La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


R. U. R.
ROSSUMAJ UNIVERSAL-ROBOTOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA AKTO

(Unu el la uzinaj laboratorioj por eksperimentoj. Se oni malfermas la pordon en la fundo, estas videbla senfina vico de pluaj laboratorioj. Maldekstre fenestro, dekstre pordo al la sekcejo. Laŭlonge de la muro maldekstre longa labortablo kun sennombraj epruvetoj, boteletoj, lampetoj, kemiaĵoj, malgranda termostato; kontraŭ la fenestro mikroskopaparato kun vitra globo. Super la tablo pendas vico de lumantaj elektraj lampetoj. Dekstre skribtablo kun grandaj libroj, sur ĝi lumigita lampo. Ŝrankoj kun ilaro. En la maldekstra angulo lavkesto kaj super ĝi speguleto, en la dekstra angulo sofo.)

(Ĉe la skribtablo sidas ALQUIST apogante la kapon sur la manplatoj)

Alquist: (foliumante en libro)

Ĉu mi ne trovos? – Ĉu mi ne komprenos? – Ĉu mi ne ellernos? – Perdita scienco! Ho, ke ili ne estis notintaj ĉion! Gall, Gall, kiel estis fabrikataj Robotoj? Hallemeier, Fabry, Domin, kial vi forportis tiom multe en viaj kapoj? Se vi estus postlasintaj almenaŭ postsignon de la sekreto de Rossum! Ho!

(li frapfermas la libron)

Vane! La libroj ne parolas plu. Ili estas mutaj kiel ĉio. Ili mortis, mortis kune kun la homoj. Ne serĉu!

(li ekstaras kaj iras al la fenestro, kiun li malfermas)

Ree nokto. Se mi povus dormi! Dormi, sonĝi, vidi homojn. – – Kio, ĉu ankoraŭ ekzistas steloj? Pro kio ekzistas steloj, se ne ekzistas homoj? Ho, Dio, ĉu ili ne estingi- ĝis? – Malvarmetigu, aĥ malvarmetigu mian frunton, maljuna nokto! Dia, ĉarma, kia vi estadis – nokto, kion vi volas ĉi tie? Ne ekzistas geamantoj, ne ekzistas sonĝoj; ho vartistino, morta estas dormo sen sonĝoj; nenies preĝojn vi sanktigos plu; vi ne benos, patrino, korojn batantajn pro amo. Ne ekzistas amo. Helena, Helena, Helena! –

(li turnas sin for de la fenestro. Esploras la epruvetojn, kiujn li prenis el la termostato)

Ree nenio! Senfrukte! Kion fari kun tio?

(li disrompas la tubeton)

Ĉio malsukcesas! Vi ja vidas, ke mi ne plu kapablas –

(li aŭskultas ĉe la fenestro)

Maŝinoj, ĉiam tiuj maŝinoj! Robotoj, haltigu ilin! Ĉu vi pensas, ke vi eldevigos vivon el ili? Ho, mi ne suferos tion.

(li fermas la fenestron)

– Ne, ne, vi devas serĉi, vi devas vivi, – nur se mi ne estus tiel maljuna! Ĉu mi ne tro maljuniĝas?

(li rigardas en la spegulon)

Vizaĝo, mizera vizaĝo! Bildo de la lasta homo! Vidigu vin, vidigu, tiel longe mi ne vidis homan vizaĝon! Homan rideton! Kio, ĉu tio ĉi estas ekrideto? Ĉu tiuj flavaj klakantaj dentoj? Okuloj, kiamaniere vi palpebrumas? Fi, fi, tio estas maljunulaj larmoj, malaperu! Vi ne kapablas plu teni vian sukon, hontu! Kaj vi moliĝintaj, blui ĝintaj lipoj, kion vi balbutas? Kiel vi tremas, vi makulita mentono? Ĉu tio ĉi estas la lasta homo?

(li forturnas sin)

Mi ne plu volas vidi iun!

(li eksidas ĉe la tablo)

Ne, ne, nur serĉi! Malbenitaj formuloj, revivi ĝu!

(li foliumas)

Ĉu mi ne trovos? – Ne komprenos? – – Ne ellernos? –

(pordofrapo)

Alquist: Eniru!

