La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA SINJORINO EL LA MARO

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

KVINA AKTO

(La plej fora parto de la ĝardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)

(Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde, en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)

HILDE:

Jen ni povas facile salti teren!

ARNHOLM:

Ne, ne, ne faru!

LYNGSTRAND:

Mi ne povas salti, fraŭlino.

HILDE:

Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?

ARNHOLM:

Prefere ne.

BOLETTE:

Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.

(Ili puŝas stange dekstren.)

(Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.)

BALLESTED:

Kion vi diras? – Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas aŭdi kion vi diras!

(Ellida kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel.)

WANGEL:

Sed kara Ellida, – mi asertas al vi, – ni ankoraŭ havas abundan tempon.

ELLIDA:

Ne, ne, – ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.

BALLESTED:

(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!

WANGEL:

(rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?

BALLESTED:

Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.

ELLIDA:

La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?

BALLESTED:

Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne – de inter la insuloj. Ĝi povas veni antaŭ ol ni atentas.

ELLIDA:

Jes, – ĝuste tiel estas.

WANGEL:

(duone al Ellida) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam plu revenos.

BALLESTED:

Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.

ELLIDA:

Ĉiuj markoloj fermitaj, – jes.

BALLESTED:

Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Ĉar la homoj povas akli – a – klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.

(Li salutas kaj foriras maldekstren.)

ELLIDA:

(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi ekscita duona horo antaŭ la decido.

WANGEL:

Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?

ELLIDA:

Mi devas mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.

WANGEL:

Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.

ELLIDA:

La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaĝi kun li, – sekvi lin, – se mi tiel elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, – elektas interne en mia animo, – elektas lin kaj ne vin, – se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.

WANGEL:

Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.

ELLIDA:

Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. – Kiam mi forvojaĝos, – se mi do forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte – aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ ne havas ŝlosilon por redoni, – eĉ ne sciigon por postlasi, nek pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.

WANGEL:

Vi ja mem volis.

ELLIDA:

Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi – kaj neniu alia, – kiu volis havi ĉion tiel.

WANGEL:

Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.

ELLIDA:

Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, – neniu apogo por mi, – neniu helpo, – neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.

WANGEL:

Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.

ELLIDA:

Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, – ĉi-nokte – post duona horo – venos li, kiun mi perfidis – li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi – la lastan kaj solan fojon – revivi la vivon, – vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas – kaj pri kiu mi ne povas rezigni. Ne libere!

WANGEL:

Guste tial vi bezonas, ke via edzo – kaj ankaŭ via kuracisto – prenas potencon sur vi – kaj agas en via nomo.

ELLIDA:

Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime ĉe vi – kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, – mi ne kapablas!

WANGEL:

Venu, Ellida, – ni iomete promenadu kune.

ELLIDA:

Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi tie.

WANGEL:

Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.

ELLIDA:

Jes, ĉu vi opinias?

WANGEL:

Sufiĉan tempon, mi diras.

ELLIDA:

Do ni iomete promenadu.

(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)

BOLETTE:

(rimarkas la forirantojn) Jen vidu –!

ARNHOLM:

(mallaŭte) Tŝ, – lasu ilin foriri.

BOLETTE:

Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?

ARNHOLM:

Ĉu vi ion rimarkis?

BOLETTE:

Ĉu mi rimarkis!

ARNHOLM:

Ion aparte?

BOLETTE:

Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?

ARNHOLM:

Ho, mi ne ĝuste scias –

BOLETTE:

Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.

ARNHOLM:

Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.

BOLETTE:

Ĉu?

ARNHOLM:

Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?

BOLETTE:

Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos al ni.

ARNHOLM:

Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?

BOLETTE:

Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, – ŝi neniam revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.

HILDE:

Ankaŭ Hilde?

BOLETTE:

Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem –

ARNHOLM:

Kara Bolette, – por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi elvenus.

BOLETTE:

(vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?

ARNHOLM:

Ankaŭ tio, jes.

BOLETTE:

Nu, – kaj kion li diris!

ARNHOLM:

Hm, – via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn tagojn –

BOLETTE:

Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.

ARNHOLM:

Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

BOLETTE:

Neniun –!

ARNHOLM:

Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.

BOLETTE:

(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

ARNHOLM:

Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem – ĉu vi deziras elveni aŭ ne.

BOLETTE:

Kio dependas de mi mem, vi aludas?

ARNHOLM:

Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

BOLETTE:

(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio –! Sed ja tute neeblas, tio ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do –. Ĉar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.

ARNHOLM:

Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju – de via antaŭa instruisto?

