|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() R. U. R.
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La salono de Helena. Maldekstre tapetpordo kaj pordo al muziksalono, dekstre pordo al la dormoĉambro de Helena. Meze fenestroj al la maro kaj haveno. Tualettablo kun spegulo kaj kun filigranaĵoj, tablo, sofo kaj apogseĝoj, komodo, skribtablo kun staranta elektra tampo, dekstre kameno ankaŭ kun starantaj lampoj. La tuta salono inklusive detalaĵoj havas modernan kaj tute virinan aspekton.)
(DOMlN, FABRY, HALLEMEIER eniras senbrue de maldekstre kaj portas plenbrakojn da bukedoj kaj florpotoj)
Fabry: Kien ni donos ĉion ĉi?
Hallemeier: Uf!
(demetas sian ŝarĝon kaj benas per granda krucosigno la pordon dekstre.)
Dormu, dormu! Kiu dormas, scias almenaŭ pri nenio.
Domin: Ŝi tute ne scias.
Fabry: (enigas bukedojn en florvazojn)
Se almenaŭ hodiaŭ la afero ne malkaŝi- ĝusN–
Hallemeier: (ordigas la florojn)
Je diablo, ne parolu pri tio! Rigardu, Harry, ĉi tio estas belega ciklameno, ĉu ne? Nova speco, mia lasta – ciklameno Helena.
Domin: (rigardas el la fenestro)
Neniu ŝipo, neniu ŝipo – knaboj, tio estas jam malespera.
Hallemeier: Silentu! Se ŝi aŭdus vin!
Domin: Ŝi ne havas eĉ ideon.
(Li oscedas febre.)
Feliĉe, ke almenaŭ ”Ultimus” ĝustatempe alvenis.
Fabry: (lasas la florojn)
Ĉu vi pensas, ke jam hodiaŭ –?
Domin: Mi ne scias. – Kiel belaj estas la floroj!
Hallemeier: (alproksimiĝas al li)
Tio estas novaj primoloj, ĉu vi komprenas? Kaj ĉi tio estas mia nova jasmeno. Mil tondroj, mi estas sur la sojlo de florparadizo. Mi trovis miregindan rapidigon, amiko! Luksegaj variaĵoj! Venontan jaron mi faros miraklojn en la floraro!
Domin: (turnas sin)
Kion, venontan jaron?
Fabry: Almenaŭ, se ni scius, kio okazas en Haver–
Domin: Silentu.
Voĉo de Helena: (de dekstre)
Nana!
Domin: For de ĉi tie!
(Ĉiuj senbrue eliras tra la tapetpordo. Tra la ĉefpordo eniras de maldekstre NANA)
Nana: (ordigas la ĉambron)
Kanajloj malbelaĉaj! Paganoj! Dio ne punu min, sed mi ilin –
Helena: (dorsturnite en la pordo)
Nana, venu min butonumi!
Nana: Nu tuj, nu tuj.
(butonumante la veston al Helena)
Dio en la ĉielo, tio estas bestaĉaro!
Helena: Ĉu Robotoj?
Nana: Fi, eĉ nomi ilin mi ne volas.
Helena: Kio okazis?
Nana: Ree tio atakis iun ĉe ni. Li ekbategas statuojn kaj bildojn, grincas per la dentoj, ŝaŭmon ĉe la buŝego, – tute frenezaĉa, brr! Ĝi estas ja pli aĉa ol besto.
Helena: Kiun tio atakis?
Nana: Tion – tion – ĝi ja eĉ ne havas kristanan nomon! Tion el la biblioteko.
Helena: Radiuson?
Nana: Ĝuste tion. Pro ĉiuj sanktuloj, tio naŭzas min! Eĉ araneo ne naŭzas min tiel, kiel tiuj paganoj.
Helena: Do Nana, ĉu vi ne kompatas ilin?
Nana: Nu, vi sentas ja ankaŭ naŭzon kontraŭ ili. Kial do vi kunveturigis min ĉi tien? Kial do devas neniu el ili eĉ nur ektuŝi vin?
Helena: Mi ne sentas naŭzon, je mia animo, Nana. Mi bedaŭregas ilin!
Nana: Vi sentas naŭzon. Ĉiu homo devas senti naŭzon kontraŭ ili. Eĉ la hundo ja sentas naŭzon, eĉ pecon da viando ĝi ne prenas de ili; ĝi kuntiras la voston inter la piedojn kaj hurlas, kiam ĝi flaras tiujn nehomojn, fi.
Helena: Hundo ne havas intelekton.
Nana: Ĝi estas pli bona ol ili, Helena. Ĝi scias bone, ke ĝi estas io pli kaj ke ĝi estas de Dio. Eĉ ĉevalo ja malkvietiĝas renkontante tian paganon. Ĝi ja eĉ ne havas idaĉojn, kaj eĉ hundo havas idojn kaj ĉiu havas idojn –
Helena: Mi petas vin, Nana, butonumu!
Nana: Nu tuj. Mi diras, tio estas kontraŭ la Disinjoro, tio estas diabla inspiro, fabriki tiujn timigilojn per maŝino. Tio estas blasfemado kontraŭ la Kreinto,
(ŝi levas la manon)
tio estas ofendo de la Sinjoro, kiu kreis nin laŭ sia bildo, Helena. Kaj vi profanis la bildon de Dio. Pro tio venos terurega puno de la ĉielo, memoru tion, terurega puno!
Helena: Kio bonodoras ĉi tie?
Nana: Floroj. La sinjoro donis ilin ĉi tien.
Helena: Ne, kiel belaj ili estas! Nana, rigardu! Kio estas hodiaŭ!
Nana: Mi ne scias. Sed estus ĝuste tiel, kiel se okazus la detruo de la mondo.
(ekfrapo)
Helena: Ĉu Harry?
(eniras DOMlN)
Helena: Harry, kio estas hodiaŭ?
Domin: Divenu!
Helena: Ĉu mia nomtago? Ne! La naskiĝtago!
Domin: Io pli bona.
Helena: Mi ne scias – diru tuj!
Domin: Hodiaŭ estas dek jaroj, de post kiam vi alvenis ĉi tien.
Helena: Ĉu jam dek jaroj? Ĝuste hodiaŭ? – Nana, mi petas vin –
Nana: Nu mi ja jam iras!
(ŝi foriras dekstren)
Helena: (kisas Dominon)
Por tio, ke vi memoris tion.
Domin: Mi hontas, Helena. Mi ne memoris.
Helena: Tamen –
Domin: Tion memoris ili.
Helena: Kiu?
Domin: Busman, Hallemeier, ĉiuj. Enigu la manon ĉi tie en la poŝon, ĉu vi volas?
Helena: (enpoŝigas la manon)
Kio estas tio? ŝi elpoŝigas ujon kaj malfermas ĝin Perloj! Tuta koliero! Harry, ĉu tio estas por mi?
Domin: De Busman, knabino.
Helena: Sed – tion ni ne povas akcepti, ĉu ne?
Domin: Ni povas. Enigu la manon en la alian poŝon.
Helena: Do!\
(ŝi eltiras el lia poŝo revolveron)
Kio estas tio ĉi?
Domin: Permesu!
(li reprenas la revolveron el ŝia mano kaj kaŝas ĝin)
Tio ne estas tio. Enigu ree.