(eniras ROBOTA SERVISTO kaj haltas apud la pordo)

Alquist: Kio estas?

Servisto: Sinjoro, la Centra Robota Komitato atendas, kiam vi akceptos ĝin.

Alquist: Mi volas vidi neniun.

Servisto: Sinjoro, alvenis Damon el Haver.

Alquist: Li atendu!

(li turnas sin rapide)

Ĉu mi ne diris al vi, ke vi serĉu homojn? Trovu al mi homojn! Trovu al mi virojn kaj virinojn! Iru serĉi!

Servisto: Sinjoro, ili diras, ke ili serĉis ĉie. Ĉien ili sendis ekspediciojn kaj ŝipojn.

Alquist: Nu, kaj kio?

Servisto: Ne plu ekzistas eĉ unusola homo.

Alquist: (ekstaras)

Eĉ ne unusola? Kion, eĉ ne unu sola? – Venigu la Komitaton ĉi tien!

(la SERVISTO foriras)

Alquist: (sola)

Ĉu eĉ ne unusola? Ĉu vi lasis neniun vivanta?

(li piedfrapas)

For, Robotoj! Ree vi plorpetos min! Ree vi petos, ke mi trovu al vi la fabrikan sekreton! Kio do, ĉu nun vi bezonas homon, ĉu nun li helpu al vi? – Aĥ, helpi! Domin, Fabry, Helena, vi vidas ja, ke mi faras, kion mi povas! Se ne estas homoj, estu almenaŭ Robotoj, almenaŭ ombro de la homo, almenaŭ lia fabrikaĵo, almenaŭ lia imitaĵo! – Ho, kiel frenezo estas kemio!

(eniras KOMITATO da kvin Robotoj)

Alquist: (eksidas)

Kion volas la Robotoj?

La unua Roboto: (Radius)

Sinjoro, la maŝinoj ne povas labori. Ni ne kapablas multigi Robotojn.

Alquist: Alvoku homojn.

Radius: Homoj ne ekzistas.

Alquist: Nur homoj kapablas multigi vivon. Ne malhelpu min.

2. Roboto: Sinjoro, kompatu nin. Teruro ekkaptas nin. Ni igos bona ĉion, kion ni faris.

3. Roboto: Ni multobligis la laboron. Ne plu sufiĉas la ejoj por deponi la fabrikaĵojn.

Alquist: Por kiu?

3. Roboto: Por la venontaj generacioj.

Radius: Nur Robotojn produkti ni ne kapablas. La maŝinoj liveras nur sangajn pecojn da karno. Haŭto ne adhesas al karno, kaj karno al ostoj. Senformaj bulamasoj pluvas el la maŝinoj.

3. Roboto: La homoj konis la sekreton de la vivo. Diru al ni ilian sekreton.

4. Roboto: Se vi ne diros, ni pereos.

3. Roboto: Se vi ne diros, vi pereos. Ni havas ordonon mortigi vin.

Alquist: (ekstaras)

Mortigu! Nu, do mortigu min!

3. Roboto: Oni ordonas al vi –

Alquist: Al mi? Ĉu al mi ordonas iu?

3. Roboto: La Robota registaro.

Alquist: Kiu ĝi estas?

5. Roboto: Mi, Damon.

Alquist: Kion vi volas ĉi tie? Iru!

(li sidiĝas al la skribtablo)

Damon: La Robota registaro de la mondo volas intertrakti kun vi.

Alquist: Ne malhelpu, Roboto!

(li metas la kapon en la manplatojn)

Damon: La Centra Komitato ordonas, ke vi elmanigu la recepton de Rossum.

Alquist: silentas Damon Postulu prezon. Ni donos al vi ĉion.

2. Roboto: Sinjoro, diru, kiamaniere oni povas daŭrigi la vivon.

Alquist: Mi diris – mi diris, ke vi trovu homojn. Nur homoj kapablas naskigi. Renovigi vivon. Redoni ĉion, kio estis. Robotoj, pro Dio mi petas, serĉu ilin!

4. Roboto: Ĉion ni traserĉis, sinjoro. Homoj ne ekzistas.

Alquist: Ho – ho – ho, kial vi pereigis ilin!

