|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SINJORINO EL LA MAROAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La ĝardenĉambro de doktoro Wangel. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. – Estas antaŭtagmeze.)
(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre Bolette en la sofo, okupata pri brodaĵo. Lyngstrand sidas sur seĝo ĉe la fino de la tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas Ballested pentrante. Hilde staras apud lin rigardante.)
LYNGSTRAND:
(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de Bolette.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordaĵon, fraŭlino Wangel.
BOLETTE:
Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste –
LYNGSTRAND:
Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?
BOLETTE:
Jes, la kudrerojn. Rigardu.
LYNGSTRAND:
Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ desegni?
BOLETTE:
Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.
LYNGSTRAND:
Alie ne?
BOLETTE:
Ne, alie ne.
LYNGSTRAND:
Do tamen ne estas vera arto.
BOLETTE:
Ne, ĝi pli estas – mana lerteco.
LYNGSTRAND:
Sed mi opinias ke vi certe povus lerni arton.
BOLETTE:
Kiam mi ne havas talenton?
LYNGSTRAND:
Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto –
BOLETTE:
Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?
LYNGSTRAND:
Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.
BOLETTE:
Strange.
LYNGSTRAND:
(iom poste) Ĉu vi pripensis –? Mi intencas diri – ĉu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?
BOLETTE:
(rigardas lin preterpase) Pri –? Ne.
LYNGSTRAND:
Mi faris.
BOLETTE:
Vi, ĉu?
LYNGSTRAND:
Jes ja, – mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.
BOLETTE:
Ricevas liajn interesojn, vi pensas?
LYNGSTRAND:
Jes, ĝuste!
BOLETTE:
Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?
LYNGSTRAND:
Hm, jes, – mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj –
BOLETTE:
Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis – aŭ pensis, – tio ankaŭ transpasus al lia edzino?
LYNGSTRAND:
Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.
BOLETTE:
Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.
LYNGSTRAND:
Viro? Ne, tion mi ne imagis.
BOLETTE:
Kial ne same por li kiel por ŝi?
LYNGSTRAND:
Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas tio, kio fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.
BOLETTE:
Ĉiuj?
LYNGSTRAND:
Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.
BOLETTE:
Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?
LYNGSTRAND:
Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, –
BOLETTE:
Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.
LYNGSTRAND:
Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.
BOLETTE:
Nu, sed ŝi do?
LYNGSTRAND:
Ŝi? Kiel –?
BOLETTE:
Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?
LYNGSTRAND:
Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti sin kore feliĉa pri tio.
BOLETTE:
Hm, – mi ne certe scias –
LYNGSTRAND:
Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn ŝi ĝuas pro li –. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke ŝi povas helpi lin krei, – ke ŝi povas faciligi al li la laboron estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.
BOLETTE:
Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!
LYNGSTRAND:
Mi memkontenta, ĉu! Bona Dio –! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras – (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, – kiam mi estos for, – kaj mi ja baldaŭ estos –
BOLETTE:
(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.
LYNGSTRAND:
Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.
BOLETTE:
Kiel do?
LYNGSTRAND:
Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.
BOLETTE:
Ah, tiel. Nu ja.
LYNGSTRAND:
Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?
BOLETTE:
Jes, mi volonte faru.
LYNGSTRAND:
(ĝoja) Vi promesas, ĉu?
BOLETTE:
Jes, mi promesas.
LYNGSTRAND:
Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?
BOLETTE:
Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos al io ajn.
LYNGSTRAND:
Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme pensadas pri mi.
BOLETTE:
Nu, sed kio poste?
LYNGSTRAND:
Jes, poste mi ne scias pri io definita –
BOLETTE:
Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo malhelpas.
LYNGSTRAND:
Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino – aŭ io tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.
BOLETTE:
(vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!
LYNGSTRAND:
Jes, mi firme kredas. Kaj jen – post kelkaj jaroj – kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano –
BOLETTE:
Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.
LYNGSTRAND:
Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.
