|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KONSCIENCO RIPROĈASAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sinjoro von Bleichroden restis en Svisujo. Li ne povis sin deŝiri de ĉi tiu naturo, kiu enkondukis lin rekte en alian mondon ol tiu de li lasita.
De tempo al tempo li resentis malbonan konsciencon, sed tion lia kuracisto nur alskribis al nerva malsano, tro ordinara ĉe la kulturhomoj de la samtempo. Sinjoro von Bleichroden decidis esplori la demandon pri konscienco en verketo, kiun li intencis publikigi. Lia traktato, kiun li laŭtlegis al siaj amikoj, enhavas plurajn pripensindaĵojn. Li nome, per germana profundeco, enpenetris en la kernon de la afero kaj eltrovis, ke ekzistas du specoj de konsciencoj, 1:e) la laŭnatura, 2:e) la artefarita. La unua speco de konscienco estas laŭ lia opinio nia laŭnatura sento de la vero. Estis ĉi tiu konscienco, kiu premis lin tiel peze, kiam li mortpafigis liberbrigadanojn.
De tiu li nur povis sin liberigi, konstante sin rigardante kiel oferiton de la superklaso. La artefarita konscienco aliparte konsistas el a) la potenco de la kutimo b) la ordonoj de la superklaso. La potenco de la kutimo tiel peze premis sinjoron von Bleichroden, ke li de tempo al tempo, promenante antaŭtagmeze, kredis, ke li estas forgesinta sian oficon en la geologia oficejo, kaj li iĝis malbonhumora, maltrankvila, sentanta sin kiel knabo, kiu intence ne vizitis la lernejon. Kaj li, nekredeble, penis senkulpigi sian konsciencon per tio, ke li laŭleĝe eksiĝis. Sed tiam aperis al li la oficejo; la kolegoj, observantaj unu la alian por malkovri tiun eraron de alia, per kiu ili mem rangaltiĝus; la ĉefoj senspire atendantaj la ordenon kaj la elekton; kaj li sentis sin kvazaŭ li estus forkurinta. Tiel li ankaŭ povis turmentiĝi de tiu konscienco, kiun la ordonoj de la superklaso trudas al la homo. La unuan ordonon: ami reĝon kaj patrolandon, li malfacile plenumis. La reĝo enigis ĉi tiun patrolandon en la mizeron de la milito por havigi al parenco novan patrolandon, tio estas, fari lin hispano, anstataŭ pruso.
Ĉu la reĝo tiam amis sian patrolandon? Ĉu la reĝoj ĝenerale amis siajn patrolandojn? Anglujo estis regata de hanoveranino,
Rusujo estis regata de germana imperiestro kaj baldaŭ havonta danan imperiestrinon; Germanujo havis anglan imperiestrinon, Svedujo francan reĝon kaj germanan reĝinon.
Kiam laŭ tiel altaj ekzemploj oni ŝanĝis naciecon, kvazaŭ ŝanĝante veston, sinjoro von Bleichroden opiniis, ke la kosmopolitismo havos brilan estontecon. Sed la ordonoj de la estraro, kontraŭstarantaj al la praktiko de la estraro, suferigis lin!
Li amis sian landon, kiel la kato sian fajrujon, sed li ne amis la landon kiel institucion. La estraroj bezonis la naciojn kiel devigatojn al soldatservo, kiel impostopagantojn, kiel apogilojn de la trono, ĉar sen nacioj ne povus troviĝi iaj dinastioj.
Pro tio ĉi tiuj de tempo al tempo revenantaj malpermesoj kontraŭ elmigrado.
Loĝinte du kaj duonan jarojn en Svisujo, sinjoro von Bleichroden ricevis ordonon el Berlino hejmenreveni, ĉar primilitaj famoj komencis rondiri. Ĉi tiun fojon koncernis Prusujon kontraŭ Rusujo, kiu antaŭ tri jaroj donis sian ”moralan” subtenon al Prusujo kontraŭ Francujo. Sinjoro von Bleichroden opiniis, ke ne estas laŭkonscience nun iri kontraŭ siaj amikoj, kaj nepre sciante, ke la du nacioj ne volas ion malbonan unu al la alia, li petis de sia edzino konsilon, kiel li povas agi en tiu nova dilemo, ĉar Iaŭsperte li sciis, ke la konscienco de la virino pli ol tiu de la viro alproksimiĝas al tiu de la naturo.
La edzino respondis tiel, post momenta konsiliĝo kun si mem:
– Esti germano estas pli ol esti pruso, tial fondiĝis la tutgermana konfederacio; esti eŭropano do estas pli ol esti germano; esti homo estas pli ol esti eŭropano. Vi ne povas ŝanĝi nacion, ĉar ĉiuj ”nacioj” estas malamikoj, kaj oni ne transiras al malamikoj, se oni ne estas monarĥo, kiel Bernadotte, aŭ marŝalo kiel grafo Moltke. Do nur restas al vi la ebleco neŭtrali ĝi. Ni fariĝu svisoj! Svisujo ne estas ia nacio!
Sinjoro von Bleichroden konsideris la demandon solvita tiel feliĉe kaj simple, ke li tuj havigis al si sciigon, kiamaniere neŭtraliĝi. Imagu lian surprizon kaj ĝojon, kiam li sciis, ke li jam plenumis ĉiujn kondiĉojn por tuj fariĝi svisa civitano (en tiu lando ne troviĝas regatoj!) loĝinte du jarojn en la lando.
Sinjoro von Bleichroden nun estas neŭtraligita kaj, kvankam li kiel tia estas tre feliĉa, li ankoraŭ, tamen pli malofte, estas en konflikto kun sia konscienco.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.