BOLETTE:

De vi, Arnholm! Ĉu vi volus –?

ARNHOLM:

Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. – Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?

BOLETTE:

Ĉu mi akceptas! Povi eliri, – vidi la mondon, – lerni ion profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga neebleco –!

ARNHOLM:

Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.

BOLETTE:

Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, – sed diru ĉu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM:

De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE:

(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed – (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, – ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM:

Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere – ĉu estas io – io, kio ligas vin ĉi tie?

BOLETTE:

Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM:

Nenio ajn?

BOLETTE:

Ne, tute ne. Tio signifas, – patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaŭ Hilde. Sed –

ARNHOLM:

Nu, – vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato?

BOLETTE:

Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.

ARNHOLM:

Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, – vi povos forvojaĝi kun mi.

BOLETTE:

(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, – kia feliĉo por pripensi!

ARNHOLM:

Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE:

Jes, efektive!

ARNHOLM:

Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?

BOLETTE:

Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto – mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM:

Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed –. Nu, – vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin – se vi volus – volus ligi vin al mi – por la vivo?

BOLETTE:

(retiras sin pro timo) Ho, – kion vi diras!

ARNHOLM:

Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.

BOLETTE:

(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM:

Ĉu tute ne eblus por vi, ke –?

BOLETTE:

Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aŭ –. Tamen –. Ĉu estis tiel vi intencis – kiam vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM:

Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE:

Ho, kiel tiaĵo – de vi, – kiel ĝi ne povus – surprizi min!

ARNHOLM:

Vi pravas. Vi ja ne sciis – ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi vojaĝon pro vi.

BOLETTE:

Vi venis ĉi tien pro – pro mi!

ARNHOLM:

Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi – hm –, ke vi daŭre havis vian antaŭan instruiston en – en iom pli ol amika memoro.

BOLETTE:

Kiel patro povis skribi tiaĵon!

ARNHOLM:

Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. – Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, – vi ja komprenas, – ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo – aŭ imago – faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva – dankema inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.

BOLETTE:

Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM:

Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, – tia, kian mi ĝin portas en mi, – restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE:

Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.

ARNHOLM:

Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu vi povis decidigi vin, – nu, fariĝi mia edzino?

BOLETTE:

Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM:

Nu ja, – ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus –. Do la rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.

BOLETTE:

Kiel, vi pensas?

ARNHOLM:

Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE:

Ho Dio, – sinjoro Arnholm, – ĉio fariĝis ja nun tute neebla.

ARNHOLM:

Ĉu ankaŭ tio neeblas?

BOLETTE:

Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, – kaj post la respondo, kiun mi donis al vi –. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!

ARNHOLM:

Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE:

Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM:

Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, – kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE:

Jes, jes, – vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM:

Kaj jen, – kiam via patro ne plu vivas, – tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, – kiun vi – eble – ankaŭ ne amas.

BOLETTE:

Ho jes, – mi ja komprenas la veron – en tio kion vi diras. Sed tamen –! Aŭ eble tamen –?

ARNHOLM:

(rapide) Nu!

BOLETTE:

(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble –.

ARNHOLM:

Kio, Bolette!

BOLETTE:

Ke eblus, – akcepti – tion, – kion vi proponis.

ARNHOLM:

Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole –? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE:

Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. – Ne, sinjoro Arnholm, – do prefere prenu min.

ARNHOLM:

Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE:

Jes, – mi opinias – ke mi volas.

ARNHOLM:

Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!

BOLETTE:

Jes. Se vi daŭre opinias, ke – ke vi devas preni min.

ARNHOLM:

Se mi opinias –! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, – dankon, Bolette! Kion vi alie diris, – via antaŭa dubemo, – tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE:

Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.

ARNHOLM:

Jen al kio mi restas.

BOLETTE:

Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.

ARNHOLM:

Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo –.

BOLETTE:

(silente kaj profunde en si mem) Imagu, – scii sin libera – veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo –.

ARNHOLM:

Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj – ĉu ne, kara Bolette, – tio estas ege bona stato? Ĉu?

BOLETTE:

Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.

ARNHOLM:

(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!

BOLETTE:

Jes, ankaŭ mi komencas –. Funde mi opinias – ke tio ĉi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

ARNHOLM:

Kio estas, kara?

BOLETTE:

Ho, estas la kompatinda –. (montras eksteren) Vidu tie.

ARNHOLM:

Via patro –?

BOLETTE:

Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

ARNHOLM:

Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

BOLETTE:

Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

ARNHOLM:

Jes, se ne estas nura imagaĵo.

