La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ORIGINO DE SPECIOJ

Aŭtoro: Karolo Darvino

©2026 Geo

La Enhavo

GLOSARO

Aberacio: Optika difekto; lumradioj trapasas lenson kaj fokusiĝas je iomete malsamaj distancoj.

Abisinio: Malnova nomo de la lando Etiopio, en nordorienta Afriko.

Akrobatkolombo: Malsovaĝa raso de kolomboj, kiuj kutimas transkapiĝi dum flugo.

Albino: Animalo kies haŭto kaj hararo estas blankaj, pro denaska manko de pigmento.

Algoj: Komuna nomo de diversaj simplaj, unuĉelaj aŭ multĉelaj organismoj kiuj produktas sian nutraĵon per fotosintezo. Multĉelaj algoj (marherboj) aspektas kiel plantoj, sed estas multe pli simplaj ol plantoj. Algoj ĝenerale vivas en marakvo aŭ sensala akvo, sed iuj algoj vivas ĉe malsekaj teraj medioj.

Amonitoj: Grupo de formortintaj moluskoj, kiuj formis spiralajn, ĉambrigitajn konkojn. La moderna naŭtilo estas parenca.

Analoga: Laŭ PV: 'Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco'. En biologio, organo de iu planto aŭ animalo estas analoga al organo de alia planto aŭ animalo se ĝia funkcio estas sama, sed ĝiaj strukturo kaj origino estas malsamaj.

Ekzemple: la karapaco de dazipo estas analoga al la karapaco de testudo; la flugiloj de insekto estas analogaj al la flugiloj de birdo. Vidu 'homologa'.

Ancilo: Genro de sensalakvaj gastropodoj, similaj al pateloj. (Ancylus)

Antero: Maskla parto de floro kiu produktas polenon.

Armeaj Formikoj: Diversaj specioj de formikoj kiuj svarme marŝas, kvazaŭ armeo, atakante kaj manĝante la insektojn kiujn ili renkontas.

Artikuloj: Latine: Arthropoda (= Artikpieduloj). Tre diversa filumo de animaloj kiuj havas eksterajn skeletojn, kaj membrojn kun artikoj. Ĉi tiu filumo inkluzivas la insektojn, krustulojn (krabojn, omarojn), milpiedulojn, kaj aliajn klasojn.

Balano: Genro kaj komuna nomo de senpedunklaj ciripedoj. Vidu: ciripedoj. Alia nomo estas marglano.

Botaniko: La scienco pri plantoj.

Brakpieduloj: Latine: Brachiopoda (= Brakpieduloj). Filumo de marvivaĵoj, karakterizitaj de dupeca konko, kun aŭ sen klapo. Al nefakuloj, brakpieduloj aspektas kiel konkhavaj moluskoj (ostroj, mituloj), sed ili fakte apartenas al tute aparta filumo.

Ili estis tre abundaj dum la tuta Paleozoiko, kaj pli diversaj ol la moluskoj, sed ili preskaŭ malaperis dum la Granda Permia Formorto, fine de la Paleozoiko.

Cefalopodoj: Latine: Cephalopoda (= Kapopieduloj). Klaso de moluskoj, kiuj havas plurajn tentaklojn (brakojn) ĉirkaŭ la buŝo. Polpoj, loligoj kaj sepioj estas cefalopodoj. Iuj cefalopodoj, ekzemple, la naŭtiloj kaj la formortintaj amonitoj, havas eksteran konkon.

Cejlono: Malnova nomo de la lando Sri-Lanko, granda insulo apud Barato.

Cetacoj: Ordo de marmamuloj: delfenoj, focenoj, balenoj.

Ciripedoj: Ordo de krustuloj (ne moluskoj!) kiuj, kiam ili maturiĝas, fiksas sin al roko kaj formas kalkan konkon.

Devonio: Geologia periodo de la erao Paleozoiko, de proksimume 416 milionoj da jaroj ĝis 359 milionoj da jaroj. Devonio estas rimarkinda pro la diversiĝo de fiŝoj kaj la apero de insektoj kaj ter-vertebruloj.

