La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


R. U. R.
ROSSUMAJ UNIVERSAL-ROBOTOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Kiel estiĝis la vorto Roboto

Nome, la vorton ne elpensis la aŭtoro de la dramo R.U.R., sed li nur enkondukis ĝin en la vivon. Ĝi okazis jene: en certa senkontrola momento la aŭtoro ekideis pri nova temo por dramo. Tuj bakoprete li ekkuris al sia frato Jozefo, pentristo, kiu ĝuste staris ĉe stablo kaj pentris sur la tolo per susurantaj ŝmiroj.

”Vi, Jozefo,” komencis la aŭtoro, ”mi havus ideon por dramo.”

”Kian,” grumblis la pentristo (efektive grumblis, tenante penikon en la buŝo).

La aŭtoro klarigis la aferon tiel koncize, kiel estis eble.

”Do verku ĝin,” diris la pentristo, ne elpreninte la penikon el la buŝo kaj ne ĉesinte ŝmiri la tolon. Ofende indiferenta konduto.

”Sed mi ne scias,” daŭrigis la aŭtoro, ”kiel mi nomu la artefaritajn laboristojn. Mi titolus ilin Laboroj, sed tio min impresas iom papere.”

”Do nomu ilin Robotoj,” murmuris la pentristo kun la peniko inter la dentoj kaj pentris plu. Kaj prete. Tiamaniere naskiĝis la vorto roboto; per jena atesto ĝi estu aljuĝita al la vera inventinto.

Karel Čapek en ”Popola Ĵurnalo” 24. 12. 1933
(tr. M. Malovec)


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.