La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ORIGINO DE SPECIOJ

Aŭtoro: Karolo Darvino

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 4: NATURA SELEKTADO

La malgranda ventumilo de diverĝantaj punktolinioj, de malegalaj longecoj, kiuj eliras de (A), reprezentu ĝiajn variantajn idojn. La varioj estu ekstreme malgrandaj, sed de plej diversaj specoj. Oni ne supozu ke ĉiuj aperas samtempe, sed ofte post longaj intervaloj de tempo; kaj oni ne supozu ke ili daŭras dum egalaj periodoj. Nur tiuj varioj kiuj estas iel avantaĝaj estos konservitaj aŭ nature selektitaj. Kaj jen la punkto kie la principo pri la avantaĝo devenanta de diverĝo de karaktero fariĝas grava; ĉar ĉi tio ĝenerale kaŭzas ke la plej malsamaj (aŭ diverĝintaj) variaĵoj (reprezentitaj per eksteraj punktolinioj) estos konservitaj kaj akumulitaj de natura selektado. Kiam punktolinio atingas unu el la horizontalaj linioj, kaj estas markita tie per malgranda numerita litero, tio signifas ke sufiĉa kvanto da vario estas akumuliĝinta por formi bone distingitan variaĵon, tiel ke ĝi estus konsiderata registrinda en sistematika verko.

Ĉiu intervalo inter la horizontalaj linioj en la diagramo reprezentu mil generaciojn. (Sed estus pli bone se ili reprezentus dek mil generaciojn.) Estas supozite ke post mil generacioj, specio (A) estas produktinta du sufiĉe bone distingitajn variaĵojn, nome a1 kaj m1. Ĉi tiuj du variaĵoj ĝenerale ankoraŭ spertas la samajn kondiĉojn kiuj kaŭzis variemon ĉe iliaj praparencoj. Ĉar variemo mem estas hereda, ili emas varii, kaj ĝenerale varii preskaŭ sammaniere kiel iliaj praparencoj variis. Plie, ĉi tiuj du variaĵoj, estantaj nur iomete modifiĝintaj formoj, emas heredi tiujn avantaĝojn kiuj faris ilian komunan generinton (A) plinombra ol la plejo de aliaj loĝantoj de la sama lando; ili same havas tiujn pli ĝeneralajn avantaĝojn kiuj faris la genron de la praparenca specio, granda genro en sia propra lando. Kaj oni scias ke ĉi tiuj cirkonstancoj estas favoraj por la produktado de novaj specioj.

Nu, se ĉi tiuj du variaĵoj estas variemaj, la plej diverĝintaj de iliaj variaĵoj ĝenerale konserviĝos dum la sekvaj mil generacioj. Kaj post ĉi tiu intervalo, estas supozite en la diagramo ke variaĵo a1 estos produktinta variaĵon a2, kiu, pro la principo de diverĝo, diferencos pli de (A) ol a1. Estas supozite ke variaĵo m1 estos produktinta du variaĵojn, nome m2 kaj s2, malsamaj de si, kaj pli konsiderinde de sia komuna generinto (A). Oni povas ripeti la procezon per similaj paŝoj dum iu ajn tempodaŭro; iuj variaĵoj, post ĉiu milo da generacioj, produktos unu nuran variaĵon, sed je pli kaj pli modifiĝinta kondiĉo, iuj produktos du aŭ tri variaĵojn, kaj iuj produktos neniujn. Tiel, la variaĵoj aŭ modifiĝintaj praidoj, devenintaj de la komuna praparenco (A), ĝenerale plimultiĝados kaj diverĝados karaktere. En la diagramo, la procezo estas reprezentita ĝis la dekmila generacio, kaj per kompakta kaj simpligita formo, ĝis la dekkvarmila generacio.