Difuzi: Laŭ PV: '(ntr) Ĉiudirekten disvastiĝi'. Nepre netransitiva, spite PIVon.

Dipsako: Genro de kardoj (Dipsacus), pikilkovritaj herboj.

Ditisko: Genro de akvoskaraboj. (Dyticus)

Drakokolombo: Anglia raso de kolomboj, karakterizitaj de fortika malakra beko kaj granda karunklo super la beko.

Dukotiledona: Rilatas al florplantoj kies embrioj havas du kotiledonojn (ĝermfoliojn). Vidu 'kotiledono'.

Elitroj: Paro de malmolaj kovriloj kiuj protektas la delikatajn flugilojn de skaraboj kaj aliaj insektoj kiam ili ne flugas. Elitroj estas modifiĝintaj antaŭflugiloj.

Entomologio: La scienca studo pri insektoj.

Eoceno: Geologia epoko de la terciara periodo (Kenozoiko), ekde proksimume 56 milionoj da jaroj ĝis 34 milionoj da jaroj. Eoceno estas rimarkinda pro la apero de modernaj mamulaj grupoj. Rimarkigo: Lajel (Lyell) dividis Terciaron je tri epokoj (de frua ĝis lasta): Eoceno, Mioceno, Plioceno. Geologoj poste dividis Eocenon je tri: Paleoceno, Eoceno, Oligoceno. Kie Darvino uzas la terminon Eoceno, komprenu 'frua Terciaro' aŭ 'frua Kenozoiko'.

Eskalo de la Naturo: Filozofia ideo de Aristotelo, kiu organizas la naturan mondon per eskalo de la plej simplaj estaĵoj ĝis la plej kompleksaj (superaj) estaĵoj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, vermo, ekzemple, estas malsupera animalo, kaj ĉevalo estas supera animalo. Laŭ moderna scienca vidpunkto, la ideo estas tre misgvida.

Evoluo: Kiam Darvino unue publikigis sian teorion, la vorto 'evoluo' havis nur ĝeneralan signifon de 'disvolviĝo'. La ideo ke specioj ŝanĝiĝas estis nomata 'transmutacio de specioj', aŭ 'transformiĝo'. En La Origino de Specioj la vorto 'evolved' fakte aperas nur unuloke, ĉe la fino. Tamen, en ĉi tiu tradukaĵo, la vorto 'evoluo' foje aperas kiel traduko de 'development'.

Falango: Fingra aŭ piedfingra osto.

Faŭno: La tuto de sovaĝaj animalspecioj kiuj vivas en specifa regiono, aŭ tempo.

Feliso: Genro de diversaj malgrandaj katoj, sovaĝaj kaj malsovaĝaj. Felisedoj (Latine: Felidae) estas la kat-familio, kiu inkluzivas tigrojn, leonojn, ktp.

Fiziologio: La scienco kiu traktas la funkciadon de vivaĵoj kaj iliaj organoj.

Flaŭro: La tuto de sovaĝaj plantspecioj kiuj vivas en specifa regiono, aŭ tempo.

Fulkardo: Specio de kardo (Dipsacus fullonum), kies pikil-kovrita frukto iam estis uzata de fulistoj por kombi fibrojn de lano aŭ kotono, prepare al ŝpinado.

Galinoj: Latine: Gallinae. Malnova termino por kokoformoj (Galliformes), la ordo de birdoj kiu inkluzivas la kokon, meleagron, fazanon, perdrikon, pavon, ktp.

Ganglio: Tubero de nerv-histoj.

Gastropodoj: Latine: Gastropoda (= Stomakpieduloj). Tre diversa klaso de moluskoj, kiuj ĝenerale, sed ne ĉiam, havas konkon. Helikoj, pateloj, kaj limakoj estas gastropodoj.

Genealogio: 

1. Registro pri la deveno de homo aŭ besto. Ankaŭ nomata 'familia arbo'.

2. La scienca esploro pri la deveno de homoj aŭ bestoj.

Genro: Grupo de specioj kiuj havas multajn komunajn trajtojn.