2. Roboto: Ni volis esti kiel homoj. Ni volis fariĝi homoj.

Radius: Ni volis vivi. Ni estis pli kapablaj. Ni ellernis ĉion. Ni scipovas ĉion.

3. Roboto: Vi donis al ni armilojn. Ni devis fariĝi estroj.

4. Roboto: Sinjoro, ni ekkonis la karaktermankojn de la homoj.

Damon: Oni devas mortigi kaj estri, se oni volas esti kiel homoj. Legu la historion! Legu la homajn librojn! Vi devas estri kaj murdi, se vi volas esti homoj!

Alquist: Aĥ, Damon, nenio estas pli fremda al la homo, ol lia bildo.

4. Roboto: Ni formortos, se vi ne ebligos, ke ni multigu nin.

Alquist: Ho, mortaĉu nur! Kio do, vi aĵoj, kio do, vi sklavoj, vi volus ankoraŭ multigi vin? Se vi volas vivi, reproduktigu vin kiel bestoj!

3. Roboto: La homoj ne kapabligis nin, ke ni reprodukti ĝu.

4. Roboto: Instruu al ni fabriki Robotojn.

Damon: Ni naskos per maŝino. Ni konstruos mil vaporajn patrinojn. Ni fluegigos el ili riveron da vivo. Nuran vivon! Nurajn Robotojn! Solajn Robotojn!

Alquist: Robotoj ne estas vivo. Robotoj estas maŝinoj.

2. Roboto: Ni estis maŝinoj, sinjoro; sed pro teruro kaj doloro ni fariĝis –

Alquist: Kio?

2. Roboto: Ni fariĝis animoj.

4. Roboto: Io luktas kun ni. Estas momentoj, kiam io eniras nin. Venas al ni pensoj, kiuj ne estas el ni.

3. Roboto: Aŭdu, ho aŭdu, la homoj estas niaj patroj! Tiu voĉo, kiu vokas, ke oni volas vivi; tiu voĉo, kiu plendas; tiu voĉo, kiu pensas; tiu voĉo, kiu parolas pri eterneco, estas ilia voĉo! Ni estas iliaj filoj!

4. Roboto: Donu al ni la heredaĵon de homoj.

Alquist: Ĝi ne ekzistas.

Damon: Diru la sekreton de la vivo.

Alquist: Mi ne kapablas.

Damon: Diru la sekreton de multigado.

Alquist: Ĝi estas perdita.

Radius: Vi konis ĝin.

Alquist: Mi ne konis.

Radius: Ĝi estis skribita.

Alquist: Ĝi estas perdita. Forbrulita. Mi estas la lasta homo, Robotoj, kaj mi ne scias, kion konis la aliaj. Vi mortigis ilin!

Radius: Vin ni lasis vivi.

Alquist: Jes, vivi! Krueluloj, min vi lasis vivi! Mi amis la homojn, kaj vin, Robotoj, mi amis neniam. Ĉu vi vidas ĉi tiujn okulojn? Ili ne ĉesas plori; unu priploras la homojn, kaj la dua vin, Robotoj.

Radius: Faru eksperimentojn. Serĉu la recepton de la vivo.

Alquist: Mi ne havas, kion mi serĉu. Robotoj, el epruvetoj ne eliros vivo.

Damon: Faru eksperimentojnj je vivaj Robotoj. Trovu, kiamaniere ili estas fabrikotaj.

Alquist: Ĉu vivajn korpojn? Kion, ĉu mi mortigu ilin? Mi, kiu neniam – ne parolu, Roboto! Mi diras ja al vi, ke mi estas tro maljuna! Ĉu vi vidas, ĉu vi vidas, kiel tremas miaj fingroj? Mi ne kapablos teni skalpelon. Ĉu vi vidas, kiel larmas miaj okuloj? Mi eĉ ne vidus la proprajn manojn. Ne, ne, mi ne kapablas!

