|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KONSCIENCO RIPROĈASAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis suna mateno fine de februaro 1871. Supren de la kruta monteto de Martheray en Lausanne iris, paŝo post paŝo, juna virino ĉe la brako de mezaĝa viro. Ŝi trovis sin en tre progresinta stato de gravedeco kaj preskaŭ pendis ĉe la brako de sia akompananto. Ŝia vizaĝo estis tiu de knabino, sed ĝi estis palega pro malĝojo kaj ŝi portis nigrajn vestojn. La viro ĉe ŝia flanko ne estis nigre vestita, el kio la preterpasantoj konkludis, ke li ne estas ŝia edzo. Li ŝajnis profunde ĉagrenita, de tempo al tempo sin klinis al la malgranda virino kaj diris iun aŭ alian vorton, post kio li refalis en siajn proprajn pensojn. Veninte sur la placon apud la malnova limimpostejo ekster la gastejo À l’Ours, ili haltis.
– Ĉu ankoraŭ unu deklivo? – ŝi demandis.
– Jes, kara fratino, – li respondis, – ni sidu dum momento!
Iili sidiĝis sur benkon ekster la gastejo. Ŝia koro batis malrapide kaj ŝia brusto malfacile spiris, kvazaŭ la aero ne sufiĉus.
– Mi kompatas vin, bedaŭrinda frato, – ŝi diris; – mi vidas, ke vi sopiras pri la viaj!
– Mi petas, fratino, ne parolu pri tio, – li respondis. – Vere, ke mia koro iafoje trovas sin malproksime, kaj certe oni min bezonus tie hejme por la semado, sed vi estas ja mia fratino kaj rifuzi ion al sia propra karno kaj sango oni ne povas.
– Nu, ni spertos, – respondis sinjorino von Bleichroden, – ĉu ĉi tiu aero povos helpi al lia resaniĝo. Kion vi kredas?
– Tutcerte, – respondis la frato, sed forturnis sin por ne montri sian dubeman vizaĝon.
– Kian vintron en Frankfurto mi travivis! Ke la sorto povas eltrovi tiajn kruelaĵojn! Mi kredas, ke mi pli facile estus elportinta lian morton ol ĉi tiun enterigon de vivanto.
– Sed la espero ĉiam vivas, – diris la frato per senespera voĉo. Liaj pensoj foriris al liaj infanoj kaj grenkampoj. Sed tuj poste li preskaŭ hontis pro sia egoismo, pro tio ke li ne povis plene sin doni al tiu ĉi malĝojo, kiu fakte ne estis lia kaj kiu trafis lin tute senkulpe, kaj li koleris je si mem.
Nun aŭdiĝis akresona, daŭra krio de la montosupro, simila al lokomotiva fajfo, kaj poste ankoraŭ unu.
– Ĉu la vagonaro veturas tiel alte inter la montoj? demandis sinjorino von Bleichroden.
– Jes, supozeble, – diris la frato, aŭskultante kun larĝigitaj okuloj.
Ankoraŭ unu krio! Sed nun ĝi sonis kiel krio de dronanto.
– Ni reiru hejmen, – diris sinjoro Schantz, kiu iĝis tute pala. – Vi ne povos supreniri ĉi tiun monton hodiaŭ, kaj morgaŭ ni, pli prudentaj, prenos kaleŝon.
Sed la sinjorino nepre volis iri. Kaj ili supreniris la longan deklivon al la frenezulejo. Estis Kalvaria irado. En la verdaj kratagaj plektbariloj flanke de la vojo saltis nigraj turdoj kun flavaj bekoj; sur la muroj kovritaj de hedero vetkuris grizaj lacertoj kaj malaperis en la fendetojn; estis plena printempo, ĉar ne estis estinta ia vintro; kaj ĉe la vojrandoj primolo kaj heleboro floradis. Sed tio ne altiris la atenton de la Golgatairantoj.
Kiam ili alvenis duonvoje sur la deklivo, la misteraj krioj denove aŭdiĝis. Kvazaŭ kaptita de subita antaŭsento sinjorino von Bleichroden sin turnis al la frato, rigardis lin en la okulojn per siaj duone estingitaj, por vidi siajn suspektojn konfirmitaj kaj, ne povante krii, ŝi falis sur la vojon, kies flava polvo ŝin ĉirkaŭis per nubo. Kaj tie ŝi restis kuŝanta.