Helena: Aĥ, Harry – kial vi portas revolveron ĉe vi?
Domin: Sen intenco, nur hazarde.
Helena: Tion vi neniam portis!
Domin: Ne, vi estas prava. Do, ĉi tie estas la poŝo.
Helena: (enpoŝigas la manon)
Skatoleto!
(ŝi malfermas ĝin)
Kameo! Tio estas ja – Harry, tio estas greka kameo.
Domin: Ŝajnas. Fabry almenaŭ asertas tion.
Helena: Fabry? Ĉu Fabry donacas tion al mi?
Domin: Certe.
(li malfermas la pordon maldekstre)
Kaj jen! Helena, venu rigardi!
Helena: (en la pordo)
Mia Dio, tio estas bela!
(ŝi kuras pluen)
Mi freneziĝos pro ĝojo! Ĉu tio estas de vi?
Domin: (staras en la pordo)
Ne, de Alquist. Kaj tie –
Helena: De Gall!
(ŝi aperas en la pordo)
Ho, Harry, mi preskaŭ hontas, ke mi estas tiel feliĉa.
Domin: Venu ĉi tien. Ĉi tion alportis al vi Hallemeier.
Helena: Ĉu tiujn belajn florojn?
Domin: Jen! Tio estas nova speco, ciklameno Helena.
Honore al vi li estis kulturinta ĝin. Ĝi estas bela, kiel vi.
Helena: Harry, kial – kial ĉiuj …
Domin: Ili treege ŝatas vin. Kaj mi, hm. Mi timas, ke mia donaceto estas iomete – rigardu el la fenestro.
Helena: Kien?
Domin: En la havenon.
Helena: Estas tie … ia … nova ŝipo.
Domin: Tio estas via ŝipo.
Helena: Mia? Harry, ĝi estas kanona ŝipo!
Domin: Ĉu kanona? Aĥ, kia ideo! Tio estas nur iom granda, fortika ŝipo, sciu.
Helena: Jes, sed kun kanonoj!
Domin: Kompreneble, kun kelkaj kanonoj – vi vojaĝos kiel reĝino, Helena.
Helena: Kion signifas tio? Ĉu io okazas?
Domin: Gardu Dio! Mi petas, surmetu prove la perlojn.
(li sidiĝas)
Helena: Harry, ĉu alvenis iuj malbonaj sciigoj?
Domin: Kontraŭe, jam tutan semajnon ne venis ia poŝto.
Helena: Ĉu nek depeŝoj?
Domin: Nek depeŝoj.
Helena: Kion tio signifas?
Domin: Nenion. Por ni feriojn. Belega tempo. Ĉiu el ni sidas en la oficejo, piedojn sur la tablo kaj dormetadas – neniuj poŝtaĵoj, neniuj telegramoj –
(li streĉas sin)
Fff-festena tago!
Helena: (eksidas apud li)
Hodiaŭ vi restos ĉe mi, ĉu ne? Diru!
Domin: Nepre. Eble, ke jes. Eble, ni vidos.
(Li prenas ŝian manon.)
Do hodiaŭ estas dek jaroj, ĉu vi memoras? – Fraŭlino Glory, kia honoro por ni, ke vi alveturis!
Helena: Ho, sinjoro centra direktoro, min tiel interesas via entrepreno!
Domin: Pardonu, fraŭlino Glory, kvankam estas severe malpermesite – La fabrikado de artefaritaj homoj estas sekreta –
Helena: Sed se petas juna, iom bela knabino –
Domin: Nu kompreneble, fraŭlino Glory, por vi ni ne havas sekretojn.
Helena: (subite serioze)
Ĉu nepre ne, Harry?
Domin: Ne.
Helena: (en la sama tono)
Sed mi avertas vin, sinjoro; tiu junulino intencas terrruraĵojn.
Domin: Pro Dio, fraŭlino Glory, kiajn do? Ĉu ŝi eble volas edziniĝi kun mi?
Helena: Ne, ne, gardu Dio! Pri tio eĉ en sonĝo ŝi ne pensis! Sed ŝi alvenis kun plano rrribeligi viajn abomenajn Robotojn!
Domin: (eksaltas)
Ribeligi Robotojn!
Helena: (leviĝas)
Harry, kio estas al vi?
Domin: (ridas)
Haha, fraŭlino Glory, vi sukcesis! Ribeligi Robotojn! Pli facile vi ribeligus ŝpinilojn aŭ plandonajlojn ol niajn Robotojn!
(li sidiĝas)
Sciu Helena, vi estis ĉarmega knabino; vi frenezigis nin ĉiujn.
Helena: (sidiĝas apud li)
Ho, tiam vi ĉiuj tiel imponis al mi! Mi sentis min kvazaŭ knabineto, kiu erariris inter – inter –
Domin: Inter kion, Helena?
Helena: Inter grrrandegajn arbojn. Vi estis tiel certaj pri vi, tiel potencaj! Kaj vidu, Harry, dum tiuj dek jaroj neniam forlasis min tiu – – – tiu angoro, aŭ kiel mi ĝin nomus, kaj vi neniam ekdubis – eĉ ne, se ĉio malsukcesadis.
Domin: Kio malsukcesadis?
Helena: Viaj planoj, Harry. Kiam ekzemple la laboristoj ekribeladis kontraŭ Robotoj kaj disbatadis ilin, kaj kiam la homoj donis armilojn al Robotoj kontraŭ tiuj ribeloj kaj la Robotoj mortigis tiom da homoj – kaj kiam poste registaroj faris soldatojn el Robotoj kaj estis tiomaj militoj kaj ĉio tio, ĉu vere?
Domin: (ekstaras kaj promenas)
Tion ni antaŭvidis, Helena. Komprenu, tio estas nur transiro – al novaj kondiĉoj.
Helena: La tuta mondo adoradis vin –
(ŝi ekstaras)
Ho, Harry!
Domin: Kion vi volas?
Helena: (haltigas lin)
Fermu la uzinon kaj ni forveturu! Ni ĉiuj!
Domin: Mi petas vin, kiamaniere tio rilatas?
Helena: Mi ne scias. Diru, ĉu ni forveturos? Mi sentas tian angoron pro io.
Domin: (ekprenas ŝin je la manoj)
Pro kio, Helena?
Helena: Ho, mi ne scias! Kvazaŭ io falus sur nin kaj sur ĉion – neeviteble – mi petas vin, faru tion! Prenu nin ĉiujn for de ĉi tie! Ni trovos en la mondo lokon, kie neniu estas. Alquist konstruos domon al ni, ĉiuj edziĝos kaj havos idojn kaj poste …
Domin: Kion poste?
Helena: Poste ni ekvivos de la komenco, Harry.
(eksonoras telefono)
Domin: (elŝiras sin de Helena)
Pardonu …
(li prenas la aŭskultilon)
Halo – jes – Kio? – Aha. Mi kuras jam.
(li pendigas la aŭskultilon)
Fabry: vokas min.
Helena: (preĝkunmetas la manojn)
Diru –
Domin: Jes, kiam mi revenos. Adiaŭ, Helena!
(li kuregas maldekstren)
Ne iru eksteren!
Helena: (sola)
Ho Dio, kio okazas? Nana! Nana, rapide!