Rimarkigo: Darvino sukcese montris ke la similecoj inter specioj de la sama genro ŝuldiĝas al deveno de komuna pragenerinto. Modernaj sciencistoj difinas genrojn surbaze de ĉi tiu kompreno.

Geometria Plimultiĝo: Plimultiĝo laŭ geometria progresio. La nombro da vivaĵoj en ĉiu generacio estas produto de iu kvociento kaj la nombro da vivaĵoj en la antaŭa generacio. Plej simpla kazo estas tiu de bakterio, kiu duobligas sin (kvociento = 2). La progresio estas: 1, 2, 4, 8, 16, 32, 64, ktp.

Harporinko: Genro de turdo (birdo). (Harporhynchus)

Hemiono: Sovaĝa azeno de Azio. (Equus hemionus)

Hibrido: Laŭ NPIV, hibrido estas 'Individuo, kies du generintoj apartenas al du diversaj specioj, subspecioj, varioj aŭ formoj'. Modernaj anglaj vortaroj difinas simile. Sed en La Origino de Specioj, la signifo estas pli limigita; ĝi signifas nur animalon aŭ planton kiu devenas de du diversaj specioj.

Hieracio: Granda genro de florplantoj (~1000 specioj) sub la familio Asteracoj (Kompozitoj). Hieracioj estas lanugaj herboj, kun flavaj aŭ oranĝaj floroj kiuj aspektas kiel leontodoj.

Himenopteroj: Latine: Hymenoptera. Ordo de insektoj karakterizitaj de membranaj flugiloj. La ordo inkluzivas formikojn, vespojn, abelojn, burdojn, kaj ikneŭmonojn.

Hindio: Malnova nomo de la lando Barato, en Azio, sude de Himalajo.

Homologa: Simila je strukturo. En biologio, organo de iu planto aŭ animalo estas homologa al tiu de alia planto aŭ animalo, se ĝiaj strukturo kaj origino estas samaj, sed ĝia funkcio estas malsama. Ekzemple: la flugilo de vesperto estas homologa al la brako de homo; kaj ambaŭ estas homologaj al la naĝilo de baleno. Vidu 'analoga'.

Homopteroj: Latine: Homoptera. Subordo de insektoj, sub Hemipteroj. La termino indikas ke ambaŭ paroj de flugiloj estas similaj. Cikadoj, afidoj, kaj koĉeniloj estas membroj de la subordo.

Ikneŭmonoj: Parazit-vespoj, kiuj demetas siajn ovojn en vivantajn raŭpojn.

Integriĝo: Kiam planto aŭ animalo adaptiĝas al nova naturmedio, por fariĝi integra parto de ĝi. Malfremdiĝo.

Interrilatoj de kresko: Difinita en la kvina ĉapitro.

Karbonio: Geologia periodo de Paleozoiko, konata pro siaj dikaj stratumoj de karbo. Ekde proksimume 359 milionoj da jaroj ĝis 299 milionoj.

Karunklo: Karna elstaraĵo sur la haŭto.

Kenozoiko: La lasta geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'nova vivaĵo'. Kenozoiko ampleksas la tempon ekde la formorto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, ĝis nun. Darvino fakte ne uzis ĉi tiun terminon. Li preferis la terminon 'terciara'. Vidu: Terciaro.

Knestiso: Genro de tropikaj arbedoj sub la familio Konaracoj. En Afriko, Cnestis ferruginea estas uzata por fari diversajn medikamentojn.

Kob-ĉevalo: Raso de fortikaj ĉevaloj, kiuj kapablas porti pezajn personojn.

Koĉenilo: Insekto, indiĝeno de tropika kaj subtropika Ameriko, de kiu oni produktas ruĝan tinkturon.

Kokono: Silka ŝelo kiun raŭpoj de diversaj insektoj faras por protekti sin dum metamorfozo.

