|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ANEKDOTAROKolektinto kaj tradukinto: Axel A. Helm |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Ho, kiel vi aspektas kun tiu bandaĝo ĉirkaŭ la kapo.
– Ho jes, mi estas pikita de kulo.
– Sed tio ja ne povis esti tiel danĝera?
– Ho ne, sed mia frato mortigis ĝin per fosilo.
– Panjo, ĉu vi volas doni al mi novan pupon?
– Estis ja nenia difekto ĉe via malnova.
– Ne sed estas ja ankaŭ nenia difekto ĉe mi, kaj tamen vi ĵus ricevis novan knabineton.
Stefano, 6-jara, vesperpreĝas:
– Bona Dio, lasu min iĝi bonkonduta kaj brava knabo, sed se tio ne povus ordiĝi, tiam donu al panjo iom pli bonajn nervojn.
Ferianta junulino demandas amikinon:
– Kia estis la akvo hodiaŭ ĉe la banstrando?
– Admirinda. Tute plena de viroj.
Sinjoro P. legas la vesperan gazeton kaj diras subite:
– Ĉi tie estas fidinda artikolo, pri kiel oni agu por iĝi centjara.
Sinjorino P: – Donu al mi la gazeton, por ke mi legu ĝin.
Sinjoro P: – Ne-e.
La maljunulino al la kuracisto, kiu ĵus esploris ŝian edzon:
– Hu do, ĉu vi postulas 20 kronojn, por ke vi iomete penikis mian edzon en la ĝorĝon. Ĉi-somere mi pagis 20 kronojn por pentrado de la tuta domo.
– Strange, ke vi kunprenas eksteren tiel maldike vestitan knabeton. La termometro indikas ja plurajn gradojn sub nul.
– Ne estas grave, li ankoraŭ ne komprenas la termometron.
La gasto: – Ĉu tiu ĉi manĝaĵo nomiĝas omaromajonezo? Estas ja tute neniu omaro en ĝi.
La kelnero: – Ĉu vi eble iam vidis ian maristan lumbaĵon kun maristoj en ĝi?
– Kial vi bezonis treni kun vi televidaparaton el Londono? Tian vi egale bone povas aĉeti ĉi-loke.
– Ho jes, sed mi pli ŝatas la anglajn programojn, ĉar ili estas multe pli bonaj ol la svedaj.
La pastro: – Ĉu vi preĝas manĝobenon hejme antaŭ la manĝo?
La knabo: – Tion mi ne bezonas. Panjo estas tre lerta kuiri bonan manĝaĵon.
Unue estis vakcinado kontraŭ polimjelito. Maria partoprenis kaj febromalsaniĝis. Poste estis kontraŭgripa vakcinado. Maria partoprenis kaj la samo okazis. Sed kiam la kontraŭvariola vakcinado estis priparolata, Maria opiniis:
– Nun mi ne plu eltenas malsaniĝojn por resti sana.
Jan, 5-jara: – Paĉjo, vi povus doni al mi 50 oerojn por glaciaĵo.
Paĉjo: – Vi ja bone scias, ke vi ricevos vian semajnan monon sabate. Hodiaŭ estas nur jaŭdo.
Jan: – Ĉu vi vere volas, ke en miaj rememoroj restos indikita, ke mia patro estas avarulo.
Distrita maljuna sinjoro demandis al juna viro, kiu prezentiĝis al li:
– Ĉu estis vi aŭ via frato, kiu mortis ĉi-printempe?
– Kredeble estas mi, respondis la juna viro, ĉar mia frato vivas, li sidas tie.
Estiĝis granda tumulto en la vatikanaj rondoj dum la pasinta jarcento, kiam oni sciiĝis, ke unu monaĥo rompis sian promeson, kaj edziĝis. La sola, kiu ne maltrankviliĝis, estis la papo mem, Pius IX. Li diris:
– Se oni pli profunde pripensas la aferon, la erariĝinta monaĥo tamen jam prenis la surteran punadon per siaj propraj manoj.
– Nun vi eltrinku la kremon, tiel ke viaj vangoj iĝu iom pli grasetaj, diris panjo al Barbro.