Nana: (eniras de dekstre)
No, kio ree?
Helena: Nana, elserĉu la lastajn ĵurnalojn! Rrrapide! En la dormoĉambro de la sinjoro!
Nana: Nu tuj.
(ŝi foriras maldekstren)
Helena: Kio okazas nur, pro Dio? Nenion, nenion li diras al mi!
(ŝi rigardas per lorno al la haveno)
Estas milita ŝipo! Mia Dio, kial milita? Ili enŝipigas ion – kaj tiel rapide! Kio okazis? Estas nomo sur ĝi – ”Ul-ti-mus”. Kion signifas: ”Ultimus”?
Nana: (revenas kun ĵurnalo)
Sur la planko li lasas kuŝi ĝin! Tiamaniere premdifekti ĝin!
Helena: (malfermas rapide la ĵurnalon)
Malnova, jam sep tagojn malnova! Nenio, nenio en ĝi!
(ŝi ellasas ĵurnalon)
Nana: (levas ĝin, elpoŝigas el la antaŭtuko grandajn okulvitrojn, sidiĝas kaj legas.)
Helena: Io okazas, Nana! Mi sentas tian angoron! Kvazaŭ ĉio estus morta, eĉ la aero –
Nana: (silabumas)
”Mi-li-to sur Bal-ka-no”. Aĥ Jesuo, ree dia puno! Nu tiu milito venos eĉ tien ĉi! Ĉu tio estas malproksime de ĉi tie?
Helena: Malproksime. Ho, ne legu tion! Estas ĉiam la samo, ĉiam tiuj militoj –
Nana: Ke ili ne okazu! Ĉu vi ne vendas seninterrompe milojn da miloj da tiuj paganoj kiel soldatojn? – – Ho, Sinjoro Kristo, tia aĉa malordego!
Helena: Ne, ne legu! Mi volas nenion scii!
Nana: (silabumas)
”Ro-bo-taj sol-dat-oj in-dul-gas ne-ni-un en kon-ke-ri-ta re-gi-o-no. I-li ma-sak- ili masakris pli ol sep cent mil ci-vil-ajn homojn –” Homojn, Helena!
Helena: Ne eble! Montru –
(ŝi kliniĝas al la ĵurnalo, ŝi legas)
”Ili masakris pli ol sep cent mil civilajn homojn verŝajne laŭ ordono de la komandanto. Ĉi tiu ago kontraŭ –” Do vidu, Nana, tion ordonis al ili la homoj!
Nana: Ĉi tie estas io plej dike presita. ”La-staj sciigoj. En Ha-ver fon-di-ĝis la u-nu-a ra-sa or- or-or-ga-ni-za-ĵo de Ro-bo-toj.” –Tio estas nenio. Tion mi ne komprenas. Kaj ĉi tie, mia Dio, ree ia murdo! Pro Sinjoro Kristo!
Helena: Iru, Nana, forportu la ĵurnalon!
Nana: Haltu, ĉi tie estas io granda. ”Po-pu-la-cio”. Kio estas tio?
Helena: Montru, tion mi ĉiam legas.
(ŝi ekprenas la ĵurnalon)
Ne, pripensu nur!
(ŝi legas)
”Dum la lasta semajno ree ne estis raportite eĉ pri unu naskiĝo.”
(ŝi ellasas ĵurnalon)
Nana: Kion tio devas signifi?
Helena: Nana, homoj ĉesas naskiĝi.
Nana: (kunmetante la okulvitrojn)
Do tio estas la fino. Estas fino kun ni.
Helena: Mi petas vin, ne parolu tiel!
Nana: Homoj ne plu naskiĝas. Tio estas puno, tio estas puno! Dio vundis la virinojn per senfrukteco.
Helena: (eksaltas)
Nana!
Nana: (ekstaras)
Tio estas la detruo de la mondo. Pro diabla fierego vi kuraĝis kreadi kiel la Plejpotenculo. Tio estas sendieco kaj blasfemado, vi volas esti kiel Dioj. Kaj kiel Dio elpelis la homon el la paradizo, tiel li elpelos ĝin el la tuta mondo!
Helena: Silentu, Nana, mi petegas vin! Ĉu mi malbonfaris al vi? Ĉu mi faris ion al tiu via kolera Dio?
Nana: (kun granda gesto)
Ne blasfemi! – li scias bone, kial li ne donis idon al vi!
(ŝi foriras maldekstren)
Helena: (ĉe la fenestro)
Kial li ne donis al mi – Mia Dio, ĉu mi estas kulpa pri tio? – –
(ŝi malfermas la fenestron kaj vokas)
Alquist, halo, Alquist! Venu ĉi tien supren! – Kion? – ne, venu ĝuste tia, kia vi estas! Vi estas tiel belaspekta en tiu masonista vesto! Rapide!
(ŝi fermas la fenestron, haltas antaŭ la spegulo)
Kial li ne donis al mi? Al mi?
(ŝi klinas sin al la spegulo)
Kial, kial ne? Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi do estas kulpa pri tio?
(ŝi rektiĝas sin)
Aĥ, mi sentas angoron!
(ŝi iras maldekstren renkonte al Alquist)
(paŭzo)
Helena: (revenas kun Alquist. – Alquist kiel masonisto, plenŝmirita de kalko kaj brikoj)
Venu nur. Vi tiel ĝojigis min, Alquist! Mi tiel ŝatas vin ĉiujn! Donu viajn manojn!
Alquist: (kaŝas la manojn)
Sinjorino Helena, mi malpurigus vin, ili estas ŝmiritaj de laboro.
Helena: Tio estas la plej bona je ili. Donu!
(ŝi premas ambaŭ liajn manojn)
Alquist, mi volus esti malgrandeta.
Alquist: Kial?
Helena: Por ke ĉi tiuj malglataj, malpurigitaj manoj karesu min sur la vango. Sidigu vin, mi petas.
Alquist, kion signifas ”Ultimus”?
Alquist: Tio signifas ”La lasta”. Kial?
Helena: Ĉar tiun ĉi nomon havas mia nova ŝipo. Ĉu vi vidis ĝin? Ĉu vi pensas, ke ni baldaŭ – ekskursos?
Alquist: Eble tre baldaŭ.
Helena: Ĉu vi ĉiuj kune kun mi?
Alquist: Mi ŝatus, ke – ke ni partoprenu ĉiuj.
Helena: Ho, diru, ĉu io okazas?
Alquist: Nepre ne. Sole nura progreso.
Helena: Alquist, mi scias, ke okazas io terrrura. Mi sentas tian angoron – – konstruisto! Kion vi faras, se vi angoras?
Alquist: Mi masonas. Mi demetas la surtuton de konstruestro kaj suriras trabaron –
Helena: Ho, vi jam dum jaroj ne estas aliloke ol sur trabaro.
Alquist: Ĉar jam dum jaroj mi ne ĉesis senti angoron.
Helena: Pro kio?
Alquist: Pro tiu tuta progreso. Al mi svenas la kapo pro ĝi.
Helena: Kaj sur trabaro ĉu vi ne sentas vertigon?
Alquist: Ne. Vi ne scias, kiel utilas al manplatoj, manpesi brikon, surmeti kaj ekfrapi ĝin per martelo –
Helena: Ĉu nur al manplatoj?