Koleopteroj: Latine: Coleoptera. Ordo de insektoj kiuj havas elitrojn (ŝirmilojn) por protekti siajn delikatojn flugilojn kiam ili ne flugas. Ĉi tiu ordo havas pli ol 350000 priskribitajn speciojn, kaj tial estas delonge la plej granda ordo inter la animaloj. Skaraboj, kokcineloj, kaj lukanoj estas koleopteroj.

Kolimbeto: Genro de akvoskaraboj. (Colymbetes)

Kompozitoj: Latine: Compositae (= Asteracoj, Asteraceae). Tre granda familio de florplantoj. La floro estas 'kunmetaĵo' de multaj floretoj. Tipa floro havas centran diskon de floretoj, kies petaloj apenaŭ rimarkeblas. Ĉirkaŭ la disko estas radiaj floretoj kiuj havas grandajn brilkolorajn petalojn. La familio de kompozitoj inkluzivas la asteron, helianton (sunfloron), leontodon, laktukon, kartamon, kaj krizantemon.

Konaro: Genro de tropikaj arboj kaj arbedoj. Connarus guianensis estas konata pro sia stria ligno, nomata 'zebroligno'.

Konglomeraĵo: Sedimenta roko konsistanta el diversaj ŝtonoj kaj ŝtonetoj en matrico de pli fajnaj mineraloj, argilo, silikato, ktp.

Korolo: Cirklo de petaloj (koloraj florfolioj) kiu ĉirkaŭas la fruktorganojn de floro.

Kosmogonisto: Tiu kiu studas la originon de la universo.

Kotiledono: Parto de plantembrio, kiu fariĝas ĝia unua folio kiam la planto ĝermas. (= ĝermfolio.) Tradicie, oni difinis du ĉefajn grupojn de florplantoj: la unukotiledonuloj kaj la dukotiledonuloj. Cerealoj (rizo, tritiko), bambuoj, cepoj, orkideoj kaj lilioj estas unukotiledonaj. Falfoliaj arboj (kverkoj, aceroj), faboj, kaj tre multaj ornamaj plantoj, kiel rozoj, primoloj kaj papavoj, estas dukotiledonaj.

Kravatkolombo: Malsovaĝa raso de kolomboj kun 'kravato' de retroaj plumoj sur la brusto.

Kresto:

1. Karna elstaraĵo (karunklo) sur la kapo de birdo (ekzemple, la koko).

2. Tufo de plumoj sur la kapo de birdo.

Kretaceo: Lasta periodo de Mezozoiko, nomata pro siaj dikaj stratumoj de kreto. Fine de Kretaceo, katastrofo mortigis ĉiujn dinosaŭrojn. (De 145.5 milionoj da jaroj ĝis 65.5 milionoj da jaroj.)

Kropkolombo: Raso de malsovaĝaj kolomboj kiuj havas tre grandan kropon, kiun ili kutimas pufigi.

Krucigi: Interbredi du malsamajn rasojn aŭ speciojn, por akiri miksitan idon.

Kruciĝi: Kiam du animaloj aŭ plantoj de malsamaj rasoj aŭ specioj produktas miksitajn idojn.

Krustuloj: Latine: Crustacea. Tre granda grupo (subfilumo) de Artikuloj, kiu inkluzivas krabojn, omarojn, salikokojn, astakojn, ciripedojn ktp.

Kulano: Subspecio de la sovaĝa azeno hemiono. (Equus hemionus kulan)

Kurkulio: Skarabo kun rostro. Granda ĝeno al terkultivistoj.

Kvago: Formortinta membro de la ĉevala genro kiu proksime rilatis al zebroj. (Equus quagga)

Legumenozoj: Latine: Leguminosae. Granda plantfamilio kies membroj produktas guŝojn. Ankaŭ nomata 'fabfamilio' (Fabacoj).

Lemno: Tre malgranda flosanta akvoherbo.

Lemuro: Arbovivanta mamulo de Madagaskaro. Membro de la ordo Primatoj.

Lepidopteroj: Latine: Lepidoptera. Ordo de insektoj, kiu ampleksas la papiliojn kaj la noktopapiliojn.

Lepidosireno: Ostoskvama fiŝo de Suda Ameriko, kiu vivas en oksigen-malriĉaj marĉoj kaj riveroj, kaj spiras per pulmoj.

