La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTARO

Kolektinto kaj tradukinto: Axel A. Helm

©2026 Geo

La Enhavo

1

Amu vian malamikon!

La pastro al la nereformeblulo:

– Vi ja scias, Ola, ke la alkoholo estas via plej danĝera malamiko!

– Jes, sed estas skribite, ke oni devas ami sian malamikon.

– Tre vere, sed ne, ke oni englutu lin, Olga, –  ne, ke oni englutu lin.

En la lernejo

– Se mi diras: “La knabo donis”, kiu tempo estas?

– Pasinta tempo.

– Ĝuste. Kaj kiam mi diras: “Via patro havas monon”, kiu tempo do estas?

– Ĉirkaŭ la unua en la monato.

Ŝanĝiĝas la tempoj

– Sinjorino, en la pasporto estas indikite, ke vi havas nigran hararon, sed via hararo ja estas blonda.

– Ho jes, sed la pasporto estas de la pasinta jaro.

Moderna matematiko

– Mi intencas viziti Parizon dum dek tagoj. Kion vi opinias, amiko Frita. Kiom da mono mi bezonas porti kun mi?

– Dumil markojn, se vi vojaĝos sola. Sed, se vi iros kun via edzino, sufiĉos mil markoj.

Infana intereso

– Pacĵo, ĉu estas vere, ke en la malnova tempo la homoj vivis dum okcent jaroj?

– Jes, fileto, estas vere.

– Kaj diru, ĉu ili devis frekventi lernejon dum ducent jaroj?

Gramatiko

– Diru, Tom, kiel oni uzas la vorton ”pantalono”, ĉu en singularo aŭ pluralo?

– Supre en singularo, malsupre en pluralo.

Praktika anatomio

Malsanulo: La apendico estas tute superflua parteto en la korpo. Mi povas tre bone vivi sen ĝi.

Kuracisto: Vi, jes, sed ni kuracistoj, ne.

Literatura ekzameno

Profesoro: Kion oni konsiderus pri la poeto Goethe, se li nun estus vivanta?

Kandidato: Ke li estas la plej maljuna loĝanto de Germanujo.

Pli altaj studoj

Filino: Post la fino de la mezlernejo mi studos biologion kaj fiziologion.

Patro: Sed estus pli bone, se vi lernus la kuirologion, lavologion kaj kudrologion.

Ne estis bezonate

Meznokte sonoris la telefono ĉe deĵoranta kuracisto. Li ekstaris el sia plej ĉarma dormeto, ekprenis la telefonaŭskultilon, kaj aŭdis eksctitan voĉon: Vi devas tuj veni, s-ro doktoro. Mia fileto englutis korktirilon!

– Mi venos, diris la kuracisto. Sed ĵus kiam li estis ironta, la telefono ree eksonis.

– Vi ne bezonas veni, diris la voĉo, ni jam trovis alian korktirilon.

La scenejo estas akceptejo de okulkuracisto. La kuracisto karese frapetis junan viron sur la ŝultron dirante: – Jes, junulo mia, volonte mi helpus vin ricevi oficon en la administracio, sed mi ne povas, ĉar la vidkapablo de via maldekstra okulo havas nur 0,3.

– Ne tiel malbone, doktoro, ĉar temas pri emajla okulo.

Bankestro konatiĝis kun fotomodelo, enamiĝis, kaj volis edziĝi al ŝi.

Sed unue li volis scii iom pri ŝi kaj sukcesis igi unu el siaj amikoj dungi privatdetektivon por esplori ŝian privatan vivon. Verŝajne li suspektis, ke ŝi eble estas iom frivola.

Iom post iom venis la raportoj de la detektivo:

La nuro en tiu ĉi afero, kiun mi povas kritiki koncerne la virinon, estas, ke ŝi dum la lasta tempo tro ofte vidiĝis kun bankestro, havanta tre dubindan reputacion.

– Nu, kiel estas nun, li ekscitite demandis. Hieraŭ vi diris, ke mi kverelas pri ĉio, kaj hodiaŭ, ke mi kverelas pri nenio.

– Kion vi farus, se vi posedus ĉiun monon en la tuta mondo?

– Do... eble mi repagus miajn ŝuldojn, tiom longe, kiom la mono sufiĉos.

Juĝisto: Kiel vi povis surprizataki tiel maljunan mizerulon?

Akuzito: Jen, mi estus farinta tion antaŭ multaj jaroj, sed ĉiam io intervenis... aŭ li estis en karcero aŭ mi.

– Kial vi ne aĉetas varojn ĉe Andersen?

