La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA KONSCIENCO RIPROĈAS

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

I

Estis dek kvar tagoj post Sedan, do meze de septembro 1870. Kopiisto en la Prusa geologia oficejo, nuntempe leŭtenanto en rezervo, sinjoro von Bleichroden, senuniforme sidis antaŭ la skribtablo en ”Café du Cercle” la ĉefa gastejo de la vilaĝeto Marlotte. La soldata uniformo kun la malmola kolumo estis ĵetita sur seĝapogilon kaj tie ĝi nun pendis malstreĉita kaj senforma kiel mortinto, kiel se ĝi ĉirkaŭprenus per la malplenaj manikoj la seĝopiedojn por sin ŝirmi je falo, la kapon antaŭe. Ĉirkaŭ la talio vidiĝis la postsigno de la sabra rimeno kaj la maldekstra basko estis tute brile polurita de la sabringo. La dorso estis polva kiel kampara vojo; sinjoro leŭtenanto-geologo ankaŭ povis vespere studi la formaciojn de la tero je la rando de sia eluzita pantalono kaj, kiam la servosoldato eniris la ĉambron kun siaj malpuraj botoj, li tuj vidis laŭ la postsignoj sur la planko, ke li estas irinta en eocenaj – aŭ pliocenaj formacioj.

Fakte, li estis pli geologo ol militisto, kaj nun li estis leterskribanto.

Li estis ŝovinta la okulvitrojn sur la verton kaj, sen tuŝi la plumon, li rigardis tra la fenestro. Tie kuŝis la ĝardeno en tuta sia aŭtuna beleco kun pom- kaj pirarboj kliniĝantaj teren pro la plej belaj fruktoj. Oranĝoruĝaj kukurboj sunbanis sin apud dornaj grizverdaj artiŝokoj; fajroruĝaj tomatoj rampis laŭlonge de bastonoj tuj apud kapoj de flora brasiko, blankaj kiel kotono; sunfloroj, grandaj kiel teleroj, turnis siajn flavajn diskojn okcidenten, kie la suno komencis subeniri; tutaj arbetaroj de dalioj, blankaj kiel novgladita tolaĵo, purpuraj kiel rigidiĝinta sango, kotruĝaj kiel ĵus buĉita viando, salmoruĝaj kiel tio, kion oni nomas tripaĵo, sulfurflavaj, linkoloraj, makulplenaj, kantadis plenan kolorkoncerton. Kaj plue la sablita vojeto, gardata de tiuj grandegulaj levkojoj, pale siringokoloraj, blindige glacibluaj, pajloflavaj, kiuj eltiris la perspektivon ĝis tie, kie kuŝas brunverdaj vitejoj, arbetaro el tirsoj (tirso [fr. thyrse] – bastono de Bakĥo ĉe la antikvaj grekoj) kun la ruĝiĝantaj grapoloj duone kaŝitaj sub la folioj.

Kaj poste: la blankiĝantaj, nerikoltitaj tigoj de la grenkampoj kun la superplenaj spikoj malgaje kliniĝantaj teren, kun grenventumaĵo kaj ŝirmfolietoj disigitaj, je ĉiu blovo redonante al la tero ĝian pruntaĵon, ŝveligitaj de sukoj, same kiel la mamoj de patrino, kiam ŝi okaze ne suĉigas sian infanon. Kaj plej malproksime en la fundo la mallumaj kverkokronoj kaj fagarkaĵoj de la arbaro de Fontainebleau, kies konturoj solvi ĝis en la plej delikatajn siluetojn simile al antikvaj puntoj Brabantaj, tra kies maŝoj la horizontala radiaro de la vespera suno enĵetis fadenojn el oro. Ankoraŭ kelkaj abeloj vizitis la belegajn mielkaŝejojn ekstere en la ĝardeno; rubekolo sonigis kelkajn simplajn trilojn en la pomarbo; sed fortaj odoroj de tempo al tempo eliĝis el la levkojoj, same kiel okazas, kiam oni iradas sur trotuaro kaj la pordo de parfumejo malfermi ĝas. La leŭtenanto sidis kaj ne movis la plumon, ŝajne ravita de la belega vidaĵo. Kia bela lando, li pensis, kaj liaj pensoj forvagis al la sabla maro de la hejmregiono, signita de kelkaj mizere kripligitaj pinoj, kiuj etendis siajn brakojn al la ĉielo, kiel se ili preĝus pri indulgo por ne droni en la sablo.

Sed la ĉarma vidaĵo, kvazaŭ pentraĵo enkadrigita per la fenestra kadro, ombriĝis de tempo al tempo, regule kiel de pendolo, de la gardostaranto, kies bajoneto tratranĉis meze de la pentraĵo kaj returniĝis precize sub pirarbo, plena de la plej belaj cinabroverdaj kaj kadmioflavaj piroj de Napoleono. La leŭtenanto dum momento intencis peti de li elekti alian irejon, sed li ne kuraĝis. Tial, por eviti la ekbrilojn de la bajoneto, li turnis siajn rigardojn maldekstren al la korto. Tie staris la kuireja konstruaĵo kun sia flaviĝinta muro sen fenestroj kaj maljuna, fortika vito, alkroĉita al la muro, simila al skeleto de mambesto en muzeo; sed al ĝi mankis kaj folioj kaj grapoloj; ĝi estis senviva kaj staris kiel krucumito, alnajlita al la putra spaliro, etendanta siajn longajn, nerompiĝemajn brakojn kaj fingrojn, kiel se ĝi volus por ĉiam ĉirkaŭpreni la dejoranton ĉiufoje, kiam li turniĝis en ĝia proksimeco.

La leŭtenanto sin turnis for de la vidaĵo kaj direktis la rigardojn al la skribtablo. Tie kuŝis la nefinita letero por lia juna edzino, kiu antaŭ kvar monatoj fariĝis lia, du monatojn antaŭ la komenciĝo de la milito. Apud la militira lorno kaj la landkarto de la franca ĉefstabo kuŝis Philosophie des Unbewassten de Hartman kaj Parerga und Paralipomena de Schopenhauer.

