|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTAROKolektinto kaj tradukinto: Axel A. Helm |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Bovino estas kompleta laktproduktanta maŝino, kiu estas enpakita entanita ledo kaj muntita sur kvar vertikalaj moveblaj apogiloj – unu en ĉiu angulo.
La nova paroĥestro faris viziton en la malliberejo. Rimarkante unu el la malliberuloj li diris:
– Mi estas vere surprizita vidi vin ĉi tie. Vi ja devenas el fame konata familio.
– Jes, ja, sed ĉi tie oni ja ne konsideras tion.
– Via geedzeco certe saviĝus, se vi provus konsenti al li pri liaj interesoj. Pri kio li estas interesata?
– Pri la knabinoj en la kontoro.
Matilda, vidvino de la relgardisto Jonson, tre volonte dezirus posedi pligrandigitan foton de sia mortinta edzo, sur kiu li pozas, vestite per relgardista ĉapelo. Ŝi eniras en la lokan fotobutikon kaj esprimas sian deziron per demando, ĉu la granda ĉapelo eble povus esti forretuŝita el la bildo. La fotografisto volontas tion fari laŭ ŝia deziro, sed demandas, je kiu flanko ŝia edzo havis la hardisigon.
– Tion mi ne memoras, sed tion vi ja vidos, demetinte lian ĉapelon.
– Ĉu vi ne havas naztukon, maljuna virino demandis la etan Antonon, kiam li kun muko en la nazo ludis en sablamaso.
– Jes, mi havas, diris Antono, sed panjo estas dirinta, ke mi ne rajtas pruntedoni ĝin al iu.
Li: Vespere ni tre agrable ordigos por ni.
Ŝi: Kion ni faros?
– Mi aĉetis tri kinobiletojn.
– Tri? Kiu do akompanos nin?
– Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.
Kolonelo inspektis la novajn rekrutojn kaj ekrimarkis imponan junulon.
– Bone, diris la kolonelo, vi ŝajnas al mi vere militista. Mi deziras premi vian manon. Nun vi povas diri al via patro, ke al vi estis permesite premi manon de kolonelo. Kio estas via patro?
– Generalo, s-ro kolonelo.
La kvarjara Kaĉjo envenas en la ĉambron dum la daŭro de la festeno, laŭte kriante: – Estas cimo sur la muro de la kuirejo.
– Silentu, knabeto, la patrino ekscitite diris. Absolute ne estas cimo, ĝi estas nur najlokapo.
Kaĉjo foriris, sed tuj revenis kriante, je amuziĝo al la ĉeestantoj:
– Panjo, nun iras la najlokapo.
Knabeto venis, kurante al la patrolanta policisto: – Rapidu, policisto – mia paĉjo kaj mia najbaro interbatiĝas. La policisto kunkuris kaj ekvidis du virojn, kiuj vere donis unu al la alia la plej luksajn bluaĵojn kaj “lardolipojn”.
– Kiu el ili estas via patro? demandis la policisto.
– Estas ĝuste tio, pri kio ili interbatiĝas.
Kuracisto: Ekzistas bedaŭrinde nenia espero, ke via edzo povus komenci la laboron en du monatoj.
Sinjorino P.: Tion mi devas tuj diri al li. Tio certe plivigligos lin.
– Panjo, ĉu estas vere, ke la instruistino en la lernejo ricevas salajron?
– Jes certe, knabineto.
– Kiel malĝuste. Ŝi nur demandas nin, sed ni, kiuj devas scii la respondojn, ricevas nenion.
Viro ekmalsaniĝis. Lia edzino telefone alvokis kuraciston, kiu, post esploro de la viro, donis la diagnozon: “apendicito”.
– Estas erare! ekdiris la viro.
– Absolute estas apendicito! diris la kuracisto iomete ĉagrenite.
– S-ro doktoro, vi eraras, rediris la viro, kaj daŭrigis: Edzino mia, montru al la doktoro mian apendicon, kiu kuŝas en boteleto kun alkoholo.
En la lernejo la instruisto parolis pri gramofonoj kaj aliaj modernaj inventaĵoj.
– Ĉu iu el vi scias, li demandis, el kio estis farita la unua parolada maŝino?
– Jes, instruisto, respondis eta Friĉjo, el ripo.
– Kaj mi atentigas vin pri ankoraŭ unu afero: Ĉe ni vi devas dormi sur kanapo.
– Volonte, sinjorino. Sed nur dum la tagoj.
Filo: – Patro, en ĉi tiu jaro vi havos grandan profiton.
Patro: – Kiel?
Filo: – Por la venonta lerneja jaro vi ne bezonas aĉeti al mi novajn lernolibrojn.
– Doktoro, mi ne povas spiri tra la nazo...
– Spiru do tra la buŝo.
– Kiom kostas?
– Dek kronojn.
– Panjo, ĉu vi scias la kuban mezuron de tiu ĉi bierbarelo?
Patrino: – Ho ne. Demandu la patron.
La kolonelo estas tre fervora por la manĝigo al la regimento. Iam li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon, kaj kun embarasitaj mienoj provas rapide malaperi el lia vido.
– Haltu. Havigu al mi kuleron.
Kulero havigata. La kolonelo gustumas kaj kriegas:
– Kia diabla aĉaĵo estas ĉi tio? Tio ja gustas kiel manĝaĵo por porkoj.
– Jes, kolonelo, ĝi estas por porkoj.
Juĝisto: – Vi ja estis atestanto dum la batado inter la geedzoj Larson. Kian impreson vi ricevis de tio?
– Ke mi neniam edziĝos.
Larĉjo venas al sia ludkamaradeto Olle por viziti lin. Larĉjo restas apud la pordo, kaj ŝajnas malkvietiĝi kaj demandas:
– Mi eble ne rajtas eniri, ĉar miaj piedoj estas malpuraj.
– Certe. Vi ja ne bezonos depreni viajn ŝuojn.
Streĉe penigita edzo envenis butikon ekĝemante:
– Mi deziras aĉeti paron da gantoj al mia edzino.
– Kian koloron?
– Estas egale.
– Kian numeron?
– Estas egale.
– Je kia prezo?
– Estas egale. Ŝi tamen venos por ŝanĝi ilin.
La uzinestro estas kune kun amikoj kaj najbaroj en la arbaro por ĉasi alkojn. Subite moviĝis io en la arbedoj. La uzinestro levis la pafilon kaj ekpafis. Poste li kriis:
– Ĉu Svenson estas ĉi tie?
– Jes.
– Ĉu Jonson estas ĉi tie?
– Jes.
– Ĉu Carson ankaŭ estas ĉi tie?
– Jes.