– Ne, li estis fianĉiĝinta al mia edzino antaŭ ol mi edziĝis al ŝi –  kaj mi vere ne volas komerci kun iu, kiu estas pli saĝa ol mi.

Tro multe dirite

Ili estis forŝovintaj la neĝon de sur la benko en la parko kaj sidiĝis rigardante la stelojn alte super la branĉoj de la arboj.

Ŝi diris:

– Ĉu vi volas edziĝi al mi?

– Jes, li diris.

Poste estiĝis silento. Post momento ŝi diris:

– Kial vi nenion diras?

Li:

– Mi opinias, ke mi jam diris tro multe.

Post la geedziĝo ni aŭtomobile forvojaĝis.

– Kie vi pasigis la mielmonaton?

– En la malsanulejo.

– Sinjoro profesoro, vi havas unu brunan kaj unu nigran ŝuojn sur viaj piedoj.

– Jes, ĉu ne estas strange, ke mi hejme ankaŭ havas egalan paron?

– Ĉu vi aŭdis la teruran fulmotondran veteron hieraŭ vespere?

– Ne, mi sidis babilante kun la bopatrino la tutan vesperon.

Nekonata viro envenis frizejon, ĉirkaŭrigardis kaj demandis:

– Ĉu estas multaj antaŭ mi?

– Kvar personoj, diris la frizisto.

La viro malaperis sed revenis la postan tagon. La sama okazis.

– Ĉu multaj antaŭ mi?

– Kvin personoj.

Kaj la viro ree malaperis.

Ĉi tio ripetiĝis ĉiutage la tutan semajnon.

La frizisto iĝis meditema kaj sendis la metilernanton por sekrete sekvi la viron.

La knabo revenis.

– Nu, ĉu vi vidis, kien li iris?

– Jes.

– Kien?

– Hejmen al via edzino.

Kolera gasto en restoracio alvokis kelneron demandante:

– Kion faras ĉi tiu muŝo en mia supo?

– Ŝajnas al mi, ke ĝi naĝas, sinjoro.

– Ĝuste tion, pastro, diris la novedzo, estas la kvina fojo kiam mi reedziĝas. Bonajn edzinojn oni ja ne povas akiri tro multajn.

Du finnoj ĉasis sovaĝajn anserojn en malebenega tereno, kaj dum ilia serĉado subite unu el ili malbonŝance enakviĝis en marĉon. La alia kuregis al la proksima vilaĝo por havigi helpon.

– Ĉu urĝas, oni demandis en la vilaĝo. Kiel profunde li estas malleviĝinta?

– Ĝis la genuoj.

– Do, ni havas sufiĉe da tempo.

– Ne, ĉar li havas la kapon malsupre.

La instruisto volas provi la inteligentecon de la lernantoj kaj demandas:

– Se tiu ĉi ĉambro estas 6 metrojn longa, 4 metrojn larĝa kaj 3 metrojn alta, la flagstango estas 11 metrojn alta, kaj mia ĉapelo havas grandon de numero 56, ĉu vi povus elkalkuli, kiom da jaroj mi havas?

Kaĉjo suprenetendis sian manon.

– Ĉu vi jam kalkulis tion, Kaĉjo?

– Jes, magistro, vi havas 42 jarojn.

– Estas ĝuste. Sed kiamaniere vi povis elkalkuli tion?

– Hejme en nia bieno ni havas serviston, kiu estas duonidioto, kaj li havas 21 jarojn.

– Sinjorino, lasu al mi diri, ke vi aspektas egale juna kiel via filino.

– Mi petas atentigi vin, ke mi estas la filino.

Junulo serchis okupon en manĝaĵa butiko, kaj la ĉefo demandis lin:

– Ĉu vi havas ian sperton pri nutraĵo?

– Jes, tion oni vere povas diri. Mi manĝis ĉiutage dum dekkvin jaroj.

– Kiel via frato fartas post la operacio?

– Komplikaĵo aliĝis.

– Kiel malĝoje!

– Li fianĉiĝis al la flegistino.

Enskribado de rekrutoj

Unu el ili, afable demandita, al kiu trupspeco li dezirus aparteni, respondis:

– La generalstabo.

– Ĉu vi estas tute freneza, viro?

– Ne, ĉu oni devas esti tia?

– Mi esperas, ke ni ne ĝenis vin tro multe dum la nokto. Estis la rajdklubo, kiu estis hejme ĉe mi.

– Ne, tute ne, sed kiamaniere vi suprenigis la ĉevalojn?