Sed mi devas diri ĉi tie ke mi ne supozas ke la procezo iam ajn iras tiom regule kiom estas reprezentite en la diagramo, kvankam la diagramo mem estas farita iom malregula. Mi apenaŭ pensas ke la plej diverĝintaj variaĵoj neeviteble venkos kaj plimultiĝos: meza formo povas longe daŭri, kaj eble aŭ eble ne produktos pli ol unu modifiĝintan praidon; ĉar la agado de natura selektado ĉiam dependas de la naturo de la lokoj kiuj estas aŭ ne okupataj aŭ ne tute okupataj de aliaj vivaĵoj; kaj ĉi tio dependas de senlime kompleksaj rilatoj. Sed ĝenerale, ju pli diversiĝintaj je strukturo la praidoj de iu specio povos fariĝi, des pli da lokoj ili kapablos okupi, kaj des pli iliaj modifiĝintaj idoj plimultiĝos. En la diagramo, la linio de deveno estas rompita ĉe regulaj intervaloj per malgrandaj numeritaj literoj kiuj markas la sinsekvajn formojn kiuj estas sufiĉe malsamiĝintaj por esti registritaj kiel variaĵoj. Sed ĉi tiuj rompoj estas imagitaj, kaj povus esti enmetitaj ien ajn, post intervaloj sufiĉe longaj por permesi la akumuliĝon de konsiderinda kvanto da diverĝinta vario.

Ĉar ĉiuj modifiĝintaj praidoj de komuna kaj larĝe disvastiĝinta specio, kiu apartenas al granda genro, emas havi la samajn avantaĝojn kiuj faris ilian pragenerinton sukcesa en vivo, ili ĝenerale daŭrigos sian plimultiĝon kaj diverĝon de karaktero: ĉi tio estas reprezentita en la diagramo per la pluraj diverĝantaj branĉoj elirantaj de (A). La modifiĝintaj idoj de la postaj kaj pli multe boniĝintaj branĉoj en la linioj de deveno, probable ofte anstataŭos, kaj tiel detruos, la pli fruajn kaj malpli boniĝintajn branĉojn: ĉi tio estas reprezentita en la diagramo per tio ke iuj malsupraj branĉoj ne atingas la suprajn horizontalajn liniojn. En iuj kazoj mi ne dubas ke la procezo de modifiĝo estas limigita al unu linio de deveno, kaj ke la nombro da praidoj ne plimultiĝas; kvankam la kvanto da diverĝa modifiĝo eble pliiĝas dum sinsekvaj generacioj. Ĉi tiu kazo estus reprezentita en la diagramo, se ĉiuj linioj elirantaj de (A) estus forigitaj, escepte de tiuj de a1 ĝis a10. Sammaniere, ekzemple, la Anglia kurĉevalo kaj Anglia halthundo verŝajne ambaŭ malrapide diverĝadis karaktere de siaj praparencoj, sen krei novajn branĉojn aŭ rasojn.

Post dek mil generacioj, estas supozite ke specio (A) produktis tri formojn, a10, f10, kaj m10. Ĉar ĉi tiuj formoj diverĝis karaktere dum sinsekvaj generacioj, ili multe, eble malegale, diferencas de si kaj de sia komuna pragenerinto. Se oni supozus ke la kvanto da ŝanĝiĝo inter ĉiu horizontala linio en la diagramo estas ekstreme malgranda, ĉi tiuj tri formoj ankoraŭ estus nur bone distingitaj variaĵoj; aŭ ili eble estus atingintaj la dubindan kategorion de subspecio; sed oni devas nur supozi ke la paŝoj en la procezo de modifiĝo estas pli multaj aŭ kvante pli grandaj, por konverti ĉi tiujn tri formojn al bone distingeblaj specioj; tiel, la diagramo ilustras la paŝojn per kiuj la malgrandaj diferencoj kiuj distingas variaĵojn kreskas ĝis la pli grandaj diferencoj kiuj distingas speciojn. Post pli granda nombro da generacioj (kiujn la diagramo montras per kompakta kaj simpligita maniero), la procezo produktas ok speciojn, markitajn per la literoj inter a14 kaj m14, kiuj ĉiuj estas devenintaj de (A). Mi kredas ke specioj plimultiĝas kaj genroj formiĝas ĉi tiel.

