|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() METODIKO-DEMANDAROKompilis: Julio Baghy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La konjugacio en E havas tre karakterizajn trajtojn:
- Ekzistas nur unu konjugacio; ĉiuj verboj konjugaciiĝas sammaniere.
- Ne ekzistas kontrastro inter la personmontraj kaj senpersonaj modaloj: en ĉiuj modaloj de la verbo la personojn montras nur la apuda pronomo aŭ substantivo aŭ frazosenco. Ekz.: Mi vidis lin fali kaj mi vidis, ke li falas; nenia morfologia diferenco estas inter fali kaj falas; la dua formo montras la personon ne pli, ol la unua; ni komprenas, ke temas pri lin aŭ pri li nur pro la ĉeesto de tiuj pronomoj kaj neniel pro la formo de la verbo.
- Ekzistas kvar voĉoj: aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.
- La esperanta verbo posedas rimedon esprimi kvin aspektojn.
Ekzistas 12 tempoj: tri ĉefaj kaj naŭ akcesoraj.
La tri ĉefaj tempoj:
- La prezenco (estanta tempo); finaĵo: -AS.
- La preterito (estinta tempo); finaĵo: -IS.
- La futuro (estonta tempo); finaĵo: -OS.
Akcesoraj aŭ rilataj tempoj:
- La imperfektaj tempoj montras, ke la ago ne estas finita, sed ĝi daŭras kune kun la stato.
- en la nuntempo (imperfekta prezenco). Ekz.: estas konstruanta;
- en la paseo (imperfekta preterito). Ekz.: estis konstruanta;
- en la futuro (imperfekta futuro). Ekz.: estos konstruanta.
- La perfektaj tempoj montras, ke la ago estas jam finita kaj preterita, kiam komenciĝas la stato.
- en la nuntempo (perfekta prezenco). Ekz.: estas konstruinta;
- en la paseo (perfekta preterito). Ekz.: estis konstruinta;
- en la futuro (perfekta futuro). Ekz.: estos konstruinta.
- La prediktaj tempoj montras, ke la stato antaŭas la agon.
- en la nuntempo (predikta prezenco). Ekz.: estas konstruonta;
- en la paseo (predikta preterito). Ekz.: estis konstruonta;
- en la futuro (predikta futuro). Ekz.: estos konstruonta.
Laŭ sia sintaksa funkcio la verbo aperas en diversaj formoj; tiujn formojn oni nomas modaloj de la verbo. Modaloj ekzistas tri:
- La finitivo estas la proprasence verba formo de la verbo. Ĝi povas funkcii ekskluzive kiel predikato kaj postulas por si subjekton. Ekz.: Li legas. La knabo kuras.
La finitivo havas tri modojn laŭ la grado de la ago-efektiviĝo:
- indikativo (aŭ indika modo) prezentas la agon kiel fakton estintan, estantan aŭ estontan (ekz.: mi legis, legas, legos);
- volitivo (aŭ ordona modo) prezentas la agon ankoraŭ ne faktan, sed efektivigendan laŭ ekstera volo, deziro, ordo, eblo (ekz.: legu!);
- kondicionalo (fiktiva, supoza modo) prezentas la agon kiel nur imagitan, supozitan (ekz.: mi legus).
- La dua modalo estas la infinitivo. Esence ĝi estas transira formo inter verbo kaj substantivo. Al la verbo ĝi similas per tio, ke ĝi povas havi la samajn komplementojn kiel la verbo, sed ĝi malsimilas per tio, ke ĝi ne postulas al si propran subjekton, kaj ke ĝi posedas unu solan formon, kiu servas do por ĉiuj tempoj kaj modoj. Al la substantivo ĝi similas per tio, ke ĝi povas plenumi la samajn sintaksajn funkciojn, sed ĝi malsimilas per tio, ke ĝi ne povas esti akompanata de certaj determinatoj (ekz.: artikolo, adjektivo). Ekz.: Kuri estas honte, sed utile.