BOLETTE:

Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.

ARNHOLM:

Kara, kiel tio estus la pli bona?

BOLETTE:

Jes, ĉar – certe nenio fariĝos el lia arto. – Ni foriru antaŭ ol ili venos.

ARNHOLM:

Kore bonvole, mia kara Bolette.

(Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)

HILDE:

Hej, – hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

ARNHOLM:

Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.

(Li kaj Bolette eliras maldekstre.)

LYNGSTRAND:

(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja duope. Ĉiam duope.

HILDE:

(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.

LYNGSTRAND:

Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?

HILDE:

Ho jes. Ne estas malfacile, – kiam oni uzas siajn okulojn.

LYNGSTRAND:

Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

HILDE:

Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.

LYNGSTRAND:

Nu, ne estas sole pro tio. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.

HILDE:

Kiel vi povas tion scii?

LYNGSTRAND:

Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.

HILDE:

Nur pensi?

LYNGSTRAND:

Dum li estas for, jes.

HILDE:

Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!

LYNGSTRAND:

Povus esti.

HILDE:

Ĉu ŝi promesis al vi?

LYNGSTRAND:

Jes, imagu, – ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi scias.

HILDE:

Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.

LYNGSTRAND:

Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.

HILDE:

Kaj kiam vi revenos hejmen, – ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj poste vin edzigi al ŝi?

LYNGSTRAND:

Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.

HILDE:

Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND:

Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. – Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.

HILDE:

Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND:

Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi –. Mi pensas, ke devas esti io – io –. Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.

HILDE:

Vi eble pensas – ekscita?

LYNGSTRAND:

Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. (rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta kvazaŭ ŝi kaj vi mem – en unu staturo por tiel paroli.

HILDE:

Ĉu vi tion dezirus?

LYNGSTRAND:

Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun – dum tiu ĉi somero – mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.

HILDE:

Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?

LYNGSTRAND:

Jes, mi tre ŝatas vin tia.

HILDE:

Hm, – diru, vi kiu estas artisto, – ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras hele somervestita?

LYNGSTRAND:

Jes, tion mi vere ŝatas.

HILDE:

Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

LYNGSTRAND:

Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.

HILDE:

Sed diru, – vi, kiu estas artisto, – kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro?

LYNGSTRAND:

En nigra, fraŭlino Hilde?

HILDE:

Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?

LYNGSTRAND:

Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.

HILDE:

(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. – Nigra punta kolumo. – Nigraj gantoj. – Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.

LYNGSTRAND:

Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo – kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE:

Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.

LYNGSTRAND:

Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?

HILDE:

Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND:

Ekscite?

HILDE:

Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!

LYNGSTRAND:

(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!

(Wangel kaj Ellida venas antaŭen apud la lageto.)

WANGEL:

Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, – vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro Lyngstrand, – ĝi ankoraŭ ne estas en vido?

LYNGSTRAND:

La granda anglo?

WANGEL:

Jes!

LYNGSTRAND:

(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.

ELLIDA:

Ah –! Mi ja sciis.

WANGEL:

Jam venis!

LYNGSTRAND:

Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL:

Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas aŭskulti la muzikon.

LYNGSTRAND:

Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL:

Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE:

(flustras al Lyngstrand) Ankaŭ tiuj du iras duope.

(Ŝi kaj Lyngstrand iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA:

Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, – mi sentas.

WANGEL:

Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA:

Ho, – ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, – ĉu vi vidas lin, Wangel!

(La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)

LA FREMDULO:

(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA:

Jes, jes, jes, – la horo venis.

LA FREMDULO:

Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?

WANGEL:

Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.

LA FREMDULO:

Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al Ellida) Mi do demandas vin, ĉu vi estas preta min akompani, – en libereco min akompani?

ELLIDA:

(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)

LA FREMDULO:

Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.

ELLIDA:

(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu reŝanĝi!

LA FREMDULO:

Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA:

(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?

LA FREMDULO:

Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA:

Pro tiu promeso, ĉu?

LA FREMDULO:

La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.

ELLIDA:

(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL:

Ellida!

ELLIDA:

(ekkrias) Ho, – tio kio tiras kaj tentas kaj logas – enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(La fremdulo transgrimpas la barelon.)

ELLIDA:

(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO:

Mi vidas – kaj mi aŭdas, Ellida, – ke fine vi tamen min elektas.

WANGEL:

(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de ĉi tie, – el la lando, – kaj neniam revenos, – ĉu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?

ELLIDA:

Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO:

Kion vi volas fari al mi?