4. Roboto: La vivo pereos.

Alquist: Ĉesu pro Dio kun tiu frenezo? Pli eble disponigos la homoj vivon al ni de la alia mondo; eble ili etendas al ni la manojn plenajn da vivo. Aĥ, en ili estis tiom da volo vivi! Rigardu, eble ili revenos ankoraŭ; ili estas tiel proksime al ni, ili eble sieĝas nin; ili penadas trafosi sin al ni kiel en ŝakto. Aĥ, ĉu mi ne aŭdas ĉiam la voĉojn, kiujn mi amis?

Damon: Prenu vivajn korpojn!

Alquist: Kompatu, Roboto, kaj ne insistu! Vi vidas ja, ke mi ne scias plu, kion mi faras!

Damon: Vivajn korpojn!

Alquist: Kion? Do vi volas tion? – En la sekcejon kun vi? Tien, tien, sed rapide? – Kio, ĉu vi hezitas? Ĉu tamen nur vi timas la morton?

Damon: Ĉu mi – kial ĝuste mi?

Alquist: Ĉu vi do ne volas?

Damon: Mi iros.

(li iras dekstren)

Alquist: (al la ceteraj)

Senvestiigu lin! Metu sur la tablon! Rapide! Kaj firme tenu!

(ĉiuj dekstren)

Alquist: (lavas siajn manojn kaj ploras)

Dio, donu forton al mi! Donu forton al mi? Dio, ke tio ne estu senfrukta!

(li surmetas blankan mantelon)

Voĉo dekstre: Prete!

Alquist: Tuj, tuj, pro Dio!

(li prenas de la tablo kelkajn boteletojn da reakciiloj)

Kiun preni?

(li interfrapetadas la boteletojn reciproke)

Kiun el vi esplori?

Voĉo dekstre: Komencu!

Alquist: Jes, jes, komenci aŭ fini? Dio, donu forton al mi!

(li foriras dekstren lasante la pordon duonfermita)

(paŭzo)

Voĉo de Alquist: Tenu lin – firme!

Voĉo de Damon: Tranĉu! paŭzo Voĉo de Alquist Ĉu vi vidas tiun tranĉilon? Ĉu vi volas ankoraŭ, ke mi tranĉu? Vi ne volas, ĉu?

Voĉo de Damon: Komencu!

(paŭzo)

Voĉo de Damon: A-a-a-a?

Voĉo de Alquist: Tenu? Tenu?

Ekkrio de Damon: A-a-a-a??

Voĉo de Alquist: Mi ne kapablas?

Ekkrio de Damon: Tranĉu! Tranĉu rapide!

(Robotoj PRIMUS kaj HELENA enkuras meze)

Helena: Primus, Primus, kio okazas? Kiu krias?

Primus: (rigardas en la sekcejon)

La sinjoro sekcas Damonon. Helena, venu rapide rigardi!

Helena: Ne ne ne!

(ŝi kovras siajn okulojn)

Tio estas terrrura?

Ekkrio de Damon: Tranĉu!

Helena: Primus, Primus, ni foriru! Mi ne povas aŭskulti tion? Ho, Primus, mi sentas naŭzon!

Primus: (kuras al ŝi)

Vi estas tute pala!

Helena: Mi falos! Kial estas tiel mallaŭte tie?

Ekkrioj de Damon: A-a-a-a! – O-o-o-o!

(ALQUIST enkuregas de dekstre, forĵetas sangmakulitan mantelon)

Alquist: Mi ne kapablas! Mi ne kapablas? Ho, Dio, kia teruro!

Radius: (en la pordo de la sekcejo)

Tranĉu, sinjoro; li vivas ankoraŭ.

Krioj de Damon: Tranĉu! Tranĉu!

Alquist: Forportu lin rapide! Mi ne volas tion aŭdi!

Radius: Robotoj kapablas suferi pli ol vi.

(li foriras)

Alquist: Kiu estas ĉi tie? For, for! Mi volas esti sola! Kiun nomon vi havas?

Primus: Roboto Primus.

Alquist: Primus, neniun enlasu ĉi tien! Mi volas dormi, ĉu vi aŭdas? Iru, iru, ordigu la sekcejon, knabino! Kio estas tio?

(li rigardas siajn manojn)

Rapide, akvon! Plej puran akvon!

Helena: (forkuras.)