En granda genro estas probable ke pli ol unu specio varius. En la diagramo mi supozis ke dua specio (I) estas produktinta, per analogaj paŝoj, post dek mil generacioj, aŭ du bone distingitajn variaĵojn (w10 kaj z10) aŭ du speciojn, depende de la kvanto da supozita ŝanĝiĝo inter la horizontalaj linioj. Post dek kvar mil generacioj, ses novaj specioj, markitaj per la literoj n14 ĝis z14, estas produktitaj. En ĉiu genro, la specioj kiuj jam tre diferencas karaktere, ĝenerale emos produkti la plej grandan nombron da modifiĝintaj praidoj; ĉar ĉi tiuj havos la plej bonan ŝancon por okupi novajn kaj vaste malsamajn lokojn en la naturmedio: sekve, en la diagramo mi elektis la ekstreman specion (A), kaj la preskaŭ ekstreman specion (I), kiel tiujn kiuj multe variis kaj produktis novajn variaĵojn kaj speciojn. La aliaj naŭ specioj de la originala genro (markitaj per majuskloj), povas daŭre produkti senmodifajn praidojn dum longa tempo; kaj ĉi tio estas montrita en la diagramo per punktolinioj kiuj mallonge etendiĝas, pro manko de spaco.

Sed dum la procezo de modifiĝo, reprezentita en la diagramo, alia principo, nome formorto, ludas gravan rolon. En ĉiu plene okupita lando, natura selektado nepre agas per tio ke la selektita formo havas iun avantaĝon en la lukto por vivo super aliaj formoj.

Tial, estas konstanta tendenco ĉe la pliboniĝintaj praidoj de ajna specio, dum ĉiu stadio de deveno, anstataŭi kaj ekstermi siajn antaŭulojn kaj sian originalan prapatron.

Oni memoru ke la konkurencado ĝenerale estas plej severa inter tiuj formoj kiuj plej proksime rilatas al si laŭ kutimoj, fiziologia karaktero, kaj strukturo. Sekve ĉiuj mezaj formoj inter la pli fruaj kaj pli malfruaj statoj, tio estas, inter la malpli kaj pli boniĝintaj statoj de specio, kaj ankaŭ la originala prapatra specio mem, ĝenerale emas formorti.

Probable estas same ĉe la multaj apudaj linioj de deveno, kiuj estos konkeritaj de postaj kaj pliboniĝintaj linioj de deveno. Tamen, se la modifiĝintaj idoj de specio enirus iun apartan landon, aŭ rapide adaptiĝus al iu tre nova cirkonstanco, en kiu ido kaj generinto ne konkurencus, ambaŭ povus daŭre ekzisti.

Se oni supozus ke la diagramo reprezentas konsiderindan kvanton da modifiĝo, specio (A) kaj ĉiuj pli fruaj variaĵoj estus formortintaj, anstataŭitaj de ok novaj specioj (a14 ĝis m14); kaj (I) estus anstataŭita per ses novaj specioj (n14 ĝis z14).

Sed oni povas daŭrigi. Estis supozite ke la originalaj specioj de ĉi tiu genro similas al si je malegalaj gradoj, kiel tre ofte okazas en la naturo; specio (A) pli proksime rilata al B, C kaj D, ol al la aliaj specioj; kaj specio (I) pli al G, H, K, L, ol al la aliaj. Ĉi tiuj du specioj, (A) kaj (I), estis ankaŭ supozitaj esti tre malraraj kaj vaste difuzintaj specioj, kio implicas ke ili dekomence havis iujn avantaĝojn super la plejo de aliaj specioj en la genro. Iliaj modifiĝintaj praidoj, dek kvar [specioj] ĉe la dekkvarmila generacio, probable heredus kelkajn el la samaj avantaĝoj. Krome, ili modifiĝus kaj pliboniĝus diversmaniere je ĉiu stadio de deveno, por tiel adaptiĝi al multaj rilataj lokoj en la natura ekonomio de sia lando. Tial, ŝajnas al mi ekstreme probable ke ili okupus la lokojn de, kaj tiel kaŭzus la formorton de, ne nur siaj prapatroj (A) kaj (I), sed ankaŭ de kelkaj originalaj specioj kiuj plej proksime rilatis al iliaj prapatroj. Sekve, tre malmultaj el la originalaj specioj estas postlasintaj praidojn ĉe la dekkvarmila generacio. Oni povas supozi ke nur unu, (F), el la du specioj kiuj malplej proksime rilatis al la aliaj naŭ originalaj specioj, estas postlasinta praidojn ĉe ĉi tiu malfrua stadio de deveno.