Antaŭ ol la frato trankviliĝis, afabla migranto jam venigis veturilon kaj kiam la juna virino estis portata en la veturilon, ŝia laboro por la venonta generacio jam komenciĝis kaj nun ekaŭdiĝis du krioj, la krioj de du homoj el la plej profundaj valoj de la mizero, kaj sinjoro Schantz, kiu estis perdinta sian ĉapelon, staris tie sur la veturila ŝtupo kaj suprenrigardis al la blua printempa ĉielo, pensante en si mem: Ke nur ĉi tio povu esti aŭdata ĝis tie supre, sed certe estas tro alte!
Supre en la frenezulejo sinjoro von Bleichroden estis lokigita en ĉambron kun plena, libera elrigardo suden. La muroj estis matracitaj kaj pentritaj en helblua nuanco, tra kiu oni povis vidi delikatajn konturojn de pejzaĝoj. La plafono estis pentrita kiel spaliro kun folioj de vinberbranĉo. La planko estis kovrita per tapiŝo, kaj sub la tapiŝo kuŝis tavolo de pajlo.
La mebloj estis tute kovritaj de ĉevalharoj kaj teksaĵo, tiel ke neniaj akraĵoj nek randoj de la lignaĵo estis videblaj.
Kie estis la pordo, oni ne povis eltrovi de interne, kaj per tio foriĝis ĉiuj pensoj de la malsanulo pri eliro kaj la sento de internigo, kiu estas la plej danĝera en ekscitita stato de la animo.
La fenestroj havis ja kradojn, sed ili estis bele ellaboritaj en formo de lilioj kaj de foliaĵo kaj tiel pentritaj, ke ili ne aspektis kiel kradoj.
La frenezeco de sinjoro von Bleichroden prenis la formon de riproĉoj de konscienco. Li estas mortiginta vinkulturiston en misteraj cirkonstancoj, kiujn konfesi li ne povas decidiĝi pro la simpla kaŭzo, ke li ne rememoras ilin. Li nun troviĝas en malliberejo atendanta ekzekuton, ĉar li estas kondamnita al morto. Sed li havis lumajn periodojn. Tiam li metis sur la murojn grandajn paperojn kaj plenskribis ilin per silogismoj.
Tiam li rememoris, ke li ordonis mortpafigi kelkajn franc-tireurs, sed ke li estas edziĝinta, tion li ne memoris; li akceptis vizitojn de sia edzino kiel de lernantino, al kiu li donis lecionojn pri logiko. Li starigis kiel premisojn, ke franc-tireurs estas perfiduloj kaj ke la ordono diras: mortpafigu ilin! lun tagon lia edzino, kiu nepre devis konsenti al ĉio, senpripense ekskuis lian kredon al tiu premiso, ke ĉiuj franc-tireurs estas perfiduloj, kaj tuj li deŝiris la konkludojn de sur la muroj, dirante, ke li uzos dudek jarojn por pruvi la premison, ĉar antaŭ ĉio la premiso nepre estas pruvota. De tempo al tempo li havis grandiozajn projektojn por la feIiĉo de la homaro.
Kion celas nia penado, ĉi tie sur la tero? li demandis. Kial regas la reĝo, predikas la pastro, pentras la pentristo? Sendube por havigi azoton al la korpo. Azoto estas la plej kara el ĉiuj nutraĵoj: tial viando estas plej multekosta. Azoto estas la inteligenteco, ĉar la riĉuloj manĝantaj viandon estas pli inteligentaj ol aliaj homoj manĝantaj senazotajn nutraĵojn. Nun azoto komencas maloftiĝi sur la tero, kaj pro tio naskiĝas militoj, strikoj, gazetoj, bigotpietistoj kaj ŝtatbudĝetoj. Oni nepre devas eltrovi novan provizejon de azoto. Sinjoro von Bleichroden eltrovis ĝin kaj nun ĉiuj homoj fariĝos egaluloj; libereco, egaleco kaj frateco efektiviĝos sur la tero. Ĉi tiu neelĉerpebla provizejo nomiĝas: aero. Ĝi enhavas sepdek naŭ volumen-procentojn da azoto, kaj oni devas eltrovi al la pulmoj metodon senpere ĉerpi kaj prepari ĝin por la nutriĝo de la korpo, sen la bezono antaŭe densigi ĝin en herbon, grenon kaj legomojn, por poste lasi al bestoj aliformigi ĝin en viandon?