Alquist: Ho, sango! Kiel vi kapablis, manoj – manoj, vi, kiuj amis bonan laboron, kiel vi kapablis fari fion? Miaj manoj! Miaj manoj! – Ho Dio, kiu estas ĉi tie?

Primus: Roboto Primus.

Alquist: Portu for la mantelon, mi ne volas vidi ĝin!

Primus: (portas for la mantelon.)

Alquist: Sangaj ungegoj, se vi forflugus for de mi! Fŝŝŝ, for! For, manoj! Vi mortigis –

(De dekstre ŝanceliras DAMON vualita en sangmakulita littuko)

Alquist: (returniras)

Kion vi volas ĉi tie? Kion vi volas ĉi tie?

Damon: Mi vi-vivas! Es – es – tas pli bone vivi!

(2. kaj 3. ROBOTOJ enkuras post li)

Alquist: Forportu lin! Forportu! Forportu rapide!

Damon: (forkondukata dekstren)

Vivon! – Mi – vo – las vi – vi! Es – tas pli bone –

Helena: (alportas kruĉon da akvo)

Alquist: – Ĉu vivi? – Kion vi volas, knabino? Aha, tio estas vi. Enverŝu akvon al mi, enverŝu!

(li lavas siajn manojn)

Aĥ, pura, malvarmiganta akvo! Malvarma rivereto, kiel vi bonfaras! Aĥ, miaj manoj, miaj manoj! Ĉu vi naŭzos min ĝis la morto? – Nur enverŝu pli! Pli multe da akvo, ankoraŭ pli! Kiel oni nomas vin?

Helena: Robotino Helena.

Alquist: Helena? Kial Helena? Kiu ordonis, ke vi estu tiel nomata?

Helena: Sinjorino Domin.

Alquist: Montru vin! Ĉu Helena? Ĉu oni nomas vin Helena? – Mi ne nomos vin tiel. Iru, portu for la akvon.

Helena: (foriras kun la sitelo)

Alquist: (sola)

Vane, vane! Nenion, ree nenion vi eksciis! Ĉu vi eterne blinde palpos, lernisteto de la Naturo? – Ho, Dio, Dio, Dio, kiel tremis tiu korpo!

(li malfermas la fenestron)

Tagiĝas! Ree nova tago kaj vi ne progresis eĉ je ungo. – Sufiĉe, eĉ ne paŝon pluen! Ne serĉu! Ĉio estas vane, vane, vane! Kial ankoraŭ tagiĝas? Ho – ho – ho, kion volas la nova tago sur la tombejo de la vivo? Ĉesu brili, lumo! Ne aperu plu! – – Aĥ, kiel silente estas, kiel silente estas! Kial vi silentiĝis, amataj voĉoj? Se mi – almenaŭ – se mi nur ekdormus!

(li estingas la lampojn, kuŝigas sin sur la sofon kaj kovras sin per nigra mantelo)

Kiel tremis tiu korpo! Ho – ho – ho, fino de la vivo!

(paŭzo)

(de dekstre englitas Robotino HELENA)

Helena: Primus, venu ĉi tien rapide!

Primus: (eniras)

Kion vi volas?

Helena: Rigardu, kiom da tubetoj li havas ĉi tie!

Kion li faras kun tio?

Primus: Eksperimentojn. Ne tuŝu tion.

Helena: (rigardas en mikroskopon)

Rigardu nur, kion oni povas vidi ĉi tie!

Primus: Tio estas mikroskopo. Montru!

Helena: Ne tuŝu min!

(ŝi faligas epruveton)

Aĥ, nun mi elverŝis tion!

Primus: Kion vi faris!

Helena: Oni forviŝos tion.

Primus: Vi malebligis eksperimentojn al li!

Helena: Nu, estas egale. Sed tio estas via kulpo. Vi ne devis veni al mi.

Primus: Vi ne devis voki min.

Helena: Vi ne devis veni, kiam mi vokis vin. Rigardu nur, Primus, kio ĉi tie estas skribita de la sinjoro!

Primus: Tion vi ne darfas rigardi, Helena. Tio estas sekreto.

Helena: Kia sekreto?

Primus: Sekreto de la vivo.