Barbro ektrinkis, sed post momento venis:
– Aŭskultu panjo. Akurate ŝajnas al mi, ke la kremo anstataŭe malsuprenfluas en la stomakon.
Komentario de la konata pastro de la sendependa kongregacio, C.G. Hjelm:
– La kosmonaŭtoj de la rusoj imponas eĉ neniel al mi. Antaŭ 2000 jaroj la profeto Elia supreniris en la ĉielon. Li ankoraŭ ne estas reveninta teren. Li havas la mondspacrekordon de ĉiuj tempoj.
– Estas malpermesite bani ĉiloke, knabineto.
– Kial vi ne diris tion, antaŭ ol mi demetis miajn vestojn?
– Ne estas malpermesite demeti la vestojn.
La barono kaj lia servisto iris en la arbaron por ĉasi alkojn. La barono ekpafis kontraŭ kraketantan arbedon. La kraketo finiĝis per krakego.
– Ni faligis la alkon, kriis la servisto.
– Kiuj ni? scivolis la barono, irante antaŭen al la arbedo.
– Diable, estas bovino, kiun ni mortpafis, li terurite diris.
– Kiuj ni? demandis la servisto.
La kuracisto: – Sinjoro Karlson, faru provon tute malhavi tabakon kaj alkoholaĵon, tiuokaze ni vidos, ĉu estiĝos pli bone. Kion vi opinias pri tio?
La paciento: – Ĉu ni ne provu pliigi la konsumadon, tiuokaze ni vidos, ĉu estiĝos pli malbone.
– La nuro, kiun ni efektive scias, mia knabo, estas, ke ni nenion scias.
– Kiel vi scias tion, paĉjo?
– Ĉu vi, fraŭlino, havas ian ateston, ke vi estas sperta vendistino? demandis la sekciestro de la grandmagazeno al la serĉantino de okupo.
– Jes, mi havigis deknaŭ abonantojn al modgazeto en genudista tendaro.
La vivo havas multajn flankojn, diras privatfilozofo. Unuj homoj ĉirkaŭdiras esperante, ke ili iutage ekestu malkovrataj, aliaj esperas, ke tio neniam okazu.
– Ĉu vi opinias tion? Ĉu ili verdire pasigis tri monatojn en malliberejo? Al mi li diris, ke li forveturus por viziti siajn parencojn.
– Tion li faris. Ili ankaŭ estas en la malliberejo.
– Kien vi iros, Oskar?
– Prudenta edzino neniam demandas sian edzon, kien li iros.
– Sed prudenta edzo demandas sian edzinon antaŭ ol li foriros.
– Prudenta viro, eta Agda, ne havas edzinon.
A: – Vi, kiu scias ĉion ajn, ĉu vi povas diri, kia diferenco estas inter la unua kaj la plej lasta enamiĝo?
B: – Ho jes, oni ĉiam pensas, ke la unua enamiĝo estas la lasta, kaj la lasta estas la unua.
Knabeto sidis sur la ŝtuparo antaŭ domo maldolĉe plorante. Bonvola, maljuna virino preterpasis.
– Kio okazis, knabeto?
– Mia nova pantalono malpuriĝis pro polvo, plorĝemis la knabeto.
– Sed ĝi ja nun estas pura, mia amiketo, daŭrigis la virino.
– Jes, mi scias, ke ĝi estas tia, pepaĉis la knabeto.
– Kial vi do daŭre ploras, infano?
– Panjo ne volis lasi al mi demeti ĝin, kiam ŝi batis la polvon el ĝi.
Panjo avertas etan Tomon, kiam li postulas trian porcion da pomkukaĵo:
– Mi konis knabeton, kiu manĝis tiom da pomkukaĵo, ke li diskrevis.
– Oni ne povas manĝi tro multe da pomkukaĵo.
– Kiel do la knabeto povis diskrevi? demandis la panjo.
– Ne estis tro multe da pomkukaĵo, male estis tro malgranda knabo, respondis Tom.
– Permesu al mi kisi vin.
– Kiel? Ne forgesu, ke mi estas edzino?