- La participo estas esence transira formo inter la verbo kaj la adjektivo; ĝi estas la tria modalo. Al la adverbo ĝi similas per tio, ke ĝi ne postulas al si propran subjekton. Al la adjektivo ĝi plene similas laŭ ĉiuj vidpunktoj: oni povas formi el ĝi adverbon por adjekta funkcio kaj substantivon, kiu rolas kiel vera substantivo. Ekz.: Mi vidis la kurantan ĉevalon. Mi vidis la kurintan ĉevalon. Mi vidis la kurinton. Sidante mi vidis la kurantan ĉevalon.
A: Kvar voĉoj ekzistas.
- La aktiva voĉo aŭ aktivo, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton plenumatan de la subjekto. Ekz.: rulas, vekas, tuŝas.
- Pasiva voĉo aŭ pasivo montras agon suferatan de la subjekto kaj plenumatan de iu alia. Ekz.: rulata de, vekata, tuŝata.
- La faktitiva voĉo aŭ faktitivo montras la agon kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin. Ekz.: ruligas, vekigas, tuŝigas.
- La mediala voĉo aŭ medialo montras agon kiel reagantan al la subjekto mem. Ekz.: ruliĝas, vekiĝas, tuŝiĝas.
B: Oni povas distingi tri kategoriojn de la verboj:
- Ag-verboj esprimas la ideon pri agado: bati, vidi, kuri.
- Stat-verboj esprimas la ideon pri stato, estmaniero: sidi, stari, taŭgi, malsani ktp.
- Rilatig-verbo aŭ kopulo esprimas rilaton inter iu (aŭ io) kaj la kvalito apartenanta al ĝi; ĝi signifas la naturon de tiu rilato: esti, aspekti, ŝajni ktp. (Vidu 34-an demandon)
La agverboj estas tri-specaj: Transitiva verbo postulas post si substantivon, kiu esprimas la personon aŭ objekton, al kiu la ago direktiĝas, t.e. tia verbo havas rektan objekton: bati iun; ami lin; vidi la infanon.
Netransitiva verbo ne celas objekton, personon, aferon, kiujn ĝi modifus, - aŭ se la ago direktiĝas al objekto, la ago ne trafas ĝin senpere, nur iel koncernas ĝin. La nerektan aŭ prepozitivan objekton enkondukas prepozicio. Senobjektaj netr. verboj: ekstari, rifuĝi, kuri ktp. Netr. verboj kun nerekta objekto: ridi pri io; konsisti el io; plori pri la pasintaĵo; plori pro doloro; ktp.
Troviĝas verboj, kiujn oni uzas kaj transitive kaj netransitive: li parolas multajn lingvojn, - ili parolas pri vetero; li ne revis tian belan sukceson, - ŝi revas pri la bela estonteco; ktp.
La sufikso iĝi faras la transitivajn verbojn netransitivaj, ekz.: vento skuas ĝin, - la arbo skuiĝas pro vento.
La sufikso igi faras la netransitivajn verbojn transitivaj, ekz.: la rivero ŝvelas, - la fiero ŝveligas lian bruston; li veturas al Pecs, - pni veturigis ilin per ĉaro; ktp.
La statverboj kaj kopuloj estas netransitivaj.
Aspektojn oni povas distingi kvin:
1-a, la komenca aspekto (inkoativo), per kiu oni prezentas agon konsideratan en ĝia komenco. La komenca aspekto estas montrata dumaniere: a) ĝenerale per la prefikso EK-. Ekz.: eksoni, ekdormi, ekkapti, ekscii. b) Kelkfoje per la sufikso -IĜI: sidiĝi, boliĝi, kuŝiĝi, koleriĝi.
2-a, la momenta aspekto (momentaneo), per kiu oni prezentas agon konsideratan kiel sendaŭran, kiel simplan punkton en la tempo. La momenta aspekto estas esprimata per la prefikso EK-. Ekz.: ekbrili, ektinti.
3-a, la fina aspekto (perfektivo), per kiu oni prezentas agon kiel perfekte plenumitan. La finan aspekton oni esprimas diversmaniere en Esperanto: per perfektaj tempoj (la leciono estas skribita); per la prepozicio EL kiel prefikso (ellaboris, ellernis, eluzis, eltrinkis); per la vortetoj SAT-, PRET-, TUT- (satmanĝi, pretverki, tute legi, tute lerni).
