|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SINJORINO EL LA MAROAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Iom malproksima parto de la ĝardeno de doktoro Wangel. La loko estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)
(Bolette sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas kelkaj libroj kaj kudrilujo. Hilde kaj Lyngstrand, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)
HILDE:
(faras signon al Lyngstrand) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.
LYNGSTRAND:
(ekrigardas) Kie ĝi staras?
HILDE:
(montras) Ĉu vi ne vidas – jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! – nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!
BOLETTE:
(ekrigardas) Kiu venas?
HILDE:
Via ĉefinstruisto, panjo!
BOLETTE:
Mia –?
HILDE:
Jes, mia li, je Dio, neniam estis.
(Ĉefinstruisto Arnholm venas de dekstre el inter la arboj.)
ARNHOLM:
Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?
HILDE:
Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.
ARNHOLM:
Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?
HILDE:
Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.
ARNHOLM:
Vi devus prefere provi en la fjordo.
LYNGSTRAND:
Ne, la lageto – ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.
HILDE:
Jes, ĉi tie estas pli ekscite. – Ĉu vi naĝis hodiaŭ?
ARNHOLM:
Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.
HILDE:
Vi tenis vin en la baseno, ĉu?
ARNHOLM:
Jes, mi ne estas lerta naĝisto.
HILDE:
Ĉu vi povas naĝi surdorse?
ARNHOLM:
Ne.
HILDE:
Mi povas. (al Lyngstrand) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laŭ la lageto dekstren.)
ARNHOLM:
(proksimiĝas al Bolette) Vi do sidas tute sola, Bolette?
BOLETTE:
Ho, jes, tion mi plej ofte faras.
ARNHOLM:
Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?
BOLETTE:
Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.
ARNHOLM:
Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?
BOLETTE:
Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.
ARNHOLM:
Kiajn librojn vi havas tie?
BOLETTE:
Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.
ARNHOLM:
Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?
BOLETTE:
Jes, kiam mi havas tempon, –. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.
ARNHOLM:
Sed ĉu via patrino ne helpas – via duon-patrino – ĉu ŝi ne helpas vin?
BOLETTE:
Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.
ARNHOLM:
Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.
BOLETTE:
Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, proksimume, do.
ARNHOLM:
Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.
BOLETTE:
Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.
ARNHOLM:
Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.
BOLETTE:
Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.
ARNHOLM:
Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto – tiel preterpase.
BOLETTE:
(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin.
ARNHOLM:
Ridindigi –? Kial vi pensas tiel?
BOLETTE:
Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.
ARNHOLM:
Jes, verdire mi tion rimarkis.
BOLETTE:
Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.
ARNHOLM:
(eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, – ĉu ne estas io aŭ alia, – io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?
BOLETTE:
Ho jes, povus esti.
ARNHOLM:
Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?
BOLETTE:
Unue iri elen.
ARNHOLM:
Tio do unue?
BOLETTE:
Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.
ARNHOLM:
Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.
BOLETTE:
Jes, kompatinda patro, – li multe diras. Sed kiam venas al la realo, –. Vere ne estas iu meminstigo en patro.
ARNHOLM:
Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?
BOLETTE:
Ne, efektive mi ne faris.
ARNHOLM:
Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?
BOLETTE:
Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro.
ARNHOLM:
Hm, – mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?
BOLETTE:
Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin –
ARNHOLM:
Kiu –? Kiel –?
BOLETTE:
Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino –. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.
ARNHOLM:
Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.
BOLETTE:
Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.
ARNHOLM:
Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue –
BOLETTE:
Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. – Mia kompatinda patro, – mi zorge timas forlasi lin.
ARNHOLM:
Timas –?
BOLETTE:
Jes, pro patro.
ARNHOLM:
Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.
BOLETTE:
Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne vidas. Aŭ eble ne volas vidi, – aŭ ne atentas. Mi ne scias kiel estas.
ARNHOLM:
Hm, – eble mi komprenas al kio vi aludas.
BOLETTE:
Kompatinda patro, – iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari flanke de li. – Pri tio li tamen iomete mem kulpas.
ARNHOLM:
Kiel, vi pensas?
BOLETTE:
Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi longtempe.
ARNHOLM:
Ĉu vi vere opinias tion?
BOLETTE:
Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn al mi mem, mi pensas.
ARNHOLM:
Sciu, kara Bolette, – tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.
BOLETTE:
Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas.
ARNHOLM:
Tute ne. Tio dependas de vi mem.
BOLETTE:
(vigle) Ĉu vi pensas?
ARNHOLM:
Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.
BOLETTE:
Ho, se mi vere povus –! Eble vi volas paroli al patro por mi?
ARNHOLM:
Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.
(Ellida venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)
ELLIDA:
(en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!
