La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA ORIGINO DE SPECIOJ

Aŭtoro: Karolo Darvino

©2026 Geo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

Antaŭ proksimume dek jaroj mi rimarkis ke ne ekzistas Esperanta tradukaĵo de 'La Origino de Specioj'. Ĉar la temo forte interesas min, kaj ĉar ĉi tiu gravega libro estis jam tro longe neglektita, mi decidis spiti ĝian dikecon kaj traduki ĝin.

La tasko daŭris pli longe ol mi atendis. Mi celis traduki unu paĝon ĉiuvespere, sed kompreneble mi ne povis fari ĉiuvespere. Post proksimume tri jaroj mi finis. Kvankam la tradukaĵo ankoraŭ bezonis multe da reviziado, mi publikigis ĝin en Interreto, intencante plibonigi ĝin en estonteco.

Fine de 2005, Flandra Esperanto-Ligo proponis eldoni la tradukaĵon libroforme. La propono estis tre bonvena, sed mi petis al FEL atendi unu jaron, dum mi faros la nepre bezonatan reviziadon. Mia reviziado fakte daŭris pli ol du jarojn.

Nun ĝi estas finita. Mi esperas ke la leganto trovos la rezulton akceptebla.

Mi foje legas laŭdojn pri la literatura stilo de Darvino, sed mi ne povas konsenti. Liaj frazoj ofte estas tre longaj, kun tro da subfrazoj kaj pasivaj verbformoj. Tiaj frazoj estas ne nur malfacile tradukeblaj, sed ankaŭ malfacile kompreneblaj. Mia ĉefa zorgo estis ke ĉiuj ideoj en la tradukaĵo estu kompreneblaj; mi neniel provis konservi la literaturan stilon de Darvino, tamen, verŝajne multe da tio restas.

Modernaj sciencistoj konsentas ke la teorio kiun Darvino prezentas en La Origino estas ĝenerale ĝusta, sed tio ne signifas ke la libro ne enhavas erarojn. En lokoj kie estas science malĝusta aserto, aŭ kie estas termino kies moderna signifo estas ŝanĝita, aŭ eĉ kie estas malfacile komprenebla frazo, mi enmetis komentojn inter kvadrataj krampoj [ĉi tiel].

La unua eldono de La Origino de Specioj aperis en 1859. Ĝia plena titolo estis 'Pri la Origino de Specioj per Natura Selektado, aŭ la Konservado de Favorataj Rasoj en la Lukto por Vivo' (On the Origin of Species by Means of Natural Selection, or the Preservation of Favoured Races in the Struggle for Life). Dum la vivo de Darvino, estis 6 eldonoj – la lasta en 1872.

Mi elektis traduki la unuan eldonon de La Origino ĉar mi havis ambaŭ elektronikan kaj paperan ekzemplerojn de tiu versio. La historia skizo tamen estas de la tria eldono. Ĉe la fino de la libro mi aldonis glosaron de kelkaj sciencaj terminoj.

Originale, La Origino de Specioj havis nur unu ilustraĵon, la arbo-diagramon de la kvara ĉapitro. La grafikaĵoj en la sepa ĉapitro, kaj eventuale aliloke, estas novaj, kreitaj de mi.

Fine, mi sincere dankas al la bonuloj ĉe Flandra Esperanto-Ligo: al Petro Desmet, kies entuziasman subtenon kaj afablan kunlaboron mi tre aprecas; al Eriko D'Hondt, kiu tre multe laboris por aranĝi la tekston; kaj al Julia Litvinova, pro la bela kovrilo.

Klivo Lendon
Tokio, 2008


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.