BOLETTE:
Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.
LYNGSTRAND:
Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artaĵo.
BOLETTE:
Tion vi do kredas?
LYNGSTRAND:
Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus vivige ankaŭ por vi – ĉi tie en la izolo – kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.
BOLETTE:
(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?
LYNGSTRAND:
Mi –?
BOLETTE:
(rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto.
(Ĉefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde.)
LYNGSTRAND:
Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?
BOLETTE:
Ĉu mi amas lin?
LYNGSTRAND:
Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?
BOLETTE:
Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. – Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.
LYNGSTRAND:
Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?
BOLETTE:
Ĉu vi trovas tion strange?
LYNGSTRAND:
Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.
BOLETTE:
Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.
LYNGSTRAND:
Kial tio?
BOLETTE:
Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.
LYNGSTRAND:
Jes. Kiel tio gravus?
BOLETTE:
Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!
LYNGSTRAND:
Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?
BOLETTE:
Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.
LYNGSTRAND:
Ĉu – imagu!
BOLETTE:
(averte) Nu, nu, nu!
(Ballested kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.)
ARNHOLM:
Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro – sinjoro – hm!
(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)
BOLETTE:
(ekstaras kaj iras al Arnholm) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto.
ARNHOLM:
Kiel statas hodiaŭ?
BOLETTE:
Nu dankon, bone.
ARNHOLM:
Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?
BOLETTE:
Ne, ŝi estas en sia ĉambro.
ARNHOLM:
Iom malsaneta?
BOLETTE:
Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.
ARNHOLM:
Hm, – ĉu?
LYNGSTRAND:
Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.
ARNHOLM:
Kion vi scias pri tio?
LYNGSTRAND:
Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno.
ARNHOLM:
Nu, tiel.
BOLETTE:
(al Arnholm) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.
ARNHOLM:
Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.
BOLETTE:
Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?
ARNHOLM:
Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte okupiĝis pri io alia.
BOLETTE:
(suspiras) Aĥ jes, – kiel ĉiam.
ARNHOLM:
(rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. – Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?
BOLETTE:
Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.
ARNHOLM:
Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.
BOLETTE:
(aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.
(Doktoro Wangel venas tra la pordo maldekstre.)
WANGEL:
(etendas la manon al Arnholm) Nu, kara amiko, – vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun vi.
BOLETTE:
(al Lyngstrand) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?
LYNGSTRAND:
Jes, tre volonte, fraŭlino.
(Li kaj Bolette iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la arboj en la fono.)
ARNHOLM:
(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al Wangel) Ĉu vi bone konas tiun junan viron?
WANGEL:
Ne, tute ne.
ARNHOLM:
Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?
WANGEL:
Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.
ARNHOLM:
Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.
WANGEL:
Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.
ARNHOLM:
Eĉ ne de ŝi?
WANGEL:
Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja tio, kion ni priparolus. Diru do al mi, – ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?
ARNHOLM:
Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.
WANGEL:
Kaj kio do estas farebla?
ARNHOLM:
Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.
WANGEL:
Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, – kaj ne ordinaraj kuraciloj.
ARNHOLM:
Kia estas ŝi hodiaŭ?
WANGEL:
Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, – subite varia.
ARNHOLM:
Certe sekvo de ŝia malsana animstato.
WANGEL:
Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kaŭzo.
ARNHOLM:
Kiel do vere, kara doktoro?
WANGEL:
Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado – kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro – kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri tio antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!
ARNHOLM:
Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?
WANGEL:
Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!
ARNHOLM:
Hm, – ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.
WANGEL:
(ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi kvazaŭ patro – kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.
ARNHOLM:
(rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?
WANGEL:
Jes. Sed ŝajnigu nescion.
ARNHOLM:
Sed, je Dio, kara doktoro, – kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.
WANGEL:
Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.
ARNHOLM:
Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj – kaj eble sopiris pri mi!
WANGEL:
Jes, kiu alie?