ARNHOLM:
(ekstaras) Vi faris promenadon?
ELLIDA:
Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.
BOLETTE:
Ĉu vi ne volas sidi?
ELLIDA:
Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE:
(movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.
ELLIDA:
(ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.
ARNHOLM:
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.
ELLIDA:
Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura –. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?
BOLETTE:
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.
ARNHOLM:
Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?
BOLETTE:
Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.
ELLIDA:
Kaj poste elen – morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ trans la maron. Imagu, – kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!
ARNHOLM:
Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?
ELLIDA:
Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.
BOLETTE:
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.
ARNHOLM:
Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.
ELLIDA:
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.
ARNHOLM:
Ne sur la tero?
ELLIDA:
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur la maro, – eble en la maro, – ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.
ARNHOLM:
Ĉu vi vere tion kredas?
ELLIDA:
Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio –
ARNHOLM:
Nu, kaj li –?
ELLIDA:
Jes, li pensas, ke eble estus.
ARNHOLM:
(ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.
ELLIDA:
Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malĝojon. Kredu min, – en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kaŭzon. Jes, – kredu min.
ARNHOLM:
Sed kara sinjorino Wangel, – mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile – kaj en granda, trankvila, senkonscia ĝojo.
ELLIDA:
Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo – ĝi estas kiel nia ĝojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la homan ĝojon, – kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite –
BOLETTE:
Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis ĝoja kaj gaja –
ELLIDA:
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi – estas stulte de mi. (ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?
ARNHOLM:
Jes, volonte.
ELLIDA:
Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin –
ARNHOLM:
Ne povas vidi lin –?
ELLIDA:
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. – Estas terure embarase. Sed iru!
(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)
BOLETTE:
(al Arnholm) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias –
ARNHOLM:
Ho, ĉu? Mi certe –
BOLETTE:
(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la ŝipo.
ARNHOLM:
Timas?
BOLETTE:
Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja estas restoracio tie –
ARNHOLM:
Ah! Jes, venu.
(Li kaj Bolette eliras maldekstren.)
(Ellida staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas mallaŭte kaj interrompe al si mem.)
(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda vojaĝvestita viro. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la ŝultro.)
LA FREMDULO:
(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!
ELLIDA:
(turnas sin kaj krias) Ho kara, – ĉu vi fine venas!
LA FREMDULO:
Jes, fine.
ELLIDA:
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun ĉi tie?
LA FREMDULO:
Vi ja certe komprenas.
ELLIDA:
(ekmiras) Kio tio estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?
LA FREMDULO:
Mi ja serĉas vin.
ELLIDA:
(ekskuiĝas) Aah –! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! – La okuloj!
LA FREMDULO:
Nu, – fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.
ELLIDA:
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!
LA FREMDULO:
Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.
ELLIDA:
(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!
LA FREMDULO:
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporŝipo.
ELLIDA:
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?
LA FREMDULO:
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus –
ELLIDA:
Foriru! Foriru denove! Ne revenu – neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!
LA FREMDULO:
(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.
ELLIDA:
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?
LA FREMDULO:
Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.
ELLIDA:
(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu tion vi intencas!
LA FREMDULO:
Jes, kompreneble.
ELLIDA:
Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!
LA FREMDULO:
Mi scias.
ELLIDA:
Kaj tamen –! Tamen vi venas por – por – serĉi min!
LA FREMDULO:
Jes, kompreneble.
ELLIDA:
(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura –! Ho tio terura, terura –!
LA FREMDULO:
Ĉu eble vi ne volas?
ELLIDA:
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO:
Mi demandas ĉu vi eble ne volas?
ELLIDA:
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.
LA FREMDULO:
(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, – permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.
ELLIDA:
(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!
LA FREMDULO:
(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida.
ELLIDA:
(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO:
Ne timu. Ne timu.
(Doktoro Wangel venas tra la ĝardeno de maldekstre.)
WANGEL:
(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.
ELLIDA:
(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, – savu min! Savu min vi – se vi povas!
WANGEL:
Ellida, – kio je Dio –!
ELLIDA:
Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!
WANGEL:
(alrigardas) La viro tie? (proksimiĝas) Permesu demandon, – kiu estas vi? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?
LA FREMDULO:
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.
WANGEL:
Nu ja. Do certe estis vi –? (al Ellida) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.
LA FREMDULO:
Jes, estis mi.
WANGEL:
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida?
ELLIDA:
(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!
WANGEL:
(rapide) Nu!
ELLIDA:
Ho, estas ja li, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias –!
WANGEL:
Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam –?
LA FREMDULO:
Nu, – Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas.
WANGEL:
Ĉu ne?
LA FREMDULO:
Nun ne plu, ne.
