|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() METODIKO-DEMANDAROKompilis: Julio Baghy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La sintakso okupiĝas pri la frazo, t.e. ĝi montras, kiamaniere la vortoj interligiĝas por formi la ĉenon de la parolo, ĉar la parolo konsistas el frazoj. La frazo povas havo unu aŭ plurajn propoziciojn. Simpla frazo konsistas el unu propozicio. Ekz.: La knabo ludas silente en la ĉambro. Kunmetita frazo enhavas du aŭ pli da propozicioj. La sekvanta frazo havas du propoziciojn: Mi vidas, ke li ludas. (En ĉi tiu ekzemplo la dua propozicio ne povas ekzisti memstare)
La ĉefaj elementoj de la propozicio estas: predikato kaj subjekto. Ceteraj strukturaj elementoj estas: objekto kaj adjekto.
Subjekto estas tiu frazelemento, pri kiu oni asertas ion. Demanda vorto: kiu?, kio?
Predikato estas frazelemento, kion oni asertas pri la subjekto. Demanda vorto: kion faras …?
Objekto estas frazelemento esprimanta tion, al kio la ago pli-malpli rekte direktiĝas, kion la ago trafas (alivorte: rekta komplemento).
Adjekto estas frazelemento esprimanta diversajn cirkonstancojn de la ago aŭ de la atribuo. Ilin oni povas dividi laŭ du vidpunktoj: a) laŭ la formo; b) laŭ la speco de la cirkonstancoj (alivorte: cirkonstanca komplemento).
Subjekto povas esti substantivo aŭ aliklasa vorto substantive uzata;
- substantivo: ŝtelisto ŝteliston evitas;
- pronomo: ili trinkis vinon;
- kvazaŭnomo: ĉiu manĝis panon;
- adjektivo: mia kara venas;
- substantivigita parolelemento: ĉiu "kial" havas sian "tial";
- infinitivo: lerni ne estas honte;
- tuta propozicio: estas interese, ke vi alvenis.
La refleksivo estas uzata nur rilate kun la subjekto, sed el inter la pronomoj nur kun la tria-personaj: li, ŝi, ĝi, ili. Refleksivoj estas: si, sia, sin. Ekz.: La PATRO rimarkis SIAN filinon. ILI ne forgesis pri SIA gepatra domo. ŜI longe rigardis SIN en la spegulo. (Sed: MI lernos MIAN lecionon)
La refleksivo ne povas esti subjekto, aŭ ne povas kvalifiki subjekton. Ekz.: "Al ĉiu besto plaĉas ĝia (la propra) nesto" - sed ni ne povas diri: "sia nesto". (La subjekto estas "ĝia nesto")
Oni rigardas la U-finaĵajn personajn pronomojn triapersonaj (kiu, tiu, neniu, ĉiu, iu), kiam ili prezentas unu personon el inter pluraj individuoj signitaj per ni aŭ vi. Ekz.: Tiu aŭ tiu inter vi perfidos sian majstron. Neniu el vi evitos sian sorton. Kiu el ni perdis sian monujon?
La refleksivaj pronomoj perdas siajn pronomajn proprecojn, kiam ili estas substantive uzataj. Ekz.: "Si" estas ŝlosilo de la homa koro. "Sia" estas kara pli ol najbara.
Predikato de frazo estas verbo. Duspecaj verboj estas (laŭ vidpunkto de la frazo): predikata kaj nepredikata verboj.
Predikata verbo estas, kio esprimas per si mem agon (ag-verbo): manĝi, trinki, skribi, aŭ staton (stat-verbo): stari, farti, kuŝi. Nepredikata verbo estas, kio ne esprimas per si mem agon aŭ staton, kaj bezonas kompletigon por formi predikaton de la frazo: esti, iĝi, ŝajni. Tian verbon oni nomas kopulo (rilatig-verbo) kaj tian predikaton (komparu demandon 23B)oni nomas kompleksa predikato. Ekz.: Budapeŝto estas urbo. Ŝi estas bela. Li elektiĝis prezidanto. Ŝi ŝajnis pasia.