Tiu ĉi problemo apartenas al la estonteco kaj al sinjoro von Bleichroden, kaj per la solvo de ĝi terkulturado kaj bredado de brutoj fariĝos superfluaj, kaj ora epoko enpaŝos en la mondon. En la intertempoj li denove profundiĝis en siajn sonĝojn pri la farita murdo kaj tiam li estis profunde malfeliĉa.
Dume, la saman matenon de februaro, kiam sinjorino von Bleichroden estis supreniranta al la frenezulejo kaj devigita reiri hejmen, ŝia edzo sidis en sia nova ĉambro en la instituto, rigardante la vinberfoliaĵon de la plafono kaj la pejzaĝojn de la muroj; li sidis en komforta seĝo antaŭ la lumo, tiel ke li havis liberan elrigardon. Hodiaŭ li estis trankvila, ĉar la pasintan vesperon li estis banita per malvarma akvo kaj bone dorminta en la nokto. Li sciis, ke estas la monato de februaro, sed li ne sciis, kie li sin trovas. Neniu neĝo ekstere, jen la unua penso, kaj tio lin mirigis, ĉar neniam antaŭe li vivis en pli sudaj landoj. Ekster la fenestroj staris verdaj arbustoj: Laurier teint, tute surŝutita de blankaj florfaskoj; laurier cerise kun siaj brilaj helverdaj folioj, kiu restas verda la tutan vintron; bukso; ulmo, plenkovrita de hedero, kiu kaŝas ĉiun branĉon, donante al la arbo la ŝajnon esti plenfoliare vestita; sur la herbejo, tute dissemita de primoloj, kvazaŭ de surŝutita sulfurpolvoro, iris viro falĉanta herbon, dum knabineto rastadis. Ankoraŭ foje li prenis la kalendaron kaj legis: februaro. Oni tondas kaj rastas en februaro. Kie mi estas? – Tiam liaj rigardoj vagis trans la ĝardenon kaj li vidis profundan valon nekrute malleviĝantan, sed verdan kiel somera herbejo; kaj vilaĝetoj kaj preĝejoj kuŝis ĉi tie kaj tie, kaj grandaj pendsalikoj tie staris tute helverdaj. En februaro, li ree pensis. Kaj kie finiĝis la herbejoj, tie kuŝis lago, tute senmova, lazura, kiel aero, kaj trans la lago bluiĝanta lando; super la bluiĝanta lando altiĝis montaro; sed super la montaro kuŝis io alia, kio similis al nuboj; ili estis kolornuance tiel delikataj kiel novlavita lano, sed ili havis pintojn; kaj super ili kuŝis maldensaj nubetoj, kiuj de tempo al tempo englitis en la pintajn nubojn. Li ne sciis, kie li sin trovas, sed estas tiel bele, ke ne povas esti sur la tero. ĉu li mortis kaj envenis alian mondon? Li ne estas en Eŭropo!
Eble li estas mortinta! Li profundiĝis en kvietigaj revoj kaj provis pripensi sian novan situacion.
Sed tiam li denove suprenrigardis kaj nun li vidis la tutan sunan vidaĵon enkadrigita per la fenestra krado kaj trastrekita de ĝi, kaj la forĝitaj feraj lilioj kaj la foliaĵo sin prezentis, kvazaŭ ili flugpendus en la aero. Unue li ektimis, sed poste li trankviliĝis; li rigardis ankoraŭ foje la vidaĵon, precipe la pintajn nubojn rozkolorajn. Li sentis senliman ĝojon kaj malvarmetigan senton en la kapo; estis al li, kvazaŭ la giroj de la cerbo, antaŭe senorde intermiksitaj, komencus sin ordigi kaj ĝustlokiĝi. Kaj li fariĝis tiel gaja, ke lia brusto ekkantis, kiel li kredis; sed li neniam en sia vivo kantis, tial eksonis krioj, ĝojkrioj, kaj estis tiuj, kiuj, elirante tra la fenestro, preskaŭ igis lian edzinon malesperi pro malĝojo. Kiam li sidis jam unu horon kantante, li rememoris malnovan pentraĵon en kegloludejo ekster Berlin, kiu laŭdire prezentis svisan pejzaĝon, kaj nun li sciis, ke li estas en Svisujo, kaj ke la pintaj nuboj estas la Alpoj.