WANGEL:
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii.
LA FREMDULO:
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.
ELLIDA:
(streĉe) Kiel vi sciiĝis?
LA FREMDULO:
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.
ELLIDA:
(rigardas antaŭen) La geedziĝo –. Do tio estis –
LA FREMDULO:
Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, – tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida.
ELLIDA:
(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho –!
WANGEL:
Kiel vi kuraĝas –!
LA FREMDULO:
Vi tion forgesis, ĉu?
ELLIDA:
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!
WANGEL:
(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, – ĉar vi ja konas la situacion, – kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?
LA FREMDULO:
Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.
WANGEL:
Ellida –! Nun denove!
LA FREMDULO:
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.
WANGEL:
Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne estas kutimo ĉe ni.
LA FREMDULO:
Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al mi –
WANGEL:
Al vi! Ankoraŭ –!
ELLIDA:
(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Ho –! Li neniam malkaptas min!
WANGEL:
Al vi! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!
LA FREMDULO:
Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?
WANGEL:
Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn leterojn. Vi do mem scias.
LA FREMDULO:
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedziĝo.
ELLIDA:
Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!
WANGEL:
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.
LA FREMDULO:
Ĝuste. Iun rajton, – en via senco de la vorto, – mi ja tute ne havas.
WANGEL:
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!
LA FREMDULO:
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni libervole.
ELLIDA:
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole –!
WANGEL:
Kaj tion vi povus imagi al vi –!
ELLIDA:
(al si mem) Libervole –!
WANGEL:
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.
LA FREMDULO:
(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. (paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, – nun mi faris mian devon. (ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.
ELLIDA:
(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!
LA FREMDULO:
Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte –
WANGEL:
Estas nenio por pripensi. Foriru!
LA FREMDULO:
(daŭre al Ellida) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.
ELLIDA:
(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!
WANGEL:
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.
LA FREMDULO:
Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.
ELLIDA:
(petante) Ho ne, ne, – ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!
LA FREMDULO:
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron –
ELLIDA:
Ho, ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO:
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.
WANGEL:
Iru en la domon, Ellida.
ELLIDA:
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!
LA FREMDULO:
Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la tuta afero estos finita.
ELLIDA:
(Ellida rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por ĉiam –?
LA FREMDULO:
(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.
ELLIDA:
(spiras maltrankvile) Hoh –!
LA FREMDULO:
Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, – tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.
(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)
ELLIDA:
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, – li diris, ke libervole mi sekvu lin.
WANGEL:
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.
ELLIDA:
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.
WANGEL:
Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.
ELLIDA:
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.
WANGEL:
Jes, kara, – fidu min.
ELLIDA:
(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie – morgaŭ nokte –? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per la vaporŝipo –?
WANGEL:
Jes, kio do?
ELLIDA:
Ĉu tiam li neniam – neniam plu revenos?
WANGEL:
Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.
ELLIDA:
(al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.
WANGEL:
Kaj eĉ se li revenus –
ELLIDA:
Kio do –?
WANGEL:
Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.
ELLIDA:
Ho ne kredu.
WANGEL:
Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro.
ELLIDA:
(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion!
WANGEL:
Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!
ELLIDA:
Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.
WANGEL:
(rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, – Ellida!
ELLIDA:
(kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, – savu min de tiu viro!
WANGEL:
(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!
(Lyngstrand kaj Hilde, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.)
LYNGSTRAND:
(iras rapide al Ellida) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan!
WANGEL:
Kaj kion?
LYNGSTRAND:
Imagu, – ni vidis la usonanon!
WANGEL:
La usonanon?
HILDE:
Jes, ankaŭ mi vidis lin.
LYNGSTRAND:
Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon.
WANGEL:
De kie vi konas tiun viron?
LYNGSTRAND:
Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.
WANGEL:
Ĉu vi scias ion pli pri li?
LYNGSTRAND:
Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.
WANGEL:
Kion vi diras?
HILDE:
Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.
WANGEL:
Mi ne komprenas –
ELLIDA:
Vi aŭdos poste.
(Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)
BOLETTE:
(al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la foro.)
LYNGSTRAND:
(al Hilde apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin.
HILDE:
(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, – jes.
LYNGSTRAND:
Imagu, – meznokte.
HILDE:
Estos ekscite.
ELLIDA:
(postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do –
WANGEL:
Kaj poste neniam plu.
ELLIDA:
(mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, – savu min de mi mem!
WANGEL:
(rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, – estas io malantaŭe.
ELLIDA:
La tiranta logo estas malantaŭe.
WANGEL:
La tiranta logo –?
ELLIDA:
Tiu viro estas kiel la maro.
(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. Wangel, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.