|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SINJORINO EL LA MAROAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Supre sur “La Videjo”, arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)
(Junaj homoj el la urbo, gesinjoroj, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas Ballested kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)
BALLESTED:
(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, – dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen und so herunter –
(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)
(Hilde venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantaŭen. Iom poste venas Bolette la saman vojon.)
BOLETTE:
Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?
HILDE:
Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, – vidu, kiel li rampas supren.
BOLETTE:
Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.
HILDE:
Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?
BOLETTE:
Jes, mi opinias.
HILDE:
Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li.
BOLETTE:
Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, – aŭ io tia. Li ne vivos longe, diris patro.
HILDE:
Ĉu tion li diris! Imagu, – ĝuste kion mi pensis.
BOLETTE:
Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.
HILDE:
Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, – nun Hans fine krablis al la supro. Hans –. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomiĝas Hans?
BOLETTE:
(flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!
(Lyngstrand venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)
LYNGSTRAND:
Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide kiel vi.
HILDE:
Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?
LYNGSTRAND:
Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. Ĉar mi neniun kunportis.
BOLETTE:
Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?
LYNGSTRAND:
Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.
HILDE:
(lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca.
LYNGSTRAND:
Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton.
(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)
HILDE:
(staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo?
LYNGSTRAND:
Jes, mi aŭdis paroli pri tio.
HILDE:
Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?
BOLETTE:
(kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, – lasu nun Lyngstrand regajni la spiron.
LYNGSTRAND:
(al Hilde) Jes, fraŭlino, mi volus danci – se mi povus.
HILDE:
Ĉu? Vi do neniam lernis?
LYNGSTRAND:
Ankaŭ tion ne. Sed pri tio mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne povas pro la brusto.
HILDE:
Pro tiu difekto, kiel vi diras?
LYNGSTRAND:
Jes, estas tial.
HILDE:
Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?
LYNGSTRAND:
Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj al mi, mi kredas.
HILDE:
Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.
LYNGSTRAND:
Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.
HILDE:
Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.
LYNGSTRAND:
Jes ja. Tiam mi saniĝos.
BOLETTE:
(kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, – metu tiujn ĉi en la butontruon.
LYNGSTRAND:
Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.
HILDE:
(rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.
BOLETTE:
(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon.
LYNGSTRAND:
(ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.
HILDE:
Tiam vi devas tre laŭte krii.
BOLETTE:
Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.
LYNGSTRAND:
Ho, malsupren estas facile.
(Li eliras dekstren.)
HILDE:
Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri.
BOLETTE:
Kompatindulo –.
HILDE:
Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?
BOLETTE:
Ĉu vi freneziĝis?
HILDE:
Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi tiam akceptus lin?
BOLETTE:
Mi opinias, ke estus pli bone ke vi prenus lin.
HILDE:
Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por vivteni sin.
BOLETTE:
Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?
HILDE:
Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.
BOLETTE:
Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro tio.
HILDE:
Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.
BOLETTE:
Kio?
HILDE:
Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion.
BOLETTE:
Ekscite!
HILDE:
Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.
BOLETTE:
Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!
HILDE:
Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo, – ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?
BOLETTE:
Nu?
HILDE:
Imagu, – liaj haroj komencas defali – tie supre, meze sur la kapo.
BOLETTE:
Ho, babilaĵo! Ne estas vero.
HILDE:
Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!
BOLETTE:
(ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni tion? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela nomo.
HILDE:
Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun “la sinjorino el la maro” konversaciadas kun li. Ne kun patro. – Mi miras ĉu tiuj du ĵetas senteman okulon unu al la alia.
BOLETTE:
Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja nun tiel bone inter ni –
HILDE:
Jes, jes, – kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! – Mi ne mirus se ŝi iun tagon fariĝus freneza.
BOLETTE:
Freneza! Kiel vi povas imagi tion?
HILDE:
Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi mortis freneza, mi scias.