– Do estas alko, efektive.
Instruisto: – Georgo, se mi nun ekzemple pruntedonus al via patro centkronan monbileton, kaj li promesas al mi repagi la sumon po 20 kronoj ĉiun monaton, kiom da mono li do ŝuldas al mi post tri monatoj?
Georgo: – Cent kronojn.
– Vi ja eĉ ne scipovas la plej simplan kalkulon, vi knabo.
– Ho, jes, sed sinjoro magistro, vi ne konas mian patron.
Norlandano dum kongreso koleriĝis je skania kolego kaj ĵetis fine al li jenan salvon:
Globlagra inĝeniero, gastante sian bonan amikon, la grandbienulon, necese volis partopreni leporĉasadon. Oni ekipis la inĝenieron per pafilo, kaj kune kun arbargardisto ili foriris en la arbaron.
Leporo aperis en la pafdistancon multfoje kaj la inĝeniero pafis fojon post fojo. Tamen sen trafi la leporon, kiu estis tre vigla kaj rapidmova. La arbargardisto alpaŝis al la embuskejo demandante:
– Ĉu vi, s-ro inĝeniero, intencas kunporti la leporon hejmen aŭ nur munti globlagrojn sur ĝin?
– Vi nenian inteligentecon havas tie* malsupre.
La skaniano, kiu ĉagreniĝis, petis parolon kaj montris al sia frunto respondante:
– Nee, sed ni havas nian inteligentecon ĉi supre.
* malsupre en Skanio.
Ŝi: – Ĉu vi vere per telefono diris al mia patro, ke ni gefianĉiĝis? Kion li respondis?
– Jes mi ne scias, ĉu estas li, kiu respondis, aŭ ĉu estis la fulmotondro, kiu muĝegis.
Ĉefserĝento demandis, ĉu iu el la rekrutoj estas sperta pri ĝardenlaboro. Numero 81 Svenson sin anoncas.
– Estas bone, tiuokaze iru en mian koloniĝardenon, kaj elterigu korbon da terpomoj.
Post kelke da tempo la serĝento inspektas kaj trovas Svenson en kavaĵo du metrojn profunda.
– Pro Dio, kion vi faras? Tie vi ja ne povas trovi terpomojn?
– Nee, ekĝemas Svenson, interplektante la manojn super la tenilo de fosilo, sed en la komenco mi trovis kelkajn.
La poŝtadministrado havas siajn ĉagrenojn iufoje pro la klientoj. La poŝtekspedisto redonis leteron tra la giĉeton kun la klarigo, ke ĝi estas tro peza – plej bone surglui ankoraŭ unu poŝtmarkon sur ĝin.
– Ĉu ĝi tiuokaze iĝos malpli peza, scivolis la kliento.
Militservodeva skribhelpanto, kiu sidis dormetante en la oficejo, subite vekiĝis el la dormo pro akresona telefonsignalo. Li respondis per laca kaj peniga voĉo demandante, pro kio oni tiamaniere ĝenas lin dum la laboro.
– Ĉu vi ne scias, kun kiu vi parolas? diris la malafabla voĉo en la alia fino de la dratoj.
– Ne.
– Jes, estas la kolonelo, kiu parolas.
– Ĉu vi, kolonelo, scias, kun kiu vi parolas, demandis la militservulo.
– Ne.
– Estas ja bonŝanco por mi, diris la militservulo, surmetante la aŭskultilon.
Sinjorino ekfalis en la akvon, kaj kavalireca sinjoro proponis helpon al ŝi. De sur la kajo li etendis sian pluvombrelon al ŝi.
– Dankon, ŝi diris, mi opinias, ke ĝi ne povas helpi min, ĉar mi jam estas tute tramalseka.
Okazis antaŭ nelonge:
– Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola? demandis la juĝisto.
– Tion mi ne scias, respondis la atestanto.
– Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
– Jes, ĝuste tion, respondis la atestanto, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.
“Galupa”* intervjuanto iam venis al onklino Fredrika por intervjui ŝin. Estis vespere, kaj preskaŭ ĉiuj ŝiaj infanoj atendis ekster la banĉambro. Nur du el la sep povas bani sin samtempe. La intervjuanto, rigardante la lavadon, diris:
– Ĉu vi ne povus havi helpon de via edzo?
– Li mortis antaŭ dekdu jaroj, diris Fredrika, metante la vican infanon sub la duŝon.
La intervjuanto rigardis la infanaron, kaj konstatis, ke ĉiuj estis pli junaj ol dekdu jaroj.
– Kies infanoj estas ĉiuj ĉi tiuj? li diris mirante.
– Miaj, fiere diris Fredrika. Estas ja ne mi, kiu estas mortinta, sed mia edzo.
* “Gallup”. La vorto devenas de usona institucio por esplorado de la publika opinio.
– Nu, kion vi diras pri tio, ke estiĝos dekstra trafiko?
– Estas egale. Ne estos pli da loko por la trafiko sur tiu flanko.
Pri la diferenco inter tempo kaj eterneco, klarigis la profesoro al sia juna tablonajbarino: – Kara fraŭlino, pasus tempo por mi klarigi tion, sed pasus eterneco antaŭ ol vi komprenus tion.
– Kial vi batis lin?
– Pro tio ke li moke nomis min hipopotamo.
– Kiam tio okazis?
– Kiam ni renkontiĝis antaŭ du jaroj.
– Sed la batiĝo ja okazis hieraŭ.
– Jes, sed nur hieraŭ mi vidis hipopotamon.
– Kion vi faras, knabineto? Ĉu vi intencas doni la buterpanon al la kokinoj?
– Ne, mi volas nur, ke ili metu iom da ovo sur ĝin.
– Ho, kiel soifa mi estas.
– Estas por mi granda ĝojo doni al vi iom da akvo.
– Mi diris soifa, ne malpura.
Fiŝkaptisto: – Mi certigas al vi, ke la fiŝo vere estis tiel granda. Mi neniam vidis tian fiŝon.
La amiko: – Mi kredas vin.
Amiko renkontis festenemulon postmizeran kaj demandis al li:
– Kie vi pasigis la hieraŭan vesperon? Vi ja havas vunditan vizaĝon.
– Ho je-es, vi ja po-povas kom-kom-pre-ni, mi festenis, kaj kiam mi ir-iris hej-hejmen for de la festeno, su-subite la stra-strato ekstar-staris antaŭ min kaj ba-bategis min en la vizaĝon.
Dir. P: – Ĉu vi fraŭlino, havas iajn realajn meritojn por ĉi tiu sekretaria ofico?