4-a, la daŭra aspekto (duritivo), per kiu oni prezentas agon konsideratan en ĝia malvolviĝo, kiel okupantan larĝan pecon de la tempo. La daŭra aspekto estas farata per la sufikso -AD-. Ekz.: sidadas, lernadas.
5-a, la ripeta aspekto (iterativo), per kiu oni prezentas agon kiel plurfoje rekomenciĝintan kaj ripetitan. La ripeta aspekto estas esprimata per la prefikso RE-. Ekz.: relegi, refari, repruvi.
Konjugacio kun simplaj tempoj kaj konjugacio kun kompleksaj (kunmetitaj)tempoj.
Rimarkinde estas, ke la volitivo uzata en la DUA persono ne postulas subjekton: iru for!, venu!
- La prezenco estas uzata por esprimi:
- tion, kio okazas en la momento, kiam oni parolas. Ekz.: "Efektive, mi rememoras", ŝi eldiris mediteme…
- tion, kio estas kutima, ordinara. Ekz.: En vintro oni hejtas la fornojn…
- tion, kio okazas de certa tempo ĝis nun, kaj eble plu. Ekz.: Jam de du jaroj daŭras la malsato…
- tion, kio estas vera en iu ajn tempo. Ekz.: la vero ĉiam venkas…
- tion, kio okazis en la pasinteco, sed kion oni prezentas pli vive, kvazaŭ ĝi nun okazus. Ekz.: Li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero.
- La preterito estas uzata por esprimi:
- tion, kio okazis antaŭ la momento, kiam oni parolas. Ekz.: Hieraŭ li diris al mi la veron…
- tion, kio kutime, ordinare okazis en la estinteco, sed ne plu okazas. Ekz.: Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago ĉerpi akvon.
- La futuro estas uzata por esprimi:
- tion, kion oni opinias okazonta post la momento, kiam oni parolas. Ekz.: Mi esperas, ke li diros al mi la veron…
- tion, kion oni volas, ke iu faru. Ekz.: Venu, kaj ni muzikos kune (mi volas, ke ni kune muziku).
- tion, kies efektiviĝon oni antaŭvidas. Ekz.: Se vi aĉetos sklavon hebreon, li servu dum ses jaroj.
En Esperanto oni havas la sekvantajn prepoziciojn: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
- Ĉiu prepozicio postulas post si mem ĉiam nominativon. Tio estas: nominativ-prepozitivo. Ekz.: sub lito, inter ili, sur tablo.
- Unu prepozicio plus unu prepozitivo estas nomata prepozitiv-prepozitivo. Ekz.: el sub, el inter, de sur, de post, el trans…
- Akuzativ-prepozitivo montras almovon. Ĝi anstataŭas almovan prepozicion. Ekz.: sub la liton = al sub la lito.
Konjunkcio estas uzata ĉe apudmetita frazo; subjunkcion oni uzas ĉe submetita frazo.
Konjunkcioj estas: aŭ, ĉar, do, kaj, nek, nu, sed, tamen kaj la adverboj: tiam, tial, tiel.
Subjunkcioj estas: ĉar (kaŭzo), dum (daŭro), ĝis (tempofino), ke (ekspliko), kvankam (koncedo), kvazaŭ (fiktiva komparo), se (supozo).
Interjekcioj estas propre ekkrioj kun pure emocia signifo.
Kelkaj el ili eniris en la lingvon kiel prefiksoj. Ekz.: fi! (fi-homo, fi-vorto); ve! (vekrio, - eĉ radike: vei, veado).
Ekzistas:
- alvokaj interjekcioj: he! hola! hoj! hohoj! ts, ts!
- forpelaj interjekcioj: for! hot! (al ĉevaloj) huŝ! (al bestoj)
- instigaj interjekcioj: baj… baj…! (dormigo) bis! ĉit! ŝ-ŝ! ek! halt! help! stop!
- senesprimaj interjekcioj: ha! (surprizo) ha, haha! (rido) ho! (viveco de sento) ho jes! ho ne! ej! (dubeto) fi! hm! hura! nu!
- onomatopeoj estas sonimitoj de bestoblekoj: kokeriko (koko), kva-kva (rano), kvivit (pasero), aŭ de aliaj sonoj: bum (kanono), pif-paf (pafo), pum (falego), tik-tak (horloĝo) ktp.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.