Leterkolombo: Malsovaĝa raso de kolomboj uzataj por interŝanĝi mesaĝojn.

Leŭso: Fajngrajna sedimento, ofte konsistanta de kvarco, feldspato, glimo, kaj argilo. Leŭso formiĝas kiam glacirivero kreas mineralan pulvoron per muelado. La pulvoro estas transportita de vento kaj demetita en alia loko.

Lukano: Genro de grandaj skaraboj. La maskloj kutime havas tre grandajn mandiblojn, kiujn ili uzas por lukti kun aliaj maskloj.

Malpighiacoj: Latine: Malpighiaceae. Familio de arbetoj, arbustoj, lianoj, kiu inkluzivas la acerolujon.

Mandiblo: Ĉe vertebruloj, la mandiblo estas la osto de la malsupra makzelo. Ĉe insektoj, mandibloj kaj makzeloj estas apartaj buŝpartoj.

Marsupiuloj: Grupo de mamuloj ĉe kiuj la femaloj posedas marsupion, - ventra poŝo por protekti novnaskitajn idojn. Didelfoj kaj kanguruoj estas marsupiuloj.

Melanismo: Superabundo de nigra pigmento (melanino) en la haŭto kaj hararo.

Metamorfa: Geologia termino por priskribi rokojn kiuj estas transformiĝintaj pro varmego kaj premo. Marmoro kaj ardezo estas metamorfaj rokoj. Komparu: Metamorfozo.

Metamorfozo: Ŝanĝiĝo de formo aŭ karaktero. En biologio, la termino signifas la transformiĝon de insekta larvo al adolta formo. La verbo 'metamorfozi' estu netransitiva, spite al PV kaj PIV.

Mezozoiko: Nomo de geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'meza vivaĵo'. Mezozoiko ampleksas la periodojn Triaso, Ĵuraso, kaj Kretaceo, kaj estas konata kiel la Epoko de Reptilioj aŭ la Epoko de Dinosaŭroj. Ĝi komenciĝis antaŭ 251 milionoj da jaroj kaj finiĝis kun la morto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj. Darvino ne uzis ĉi tiun terminon, kvankam li sendube konis ĝin. En La Origino, li uzis la pli malnovan terminon 'sekundara periodo'.

Miksrasulo: Planto aŭ animalo kiu devenis de du apartaj rasoj. Darvino ĉiam distingis inter hibrido, ido de du apartaj specioj, kaj miksrasulo.

Moluskoj: Tre granda kaj diversa grupo de senvertebraj animaloj. Multaj moluskoj havas konkon (sed ne ĉiuj konkuloj estas moluskoj). Helikoj, mituloj, naŭtiloj kaj polpoj estas moluskoj.

Moreno: Granda amaso de grundo kaj ŝtonoj deponita ĉe la 'piedo' de glacirivero.

Morfologio: Rilate al biologio, morfologio estas la studo pri la formo kaj strukturo de vivaĵoj.

Mutaciaĵo: Planto kiu havas neordinaran karakteron, aŭ parto de planto kiu rimarkinde malsamas de la restaĵo.

Nervuro: Tubeto kiu fortigas la flugilon de insekto. La vejneca aranĝo de nervuroj estas videbla en la flugiloj de muŝoj kaj abeloj.

Niktito: Membrano kiu viŝas la okulon ĉe multaj animaloj. Tria palpebro.

Operkulo: Kovrilo kiu fermas la konkon de molusko aŭ ciripedo.

Ornitorinko: La ornitorinko, ankaŭ nomata anasotalpo, estas rivervivanta mamulo de Aŭstralio kaj Tasmanio. Ĝia korpo aspektas kiel tiu de kastoro, sed ĝi havas buŝon kiu aspektas kiel anasa beko. La ornitorinko demetas ovojn, unu el nur kvin mamulaj specioj kiuj faras tion.

