La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ORIGINO DE SPECIOJ

Aŭtoro: Karolo Darvino

©2026 Geo

La Enhavo

NOTOJ PRI LA TRADUKAĴO

Rilato: Laŭ PV kaj PIV, 'rilato' signifas 'ia ajn ligiteco [...]'. Hodiaŭ, kiam sciencisto diras ke iu specio rilatas al alia, li/ŝi sendube celas rilaton de komuna deveno, alivorte, parenceco, sed antaŭ la publikigo de La Origino de Specioj, la plejo de natursciencistoj kredis ke ĉiu specio estis aparte kreita. Ili klasifikis vivaĵojn laŭ hierarkia sistemo (la Linea Sistemo), sed por ili, rilatoj inter specioj kaj grupoj de specioj estis rilatoj de komuna korpoplano, alivorte, simileco. En La Origino de Specioj, la vorto 'rilata' ĉefe indikas similecojn inter specioj kaj grupoj de specioj. Ke ĉi tiuj similecoj ĝenerale ŝuldiĝas al deveno de komuna pragenerinto, estis la afero kiun Darvino celis pruvi.

Varii: En diversaj Esperantaj vortaroj, la difino de 'varii' emfazas ŝanĝiĝadon. Laŭ Reta Vortaro: Ŝanĝiĝadi laŭ iu maniero sen daŭre perdi siajn esencajn trajtojn; ŝanĝiĝi laŭ nur kelkaj ecoj, sed ne laŭ aliaj. Tamen, la ekzemplofrazoj montras ke 'varii' estas uzata ankaŭ por indiki diversecon. El Reta Vortaro: 'la signifo de tiu vorto varias de lingvo al lingvo [...]; la kialoj varias de unu familio al alia [...]'. Ĉi kaze ne temas pri ŝanĝiĝado de 'signifo' aŭ 'kialoj', sed pri diverseco.

En 'La Origino de Specioj', la vorto 'varii' kaj ĝiaj derivaĵoj indikas diversecon inter individuoj. Ne temas pri ŝanĝiĝoj kiujn individuoj spertas dum siaj vivoj. Ekzemple, la frazo 'Duarangaj seksaj trajtoj estas tre variemaj [...]', signifas ke ĉi tiuj trajtoj ofte aŭ multe malsamas inter individuoj de iu specio, kaj ne ke ili multe ŝanĝiĝas dum la vivo de la individuoj.

Sistematiko: Sistematiko estas la scienco pri la klasifikado de vivaĵoj, fondita de Karolo Lineo (Carl von Linné) dum la 18a jarcento. Lia sistemo, kun modifoj, estas ankoraŭ uzata hodiaŭ.

Oni ofte vidas la terminon 'taksonomio' uzata laŭ la sama signifo. Laŭ strikta difino, 'taksonomio' estas la scienco pri klasifikado (de io ajn); 'sistematiko' estas la scienco pri klasifikado de vivaĵoj laŭ genealogiaj interrilatoj (tio estas, taksonomio plus filogenio).

La Linea sistemo estas hierarkia. La ĉefaj dividoj, de la supro, estas: Regno, Filumo (aŭ por plantoj - Divido), Klaso, Ordo, Familio, Genro, kaj Specio.

La nomparo de genro plus specio devas esti unika por ĉiu specio. La tigro, ekzemple, estas Panthera tigris; la tigra cipreo, specio de markonkulo, estas Cypraea tigris. Jen la plenaj klasifikoj de ambaŭ:

Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Felidae
Genro: Panthera
Specio: tigris
Regno: Animalia
Filumo: Mollusca
Klaso: Gastropoda
Ordo: Mesogastropoda
Familio: Cypraeidae
Genro: Cypraea
Specio: tigris

Kiam pli da dividoj estas necesaj, prefiksoj kiel 'super' kaj 'sub' estas uzataj, ekzemple, 'superfamilio', 'subordo', ktp. Sub la divido 'specio', aŭ 'subspecio', oni ofte difinas variaĵojn.

Ĉiuj nomoj en la Linea sistemo estas grekolatinaj vortoj, aŭ latinigitaj nomoj de personoj aŭ lokoj.

Stratigrafio kaj la Geologia Temposkalo

En la 18a jarcento, geologoj klasifikis rokojn de la Tera krusto laŭ kvar ĉefaj specoj:

primara – sen-stratumaj rokoj;

sekundara – rokoj kun klinitaj aŭ falditaj stratumoj;

terciara – rokoj kun horizontalaj nefalditaj stratumoj;

kvaternara – relative modernaj sedimentoj deponitaj de riveroj. Iuj kredis ke primaraj rokoj estis kreitaj je la komenco de la mondo, ke sekundaraj rokoj formiĝis dum la Biblia inundo, kaj ke terciaraj kaj kvaternaraj rokoj estas post-inundaj.

En la 19a jarcento, geologoj konsciis ke la Tero estas multe pli maljuna ol oni antaŭe supozis, sed precize kiom maljuna estis ankoraŭ ne sciate. La scienco de stratigrafio (la studo de stratumoj) multe progresis ĉar geologoj komencis uzi fosiliojn por identigi stratumarojn. Ili klasifikis stratumarojn pli detale, kaj elektis terminojn kiujn ni ankoraŭ uzas hodiaŭ.