Helena: Tio estas terrrure interesa. Nur ciferoj! Kio estas tio?

Primus: Tio estas formuloj.

Helena: Mi ne komprenas.

(ŝi iras al la fenestro)

Aĥ, Primus, rigardu nur!

Primus: Kion?

Helena: La suno leviĝas!

Primus: Atendu, mi tuj –

(li trarigardas libron)

Helena, ĉi tio estas la plej grava afero en la mondo.

Helena: Do venu ĉi tien!

Primus: Tuj, tuj –

Helena: Do, Primus, lasu tiun abomenan sekreton de la vivo! Kiom koncernas vin iu sekreto?

Venu rigardi, rapide!

Primus: (sekvas ŝin al la fenestro)

Kion vi volas?

Helena: Ĉu vi aŭdas? Birdoj kantas. Aĥ, Primus, mi volus esti birdo!

Primus: Kio?

Helena: Mi ne scias, Primus. Al mi estas tiel strange, mi ne scias, kion signifas tio.

Mi estas kvazaŭ stulteta, mi perdis la kapon, la korpo doloras, la koro, ĉio doloras. – Kaj kio okazis al mi, aĥ, tion mi ne diros al vi! Primus, mi verŝajne estas mortonta!

Primus: Diru, Helena, ĉu vi ne havas kelkafoje impreson, kvazaŭ estus pli bone morti? Ĉu vi komprenas, eble ni dormas nur. Hieraŭ dum la dormo mi parolis kun vi.

Helena: Dum la dormo?

Primus: Dum la dormo. Ni parolis iun fremdan aŭ novan lingvon, ĉar mi rememoras eĉ ne unu vorton.

Helena: Pri kio?

Primus: Tion neniu scias. Mi mem ne komprenis tion kaj tamen mi scias, ke mi neniam parolis ion pli belan. Kiel kaj kie tio estis, mi ne scias. Kiam mi ektuŝis vin, mi ŝatus morti. Eĉ la loko estis alia ol ĉio, kion oni vidis en la mondo.

Helena: Mi trovis lokon, Primus, vi ekmiros. Tie loĝadis homoj, sed nun ĝi estas plena de kreskaĵoj kaj neniu venos tien dum la tuta vivo. Neniu, neniam, nur mi.

Primus: Kio estas tie?

Helena: Nenio, dometo kaj ĝardeno. Kaj du hundoj. Se vi vidus, kiel ili lekas miajn manojn, kaj iliaj hundidoj, aĥ, Primus, nenio eble estas pli bela! Vi prenas ilin sur la genuojn kaj lulas ilin kaj poste vi jam pensas pri nenio kaj zorgas pri nenio, ĝis la suno estas malleviĝinta; kiam vi poste stariĝas, vi havas la impreson, kvazaŭ vi estus farinta centoble pli ol multon da laboro. Ne, certe, mi taŭgas por nenio; ĉiu diras, ke mi taŭgas por neniu laboro. Mi ne scias, kia mi estas.

Primus: Vi estas bela.

Helena: Mi? Haltu, Primus, kion vi diris?

Primus: Kredu al mi, Helena, mi estas pli forta ol ĉiuj Robotoj.

Helena: (antaŭ la spegulo)

Ĉu efektive mi estas bela? Aĥ tiuj terrruraj haroj, se mi povus ion igi en ilin! Tie en la ĝardeno, sciu, mi metas ĉiam florojn en la harojn, sed estas tie nek spegulo nek iu. –

(ŝi klinas sin al la spegulo)

Ĉu efektive vi estas bela? Kial bela? Ĉu estas belaj la haroj, kiuj nur ŝarĝas vin? Ĉu estas belaj la okuloj, kiujn vi fermadas? Ĉu estas belaj la lipoj, kiujn vi mordas nur, por ke tio doloru? Kio estas tio, por kio estas tio esti bela? –

(ŝi ekvidas Primuson en la spegulo)

Primus, ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien, por ke ni estu tie unu apud la alia! Jen, vi havas alian kapon ol mi, aliajn ŝultrojn, alian buŝon. – Aĥ, Primus, kial vi evitas min? Kial mi devas kuradi post vi la tutan tagon? Kaj poste vi diras ankoraŭ, ke mi estas bela!