Ostoskvama: Anglolingve: ganoid. Rilatas al grupo de fiŝoj kiuj havas brilajn malmolajn skvamojn. La sturgo, la poliptero, kaj la lepidosireno estas ostoskvamaj fiŝoj.

Ovolo: Ĉe plantoj, femala organo kiu enhavas ovon, kaj fariĝos semo post fekundigo.

Pakidermoj: Pakidermoj estas ordo de mamuloj kiu inkluzivas elefantojn, rinocerojn kaj hipopotamojn. La termino, kies Grekaj radikoj signifas 'dikhaŭta', estas ne plu uzata kiel scienca termino, ĉar ĉi tiuj bestoj estas nun klasifikitaj aparte.

Paleontologio: La scienco kiu traktas la historion de la vivo, per la studo de fosiliaj restaĵoj.

Paleozoiko: Nomo de geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'antikva vivaĵo'. Paleozoiko komenciĝis antaŭ 542 milionoj da jaroj, kiam fosilioj unue fariĝis abundaj, kaj finiĝis antaŭ 251 milionoj da jaroj, kiam okazis katastrofa formorto. Nun geologoj dividas Paleozoikon je 6 periodoj: Kambrio, Ordovicio, Silurio, Devonio, Karbonio, kaj Permio. Sed kiam Darvino verkis la unuan eldonon de La Origino de Specioj, li uzis la terminon Silurio por la plej malsupera fosilia stratumaro. (Vidu Silurio.)

Papiliflora: Priskribas la floron de la pizplanto, kiu aspektas kiel papilio.

Pavokolombo: Malsovaĝa raso de kolomboj, havantaj multajn vostajn plumojn, kiujn ili starigas kiel pavo.

Pedunklo: Tigeto kiu alligas vivaĵon aŭ organon al io. Ekzemple: pedunklo ligas kverkan glanon al branĉo; pedunklo ligas ciripedon al roko.

Pinata: Foliaranĝo en kiu pluraj folietoj aranĝiĝas laŭ du flankoj de komuna tigo. Filikoj ĝenerale havas pinatajn foliojn.

Pistilo: La femala parto de floro, kiu konsistas de stigmo, stiluso, kaj ovejo.

Plejstoceno: Geologia epoko, ĝenerale konata kiel 'la Glacia Epoko'. Ekde 1.8 milionoj de jaroj ĝis 11,550 jaroj antaŭ nun.

Plioceno: Lasta geologia epoko de Terciaro, dum kiu la klimato grade malvarmiĝis. Ekde 5.3 milionoj de jaroj ĝis 1.8 milionoj.

Poleno: Fekundiga polvo de plantoj, kies grajnoj enhavas masklajn seksĉelojn.

Praavismo: La reapero ĉe ido de praula trajto, post foresto de unu aŭ pli da generacioj.

Proteacoj: Latine: Proteaceae. Familio de florplantoj, ĝenerale arboj kaj arbustoj. La makadamio estas membro de ĉi tiu familio.

Proteo:

1. Genro de kavernaj amfibioj (Latine: Proteus).

2. Genro de florplantoj (Protea), el la familio Proteacoj.

3. En Greka mitologio, Proteo estis mara dio kiu kapablis ŝanĝi sian formon laŭvole. Tial, en biologio, la adjektivo 'protea' signifas 'multforma' aŭ 'tre diversa'.

Pupo: Insektoj ĝenerale havas kvar vivstadiojn: ovo, larvo, pupo, imagino (adolto). Pupo estas la stadio de metamorfozo. Iuj insektoj, ekzemple, papilioj, pasigas sian pupan stadion ene de kokono.

Raso: Distingebla grupo de animaloj aŭ plantoj, kun konstantaj heredaj trajtoj. En la dua ĉapitro, Darvino orde listigas la terminojn 'specioj', 'subspecioj', 'bone distingitaj variaĵoj', kaj 'malpli bone distingitaj variaĵoj'. La rilato inter la termino 'raso' kaj ĉi tiuj aliaj ne estas precize difinebla, sed ĝenerale, kiam temas pri malsovaĝaj vivaĵoj, raso signifas variaĵon. 'Geografia raso' tamen egalas al 'subspecio'.