Farante sian duan kontroliron, la kuracisto trovis sinjoron von Bleichroden trankvile sidanta en sia seĝo antaŭ la fenestroj, kantetanta por si mem, kaj ne eblis forigi lin de la bela vidaĵo. Sed li estis tute prudenta kaj plene konscia pri sia situacio.
– Sinjoro doktoro, – li diris, montrante al la fera krado, – kial vi bezonas brulstampi, fleur-de-lis-i tiel belan vidaĵon? Ĉu vi ne volus permesi al mi iri eksteren? Mi kredas, ke estus al mi bone, kaj mi promesas al vi ne forkuri!
La kuracisto prenis lian manon por sekrete per la montra fingro ekzameni la pulson ĉe la dikfingra bazo.
– La pulso nur estas sepdek, kara doktoro, – ridetante diris la paciento; – kaj mi trankvile dormis la pasintan nokton.
Vi havas nenion por timi.
– Ĝojigas min, – diris la kuracisto, – ke la kuracado fakte iom efikis je vi. Vi havu la liberecon iri eksteren.
– Sciu, doktoro, – diris la malsanulo kun viveca gesto, – sciu, ke mi sentas min kvazaŭ mi estus mortinta kaj reviviĝinta en alia planedo, tiel bele estas ĉi tiel Neniam mi povis sonĝi, ke la tero estas tiel belega!
– Jes, sinjoro, la tero ankoraŭ estas bela, kie ne detruis ĝin la kulturo, kaj ĉi tie la naturo estas tiel fortika, ke ĝi kontraŭstaras la provojn de la homo. Ĉu vi kredas, ke via lando ĉiam estis tiel malbela, kiel ĝi estas nuntempe? Ne, kie nun estas dezertaj sablaj ebenaĵoj, kiuj ne povas nutri eĉ unu kapron, tie bruetis pratempe belegaj arbaroj el kverko, fago kaj pino, en kies ombro sin paŝtis la ĉasaĵo, kaj kie grasigis sin per glanoj tutaj aroj de la plej bonaj buĉ-brutoj de la nordlandano.
– Vi estas Rousseau-ano, – interdiris la paciento.
– Rousseau estis ĝenevano, sinjoro leŭtenanto. Tie, ĉe la lagbordo plej interne de la golfo, kiun vi povas vidi, ĝuste super la pinto de la ulmo tie, tie li naskigis, tie li suferis, tie estis bruligitaj liaj Èmile kaj Contrat social, la evangelioj de la naturo, kaj tie, maldekstre, je la malsupro de la Valaiser-Alpoj, kie kuŝas la malgranda Clarens, tie li verkis la libron de la amo, La nouvelle Héloïse. Ĉar estas la Lemana lago, kiun vi vidas tie malsupre!
– Lemana lago! – ripetis sinjoro von Bleichroden.
– Ĉe tiu kvieta valo, – rediris la kuracisto, – kie loĝas pacemaj homoj, ĉiuj vunditaj spiritoj serĉis savon! Jen dekstre, ĝuste super la malgranda promontoro kun la turo kaj la poploj; tie kuŝas Ferney. Tien rifuĝis Voltaire, post kiam li finis mokridi en Parizo, kaj tie li kulturis la teron kaj konstruis sanktan domon al la plej alta estaĵo. Jen kuŝas, pli proksime al ni, Coppet. Tie loĝis sinjorino Staël, la plej danĝera malamiko de la popola perfidulo Napoleono, ŝi, kiu kuraĝis instrui al la francoj, siaj samlandanoj, ke la germana nacio ne estas la barbara malamiko de Francujo, ĉar, sinjoro, la nacioj ne malamas, unu la alian! Ĉi tien, nun rigardu maldekstren, ĉi tien al tiu ĉi trankvila lago rifuĝis la spirite disŝirita Byron, kiu, simile al ligita titano, sin elŝiris el tiu reto, per kiu la reakcia epoko estis kaptinta lian fortan animon, kaj ĉi tie li skribis sian malamon al la tiranoj en La kaptito en Chillon. Tie, sub la alta Mont Grammont, ekster la malgranda fiŝkaptejo de St.