BOLETTE:
Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla – pro patro. Aŭdu, Hilde?
(Wangel, Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand venas de dekstre.)
ELLIDA:
(montras al la fono) Jen fore ĝi estas!
ARNHOLM:
Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.
ELLIDA:
Jen fore kuŝas la maro.
BOLETTE:
(al Arnholm) Ĉu vi ne trovas la lokon bela?
ARNHOLM:
Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.
WANGEL:
Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?
ARNHOLM:
Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis atingeble. Eĉ ne vojeto.
WANGEL:
Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.
BOLETTE:
Jen sur la “Pilotkabo” estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.
WANGEL:
Ĉu ni iru tien, Ellida?
ELLIDA:
(eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas ĉi tie.
WANGEL:
Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.
BOLETTE:
Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?
ARNHOLM:
Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?
BOLETTE:
Ho jes. Estas larĝa vojo.
HILDE:
La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako.
ARNHOLM:
(ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al Bolette) Ĉu ni provu, ĉu estas vero?
BOLETTE:
(subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren)
HILDE:
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru –?
LYNGSTRAND:
Brakon en brako –?
HILDE:
Nu, kial ne? Bonvolu.
LYNGSTRAND:
(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere ŝerce amuze!
HILDE:
Ŝerce –?
LYNGSTRAND:
Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.
HILDE:
Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro Lyngstrand, ĉu?
(Ili eliras maldekstren.)
WANGEL:
(kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem –
ELLIDA:
Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.
WANGEL:
(eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.
ELLIDA:
Pri kio?
WANGEL:
Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas daŭri.
ELLIDA:
Kio anstataŭus, laŭ vi?
WANGEL:
Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, – kiel antaŭe.
ELLIDA:
Ho, se eblus! Sed ne estas eble!
WANGEL:
Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas.
ELLIDA:
(impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas –!
WANGEL:
Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon –
ELLIDA:
Jes, mi havas.
WANGEL:
Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti senrezerva rilato.
ELLIDA:
(rigardas lin atente) Nu, – kaj do!
WANGEL:
Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.
ELLIDA:
Kial vi tiel pensas nun?
WANGEL:
Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. La memorfesto de la infanoj –. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon –. Nu ja, – la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas.
ELLIDA:
Mi scias. Mi ja scias bone.
WANGEL:
Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas – aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel edzino.
ELLIDA:
(ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?
WANGEL:
Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.
ELLIDA:
Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.
WANGEL:
(ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.
ELLIDA:
(timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli?
WANGEL:
Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo.
ELLIDA:
Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super mi – tiu loganta hejmveo al la maro.
WANGEL:
Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.
ELLIDA:
Ĉu kiel?
WANGEL:
Tute simple. Ni transloĝiĝu.
ELLIDA:
Transloĝiĝu!
WANGEL:
Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, – al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo.
ELLIDA:
Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.
WANGEL:
Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, – ĉu vi opinias, ke mi povos vivi feliĉe ĉi tie – sen vi?
ELLIDA:
Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.
WANGEL:
Ĉu mi havas vin, Ellida?
ELLIDA:
Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi tie.
WANGEL:
Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.
ELLIDA:
Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per tio?
WANGEL:
Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.
ELLIDA:
Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi gajnus?
WANGEL:
Mi gajnus vin, vi kara.
ELLIDA:
Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, – senesperige pripensi.
WANGEL:
Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol – for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, ĉu vi aŭdas.
ELLIDA:
Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute malkaŝe. Tiel kiel estas.
WANGEL:
Jes, jes, – faru!
ELLIDA:
Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen nenion helpas.
WANGEL:
Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, – kiel estas.
ELLIDA:
Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke estas. – Venu, kaj sidu ĉe mi.
(Ili eksidas sur ŝtonon.)
WANGEL:
Nu ja, Ellida? Do –?
ELLIDA:
La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, – tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.
WANGEL:
Ĝi ja estis.