Oni dividis la fosiliajn stratumojn je tri eraoj:

Paleozoika (= primara);

Mezozoika (= sekundara);

Kenozoika (= terciara plus kvaternara).

Ĉi tiuj novaj terminoj jam ekzistis kiam Darvino verkis La Originon en 1859, sed li uzis nur 'Paleozoika'. Plie, anstataŭ 'Kvaternaran Periodon', Darvino skribis 'Glacian Epokon'. Resume, en La Origino de Specioj, la ĉefaj dividoj de geologia tempo estas:

Paleozoika Periodo, Sekundara Periodo, Terciara Periodo, Glacia Epoko.

La suba grafikaĵo montras la modernan geologian temposkalon, de Kambrio ĝis hodiaŭ, kaj detalojn pri Kenozoiko. Ĉar ĝi iom malsamas de la 19-jarcenta temposkalo, bonvolu konscii pri ĉi tiuj diferencoj:

  1. Kiam Darvino verkis La Originon en 1859, la termino 'Kambria' ne estis agnoskita de ĉiuj. Por Darvino, la plej frua stratumaro kun fosilioj estis la Siluria stratumaro. Darvino ekuzis la terminon 'Kambria' en posta eldono. (Antaŭ-Kambriaj fosilioj estas nun konataj.)
  2. Lajel (Charles Lyell) dividis Terciaron je tri epokoj: Eoceno, Mioceno, Plioceno. Postaj geologoj dividis Eocenon je tri: Paleoceno, Eoceno, Oligoceno. Kie Darvino skribas 'Eoceno', komprenu 'frua Terciaro' (aŭ Paleogeno).
  3. Dum la 19a jarcento, ne ekzistis metodo por precize mezuri la aĝojn de rokoj. Geologoj faris tre krudajn kalkulojn surbaze de erozio aŭ deponiĝo. En la naŭa ĉapitro Darvino kalkulas ke pli ol 300 milionoj da jaroj pasis ekde la lasta parto de la sekundara periodo, alivorte, ekde la Kretaceo. Per radiometrio, tekniko de la 20a jarcento, geologoj determinis ke Kretaceo komenciĝis 145.5 milionojn da jaroj antaŭ nun. La kalkulo de Darvino, kvankam tro granda, ŝajnas rimarkinde bona por lia tempo.
  4. Iuj detaloj pri la temposkalo estas ankoraŭ debatataj, ekzemple, la komenco de Plejstoceno, ĉu Neogeno inkluzivu Kvaternaron aŭ ne. La Internacia Komisiono pri Stratigrafio celas normigi la terminaron, kaj nun malrekomendas la terminojn 'terciara' kaj 'kvaternara'.

01

Prononco de la Latina

Ĉar la grekolatinaj nomoj de sistematiko estas internacia normo, Esperantistoj devas uzu ilin en sciencaj verkoj, kaj eventuale elparoli ilin.

Ĉiu Eŭropa nacio havas sian tradician manieron por misprononci la Latinan lingvon; por Esperantistoj, mi rekomendas la suban sistemon, kiu estas kompromiso inter diversaj naciaj prononcomanieroj.

Ĉiu litero estu prononcata same kiel en Esperanto, escepte de la sekvaj literoj kaj literparoj:

ae Prononcu kiel e.

au Prononcu kiel aŭ. Hippeastrum aulicum -> hipeastrum aŭlikum

c Prononcu kiel k, sed antaŭ ae, e, i, oe kaj y, prononcu kiel c. Myrmecocystus -> mirmekocistus.

ch Reprezentas kh. Prononcu simple kiel k, ne kiel ĉ. Chiton -> kiton

eu Kiel eŭ, escepte kiam la u estas parto de gramatika finaĵo. Ateuchus -> ateŭkus; Nelumbium luteum -> nelumbium luteum

g Prononcu kiel g. Antaŭ ae, e, i, oe kaj y, iuj (Angloj, Italoj) prononcas kiel ĝ. Cervulus vaginalis -> cervulus vaĝinalis

gu Antaŭ vokalo, prononcu kiel gŭ. Formica sanguinea -> formika sangŭinea

oe Prononcu kiel e. Anagallis coerulea -> anagalis cerulea

ph Kiel f. Saurophagus sulphuratus -> saŭrofagus sulfuratus

qu Kiel kŭ. Phasianus torquatus -> fasianus torkŭatus

rh Prononcu simple kiel r.

sc Kiel sk, sed antaŭ ae, e, i, oe kaj y, kiel sc. Formica fusca -> formika fuska; Turdus viscivorus -> turdus viscivorus

th Prononcu simple kiel t. Dianthus -> diantus

w Uzata nur en latinigitaj nomoj. Prononcu kiel ŭ. Rhododendron catawbiense -> rododendron kataŭbiense

x Prononcu kiel ks.

y Prononcu kiel i, foje j antaŭ vokalo. Anser cygnoides -> anser cignoides

La supra sistemo ankaŭ taŭgas por esperantigi latinajn vortojn, sed gu antaŭ vokalo fariĝu gv, kaj qu fariĝu kv.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.