Gingolphe, li iun tagon preskaŭ dronis, sed ne ankoraŭ finiĝis lia vivo. Ĉi tien rifuĝis ĉiuj, kiuj ne povis elteni la aeron de putrado, kiu restis kiel ĥolero super Eŭropo post la atenco de la Sankta Alianco al la ĵus akiritaj rajtoj de la revolucio, tio estas tiuj de la homo. Jen malsupre, mil futojn sub viaj piedoj,
Mendelssohn komponis siajn melankoliajn kantojn, ĉi tie Gounod komponis sian Faŭston! Ĉu vi ne povas vidi, kie li ĉerpis siajn inspirojn por Walpurgisnacht, tie, en la abismoj de la Savojaj Alpoj! Ĉi tie Victor Hugo tondrigis siajn furiozajn punkantojn kontraŭ la Decembra perfidulo! Kaj ĉi tie, stranga ŝerco de la sorto, ĉi tie en la malgranda, trankvila, modesta Vevey, kien neniam povas veni la norda vento, via propra imperiestro provis forgesi la teruraĵojn de Sadova kaj Königgrätz.
Tie sin kaŝis la ruso Gortschakoff, kiam li sentis la teron ŝanceliĝi sub la piedoj, ĉi tie John Russell banis sin libera de ĉia politika malpuraĵo kaj spiris puran, freŝan aeron! Ĉi tie Thiers provis klarigi siajn pro kruciĝantaj politikaj ventegoj ofte konfuzajn, unu la alian kontraŭdirantajn, sed, kiel mi kredas, honestajn pensojn, kaj nun, kiam li portos la sortojn de popolo, li rememoru la senzorgajn horojn, kiam lia spirito povis pace paroli kun si mem, ĉi tie antaŭ la milda sed serioza majesto de la naturo! Kaj tie, en Ĝenevo, sinjoro leŭtenanto!
Tie neniu reĝo loĝas en sia kortego; sed tie naskiĝis penso, kiu estas same granda kiel la kristaneco, kaj ĝiaj apostoloj ankaŭ portas krucon, ruĝan krucon sur siaj blankaj standardoj!
Kaj kiam la Mauser-pafilo celis al la franca aglo kaj la Chassepot-a al la germana aglo, tiam la ruĝa kruco respektiĝis de tiuj, kiuj alie ne submetiĝis al la nigra kruco, kaj en tiu signo, mi kredas, venkos la estonteco.
La paciento, kiu trankvile aŭdis la neordinaran paroladon de viro, tiel sentoplenan, por ne diri sentimentalan, kvazaŭ ĝi devenus de pastro kaj ne de kuracisto, sin sentis ĝenata.
– Vi revas, sinjoro doktoro, – li diris.
– Tion vi ankaŭ faros, loĝinte ĉi tie dum tri monatoj, respondis la kuracisto.
– Vi kredas do al la kuracado? – demandis la paciento, iom malpli skeptika ol antaŭe.
– Mi kredas al la senlima povo de la naturo kuraci la kulturmalsanon!
– li respondis. Ĉu vi sentas vin sufiĉe forta por ricevi bonan sciigon? – li daŭrigis, atente observante la malsanulon.
– Certe, sinjoro doktoro!
– Nu bone, la paco estas kontraktita!
– Dank’al Dio! Kia feliĉo! – diris la paciento.
– Jes, vere, – diris la kuracisto, – sed ne plu demandu, ĉar vi ne plu ekscios hodiaŭ! – Nun venu, sed pri unu afero vi estu preparita! Via resaniĝo ne progresos tiel rekte, kiel vi kredas! Vi remalsaniĝos! La memoro, vi komprenas, estas nia plej danĝera malamiko, kaj – sed nun sekvu min!