ELLIDA:
Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis – okazis ia gefianĉiĝo inter ni.
WANGEL:
Ia –?
ELLIDA:
Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.
WANGEL:
Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.
ELLIDA:
Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.
WANGEL:
(ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo –. Mi povus ja preskaŭ mem diri la nomon.
ELLIDA:
La nomon!
WANGEL:
En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola –
ELLIDA:
Aspekte vi kredas, ke estis – Arnholm.
WANGEL:
Jes, ĉu ne estis –?
ELLIDA:
Ne.
WANGEL:
Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.
ELLIDA:
Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis al Skjoldvik pro averio?
WANGEL:
Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.
ELLIDA:
Jes, certe.
WANGEL:
Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.
ELLIDA:
Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.
WANGEL:
Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?
ELLIDA:
Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.
WANGEL:
(surpriziĝas) Kiel vi tion scias?
ELLIDA:
(sin mem devigante) Jes, Wangel, – ĉar estas al tiu ŝipsubestro, ke mi – fianĉiniĝis.
WANGEL:
(eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas!
ELLIDA:
Jes, – tiel estas. Estis kun li.
WANGEL:
Sed je ĉio, Ellida –! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! – Kiel li nomiĝis?
ELLIDA:
Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston.
WANGEL:
De kie li venis?
ELLIDA:
De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel infano – kun sia patro, mi opinias.
WANGEL:
Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio).
ELLIDA:
Jes. Tiel ili ja nomiĝas.
WANGEL:
Kion pli vi scias pri li?
ELLIDA:
Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn vojaĝojn.
WANGEL:
Nenion alian?
ELLIDA:
Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.
WANGEL:
Pri kio vi do parolis?
ELLIDA:
Pleje ni parolis pri la maro.
WANGEL:
Ah –! Do pri la maro?
ELLIDA:
Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. – Imagu, – ĉu ne estas strange, – kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.
WANGEL:
Kaj vi mem –?
ELLIDA:
Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.
WANGEL:
Jes, jes. – Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?
ELLIDA:
Jes. Li diris, ke mi faru.
WANGEL:
Faru? Vi do mem ne havis volon?
ELLIDA:
Ne kiam li ĉeestis. Ho, – poste ŝajnis al mi, ke estis tute nekompreneble.
WANGEL:
Ĉu vi renkontis lin ofte?
ELLIDA:
Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja forvojaĝi.
WANGEL:
Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!
ELLIDA:
Estis frue en la krepusko, – mi ricevis slipon de li. En ĝi li petis min veni al li sur la Krutkabon, – vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik.
WANGEL:
Jes ja, jes ja, – mi konas ĝin bone.
ELLIDA:
Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.
WANGEL:
Kaj vi iris?
ELLIDA:
Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li tranĉile pikis la ŝipestron.
WANGEL:
Li tion do mem diris! Rekte diris tion!
ELLIDA:
Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.
WANGEL:
Tute ĝusta? Kial li do forkuris?
ELLIDA:
Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.
WANGEL:
Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?
ELLIDA:
Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi –. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis.
WANGEL:
Nu? Diru do!
ELLIDA:
Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.
WANGEL:
Geedzigu –?
ELLIDA:
Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.
WANGEL:
Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?
ELLIDA:
Jes, imagu, – mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. – Sed, je bona Dio, – li forvojaĝis!
WANGEL:
Kaj kiam li efektive estis for –?
ELLIDA:
Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.
WANGEL:
Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?
ELLIDA:
Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.
WANGEL:
Ĉu vi respondis?
ELLIDA:
Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.
WANGEL:
Sed li tamen skribis reen, ĉu?
ELLIDA:
Jes, li skribis reen.
WANGEL:
Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?
ELLIDA:
Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.
WANGEL:
Ne volis lasi vin?
ELLIDA:
Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ ankoraŭ pli decide.
WANGEL:
Kaj li cedis?
ELLIDA:
Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.
WANGEL:
Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?