La novaj specioj en la diagramo kiuj devenis de la originalaj dek unu specioj nombras dek kvin. Pro la diverĝiga tendenco de natura selektado, la ekstrema kvanto da karaktera diferenco inter specioj a14 kaj z14 estas multe pli granda ol tio inter la plej malsamaj de la originalaj dek unu specioj. Plie, la novaj specioj rilatas al si je vaste malsama maniero. De la ok praidoj de (A), la tri markitaj a14, q14, p14, estas proksime rilataj pro lastatempa branĉiĝo de a10; b14, kaj f14, ĉar ili diverĝis je pli frua periodo de a5, estas iom malsamaj de la unuaj tri nomitaj specioj; kaj laste, o14, e14, kaj m14, estas proksime rilataj al si, sed ĉar ili diverĝis ĉe la komenco de ĉi tiu procezo de modifiĝo, ili estas vaste malsamaj de la aliaj kvin specioj, kaj eble formas subgenron aŭ eĉ apartan genron. La ses praidoj de (I) formas du subgenrojn aŭ eĉ genrojn. Sed, ĉar la originala specio (I) multe diferencis de (A), kaj ili staris ĉe preskaŭ kontraŭaj punktoj de la originala genro, la ses praidoj de (I), pro heredo, konsiderinde diferencas de la ok praidoj de (A); Plie, estas supozite ke la du grupoj daŭrigis sian diverĝon en malsamajn direktojn. La mezaj specioj ankaŭ (kaj ĉi tio estas tre grava konsidero), kiuj ligis la originalajn speciojn (A) kaj (I), ĉiuj formortis kaj lasis neniujn praidojn, escepte de (F). Sekve, la ses novaj specioj devenantaj de (I), kaj la ok devenantaj de (A), devas esti rangigitaj kiel tre apartaj genroj, aŭ eĉ kiel apartaj subfamilioj.

Tiel estas, laŭ mia kredo, kiel du aŭ pli da genroj estas produktitaj per deveno, kun modifiĝo, de du aŭ pli da specioj de la sama genro. Kaj estas supozite ke la du aŭ pli da gepatraj specioj devenis de unu specio de pli frua genro. En la diagramo, ĉi tio estas indikita per la rompitaj linioj sub la majusklaj literoj, kiuj konverĝas en subbranĉojn malsupren ĝis unu punkto; ĉi tiu punkto reprezentas unu specion, la supozitan komunan generinton de la pluraj novaj subgenroj kaj genroj.

Utilas konsideri dum momento la karakteron de la nova specio F14, kiu (laŭ supozo) ne multe diverĝis je karaktero, sed tenis la formon de (F), aŭ sen ŝanĝiĝo aŭ kun nur iomete da ŝanĝiĝo. Ĉikaze, ĝiaj similecoj al la aliaj dek kvar novaj specioj estas de kurioza kaj nerekta naturo. Deveninte de formo kiu staris inter la du gepatraj specioj (A) kaj (I), nun supozitaj esti formortintaj kaj nekonataj, ĝi estas iom meza je karaktero inter la du grupoj devenintaj de ĉi tiuj du specioj. Sed ĉar la du grupoj diverĝadis je karaktero de siaj praparencoj, la nova specio (F14) ne estas rekte meza inter ili, sed inter tipoj de la du grupoj; kaj ĉiuj natursciencistoj certe konas iun tian kazon.

En la diagramo, ĉiu horizontala linio estis ĝis nun supozita reprezenti mil generaciojn, sed ĉiu povus reprezenti milionon aŭ cent milionojn da generacioj, kaj simile, sekcion de sinsekvaj stratumoj de la Tera ŝelo kiu inkluzivas formortintajn restaĵojn. En la ĉapitro pri Geologio necesos denove reveni al ĉi tiu temo. Mi pensas ke oni tiam vidos ke la diagramo klarigas la similecojn de formortintaj vivaĵoj, kiuj, kvankam ili ĝenerale apartenas al la samaj ordoj, familioj, aŭ genroj, kun tiuj nun vivantaj, ili tamen ofte estas, je iu grado, karaktere mezaj inter ekzistantaj [ankoraŭ vivantaj] grupoj; kaj oni povas kompreni ĉi tiun fakton, ĉar la formortintaj specioj vivis en tre antikvaj epokoj kiam la branĉantaj linioj de deveno estis malpli diverĝintaj.