Fraŭlino K.: – Meritojn? Jes, tion mi povas diri. En la kvar plej lastaj oficoj, kiujn mi havis, mi estis devigita fini pro la ordonoj de la direktoredzinoj.
– Amiketo mia, kiel vi progresas pri la lernotasko?
– Mi legas ĉion, kion mi povas.
– Ĉu ne estus pli bone, se vi legus ĉion, kion vi ne scipovas?
Kalvulo en razejo.
Barbiro: – Kion vi deziras?
– Forrazu la barbon, kaj metu ĝin sur mian kapon.
Kredeble li estas tre kapabla plialtigi sian salajron.
– Mi opinias, ke tio ne estas tiel stranga. Kiam li antaŭ nelonge dum la nokto sonĝis pri sia ĉefo, li notis tion kiel preterhoran laboron.
– Oni prenas kavan tubon...
– Sed, lektoro, ĉiuj tuboj ja estas kavaj.
– Jes, certe. Sed en ĉi tiu klaso oni ne povas sufiĉe klare esprimi sin.
– Okaze elironte vespere, mi vetas kun mia edzino, ke mi venos hejmen antaŭ la dekdua.
– Sed kiel do okazos.
– Jes, kutime mi lasas al ŝi gajni.
– En la vitrofarejo en H. oni fabrikas glason, kiu ne faras makulan cirklon sur la tablo.
– Ĉu vere, kiel ĝi aspektas?
– Ĝi havas kvadratan bazon.
La sekreto eduki infanojn estas scii, kiam oni malpacienciĝos.
En lernejo la instruisto klarigas al la infanoj, ke la naturo egaligas la mankojn. Do, se oni perdas la vidkapablon de unu okulo, la vidakreco iĝos tiom pli bona en la alia okulo k.t.p.
– Ĉu estas el vi, kiu povas doni alian ekzemplon? demandis la instruisto.
Eva levis la manon:
– Se iu havas kruron tro mallongan, tiuokaze la alia estas tiom pli longa.
Juĝisto: – Vi ne bezonas plu nei. Jen antaŭ vi staras tri atestantoj, kiuj vidis, ke vi faris la krimon.
Akuzito: – Kion signifas tri atestoj? Mi povas nomi mil homojn, kiuj ne vidis tion.
Instruisto: – Tradicio estas io, kio pasas de patroj al filoj. Nun Jocĵo, faru frazon kun la vorto ”tradicio”.
Joĉjo: – hieraŭ mi grimpis sur la ĉerizarbon, kaj mi ŝiris mian tradicion.
Kvarjara Susanne renkontas onklinon, kiu trenas ĝemelveturileton kun la beboj kuŝantaj unu kontraŭ la alia.
Ŝi genufleksas kaj demandas:
– De kiu vi ricevis tiun ĉi bebon, onklino?
– De Dio, mia amikineto.
– Jes, mi komprenas ke estas diferenco. Ni ricevis nian bebon de la akuŝistino, sed ĝi havas kapon nur en unu fino.
Ŝi ploraĉis: – Vi rompis vian promeson al mi.
– Ne estu malĝoja pro tio, li diris. Vi ricevos novan...
Instruisto rakontas pri la kuraĝo kaj forto de leono.
– Ĉu vi nun povas nomi beston, kiun la leono timas?
Unu, el la knabaro fervore signalas per la mano.
– Nu, ni aŭskultu.
– La leoninon.
Reportero vidis viron elveni el la leonkaĝo.
– Vi kredeble estas la sentima leona dresisto, pri kiu la tuta urbanaro parolas, ĉu ne?
– Ne, tute ne, li dormas en la veturilo tie. Mi nur enestis por purigi la dentojn de la leonoj.
Sinjoro Svenson lastmomente sin savis for de furioza virbovo. Veninte trans la ŝtonbarilon, li minace levis la pugnon kontraŭ la virbovo dirante:
– Kaj pri tio ĉi estas la danko, por ke mi de post dudek jaroj estas vegetarano.
– Hieraŭ mi kantis serenadon por tiu belulino, kiu ĉisemajne enloĝiĝis en la domo vidalvide al ĉi tiu.
– Nu, kio okazis?
– Ŝi transĵetis al mi malhele ruĝan rozon.
– Ĉu pro atako de subita amo?
– Ne, sed per dukilograma florpoto!
La nova aŭtoposedanto provis la novakiraĵon. Apud li sidis lia maltrankvila edzino, kiu senĉese tedadmonis lin pri lia veturado. Fine la viro kolere kriegis:
– Ĉu estas vi aŭ mi kiu veturigas?
– Ho, pro Dio, diris la edzino, ĉu vi nun eĉ ne mem scias tion.
– Kial oni nomas la uraganojn je virinaj nomoj?
– Tion ja komprenas ĉiu ajn, kiu estas vidinta antaŭkristnaskan purigadon.
Onklino Augusta en la vilaĝo Biarum iĝos okdekjara. Kelkaj geamikoj kune kolektis monon por aĉeti libron al ŝi je la naskiĝotago. Ili telefonis al la librovendisto en la urbo kaj mendis ”Predikaron” de la preposto Engstrom. Sed la librovendisto miskomprenis kaj sendis al ŝi ŝercolibron de Albert Engstrom. Poste, kiam la geamikoj renkontiĝis ili demandis al Augusta:
– Kiel plaĉis al vi la libro, kiun vi ricevis?
Tiam diris Augusta:
– Estas tre bona libro. Se mi ne estus sciinta, ke tio estas vortoj de Dio, kiujn mi legis, mi certe estus ridinta ĝismorte.
Panjo, hieraŭ Julle devis iri hejmen el la lernejo, ĉar li ne lavis sin.
– Ĉu tio helpis?
– Jes, panjo. Hodiaŭ venis ok infanoj, kiuj estis nelavitaj.
Pro kio vi ploregas, knabeto?
– Enbatante najlon, paĉjo batis sin sur la dikfingron.
– Ĉu vi, granda knabo, ploregas pro tio? Ridu anstataŭe.
– Jes, sed ĝuste tion mi faris.
Eta Nina: – Ne-e, vi ne rajtas kisi min, avino.
Avino: – Kial mi ne rajtas tion, kara infano?
Nina: – Ne-e, ĉar paĉjo diris hodiaŭ matene, ke vi havas langon, kiu estas akra kiel raztranĉilo.
– Kiun motivon havis la geedzoj separiĝi?
– Ili estis geedzoj.
– Ĉu jes, juna viro, vi volas edziĝi kun mia filino? Sed, ĉu vi havas monon por tio?
– Monon? Ĉu vi intencas vendi ŝin, s-ro direktoro.
