|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KONSCIENCO RIPROĈASAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis bela, varmeta aŭtuna vespero en Vevey 1872. La sonorilo vokis al vespermanĝo je la sepa en la malgranda pensiono Le Cèdre kaj ĉe la granda manĝotablo kolektiĝis pensionanoj, kiuj ĉiuj konatiĝis, unuj kun la aliaj, kaj vivis kune plej intime, kiel faras homoj, kiuj troviĝas sur neŭtrala teritorio. Sinjoro von Bleichroden kaj lia edzino havis kiel kunmanĝantojn la malgajan francon, kiun ni renkontis en la hospitala preĝejo, unu anglon, du rusojn, unu germanon kun edzino, unu hispanan familion kaj du tirolaninojn. La interparolado fluis kiel kutime, trankvila, paca, preskaŭ sentema, kelkfoje luda, pri la plej flamigemaj temoj, neniam flamiĝanta.
– Ke la tero povus esti tiel nekompreneble bela kiel ĉi tie, mi neniam povis kredi – diris sinjoro von Bleichroden kaj ebriigis sin per rigardo tra la malfermitaj pordoj de la verando.
– La naturo supozeble estas bela ankaŭ aliloke, diris la germano, – sed mi kredas, ke estas niaj okuloj, kiuj estis malsanaj!
– Vere, – diris la anglo, – sed ĉi tie ankaŭ estas pli bele ol aliloke! Ĉu vi ne aŭdis, gesinjoroj, kio okazis al la barbaroj, – tiun fojon ili estis alemanoj aŭ hungaroj, mi kredas, – kiam ili, veninte sur Dent Jaman, ekvidis la Lemanan lagon? Ili kredis, ke la ĉielo estas falinta sur la teron, kaj estis tiel timigitaj, ke ili returnis! Sed tio kredeble estas legebla en la gvidlibro!
– Mi kredas, – diris unu el la rusoj, – ke la pura, senmensoga aero, kiun oni ĉi tie enspiras, efikas, ke ni trovas ĉion tiel bela, kvankam mi ne volas nei, ke la sama bela naturo reagis sur la karakteroj kaj malhelpis al ili implikiĝi en ĉiuj niaj antaŭjuĝoj. Sed nur atendu, ĝis kiam la heredintoj de la Sankta Alianco estos formortintaj, ĝis kiam la plej altaj arboj estos senpintigitaj, tiam ankaŭ niaj herboj reverdiĝos en plena sunbrilo!
– Vi pravas, – diris sinjoro von Bleichroden, – sed ni ne bezonas senpintigi la arbojn! Troviĝas aliaj pli homaj manieroj!
Estis iam aŭtoro, kiu verkis mezvaloran teatraĵon, kies sukceso dependis de tio, kiamaniere la virina ĉefrolo estis ludota. Li vizitis la aktorinon-primadonon por demandi, ĉu ŝi volas ludi la rolon. Ŝi respondis eviteme. Tiam li sin forgesis tiagrade, ke li rememorigis ŝin pri tio, ke ŝi povos esti devigata de la teatra regularo ludi la rolon. – Estas vere, – ŝi respondis, – sed mi povos intrigi! – Ni povos ankaŭ forintrigi niajn ĉefajn mensogojn! En Anglujo estas nuntempe nur demando pri budĝeto! La parlamento forbalotos la apanaĝon – kaj ili malaperos! Estas la vojo de la laŭleĝaj reformojl Ĉu ne, sinjoro anglo?
– Tute, – respondis la anglo. – Nia reĝino rajtas ludi kroketon kaj pilkon, sed en politikon ŝi ne rajtas enmiksiĝi!
– Sed la militoj! la militoj! Ĉu ili iam ĉesos ? – interdiris la hispano.
– Kiam la virino rajtos voĉdoni, la armeoj reduktiĝos, diris sinjoro von Bleichroden, – Ĉu ne, edzino mia?
Sinjorino von Bleichroden kapjesis.
– Ĉar, – daŭrigis sinjoro von Bleichroden, – kiu patrino volus lasi sian filon, kiu edzino sian edzon, kiu fratino sian fraton en ĉi tiujn interbuĉadojnl Kaj kiam ne troviĝos tiuj, kiuj incitas homojn kontraŭ homoj, tiam la tiel nomataj rasmalamoj malaperos. La homo estas bona, sed la homoj estas malbonaj, opiniis nia amiko Jean Jacques, kaj li estis prava! Kial la homoj en ĉi tiu bela lando estas pli pacemaj? Kial ili aspektas pli kontentaj ol aliloke? Jes, ili ne havas ĉiutage kaj ĉiuhore super si ĉi tiujn estrojn; ili scias, ke ili mem decidis, kiu regos ilin, ili antaŭ ĉio havas malmulton, kiu elvokas envion kaj ofendiĝon. Neniujn reĝajn sekvantarojn, neniujn paradojn, neniujn festspektaklojn, per kiuj la malforta homo estas tentata respekti la belon, sed la neveron! Svisujo estas la malgranda miniatur-modelo, laŭ kiu estos konstruata la estonta Eŭropo!
– Vi estas optimisto, sinjoro? – diris la hispano.
– Jes, – rediris sinjoro von Bleichroden, – ekspesimisto.