Do la kompleksa predikato konsistas el la kopulo plus alia vorto: tiun alian parton oni nomas predikativo. La predikativo povas esti adjektiva aŭ substantiva, kiel en la cititaj ekzemploj, sed ĝi povas esti ankaŭ adverba (promeni estas agrable); infinitiva (voli estas povi); prepozitiva (tio estas de la sama speco) kaj povas esti formita kun "kiel" (la urbo estas kiel arbaro).
En la ĝisnunaj ekzemploj la predikativo karakterizas la subjekton, atribuas al ĝi ian kvaliton pere de la kopulo. Sed ĝi povas tiamaniere karakterizi ankaŭ la objekton. Tiel do oni povas distingi krom la subjektiva ankaŭ objektan predikativon, kaj ĉi tiu povas esti tiel same diversa laŭ formo, kiel la subjekta. Ekzemploj: La amo faris ŝin kruela. Mi aŭdis ŝin kanti. Oni elektis lin prezidanto. Oni elektis lin kiel prezidanton. Li rigardis la danĝeron ŝerĉo aŭ por ŝerco aŭ kiel ŝercon.
Fine la predikativo povas karakterizi tiom la agon per la subjekto, kiom la subjekton dum la ago. Ĉar tiaokaze la predikativo havas la funkcion de statadjekto, oni povas ĝin nomi adjekta predikativo. Ekz.: Ŝi dancas nuda (karakterizanta la subjekton dum la ago). Li mortis mizerulo (karakterizanta la agon per la subjekto).
La objekto povas esti substantiva aŭ infinitiva.
Inter la substantivaj objektoj oni povas distingi du specojn:
1. La ago rekte trafas la objekton: marteli feron, havi zorgojn, trinki vinon; 2. La ago direktiĝas al la objekto ne rekte, nur koncernas ĝin; paroli pri io, doni al iu, akcepti de iu. Tiuj estas la prepozitivaj objektoj; ilin enkondukas prepozicioj.
Ĉe infinitiva objekto la infinitivo estas anstataŭigebla per substantivo; li lernas legi (li lernas legadon); li forgesis trinki (li forgesis trinkadon).
Pri la objekto oni demandas per kion, kiun. Rektan aŭ akuzativan objekton oni trovas post la transitivaj verboj.
La adjektoj prezentiĝas en diversaj formoj. Laŭ tio ni distingas adjektojn: adverbajn, akuzativajn (rektajn), prepozitivajn (nerektajn), infinitivajn.
- La adverbaj adjektoj kun la regula adverba formo -E (bone, rapide). Krome, oni povas determini la verbon per ĉiuj primitivaj adverboj: tre, tro, pli, plej, morgaŭ, preskaŭ, iom, neniam.
Oni povas uzi apud verboj adverbojn, venantajn de neadjektivaj radikoj por montri: lokon (ekz.: hejme, surstrate); tempon (ekz.: nokte, tage, dimanĉe, somere); aliajn cirkonstancojn: senkore, kontraŭvole, letere, krajone ktp.- Per akuzativa adjekto oni povas esprimi en E-o: la celon de movo: mi iras Berlinon; manieron: pendigi la kanajlon la kapon malsupren; mezuron: li staris tri paŝojn de la pordo; daŭron: esti tombisto tridek jarojn; tempopunkton: la 22-an de marto.
- Ĉiu prepozicio povas, kun postsekva substantivo, formi adjekton. Ilin oni nomas prepozitivaj adjektoj. Ekz.: en la ĉambro.
- Ankaŭ infinitivo povas funkcii kiel adjekto. La infinitiva adjekto povas esti rekta (senprepozicia) kaj nerekta (prepozicia).