– Ne, mia sinjorina moŝto. Ĉu vi kredas, ke mi aliokaze petus pri tio?
– Vi volas, ke mi defendu vian aferon. Ĉu vi havas monon?
– Jes, du mil.
– Sufiĉas. Kaj kiom vi estas ŝtelinta laŭ la akuzo?
– Du mil.
Ofersaketo rondpasas en skotlanda kongregacieto.
– Mi nenion donas al la misio, flustris MacPearson al la kolektanto.
– Do prenu moneron, Sam, flustris la kolektanto. Ĝi ja ĉiuokaze iros al idolanoj.
La maljuna Johanes apartenas al la nelacigeblaj procesemuloj. Iutage la distrikta juĝisto ŝercis kun li:
– Vi, Johanes, kiam vi eniros en la ĉielon, vi eble ekprocesos eĉ kontraŭ Nia Sinjoro.
– Nee, tion mi ne opinias, ĉar tie estos malfacile trovi juĝistojn kaj advokatojn, diris Johanes.
– Azeno, vi diras, ĉu vi opinias min?
– Ne, tute ne, ekzistas ja aliaj azenoj ol vi en la mondo.
– Rigardu ŝin. Ŝi ĉirkaŭtretetas, vestite en sia banvesto serĉante sian edzon.
– Kio estas lia nomo?
– Tion ŝi ankoraŭ ne scias.
Juna vireto estas invitita al klaskamaradeto je tagmanĝo. Post lia reveno hejmen panjo demandis, ĉu li bone kondutis.
– Jes, kvankam mi hazarde faligis la lumbaĵon sur la plankon.
– Aj! Ve! Ĉu vi delikate pardonpetis?
– Jes ja, mi diris: Tiel povas okazi, kiam la viando estas ledeca!
Lisa: – Ĉu vi ne riskas, ke li kalumnios kaj mensogos pri vi, kiam vi nun rompas la gefianĉiĝon?
Svea: – Mi zorgas eĉ neniom pri tio, se li mensogos, sed, se li rakontos la veron mi mortbatos lin.
Mezaĝa sinjorino aĉetus akvopelveton al sia hundo.
– Ĉu ni aranĝu tekston, ”Por la hundo”, sur ĝi?
– Ne estas necese, respondis la sinjorino. Mia hundo ne scias legi, kaj mia edzo ne trinkas akvon.
Ĉu vi aŭdis pri la skoto, kiu vizitis Londonon kaj telefonis al vojaĝa oficejo demandante, kiom da tempo estas bezonata por flugvojaĝo al Edinburgo.
– Momenton, respondis la virino.
– Bonege, diris la skoto, surmetante la aŭskultilon.
La kuracisto faris esploreton de la maljunulino Stina.
Li eksidis ĉe la skribotablo, dirante:
– Jes, nun mi preskribos plifortigan medikamenton. Ĝi vigligos kaj faros vin dek jarojn pli juna.
Stina: – Ho, kara. Dankon, bonvola doktoro. Sed kiel tiam okazos al la maljunula pensio?
Maljuna viro, portante retsaketon, aĉetis kelke da varoj. Pagonte la varojn li sciiĝis, ke la sumo iĝis pli alta ol li anticipe prikalkulis. Li diris:
– Jes, baldaŭ oni havos la monon en la retsaketo kaj la varojn en la monujo.
Franca ĉarmulo troviĝis kune kun du mezaĝaj fraŭlinoj en fervoja kupeo. Kiam la vagonaro envenis en tunelon, li laŭte kisis sin mem sur la manon. Kiam oni elvenis el la tunelo, li ekstaris, riverencis al ambaŭ fraŭlinoj, kaj diris:
– Estus interese scii, al kiu el vi mi devus danki por tiu ĉi neforgesebla momento.
La fraŭlinoj ankoraŭ iras kaŝe rigardante unu la alian.
Et-Emilo envenas en la kontoron de la laboreja ĉefo por de li postuli plialtigon de sia salajro. Li diras:
– Oni devas laboregi, kaj tamen la salajro ne sufiĉas por la manĝaĵo.