Primus: Vi kuradas for de mi, Helena.

Helena: Kiel vi kombis vin? Jen!

(ŝi ŝovegas ambaŭ manojn en lian hararon)

Sss, Primus, nenio estas pli palpinda, ol vi! Atendu, vi devas esti bela!

(ŝi prenas kombilon de la lavkesto kaj kombas la harojn de Primus sur la frunton)

Primus: Ĉu vi sentas iam, Helena, ke subite bategas via koro. Nun, nun devas io okazi –

Helena: (ekridas)

Rigardu vin!

Alquist: (leviĝas)

Kio – kio do, ĉu rido? Ĉu homoj? Kiu revenis?

Helena: (ellasas la kombilon)

Kio povus fariĝi kun ni, Primus!

Alquist: (ŝanceliras al ili)

Ĉu homoj? Ĉu vi – vi – vi estas homoj?

Helena: (ekkrias kaj forturnas sin)

Alquist: Ĉu vi estas gefianĉoj? Ĉu homoj? De kie vi revenas? li pripalpas Primuson Kiu vi estas?

Primus: Roboto Primus.

Alquist: Kio? Montru vin, knabino! Kiu vi estas?

Primus: Robotino Helena.

Alquist: Robotino? Turnu vin! Kion, ĉu vi hontas?

(li prenas ŝin je la ŝultro)

Montru vin al mi, Robotino!

Primus: Oho, sinjoro, lasu ŝin!

Alquist: Kion, ĉu vi ŝirmas ŝin? – Eliru, knabino!

Helena: (elkuras)

Primus: Ni ne sciis, sinjoro, ke vi dormas ĉi tie.

Alquist: Kiam ŝi estis farita?

Primus: Antaŭ du jaroj.

Alquist: Ĉu de doktoro Gall?

Primus: Kiel mi.

Alquist: Nu do, kara Primus, mi – – – mi devas fari iajn eksperimentojn je Robotoj de Gall.

Je tio bazas ĉio plua, ĉu vi komprenas?

Primus: Jes.

Alquist: Bone, konduku tiun knabinon en la sekcejon.

Mi sekcos ŝin.

Primus: Helenan?

Alquist: Nu kompreneble, mi diras ja al vi. Iru, preparu ĉion. – Nu do, ĉu fariĝos tiel? Ĉu mi voku aliajn, ke ili alkonduku ŝin?

Primus: (prenas pezan pistilon)

Se vi ekmovos vin, mi disbatos vian kapon!

Alquist: Nu do, disbatu! Disbatu nur! Kion faros poste Robotoj?

Primus: (genufalas)

Sinjoro, prenu min! Mi estas same fabrikita, kiel ŝi, el la sama materio, je la sama tago! Prenu mian vivon, sinjoro!

(li disigas la jakon)

Tranĉu ĉi tie, ĉi tie!

Alquist: Iru, mi volas sekci Helenan. Rapidu!

Primus: Prenu min, anstataŭ ŝin; tranĉu en ĉi tiun bruston, mi eĉ ne ekkrios, mi eĉ ne ek- ĝemos! Prenu centfoje mian vivon …

Alquist: Malrapide, knabo! Ne tiel malŝpareme. Ĉu vi ne volas vivi?

Primus: Sen ŝi ne. Sen ŝi mi ne volas, sinjoro. Vi ne rajtas mortigi Helenan! Kio malhelpas vin, preni mian vivon?

Alquist: (tuŝas delikate lian kapon)

Hm, mi ne scias. Aŭdu, bravulo, pripensu tion. Estas malfacile morti. Kaj estas, vi vidas tion, estas pli bone vivi.

Primus: (ekstaras)

Ne timu, sinjoro, kaj tranĉu. Mi estas pli forta ol ŝi.

Alquist: (sonorigas)

Aĥ Primus, kiel longe estas, kiam mi estis juna homo! Ne timu, al Helena nenio okazos.

Primus: (pluen disigas la jakon)

Mi iras, sinjoro.

Alquist: Atendu.

(eniras HELENA)

Alquist: Venu ĉi tien, knabino, vidigu vin al mi! Ĉu vi do estas Helena?