Subite li leviĝis de la tablo kaj rondiradis dum ioma tempo en la ĉambro. Ĝi estis kunvenejo kaj manĝoĉambro de nun forkurinta artista kolonio. La paneloj de la muroj estis en la enkadraĵoj ornamitaj per pentraĵoj en oleo, memoraĵoj de sunaj horoj en la bela, gastama lando, kiu tiel malavare malfermis siajn artlernejojn kaj ekspoziciojn al fremduloj. Ĉi tie troviĝis dancantaj hispaninoj, romaj monaĥoj, marbordaj pejzaĝoj el Normandio kaj Bretanjo, holandaj ventmueliloj, norvegaj fiŝkaptejoj kaj svisaj alpoj. En angulo pentraĵa stablo el juglanda ligno ŝajnis sin kaŝi pro kelkaj minacantaj bajonetoj. Surŝmirita paletro pendis kun ankoraŭ nur duone sekiĝintaj farboj kaj similis al eltranĉita hepato en tripvendeja fenestro. Hispanaj fajroruĝaj miliciaj ĉapoj, la uniforma ĉapo de pentristoj, kun postsignoj de ŝvito kaj duone paliĝintaj pro suno kaj pluvo, pendis sur la vestaĵa kroĉilaro. La leŭtenanto sentis sin embarasita, same kiel sin sentas tiu, kiu penetris en loĝejon de alia persono kaj atendas esti surprizota de la envenanta mastro. Pro tio li baldaŭ ĉesigis la iradon kaj eksidis ĉe la tablo por skribi sian leteron. La unuaj paĝoj estis pretaj, plenaj de paroloj koregaj pri malĝojo, sopiro kaj zorgoj, ĉar li √us ricevis sciigon, kiu certigis liajn ĝojajn esperojn baldaŭ fariĝi patro. Li nun trempis la plumon, pli por havi iun, kun kiu paroli, ol por doni faktajn sciigojn aŭ peti pri informoj. Do, li skribis:

”Ekzemple kiam mi, post marŝo de dek kvar horoj sen manĝo kaj akvo, kun mia cento da viroj alvenis arbaron, kie mi trovis forlasitan veturilon kun provizaĵo, ĉu vi scias, kio okazis? Malsataj, tiel ke la okuloj staris en la kapo, kiel montkristaloj en granito, la soldatoj disiĝis kaj ĵetis sin kiel lupoj sur la manĝon kaj, ĉar ĝi apenaŭ estis sufiĉa por dudek kvin viroj, ili komencis interbatali. Miajn komandovortojn aŭskultis neniu kaj, kiam la serĝento atakis ilin per la sabro, ili batis lin teren per la pafilkapoj! Dek ses viroj restis sur la loko, vunditaj kaj duone mortintaj. La akirintoj de la manĝaĵo manĝis tiel malmodere, ke ili malsaniĝis kaj nepre devis kuŝiĝi sur la teron, kie ili tuj ekdormis. Estis samlandanoj kontraŭ samlandanoj, estis sovaĝaj bestoj, interbatalantaj pro la manĝo.

Aŭ kiam ni iun tagon ricevis ordonon rapide konstrui remparojn?

Troviĝis nenio alia por preni en la senarbara regiono ol vitobranĉoj kaj iliaj bastonoj. Estis kortuŝa spektaklo vidi, kiel la vitejoj en unu horo estis dezertigitaj, kiel la vitoj kune kun la foliaro kaj grapoloj elŝiriĝis por esti ligotaj en fasĉinojn, kiuj estis tute malsekaj pro la suko de la frakasitaj, duonmaturaj vinberoj. Oni certigis, ke ili estas kvardekjaraj vitoj. Kaj sekve en unu horo ni ekstermis kvardekjaran laboron! Kaj tion por ke ni, mem ŝirmitaj, mortpafu la kulturintojn de la fasĉinoj. Aŭ kiam ni estis izole pafontaj en nefalĉita tritikkampo, kie la greneroj kraketis ĉirkaŭ la piedoj kiel neĝokrusto, kaj la tigoj tereniĝis por putri je proksima ekpluvego? Ĉu vi kredas, kara, amata edzino, ke oni povas trankvile dormi en la nokto post tiaj faroj ? Kaj tamen, kion alian ni faris ol nian devon? Kaj oni kuraĝas aserti, ke la sento de plenumitaj devoj estas la plej bona kapkuseno!

Sed troviĝas eĉ pli malbonaj aferoj okazontaj! Vi eble aŭdis, ke la franca loĝantaro, por pligrandigi sian armeon, amase prenis armilojn kaj starigis Iiberbrigadojn, kiuj sub la nomo franc-tireurs provas ŝirmi siajn bienojn kaj grenkampojn!

La prusa registaro ne volis rekoni ilin kiel soldatojn, sed minacas ilin mortpafi kiel spionojn aŭ perfidulojn, kiam ajn ili estos trovitaj! Pro tio, oni diras, ke estas la ŝtatoj, kiuj intermilitas, kaj ne la individuoj! Sed la soldatoj, ĉu ili ne estas individuoj? Kaj ĉi tiuj franc-tireurs, ĉu ili ne estas soldatoj? Ili portas grizan uniformon kaj la uniformo ja faras la soldaton!

Sed ili ne estas registritaj, oni diras! Jes, ili ne estas registritaj, ĉar nek la registaro havis tempon enskribi ilin, nek la komunikoj kun la provinco estis tiaj, ke tio eblis! Mi havas ĝuste tri tiajn kaptitojn en la apuda bilarda salono kaj atendas ĉiumomente ordonon de la general-kvartalo pri ilia sorto.”

Ĉi tie li interrompis la skribadon kaj sonorigis al la servo-soldato. Ĉi tiu, postenanta en la bufeda ĉambro, post momento staris en la salono ĉe la leŭtenanto.

– Kiel fartas la kaptitoj ? – demandis sinjoro von Bleichroden.

– Bone, sinjoro leŭtenanto, ili nun estas ludantaj guerre kaj estas je bona kuraĝo!

– Donu al ili kelkajn botelojn da blanka vino, sed de la plej malforta speco! … Ĉu nenio okazis?

– Nenio okazis! Fariĝos laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto!