Estas la unua tago por komencantoj kaj la instruistino rakontas amuzajn historietojn, bonhumorigante la infanojn. Ŝi videble bone sukcesas, ĉar, kiam la lecionoj estas finitaj por la tago, la eta Greta alpaŝis al ŝi dirante:
– Povas okazi, ke mi revenos morgaŭ.
– Tiu junulo, al kiu vi intencas fianĉiniĝi, ĉu li posedas monon?
– Kiel komike, paĉjo, precize la saman li demandis pri vi.
Inter la multaj amindaj anekdotoj, kiuj rakontiĝas pri la mortinta papo Johannes XXIII, unu pritraktas liajn solajn promenadojn interne en la Vatikano. Unu el la kardinaloj demandis lin, ĉu oni malhelpu la homojn eniri la katedralon de S:ta Petro, por ke ili ne fiksrigardu lin.
– Ho ne, respondis ridetante la papo, mi kondutos konvene kaj ne kaŭzos ian skandalon.
Okazis en vilaĝo, ke viro estis petinta pri telefoninstalo en sian hejmon, sed la telefonlaboristoj ne alvenis. Post longa atendado la viro iris al najbaro por telefoni al la telegrafdirektoro. Li demandis:
– Ĉu vi uzas semojn aŭ plantojn, kiam vi aranĝas telefonajn fostojn?
La postan tagon oni komencis la instalon de la mendita telefono.
Benzinvendisto ekĝemis: – Tiel okazas la tutan tagon, se mi malfermas la aŭton de antaŭe la motoro estas malantaŭe, kaj mi faras tion malantaŭe ĝi estas antaŭe.
Meze de la malluma nokto, ŝi venis trotetante sur la promenada ferdeko de la vaporŝipo.
– Ŝipkelnerestro, kiel ni kuŝas tute senmove?
– Estas nebulo. Oni ne povas vidi antaŭen laŭ la rivero.
– Sed mi ja povas vidi la stelojn super ni.
– Ho jes, sinjorino, sed nur se la vaporkaldronoj eksplodos, ni iros tiun vojon.
Estas leciono pri kristanismo en lernejo, La instruistino parolas pri preĝeja jaro kaj demandas la infanojn:
– Ĉu vi scias, kiam la pasiotempo okazas?
Nur eta Karin ŝajnas scii tion, svingas la manon, kaj iom hezite diras:
– Proksimume je la deksesa aŭ deksepa jaro.
Per Olson estas akuzita ĉe la tribunalo, pro tio ke li translokigis la garbaron de la najbaro al siaj propraj grenkampoj.
– Kio kaŭzis, ke vi faris tion? demandis la juĝisto.
– Ho jes, mi eble estas iom stranga, Per respondis.
– Ĉu iam okazis, ke vi translokigis viajn proprajn garbarojn al la kampoj de la najbaro? la juĝisto demandis.
– Ne-e, tiel stranga mi ne estas.
La juna edzino lumradiis pro ĝojo, kiam ŝia edzo hejmenvenis.
– Kara vi, ŝi diris, panjo mia ĵus skribis, ke ŝi volus viziti nin. Sed iĝos ja por la panjo tro multekosta vojaĝi tiel longvoje. Ĉu vi opinias, ke ni povus helpi al ŝi per iom da mono.
– Jes ja, karulino, diris la juna edzo, kisante sian edzinon. Skribu al ŝi, ke mi volonte pagos la hejmenvojaĝon por ŝi.
– Ĉu viaj abeloj donis al vi multe da mielo ĉijare?
– Ne, sed ili pikvundis mian bopatrinon multajn fojojn.
Estis terura bruego en la kuirejo, kaj la konsuledzino tuj rapidas tien.
– Kia terura bruego ĉi tie?
– Bruego? respondas malafable la servistino. Ĉu vi, s-ino konsuledzino, eble opinias, ke oni povas neaŭdeble frakasi dekduon da teleroj?
– Ĉu vi vere intencas edziĝi al tiu juna virino? Vi ja povus esti ŝia patro.
– Neeble. Mi ja eĉ ne konas ŝian patrinon.
Estas interbatado en Delsbo, kaj malfrue en la nokto oni alvenas al la kuracisto, portante viron, kiu estas en malbonega stato. La kuracisto bandaĝas liajn vundojn, sed kiam liaj akompanantoj estas forirontaj, unu el ili turnas sin en la pordo dirante:
– Ne penvaloras por vi, s-ro d-ro, enlitiĝi. Ni baldaŭ revenos, portante tiun viron, kiu okazigis ĉi tion.
– Edziniĝi? ŝi diris. Mi havas hundon, kiu murmuras, papagon, kiu blasfemas, kahelfornon, kiu fumegas kaj katon, kiu ĉiunokte kuras ekstere. Kial mi havus viron...?
– Mi jam legis, ke malbelaj virinoj estas la plej bonaj dommastrinoj.
– Ĉu vere? Do vi opinias, ke mi estas malbela.
– Ne ne, kara vi, male, male.
– Kion vi studados en Upsala?
La filo de la riĉa bienposedanto Folin:
– Mi kunportos 10,000 kronojn kaj finstudos ilin unue, poste mi vidu.
Estis premiado de ĉevaloj sur la foirejo apud la stacidomo en stacia vilaĝo. Oni estis lokiginta la ĉevalojn akurate sub la dormoĉambra fenestro de la staciestro, kiu loĝis en la dua etaĝo de la domo.
Kiel kutime la ĉavaloj ofte eligas malbonan odoron, kaj pro tio la staciestro incitiĝis. Dum oni okupiĝis pri premiado, la staciestro elŝovis sian kapon tra la malfermitan fenestron kriegante: – Forkonduku la ĉevalaĉojn. Malbonodoras tiel malbenite en mia dormoĉambro. Memfida kamparano rapide respondis: – Tio tute ne ĝenas la ĉevalojn, sinjoro staciestro.
– Diru, direktoro, ĉu estas vere, kiel oni diras, ke vi postkuras knabinojn?
– Je-es, fraŭlineto, sed mi neniam bezonas kuri rapide.
– Via edzino faras impreson de iom scivola virino.
– Estas ĝuste. Estas egale malfacile kaŝi sekreton por ŝi, kiel kontrabandi sunleviĝon preter virkoko.
– Kel longe vi estis kondamnita resti ĉi tie? demandis malliberulo sian novan kamaradon.
– 99 jarojn. Kaj kiel longe vi restos ĉi tie?
– 73 jarojn.
– Tiuokaze estos pli bone, ke vi okupos la liton, kiu staras pli proksime al la pordo, ĉar vi ja liberiĝos unue.
La urbkuracisto, la skabeno kaj la apotekisto sidis parolante pri la vivo.