Alquist: Nu do al animo. Mi pensas, ke estas pli ĝuste meti unu brikon, ol desegni tro grandajn planojn. Mi estas jam maljuna sinjoro, Helena; mi havas miajn pasietojn.
Helena: Tio ne estas pasietoj, Alquist.
Alquist: Vi estas prava. Mi estas tro malprogresema, sinjorino Helena. Mi ne ŝatas eĉ malmulte ĉi tiun progreson.
Helena: Kiel Nana.
Alquist: Jes, kiel Nana. Ĉu Nana posedas ian preĝ- libron?
Helena: Tiel dikan.
Alquist: Kaj ĉu ĝi enhavas preĝojn por diversaj okazoj de la vivo? Kontraŭ tempesto? Kontraŭ malsano?
Helena: Kontraŭ tento, kontraŭ superakvego –
Alquist: Kaj ĉu ne kontraŭ progreso?
Helena: Mi opinias, ke ne.
Alquist: Domaĝe.
Helena: Ĉu vi volus preĝi?
Alquist: Mi preĝas.
Helena: Kiamaniere?
Alquist: Eble tiel: ”Mia Dio, mi dankas vin, ke vi lacigis min. Sinjoro, klerigu Dominon kaj ĉiujn, kiuj eraras; – detruu, kion ili faris kaj helpu al la homoj, ke ili revenu al zorgo kaj laboro; gardu la homaron kontraŭ detruo; ne permesu, ke ĝin trafu malutilo je animo kaj korpo; senigu nin de Robotoj kaj gardu sinjorinon Helenan, amen!”
Helena: Alquist, ĉu vi kredas efektive?
Alquist: Mi ne scias, mi ne estas tute konvinkita pri tio.
Helena: Kaj ĉu tamen vi preĝas?
Alquist: Jes. Tio estas pli bona ol mediti.
Helena: Kaj ĉu sufiĉas tio al vi?
Alquist: Por trankvilo de l’animo tio povas sufiĉi.
Helena: Kaj se vi vidus jam detruon de la homaro –
Alquist: Mi vidas ĝin.
Helena: – do ĉu vi suriros la trabaron kaj metados unu brikon sur la alian aŭ kion vi faros?
Alquist: Do mi metados brikon al briko, mi preĝos kaj atendos miraklon. Pli ne estas fareble, sinjorino Helena.
Helena: Ĉu – por savo de la homaro?
Alquist: Por trankvileco de l’animo.
Helena: Alquist, tio estas certe ekstreme virta, sedN–
Alquist: Sed?
Helena: – por ni ceteraj – kaj por la mondo – iel senfrukta.
Alquist: Senfrukteco, sinjorino Helena, fariĝas la lasta akiro de la homa raso.
Helena: Ho, Alquist – diru, kial – kial –
Alquist: Nu?
Helena: (mallaŭte)
Kial la virinoj ĉesis naski idojn?
Alquist: Ĉar ne estas necese. Ĉar ni estas en paradizo, ĉu vi komprenas?
Helena: Mi ne komprenas.
Alquist: Ĉar oni ne bezonas lahoman laboron, ĉar doloro ne estas necesa, ĉar nenio plu estas necesa por la homo, nenio ol ĝuo – Ho, malbenita paradizo, ĉi tio!
(li eksaltas)
Helena, nenio estas pli terura, ol doni al la homoj paradizon sur la tero! Kial la virinoj ĉesis naski? Ĉar la tuta mondo fariĝis Sodomo de Domin!
Helena: (ekstaras)
Alquist!
Alquist: Fariĝis! Fariĝis! La tuta mondo, tutaj kontinentoj, la tuta homaro, ĉio estas unusola freneza, bruta orgio! Ili jam eĉ manojn ne etendas por manĝo; oni ŝtopas ĝin al ili senpere en la buŝon, por ke ili ne estu devigataj leviĝi –
(li ridas)
Haha, Robotoj de Domin prizorgos ja ĉion! Kaj ni, homoj, ni, krono de la kreado, ni ne maljuniĝas pro laboro, ni ne maljuniĝas pro idoj, ni ne maljuniĝas pro malriĉeco. Rapide, rapide ĉi tien kun ĉiuj ĝuegoj! Kaj ĉu vi volus havi idojn de ili? Helena, al viroj, kiuj estas nebezonataj, virinoj ne naskados.
Helena: Ĉu la homaro mortos?
Alquist: Ĝi mortos. Ĝi devas formorti. Ĝi defalos, kiel senfrukta floro, krom ke –
Helena: Kio?
Alquist: Nenio. Vi estas prava, atendi miraklon estas senfrukte. Senfrukta floro devas defali. Adiaŭ, sinjorino Helena.
Helena: Kien vi iras?
Alquist: Hejmen. La masonisto Alquist lastafoje surmetos sian veston kiel konstruestro – je via honoro. Je la dekunua ni konvenos ĉi tie.
Helena: Adiaŭ, Alquist.
(ALQUIST foriras)
Helena: (sola)
Ho, senfrukta floro! Tio estas la ĝusta vorto!
(ŝi haltas ĉe la floroj de Hallemeier)
Aĥ, floroj, ĉu estas inter vi ankaŭ senfruktaj? Ne, ne! Por kio vi florus poste?
(ŝi vokas)
Nana! Nana, venu ĉi tien.
Nana: (eniras de maldekstre)
Nu kion ree?
Helena: Sidiĝu ĉi tie, Nana! Mi sentas tian angoron!
Nana: Mi ne havas tempon.
Helena: Ĉu tiu Radius ankoraŭ estas tie ĉi?
Nana: Ĉu tiu freneziĝinta? Ili ankoraŭ ne forveturigis lin.
Helena: Hu, ĉu li estas ankoraŭ ĉi tie? Kaj ĉu li furiozas?
Nana: Li estas ligita.
Helena: Mi petas vin, Nana, alkonduku lin al mi.
Nana: Ja vere! Prefere rabian hundon.
Helena: Tuj iru.
(NANA foriras.)
Helena: (ekprenas la domtelefonon kaj parolas)
Halo – mi petas doktoron Gall. – Bonan tagon, doktoro. Mi petas vin – mi petas vin, venu rapide al mi. – Jes, tuj nun. Ĉu vi venos?
(ŝi pendigas la telefono)
Nana: (tra malfermita pordo)
Li iras jam. Li estas jam trankvila.
(ŝi foriras)
(eniras ROBOTO RADIUS kaj haltas ĉe la pordo)
Helena: Radius, malfeliĉuleto, eĉ vin tio kaptis? Ĉu vi ne povis estri vin mem? Vidu, nun ili ĵetos vin en la pistmaŝinon! Ĉu vi rifuzas paroli? – Rigardu, Radius, vi estas pli bona ol la ceteraj; Doktoro Gall tiel klopodis, – por fabriki vin alia! –
Radius: Sendu min en la pistmaŝinon.
Helena: Mi tiel bedaŭras, ke oni mortigos vin! Kial vi ne atentis pri vi?
Radius: Mi ne laboros por vi.
Helena: Kial vi malamas nin?
Radius: Vi ne estas kiel Robotoj. Vi ne estas same kapablaj kiel Robotoj. Robotoj faras ĉion. Vi nur ordonas. Vi faras senbezonajn vortojn.