Sinjoro von Bleichroden daŭrigis skribi:

”Kia stranga popolo, ĉi tiu franca! La tri liberbrigadanoj, pri kiuj mi parolis, kaj kiuj eble (mi diras eble, ĉar mi ankoraŭ esperas la plejbonon!) eble post kelkaj horoj estos verdiktitaj al morto, ĝuste nun ludas bilardon en la apuda ĉambro kaj mi aŭdas la tindadon de iliaj bilardbastonoj kontraŭ la pilkoj! Kia gaja malestimo al la mondo! Sed estas ja grandioze povi tiel morti! Aŭ tio pruvas, ke la vivo estas tre malmulte ŝatinda, ĉar oni povas tiel facile foriri el ĝi. Jes mi opinias, kiam oni ne estas ligita al la vivo per ligiloj tiel karaj, kiel tiuj, kiuj ligas min. Certe vi min ne malkomprenas, kredante, ke mi konsideras min ligita … Ha, mi ne scias, kion mi skribas, ĉar mi ne dormis dum multaj noktoj, kaj mia kapo estas tiel …”

Nun aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. Je la ”eniru” de la leŭtenanto la pordo malfermiĝis, kaj la pastro de la vilaĝo enpaŝis. Li estis proksimume kvindekjara viro kun afabla kaj malĝoja, sed ekstreme decidema aspekto.

– Sinjoro leŭtenanto, – li komencis, – mi venas por peti de vi permeson paroli kun la kaptitoj.

La leŭtenanto leviĝis, surmetis la uniformon kaj invitis la pastron sidiĝi sur la sofon. Sed post kiam li butonumis la uniformon kaj sentis la rigidan kolumon kiel prenilon pinĉantan ĉirkaŭ la kolo, estis kvazaŭ la pli delikataj organoj estus kunpremitaj kaj la sango haltinta en siaj sekretaj vojoj al la koro.

Kun la mano sur Schopenhauer li apogis sin al la skribtablo kaj li diris:

– Je via servo, sinjoro pastro, sed mi ne kredas, ke la kaptitoj donos al vi multan atenton, ĉar ili ludas guerre!

– Mi kredas, sinjoro leŭtenanto, – respondis la pastro, –  ke mi konas mian popolon pli bone ol vi. Unu demando: ĉu vi intencas mortpafigi ĉi tiujn junulojn?

– Kompreneble! – diris sinjoro von Bleichroden, plene intima kun sia rolo. – Estas la ŝtatoj, kiuj intermilitas, sinjoro pastro, ne la individuoj l – Kun permeso, sinjoro leŭtenanto, ĉu vi kaj viaj soldatoj do ne estas individuoj?

– Kun permeso, sinjoro pastro, ne por la momento!

Li metis la poredzinan leteron sub la sorban paperon kaj daŭrigis:

– Mi estas en ĉi tiu momento nur reprezentanto de la germana federacio.

– Vere, sinjoro leŭtenanto, via aminda imperiestrino, kiun Dio eterne gardu, ankaŭ estis reprezentantino de la germana federacio, kiam ŝi dissendigis sian proklamon al la germanaj virinoj por helpi al la vunditoj, kaj mi konas milojn da francaj individuoj, kiuj benas ŝin, dum la franca nacio malbenas vian nacion! Sinjoro leŭtenanto, je nomo de Jesuo la savinto (ĉi tie la pastro leviĝis kaj prenis la manojn de la malamiko kaj daŭrigis kun ploro en la gorĝo), ĉu vi ne povas apelacii al ŝi …

La leŭtenanto preskaŭ konfuziĝis, sed ree trankviliĝinte, li diris:

– Ĉe ni la virinoj ankoraŭ ne influas la politikon!

– Tio estas domaĝo, – respondis la pastro kaj rektiĝis.

La leŭtenanto ŝajnis aŭskulti ion ekster la fenestro, tiel ke li ne atentis la respondon de la pastro. Li maltrankviliĝis kaj lia vizaĝo estis tute pala, ĉar la rigida kolumo jam ne povis restigi la sangon tie supre.

– Bonvolu sidiĝi, sinjoro pastro, – li diris hazarde. – Se vi deziras paroli kun la kaptitoj, estu al vi permesate; sed restu ĉi tie momenton! (Li ree aŭskultis eksteren kaj nun estis aŭdeblaj hufofrapoj, duope, kiel de troteganta ĉevalo.)

– Ne, ankoraŭ ne iru, sinjoro pastro, – li senspire diris. La pastro restis. La leŭtenanto sin klinis kiel eble plej multe el la fenestro. La ĉevaltrotado ĉiam pli proksimiĝis, ĝis kiam ĝi transiĝis en paŝadon, malrapidiĝis kaj ĉesis. Tinto de sabro kaj spronoj, piedbatoj, kaj sinjoro von Bleichroden tenis leteron en sia mano. Li ĝin disŝiris je la faldiĝo kaj legis.

– Kioma horo? – li demandis al si mem. – La sesa! Do, post du horoj, sinjoro pastro, la kaptitoj estos mortfafataj sen juĝo kaj ekzameno.

– Ne eble, sinjoro leŭtenanto, oni ne tiel transsendas homojn en la eternecon.

– Eternecon aŭ ne, la ordono diras, ke estos finite antaŭ la vesperpreĝo, se mi ne volos min rigardi kiel persono, kiu komplotis kun la liberbrigadanoj. Kaj jen sekvas akra mallaŭdo pro tio, ke mi ankoraŭ ne obeis la ordonon de la 31-a de aŭgusto. Sinjoro pastro, eniru paroli kun ili kaj liberigu min de la malplezuro …

– Vi konsideras kiel malplezuro sciigi pri justa juĝo?

– Sed mi ja tamen estas homo, pastro! Ĉu vi ne kredas, ke mi estas homo?

Li rapide malbutonumis la uniformon por spiri kaj ekpromenis sur la planko.

– Kial ni ne ĉiam povas esti homoj? Kial ni nepre estas duuloj?

Ho! Ho! Sinjoro pastro, eniru paroli kun ili! Ĉu ili estas edzoj? Ĉu ili havas edzinon kaj infanojn? Gepatrojn eble!