– Tio eble ŝajnas stranga, diras la urbkuracisto, sed fakto estas, ke mia edzino naskis ĝemelojn tuj post kiam ŝi estis leginta la libron ”Du fratoj”.
– Kiel strange, diris la apotekisto, mia edzino naskis trinaskitojn, ĝuste kiam ŝi estis komencinta legi la libron ”La tri muskedistoj”.
La skabeno ekstaris, tre pala.
– Mi devas iri hejmen, li flustris raŭke, mi vidis, ke mia edzino sidis legante la libron ”Ali Baba kaj la kvardek rabistoj”.
– Panjo, mi ne povas edziniĝi al Goran. Li estas ateisto, kaj li ne kredas, ke infero ekzistas.
– Edziniĝu vi al li. Ni baldaŭ igos lin ŝanĝi opinion.
– Ĉu vi povas diri, kio estas vaporo?
– Ho jes, ĝi estas akvo, kiu ŝvitas.
Juĝisto: – Vi do konfesas, ke vi trompis la aĉetinton, ĉar vi asertis pri la ĉevalo, ke ĝi estas du jaroj pli juna ol ĝi fakte estas.
– Jes, sinjoro juĝisto, sed bonvolu konsideri, ke ĝi estas ĉevalino.
En nokto antaŭ nelonge spicaĵisto Svenson aŭdis bruon malsupre el la butiko kaj rapidis tien por inspekti. Ĝuste. Estis enrompŝtelisto.
– Kion vi faras ĉi tie? scivolis Svenson, kaj aspektis minacema.
– Honeste dirite, mi serĉas monon, diris la ŝtelisto.
– Hm, diris Sveson. Ĉu ni ne povus helpi unu la alian? Se ni trovus ion, ni egale interdividu.
La maljuna sinjorino en la fervoja kupeo tre embarasiĝis. Ŝia hundeto faris naturbezonon sur la plankon. Kiam la konduktoro alvenis, ŝi provis senkulpigi la hundeton.
– Bona konduktoro, ŝi diris, mi ne povis antaŭsenti, ke tio okazus. Ĝi ne faris tion antaŭe.
– Ĉu vere, diris la konduktoro. Kiom da jaroj ĝi havas?
– Tri jarojn.
– Nu, do mi devas diri, ke estas vera bezono.
– Knaboj, diris la nova ĉefo, je sia unua renkonto kun la viraro sur la granda hangarŝipo, estas unu afero, kiun mi volas, ke vi memoru. Ĉi tiu ŝipo ne estas mia. Ni ĉiuj ĝin posedas komune. Ĝi estas nia ŝipo.
– Buboj, aŭdiĝis el unu el la sekcioj, ĉu ni vendu ĝin.
– Senespere, diris la advokato, mi ne povas ĉeesti en festeno sen renkonti personon, kiu petas pri senpaga konsilo.
– Simile ĉi tie, diris la kuracisto, sed estas por mi pli facile eviti tion. Mi diras nur: Demetu la vestojn.
– Kiel vi povas esti certa, ke estas mi, kiun vi amas?
– Mi faris esploron en la imposta registro.
La jena rakonto ŝajnas esti tia pri vera demokratio. Estis zoologia leciono en la tria klaso, kaj la instruisto havis kun si leporeton por montrada celo.
Estiĝis vigla diskuto pri tio, ĉu la leporo estas de vira aŭ ina sekso. Knabeto, kredeble bone sciante pri modernaj pedagogiaj metodoj, fine mansignis:
– Ni voĉdonu pri tio.
Sendknabo hazarde per sia motorbiciklo puŝis al grandampleksa, maljuna virino – des pli bone sen menciinda difekto. Ĉagrenite, ŝi ekstaris dirante:
– Verŝajne estas al vi neeble preterveturi ĉeflanke de mi, malĝentilulo.
– Ho jes, sed mi ne estis certa, ĉu la benzino sufiĉus.
Ŝia scio pri geografio ne estis tre granda. Iun tagon amikino demandis al ŝi:
– Kiel progresas via kuzo, kiu iris al Ameriko pasintan jaron?
– Mi kredas, ke li jam ne estas tie.
– Kiel? Ĉu vere?
– Ne, li verŝajne estas en Ĉinujo. Ĉar en lia plej lasta letero li skribis, ke li vivadas en Sing-Sing.
– Kiu estas la antaŭnomo de via patro? demandis instruistino al knabineto.
– Mi ne scias, iĝis la respondo.
– Nu, ĉu vi eble scias, per kiu nomo via patrino nomas lin?
– Vi maljuna azeno.
Ann-Sofie, 4 ½ jara, estis vizitinta konatan familion. Vespere post reveno preĝante sian preĝon, ŝi finis per: ke Dio gardu onklon Allan.
Ŝia patrino demandis, ĉu ŝi ne ankaŭ preĝu por la onklino:
– Ne, ŝi helpu sin mem.
– Kuracisto preskribis, ke mi trinku akvon unu horon antaŭ la manĝo.
– Nu, ĉu vi faris tion?
– Ne, mi ne kapablis daŭrigi pli ol dum dek minutoj.
La feliĉaj geedzoj Perterson ricevis sian unuan infanon, kaj pro la ĝojo, la bogepatroj donacis al la infaneto grandan arĝentan pokalon por ornamo de la komodo.
La jaroj pasis, kaj iom post iom tie sur la komodo staras dek tiaj pokaloj.
Iutage pastro vizite alvenis. La interparolo iris malvigle, kaj, ekrimarkante la pokalojn, la pastro kaptis la okazon trovi novan paroltemon. Li demandis:
– Diru, sinjoro Peterson, kiun sportbranĉon vi praktikas?
Pastro Macintosh rimarkis, ke lia edzino zorgeme esploris la preĝejan monkesteton.
– Pri kio vi okupiĝas? li demandis iom pli akre ol kutime.
– Estu trankvila, respondis la edzino. Mi nur serĉas konvenan butonon por via nigra redingoto.
Skoto revenas el Aŭstralio post tri jaroj, kaj trovas siajn fratojn treege barbhavaj.
– Sed, kion signifas tio? Kial vi tiel aspektas? ekkriis la frato.
– Ho jes. Forvojaĝante vi ja kunprenis la raztranĉilon.
– Jen estas bela afero. La servistino avizis sian eksiĝon. Ŝi diris, ke vi insultis ŝin telefone hodiaŭ matene.
– He, pro Dio... mi kredis, ke estis kun vi mi parolis.
– Paŭlo, kiel povas esti, ke via adicio ĉiam estas erara?
– Mi ne scias, sinjoro instruisto.
– Ĉu iu helpas al vi?