ARNHOLM:
(rapide) Ne, ne, vi pravas. – Sed tion mi ne komprenis.
WANGEL:
Kompreneble. Mi ja eraris.
ARNHOLM:
Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!
WANGEL:
Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.
ARNHOLM:
Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin?
WANGEL:
Hm, kara amiko, – estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.
ARNHOLM:
Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?
WANGEL:
Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.
ARNHOLM:
Ĉu vi kredas pri tiaĵo?
WANGEL:
Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.
ARNHOLM:
Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano –?
WANGEL:
(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.
ARNHOLM:
Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?
WANGEL:
Jes, certe mi faris.
ARNHOLM:
Kaj vi vidis neniun similecon?
WANGEL:
(eviteme) Hm, – bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco –. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo.
ARNHOLM:
Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?
WANGEL:
Jes, vidu, – tio estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite – tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston – aŭ Friman – aŭ kiel li nomiĝas, – ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj – en Marto, – ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato.
ARNHOLM:
Ĝi do ne faris, ĉu?
WANGEL:
Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. – Efektive okazis – hazarde – ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi –
ARNHOLM:
Tamen ja –!
WANGEL:
Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato – la cirkonstanco, – en kiu ŝi je tiu tempo estis.
ARNHOLM:
Do signo kontraŭ signo.
WANGEL:
(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon –!
ARNHOLM:
Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?
WANGEL:
Ho, kara, – ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ tion al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.
ARNHOLM:
Eĉ ne tion?
WANGEL:
Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.
ARNHOLM:
Hm, – ĉu?
WANGEL:
Jes, kaj cetere, – kiam mi pripensas, – mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas iometa ŝanco foje edzinigi ilin.
ARNHOLM:
Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri tio?
WANGEL:
Jes, bona Dio, – mi devas ja pensi ankaŭ pri tio! Sed jen – aliflanke – la konsidero pri mia kara malsana Ellida –! Ho, kara Arnholm, – mi vere – multmaniere – staras meze inter fajro kaj akvo!
ARNHOLM:
Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn – (interrompante) Mi miras kien ŝi – kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)
WANGEL:
(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn – por ĉiuj tri. – Se mi nur ion scius.
(Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)
ELLIDA:
(rapide al Wangel) Ne eliru ĉi-matene!
WANGEL:
Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al Arnholm, kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?
ELLIDA:
(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.
ARNHOLM:
Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?
ELLIDA:
Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento?
ARNHOLM:
Ne, dankon, – ne nun. (rigardas al Wangel) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.
ELLIDA:
Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.
WANGEL:
Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.
ARNHOLM:
Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)
ELLIDA:
Kioma horo estas, Wangel?
WANGEL:
(rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.
ELLIDA:
Iomete post. Kaj la dekunuan – duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!
WANGEL:
(proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, – pri unu afero mi devas demandi vin.
ELLIDA:
Pri kiu do?
WANGEL:
Hieraŭ vespere – tie supre sur la “Videjo” – vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.
ELLIDA:
Jes, mi faris. Kredu min.
WANGEL:
Nu, sed kiel vi lin vidis?
ELLIDA:
Kiel mi vidis lin?
WANGEL:
Mi pensas, – kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?
ELLIDA:
Sed kara Wangel, – vi ja nun mem scias kiel li aspektas.
WANGEL:
Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?
ELLIDA:
Jes, li ja faris.
WANGEL:
Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?
ELLIDA:
Jes, ĝuste tiel.
WANGEL:
Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?
WANGEL:
(ekmire) Mi ne faris, ĉu?
WANGEL:
Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.
ELLIDA:
(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, – ke mi ne tuj rekonis lin!
WANGEL:
Estas nur la okuloj, vi diris –
ELLIDA:
Ho jes, – la okuloj! La okuloj!
WANGEL:
Nu, – sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.
ELLIDA:
Ĉu mi diris?
WANGEL:
Jes.
ELLIDA:
Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.
WANGEL:
Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo –? Ĝin la viro ne portis hieraŭ.