– Ĉiuj tri estas fraŭloj, – respondis la pastro, – sed ĉi tiun nokton almenaŭ vi povus donaci al ili!

– Ne eble! La ordono diras: antaŭ la vesperpreĝo, kaj je tagiĝo ni ekmarŝos! Eniru al ili, sinjoro pastro! Eniru al ili!

– Mi iros! Sed memoru, sinjoro leŭtenanto, ne eliru senuniforme, por ke vin ne trafu la sama sorto, kiu trafis ilin, ĉar estas ja la uniformo, kiu faras la soldaton.

Kaj la pastro foriris.

Sinjoro von Bleichroden skribis la lastajn liniojn de sia letero en tre ekscitita animstato. Poste li ĝin sigelis kaj sonorigis al la servosoldato.

– Ekspedu ĉi tiun leteron, – li diris al la eniranto, – kaj venigu la serĝenton.

La serĝento venis.

– Trioble tri faras dudek naŭ, ne, trioble sep estas … serĝento, vi prenu trioble … prenu dudek sep viroj kaj mortpafu la kaptitojn post unu horo. Jen estas la ordono!

– Mortpafi ilin? – demandis heziteme la serĝento.

– Mortpafi, jes! Elektu la plej malbonajn virojn, kiuj antaŭe estis en la fajro! Vi komprenas. Ekzemple numeron 86 Besel, numeron 19 Gewehr kaj tiel plu! Plue ordonu al mi helpantaron de dek ses viroj, nun tuj. La plej bonajn virojn! Ni esploros la regionon al Fontainebleau kaj, kiam ni revenos, estos farite. Ĉu vi komprenis?

– Helpantaron de dek ses viroj al la leŭtenanto, dudek sep por la kaptitoj. Dio vin gardu, sinjoro leŭtenanto!

Kaj li foriris.

La leŭtenanto zorgeme butonumis sian uniformon, bukis la sabran rimenon ĉirkaŭ la talio, metis revolveron en la poŝon.

Poste li bruligis cigaron, sed ne eblis al li fumi, ĉar mankis al li aero en la pulmoj. Li senpolvigis sian skribtablon. Li elprenis sian naztukon kaj viŝis la papertondilon, la sigelvakson kaj la alumetujojn. Li paralele metis la liniilon kaj la plumingojn, tute ortangule al la sorbpapero. Poste li komencis aranĝi la meblojn. Kiam tio estis farita, li prenis kombilon kaj harbroson kaj ordigis siajn harojn antaŭ la spegulo. Li deprenis la paletron kaj ekzamenis la amasetojn da farbo, li provis ĉiun ruĝan ĉapon kaj penis starigi dupiede la pentraĵan stablon.

Kiam la tinto de la pafiloj de la helpantaro aŭdiĝis sur la korto, ne troviĝis eĉ unu objekto, kiun li ne estis palpinta.

Kaj nun li eliris. Komandis: marŝu dekstren! kaj formarŝis el la vilaĝo. Estis kiel se li kurus pro supereca malamiko, kaj la soldatoj malfacile lin sekvis. Veninte sur la kampon li lasis al la viroj iri laŭvice, unu post la alia, por ne piedfrapi teren la herbaron. Li ne turnis sin, sed lia plej proksima postiranto povis vidi, ke la drapo de lia uniforma dorso de tempo al tempo konvulsie kuntiriĝis, same kiel okazas, kiam oni frostotremas aŭ atendas baton de malantaŭe. Ĉe la rando de la arbaro estis komandita halto. Li ordonis al la viroj silenti kaj ripozi, dum li eniris la arbaron.

Kiam li fariĝis sola kaj zorge esploris, ke neniu povas lin vidi, li faris profundan enspiron kaj direktis siajn paŝojn en la mallumajn densejojn, kie la malgrandaj vojetoj kondukas al Gorge-aux-Loups. La arbetaro kaj la arbetoj jam kuŝis en ombro, sed supre en la pintoj de kverkoj kaj fagoj la suno ankoraŭ hele brilis. Li sin sentis kvazaŭ kuŝanta en malluma marfundo, tra la verda akvo vidanta super si la taglumon, kiun li jam neniam atingos. La granda, mirinde bela arbaro, kiu antaŭe sanigis lian malsanan spiriton, ĉi vespere estis tiel senharmonia, tiel sensimpatia, tiel malvarma! La vivo kuŝis antaŭ li tiel senkora, tiel sensenca, tiel plena de trompaĵoj, kaj al li ŝajnis, ke la naturo mem aspektis malfeliĉa en sia nekonscia, mallibera dormovivo. Ankaŭ ĉi tie troviĝis la terura batalo por la ekzistado, vere sensanga, sed same kruela kiel ekstere en la konscia vivo. Li vidis, kiel la kverketoj fiere larĝiĝis en arbustojn por mortigi la delikatajn junajn plantojn de la fago, kiuj neniam fariĝos io alia ol junaj plantoj, kaj el mil fagoj estis nur unu, kiu povos sin levi en la lumon kaj per tio fariĝi grandegulo, kiu siavice ŝtelos la vivon de la aliaj. Kaj la kverko, senindulga, etendis siajn malglatajn, krudajn brakojn, kvazaŭ ĝi volus reteni la tutan sunon por si mem, ĝi jam eltrovis la subteran batalon. Sendinte siajn longajn radikojn ĝi subfosis la teron, konsumis eĉ la plej malgrandajn erojn de nutraĵo por la aliaj kaj, ne povante per sia ombro mortigi la kontraŭulojn, ĝi ilin ĝismorte malsatigis. La kverko jam estis mortiginta la abiaron, sed la fago venis kiel venĝanto, malrapide sed certe, ĉar ĝiaj akraj sukoj mortigas ĉion tie, kie ĝi havas la potencon. Ĝi eltrovis la venenan metodon; kaj ĝi ne estis kontraŭstarebla, ĉar neniu herbo povis kreski en ĝia ombro, sed la tero estis nigra kiel tombo ĉirkaŭ ĝi, kaj tial la estonteco apartenis al ĝi.

