ.
La unusilabaj (nesimetriaj) adverboj distingiĝas jene:
- Loko: ĉi, for.
- Tempo: jam, ĵus, nun, plu, tuj.
- Maniero: ajn, ĉu, do, eĉ, ja, jen, jes, ne, mem, tre.
- Kvanto: ju… des…, nur, pli, plej, tro.
La primitivaj adverboj ne estas deklinacieblaj.
La dua klaso de adverboj estas la derivitaj adverboj. Ili estas riceveblaj per aldono de la finaĵo adverba -e.
- Adverboj, devenantaj el adverbaj radikoj: plie, plue, fore, tiele, jene; ofte, parkere, supre, nepre, spite ktp.
- Adverboj, devenantaj el prepozicioj aŭ el adjektivaj radikoj: antaŭe, apude, dume, ekstere, kontraŭe, kune, poste, sube, supere; dekstre, laŭte, eble, efektive, facile ktp.
- Adverbojn oni povas derivi el substantivoj: home, nature, matene, aŭtune, nokte; el verboj: parole, skribe, kure ktp.
La verbo estas vorto esprimanta agon aŭ staton atribuitan al iu subjekto; la verbo, ĉefa vorto en la frazo, estas karakterizata per tempoj, modaloj, modoj, voĉoj kaj aspektoj.
- La tempoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la momenton, kiam okazas la ago, ĉu en estinteco (paseo), estanteco (nuno) aŭ estonteco (futuro).
- La modaloj estas la formoj, kiujn la verbo alprenas laŭ tio, ĉu ĝi rolas kiel predikato aŭ kiel substantivo aŭ kiel adjektivo.
- La modoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la manieron, laŭ kiu oni prezentas la agon, ĉu oni ĝin konstatas, ordonas aŭ supozas.
- La voĉoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la rilaton inter la ago kaj subjekto, laŭ tio, ĉu la ago estas prezentata kiel plenumata de ĝi, suferata de ĝi aŭ reaganta sur ĝin.
- La aspektoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la manieron kiel oni rigardas la agon: ĉu kiel komenciĝantan, aŭ kiel momentan, aŭ kiel finitan, aŭ kiel daŭrantan, aŭ kiel ripetiĝantan.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.