- La rekta infinitiva adjekto havas la funkcion de cel-adjekto: a) kiam la predikata kaj infinitiva agoj NE havas identan subjekton: li invitis iun paroli; oni kondamnis lin labori en pundomo; mi sendos venigi kuraciston; b) ĉe subjekt-identeco, post la verboj de movado: kiu rabi eliras, ofte nuda revenas; ŝi tuj kuris bati ŝin; li venos lin viziti.
- Nerektan infinitivan adjekton oni trovas kun la prepozicioj: por, anstataŭ, krom: li venis por aŭskulti nin; ŝi mute staras anstataŭ paroli; ŝi nenion faras krom plori.
Tiaokaze la infinitiva ago havas subjekton identan kun tiu de la predikata ago.
La epiteto estas vorto senpere karakterizanta la substantivon, adjektivon aŭ adverbon, montrante ties unu kvaliton. Ĝi povas havi, apud substantivo, la formon de adjektivo (bela domo) kaj de substantivo; ĉi-okaze ĝi povas esprimi aŭ titolon, profesion (Profesoro Barta; D.Beke, inĝeniero), aŭ la nomon (la inĝeniero Beke, la monato septembro), aŭ povas esti anoncvorto de citaĵo (la nomo Karlo). Apud adjektivo aŭ adverbo la epiteto havas la formon de adverbo (tre spica, iom malfacile).
La suplemento estas vorto esprimanta rilaton aŭ cirkonstancon de iu el la frazelementoj, escepte la predikaton. Laŭ la formo ĝi povas esti prepozitivo (amo al la patrujo; groto de la urso; arbo antaŭ domo); akuzativo (tri mejlojn malproksima); infinitivo (nekapable paroli). Kiel oni vidas, la suplementita vorto povas esti substantivo, adjektivo aŭ adverbo.
Propoziciojn oni povas distingi laŭ la frazelementoj en ili troveblaj: a) primitiva propozicio (subjekto plus predikato, ekz.: La birdo kantas); b) komplementita propozicio (subjekto, predikato, objekto, adjekto, ekz.: Li trovis sian edzinon hejme); c) kuntiritaj frazoj, kiuj havas plurajn samspecajn frazelementojn. Ekz.: Liaj vangoj kaj okuloj ardis (DU subjektoj); La arbaro zumis, susuris, murmuretis (TRI predikatoj); Oni aŭdas bruon, krion, ridegon (TRI objektoj).
Propozicio, kiu esprimas kompletan opinion, povas alpreni diversajn formojn kaj valorojn. Laŭ tio oni distingas propoziciojn:
- Indika, estas la plej simpla speco: Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.
- Dezira, estas ĉiam kondicionalo kaj enkondukita per SE: Se li portus bonan sciigon…
- Ordona, esprimita per volitivo, aŭ per infinitivo: Venu al mi! Levu la manojn! Estingi ĉiujn lampojn! Malpermeson oni esprimas per "ne" kaj volitivo aŭ infinitivo: Ne iru tien! Ne babili!
- Demanda, ordinare esprimita per "ĉu", aŭ per unu el la demandaj tabelvortoj: Ĉu oni ordonis al vi? Kiu venis?
Kompleksa frazo unuigas en si du aŭ plurajn propoziciojn. Tiuj estas membroj de la frazo, kiuj dumaniere povas rilati inter si: aŭ ili estas simple apudmetitaj (samrangaj), aŭ unu estas subordita al la alia.
La apudmetitaj propozicioj estas samrangaj; ili estas kunligitaj per konjunkcio, aŭ per simpla komo: Multe li parolis, SED ĉio estis vana, li ne povis lin konvinki.
La subordita propozicio estas kompletiga parto de la alia propozicio, de kiu ĝi dependas. Do el inter la propozicioj unu estas la ĉefpropozicio, alia la subpropozicio. La rilaton de la subpropozicio al la ĉefpropozicio montras subjunkcia vorteto: Mi pensis, KE vi venos. Alvenis la solvo, KVAZAŬ dia miraklo. Mi aĉetus domon, SE mi havus monon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.