Li iradis kaj iradis, antaŭen, antaŭen. Li batis ĉirkaŭ si per la sabro en la densaĵoj, sen pripensi, kiom da junaj kverko-esperoj li frakasis, kiom da senpintaj kripluloj li naskigis. Li jam apenaŭ pensis, ĉar ĉiuj kapabloj de lia animo kuŝis kvazaŭ kaĉigitaj en pistujo. Pensoj provis sin kristaligi, sed solviĝis kaj forfluis, rememoroj, esperoj, malamikeco, mildaj sentoj kaj unu granda malamo al ĉio maljusta, kio per neesplorebla naturpotenco estis fariĝinta la reganto de la mondo, ĉio kunfandi ĝis en lia cerbo, kvazaŭ interna fajro rapidege estus altiginta la temperaturon kaj deviginta ĉiujn firmajn elementojn fluidiĝi. Li subite kuntiriĝis kaj haltis meze de potenca bato, ĉar, ruliĝanta tra la kampoj, sono venis el Marlotte kaj multobliĝis en la intermonto de la Lupfendego. Estis la tamburo!

Unue daŭra rulado trrrrrrrrrrrrrrrom! Kaj – nun bato post bato, kiel aŭdiĝas kiam, najlante ĉerkon, oni timas malkvietigi la funebrantaron. Trrrrom – trrroml – Trom –  trom! Li elprenis la horloĝon! Kvarono antaŭ la sepa! Post kvaronhoro okazos tio! Li volas hejmeniri kaj rigardi! Ne, sed li ja forkuris! Li ne volas pro ĉio en la mondo rigardi! Kaj li suprengrimpis arbon.

Nun li vidis la vilaĝon, tiel luman, tiel gajan kun ĝiaj ĝardenetoj, kaj la turon de la preĝejo, kiu altiĝas super la tegmentaj suproj. Pli li ne vidis. Li tenis la horloĝon en la mano kaj sekvis per la okuloj la sekundmontrilon. Tik-tik-tik-tik! Ĝi rondkuris ĉirkaŭ la malgranda ciferplato, tiel rapide, tiel rapide.

Sed la longa minutmontrilo, ĝi faris moviĝon ĉiufoje, kiam la malgranda plenumis rondon, kaj la solida hormontrilo staris senmova, tiel ŝajnis al li, sed supozeble ĝi moviĝis, ankaŭ ĝi.

Nun estis kvin minutoj antaŭ la sepa. Li firme, tre firme ĉirkaŭprenis la glatan, nigran fagobranĉon; la horloĝo tremis en la mano, la pulsoj frapis ĉe la oreloj, kaj li sentis fajran varmegon je la harlimo. – Krak! eksonis, tute kiel tabulo, kiam ĝi rompiĝas, kaj malantaŭ nigra ardeztegmento kaj blanka pomarbo nun altiĝis super la vilaĝo blua fumo, blublanka kiel printempa nubo; sed super la nubo unu ringo, du ringoj, multaj ringoj supreniris tra la aero, kvazaŭ oni estus pafinta al kolomboj kaj ne al muro.

Ĉiuj ne estis tiel malbonaj, kiel mi kredis, li pensis en si mem, kiam li malsupreniris de la arbo, nun preskaŭ pli trankvila, post kiam tio estis farita. Kaj nun la malgranda vilaĝa sonorilo komencis sonoradi poraniman trankvilon, pacon al la mortintoj, kiuj plenumis sian devon, sed ne al la vivantoj, kiuj plenumis sian. La suno subeniris kaj la luno, kiu helflava estis sur la ĉielo la tutan posttagmezon, nun komencis ruĝiĝi kaj kreski je lumforto, kiam la leŭtenanto kun sia helpantaro ekmarŝis al Montcourt, ĉiam persekutata de la sonorado de la malgranda sonorilo. La anaro venis al la granda ŝoseo al Nemours kaj tiu vojo kun siaj du vicoj da poploj ŝajnis konstruita nur por marŝoj. Kaj tiel estis marŝado ĝis la mallumo densiĝis kaj la luno hele ekbrilis. En la plej posta vico oni jam komencis murmureti, kaj sekreta interkonsiligo okazis en la vicoj, ĉu oni ne devus peti de la kaporalo iel sciigi al la leŭtenanto, ke la regiono estas danĝera, kaj ke oni devas ripozi por ebligi ekmarŝon je la tagiĝo, kiam sinjoro von Bleichroden tute neatendite komandis halton. Oni haltis sur monteto, de kie oni povis vidi Marlotte. La leŭtenanto staris tute senmove, simile al perdrikhundo, kiam ĝi trovis kovitaron.

Nun ree eksonis la tamburo! Kaj tiam sonis la naŭa horo en Montcourt, ĝi sonis en Gréz, en Bourron, en Nemours, kaj tuj ĉiuj malgrandaj sonoriloj komencis sonori por vesper-preĝo, iuj pli akrasone ol la aliaj; sed la plej tratranĉa el ĉiuj estis tiu malgranda de Marlotte. Ĝi kriis: helpu-helpu! helpuhelpu! kaj sinjoro von Bleichroden ne povis helpi! Nun eksonis bruego laŭlonge de la tero, kvazaŭ el la internaĵoj de la tero: tio estis la nokta pafo en la generalkvartalo ĉe Chalons.

Kaj tra la maldensaj nebuloj de la vespero, kiuj, simile al grandaj surfenestraj vatoj, kuŝiĝis super la malgranda rivero de Loin, trapenetris lunbrilo kaj lumigis la riveron, tiel ke ĝi similis al rivero el lafo, malproksime elfluanta el la vulkansimila altiĝanta arbaro de Fontainebleau. La vespero estis sufoke varma, sed ĉiuj viroj estis vizaĝe tiel blankaj, ke la ĉirkaŭ ili svarmantaj vespertoj preterflugis proksime al iliaj oreloj, kiel ili faras, kiam ili vidas ion blankan. Ĉiuj sciis, pri kio pensas la leŭtenanto, sed neniam antaŭe ili vidis lin tiel stranga kaj timis, ke ĉio ne estis prudenta kun tiuj sencelaj marŝoj sur la granda vojo. Fine la kaporalo kuraĝis alpaŝi al li kaj raporte atentigi pri tio, ke jam sonis la dormsignalo. Tiel humile, kiel kiam oni ricevas ordonon, sinjoro von Bleichroden aŭskultis la sciigon kaj komandis hejmenmarŝon.