ELLIDA:
Ne, li ĝin ne portis.
WANGEL:
(rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ – eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la “Krutdeklivo”?
ELLIDA:
(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, – hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?
WANGEL:
Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, – tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.
ELLIDA:
Ĉu tiel, Wangel?
WANGEL:
Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis.
ELLIDA:
Bone! Vi diras bone, ĉu?
WANGEL:
Jes, ke okazis, – povos sanigi vin.
ELLIDA:
(eksidas en la sofon) Wangel, – venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn.
WANGEL:
Jes, faru, kara Ellida.
(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)
ELLIDA:
Vere estis malfeliĉo – por ni ambaŭ – ke ĝuste ni du kuniĝis.
WANGEL:
(miras) Kion vi diras!
ELLIDA:
Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.
WANGEL:
Kio do mankis en la maniero, –
ELLIDA:
Aŭskultu nun, Wangel, – Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem – kaj por unu la alia!
WANGEL:
Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!
ELLIDA:
Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero – la pura klara vero – estas ja tio, – ke vi venis tien kaj – kaj aĉetis min.
WANGEL:
Aĉetis –! – Aĉetis – vi diras!
ELLIDA:
Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.
WANGEL:
(rigardas ŝin en doloro) Ellida, – ĉu vi vere havas koron paroli tiel?
ELLIDA:
Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino –
WANGEL:
Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.
ELLIDA:
Eble ankaŭ tio – tiel flanke. Tamen – vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min – kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve –
WANGEL:
Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.
ELLIDA:
Kaj mi, de mia flanko –. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis – kiam vi proponis nutradi min mian vivon.
WANGEL:
Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.
ELLIDA:
Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, – prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en – en libereco – kaj laŭ propra elekto!
WANGEL:
(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi?
ELLIDA:
Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.
WANGEL:
(rigardas ŝin) Ne – en libereco!
ELLIDA:
Ne. Mi ne libervole iris kun vi.
WANGEL:
(mallaŭte) Ah, – mi memoras – la frazturniĝon de hieraŭ.
ELLIDA:
En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.
WANGEL:
Kion vi vidas?
ELLIDA:
Mi vidas, ke nia kuna vivo – vere ne estas geedzeco.
WANGEL:
(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.
ELLIDA:
Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua – tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.
WANGEL:
La unua? Kiun unuan vi aludas?
ELLIDA:
La mian – kun li.
WANGEL:
(rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!
ELLIDA:
Ho, kara Wangel, – ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni mem.
WANGEL:
Ne, ne! Sed kio sekve?
ELLIDA:
Jes vidu, – ni neniam povas nei – ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo.
WANGEL:
Sed je Dio –!
ELLIDA:
(ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!
WANGEL:
Ellida –! Ellida –!
ELLIDA:
Jes, jes, – permesu al mi! Kredu min, – ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.
WANGEL:
(en regata doloro) Al tio do venis inter ni.
ELLIDA:
Devis veni. Ne povus alimaniere.
WANGEL:
(rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, – neniam tute posedis vin.
ELLIDA:
Ho, Wangel, – se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, – ke neniam okazos.
WANGEL:
Eksedziĝon do? Eksedziĝon, – plenan juran eksedziĝon – vi deziras?
ELLIDA:
Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.
WANGEL:
(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, – jes.
ELLIDA:
(vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!
WANGEL:
Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?
ELLIDA:
Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, – estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!
WANGEL:
Ellida, – estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!
ELLIDA:
Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon!
WANGEL:
Kial ĝuste hodiaŭ?
ELLIDA:
Jes, – ĉar li ja venos ĉi-nokte.
WANGEL:
(skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?
ELLIDA:
Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.
WANGEL:
Kaj kion – kion vi intencas poste fari?
ELLIDA:
Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido.
WANGEL:
Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!
ELLIDA:
Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola –. Aŭ – sekvi lin.
WANGEL:
Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!