Remaĉuloj: Grupo de par-hufaj mamuloj kiuj revenigas nutraĵon el la stomako por remaĉi ĝin. Bovoj, kaproj, ŝafoj, cervoj, kaj ĝirafoj estas remaĉuloj.

Rilata: Laŭ PV kaj PIV, 'ia ajn ligiteco'. Kiam moderna sciencisto diras ke iu specio rilatas al alia, li/ŝi sendube celas rilaton de komuna deveno, sed antaŭ la publikigo de La Origino de Specioj, la plejo de natursciencistoj kredis ke ĉiuj specioj estis aparte kreitaj. Por ili, rilatoj inter specioj estis nur rilatoj de simileco. En La Origino de Specioj, la vorto 'rilata' (related, allied), ĉefe celas la similecojn inter grupoj de vivaĵoj.

Romia Kolombo: Malnova raso de kolomboj el Italio. Romiaj kolomboj estas rimarkindaj kiel la plej grandaj kolomboj.

Ronĝuloj: Latine: Rodentia (= Roduloj). Ordo de mamuloj kiuj ronĝas per ĉizilecaj antaŭdentoj. Musoj, ratoj, sciuroj, kastoroj kaj marmotoj estas ronĝuloj.

Rubuso: Genro de dornaj arbustoj el la rozfamilio (Rozacoj), kiuj produktas berojn. La 'frukta rubuso' kaj la frambujo estas membroj de ĉi tiu genro.

Rudimenta: En biologio, rudimenta organo estas organo kiu ne plene formiĝis.

Sakro: Ĉe birdoj kaj mamuloj, la osto ĉe la bazo de la spino, inter la koksoj, kiu konsistas de kunkreskintaj vertebroj.

Sekundara Periodo: Malnova geologia termino por la erao Mezozoiko, ĝenerale konata kiel La Epoko de Dinosaŭroj. Vidu: Mezozoiko.

Sepalo: Ĉe tipaj floroj, sepaloj estas la verdaj folietoj kiuj troviĝas sub la brilkoloraj petaloj. Tamen, iuj floroj havas kolorajn sepalojn.

Setero: Longhara halthundo, tio estas, ĉashundo kiu ekhaltas kiam ĝi flaras predon.

Silurio: Geologia periodo de Paleozoiko, de proksimume 444 milionoj da jaroj ĝis 416 milionoj da jaroj. Kiam Darvino verkis, la dividoj de la geologia temposkalo estis ankoraŭ disputataj. Murĉison (Murchison) priskribis stratumaron kiun li nomis 'Siluria'. Seĝvik (Sedgwick) priskribis pli fruan stratumaron kiun li nomis 'Kambria', kaj kiu okupis la malsuperan parton de la Siluria. Murĉison argumentis ke la Kambriaj stratumoj devas esti parto de la Siluria grupo. En la unua eldono de La Origino de Specioj, Darvino uzis la terminon 'Siluria' por la plej fruaj fosiliaj stratumoj (tiam konataj), sed li ekuzis la terminon 'Kambria' en postaj eldonoj.

Simetriismo: La apero de struktura reguleco en la floroj de plantoj kiuj kutime produktas neregulajn florojn.

Sistematiko: Sistematiko estas la scienco pri la klasifikado de vivaĵoj, fondita de Karolo Lineo (1707-1778). Ĉiu vivaĵo ricevas unikan latinan nomon (ekzemple, Homo sapiens), kaj estas klasifikita en hierarkia sistemo. Komence, la sistemo baziĝis sur similecoj, sed poste, sur evoluaj rilatoj.

Spanielo: Nomo de kelkaj rasoj de hundo. Spanieloj estas malgrandaj, longharaj, kaj havas grandajn pendantajn orelojn. Iuj rasoj estas uzataj kiel ĉashundoj, aliaj kiel dorlotbestoj.

Specio: Baza unuo de klasifikado. Por vivaĵoj kiuj generas sin sekse, specio estas grupo de vivaĵoj kiuj kutime generas fekundajn idojn inter si.