Mi vidas neniun kialon por limigi la procezon de modifiĝo, kiel nun klarigitan, al la formado de nur genroj. En la diagramo, se oni supozas ke la kvanto da ŝanĝiĝo reprezentita per ĉiu sinsekva grupo de diverĝantaj punktolinioj estas tre granda, la formoj markitaj a14 ĝis p14, tiuj markitaj b14 kaj f14, kaj tiuj markitaj o14 ĝis m14, formas tri tre malsamajn genrojn. Ankaŭ estas du tre malsamaj genroj devenintaj de (I). Kaj ĉar ĉi tiuj du genroj tre diferencas de la tri genroj devenintaj de (A), pro daŭra diverĝado de karaktero kaj pro heredo de malsama praparenco, la du grupetoj de genroj formas du apartajn familiojn, aŭ eĉ ordojn, depende de la kvanto da diverĝa modifiĝo kiun oni supozas esti reprezentita en la diagramo. Kaj la du novaj familioj, aŭ ordoj, estas devenintaj de du specioj de la originala genro; kaj estas supozite ke ĉi tiuj du specioj devenis de unu specio de eĉ pli antikva kaj nekonata genro.

Oni jam vidis ke en ĉiu lando, la specioj kiuj plej ofte prezentas variaĵojn aŭ komenciĝantajn speciojn estas la specioj de la pli grandaj genroj. Certe, oni povus antaŭvidi ĉi tion; ĉar natura selektado agas per tio ke iu formo havas iun avantaĝon super aliaj formoj en la lukto por ekzisto, ĝi ĉefe agas ĉe tiuj kiuj jam havas iun avantaĝon; kaj la grandeco de iu grupo montras ke ĝiaj specioj heredis de komuna praparenco iun komunan avantaĝon. Sekve, la lukto por la produktado de novaj kaj modifiĝintaj praidoj devas okazi ĉefe inter la grandaj grupoj, kiuj ĉiuj provas plimultiĝi.

Granda grupo malrapide venkas alian grandan grupon, malpliigas ĝiajn nombrojn, kaj tiel malpliigas ĝian ŝancon por pliaj variado kaj pliboniĝo. Ene de la sama granda grupo, la postaj kaj pli alte perfektiĝintaj subgrupoj, per disbranĉiĝo kaj kaptado de multaj novaj lokoj en la naturmedio, konstante emas anstataŭi kaj detrui la pli fruajn kaj malpli boniĝintajn subgrupojn. Malgrandaj kaj rompitaj grupoj kaj subgrupoj emas malaperi. Konsiderante la estontecon, oni povas antaŭvidi ke la grupoj de organikaĵoj kiuj estas nun grandaj kaj venkantaj, kaj kiuj estas malpli rompitaj, tio estas, kiuj ĝis nun suferis malpli da formorto, dum longa periodo daŭre pligrandiĝos. Sed neniu povas antaŭvidi kiuj grupoj finfine venkos; ĉar oni bone scias ke multaj grupoj, antaŭe tre vaste diversiĝintaj, nun estas formortintaj. Rigardante eĉ pli for en la estontecon, oni povas antaŭvidi ke, pro la daŭra kaj regula kresko de la pli grandaj grupoj, multe da pli malgrandaj grupoj tute formortos, kaj lasos neniujn modifiĝintajn praidojn; kaj sekve, inter la specioj vivantaj dum iu periodo, ekstreme malmultaj postlasos praidojn al fora estonteco. Mi devos reveni al ĉi tiu temo en la ĉapitro pri Klasifikado, sed mi aldonu ke laŭ ĉi tiu vidpunkto, ke tre malmultaj antikvaj specioj postlasis praidojn, kaj laŭ la vidpunkto ke ĉiuj praidoj de la sama specio formas klason, oni povas kompreni kial ekzistas nur tre malmultaj klasoj en ĉiu ĉefa divido de la animala kaj planta regnoj.

Kvankam ekstreme malmultaj de la plej antikvaj specioj nun havas vivantajn kaj modifiĝintajn praidojn, tamen dum la plej fora geologia periodo, la Tero eble estis tiom plene loĝata de multaj specioj de multaj genroj, familioj, ordoj kaj klasoj, kiom ĝi nun estas.

