|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTAROKolektinto kaj tradukinto: Axel A. Helm |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li aĉetis aspirinon en apoteko skotlanda. Veninte iom distance laŭ la strato de la apoteko, la apotekisto postkuris lin kriante:
– Estas terure. Mi donis al vi strikninon anstataŭ aspirino.
– Kia diferenco estas? demandis la kliento.
– Kvin ŝilingoj kaj du pencoj.
Viro iutage mezuris la pordon de la vilaĝa drinkejo. Li mezuris kaj kalkulis, mezuris denove kaj kalkulis. Dum la tempo popolamaso kolektiĝis, rigardante la viron kaj lian mezuradon. Li ne estis nekonata viro, sed la plej konata drinkulo de la loko.
Fine li diris kvazaŭ al si mem: – Kia stranga pordo! Ĝi estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa. Mi iam havis belegan domon, ĝi eniĝis en la drinkejon tra tiu ĉi pordo. Mi posedis domon kaj hejmon, belajn grenkampojn kaj herbejoj – ili iris la saman vojon. Kaj tamen la pordo estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa!Ĉio, kion mi iam posedis – bonstato, reputacio, honoro, saneco – ĉio traiĝis tra tiu ĉi pordo. Estas nur mi, kiu jam ne povas eniri tra ĝi, ĉar mi ne plu havas monon.
– Nun vi efektive devas trankviliĝi, eta Elsa, kaj iĝi bonkonduta knabineto. Aliokaze vi ne povas enveni en la ĉielon.
– Ne gravas. Ĉi tiun semajnon mi estis en kinoteatro kaj en cirko, kaj oni ja ne povas esti ĉiuloke.
La malgranda kumunumo estis aĉetinta novan fajrestingan aŭtopumpilon. Bienposedanto, kiu kontraŭstaris la novakiraĵon, ekdiris, rigardante ĝin:
– Multe da grandaj brulakcidentoj estos bezonataj, por ke ĝi donu profiton.
– Kie nun troviĝas Karl Svenson? Mi de longe ne vidis lin.
– Li estas kondamnita al kvarmonata malliberigo, ĉar li ŝtelis aŭtomobilon.
– Kia frenezulo. Kial li ne aĉetis aŭton per partopago kaj preterlasis pagi ĝin, akurate same kiel aliaj honestaj homoj.
– Ĉu vi ricevis ĉi tiujn perlojn de Eriko? Ili estas belaj sed ne malfalsaj.
– Ĉu vere? Ĉu vi havas bonan konon pri perloj?
– Ne. Sed mi bone konas Erikon.
Iun tagon sinjoro McNutt eniris al kuracisto en la bona urbo Aberdeen.
– Mi volas nur preterpase viziti por danki al vi, doktoro, kaj mencii kiel bonan utilon mi havos pro la kuracado de vi, li diris tre afable.
– Sed… Vi ja ne estas mia paciento, balbutis la mirigita kuracisto.
– Ne, respondis McNutt, sed mia ĵus mortinta onklo estis via paciento, – kaj mi heredos lin.
– Tiuokaze vi povas kompreni, mi diris al Karlo, ke mi ne plu volas vidi vin.
– Ĉu li do foriris?
– Tute ne. Li nur iris al la pordo kaj estingis la lumon.
En la lernejo la instruistino provis instrui siajn etajn gelernantojn iom pri la subtraho.
– Vi ja havas dek fingrojn, ŝi diris. Se vi havus tri fingrojn pli malmultajn – kio do estiĝos?
– Neniuj fortepianaj lecionoj, ravite diris la eta Tobias.
Paĉjo diris per malafabla voĉo al sia dekokjara filino:
– Aŭskultu, Agneta, tiu juna viro, kun kiu vi konatiĝis, restas tro longe dum la vesperoj. Ĉu ne panjo al vi diris ion pri tio?
– Jes panjo diris, ke la junuloj neniom ŝanĝiĝis, de kiam ŝi estis junulino!
Johanson asertas al sia amiko, ke lia hundo mensogas.
– Kiel? Vi nur babilas! diris nesingarde la amiko. Hundo ja ne povas mensogi!
– Ĉu ĝi ne povas!?! Ĉu ni vetu?
La veto validas dekkronan monbileton, kaj la du amikoj kune iras al la hejmo de Johanson. La hundo estas envokita kaj J. diras:
– Nu Karo. Kion diras la kato?
– Vaŭ, vaŭ! bojis Karo.
La amiko ne povis ne transdoni sian dekkronan monbileton.