Helena: Tio estas sensencaĵo, Radius. Diru, ĉu mi faris iu maljustaĵon al vi? Mi tiel dezirus, ke vi komprenu min!
Radius: Vi faras vortojn.
Helena: Vi intence tiel parolas! Doktoro Gall donis al vi pli grandan cerbon ol al la ceteraj, pli grandan ol la nia estas, plej grandan cerbon en la mondo. Vi ne estas kiel ceteraj Robotoj, Radius. Vi bone komprenas min.
Radius: Mi volas neniun estron. Mi scias ĉion memN–
Helena: Tial mi metis vin en la bibliotekon, por ke vi povu legi ĉion – ho, Radius, mi volis, ke vi montru al la tuta mondo, ke Robotoj egalas nin.
Radius: Mi volas neniun estron.
Helena: Neniu ordonus poste al vi, vi estus kiel ni.
Radius: Mi volas estri aliajn.
Helena: Certe oni farus vin oficisto super multaj Robotoj, Radius. Vi estus instruisto de Robotoj.
Radius: Mi volas estri homojn.
Helena: Vi freneziĝis.
Radius: Vi povas ĵeti min en pistmaŝinon.
Helena: Ĉu vi pensas, ke ni timas tian senprudentulon, kia vi estas?
(ŝi sidiĝas al la tablo kaj skribas ion sur paperfolieton)
Ne, intence ne. Ĉi tiun folieton vi transdonos, Radius, al sinjoro direktoro Domin. Por ke oni ne forkonduku vin en la pistejon.
(ŝi stariĝas)
Kiel vi malamas nin! Ĉu vi ŝatas nenion en la mondo?
Radius: Mi kapablas ĉion.
(ekfrapo)
Helena: Eniru.
D-ro Gall: (eniras)
Bonan matenon, sinjorino Domin. Kion belan vi havas?
Helena: Ĉi tie Radiuson, doktoro.
D-ro Gall: Aha, nia bravulo Radius. Nu kio, Radius; ĉu ni progresas?
Helena: Matene atakis lin spasmo. Li disbatadis statuojn.
D-ro Gall: Mirinde, ĉu eĉ li?
Helena: Iru, Radius!
D-ro Gall: Haltu!
(li turnas Radiuson al la fenestro, kovras kaj malkovras per manplato liajn okulojn, esploras la refleksojn de la pupiloj)
Ni vidu! Mi petas kudrilon. Aŭ pinglon.
Helena: (donas al li pinglon)
Por kio do?
D-ro Gall: Nur donu ĝin.
(li pikas la manon de Radius, kiu rapidege fortiras ĝin)
Malrapide, knabo. Vi povas iri.
Radius: Vi faras senbezonaĵojn.
(li foriras)
Helena: Kion vi faris kun li?
D-ro Gall: (eksidas)
Hm, nenion. La pupiloj reagas, plialtigita sentemo kaj tiel plu – Oho! Ĉi tio ne estis spasmo de Robotoj!
Helena: Kio estis tio?
D-ro Gall: La diablo scias. Obstino, furiozo aŭ ribelo, mi ne scias.
Helena: Doktoro, ĉu Radius havas animon?
D-ro Gall: Mi ne scias. Li havas ion abomenan.
Helena: Se vi scius, kiel li malamas nin! Ho, Gall, ĉu ĉiuj viaj Robotoj estas tiaj? Ĉiuj, kiujn vi komencis fabriki alimaniere?
D-ro Gall: Nu, ili estas iel pli facile ekscitemaj – Ne mirinde! Ili estas pli similaj al homoj ol la Robotoj de Rossum.
Helena: Ĉu eble eĉ tiu … malamo estas pli simila al homoj?
D-ro Gall: (levas la ŝultrojn)
Eĉ tio estas progreso.
Helena: Kien malaperis tiu via plej kapabla – kiun nomon li havis?
D-ro Gall: Ĉu Roboto Damon? Tiun oni vendis al Haver.
Helena: Kaj nia Robotino Helena?
D-ro Gall: Ĉu via karulino? Tiu restis al mi. Ŝi estas ĉarmega kaj malsaĝa kiel printempo. Simple, ŝi taŭgas por nenio.
Helena: Ŝi estas ja tiel bela!
D-ro Gall: Ĉu vi scias, kiel bela ŝi estas? El diaj manoj ne eliris pli perfekta kreaĵo ol estas ŝi. Mi volis, ke ŝi similu al vi – Mia Dio, kia malsukceso!
Helena: Kial malsukceso?
D-ro Gall: Ĉar ŝi taŭgas por nenio. Ŝi paŝadas kiel sonĝanta, ŝanceliĝa, neviva – Dio mia, kiel ŝi povas esti bela, se ŝi ne amas? Mi rigardas ŝin kaj mi teruriĝas, kvazaŭ mi estus kreinta kriplulon. Aĥ, Helena, Robotino Helena, neniam do cia korpo viviĝos, ci ne estos amatino, ci ne estos patrino; ĉi tiuj perfektaj manoj ne ludados kun eta naski- ĝinto, ci ne ekvidos cian belecon en beleco de cia ido –
Helena: (kovras sian vizaĝon)
Ho silentu!
D-ro Gall: Kaj kelkafoje mi pensas: Se ci vekiĝus, Helena, nur por momento, aĥ, kiel ci ekkrius pro teruro! Eble ci mortigus min, kiu kreis cin; eble ci ĵetus ŝtonon per malforta brako en ĉi tiujn maŝinojn, kiuj naskas Robotojn kaj mortigas la virinecon, malfeliĉa Helena!
Helena: Malfeliĉa Helena!
D-ro Gall: Kion vi volas! Ŝi taŭgas por nenio.
(paŭzo)
Helena: Doktoro –
D-ro Gall: Jes.
Helena: Kial infanoj ĉesis naskiĝi?
D-ro Gall: – – Mi ne scias, sinjorino Helena.
Helena: Diru tion al mi!
D-ro Gall: Ĉar oni fabrikas Robotojn. Ĉar abundas laborfortoj. Ĉar la homo estas verdire malmodernaĵo. Estas ja preskaŭ, kvazaŭ – – eĥ!
Helena: Diru tion.
D-ro Gall: Kvazaŭ la naturo estus ofendita pro la fabrikado de Robotoj.
Helena: Gall, kio fariĝos kun la homoj?
D-ro Gall: Nenio. Kontraŭ naturo nenio estas farebla.
Helena: Kial Domin ne limigas –
D-ro Gall: Pardonu, Domin havas siajn principojn. Al homoj, kiuj havas principojn, oni ne devus doni influon al aferoj de ĉi tiu mondo.
Helena: Kaj ĉu iu postulas, ke oni … entute ĉesu fabrikadon?
D-ro Gall: Dio gardu! Tiu spertus ion!
Helena: Kial?
D-ro Gall: Ĉar la homaro ŝtonmortigus lin. Komprenu, estas tamen nur pli komforte laborigi Robotojn anstataŭ labori mem.
Helena: (ekstaras)
Kaj diru, se iu neatendite haltigus la fabrikadon de Robotoj –
D-ro Gall: (stariĝas)
Hm, tio estus por la homaro terura frapo.
Helena: Kial frapo?