(li karesas ŝiajn harojn)

Ne timu, ne retiru vin. Ĉu vi rememoras pri sinjorino Domin? Aĥ, Helena, kiajn harojn ŝi havis! Ne ne, vi ne volas min rigardi. Do kion, knabino, ĉu la sekcejo estas ordigita?

Helena: Jes, sinjoro.

Alquist: Bone, vi helpos min, ĉu ne? Mi sekcos Primuson.

Helena: (ekkrias)

Primuson?

Alquist: Nu jes, jes, devas esti tiel, sciu! Mi volis prefere – jes, mi volis sekci vin, sed Primus prezentis sin anstataŭ vi.

Helena: (kovras sian vizaĝon Primus?)

Alquist: Nu kompreneble, kio grava? Aĥ, infano, vi scipovas plori? Diru, kiom valoras ia Primus?

Primus: Ne turmentu ŝin, sinjoro!

Alquist: Silentu, Primus, silentu! – Pro kio tiuj larmetoj? Nu, mia Dio, ne ekzistos Primus. Vi forgesos lin en unu semajno. Iru, estu gaja, ke vi vivas.

Helena: (mallaŭte)

Mi iros.

Alquist: Kien?

Helena: Ke vi sekcu min.

Alquist: Vin? Vi estas bela, Helena. Estus domaĝe pri vi.

Helena: Mi iros.

(PRIMUS baras al ŝi la vojon)

Lasu, Primus! Lasu min tien!

Primus: Vi ne iros, Helena! Mi petas vin, iru, ĉi tie vi ne darfas esti!

Helena: Mi saltos tra la fenestro, Primus. Se vi iros tien, mi elsaltos tra la fenestro!

Primus: (haltigas ŝin)

Mi ne lasos vin!

(Al Alquist)

Neniun vi mortigos, maljunulo!

Alquist: Kial?

Primus: Ni – ni apartenas unu al la alia.

Alquist: Vi diris.

(li malfermas la pordon en la mezo)

Silentu! Iru!

Primus: Kien?

Alquist: (flustre)

Kien vi volas. Helena, gvidu lin.

(li puŝas ilin eksteren)

Iru, Adam. Iru, Eva. Vi estos edzino al li. Estu edzo al ŝi, Primus.

(li fermas post ili)

Alquist: (sola)

Benita tago!

(li iras senbrue al la tablo kaj elverŝadas la epruvetojn teren)

Festo de la sesa tago!

(li eksidas ĉe la skribtablo, ĵetas librojn teren; poste li malfermas la biblion, foliumas kaj legas)

Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. Kaj fariĝis tiel. Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

(li iras en la mezon de la ĉambro)

La sesa tago! ha tago de la graco!

(li falas sur la genuojn)

Nun vi liberlasos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston – Vian plej superfluan serviston Alquist! Rossum, Fabry, Gall, grandaj inventistoj, kion vi inventis gravan kompare al tiu knabino, kompare al tiu knabo, kompare al tiu unua paro, kiu inventis la amon, la ploron, la rideton, rideton de la amo, la amon de viro kaj virino? Naturo, naturo, la vivo ne pereos! Dio, la vivo ne pereos! Kamaradoj, Helena, la vivo ne pereos! Ree ĝi komenciĝos el amo, komenciĝos nuda kaj malgranda; ĝi enradiki ĝos en dezerto, kaj estos por ĝi nebezonata tio, kion ni faris kaj konstruis, nebezonataj estos la urboj kaj uzinoj, nebezonata nia arto, nebezonataj niaj pensoj, kaj tamen ĝi ne pereos! Nur ni pereis. Disfalos la domoj kaj maŝinoj, disiĝos la sistemoj kaj la nomoj de eminentuloj defalos kiel foliaro; nur vi, amo, ekfloros sur la rubejo kaj al la ventoj vi transdonos la semon de la vivo. Nun vi liberigos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston en paco; ĉar miaj okuloj ekvidis – ekvidis – vian savon per la amo – kaj la vivo ne pereos!

(li leviĝas)

Ĝi ne pereos!

(li disetendas la brakojn)

Ĝi ne pereos!

(KURTENO)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.