Stameno: Maskla organo de floro, kiu konsistas de filamento kaj antero. Tipa floro havas plurajn stamenojn ĉirkaŭ pistilo.

Stangturna Hundo: Formortinta raso de malgrandaj mallongakruraj hundoj. Dum la 19a jarcento, oni uzis stangturnajn hundojn en kuirejoj por turni la stangon kiu tenis rostatan viandon. Oni metis la hundon en kur-radon (similan al musa kurrado); la kurado de la hundeto turnis la radon, kiu turnis la stangon.

Sternumo: La brusta osto, kie la ripoj kuniĝas.

Stigmo: Glueca organo de floro kiu ricevas polenon. La stigmo ofte troviĝas ĉe la fino de stiluso.

Stipulo: Unu el la paraj elkreskaĵoj kiuj troviĝas ambaŭflanke de la bazo de foliotigo. Stipulo povas havi la formon de folieto, dorno, haroj, skvamo aŭ glando.

Stratigrafio: La branĉo de geologio kiu traktas roktavolojn (stratumojn), klasifikante ilin laŭ ordo kaj aĝo.

Stratumo: Geologia termino: tavolo de grundo aŭ roko.

Suturo: Linio kie apartaj pecoj (de osto, ekzemple) kunfiksiĝas.

Tamburkolombo: Malsovaĝa raso de kolomboj, konataj pro unika kverado.

Tarso: Ĉe vertebruloj, grupo de piedaj ostoj ĉirkaŭ la kalkano. Ĉe insektoj kaj krustuloj, la piedo, kiu ĝenerale havas de du ĝis kvin artikojn.

Teleostaj (fiŝoj)Tre granda subklaso de fiŝoj (pli ol 20000 specioj) kiuj havas skeletojn de vera osto (kalcia fosfato), kontraste al tiuj fiŝoj kiuj havas skeletojn de kartilago.

Terciaro: Malnova geologia termino. Terciaro estas la periodo ekde la formorto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, ĝis la komenco de la Glacia Epoko (Plejstoceno) antaŭ 1.8 milionoj da jaroj (aŭ 2.6 milionoj da jaroj, laŭ iuj).

Trilobuloj: Grupo de formortintaj marvivaĵoj kiuj vivis dum la erao Paleozoiko. La ekstera skeleto de trilobulo, kiu relative facile fosiliiĝis, konsistas de duonluna kapo, segmenta torako, kaj duonluna vosto. La skeleto montras tri 'lobojn', meza, dekstra kaj maldekstra, kiuj etendiĝas de kapo al vosto. Trilobuloj estas membroj de la filumo Artikuloj (aŭ Artikpieduloj).

Umbeliferoj: Latine: Umbelliferae (= Apiacoj, Apiaceae). Granda familio de aromaj herboj, en kiu la floro konsistas de multaj floretoj sur tigoj kiuj disradias kvazaŭ la stangoj de ombrelo. La familio inkluzivas la karoton, fenkolon, petroselon, karvion, aneton kaj kuminon.

Umbelo: Floraranĝo en kiu la tigetoj de multaj floretoj disradias de komuna punkto, kiel la stangetoj de ombrelo.

Variaĵo: Variaĵo estas individuo aŭ grupo kies karaktero iomete malsamas de la ĉefa tipo. En sistematiko, 'variaĵo' estas subdivido de specio aŭ subspecio.

Varii: En 'La Origino de Specioj', la vorto 'varii' kaj ĝiaj derivaĵoj celas la diversecon inter trajtoj aŭ individuoj, ne la ŝanĝiĝojn kiuj povus okazi dumvive. Ekzemple, se specio estas 'variema', tio signifas ke la individuoj emas esti iom malsamaj, ne ke ili emas ŝanĝiĝi dum siaj vivoj.

Vild: En antikva Anglolingvo, weald signifis arbaron. (La moderna Germana vorto por arbaro estas Wald.) Hodiaŭ, the Weald estas nomo de ne-plu-arbara regiono de sudorienta Anglio (provincoj Kent, Suseks, Suri).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.