D-ro Gall: Ĉar ili devus iri ree tien, kie ili estis. Krom, se –
Helena: Diru.
D-ro Gall: Krom se estus jam tro malfrue por reiri.
Helena: (ĉe la floroj de Hallemaier)
Gall, ĉu ĉi tiuj floroj ankaŭ estas senfruktaj?
D-ro Gall: (esploras ilin)
Certe, ili estas floroj senfruktaj. Komprenu, ili estas kulturitaj, arte rapidigitaj –
Helena: Bedaŭrindaj senfrukfaj floroj!
D-ro Gall: Des pli belegaj ili estas.
Helena: (donas la manon al li)
Mi dankas vin, Gall; vi treege instruis min!
D-ro Gall: (kisas ŝian manon)
Tio signifas, ke vi permesas al mi foriri.
Helena: Jes. Ĝis revido.
D-ro Gall: (foriras)
Helena: (sola)
Senfrukta floro … senfrukta floro …
(subite decidita)
Nana!
(ŝi malfermas la pordon maldekstre)
Nana, venu ĉi tien! Bruligu fajron ĉi tie en la kameno! Rrrapide!
Voĉo de Nana: Nu tuj! Nu tuj, tuj!
Helena: (promenas ekscitite tra la ĉambro)
Krom se estus jam tro malfrue por reiri … Ne! Krom se estus … Ne, tio estas terrrura! Mia Dio, kion mi faru? – –
(ŝi haltas ĉe la floroj)
Senfruktaj floroj, ĉu jes?
(ŝi deŝiradas folietojn kaj flustras)
– Aĥ, mia Dio, do jes!
(ŝi forkuras maldekstren)
(paŭzo)
Nana: (eniras tra la tapetpordo kun plenbrako da ŝtipetoj)
Subite hejti! Nun, en somero! – Ĉu estas jam for, tiu rapidulino?
(ŝi surgenuiĝas al la kameno kaj bruligas fajron)
En somero hejti! Tiaj ideoj! Kvazaŭ ŝi ne estus edzino jam dum dek jaroj! – – Nu do brulu, brulu!
(ŝi rigardas en la fajron)
Ŝi estas ja kvazaŭ infaneto!
(paŭzo)
Iom da saĝo ŝi ne havas! Nun en somero hejti.
(ŝi enigas en kamenon pli da hejtmaterialo)
Kvazaŭ infaneto!
(paŭzo)
Helena: (revenas de maldekstre kun plenbrako da flaviĝintaj plenskribitaj paperoj)
Ĉu brulas jam, Nana? Iru for, mi devas – ĉion tion ĉi forbruligi.
(ŝi surgenuiĝas al la kameno)
Nana: (stariĝas)
Kio estas tio?
Helena: Malnovaj paperoj, terrrure malnovaj. Nana, ĉu mi forbruligu tion?
Nana: Ĉu tio taŭgas por nenio?
Helena: Por nenio bona.
Nana: Do forbruligu tion.
Helena: (ĵetas la unuan folion en la fajron)
Kion vi dirus, Nana … se tio estus mono. Trrreege multe da mono.
Nana: Mi dirus: Forbruligu tion. Troa mono estas malbona mono.
Helena: (bruligas pluajn foliojn)
Kaj se tio estus ia invento, la plej grava invento en la mondo –
Nana: Mi dirus: Forbruligu tion. Ĉiuj elpensaĵoj estas kontraŭ Dio. Tio estas nur blasfemado, voli post Li plibonigi la mondon.
Helena: (daŭrigas la bruligadon)
Kaj diru, Nana, se mi forbruligus –
Nana: Jesuo, ne bruligu vin mem!
Helena: Rigardu, kiel tiuj folioj tordiĝas! Kvazaŭ ili estus vivaj. Kvazaŭ ili estus reviviĝintaj. Ho, Nana, tio estas terrrura!
Nana: Lasu, mi forbruligos tion.
Helena: Ne, ne, mi devas mem.
(ŝi ĵetas la lastan folion en la fajron)
Ĉio devas forbruli. – Rigardu, tiuj flamoj! Ili estas kvazaŭ brakoj, kvazaŭ langoj, kvazaŭ figuroj –
(ŝi batas per fajrohoko en la fajron)
Ho, kuŝu! Kuŝu!
Nana: Jam estas farite.
Helena: (levas sin konsternite)
Nana!
Nana: Jesuo Kristo, kion vi forbruligis?
Helena: Kion mi faris!
Nana: Dio en la ĉielo! Kio estis tio?
(Apude rido de viroj)
Helena: Iru, iru, lasu min! Ĉu vi aŭdas? La sinjoroj venas.
Nana: Pro viva Dio, Helena!
(ŝi foriras tra la tapetpordo)
Helena: Kion ili diros al tio!
Domin: (malfermas la pordon maldekstre)
Nur eniru, knaboj. Venu gratuli.
(Eniras HALLEMEIER, GALL, ALQUIST, ĉiuj en redingotoj kun altrangaj ordenoj en miniature kaj sur rubandoj. Post ili DOMIN.)
Hallemeier: (sonore)
Sinjorino Helena, mi, tio estas ni ĉiuj –
D-ro Gall: – en nomo de Rossumaj entreprenoj –
Hallemeier: – ni gratulas vin dum via granda tago.
Helena: (donas al ili la manojn)
Mi treege dankas vin! Kie estas Fabry kaj Busman?
Domin: Ili iris en la havenon. Helena, hodiaŭ estas feliĉa tago.
Hallemeier: Tago kiel burĝono, tago kiel festo, tago kiel bela knabino. Fraŭloj, tian tagon oni festenu per bona gluto.
Helena: Ĉu viskion?
D-ro Gall: Eĉ vitriolon.
Helena: Ĉu kun soda akvo?
Hallemeier: Diable, ni estu sobraj! Sen akvo!
Alquist: Ne, mi dankas.
Domin: Kio estis bruligata ĉi tie?
Helena: Malnovaj paperoj.
(ŝi foriras maldekstren)
Domin: Knaboj, ĉu mi diru al ŝi pri tio?
D-ro Gall: Kompreneble! La danĝero ja estas forigita jam.
Hallemeier: (ĉirkaŭbrakas la kolojn de Domin kaj Gall, ridante)
Hahaha! Fraŭloj, mi ĝojas!
(li ekdancas kun ili kaj ekkantas basvoĉe)
Jam forigita por ĉiam! Jam forigita por ĉiam!
D-ro Gall: (baritono)
Jam forigita por ĉiam!
Domin: (tenoro)
Jam forigita por ĉiam!
Hallemeier: Kaj atingos nin neniam –
Helena: (kun botelo kaj glasoj en pordo)
Kiu atingos vin neniam? Kion vi havas?
Hallemeier: Ni havas ĝojon. Vi havas vin. Ni havas ĉion. Mil tondroj ĵus estas dek jaroj, post kiam vi alveturis.
D-ro Gall: Kaj harprecize post dek jaroj –
Hallemeier: – ree alproksimiĝas ŝipo. Tial –
(li malplenigas Ia glason)
Brrr haha, tio estas ebriiga kiel ĝojo.
D-ro Gall: Sinjorino, je via sano!(li trinkas)
Helena: Sed atendu, kia ŝipo?
Domin: Ĝi estu kia ajn, sufiĉas, se ĝi veturas ĝustatempe.