Kiam unu horon pli poste ili eniris la unuan straton de Marlotte, la kaporalo vidis, ke la dekstra kruro de la leŭtenanto kuntiriĝis je la subgenuo, kvazaŭ pro spasmo, kaj ke li iris diagonale, simile al la hipobosko. En la foirejo la soldataro estis forsendita sen preĝo kaj la leŭtenanto malaperis.

Li ne volis tuj eniri sian ĉambron. Estis io, kio lin tiris; kien, li ne sciis! Li ĉirkaŭkuris simile al perdrikhundo kun okuloj larĝe malfermitaj kaj la naztruoj larĝigitaj. Li ekzamenis la murojn, flarante pri ia odoro, kiun li bone konis. Nenion li vidis, kaj neniun homon li renkontis. Li volis vidi, kie okazis ”tio”. Sed li ankaŭ timis ”tion” ekvidi. Fine li laciĝis kaj hejmeniris. En la korto li haltis kaj iris ĉirkaŭ la kuireja domo. Tie li renkontis la serĝenton kaj tiel timiĝis, ke li nepre devis sin apogi al la muro. La serĝento ankaŭ ektimis sed retrankviliĝis kaj ekparolis:

– Mi serĉis vin, sinjoro leŭtenanto, por raporti.

– Estas bone, estas bone! Ĉio bona! Iru hejmen kaj kuŝiĝu!

– respondis sinjoro von Bleichroden, kvazaŭ li timus aŭdi detalojn.

– Ĉio bona, sinjoro leŭtenanto, sed estis…

– Estas bone! Iru! Iru! Iru!

Li parolis tiel rapide, tiel senĉese, ke ne estis eble al la serĝento diri eĉ unu vorton, kaj ĉiufoje, kiam li malfermis la buŝon, li estis surverŝata de fluo da vortoj, tiel ke li fine tediĝis kaj foriris.

Tiam la leŭtenanto ree ekspiris kaj sin sentis kiel bubo, evitinta bastonadon.

Li nun estis en la ĝardeno. La luno brile lumigis la flavan muron de la kuirejo kaj la vito etendis siajn skeletobrakojn kvazaŭ en longa, longa oscedo. Sed kio estas tio? Antaŭ du, tri horoj ĝi estis senviva, senfolia, nur griza lignoskeleto, ĝi konvulsie sin tordis kaj nun, ĉu ne pendas tie la plej belaj, ruĝaj grapoloj kaj la vito, ĉu ĝi ne verdiĝis! Li iris pli proksimen por vidi, ĉu estas la sama vito.

Veninte apud la muron, li metis la piedon en ion gluiĝan kaj sentis tiun sufokan, naŭzau odoron, kiun oni sentas en buĉejo. Nun li vidis, ke estas la sama vito, tute la sama, sed la stukaĵo de la muro estas dispafita kaj surŝprucigita de sango.

Do estas tie! Estis tie, kie ”tio” okazis!

Li tuj foriris de tie. Enveninte la vestiblon, li stumblis pro io glatiga, kio estis sub la piedoj. Li demetis la botojn en la vestiblo kaj elĵetis ilin en la korton. Tiam li eniris sian ĉambron, kie la vespermanĝo estis preta. Li sentis teruran malsaton, sed ne povis manĝi. Daŭre starante, li avide rigardis la kovritan tablon. Tie kuŝis ĉio tiel belete aranĝita; la buterbulo estis tiel delikata, tiel blanka kun malgranda rafaneto enmetita en ĝian supron. La tuko estis blanka kaj li vidis, ke ĝi estas signita per literoj, kiuj ne troviĝas je la komenciĝo de lia nomo aŭ tiu de lia edzino; la ronda kaprofromaĝo kuŝis tiel belete sur siaj vinberfolioj, kvazaŭ iom pli ol timo pro rekrutigo aŭ kontribuo ĉi tie estus aranĝinta; la bela, blanka pano, tiel malsimila al la bruna sekalpano, la ruĝa vino en la facetita karafo, la pale rozkoloraj detranĉaĵoj de ŝaffemuro, ĉio ŝajnis aranĝita de afablaj manoj. Sed li hontis tuŝi la manĝaĵon. Subite li prenis la sonorilon kaj sonorigis. Post momento envenis la mastrino kaj restis ĉe la pordo, sen diri eĉ unu vorton. Ŝi turnis la rigardon malsupren al liaj piedoj, atendante ordonon. La leŭtenanto ne sciis, kion voli, kaj ne rememoris, kial li sonorigis. Sed li nepre devis paroli.

– Ĉu vi estas kolera al mi? – li rapide diris.

– Ne, sinjoro, – respondis la humila virino. – Ĉu estas io, kion vi deziras? – Kaj ŝi ree rigardis liajn piedojn.

Li rigardis malsupren por vidi, kion ŝi estas rigardanta, kaj tiam li eltrovis, ke li staras tie sen botoj kaj ke la planko estas plena de postsignoj, ruĝaj postsignoj kun desegnaĵo de la piedfingroj tie, kie estis disŝirita la ŝtrumpo, ĉar tiel longe li estis marŝinta tiun tagon.

– Donu al mi vian manon, sinjorino, – li diris, etendante la sian.

– Ne, – respondis la virino, rigardante al li rekte en la okulojn, kaj tiam ŝi foriris.

Sinjoro von Bleichroden ŝajnis preni al si kuraĝon post ĉi tiu insulto kaj kaptis seĝon por manĝosidiĝi. Li levis la viandpladon por servi al si, sed, kun la odoro de viando proksime al la vizaĝo, li sentis naŭzon, leviĝis, malfermis la fenestron kaj elĵetis la tutan pladon sur la korton. Li tremis en la tuta korpo kaj sentis sin malsana! Lia okulo estis tiel sentema, ke la lumo lin turmentis, kaj ĉiuj brilaj koloroj incitis lin. Li elĵetis la vinbotelon, li forigis la ruĝan rafaneton el la butero; la ruĝaj ĉapoj de la pentristoj, la paletro, ĉio ruĝa nepre devis for. Kaj tiam li kuŝigis sin sur la liton. Liaj okuloj estis lacaj, sed ne povis sin fermi. Tiel li kuŝis dum kelka tempo, ĝis kiam li aŭdis voĉojn en la bufeda ĉambro! Li ne volis aŭskulti, sed liaj oreloj nepre devis aŭdi, kaj li aŭdis, ke estas du kaporaloj trinkantaj bieron. Kaj ili parolis:

– Estis bravuloj tiuj du malaltkreskaj, sed la alta estis malbrava.