La kuracisto prenis la malsanulon sub la brako kaj kondukis lin eksteren en la ĝardenon. Neniuj kradoj kaj neniuj muroj baris la vojon, nur verdaj plektbariloj kondukis la promenanton en labirintoj reen, de kie li venis, sed post la plektbariloj estis profundaj tranĉeoj, kiujn transpaŝi ne estis eble. La leŭtenanto serĉis malnovajn vortojn por sia ĝojego, sed konsciante, kiel malbone ili konvenis al tio, kion li sentis, li fine silentis, aŭskultante mirindan, mallaŭtan muzikon de la nervoj.
Estis kvazaŭ ĉiuj kordoj de la animo denove estus agorditaj, kaj li sentis trankvilon, longe, longe ne sentitan.
– Ĉu vi ankoraŭ dubas, ke mi estas resaniĝinta? li demandis la kuraciston kun melankolia rideto.
– Vi estas resaniĝanta, kion mi diris al vi antaŭe, sed vi ankoraŭ ne estas sana.
Ili sin trovis nun ekster malgranda arka ŝtonportalo, tra kiu pacientoj, akompanataj de gardistoj, amase eniris.
– Kien iras ĉiuj ĉi homoj? – demandis la malsanulo.
– Sekvu ilin kaj vi vidos, – diris la kuracisto, – Vi havas mian permeson. – Kaj sinjoro von Bleichroden eniris. Sed la kuracisto mansigne venigis al si gardiston.
– Iru al sinjorino von Bleichroden en hotelo Faucon, – li diris, – salutu de mi kaj diru, ke ŝia edzo estas resaniĝanta, sed ke li ankoraŭ ne demandis pri sia edzino. Kiam li faros tion, li estos savita.
La gardisto iris kaj la kuracisto postsekvis la malsanulon internen tra la malgranda ŝtonportalo.
Sinjoro von Bleichroden venis en grandan salonon, kiu ne similis al iu alia ĉambro, kiun li ĝis tiam vidis. Ĝi ne estis preĝejo, ne teatra malono, ne lernejo, ne juĝejo, sed iom da ĉio ĉi. En la fundo estis ĥorejo, kiu malfermiĝis per tri fenestroj kun koloritaj vitraĵoj, sed en mildaj harmoniaj koloroj, kvazaŭ granda pentrartisto estus komponinta ilin, kaj la lumo enfalis refraktite je unu granda harmonia durakordo. Ĝi impresis la malsanulon same kiel la c-dura akordo, per kiu Haydn disigas la mallumon de la ĥaoso, kiam en La kreado la Sinjoro, post kiam la horo havis longan, doloran laboron por ordigi la senordajn naturfortojn, fine ekkrias: Estu lumo, kaj keruboj kaj serafoj aklame kunkantas.
Sub la fenestroj estis stalaktita roko, formanta arkaĵon, el kiu malgranda rivereto trankvile elfluis kaj falis malsupren en basenon, en kiu staris marĉa kalao kun siaj kliniĝantaj kalikoj, blankaj kiel la flugiloj de anĝeloj. Al la kolonoj, ĉirkaŭantaj la ĥorejon, mankis ĉiu konata stilo, kaj iliaj fustoj estis kovritaj de bruna, mola musko ĝis la plafono. La malsupraj paneloj de la muroj estis kovritaj de abia branĉaro; kaj la vastaj mursupraĵoj estis ornamitaj per surmetitaj foliaroj de ĉiam verdaj kreskaĵoj, de laŭro, de ilekso, de visko, ĉiuj en ornamaĵoj neniel rilatantaj al ia stilo; iafoje ili preskaŭ formis literojn, sed tiam ili aliiĝis en fantaziajn formojn de kreskaĵoj similaj al la arabeskoj de Rafaelo. Sub la fenestraj vitroj pendis grandaj girlandoj same kiel por maja festo, kaj laŭlonge de la plafona friso kuris ornamaĵo, rilatanta nek al la lotuso de Egiptujo, la meandro de Greklando, la akantvarioj de Romo, la monstro de la romanismo, nek al la trifolioj kaj krucfloroj de la gotiko. Sinjoro von Bleichroden ĉirkaŭrigardis kaj trovis la plankon plena de benkoj, sur kiuj sidis la pacientoj de la malsanulejo, trankvile kaj mirante. Li sidiĝis sur benkon kaj aŭdis ĝemojn apud si. Tiam li vidis viron, eble kvardekjaran, kiu ploris, kun la vizaĝo en la manoj. Li havis kurban nazon, lipharojn kaj mentonbarbon kaj profile similis al bildo, kiun sinjoro von Bleichroden vidis sur francaj moneroj. Li evidente estis franco. Ĉi tie do ili renkontus unu la alian, malamiko apud malamiko, ambaŭ priplorantaj kion? Ke ili plenumis sian devon al la patrolando! Sinjoro von Bleichroden estis ekscitita kaj maltrankvila, kiam aŭdiĝis mallaŭta muziko. Estis orgeno, kiu ludis psalmon, sed psalmon en duro; ĝi ne estis lutera, ne katolika, ne kalvina, ne greka, sed ĝi parolis, kaj ŝajnis al la malsanulo, ke li samtempe aŭdis vortojn, konsolajn, esperoplenajn. Kaj nun viro supreniris en la ĥorejon kaj haltis, duone kaŝita de la stalaktita roko. Ĉu estis pastro? Ne, li estis vestita per helgriza uniformo, portis helbluan kravaton kaj la ĉemiza enmetaĵo vidiĝis en la malfermiĝo de la veŝto.