WANGEL:

Mi volas enkarcerigi vin – kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA:

Ho, Wangel, – kiel povas vi –!

LA FREMDULO:

Al tio mi estas preta. Kaj tial – (tiras revolveron el la brustpoŝo) – tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.

ELLIDA:

(ĵetas sin antaŭ Wangel) Ne, ne, – ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO:

Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA:

(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, – diri, kaj li aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, – ĉiujn miajn pensojn, – mian logantan sopiron kaj mian avidon, – tiujn vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi – elen en la nekonatecon, – por kio mi estas kreita – kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL:

(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima – kaj pri la neatingebla, – ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA:

Ho jes, jes, – mi sentas – kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super mi!

WANGEL:

Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun alian vidas. Tial – tial mi lasas – la negocon nun tuj refariĝi. – Nun vi povas elekti vian vojon – en plena – plena libereco.

ELLIDA:

(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, – vero, – kion vi diras! Ĉu tiel vi pensas – el via plej interna koro!

WANGEL:

Jes, – el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA:

Kaj ĉu vi povas? Ĉu vi povas permesi ke tio okazu!

WANGEL:

Jes, mi povas. Mi povas – ĉar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA:

(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime – tiel intime – mi do ligiĝis al vi!

WANGEL:

Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA:

(kunfrapas la manojn) Kaj mi, – kiu tion ne perceptis!

WANGEL:

Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, – nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via ĝusta vivo povas – remetiĝi sur – sur sian ĝustan spuron. Ĉar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA:

(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al Wangel) Libere kaj – sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? – Estas transformo en tio ĉi!

(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)

LA FREMDULO:

Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA:

(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!

LA FREMDULO:

Vi ne sekvos!

ELLIDA:

(kroĉas sin al Wangel) Ho, – neniam mi forlasos vin post tio ĉi!

WANGEL:

Ellida, – Ellida!

LA FREMDULO:

Do finite?

ELLIDA:

Jes! Finite por ĉiam!

LA FREMDULO:

Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA:

Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, – kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.

LA FREMDULO:

Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol – trapasinta ŝippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL:

(rigardas ŝin dum momento) Ellida, – via animo estas kiel la maro. Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?

ELLIDA:

Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, – ke la transformo devis veni – kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL:

Kaj la nekonateco, – ĝi ne logas vin pli?

ELLIDA:

Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, – iri en ĝin, – se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis rezigni.

WANGEL:

Mi komencas kompreni vin – iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj – kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, – al tiu fremda viro, – estis esprimo de vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA:

Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi trovis, – kaj vi kuraĝis uzi la ĝustan rimedon – la solan, kiu povis helpi min.

WANGEL:

Jes, – en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas multe. – Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

ELLIDA:

Jes, kara, fidela Wangel, – nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, – libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL:

(rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia –

ELLIDA:

– kaj kun kunaj memoroj. Viaj – kiel ankaŭ miaj.

WANGEL:

Jes, ĉu ne, vi kara!

ELLIDA:

– kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL:

Niaj vi nomas ilin!

ELLIDA:

Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL:

Niaj –! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, – senfinan dankon pro tiu vorto!

(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)

(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)

HILDE:

(duonlaŭte al Lyngstrand) Jen vidu – kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas!

BALLESTED:

(kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.

ARNHOLM:

(rigardas al Wangel kaj Ellida) Nun la anglo forvojaĝas.

BOLETTE:

(iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.

LYNGSTRAND:

La lasta vojaĝo ĉi-jare.

BALLESTED:

Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.

WANGEL:

Ne, – ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.

ARNHOLM:

(rigardas ilin alterne) Ah, – vere!

BOLETTE:

(venas antaŭen) Patro, – ĉu estas vero!

HILDE:

(proksimiĝas al Ellida) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!

ELLIDA:

Jes, kara Hilde, – se vi volas havi min.

HILDE:

(luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! – imagu – ĉu mi volas –!

ARNHOLM:

(al Ellida) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo –!

ELLIDA:

(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm –. Ĉu vi memoras, – ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, – oni ne facile trovos la vojon reen – al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo.

BALLESTED:

Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!

ELLIDA:

Proksimume, jes.

BALLESTED:

Nur kun tiu diferenco ke la marvirino – ŝi mortos. La homoj, kontraŭe, – ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, – mi certigas al vi, sinjorino Wangel, – ili povas sin a-kli-matizi!

ELLIDA:

Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

WANGEL:

Kaj sub respondeco, kara Ellida.

ELLIDA:

(rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.

(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)



<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.