– Jes, mia patro.
– Kio estas via patro?
– Kelnero.
Poŝtestro: – Sinjoro pastro, paketo venis por vi el la urbo.
Pastro: – Ho jes, certe estas sciencaj libroj, kiujn oni sendis al mi.
Poŝtestro: – Nur bonvolu kiel eble plej baldaŭ forporti tiun sciencon, ĉar ĝi fluas el la kesto.
Ĉefo: – Kio estas la kaŭzo, ke ĉiufoje, kiam mi envenas en vian ĉambron, vi legas ĵurnalon?
Diligenta oficisto: – Viaj kaŭĉukaj plandumoj, sinjoro ĉefo.
Bankdirektoro Guldstrom estis aranĝinta invitfestenon, kaj la gastoj estas el intermiksita speco.
Post la foriro de la gastoj, la direktoro ekrimarkis kuleron sub la tablo, kaj cerbumas:
– Kiu el ili povas havi truon en la poŝo?
– Pensu, kiel la arto disvastiĝas en la mondo.
– ...?
– Jes, ni ja havas artbuteron, artfarunon, artledon, artgrason, artsterkon, kaj ni ankaŭ havas artistojn.
Estis du negocistoj, kiuj pasigis la libertempon en la Riveero kaj interbabilis en la trinkeja bufedo. La babilado pli kaj pli intimiĝis, kaj fine rakontis unu, ke li ricevis 50.000 kronojn de la asekura kompanio, kiam lia domo estas forbrulinta.
– Estas tiu mono, kiun mi nun uzas por mia libertempo, li diris.
– Proksimume tiel same por mi, konfidence la alia diris. Mi ricevis 100.000 kronojn post superakvego. La unua silentis, sed post momento li diris:
– Diru al mi – kiel oni aranĝas superakvegon?
– Estas strange, Anna, kiom da tempo vi bezonis por veni.
– Jes, mastrino, sed mi ne aŭdis la alvokon, antaŭ ol vi vokis la trian fojon.
Ĝardenisto kaptis junan ĉerizŝteliston. Kiel punon la friponeto devas manĝi 200 ĉerizojn kun la kernoj, por ke li havu stomakdoloron. Tio estis la intenco de la ĝardenisto. Kiam la knabo dum la kontrolo de la ĉagrenita ĝardenisto jam manĝis duonon de la ĉerizoj, li subite komencis ridi. Al demandite de la ĝardenisto pro kio li ridas, la knabo respondis:
– Mi pensas nur pri mia frato, kiu ŝtelis melonojn.
En luksa trinkejo la gastejestro preterpasis tablon, kie kelnero ricevas mendon por kelkaj gastoj. Tiam la gastejestro perceptis jenan frazon de la kelnero:
– Jes, bedaŭrinde tre longe estas de kiam ni havis tion. La gastejestro alvokis la kelneron, abrupte akceptante, ke tiel oni absolute ne rajtas diri. Eble oni povas diri, ke ĝi ĵus elĉerpiĝis. Cetere, kio tio estas, kion ni ne havas de antaŭ longe?
– Sunbrilon, gastejestro, sunbrilon.
– Karlo, manĝu ankoraŭ unu kukon.
– Mi ne povas, onklino, mia stomako estas jam tute plena.
– Tiuokaze metu kelkajn en la poŝojn.
– Neeble. Ankaŭ ili estas plenaj.
– Virkoko, diras maljuna grumblema sinjoro, estas bela pruvo, pri kiel frumatene la homoj devas vekiĝi.
– Tute ne, diris lia edzino, ĝi nur pruvas, ke la viroj komencas krii-kriegi, tuj post kiam ili ekmalfermis la okulojn.
La ebriega maljuna ŝipestro Plank envenas en plenplenan tramon kaj provas per plafona benda tenilo kun granda peno teni sin en vertikala pozicio. Inter la pasaĝeroj troviĝas unu el la junaj pastroj de la urbo. Li proponas bonvole al P. sian sidlokon, pro la motivo, ke estus certe pli bone por P. sidi. Tiam P. radiante pro ĝojo ekdiris:
– Dankon, bona pastro, estas amuze trovi homojn, kiuj scias kiel sentiĝas esti ebria.
Fraŭlino en reklamfirmo estis tre sprita, kaj oni konsideris ŝin la plej bona en la sekcio. Iun tagon ŝi elserĉis la ĉefon de la firmo kaj per sia laŭkutima decidema voĉo diris:
– Nu, direktoro, nun mi havu plialtigitan salajron.
– Sed kara fraŭlino Janetop, vi jam havas pli grandan salajron ol via plej proksima superrangulo, kaj li estas edziĝinta kaj havas kvin infanojn.
– Povas esti, respondis la fraŭlino. Sed mi opinias, ke ni ricevas pagon por tio, kion ni ĉi tie faras por la firmo, kaj ne por tio, kion ni faras hejme.
Tri svedoj pasigis la libertempon en Nov-Jorko. Ilia hotelĉambro estis en 99-a etaĝo en nubskrapulo. Kiam ili envenis je la noktomezo, la pedelo sciigis, ke la lifto ne funkcias. Ho ve, diris la svedoj, demetis la paltojn kaj komencis per vigla kuraĝo supreniri laŭ la ŝtuparoj. Por faciligi la tuton, la trio decidis, ke Svenson kantu dum la irado de la 33 unuaj ŝtuparoj, Peterson rakontu anekdotojn dum la 33 unuaj sekvontaj ŝtuparoj, kaj, ke Lundstrom rakontu terurajn detektivrakontojn dum la daŭro de la restantaj ŝtuparoj. Ĉio pasis laŭplane. La plej bona rakonto venis de la lastenomita Lundstrom, kiam li preterpasis la 74-an etaĝon. Li diris:
– Buboj, mi forgesis la pordŝlosilon en la palto malsupre ĉe la pordgardisto.
Amiko, ĉu vi povas elkalkuli, kiom da katvostoj estas bezonataj por la distanco inter la terglobo kaj la luno?
– Hieraŭ mi rakontis al li pri mia tuta vivo.
– Kion li diris?
– Nenion. Sed li malsupren kombis siajn harojn, kiuj stariĝis.
– Ne, kiel mi estus scianta tion?
– Jes, sufiĉas nur unu, se ĝi estas sufiĉe longa.
– Mi havas kvar filinojn, sed neniu el ili estas edziniĝinta.
– Ĉu vere? Mi havas nur unu filinon, sed ĵus mi havis mian kvaran bofilon...
Bonstata vilaĝeto en Skanio ĝojiĝis pro vizito de akvospertulo. Li sin turnas al unu el la gvidantaj personoj scivolante, ĉu oni ne devus havigi akvodistribuejon?
