La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


METODIKO-DEMANDARO

Kompilis: Julio Baghy

©2026 Geo

La Enhavo

1:

1. Kiel oni studas lingvojn?

Ĝenerale la lingvostudado rilatas al du ĉefaj partoj de la lingvo, nome al la gramatiko kaj vortaro.

La gramatiko konsistas el tri partoj: fonetiko, morfologio, sintakso.

La vortarstudado dividiĝas je tri ĉefaj partoj: leksikologio, etimologio, semasiologio (aŭ semantiko).

2. Kio estas fonetiko kaj kio apartenas al ĝi?

Fonetiko pritraktas la akustikajn regulojn de la lingvo, sekve okupas sin pri reguloj inter la skribitaj kaj prononcitaj sonoj. En Esperanto al ĉiu litero apartenas unu sono; diferenco inter la skribitaj kaj prononcitaj vortoj ne ekzistas. Esperanto estas fonetika lingvo.

Ĝia alfabeto konsistas el 28 literoj, al kiuj respondas 28 sonoj. Ili apartiĝas je 5 vokaloj (a, e, i, o, u), je unu duonvokalo (ŭ) kaj je 22 konsonantoj (b, c, ĉ, d, f, g, ĝ, h, ĥ, j, ĵ, k, l, m, n, p, r, s, ŝ, t, v, z).

La duonvokalo ŭ neniam formas apartan silabon kaj ĝenerale troviĝas nur post vokaloj: a, e, o (aŭ, eŭ, oŭ). Tiel ĝi formas diftongojn. Ĝia nomo estas ŭo. (Kvankam laŭ estiĝmaniero ŭ estas vokalo, Zamenhof kaj kelkaj didaktikuloj, inter ili J.Baghy, rekomendas ĝin rigardi duonkonsonanto. Laŭ ilia sperto, se komencanta lernanto rigardas ŭ-on duonkonsonanto, tiu tute certe alkutimiĝas, ke ŭ neniam povas esti akcentata kaj ke ĝi neniam aperas en vorto sola, sen akompano de aliaj vokaloj. Noto de Red.)

3. Kie estas la akcento? Kion vi scias pri ĝi?

La akcento senescepte estas sur la antaŭlasta silabo. La kernon de la silabo formas ĉiam vokalo kaj tial ĝi havas gravan rolon en la ritma muziko de la parolo. Kvankam memstare, aparte elparolate, ĉiu vokalo estas mallonga, tamen ĝia longeco varias en la parolo. Jen la reguloj:

I. Se la vokalon sekvas vokalo aŭ ne pli ol unu konsonanto, la akcenta vokalo iom (ne tro) longiĝas: balAi, perEo, nacIa, Ami, homAro, belEco, pupIlo. (Se - malĝuste - oni prononcas mallonge la akcentan vokalon, tio vole-nevole sonas tiel, kvazaŭ oni duobligus la postan konsonanton).

II. Se la akcentan vokalon sekvas pli ol unu konsonanto, ĝi restas mallonga, ĉar al la akcenta vokalo donas la necesan aplombon la postaj konsonantoj: putri, kontinento, fenestro.

III. Unusilaba vorto havas ĉiam mallonge elparolendan vokalon. Al tiu vorto pli emfazan prononcon povas doni la ritmobezono, aŭ la senakcento: jes, ne, pri, krom, sur. Ekz.: Li batalas ne pro, sed por la libereco.

La substantivan O-finaĵon oni povas elizii per apostrofo ('), sed nur en la singulara nominativo. Tio tute ne influas la longecon de la akcenta vokalo: herO', polUs', hazArd', vEnt'. Aparte oni atentu pri akcentdiferenco inter apostrofita dusilaba kaj unusilaba vortoj:

kaj' vin' sin' tuj'
kaj vin sin tuj

La akcenta vokalo sekvas la koncernan regulon pri vokal-longeco.

Grave: Ĉi tiu akcentmaniero estas rezulto de libera evoluo, kiu iom post iom kristaliĝis dum internaciaj kongresoj, konferencoj, versdeklamoj, oratoraj konkursoj. La kristaliĝinta prononcmaniero donas vere specialan ritman melodion al Esperanto.

4. Kion vi scias pri la silabado, pri liniofina divido?

La Fundamento de Esperanto ne havas regulon pri silabado. La tendenco de evoluo montras, ke oni silabadas ne laŭ apartigo de la vortelementoj. Sekve ne jene: vagon-ar-o, Esper-ant-o, et-ul-in-o, sed: va-go-na-ro, Es-pe-ran-to, e-tu-li-no.

(Tamen vidu 49!)

5. Kion vi scias pri la konsonantoj?

Ĉe prononco de la vokaloj la buŝo formiĝas diversmaniere, sed la aerfluo trairas libere sen malhelpo. Tute male la prononco de konsonantoj okazas malhelpate. La aerfluo devas venki aŭ eviti diversajn malhelpojn.

La konsonantoj dividiĝas laŭ estiĝloko kaj estiĝmaniero.