La korpe ampleksega ĉefo kontraŭdiras:
– Rigardu min, mi devas multe labori – mi ankaŭ – sed estas ja per la kapo.
Tiam diras Et-Emilo:
– Jes,, imagu, tion ankaŭ faras la porko de mia bopatro, kaj ĝi ankaŭ pli kaj pli grasiĝas.
– Ĉu vi scias la diferenco inter sigelvakso kaj virino?
– Ne.
– Ho jes, la vakso brulas por ŝirmi sekreton, sed la virino brulas por ekscii ĝin.
Eta Eriko venas tagon post tago hejmen plendante, ke la instruistino estas malica kontraŭ li. Fine la patro de Eriko akompanas lin al la lernejo por ĉeesti lecionon. La instruistino tuj donas al Eriko demandon.
– Nu, Eriko. Kiom estas ses plus kvar?
Eriko sin turnas al sia patro:
– Jen, vi ja aŭdas. Nun ŝi ree komencas.
Maljuna forĝ-Jonas, konata kiel tiu, kiu ne rifuzas trinki glason de brando, kuŝis mortante. La uzinĉefo faras viziton ĉe Jonas, kiu malkviete diras:
– Ĉe mia entombigo, bonvolu, bona ĉefo, ordigi tiel, ke la pastro ricevas glason da brando, kaj la provinca polickomisaro ankaŭ same, kaj... kaj mi, kiu ne povos kunesti, povas trinki mian nun.
Estas kristanisma leciono en la komenca klaso de la lernejo. La instruistino ĵus rakontis pri Moseo kaj la brulanta arbedo. Ŝi volis esplori, kiom la infanoj komprenis pri tio.
Pri tio ŝi demandis:
– Kiun ordonon Moseo ricevis el la brulanta arbedo?
– Ke li iru al Egiptujo.
– Tute ĝuste. Sed kion li farus tie?
– Li de tie venigus la fajrestingan brigadon.
Knabino en la junulinaj jaroj telefonas:
– Ne, nun mi ne havas tempon plu babili. Mi devas iri al paĉjo por helpi lin pri miaj lernotaskoj.
La popollerneja instruisto X estas konvinkita, ke la knabo Oskar havas studintereson, kaj pro tio li iutage vizitas la familion Johanson, por konvinki ilin pri la konveno lasi la filon ekstudi en la mezgrada lernejo de la urbo.
– Oskar estas absolute talenta knabo, kaj krom tio li soifas al sciado. Heredece. Ĉu ne?
Sinjorino Johanson: – La sciado tiuokaze devenas de mi, la soifo de lia patro.
– Estas bela sinjorino, kiu sekvas vian edzon, diris la aŭguristino, pririgardinte la dismetitajn ludkartojn.
– Certe ŝi baldaŭ laciĝos, opinias sinjorino Johanson, ĉar mia edzo estas leterportisto.
Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
– Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
– Nu, Per!
– La arboj.
– Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion ni diras pri ili?
– Ili estas paro da pomŝtelistoj…
Per tiu ĉi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.
Juna viro ekmalfermis la kupepordon kaj falegis sin spiregante sur unu el la benkoj, ĵus kiam la vagonaro ekmoviĝis. Maljuna, vigla viro, kiu sidis en angulo, rigardis lin, dirante:
– Je via aĝo, mia juna amiko, mi saltis sur moviĝantan vagonaron, sen ia ajn ĝeno por mi.
– Jes, sed mi maltrafis ĉi tiun vagonaron ĉe la pli frua stacio.
– Estas terure, Doktoro. Mi imagas, ke mi estas hundo.
– Post kiam tio estas daŭrinta?
– De kiam mi estis hundido.
Ĉe uzino en Uplando troviĝis maljuna, tre religiema laboristo, konata pro sia rapidspritemo. Unu el la inĝenieroj iutage decidis iom mokŝerci kun li.
– Aŭskultu nun, Olson, ĉu vi kredas ĉion, kio staras en la biblio?
– Jes, certe mi faras tion, respondis Olson.
– Ĉu vi ankaŭ kredas tion pri Babela turo?
