La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ANEKDOTARO

Kolektinto kaj tradukinto: Axel A. Helm

©2026 Geo

La Enhavo

Antaŭparolo

Malnova sveda proverbo diras: “Bona rido plilongigas la vivon”. Se mi per tiu ĉi libreto iomete povus efektivigi la sencon de la nomita proverbo, estus por mi granda ĝojo.

La plimulto de la homoj en la mondo certe deziras vivi kiel eble plej longe, malgraŭ la abomenindaj kaj malfacilaj cirkonstancoj, kiuj regas sur nia malfeliĉa terglobo.

Tamen ne estas malutile por la bonstato kelkfoje iomete ekmovi la ridmuskolojn.

Inter la ĉi tie kolektitaj anekdotoj ankaŭ troviĝas historieto, kun la rubriko “La stranga pordo”, kiun mi tradukis jam en la jaro 1926 por la sveda esp-gazeto “La Espero”. En 1928 la rusa aŭtoro S. Ŝabarin eltondis ĝin por presigo en la lerno- kaj legolibron “Lerna esperanta krestomatio” eldonita de C.K. – S.E.U. Moskvo – U.S.S.R. La historieto lokiĝis kiel numero 2 en la kolekto de 46 tiaj pecoj.

Mi deziras esprimi mian sinceran dankon al sinjorino Karin Strandberg, Lund, kiu uzis sian liberan tempon por la netskribado de la manuskripto. Ankaŭ al ĉiuj aliaj bonvolaj helpantoj mi esprimas mian koran dankon.

Al la esperanto-leganta publiko en diversaj partoj de la mondo mi deziras, ke tiu ĉi libreto estiĝu eta rimedo al ĝojo kaj distro – kun multaj gajaj ridoj.

Se la libreto plaĉos al la legantaro, mi eble daŭrigos la kolektadon de amuzaj anekdotoj por eventuala dua parto.

Hästveda, Svedujo, 1965
La kolektinto


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.