Resumo de Ĉapitro

Se, dum la longa kuro de epokoj kaj sub ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, organikaĵoj almenaŭ iomete varias en pluraj partoj de sia organizaĵo (kaj mi pensas ke ĉi tio estas nedisputebla); se, pro la tendenco de ĉiu specio al rapida geometria plimultiĝo, okazas severa lukto por vivi dum iu aĝo, sezono, aŭ jaro (kaj ĉi tio certe estas nedisputebla); tiam, se oni konsideras la senliman kompleksecon de la rilatoj de ĉiuj organikaĵoj inter si kaj al siaj kondiĉoj de ekzisto, kiu kaŭzas senliman diversecon de strukturo, fiziologia karaktero, kaj kutimoj, kiu estas avantaĝa al ili, mi pensas ke estus tre malordinara fakto, se neniu vario iam estus okazinta utila al la bonfarto de ĉiu vivaĵo, same kiel tre multaj varioj okazis utilaj al la homo. Sed se varioj utilaj al iu organikaĵo ja okazas, certe, individuoj tiel karakterizitaj havas la plej bonan ŝancon de pluvivado en la lukto por vivo; kaj pro la forta principo de heredo, ili emos produkti simile karakterizitajn idojn. Celinte mallongecon, mi nomis ĉi tiun principon de konserviĝo, Natura Selektado. Natura selektado, pro la principo ke hereditaj trajtoj manifestiĝas je respondaj aĝoj, povas modifi la ovon, semon, aŭ idon, tiom facile kiom la adolton. Ĉe multaj animaloj, seksa selektado helpas al ordinara selektado, certigante al la plej viglaj kaj plej bone adaptiĝintaj maskloj la plej grandan nombron da idoj. Seksa selektado ankaŭ donas trajtojn kiuj utilas nur al la maskloj, en iliaj luktoj kontraŭ aliaj maskloj.

Ĉu natura selektado vere tiel agis en la naturo, modifante kaj adaptante la diversajn vivoformojn al iliaj pluraj kondiĉoj kaj roloj, oni devas juĝi laŭ la ĝenerala signifo kaj pezo de la pruvoj prezentotaj en la sekvaj ĉapitroj. Sed oni jam vidas kiel ĝi koncernas formorton; kaj geologio klare montras kiom multe formorto rolis dum la historio de la mondo. Natura selektado, ankaŭ, kondukas al diverĝo de karaktero; ĉar ju pli vivaĵoj diverĝas je strukturo, kutimoj, kaj fiziologia karaktero, des pli da ili povas esti subtenataj sur la sama areo. Oni vidas pruvon de ĉi tio kiam oni konsideras la indiĝenojn de ajna malgranda loko, aŭ neindiĝenajn produktaĵojn. Tial, dum la modifiĝado de la praidoj de iu specio, kaj dum la senĉesa lukto de ĉiuj specioj por plimultiĝi, ju pli diversaj ĉi tiuj praidoj fariĝos, des pli bona estos ilia ŝanco por sukcesi en la batalo de la vivo. Tiel, la malgrandaj diferencoj kiuj distingigas variaĵojn de la sama specio daŭre tendencos kreski ĝis kiam ili egalos al la diferencoj inter specioj de la sama genro, aŭ eĉ de apartaj genroj.

Oni vidis ke estas la multnombraj, larĝe disvastiĝintaj, kaj larĝe migrantaj specioj, apartenantaj al la pli grandaj genroj, kiuj plej varias; kaj ĉi tiuj emas transdoni al siaj modifiĝintaj idoj tiun superecon kiu faras ilin nun dominantaj en siaj propraj landoj.