– Certe, li respondis. Ankaŭ tiam ja ekzistis stultaj inĝenieroj.
Fremdulo alvenis al vilaĝo kaj demandis la unuan anon, kiun li renkontis:
– Mi serĉas Viktor Emanuel Johanson.
– Mi neniam aŭdis pri li. Sed iru ĉirkaŭe en la vilaĝo kaj demandu pri li en la domoj, eble vi trovos lin.
Post horo la fremdulo denove renkontis la vilaĝanon.
– Estas strange, li iris, ke neniu ĉi tie ŝajnas scii, kiu li estas.
– Ĉu li eble havas moknomon?
– Ho jes, laŭdire oni nomas lin “Bovin-Viktor”.
– Ho. “Bovin-Viktor” estas ja mi.
– Ĉu vi vere opinias, ke oni bezonas duonan horon por iri al la najbaro, kiu loĝas vidalvide trans la vojo?
– Jes. La transirejo de piedirantoj estas unu kilometron for de ĉi tie.
Knabeto alvenis de la lernejo hejmen, radiante pro ĝojo kaj ekkriis:
– Mi havas bonajn novaĵojn, paĉjo! Nenia porhejma kalkultasko plu por ni ambaŭ – mi estas eksigita de la lernejo!
Instruistino en komenca lernejo rakontas pri la kreo de la mondo kaj pri Adamo kaj Evo. Ŝi diras interalie, ke la Diablo aperis en formo de serpento.
Tiam la sepjara Evert fervore svingis la manon dirante:
– Fraŭlino, fraŭlino! Hieraŭ mi mortbatis unu diablon.
– Amata Adriano, ni ne povas geedziĝi! Pensu, ĉinokte paĉjo forludis la tutan mian doton.
– Trankviliĝu, Greto, trankviliĝu! Estis kun mi li ludis.
La avino de eta Kerstin estis mortinta, kaj la knabino sciiĝis kiel eble plej indulge de sia panjo pri la morto de la avino. Ŝi faris tion per parafrazo, ke la avino faris la plej lastan vojaĝon, de kiu neniu revenos. Kerstin estis interesata.
– Kien ŝi vojaĝis? ŝi demandis.
– Tien, kien ĉiuj homoj fine devos vojaĝi, klarigis la panjo evite.
– Ho jes, mi scias, diris Kerstin. Al Mallorca!
La katedrala preposto promenis ekster la katedralo. Estis pluvinta. Du knaboj sidis sur la irejo, ludante per la malseka gruzo. La preposto ekhaltis kaj scivolis:
– Kion vi faras, knabetoj?
– Ni konstruas katedralon.
– Ĉu vi ne ankaŭ faros preposton?
– Ne, ni ne havas sufiĉe da sablokoto por tio.
Lokomotivestro edziĝis malfrue, kaj la geedzoj nun ricevis ĝemelojn. Li komentis:
– Lokomotivestro povas facile repreni tempon de malfruiĝo.
Ŝi: – Estas tamen strange, kiel la knabo pli kaj pli similas al vi…
Li: – Ĉu vere, kion li nun faris?
– Mi vidas, ke trinkmono estas malpermesita ĉi tie.
– Jes, diris la kelnero, tio ankaŭ estis la pomoj en la ĝardeno de Edeno.
– Knabo. Ĉu vi ne hontas komenci mensogi jam je via aĝo.
– Kiam mi do rajtas komenci?
Konata aviadisto sidis apud konata kuracisto en restoracio en Nov-Jorko por tagmanĝi.
– Ĉu vi neniam havis intereson fari flugveturon? scivolis la piloto.
– Jes, unu fojon. Tio okazis en la jaroj de junula nesperteco, sidante kune kun sinjorino en ĉambro de la 35-a etaĝo, kiam subite ŝia edzo hejmenrevenis.
Karlson, ĉiekonata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laŭ propra opinion, estas senerara.
K: – Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero.
S-ino J: – Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.
K: – Tiuokaze, s-ino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio.
– Mi devas ĉesigi la drinkadon, ĉar estante ebria, mi ĉirkaŭiras, pagante ŝuldojn faritajn, kiam mi estis sobra.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.