ELLIDA:
Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.
WANGEL:
Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.
ELLIDA:
Ho jes, jes. La terura homo!
WANGEL:
Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?
ELLIDA:
Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, – eĉ tie mi ne povos deŝarĝi min.
WANGEL:
Kion? Kara, – pri kio vi nun pensas?
ELLIDA:
La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo –
WANGEL:
Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta.
ELLIDA:
(eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!
WANGEL:
Ne pasinta!
ELLIDA:
Ne, Wangel, – ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. Neniam en mia vivo!
WANGEL:
(kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?
ELLIDA:
Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.
WANGEL:
Kiam tio okazis?
ELLIDA:
Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. – Estis dum mi atendis la infanon.
WANGEL:
Ah, tiam do? Jes Ellida, – mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom.
ELLIDA:
Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min –. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla.
WANGEL:
(rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke – ke vi loĝis ĉi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, – sed alian!
ELLIDA:
Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.
WANGEL:
(mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino?
ELLIDA:
Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.
WANGEL:
Timo –?
ELLIDA:
Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel –
(La junuloj el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand.)
BOLETTE:
(preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?
ELLIDA:
Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.
ARNHOLM:
Ni, ni iros malsupren por danci.
WANGEL:
Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.
HILDE:
Adiaŭ do, dume.
ELLIDA:
Sinjoro Lyngstrand, – atendu momenton.
(Lyngstrand haltas. Arnholm, Bolette kaj Hilde iras dekstren.)
ELLIDA:
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci?
LYNGSTRAND:
Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.
ELLIDA:
Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto –. Vi ja ankoraŭ ne tute resaniĝis.
LYNGSTRAND:
Ankoraŭ ne tute.
ELLIDA:
(iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon –?
LYNGSTRAND:
Kiam mi ricevis la difekton?
ELLIDA:
Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.
LYNGSTRAND:
Ho, estas eble ĉirkaŭ –. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam.
ELLIDA:
Do tri jaroj.
LYNGSTRAND:
Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.
ELLIDA:
(rigardas al Wangel) Do je tiu tempo okazis –.
WANGEL:
Sed kara Ellida –?
ELLIDA:
Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.
LYNGSTRAND:
Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)
WANGEL:
Kara Ellida, – kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?
ELLIDA:
Johnston estis surŝipe. Mi certas.
WANGEL:
El kio vi tion konkludas?
ELLIDA:
(sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen – en la sama momento tio ĉi obsedis min!
WANGEL:
Tiu timo?
ELLIDA:
Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.
WANGEL:
Kiel li aspektas por vi?
ELLIDA:
Kiel mi laste vidis lin.
WANGEL:
Antaŭ dek jaroj?
ELLIDA:
Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ fiksrigardas min.
WANGEL:
Je Dio –! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida.
ELLIDA:
Jes, jes, – helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas pli kaj pli forte al mi.
WANGEL:
Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi.
ELLIDA:
Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese – pro vi. Se mi konfidus tion ĉi al vi, – mi devus ja ankaŭ konfidi al vi – la nedireblaĵon.
WANGEL:
La nedireblaĵon –?
ELLIDA:
(defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam nenion pli. – Wangel, – kiel ni komprenu – tiun enigmon pri la okuloj de la infano –?
WANGEL:
Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.
ELLIDA:
Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. – Ho, mi ja vidis, eĉ se vi ne rimarkis.
WANGEL:
(cede) Hm, – nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?
ELLIDA:
(mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.
WANGEL:
Kiam? Kaj kie –?
ELLIDA:
Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.
WANGEL:
(retiras sin paŝon) Kiel – kio –!
ELLIDA:
(flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.
WANGEL:
(ekkrias senvole) Ellida –!
ELLIDA:
(kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, – neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!
(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)
WANGEL:
(rapidas post ŝi kriante) Ellida, – Ellida! Mia kompatinda malfeliĉa Ellida!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.