Li havis neniun libron. Sed li parolis. Li parolis milde kaj simple, kiel oni faras, kiam oni parolas inter amikoj; li parolis pri la simplaj instruoj de la kristaneco, ami sian proksimulon same kiel sin mem; esti pacienca, tolerema, pardoni al siaj malamikoj; li priparolis, kiel Kristo imagis la homaron kiel unu solan popolon; sed ankaŭ, kiel la malbona naturo de la homo kontraŭagis ĉi tiun grandan penson, kiel la homaro grupiĝis en nacioj, sektoj, skoloj; sed li elparolis la firman esperon, ke baldaŭ efektiviĝos la principoj de la kristaneco. Kaj parolinte dum kvaronhoro, li malsupreniris post mallonga preĝo al Dio, la ĉiopova, sen nomi Jesuon, la Sanktan Virgulinon,
Nikolaon, Anastasion aŭ alian nomon, kiu povus memorigi pri oficiala religio kaj elvoki pasiojn.
Sinjoro von Bleichroden vekiĝis kvazaŭ el sonĝo. Li do estis en preĝejo! Li, tedita de pribagatelaj malkonsentoj religiaj, ne ĉeestis diservon dum dek kvin jaroj. Kaj ĉi tie, ĉi tie en la frenezulejo li trovus fakte liberan eklezion; ĉi tie sidis romaj kaj grekaj katolikoj, luteranoj, kalvinanoj, zwinglianoj, anglikanoj, unuj ĉe la aliaj, dediĉante komunajn pensojn al la komuna Dio. Kian frapantan kritikon faris ĉi tiu preĝeja salono pri ĉiuj ĉi sektoj, kiujn la egoismo de homoj aliformigis en tiom da religioj, kiuj reciproke sin sabris, bruligis, insultis! Kia cedemo al la atakoj de la ”nefidela” eklezio kontraŭ ĉi tiu politika dinasti-kristaneco!
Sinjoro von Bleichroden ĉirkaŭrigardis la belan ĉambron por forpeli la teruraĵojn, kiujn li elvokis. Lia okulo vagis kaj vagis, ĝis kiam ĝi haltis ĉe la muro precize kontraŭ la ĥorejo.