– Ne estas bezonate, iĝis la respondo, ni havas niajn putojn.
– Sed ili ja povas esti danĝeraj el higiena vidpunkto.
– Neniu estas mortinta pro la akvo de la putoj.
– Povas dependi de tio, ke vi estas kutimiĝintaj al ĝi. Sed se iu fremdulo trinkus el ĝi, li povus malsaniĝi.
– Se nin vizitus fremduloj, ni ne regalus ilin per akvo.
– Rigardu, paĉjo, ĉi tiun violonon mi mem faris.
– Tre brave. Kaj de kie vi havis la kordojn?
– El la fortepiano.
– Ne, diris la maljuna terkulturisto, ni tute ne bezonas inĝenierojn por elkalkuli kiamaniere ni aranĝu vojojn. Ni kondukas ŝafon en la terenon kaj tie liberigas ĝin, kaj tiam ĝi iras la plej bonan vojon hejmen.
– Sed, se vi ne havas ŝafon?
– Tiuokaze ni kompreneble vokos inĝenieron.
Amikino al alia:
– Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde hieraŭ vespere mi frue hejmeniras, kaj tiam evidentiĝis al mi, ke li estas hejme.
Juĝisto: – La atestanto diras, ke vi mordis lian orelon.
– Sinjoro juĝisto, estas nur io, kion li diras por kaŭzi ĉagrenon al mi. Vi povas esti certa pri tio, ke estas li mem, kiu faris tion.
– Kion vi opinias dirante, ke mi ŝajne memorigas pri Larson. Li ja estas altkreska kaj ruĝhara, kaj mi estas malalta kaj nigre bukla.
– Jes, ja. Sed ankaŭ li ja ŝuldas al mi cent kronojn.
Sur tribuno paroladis virino ĝis varmiĝo pri la feminisma movado kaj per la pugno frapis la pupitron, elkriante:
– Baldaŭ venos la tago, kiam la virino ricevos la salajron de la viro.
– Jes, vendredon proksiman.
La maljuna patra avino vizitas. Post ĉiu manĝo ŝi interplektas la manojn preĝante:
– Dankon, bona Dio, ke mi ankaŭ hodiaŭ satmanĝis.
Iun tagon ŝi tiom multe interparolis kun la filo, ke ŝi tute forgesis preĝi. Eta Anna-Mari volas helpi, interplektas siajn manojn kaj diras per serena voĉo:
– Dankon bona Dio, ke la avino finfine satiĝis.
Hotelestro: – Sinjoro, belega sunsubiro estas videbla. Ĉu vi ne deziras ĝin rigardi?
Gasto: – Kiom kostas?
– Kion vi faras nuntempe?
– Mi vendas meblojn.
– Ĉu vi vendas multajn?
– Provizore nur miajn proprajn.
La geamindumantoj revadas en la lunbrilo. Ŝi eligis feliĉegan ekĝemon:
– Pro kio dependas, ke vi kisas tiel diece?
– Mi estas vitroblovisto.
La maljuna Ola vizitas la urbon ĉe sia tie aktiva filo, kiu proponas, ke ili kune vizitos elegantan manĝejon. Paginte la manĝaĵon laŭ la kalkulo. Ola murmuris:
– Se mi komprenas ĝuste la prezon de la ŝinkreo, kion ni ricevis, mi havas porkon hejme, kiu malplej valoras dek mil kronojn.
– Mia bona viro, ĉu neniam estis iu, kiu proponis al vi laboron?
– Ho jes, sinjorino, tio okazis du-tri fojojn. Sed cetere ĉiuj estis afablaj al mi.
– Ne, bona ĉefkelnero, pli bongustan bifstekon ol tiun ĉi mi manĝis.
– Ne, almenaŭ ne ĉi tie.
Ne ĉiuj oficiroj estas ŝatataj kaj respektataj de la viroj en la vicaro. Tio povas havi sencon kelkfoje.
– Nu, numero 102, se vi nun rimarkus iun ekfalanta eksterŝipen, kion vi tiam farus?
– Voki: ”Viro eksterŝipen”! kapitano.
– Sed, se vi vidus, ke estas oficiro?
Numero 102 post momenta hezito:
– Kiu el ili, kapitano?
La ege ebria Stuta-Pelle estas survoje hejmen, post partopreno de emtombigo. Fine li alvenas sur fervojon kun mallarĝa relinterspaco.
Kuŝante inter la reloj kaj etendante la brakojn al ili, li faras jenan komenton:
– Estas strange, kiel malalte oni fiksis ĉi tiujn ŝtuparajn apogilojn.
La kvarjara filino de la profesoro estas komenconta en la ludlernejo, sed, pro tio ke ŝi estas tro juna ŝi subnetiĝu sub eta provo pri matureco. La estrino diras:
– Provu nun diri kelkajn vortojn, mia amikineto. Kiajn ajn, nur kelkajn vortojn, kiuj subite envenas en viajn pensojn. La infano sin turnis al la patrino demandante:
– Panjo, ĉu vi opinias, ke la sinjorino deziras logike konstruitajn frazojn, aŭ nur kelkajn indiferentajn rimarkojn?
– Li havas ĉiuokaze malfermitan vizaĝon.
– Jes. Almenaŭ kiam li manĝas.
– Ĉu mi rajtas paroli kun la direktoro?
– Ne, li forvojaĝis.
– Sed mi estas lia edzino.
– Jes, dankon, tion diras ili ĉiuj.
Motorbiciklanto ventrapide venis kun tri pasaĝeroj en la flanka ĉareto kaj du sur la malantaŭa sidloko.
Policisto mansignis kaj kriis: – Haltu!
– Mi ne havas lokon por pluraj, la juna motoristo rekriis, rapide forveturante.
– Unu el la tajpistinoj estas al dir. P. kiel osto en la gorĝo, kaj li estas tre sarkasma kontraŭ ŝi. Iun varmegan somertagon li aliras al ŝi, dirante laŭte kaj klare:
– Kiel, fraŭlino, vi povas tiel malvarme aspekti, kiam ĉiuj aliaj ĉi tie laboras ĝis ŝvitiĝo?
– Pro tio ke vi, direktoro, ĉiam tiel malvarme rigardas min.
Por deteni nedeziratajn turistojn for de sia arbartenero, iu kamparano aranĝis ŝildon kun la teksto: ”Averto. En ĉi tiu arbaro estas disvastigita Corylus avellana”.
– Nun la homoj evitas la terenon, sed la botanikistoj kaŝe ridetas. Corylus avellana nome estas la latina nomo de la avenujo.