– Aŭskultu, junulo mia, diris la profesoro, ĉu mi rajtas demandi vin, en kiu lernejo vi akiris ĉi tiun maloftan mankon de sciado?

Nenecese

Afraim Karlson envenas en la senlaboruloficejon por stampigi sian karton. Malĝentile li ne demetis sian ĉapon.

Ĉefkontoristo: Demetu vian ĉapon, enirante ĉi tien!

Efraim: Oni ja stampu sur la kapon...

– Knabineto staris sur la trotuaro rigardante ĉevalon – unuopaj ekzempleroj de la bona hejma besto ekzistas ankoraŭ – dum la veturigisto estis en butiko por transdoni siajn varojn. Kiam li elvenis, la knabineto diris al li:

– Nun la ĉevalo ne povas iri plu.

– Kial? demandis la veturigisto.

– La benzino tute elfluis.

Tiel estas skribite

Andersen venis por peti la pastron bapti la lastnaskiton.

La pastro: Kiu estas tiu ĉi laŭ la vico?

A: Numero 14, pastro.

La pastro: Jes, estas ja nur bone, Andersen, sed, ĉu ne sufiĉas nun? Estiĝos tro multaj por vivteni aliokaze.

A: Estas ja skribite: Reproduktu vin kaj plenigu la teron.

La pastro: Jes, sed ne estas skribite, ke nur vi sola faru tion.

Kompromitiĝo

Viro, forvojaĝinte por festi novjaron en granda kunestado, trovis neniun sidlokon deciditan por si. Nur la loko apud la mastrino estis neokupita. Vid-al-vide sur la tablo tronis granda porkkapo kun pomo en sia buŝo.

– Bone, mi sidiĝas apud la porko.

La mastrino ĉagreniĝis pro la sentakta esprimo, kaj la viro provis mildigi sian esprimon:

– Hm, mi kompreneble opinias la rostitan.

– Ĉu vi konas iom pri grandkomercisto Svensson?

– Ne, nur tion, ke li raziĝas je la sama loko kiel mi!

– Kie do?

– En la vilaĝo.

– Estas terure kiel li gestadas per siaj brakoj, kiam li parolas.

– Jes, sed li ja kaptas siajn asertojn el la aero.

Ŝi havas kutimon

Sinjorino Janson estis anoncinta por dungi infanvartistinon. Juna virino venis, aspirante la anoncitan okupon.

– Ĉu vi antaŭe vartis infanojn.

– Jes, tion mi devas diri.

– Ĉu vi ŝatas infanojn?

– Jes, tre.

– Ĉu ili havis infanojn ĉe via antaŭa okupo?

– Jes, tri filojn.

– Kiom da jaroj havis la plej juna?

– Dudek du.

– Monatojn?

– Ne, jarojn?

– Cent kronojn. Estas tro alta prezo por ĉi tiu hundo. Ĉu ni diru la duonon?

– Ne, mi vendas nur la tutan hundon.

La eta fakulo

Instruisto: Jen estas la frazo: “Mia patro aĉetas teatron”. Nun metu ĉi frazon en la tempojn pasintan, estantan kaj venontan.

Fileto de teatra direktoro: “Mia patro havis multan monon... Mia patro aĉetas teatron... Mia patro bankrotos.

Elektra pseŭdonimo

– Antaŭ ol enloĝi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon.

– Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se ĝi ne uzos tro multe da elektra energio.

Antaŭe kaj nun

Du patroj iufoje renkontiĝis en la urbhotelo:

– Strange kiel infanoj ŝanĝiĝas.

– Kiamaniere? Mi oponias, ke miaj infanoj tre similas al si.

– Ho ne. Antaŭ kelkaj jaroj mia filo ne rigardis ion alian ol stansoldatojn, kaj pensis nur pri militistoj, kaj mia filino ne rigardis ion alian ol pupojn. Sed nun estas tute kontraŭe – la knabo strabrigardas nur pupojn, kaj la knabino nur militistojn.

Junulo iam igis sin sprita, dirante al la knabino en la gazetejo:

– Donu al mi la idiotĵurnalon.

Ŝi rapide respondis:

– Tiun ĵurnalon ni ne vendas. Kutime ĝi estas sendata senpere al la membroj.

Du virinoj sidis, diskutante la mondproblemojn. Unu estis edziniĝinta kaj pli aĝa ol la alia, kiu estis en la dua jardeko.

La juna needziniĝinta demandis:

– Kio estas ”fata morgana”?*

– Ho jes, respondis la pli sperta, estas io pri kastelkonstruado en aero, palmoj kaj kameloj. Akurate tiel, kiel ĉe enamiĝo kaj edziniĝo. La tuta agrableco malaperas. Nur la kamelo restas.