– Ne estas certe, ke li estis malbrava pro tio, ke li kunfalis kiel ĉifono apud la muro, sed li petis, ke ni alkroĉu lin al la spaliro, ĉar li volas stari, li diris.

– Sed la aliaj, mil diabloj! Ĉu ili tie ne staris, la brakojn krucigitaj sur la brusto, kvazaŭ ili estus fotografotaj.

– Jes, sed kiam la pastro envenis la bilardĉambron, dirante al ili, ke estas almorta verdikto, ili ĉiuj tri vomis meze sur la plankon; tion almenaŭ rakontis la serĝento, sed ili ne kriis, eĉ ne unu vorton pri indulgo!

– Jes, je diablo, estis bravuloj. Bonsanon!

Sinjoro von Bleichroden metis la kapon en la kusenojn kaj ŝtopis la orelojn per litotukoj. Sed poste li leviĝis. Estis, kvazaŭ io tirus kaj tirus al la pordo, malantaŭ ĝi sidis la interparolantoj.

Li volis plu aŭdi, sed la viroj nun parolis mallaŭte.

Pro tio li alŝteliris kaj, la dorson ortangule klinita, li metis la orelon al la ŝlosiltruo kaj aŭskultis.

– Sed ĉu vi rigardis niajn virojn? Ĉu ili vizaĝe ne estis tiel grizaj kiel ĉi tiu enpipa cindro, kaj kiom da ili pafis en la aeron!

Nur ne rakontu pri tio! Sed tamen ili havis sufiĉon! Kaj certe ili pezis pli da funtoj forirante, ol venante. Estis kiel pafi turdojn per kartoĉoj.

– Nu, ĉu vi vidis la ruĝajn pastroknabojn, kiuj staris tie kun la kafrostiloj (la simplaj soldatoj el la luterana Germanujo ŝajne neniam sciis pri akolitoj [ruĝaj pastroknaboj] kaj incensiloj aŭ fumiloj [kafrostiloj]), kantante opermelodion. Estis kiel senpintigi kandelojn, kiam ekkrakis. Ili falegis en la pizbedon simile al paseroj, batis per la flugiloj kaj rulis la okulojn. Kaj la virinoj, kiuj poste alvenis por kolekti la pecojn! Ho, ho, ho!

Sed tiel okazas en milito! Bonsanon!

Sinjoro von Bleichroden jam sufiĉe aŭdis kaj la sango tiel troplenigis lian cerbon, ke li ne povis ekdormi. Li eniris la bufedan ĉambron kaj ordonis al la viroj hejmeniri.

Poste li senvestigis sin, trempis la kapon en pelveton, prenis Schopenhauer kaj kuŝiĝis por legi. Kaj li legis: ”Naskiĝo kaj morto ambaŭ apartenas al la vivo; ili estas kontrastoj, unu al la alia; unu kondiĉas la alian; ili formas la du ekstremojn, la du polusojn de ĉia aperaĵo de la vivo. Estas ĝuste tio, kion esprimis la plej profunda el ĉiuj mitologioj, la hinda, per jena simbolo, kiu estas la atributo de Ŝiva (la Detruanto): ĉirkaŭkolo el kranioj, kaj per Lingam, la organo kaj simbolo de la gravediĝo … Morto estas la dolora malligiĝo de tiu nodo, kiu volupte estis ligata je la kreado, ĝi estas la perforta detruiĝo de la ĉeferaro de nia ekzistado, ĝi estas la elprenado el la eraro.

Li forlasis la libron, ĉar li aŭdis iun, kiu kriis kaj batis en la
lito! Kiu estas en la lito? Li vidis korpon, kies abdomeno kunpremi ĝis pro konvulsio kaj kies brustkesto estis streĉa, simile al la tabuloj de barelo, kaj li aŭdis strangan, kavan voĉon, kiu kriadis sub la litotukoj. Estas ja lia propra korpo! Ĉu li disrompiĝis, ĉar li vidas sin mem, aŭdas sin mem kiel alian personon? La krioj daŭris! La pordo malfermiĝis kaj la humila virino enpaŝis; kredeble post kiam ŝi estis frapinta ĉe la pordo.

– Kion ordonas la leŭtenanto? – ŝi demandis kun ardantaj okuloj kaj stranga rideto sur la lipoj.

– Ĉu mi? – respondis la malsanulo, – nenion! Sed li certe estas tre malsana kaj kredeble deziras kuraciston!

– Ĉi tie ne troviĝas kuracisto, sed la pastro kutime helpas al ni – respondis la virino, kiu ne plu ridis.

– Venigu do la pastron! diris la leŭtenanto. Alie li ne amas pastrojn!

– Sed, estante malsana, li amas ilin! – diris la virino kaj malaperis.

Enveninte, la pastro aliris la liton kaj prenis la manradikon de la malsanulo.

– Kion vi kredas, ke tio estas? – demandis la malsanulo. – 

Kion vi kredas, ke li havas?

– Malbonan konsciencon! estis la mallonga respondo de la pastro.

Tiam sinjoro von Bleichroden ektremis!

– Malbonan konsciencon pro tio, ke li plenumis sian devon!

– Jes, – diris la pastro, prenante malsekan mantukon, kiun li volvis ĉirkaŭ la kapo de la malsanulo. Aŭskultu min, se vi ankoraŭ povas! Nun vi estas kondamnita! Al pli terura sorto ol tiuj – tri! Atente min aŭskultu! Mi konas la simptomojn!