Alexander Dumas, la maljuna, estis treege memkontenta sinjoro, kaj lia filo kun la aldono, la juna, proksimume pravis, kiam li iufoje pri sia patro diris: – Mi neniam estas aŭdinta lin diri malbonan vorton pri iu – sed mi ankaŭ neniam aŭdis lin paroli pri iu alia ol si mem.
Nekonata verkisto iam sendis al Dumas, la maljuna, kiam tiu estis plej populara, resumon de teatraĵo, proponante al la eminenta verkisto, ke ili kunlaboru. Konsternita pro tiu ĉi nekredebla memkontenteco – kiu eĉ superis lian propran – Dumas ekprenis la plumon kaj skribis sian respondon per simpla frazo:
– Kion vi opinias, sinjoro, per tiu ĉi propono: jungi ĉevalon kaj azenon al la sama veturilo?
La postan tagon li ricevis la respondon:
– Kion vi opinias, sinjoro, nomi min ĉevalo?
La poŝtaĵo de la sekva tago alportis la respondon de Dumas:
– Mia kara amiko, sendu al mi plej baldaŭ vian teatraĵan manuskripton.
El dana gazeto ni ne povas ne eltranĉi anoncon, kiu, se ĝi ne koncernas preseraron, verŝajne indikas alte intensan naskotakton:
– Se vi estas infanamantino kaj interesiĝas pri mastruma laboro, ni havas okupon por vi. Ni havas kvar infanojn en aĝoj 10, 7, 4, kaj 2 monatojn.
Famekonata hirurgo diris dum prelego, ke foje okazis post operacio ke la maldekstra kruro fariĝis iom pli mallonga ol la dekstra, kio kaŭzis, ke la paciento lamis. Poste la profesoro subite paŭzis kaj turnis sin al la juna kandidato Jonebar, kiu sidis meze de la aŭditorio:
– Kion farus vi en tia okazo?
Post momenta cerbumo la kandidato respondis:
– Jes, sinjoro profesoro, kredeble ankaŭ mi estus lamanta.
Magistro montras kranion.
– Ĉu estas iu el vi, kiu povas diri, ĉu tiu ĉi kranio apartenas al viro aŭ virino? li demandas.
– Al virino, iu respondas.
– Kiel vi povas vidi tion?
– Je la makzeloj. La ĉarniroj estas eluzitaj, respondas la lernanto.
Policisto: – Mi ne povas kompreni, de kie vi, sinjorino Jonson, akiris tian fortegon por firmteni tiun fortan enrompiston.
Sinjorino Jonson: – Mi kredis, ke estis mia edzo, kiu intencis forŝteliĝi eksteren.
– Nu, maljuna knabo, ĉu vi estas kontenta esti edziĝinta?
– Jes, mi ne devas plendi. Mia edzino halpas min je kuirado kaj serviclavado.
– Kial via edzino hodiaŭ estas tiel malbonhumora?
– Unue ŝi riproĉis la servistinon, poste ŝi riproĉis min, ĉar mi ne riproĉis la servistinon. Kaj nun ŝi riproĉas sin mem pro tio, ke ŝi ne riproĉis min pli forte, ĉar mi ne riproĉis la servistinon.
Ĉe fervoja stacio iam oficis staciestro, kiu estis malcedema fraŭlo. Iun tagon la personaro scietiĝis, ke li intencis edziĝi al sia mastrumistino.
Samtempe okazis demandado pri la sekurigaĵa dekreto. Tiam okazis, ke la vagonara ekspedanto ricevis la demandon:
– Kiam oni uzas petardojn?
– Kiam la staciestro Akeson edziĝos?
– Kiel?
– Jes, tiam ni ja metos petardojn sur la relojn sub la iranta edziĝfesta vagonaro por fari honorsaluton. La pridemandanta gvidanto post iom da cerbumo diris:
– Certagrade vi pravas. Petardoj ja estas uzataj ĉe akcidentoj.
Blomstorm sin forŝiris el la kutimo kaj estis partopreninta kostumfestenon. Je la kvara frumatene li deprenis siajn ŝuojn en la antaŭĉambro, kaj ŝanceliĝis kiel eble plej senbrue en la dormoĉambron. Fantomoneca en sia blanka, nokta ĉemizo ellitiĝis virino, kaj B. malklare babilis:
– Mi esp-esperas – hik – ke vi ne estas kolera, amatino, pro tio, ke iĝis – hik – iom malfrue.
– Tute ne, sinjoro Blomstorm, diris la sinjorino. Sed pro certeco vi devas demandi vian edzinon en la proksima supra etaĝo.