* La vortoj devenas de strangaj miraĝoj, kiuj vidiĝas ĉe la marbordoj de Sicilio kaj Kalabrio, kaj, kiuj de la popola fantazio perceptiĝas aŭ kiel admirindaj ĝardenoj aŭ kiel sorĉaĵoj.

Jakobo vizitis la lokan jarfoiron, kaj post gustumado de diversaj dolĉaĵoj li sentis stomakdoloron. Li iris al la apotekisto, kiu promesis kuracon. Antaŭ ol intermiksi la medikamenton, li demandis pri la distanco ĝis la hejmo de Jakobo. Li respondis pri tio, englutis la medikamenton kaj iris hejmen. Kiam li post kelkaj monatoj ree venis en la apotekon, la apotekisto rekonis lin kaj demandis pri la rezultato.

– Ho jes, dankon, diris Jakobo. Vi devus esti iĝinta termezuristo anstataŭ apotekisto, ĉar la distanco ne estis erara eĉ je unu metro.

– Vi estas tute sana, diris psikiatro al laŭdata teatra stelulino el Hollywood. La nura, kiun vi bezonus, estas iom da ŝanĝiĝo.

– Ŝanĝiĝo, kriis la malespera stelulino. Dum la lastaj tri jaroj mi jam ŝanĝis edzon kvar fojojn, kuiristinon sep fojojn, kaj aŭtomobilon ok fojojn... ĉu tio ne estas sufiĉa ŝanĝiĝo?

Sinjorino rondveturas per propra aŭto. Observante telefonlaboriston grimpi supren sur telefonfosto, ŝi diris al si mem:

– Ho, kia stultulo, li eble opinias, ke mi neniam antaŭe direktis aŭtomobilon.

Pensiona gasto: Pluvas tra la plafono en mian ĉambron. Kiel longe tio daŭros?

Gastigantino: Telefonu al la meteorologia servo.

– Numero 83 Johnson, ĉu vi povas diri, kiu estas la plej altranga en skadro?

– Estas la skadrestro.

– Ĝuste. Kaj tiu estas plej proksime sub li?

– La ĉevalo.

Kamparano transportis sterkon per sia ŝarĝveturilo, kaj estis haltigita de knabeto, kiu demandis al li:

– Kien vi transportas ĝin, Onklo?

– Al Nila Palo, li havos ĝin por siaj ĝardenfragoj.

La knabeto, kiu pro ia motivo malŝatis tiun Palo, diris sarkasme:

– Ha, ha, tio konvenas al li. Hejme li manĝas ĝardenfragojn kun kremo kaj sukero.

– Kial vi ne transdonis al ni la milkronan bankbileton, kiun vi trovis? demandis la ĉefpolicisto.

– Mi kredis, ke ĝi estis falsa.

– Kaj kiam vi komprenis, ke ĝi estis nefalsa?

– Kiam mi ŝanĝis ĝin en la banko.

Johano reme transportis komercan vojaĝiston trans la lagon. Estis forta vento, kaj pro tio okazis ne pli bone ol, ke unu el la valizoj de la vojaĝiisto falis en la akvon. Vidante tion, la remisto diris:

– Nun la valizo iris inferen. Ĉu ĝi havas adresetikedon?

– Jes, ĝuste tion.

– Tiuokaze vi certe rericevos ĝin, kiam vi mem alvenos tien.

Malluman vesperon biciklante, Nils hazarde venis renkonte al la distrikta prokuroro.

– Vi devas havi la lanternon lumanta.

– Tion mi ja scias, sed ĝi ne lumas.

– Tiuokaze vi iru piede kaj konduku la biciklon, diris la prokuroro.

– Mi tion ankaŭ provis, sed ĝi tamen ne lumis.

– Bonvolu pesi ĉi tion por mi, diris sinjorino, metante paketon sur la vendotablon.

– Volonte mi tion faros, diris la viandvendisto.

– Ĝi pezas unu kaj duonan kilogramojn.

– Dankon, diris la sinjorino. Estas la ostoj de la rostaĵo je du kilogramoj, kiun vi vendis al mi hieraŭ.

Vestibla sonorilo sonas, kaj sinjoro Hanson mem malfermas la pordon.

Ekstere staras viro demandante:

– Ĉu eble vi estas interesata por aĉeti leteran malfermigilon?

– Ne, dankon, mi jam estas edziniĝinta al unu.