Natura selektado, kiel estis ĵus rimarkite, kondukas al diverĝo de karaktero kaj al multe da formorto de la malpli boniĝintaj kaj mezaj vivoformoj. Laŭ ĉi tiuj principoj, mi kredas, la naturo de la similecoj de ĉiuj organikaĵoj estas klarigebla. Estas vere miriga fakto – kies mirigecon oni emas preteratenti pro kutimiĝo – ke ĉiuj animaloj kaj ĉiuj plantoj tra la tuto de tempo kaj spaco rilatas al si en grupoj ene de grupoj, laŭ la maniero kiun oni vidas ĉie – tio estas, variaĵoj de la sama specio plej proksime interrilatas; specioj de la sama genro malpli proksime kaj malegale interrilatas, formante sekciojn kaj subgenrojn; specioj de malsamaj genroj multe malpli proksime interrilatas; kaj genroj interrilatas malsamgrade, formante subfamiliojn, familiojn, ordojn, subklasojn kaj klasojn. Oni ne povas rangigi la plurajn subajn grupojn de iu klaso laŭ linia vico. Ili ŝajnas grupiĝi ĉirkaŭ punktoj, kaj ĉi tiuj ĉirkaŭ aliaj punktoj, kaj tiel plu en preskaŭ senfinaj cikloj. Laŭ la vidpunkto ke ĉiu specio estis aparte kreita, mi povas vidi neniun klarigon de ĉi tiu grava fakto pri la klasifikado de ĉiuj organikaĵoj; sed, laŭ mia plej bona juĝo, ĝi klarigeblas laŭ heredo kaj la kompleksa agado de natura selektado, kiu sekvigas formorton kaj diverĝon de karaktero, kiel estis ilustrite en la diagramo.

La similecoj de ĉiuj vivaĵoj de la sama klaso estas foje reprezentitaj per granda arbo.

Mi kredas ke ĉi tiu metaforo pli-malpli ilustras la veron. La verdaj burĝonantaj tigoj povas reprezenti ekzistantajn speciojn; kaj tiuj produktitaj dum ĉiu antaŭa jaro povas reprezenti la longan vicon de formortintaj specioj. Dum ĉiu kreskoperiodo ĉiuj kreskantaj tigoj provis disbranĉiĝi en ĉiujn direktojn, kaj superi kaj mortigi la ĉirkaŭajn tigojn kaj branĉojn, same kiel specioj kaj grupoj de specioj provis superregi aliajn speciojn en la granda batalo por vivo. La branĉegoj, kiuj dividiĝas je branĉoj, kiuj siavice dividiĝas je pli kaj pli malgrandaj branĉoj, iam estis, kiam la arbo estis malgranda, burĝonantaj tigoj; kaj ĉi tiu ligo de antaŭaj kaj nunaj burĝonoj per disirantaj branĉoj ja povas reprezenti la klasifikadon de ĉiuj formortintaj kaj vivantaj specioj en grupoj sub grupoj. El la multaj tigoj kiuj viglis kiam la arbo estas nur arbeto, nur du aŭ tri, nun fariĝintaj branĉegoj, ankoraŭ vivas kaj subtenas ĉiujn aliajn branĉojn; simile, el la specioj kiuj vivis dum longe pasintaj geologiaj periodoj, tre malmultaj nun havas vivantajn kaj modifiĝintajn praidojn. Ekde kiam la arbo komencis kreski, multaj branĉoj velkis kaj forfalis; kaj ĉi tiuj perditaj branĉoj de diversaj grandecoj povas reprezenti tiujn tutajn ordojn, familiojn, kaj genrojn kiuj nun havas neniujn vivantajn reprezentantojn, kaj kiuj estas konataj nur ĉar ili estas trovitaj en fosilia stato. Same kiel oni foje rimarkas maldikan longe kreskintan branĉon kiu elkreskas de suba forkiĝo de arbo, kiu pro iu ŝanco estis favorata kaj ankoraŭ vivas ĉe sia fino, oni foje rimarkas animalon kiel la Ornitorinkon aŭ Lepidosirenon, kiu je iu eta grado ligas per siaj similecoj du grandajn branĉojn de vivo, kaj kiu verŝajne estis savita de fatala konkurencado ĉar ĝi vivas en protektita medio. Kiel burĝonoj per kresko naskas novajn burĝonojn, kaj ĉi tiuj, se viglaj, disbranĉiĝas kaj superas ĉiuflanke multajn malpli fortajn branĉojn, tiel per generado, mi kredas, la granda Arbo de Vivo plenigas per siaj mortintaj kaj rompitaj branĉoj la ŝelon de la Tero, kaj kovras la surfacon per siaj ĉiam disradiantaj kaj belaj branĉoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.