Dum festeno li havis fraŭlinon kiel tablonajbarinon al kiu li estis enamiĝinta. Ŝi ne sciis tion, ĉar li estis tro hontema por sciigi tion al ŝi. Sed nun estis necese fari bonan impreson. La koro batis, li ne povis trovi ion por diri, li sidis nur fosetante en la manĝaĵo. Fine ŝi rompis la silenton:
– Mi do devas diri, ke vi malmulte manĝas.
– Jes, li diris ruĝiĝante, kiu povus ne perdi la apetiton, kiam oni havas tian fraŭlinon kiel tablonajbarinon.
La nova infanvartistino elmetiĝis al radikala pridemandanto de la sinjorino, kiu finis per jena demando:
– Ĉu estas tute certe, ke vi sentis amon al la infanoj de la familio, kie vi havis okupon?
– Jes, respondis la okuposerĉantino, estis la nura motivo, kial mi devis fini la antaŭan okupon.
– Estas strange.
– Jes, estis precipe la plej aĝa knabo…
– Ho, Kiom da jaroj li havas?
– Dudek jarojn.
En la malnova, gaja Vieno situis apud Petersplatz noktkafejo nomita Nachtfalter. Tie oni rapide havigis al si gekonatojn, kaj tiu, kiu alvenis tien sola, malofte iris sola de tie.
Iun vesperon edzo deziris amuziĝi kaj devojiĝis en la kafejon. Sed la ĝojo iĝis mallonga. Lia edzino aperis, kaj ŝi estis kolera kiel abelo. Ŝi kverelegis, kaj fine la edzo entiris ŝin en droŝkon, kaj donis al la droŝkisto la adreson de sia hejmo.
Sed la edzino daŭrigis la kverelon. Tiam la droŝkisto haltis la veturilon, enŝovis la kapon dirante:
– Sinjoro, tiu virino do ne estas io por havi. Ni elŝovu ŝin ĉi tie, kaj reveturu por venigi alian.
Oni diras pri John D. Rockefeller, la maljuna prapatro de la usonaj oleomilionuloj kun la sama nomo, ke oni povus ekhavi monon de li, se oni nur rakontas veran kaj kortuŝan rakonton.
Iun tagon lin haltigis sur la strato entreprenema almozulo, kiu elpensis tian rakonton.
La viro diris:
– Sinjoro Rockefeller, mi estas migrinta tre longan vojon por ekhavi permeson paroli kun vi. Kaj ĉiuj, kiujn mi trovis sur la vojo, rakontis al mi, ke vi estas grandanima kaj malavara homo.
– Hm, diris R., ĉu vi reiros la saman vojon?
– Jes.
– Bonege. Ĉu vi tiam bonvolus dementi tiun famdiron kiel eble plej forte!
Kompleza policisto: – Per ĝi vi ne povas malfermi pordegon. Estas ja cigaro…
Tro ebria viro: – Jes fakte. Ĉu mi do vere forfumis la ŝlosilon!?
– Vi estas akuzita pro tio, ke vi diluis lakton per akvo, diris la juĝisto al la akuzito. Ĉu vi havas ion por diri kontraŭ tio?
La akuzito respondis:
– Certe, sinjoro juĝisto, la tagon antaŭe pluvegis, kaj la nuro kiun mi povas imagi, estas, ke la bovino tute tramalsekiĝis.
Ŝi konsultas kuraciston plendante pri sia ĉagreno.
– Mi estas nervoza kaj stranga. Mi frakasas multe da porcelano, purigante la servicon, kaj tio faras min ankoraŭ pli nervoza.
– Hm, jes, diris la kuracisto, mi preskribos ion. Elprovu tiun medikamenton kaj revenu post semajno. Post paso de tiu tempo la sinjorino revenis vigle kaj ridetante.
– Ĉu vere, diris la doktoro, tio ja helpis! Ĉu vi nun ne plu frakasas porcelanon?
– Certe, sed nun tio ŝajnas al mi amuza!
Profesoro tagmeze alvenis hejmen, triumfe antaŭtenis pluvombrelon kaj gaje diras al sia edzino:
– Jen vi vidas, ĉi-foje mi ne forgesis ĝin.
– Jes, bone, sed vi ja ne kunhavis pluvombrelon, elirante ĉi-matene.
Paroĥestro petis al la kantoro sin sekvi en la sakristion por diri al li kelkajn seriozajn vortojn:
– Morgaŭ vi rondiros kun la ofersaketo antaŭ la diservo.
– Antaŭ? Pro kio?
– Jes, mi predikos pri ŝparemo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.