Vi estas ĉe la limo de freneziĝo. Vi nepre devas provi ĝisfunde pensi ĉi tiun penson! Ĝin pensu akre kaj vi sentos vian cerbon kvazaŭ sin enordiganta! Rigardu min kaj atentu miajn vortojn, se vi povas! Vi disrompiĝis! Vi rigardas unu parton de vi kiel duan aŭ trian personon! Kiel vi venis tien! Jes, estas – vi komprenas – la socia mensogo, kiu faris nin ĉiujn duoblaj.

Kiam vi hodiaŭ skribis al via edzino, tiam vi estis homo, vera, simpla, bona homo; sed kiam vi parolis kun mi, tiam vi estis alia! Kiel la aktoro perdas sian individuecon kaj fariĝas konglomerato de roloj, tiel same la socia homo ankaŭ fariĝas almenaŭ du personoj. Kiam nun per ekskuo, ekscito, tertremo de la spirito, la animo krevas, tiam kuŝas tie la du naturoj, unu ĉe la alia, kaj rigardas sin reciproke. – Mi vidas libron tie sur la planko, kiun mi ankaŭ konas. Li estis profunda pensulo, eble la plej profunda el ĉiuj. Li divenis la mizeron kaj neniecon de la tera vivo, kvazaŭ instruita de nia Sinjoro kaj Savinto, sed tamen li ne povis ne esti duulo, ĉar la vivo, la naskiĝo, la kutimo, la homa malforto lin devigis al refalo! Vi aŭdis, sinjoro, ke mi legas aliajn librojn ol la brevieron! Kaj mi parolas kiel kuracisto, ne kiel pastro, ĉar ni ambaŭ – nun atentu min! – ni komprenas unu la alian! Ĉu vi ne kredas, ke mi sentas la malbenon de la duobla vivo, kiun mi vivas? Mi neniel dubas pri la sanktaj aferoj, ĉar ili enradikiĝis en mian karnon, en mian ostaron, sinjoro, sed mi scias, ke mi, parolante, ne parolas en la nomo de Dio. La mensogon, vi komprenas, ĝin ni ensorbas en la utero, el la mamoj, kaj tiu, kiu en nunaj rilatoj volus elparoli tiun veron … jes … jes. – Ĉu vi povas min sekvi?

La malsanulo sciavide aŭskultis kaj liaj palpebroj eĉ ne unu fojon malleviĝis dum la tuta parolado de la pastro.

– Al vi nun, – daŭrigis la pastro. – Troviĝas malgranda perfidulino kun torĉo en la mano, anĝelino, kiu iras kun korbo da rozoj, disŝutante ilin sur la malpuraĵojn de la vivo; ŝi nomiĝas la Belo! La idolanoj adoris ŝin en Greklando, la princoj ŝin favoris, ĉar ŝi turnis la vidadon de la popolo, tiel ke ĝi ne vidis la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Ĝi ĉirkaŭiras en la tuta vivo kaj falsas, falsas! Kial, vi militistoj, kial vi estas vestitaj per belegaj vestoj kun oro kaj brilaj koloroj? Kial vi ĉiam laboras kun muziko kaj flirtantaj standardoj? Ĉu ne estas por kaŝi tion, kio troviĝas malantaŭ via profesio? Se vi amus la veron, vi aperus en blankaj kiteloj simile al buĉistoj, por ke tre bone vidiĝu la sangmakuloj; vi irus kun tranĉilego kaj medol-elprenilo kiel dispecigistoj en la buĉejo, kun hakilegoj malsekaj de sango kaj gluiĝaj de sebo. Anstataŭ muzikistaroj vi antaŭenpelus antaŭ vi amason da kriegantaj homoj, homoj, kiuj frenezi ĝis en la batalkampo; anstataŭ standardoj vi portus mortotukojn kaj sur la veturilaro transportus ĉerkojn.

La malsanulo, kiu nun turmentiĝis de konvulsioj, kunmetis la manojn por preĝo kaj mordis la ungojn. La pastro havis teruran mienon, rigoran, senindulgan, malaman, kaj li daŭrigis:

– Vi estas bona viro laŭ naturo, vi, kaj ne estas via bona homo, kiun mi volas puni; ne, mi punas vin kiel tiun reprezentanton, kiun vi nomis; kaj via puno fariĝos al aliaj averto!

Ĉu vi volas vidi la tri korpojn? Ĉu vi volas vidi ilin?

– Ne, je nomo de Jesuo! – kriis la malsanulo, kies ĉemizo estis malseka de ŝvito de la angoro kaj algluiĝinta al liaj skapoloj!

– Via malkuraĝo montras, ke vi estas homo kaj malkuraĝa kiel tia.

Kvazaŭ batita de vipo la malsanulo ektremis; lia vizaĝo fari ĝis trankvila, la brusto kvietiĝis, kaj per severa voĉo, kvazaŭ li estus tute sana, li diris: – Foriru, pastro-diablo, alie vi igos min fari malsaĝaĵojn!

– Sed mi ne revenos, se vi min vokos, – diris ĉi tiu. – Memoru tion! Memoru, ke, se vi ne povos dormi, la kaŭzo ne estos ĉe mi, eble pli vere ĉe tiuj, kuŝantaj en la bilardejol Sur la bilarda tablo, vi!

Kaj nun li malfermegis la pordon de la bilardejo, kaj en la ĉambron eniris terura odoro de karbolo!

– Vi sentu, vi sentu! Ne estas ĉi tio la sama, kiel flari fumon de pulvo; ne decas telegrafi hejmen pri tia heroaĵo: ”granda malvenko, tri mortintoj kaj unu freneziĝinto, dank’al Dio!

Ne decas pro tio verŝi kaj disŝuti florojn en la straton kaj plori en la preĝejo! Ne estas venko ĉi tio! Ĝi estas buĉado, estas buĉado, buĉisto!

Sinjoro von Bleichroden rapidis el la lito kaj ĵetis sin tra la fenestro. En la korto li estis kaptita de kelkaj el siaj viroj, al kiuj li volis mordi la maldekstran korpoflankon. Post tio oni transportis lin ligita al la ambulanco de la generalkvartalo, por plue lin veturigi al frenezulejo, atakita de plene disvolvita frenezo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.