La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KONSCIENCO RIPROĈAS

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

III

Sinjoro von Bleichroden estis tute moderna tipo. Pranepo de la franca revolucio, nepo de la Sankta Alianco, filo de 1830. Kripligita, same kiel pereinto inter la rokoj de la revolucio kaj reakcio. Kiam li, dudekjara, vekiĝis, por konscia vivo kaj la skvamoj defalis de liaj okuloj, tiel ke li komprenis, en kia mensogaĵo li estis envolvita, de la ortodoksa kristaneco ĝis la dinastia fetiĉismo, li sin sentis, kvazaŭ li estus vekiĝinta nur tiam, aŭ kvazaŭ li, sola prudentulo, estus internigita en frenezulejo.

Kaj ĉar li ne povis trovi eĉ unu malfermaĵon sur la murego, tra kiu eliri sen renkonti bajoneton aŭ pafilan buŝon, li malesperis. Li ĉesis kredi al ĉio, eĉ al helpo, kaj li sin ĵetis en la opiejojn de pesimismo por almenaŭ kvietigi la doloron tie, kie ne troviĝas kuracado. Schopenhauer fariĝis lia amiko kaj pli poste li trovis en von Hartmann la plej senindulgan verdiranton, kiun iam vidis la mondo.

Sed la socio vokis lin, postulante ien lin enregistrigi. Sinjoro von Bleichroden sin dediĉis al la sciencoj kaj elektis el ili unu, kiu kiel eble plej malmulte tuŝas la nuntempon: la geologion, aŭ pli ĝuste tiun subfakon de ĝi, kiu pritraktas la bestan kaj kreskaĵan vivon de pasinta mondo: la paleontologion.

Demandante sin mem: por kiu utilo al la homaro? li nur povis respondi: por utilo al mi mem!

Kiel senkonsciigilo! Li neniam povis legi gazeton sen senti la fanatikecon en si kiel ĝermantan frenezon, kaj pro tio li detenis sin de ĉio, kio povus atentigi pri samtempo kaj nuntempo; kaj li komencis esperi, ke li trankvile kaj kun konservita intelekto povos travivi siajn tagojn en malfacile akirita, almilitita indiferenteco. Tiam li edziĝis; li ne povis eviti la neŝanceleblan leĝon pri la konservado de la gento. En la edzino li provis retrovi ĉion tion senteman, de kio li sukcesis sin liberigi, kaj ŝi iĝis lia malnova, sentema memo, pri kiu li ĝojis en paca trankvilo, sen bezoni eliri el siaj redutoj. En ŝi li trovis sian komplementon kaj komencis harmoniiĝi, sed li ankaŭ sentis, ke lia tuta estonta vivo estas konstruita sur du fundamentaj ŝtonoj; unu estas lia edzino; se ŝi mortus, li kaj lia tuta konstruaĵo renversiĝus. Kiam post kelkmonata edzigo li forŝiri ĝis de ŝi, li ne plu estis memstara individuo. Ŝajnis al li, ke mankas unu lia okulo, unu lia pulmo, unu lia brako, kaj tial li ankaŭ tiel rapide povis anime disrompiĝi, kiam trafis lin la bato.

Ĉe la vido de la filino io nova ŝajnis naskiĝi en tio, kion sinjoro von Bleichroden nomis sia naturanimo, alia ol la socia animo, kiu estas la produkto de edukado. Li nun sentis, ke li estas ligita al gento, ke li ne estas mortonta, sed ke lia animo estas postvivonta en la infano; li unuvorte spertis, ke fakte estus senmorta lia animo, se ankaŭ lia korpo pereus en la batalo inter la ĥemiaj fortoj. Li subite sentis sin devigata vivi kaj esperi. Kvankam lin ofte kaptis malespero, de tempo al tempo, kiam li aŭdis, ke liaj samlandanoj, tute kompreneble ebriaj pro triumfo, atribuis la sukceson de la milito al kelkaj individuoj, kiuj per lorno rigardis la batalkampojn el interne de siaj kaleŝoj. Sed tiam lia pesimismo ŝajnis al li mallaŭdinda, per malbona ekzemplo malhelpanta la disvolviĝon de la novo, kaj li fariĝis optimisto laŭ devo. Sed li ne kuraĝis reiri al sia hejmlando, ĉar li timis ree senesperiĝi, sed eksiĝis kaj, ŝanĝinte en monon sian malgrandan propraĵon, li translokiĝis en Svisujon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.