– Mi ne povas ekzakte diri kioma horo estis, kiam mi hejmenvenis hodiaŭ matene, sed eble estis inter la kvara kaj kvina.

– Kiel vi do povas scii tion?

– Ĉiam la horo estas tioma, kiam mi ne scias kioma ĝi estas.

– Ombroflankoj kaj ombroflankoj, ŝi maldolĉe diris. Ĉu estas vere tiel strange, ke mi vidas nur la ombroflankojn de nia geedzeco – tiel ofte, kiel vi kondukis min malantaŭ la lumon?

– La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estis mia opinio, ke estas malĝuste mortigi senkulpajn bestojn.

– Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furaĝon de ili?

– Kial vi tiel malfrue hejmenrevenas?

– La subparoĥestro estis en la vilaĝo, kaj li petis veturi kun mi.

– Pro tio vi ja ne bezonis reveni tiel malfrue.

– Ho, jes, vi komprenu, la ĉevalo ne komprenis eĉ unu vorton el tiuj, kiujn mi diris, post kiam la pastro sidiĝis en la ĉaron.

– Agda, kien vi metis la novajn mantukojn?

– Pro kio vi volas scii tion?

– Mi volas vidi la nomon de nia hotelo en Innsbruck.

– Vi estas tiel silenta, Signe. Vi ne estas dirinta eĉ unu vorton la lastajn dek minutojn.

– Mi havas nenion por diri.

– Ĉu vi neniam diras ion, kiam vi nenion havas por diri.

– Ne.

– Signe. Ĉu vi volas edziniĝi al mi?

Frua matureco

– Ĉu vi scias, kio okazas al tiuj knabinoj, kiuj mensogas?

– Jes! Ili duonpreze veturas per la tramo.

– Pardonu al mi, sinjoro ĉefo, ĉar mi venis tro malfrue. Mi havis fakte malhelpon, sed tio ne estas mia kulpo... estiĝis pligrandigo de nia familio...

La ĉefo: Ne via kulpo? Kies kulpo do estas?

Knabeto envenis en la apotekon demandante:

– Ĉu estas ĉi tie oni vendas ricinoleon?

– Jes, amiketo mia, ĝuste tion.

– Fi, hontu.

– Aŭskultu vi, Johan Pers, tiu bovino, kiun vi vendis al mi mortis pasintan semajnon.

– Estas strange. Tion ĝi neniam faris, kiam mi ĝin havis.

Maljunulino unuan fojon vojaĝus vagonare kaj rigardis tra la giĉeto en la ekspedejon, kie la nekutime bonkreska staciestro sidis.

– Pro Dio, kiel vi estas enveninta tra tiun ĉi etan aperturon? ŝi scivole demandis.

– Mi enrampis, kiam mi estis malgranda, kriegis la kolerega staciestro.

Profesoro Tankberg jam manĝis en la kutima gastejo. Li pagas kaj forlasas la lokon, sed post kelkaj minutoj li ree sidas apud la sama tablo, mendante laŭ la sama menuo kiel antaŭe.

– Sinjoro profesoso, diras diskrete la kulnero al la distritulo, vi ja ĵus manĝis.

– Ĉu vere, respondis la profesoro, fikse rigardante la kelneron.

Poste venis la klarigo:

– Kelnero, tio estas la kulpo de la malbenita turnpordo...

Du malbonfamaj vagistoj renkontiĝis en la malliberejo. Unu estis punata pro ŝtelo de horloĝo, la alia pro ŝtelo de bovino. La lastenomita sarkasme demandis:

– Kioma horo estas?

– Mi opinias, ke nun estas tempo por melki.

– Pensu, kiel strange, profesoro, mia edzo mortis en la datreveno de sia naskiĝtago.

– Hm, mi iam havis konaton, kiu envenis en la mondon ĝuste en sia naskiĝtago.

Preposto estis dunginta viron por prizorgi sian etan terposedaĵon. Bedaŭrinde la nove dungita servisto ne estis sufiĉe sperta rilate al rikoltmaŝinoj. Kiam tia malfunkciis la servisto montris sian koleron pro tio per vortoj, kiuj ne estis konvenaj en pastrejo. La preposto aŭdis la malbenojn kaj moralinstruis lin dirante:

– Kara Botvid, kio okazos al vi, kiam vi mortos? Ĉu vi ne kredas, ke la diablo vin venigos, ĉar vi tiel alvokas lin?

– Ne, respondis Botvid, certe estiĝos pli malbone al vi, s-ro preposto, kiu ĉiudimanĉe staras en la predika katedro parolante malbonon pri li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.