Tie pendis kolosa krono, interne de kiu estis vorto, skribita per literoj, kunmetitaj de abiaj branĉoj. Li silabis la francan vorton Noël, kaj ripetis por si mem Weihnacht. Kiu poeto komponis ĉi tiun ĉambron? Kiu konanto de homoj, kiu profunda spirito tiel komprenis elvoki la plej belan kaj serenan el ĉiuj rememoroj? Ĉu la ennoktigitaj intelektoj ne devus senti ardantan sopiron pri lumo kaj klareco, rememorante la feston de la lumo, kiam la mallumaj tagoj ĉesis aŭ almenaŭ promesis ĉesi! Ĉu la penso pri la infaneco, kiam neniuj malkonsentoj religiaj, neniu politika malamo, neniuj gloramaj, senenhavaj revoj mallumigis al la serena animo ĝian amon al justeco, ĉu tiu penso ne devus vibrigi tonon en la animoj, kiu pli laŭte sonus ol ĉi tiuj kriegoj de kvazaŭ sovaĝaj bestoj, poste aŭditaj ekstere en la vivo, en la batalo pro la pano, pli ofte pro la gloro! Li pensis kaj li demandis sin mem: kiel la homo, kiu, kiel infano, estas bona, povas tiel malboniĝi, kiam li fariĝis pli aĝa? Ĉu estas la eduko, la lernejo, ĉi tiu laŭdata floro de la kulturo, kiu malbonigas nin? Eble! Kion al ni instruas la unuaj lernolibroj? li pensis. Ili instruas al ni, ke Dio estas venĝanto, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacio; ili al ni instruas, ke herooj estas tiuj, kiuj incitis popolon kontraŭ popolo kaj rabis landojn kaj regnojn; ke eminentuloj estas tiuj, al kiuj sukcesis atingi tiun gloron, kies vantecon ĉiuj komprenas, sed ĉiuj aspiras; diplomatoj nomiĝas tiuj, kiuj ruze atingas grandajn celojn, ne altajn, ĉe kio la tuta merito povas konsisti en manko de konscienco, kiu ĉiam venkos en la batalo kontraŭ tiuj, kiuj posedas konsciencon! Kaj por ke niaj infanoj lernu ĉion ĉi, la gepatroj sin oferas, havas mankon, suferas la turmentojn de la disigo de siaj infanoj! Se la mondo ne estus frenezulejo, tiam ĉi tiu loko ne estus la plej prudenta, kie li iam estis!
Nun li rerigardis la solan skribitan vorton en la tuta preĝejo, kaj li resilabis ĝin; tiam en la sekretaj kaŝejoj de la memoro ekaperis bildo, same kiel okazas, kiam fotisto verŝas fervitriolon sur grizan negativplaton, post kiam ĝi elvenis el la kamero, ŝajnis al li, ke li vidas enscenigita la lastan kristnaskon.
La lastan? Ne, tiam li estis en Frankfurto. Do la antaŭlastan.
Estis la unua vespero, kiun li pasigis en la hejmo de sia fianĉino, ĉar la antaŭan tagon li fianĉiĝis. Nun li vidas tiun hejmon, la hejmon de la maljuna paroĥestro, lia bopatro; li vidas la malaltan salonon kun la blanka telermeblo, la fortepiano, la fringeloj en la kaĝo, la balzaminoj sur la fenestra breto, la ŝranko kun la arĝenta kruĉo, la pipoj, iuj el marŝaŭmo, aliaj el ruĝargilo; kaj tie iras ŝi, la filino de la familio, pendigante nuksojn kaj pomojn en la kristnaskan arbon. La filino de la familio! Jen enbatis kvazaŭ fulmo en lian mallumon, sed kiel bela, sendanĝera fulmo sentondra en la somerfino, kiun oni, sidante sur la perono, rigardas, sen timi ian krakon. Li estas flanĉiĝinta, li estas edziĝinta, li havas edzinon, lia edzino, kiu religas lin al vivo, kiun li antaŭe malŝatis kaj malamis.
Sed kie ŝi troviĝas? Li nepre devas vidi ŝin, renkonti ŝin, nun tuj! Li nepre devas flugi al ŝi, ĉar alie li pereos pro senpacienco.
Li rapidis el la preĝejo kaj tuj renkontis la kuraciston, kiu atendis lin por vidi la efikon de la preĝeja vizito. Sinjoro von Bleichroden kaptis la kuraciston je la ŝultroj, rigardis al li rekte en la okulojn kaj senspire demandis:
– Kie estas mia edzino? Konduku min nun tuj al ŝi! Kie ŝi estas?
– Ŝi kaj via filino, – trankvile diris la kuracisto, – atendas vin en strato de Bourg.
– Mia filino? Mi havas filinon! – kriis la paciento kaj ekploris.
– Vi estas sentema, sinjoro von Bleichroden, ridetante diris la kuracisto.
– Jes, doktoro, supozeble oni sentemiĝas ĉi tie!
– Nun venu kaj vestu vin por ekstereniri, – diris la kuracisto, prenante lian brakon; – post duonhoro vi estos ĉe la viaj, kaj tiam vi ree estos ĉe vi mem!
Kaj ili malaperis en la grandan vestiblon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.