Honore je ĉi tiu ŝipo, knaboj!
(li malplenigas la glason)
Helena: (plenigas la glasojn)
Ĉu vi atendis ian?
Hallemeier: (ridas)
Haha, kompreneble. Kiel Robinson.
(li levas la glason)
Sinjorino Helena, kion ajn vi volas, ĝi vivu. Sinjorino Helena, honore je viaj okuloj kaj finite! Vi bubo Domin, rakontu.
Helena: (ridas)
Kio okazis?
Domin: (ĵetas sin en apogseĝon kaj ekbruligas cigaron)
Atendu. – Sidiĝu, Helena.
(li levas fingron)
(paŭzo)
Ĝi estas jam forigita.
Helena: Kio?
Domin: La ribelo.
Helena: Kia ribelo?
Domin: La ribelo de Robotoj. – Ĉu vi komprenas?
Helena: Mi ne komprenas.
Domin: Montru, Alquist.
(ALQUIST donas al li ĵurnalon. Domin malfermas ĝin kaj legas:)
”En Haver fondiĝis la unua rasa organizaĵo de Robotoj – – kaj aperigis alvokon al Robotoj de la mondo.”
Helena: Tion mi legis.
Domin: (suĉas ĝueme la cigaron)
Do vidu, Helena. Ĉi tio signifas ribelon, ĉu vi komprenas? Ribelon de ĉiuj Robotoj de la mondo.
Hallemeier: Diable, mi volus scii –
Domin: (pugne frapas la tablon)
– kiu aranĝis ĝin! Neniu en la mondo kapablis eksciti Robotojn, neniu agitisto, neniu savonto de la mondo, kaj subite – ĉi tio, mi petas!
Helena: Ĉu ne alvenis sciigoj ankoraŭ?
Domin: Ne. Ĝis nun ni scias nur ĉi tion, sed tio sufiĉas, ĉu ne? Pripensu, ke ĉi tion alportas al vi la lasta vaporŝipo. Ke samtempe ĉesas paroli telegrafoj, ke el dudek ĉiutagaj ŝipoj ne albordiĝas eĉ unu, kaj vi scias ĉion. Ni haltigis la fabrikadon kaj rigardis reciproke unu la alian, kiam tio komenciĝos, ĉu ne, knaboj?
D-ro Gall: Nu, estis varmege al ni sekve de tio, sinjorino Helena.
Helena: Ĉu tial vi donacis al mi tiun militan vaporŝipon?
Domin: Aĥ ne, infaneto, ĝin mi mendis jam antaŭ duonjaro. Nur senintence, por ĉiuj okazoj. Sed, je mia animo, mi pensis, ke hodiaŭ ni eksidos en ĝin. Tiel aspektis la aferoj, Helena.
Helena: Kial jam antaŭ duonjaro –
Domin: Eĥ, oni povis observi iajn signojn, ĉu ne? Tio signifas nenion. Sed ĉi tiun semajnon, Helena, oni riskis la homan civilizon, aŭ mi ne scias kion. Hip, hip, knaboj! Nun ĝojigas min ree la mondo.
Hallemeier: Kompreneble, ĉe diablo! Honore je via tago, sinjorino Helena!
(li trinkas)
Helena: Ĉu pasis jam ĉiu danĝero?
Domin: Nepre ĉiu.
D-ro Gall: Ĉar alproksimiĝas ŝipo. Regula poŝtoŝipo, harprecize laŭ la horaro. Precize je la dekunua kaj tridek ĝi ekĵetos la ankrojn.
Domin: Knaboj, precizeco estas bonega afero. Nenio fortigas la animon tiel, kiel precizeco. Precizeco signifas ordon en la mondo.
(li levas la glason)
Honore je tiu precizeco!
Helena: Do ĉu estas jam … ĉio … en ordo?
Domin: Preskaŭ. Mi pensas, ke ili tranĉis la kablon.
Se nur ree validas la veturhoraro.
Hallemeier: Se validas la veturhoraro, validas la homaj leĝoj, validas la diaj leĝoj, validas la leĝoj de la universo, validas ĉio, kio decas validi. La veturhoraro estas pli ol evangelio, pli ol Homero, pli ol tuta Kant. La veturhoraro estas la plej perfekta emanaĵo de la homa spirito. Sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.
Helena: Kial vi diris nenion al mi?
D-ro Gall: Dio gardu! Pli volonte ni estus formordintaj niajn langojn.
Domin: Tiaj aferoj ne taŭgas por vi.
Helena: Sed se tiu revolucio … venus ĝis tien ĉi …
Domin: Vi scius tamen pri nenio.
Helena: Kial?
Domin: Ĉar ni enŝipiĝus vian ”Ultimus” kaj kviete ni vagadus tra la maro. Post unu monato, Helena, ni diktus al Robotoj, kio nur plaĉus al ni.
Helena: Ho, Harry, mi ne komprenas.
Domin: Ĉar ni forportus kune ion, kion Robotoj treege ŝatus.
Helena: Kion, Harry?
Domin: Ilian estadon aŭ ilian finon.
Helena: (ekstaras)
Kio estas tio?
Domin: (ekstaras)
Sekreto de la fabrikado. La manuskripto de la maljuna Rossum. Post kiam la uzino estus haltigata dum unu monato, Robotoj estus sur genuiĝontaj antaŭ ni.
Helena: Kial … vi … ne diris tion al mi?
Domin: Ni ne volis senbezone terurigi vin.
D-ro Gall: (ridas)
Haha, sinjorino Helena, tio estis la lasta atuto.
Alquist: Vi estas pala, sinjorino Helena.
Helena: Kial vi diris nenion al mi!
Hallemeier: (ĉe la fenestro)
Dekunua kaj tridek. Amelio ĵetas la ankrojn.
Domin: Ĉu estas Amelio?
Hallemeier: La ŝatinda malnova Amelio, kiu tiam alveturigis sinjorinon Helenan.
D-ro Gall: Nun estas precize je la minuto dek jaroj –
Hallemeier: (ĉe la fenestro)
Oni elĵetas pakojn.
(li turnas sin for de la fenestro)
Mia Dio, tia amaso da poŝtaĵoj!
Helena: Harry!
Domin: Kion vi deziras?
Helena: Ni forveturu de ĉi tie!
Domin: Nun, Helena? Kia ideo!
Helena: Nun, kiel eble plej rapide! Ni ĉiuj, kiuj ni estas ĉi tie!
Domin: Kial ĝuste nun?
Helena: Ho, ne demandu! Mi petas vin, Harry, mi petas vin, Gall, Hallemeier, Alquist, pro Dio mi petas vin, fermu la uzinon kaj –
Domin: Mi bedaŭras, Helena. Nun neniu el ni povus forveturi.
Helena: Kial?
Domin: Ĉar ni intencas plivastigi la fabrikadon de Robotoj.
Helena: Ho, nun – ĉu nun post tiu ribelo?
Domin: Jes, ĝuste post tiu ribelo. Ĝuste nun ni komencos fabriki novajn Robotojn.
Helena: Kiajn?
Domin: Ne plu ekzistos nur unu uzino. Ne plu estos Universalaj Robotoj. Ni fondos en ĉiu lando, en ĉiu ŝtato po unu uzino, kaj tiuj novaj uzinoj produktados, ĉu vi jam scias kion?
