La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


R. U. R.
ROSSUMAJ UNIVERSAL-ROBOTOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

KAREL ČAPEK

La aŭtoro de ĉi tiu dramo estas en la pli nova ĉeĥa literaturo (nova en 1923, kiam ĉi tiu traduko origine aperis) verkisto, kiu akiris la plej grandan sukceson en- kaj eksterlande. En siaj dramoj li montras sin ne nur ŝatanta kuraĝan fabladon, spritplenan koncepton kaj utopiajn spekulaciojn, sed li submetas al ili ankaŭ entuziasmigitan idealismon, ardan mondan ideon kaj profundan senteman animon, kiajn ni apenaŭ atendus ĉe nur fantazia kaj kun bravura eleganteco prilaborita temo. Li komplete estras la draman kaj poezian teknikojn, li funde konas ĉiujn postulojn de viva sceneja arto, lia verkado havas do ĉiujn ŝancojn por atingi mondan sukceson, kiun li ankaŭ akiris grandmezure.

Lia loko en la nova literaturo estas apude de H. G. Wells, kun kiu li havas komunan spekulativan imagopovon kaj mediteman fantaziemon; Bernardon Shaw rememorigas lia kapablo satire poenti la scenon; G. K. Chestertonon rememorigas lia akrosenta percepto de ĉiutaga romantiko. Kun ĉi tiuj tri interpretantoj de la anglosaksa pragmatismo la verkoj de Ĉapek havas plej vivan spiritan kontakton kaj ili estas tial nova, fruktiganta kaj riĉiganta parto de la ĉeĥa kulturo.

Lia unua tutvespera teatraĵo, la komedio ”La rabisto”, estas verŝajne la plej bona ĉeĥa komedio, freŝa arbara idilieto, sur kies fono evoluas romantika aventuro. En la drama prilaboro de la materio jam tiu ĉi ludo montras ĉiujn bonajn ecojn de la pliposta verkado de Čapek: fluan preskaŭ senpreparan dialogon, sentimentan poezion, delikatan pentradon eĉ de la malĉefaj figuroj, bonhumoron kaj spritecon.

En la utopia dramo ”R.U.R.” la aŭtoro nepre forlasas la vilaĝan motivon kaj intimajn konfliktojn. Allogas lin pli profundaj problemoj, li penas solvi la homarajn demandojn de la nuna tempo. Lia kreanta mano konstruis ĉi tie firman dramon de grandioza idea kompono. Ĝi estas nur fantazio, sed eĉ la nerealaĵo sonas ĉi tie iel fakte, ĉar estras ĝin sperte evoluinta logiko kaj profunda homaranismo. Kiel nobla estas la etiko de la teatraĵo, kiel delikate – en majstre grupigitaj scenoj – li lasas fine triumfi Naturon super Mekaniko, kiel netrudeme estas prezentata la simbolo de sociaj problemoj, kiel home estas perceptita la interrilato de tiuj ses viroj al unu sola virino, kiel vastaj, kvankam ankoraŭ nebulplenaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ ni en la harmonia finsono de la teatraĵo! Parolas ĉi tie poeto de penetranta rigardo kaj fidema koro, kies homan partoprenon neas nek intelektaj ludoj nek komplika spekulaciemo de la scena konstruo.

La aŭtoro sukcesis tiamaniere krei miton de la moderna vivo el utopia fabelo. La verko fariĝis fundamenta kreaĵo de la nova ĉeĥa dramverkado, pri kio la ĉeĥa teatra arto ĝis tiam vane luktis. Ĝi indas reprezenti la ĉeĥan teatran kulturon eksterlande. Sekvis en la verkado de Ĉapek serio de satiraj bildoj: ”El la vivo de insektoj”, skizita kun drama komiksento: metafizika maskigo, kosma baledo, sociologia maskarado – sed ankoraŭ pli: arda ditirambo de la vivo. En formo de insektoj la aŭtoro pentras la homojn, kaj el tiamaniere akiritaj novaj perspektivoj formiĝas lia amara konkludo pri la formoj de la nuna vivo. Papilioj – ĝuemaj, perversaj tipoj de salonflirtuloj; skaraboj rabemuloj – mensogemaj, egoismaj reprezentantoj de la burĝaro; formikejo – nia industriigita mondo, kiu okaze de konkura danĝerigo subite ŝanĝiĝas en militan tendaron: tio estas tri malĝojigaj perspektivoj de la socia homa vivo, kiuj ĉi tie estas prezentataj al ni, kaj malgraŭ la pacemaj finagordoj de la teatraĵo restas en nia animo maldolĉa impreso.

Ankaŭ la plua dramo de Ĉapek: ”La afero Makropulos” estas same plenega de idea ekscito kaj arda partopreno je la pratempaj problemoj de la homa vivo. La portreto de la verkisto Ĉapek restus nekompleta, se oni ne mencius ankaŭ lian epikan verkaron, liajn ciklojn de rakontoj, liajn romanojn, fine lian ĵurnalistan, skizan kaj tradukan laborojn. Sur ĉiuj tiuj ĉi kampoj li estas same konkerema, origina kaj sukceshava, el ĉio alparolas nin artisto de vastaj, homaraj interesoj, vere moderna tipo de produktema pensulo.

Otto F. Babler


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.