– Mia nazo rompiĝis je tri lokoj antaŭ kelka tempo.
– Sed kial do viziti tiajn lokojn?
La instruistino parolas pri manĝaĵo al la etaj unua-klasanoj. Ŝi klarigas, ke ni akiras bovaĵon el la bovo, ŝafidaĵon el la ŝafido, bovidaĵon el la bovido k.t.p. Knabineto stariĝas kaj aliras al la instruistino. Ŝi malkviete rigardas la instruistinon kaj demandas:
– Sed, instruistino, marista lumbaĵo do?
La atmosfero estas streĉita dum la ripetado en la televida teatro. Ĉio pasis malĝuste por la reĝisoro, kiu fine malespere ekkriis:
– Donu al mi ian senvaloraĵon, kiun mi povus frakasi. Silento. Jen venis de unu el la teknikistoj:
– Batu la kapon kontraŭ la muron.
Domo konstruata subite renversiĝis. – Kio okazis? la konstruinĝeniero demandis.
Unu el la laboristoj respondis: – Mi absolute ne scias. Kiam ni forprenis la konstrustablegojn la domo disfalegis.
– Kiaj idiotoj, la inĝeniero ekkriis. Mi ja diris al vi, ke vi ne forprenu la konstrustablegojn, antaŭ ol kiam la tublinioj estas muntitaj kaj la tapetoj surgluitaj.
Policisto haltigis peze ŝarĝitan aŭtomobilon kaj petis la ŝoforon veni eksteren.
– Kie vi havas la malantaŭan lumigilon?
La ŝoforo ĉirkaŭiras la aŭton, gratas la harojn, sed diras nenion. Ree demandas la policisto:
– Nu, kie vi havas la malantaŭan lumon?
– Vi ĉikanas min pro la foresto de la malantaŭa lumo, vi, sed mi cerbumas pri la foresto de la malbenita trenatĉaro.
– Mia edzino havas tre malbonan kutimon. Ŝi ne enlitiĝas nokte antaŭ ol matene tagiĝas.
– Ĉu vere? Ŝi estas ekstere amindumante junulojn – kompreneble.
– Ne, ŝi sidas hejme, atendante min.
Skaniano vizitas Kopenhagon kaj rigardas la rondan turon, ”Rundetaarn”. Dano diras al li:
– Tiajn altajn turojn vi ne havas en Skanio.
– Ne-ee, tiajn ni ne havas, sed se ni havus tiajn, ili estus multe pli altaj kaj multe pli rondaj.
Gefianĉoj sidis en restoracio. Kiam ili estas forirontaj, ŝi subite rimarkis la perdon de siaj gantoj. Li atendis apud la pordo, dum ŝi reiris al la tablo por serĉi la gantojn. Ŝi sercĉis ĉie, kaj levante la tablotukon ŝi rigardis sub la tablon. Ĝuste tiam la kelnero venis al ŝi, dirante:
– Pardonu, fraŭlino, sed via kavaliro staras tie apud la pordo.
Junulino diras al amikino je enlitiĝo:
– Ĉu vi, dormante, surhavas okulvitrojn?
– Jes, mi volas vidi tiun junulon, pri kiu mi sonĝis lastnokte.
Al knabeto el la kamparo estis permesite kunveturi kun sia patro en la urbon. Ili gastiĝis en hotelo kaj iris en la lifton, kiu supreniris. La knabeto, kiu neniom antaŭe veturis en lifto, aspektis iom mirema.
– Ĉu vi timas? demandis la patro.
– Ho ne, respondis la knabeto. Sed vi – ĉu ne – estas skribinta al Dio kaj informis lin pri nia alveno.
Kamparano vizitas jarfoiron, kondukante maljunan bovinaĉon, kiun li tre intencis vendi.
Bonkreska brutvendisto alpaŝis, demandante:
– Kiom kostas la maljuna avino?
– Jes, ĉar ŝajnas al mi, ke vi estas tiel proksimaj parencoj, mi volas vendi ĝin por malalta prezo.
Juĝisto: – Mi suspektas, ke vi batis la plendanton per ia danĝera atakilo! Jen vidu, kiel li aspektas.
Akuzito: Ne, sinjoro juĝisto, estis tutplene nur manlaboro.
Ŝi: – Ĉiu homo en tiu ĉi urbo babilas pri la kverelo ĉe gesinjoroj Karlson. Unu parto samopinias kun ŝi, kaj alia kun li.
Li: – Mi supozas ke eble ankaŭ ekzistas ordinaraj homoj, kiuj prizorgas siajn proprajn aferojn.
Li: – Mi ne komprenas, kial la viro edziĝas, li ja povas aĉeti papagon por ĉirkaŭ 20 kronoj.
Ŝi: – Ho jes, ankaŭ tiurilate estas pli bone por viroj ol por virinoj. Urso kostas minimume 500 kronoj.
– La knabinoj volas havi po dek dolaroj pli multe en ĉiu semajno, diras la artistĉefo de la noktokluba direktoro.
– Ĉu ili eble minacas per striko?
– Ne, sed ili minacas surmeti la vestojn.
– Ĉu verdire ne ekzistas ia anstataŭaĵo por benzino?
– Ho jes – plandumoj.
Viraro sur ŝipo, kiu ĵetis ankron ĉe riverbuŝo de Sumatra, sopiris al refreŝiga bano, sed ili unue singarde demandis al unu el la enlandanoj, kiu venis sur la ŝipon:
– Ĉu ĉi tie troviĝas ŝarkoj?
– Neniaj ŝarkoj, li certigis al ili.
Do ili sin banis, sed kiam ili estis suprenvenintaj el la bano, unu el la viroj demandis:
– Pro kio ne ekzistas ŝarkoj ĉi tie?
– Tro multe da krokodiloj, iĝis la respondo.
– Ŝi faris lin milionulo dum unu jaro.
– Ĉu eble? Ĉu ŝi do havis monon?
– Ne, sed kiam ili geedziĝis, li estas multmilionulo.
– Nun mi estas aĉetinta la ŝtofon por mia edziniĝa vesto.
– Do vere, vi edziniĝos? Ĉu vi faris bonan elekton?
– Jes, 47 kronoj pometre.
Kiam profesoro Tankberg venas hejmen, li vidas sur la tablo grandan florbukedon, kaj li tuj demandis sian edzinon:
– Amalia, kion signifas ĉiuj ĉi tiuj floroj?
– Hodiaŭ ja estas via 25-jara edziĝotago.
– Tiel afable de vi pensi pri tio, la profesoro laŭdis sian edzinon. Sed diru al mi, kiam vi havos vian edziniĝan datrevenon, por ke ankaŭ mi povu ĝojigi vin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.