ELLIDA:
Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion – tiel senpere.
WANGEL:
Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!
ELLIDA:
Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.
WANGEL:
Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas – aŭ kio li estas.
ELLIDA:
(rigardas antaŭen) Vero. Sed jen tio kio estas la teruraĵo.
WANGEL:
Jes, certe teruraĵo –
ELLIDA:
Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ devas tiriĝi en ĝin.
WANGEL:
(rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?
ELLIDA:
Jes, ĝuste tial.
WANGEL:
(pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, – kio por vi estas do tio terura?
ELLIDA:
(pripensas) La terura, – estas tio kio timigas kaj allogas.
WANGEL:
Ankaŭ allogas?
ELLIDA:
Precipe allogas, – mi sentas.
WANGEL:
(malrapide) Vi parencas al la maro.
ELLIDA:
Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.
WANGEL:
Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.
ELLIDA:
Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?
WANGEL:
Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni.
ELLIDA:
Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno – kaj libervole.
WANGEL:
(peze) Eble estas pli bone por ambaŭ – se ni disiĝu. – Sed mi tamen ne povas! – Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, – tio estas la plej forta en vi.
ELLIDA:
Ĉu tiel?
WANGEL:
Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuraĝas liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.
ELLIDA:
Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, – tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?
WANGEL:
Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.
ELLIDA:
Jes, – se mi volus kontraŭbatali.
WANGEL:
Ĉu vi do ne volas?
ELLIDA:
Ho, estas ja tio, kion mi ne mem scias!
WANGEL:
Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida –
ELLIDA:
(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!
WANGEL:
– kaj morgaŭ –
ELLIDA:
Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!
WANGEL:
Via ĝusta –?
ELLIDA:
Tuta plena vivo en libereco perdita, – perdita por mi! Kaj eble – ankaŭ por li.
WANGEL:
(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, – ĉu vi amas tiun fremdan viron?
ELLIDA:
Ĉu mi –? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke –
WANGEL:
– kaj ke?
ELLIDA:
(liberigas sin) – kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.
WANGEL:
(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.
ELLIDA:
Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi?
WANGEL:
(rigardas ŝin instige) Morgaŭ, – tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.
ELLIDA:
Ho, Wangel –! Morgaŭ – tiam ja estos tro malfrue –!
WANGEL:
(rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj –! Ni almenaŭ indulgu ilin – ĝis plue.
(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)
ARNHOLM:
Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn –
HILDE:
Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj –
BOLETTE:
Ne, diru nenion!
WANGEL:
Ankaŭ ni du faris planojn.
ARNHOLM:
Ĉu, – vere?
WANGEL:
Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik – por ioma tempo.
BOLETTE:
Foriros –?
ARNHOLM:
Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.
WANGEL:
Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.
HILDE:
(eksaltante al Ellida) Vi foriros! Vi foriros de ni?
ELLIDA:
(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?
HILDE:
(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!
BOLETTE:
(ektimigita) Patro, – mi komprenas vin, – ankaŭ vi foriros – al Skjoldvik!
WANGEL:
Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien –
BOLETTE:
Kaj al ni –?
WANGEL:
Mi ankaŭ faros viziton –
BOLETTE:
– foje, jes!
WANGEL:
Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)
ARNHOLM:
(flustras) Ni priparolos poste, Bolette.
(Li iras al Wangel. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)
ELLIDA:
(duonlaŭte al Bolette) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!
BOLETTE:
Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?
ELLIDA:
Postsoifadis?
BOLETTE:
Ekde vi venis en la domon?
ELLIDA:
Ne, ne, – kio do tio estas?
BOLETTE:
Unu solan aman vorton de vi.
ELLIDA:
Ah –! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!
(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)
(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)
(Bolette iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.)
BOLETTE:
Jes, kara patro, – la manĝaĵo estas preta sur la tablo – se vi –
WANGEL:
(kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun – kun “la sinjorino el la maro”.
(Ili iras al la pordo dekstre.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.