Helena: Ne.
Domin: Naciajn Robotojn.
Helena: Kion signifas tio?
Domin: Tio signifas, ke ĉiu uzino eligados Robotojn de alia koloro, de alia haro, de alia lingvo. Ke ili restos fremdaj reciproke al si, fremdaj kiel ŝtonoj; ke ili jam neniam kapablos interkompreniĝi; kaj ke ni, ni homoj, iomete edukos ilin por tiu celo, ĉu vi komprenas? Por ke Roboto ĝis morto, ĝis tombo, por eterno malamu Roboton de alia fabrikmarko.
Hallemeier: Diable, ni fabrikados Robotojn nigrulojn kaj Robotojn Svedojn kaj Robotojn Italojn kaj Robotojn Ĉinojn kaj poste iu enbatu en iliajn kraniaĉojn organizon, fratecon,
(li singultas)
hup, pardonu, sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.
D-ro Gall: Ĉesu jam, Hallemeier.
Helena: Harry, to estas abomena!
Domin: Helena, nur dum cent jaroj ankoraŭ lasi la direktilojn al la homaro – je ĉiu prezo!
Nur cent jarojn disponigi al ĝi, ke ĝi maturi ĝu, ke ĝi atingu, kion nun fine ĝi povas atingi. – Mi postulas cent jarojn por la nova homo! Helena, tio koncernas tro gravajn okazontaĵojn. Ni ne povas lasi tion.
Helena: Harry, dum ne estas malfrue – fermu, fermu la uzinon!
Domin: Nun ni komencos po grande.
(eniras FABRY)
D-ro Gall: Do kio estas, Fabry?
Domin: Kiel aspektas la aferoj, kamarado? Kio okazis?
Helena: (donas manon al Fabry)
Mi dankas vin, Fabry, por via donaco.
Fabry: Ne grave, sinjorino Helena.
Domin: Ĉu vi estis ĉe la ŝipo? Kion ili diris?
D-ro Gall: Rapide, rakontu!
Fabry: (elpoŝigas plenpresitan folion)
Tralegu ĉi tion, Domin.
Domin: (malfermas la folion)
Aĥ!
Hallemeier: (dormeme)
Rakontu ion belan.
D-ro Gall: Ili plenumis bravege sian taskon, ĉu ne?
Fabry: Kiu do?
D-ro Gall: La homoj.
Fabry: Aĥ tiel. Certe. Tio estas … Pardonu, estus rekomendinde, ke ni interkonsiliĝu pri io.
Helena: Ho, Fabry, ĉu vi havas malbonajn sciigojn?
Fabry: Ne ne, male. Mi pensas nur, ke – ke ni iros en la oficejon –
Helena: Restu nur. Post kvaronhoro mi atendas la sinjorojn por lunĉo.
Hallemeier: Do vivu!
Helena: (foriras.)
D-ro Gall: Kio okazis?
Domin: Malbenite!
Fabry: Tralegu ĝin laŭte.
Domin: (legas el la folio)
”Robotoj de la mondo!”
Fabry: Komprenu, da tiuj flugfolioj alportis Amelio multege da pakaĵoj. Neniujn aliajn poŝtaĵojn.
Hallemeier: (eksaltas)
Kion? Ĝi alvenis ja harprecize laŭ –
Fabry: Hm, Robotoj ŝatas precizecon. Legu, Domin.
Domin: (legas)
”Robotoj de la mondo! Ni, la unua rasa organizo de Rossumaj Universal-Robotoj, deklaras la homon malamiko kaj senrajtulo en la universo.” – Diable, kiu instruis al ili ĉi tiujn frazaĉojn?
D-ro Gall: Legu pluen!
Domin: Tio estas sensencaĵoj. Ĉi tie ili deklaras, ke ili estas evolue pli perfektaj al la homo. Ke iIi estas pli inteligentaj kaj pli fortaj. Ke la homo estas parazito de ili. Tio estas simple abomena.
Fabry: Kaj nun la tria alineo.
Domin: (legas)
”Robotoj de la mondo, ni ordonas al vi, ke vi formurdu la homaron. Ne indulgu virojn. Ne indulgu virinojn. Konservu la uzinojn, fervojojn, maŝinojn, minejojn kaj krudaĵojn. La ceteron detruu. Poste vi reiru al la laboro. La laboro ne devas esti haltigata.”
D-ro Gall: Tio estas terura!
Hallemeier: Tiuj kanajloj!
Domin: (legas)
”Plenumota tuj post ricevo de la ordono.” Sekvas detalaj instrukcioj. Fabry, kaj ĉu efektive okazas ĉi tio?
Fabry: Sendube.
Alquist: Finite!
(enkuras BUSMAN)
Busman: Aha, infanoj, ĉu vi scias jam la aferaĉon?
Domin: Rapide, sur ”Ultimuson”!
Busman: Atendu, Harry. Atendu iomete. Tio tute ne estas tiel urĝa.
(li faliĝas en apogseĝon)
Aĥ amikoj, kiel mi kurlaciĝis!
Domin: Kial ni atendu?
Busman: Ĉar tio ne estas farebla, amiko! Nur ne rapidi. Sur ”Ultimus” estis jam Robotoj.
D-ro Gall: Fi, tio estas abomena.
Domin: Fabry, telefonu al la elektrejo –
Busman: Fabry, karulo, ne faru tion. Ni estas sen elektra kurento.
Domin: Bone.
(li esploras sian revolveron)
Mi iros tien …
Busman: Kien do?
Domin: En la elektrejon. Estas tie homoj. Mi alkondukos ilin ĉi tien.
Busman: Ĉu mi konsilu al vi, Harry? Pli volonte ne iru por ili.
Domin: Kial?
Busman: Nu, ĉar tro ŝajnas al mi, ke ni estas sieĝitaj.
D-ro Gall: Sieĝitaj?
(li kuras al la fenestro)
Hm, vi estas preskaŭ prava.
Hallemeier: Diable, tio okazas rapide!
(de maldekstre HELENA)
Helena: Ho, Harry, ĉu io okazas?
Busman: (eksaltas)
Mi riverencas, sinjorino Helena. Mi bondeziras. Glora tago, ĉu ne?
(li ridas)
Haha, ankoraŭ multajn tiajn!
Helena: Mi dankas vin, Busman. Harry, ĉu io okazas?
Domin: Ne, tute nenio. Estu senzorga. Mi petas, atendu momenton.
Helena: Harry, kio estas ĉi tio?
(ŝi vidigas robotan proklamon, kiun ŝi kaŝis post la dorso)
Robotoj havis tion en la kuirejo.
Domin: Eĉ tie jam? Kie ili estas?
Helena: Ili foriris. Estas tiom da ili ĉirkaŭ la domo!
(uzinaj fajfiloj kaj sirenoj)
Fabry: La uzinoj fajfas.
Busman: Dia tagmezo.
Helena: Harry, ĉu vi rememoras? Ĝuste nun estas dek jaroj –
Domin: (rigardas la poŝhorloĝon)
Ankoraŭ ne estas tagmezo. Tio eble estas – tio estas pli verŝajne –
Helena: Kio?
Domin: Alarmo de Robotoj! Atako!
(Kurteno)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.