Laŭ estiĝloko oni distingas:

  • lipajn konsonantojn: b, p, f, v, m
  • dentajn konsonantojn: t, d, s, z, c, dz, l, r, n
  • gingivajn konsonantojn: ŝ, ĵ, ĉ, ĝ
  • palatajn konsonantojn: j, nj
  • gorĝajn konsonantojn: k, g, ĥ
  • laringajn konsonantojn: h

Laŭ estiĝmaniero oni distingas:

  • eksplodajn konsonantojn: p, b, t, d, k, g
  • frotajn konsonantojn: f, v, s, z, ŝ, ĵ, j, ĥ, h
  • eksplodo-frotajn konsonantojn: c, dz, ĉ, ĝ
  • nazajn konsonantojn: m, n, nj
  • fluajn konsonantojn: l, r

Prononcante la konsonantojn de la alfabeto en Esperanto, oni aldonas substantivan finaĵon -O: bo, co, ĉo, do ktp.

6. Kio estas morfologio?

Morfologio estas parto de la gramatiko science okupanta sin pri la formo de vorto kaj ties ŝanĝiĝoj.

La vortojn laŭ sia speco, sendepende de ilia funkcio en la frazo, oni nomas parolelementoj.

La vortojn laŭ sia funkcio en la frazo oni nomas frazelementoj.

7. Kiujn vortospecojn havas la gramatiko?

La vortoj kiel parolelementoj dividiĝas jene: substantivo, pronomo, adjektivo, numeralo, verbo, adverbo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio.

8. Kion vi scias pri la substantivo?

La substantivo esprimas ideon (nomon) de konkreta aŭ abstrakta estaĵo: birdo, belo, tajloro; Ŝekspiro, Versajlo.

Substantivojn oni distingas laŭ du klasoj: komunaj nomoj kaj propraj nomoj (personaj kaj geografiaj).

La finaĵo de la komunaj nomoj estas -O. Por fari substantivon el ia ajn radiko oni almetas tiun finaĵon.

Ĝenerale la propraj nomoj restas skribitaj laŭ la ortografio en la origina lingvo. Tamen aldonante la substantivan finaĵon oni povas ankaŭ esperantigi ilin laŭ la Esperanta ortografio: Paris - Parizo, Warszawa - Varsovio, Ŝakespeare - Ŝekspiro.

La substantivojn oni deklinacias. La deklinacio havas tri kazojn: la senfinaĵan nominativon (ekz.: domo), la N-finaĵan akuzativon (domon), kaj la prepozician kazon aŭ prepozitivon (je domo). Prepozitivo estas kolektiva nomo de tiom da kazospecoj, kiom da prepozicioj la lingvo havas: ĉi tie ni signas ĝin per "je", simbolo de ceteraj prepozicioj.

La deklinacio havas du nombrojn: singularon (ununombro) kaj pluralon (multenombro). Ĉi lastan oni signas per la finaĵo J, al kiu en plurala akuzativo oni gluas la N-finaĵon (domoj, domojn, je domoj).

La nominativo montras, ke la vorto funkcias kiel subjekto, la akuzativo signas, ke la vorto funkcias kiel objekto. La prepozitivo funkcias kiel nerekta objekto, adjekto aŭ suplemento.

9. Kiajn pronomojn havas Esperanto?

La vortoj sub la kolektiva nomo pronomoj ne havas ĉiuj la saman karakteron. Oni povas distingi ilin jene: personaj pronomoj, posedaj pronomoj, refleksa pronomo, refleksa poseda pronomo, senpersona pronomo.

Krom la diritaj pronomoj parto de la tabelvortoj (alinome korelativoj) havas pronoman funkcion kiel montraj, rilataj, demandaj, nedifinaj, sumigaj, posedaj, neaj pronomoj.

Tiuj tabelpronomoj estas:

  • Demandaj kaj rilataj pronomoj: (tabelvortoj kun komenca litero K): kiu, kiuj, kiun, kiujn, kio, kion, kia, kian, kiaj, kiajn, kiom, kies.
  • Montraj pronomoj (tabelvortoj kun komenca litero T): Tiu, tiujn, tiun, tio ktp.
  • Nedifinaj pronomoj (komenciĝantaj per la karakteriza litero I de la tabelvortoj): iu, iun, iuj, iujn, io ktp.
  • Sumigpronomoj (tabelvortoj komenciĝantaj per litero Ĉ): ĉiu, ĉiuj, ĉiun ktp.
  • Neaj pronomoj (tabelvortoj komenciĝantaj per vorteto NEN): neniu, neniun, neniuj, neniujn, nenio ktp.

La korelativoj finiĝantaj per litero O (kio, tio, ĉio, io, nenio) ne povas alpreni la finaĵon J de la pluralo (simile ne havas pluralon kies, ties, kiom, tiom ktp). Post tiuj pronomoj (kio, tio ktp) ne povas sekvi substantivo; kiel montran, rilatan ktp pronomon oni devas uzi en tiuj kazoj kiu, tiu ktp, eĉ se ne temas pri personoj, sed objektoj. Do estas malĝuste: Tion ĉi libron mi volas legi, sed korekte: Tiun ĉi libron… Malĝuste: Kion lecionon ni lernos? Sed ĝuste: Kiun lecionon ni lernos? Respondo: La kvinan… Je la demando: Kian lecionon ni lernas? La respondo: Facilan…

Ĝustaj estas: Kion vi legas? Tion mi legas. Tiun libron mi legas.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.