– Vi do kredas, – daŭrigis la hispano, – ke kio povas funkcii en malgranda lando kiel Svisujo, kun tri milionoj da homoj kaj nur tri lingvoj, povos funkcii en tuta granda Eŭropo?
Sinjoro von Bleichroden ŝajnis kaptita de dubo, kiam unu el la tirolaninoj prenis la parolon:
– Pardonu, sinjoro hispano, – ŝi diris, – vi dubas pri tio, ke ĉi tio sukcesos en Eŭropo kun ses aŭ sep lingvoj. La eksperimento estas tro riska, vi opinias, kun tiom da naciecoj!
Sed se mi prezentus landon kun dudek naciecoj: ĉinoj, japanoj, negroj, ruĝhaŭtuloj kaj ĉiuj nacioj de Eŭropo, intermiksitaj en unu lando; tio ja estus la estonta tergloba regno!
Nu, mi ĝin vidis, ĉar mi estis en – Ameriko.
– Brave, – diris la anglo, – la hispano estas venkita.
– Kaj vi, sinjoro franco, – daŭrigis la tirolanino. – Vi malĝojas pri Alzaco-Lotaringio! Mi tion vidas! Vi opinias, ke proven ĝa milito estos neevitebla, ĉar vi ne kredas, ke Alzaco-Lotaringio daŭre povos esti germana. Vi kredas, ke vi sidas antaŭ nesolvebla demando!
La franco per sopiro jesis.
– Nu bone, kiam Eŭropo fariĝos unu, kiel sinjoro von Bleichroden nomas Svisujon, unu sola konfederacio de ŝtatoj, tiam fariĝos Alzaco-Lotaringio nek franca, nek germana, sed ĝi iĝos tute simple Alzaco-Lotaringio! Ĉu la demando tiam estos solvita?
La franco ĝentile levis la glason kaj dankis kun kliniko de la kapo kaj melankolia rideto.
– Vi ridetas, – rediris la kuraĝa knabino, – ni ridetis tro longe rideton de malespero, de malkonfido, ni tion plu ne faru! Ĉi tie vi ja vidas nin ĉiujn el plej multaj landoj de Eŭropo!
Ĉe glaso da vino, kiam neniaj mokridantoj nin aŭdas, tiam ni povas eldiri, kion pensas niaj koroj, sed en parlamento, en gazeto, en libro, tiam ni estas timemaj, tiam ni ne kura ĝas submetiĝi al mokrido, kaj tial ni naĝas kunakve! Por kio helpas daŭre mokridi? La mokrido estas la armilo de la malkura ĝo! Oni estas singardema pri sia koro! Jes, estas malagrable vidi sian intestaron sur la butika pordo, sed vidi tiun de aliuloj sur la batalkampo je muziko kaj atendata superŝutado de floroj ĉe hejmenreveno kaj enmarŝado, tio bone decas!
Voltaire mokridis, ĉar li tamen estis singardema pri sia koro, sed Rousseau vivante sin distranĉis, elŝiris la koron el la brustkesto kaj tenis ĝin kontraŭ la suno, kiel oferante faris la pratempaj aztekoj – ho! ili tamen enmetis penson en sian furiozaĵon! – Kaj kiu aliformigis la homojn, kiu diris al ni, ke ni estas sur neĝusta vojo? Rousseau! Ĝenevo, tie, bruligis liajn librojn, sed la nova Ĝenevo starigis al Rousseau monumenton.
Kion ni ĉi tie private pensas, tion private ĉiuj pensas!
Nur donu al ni liberecon laŭte diri tion!
La rusoj levis siajn nigrajn teglasojn kaj kriis, en sia lingvo, vortojn, kiujn nur komprenis ili mem. La anglo plenigis sian glason kaj estis propononta toston, kiam envenis la servistino por transdoni al li telegramon. La interparolado ĉesis dum momento, la anglo legis sian telegramon kun videbla emocio, post kio li enmetis ĝin zorgeme kunfalditan en la poŝon kaj enpensiĝis. La vespermanĝo alproksimiĝis al sia fino kaj ekstere noktiĝis. Sinjoro von Bleichroden sidis silente enprofundi ĝinta en rigardado de la mirinde bela pejzaĝo ekstere.
Mont Grammont kaj Dent d’Oche oblikve lumiĝis de la lasta ĉielruĝo de la subirinta suno, kiu roze koloris la vitejojn kaj la kaŝtanarbaretojn sur la Savoja bordo; la Alpoj brilis en la malseketa aero de la vespero kaj ŝajnis kreitaj de sama aera materio, kiel la lumo kaj la ombroj; ili staris kiel senkorpaj, altaj natur-fantomoj, postaflanke mallumaj, teruraj, interne de la fendegoj minacaj, malhelaj, sed la flankoj, kiujn ili turnis al la suno, estis lumaj, ĉarmaj, somerĝojaj. Li pripensis la lastajn vortojn de la tirolanino, kaj ŝajnis al li, ke li vidas Mont Grammont kiel kolosan koron, la pinton supren al la ĉielo, kiel la varmegan, vunditan, cikatran, sangogutantan koron de la tuta homaro, kiu per unu sola, granda ofero sin turnis al la suno por fordonaci ĉion, la plej bonan, la plej karan, por kompense ricevi ĉion.
Tiam tratranĉis la malluman, ŝtalbluan vesperĉielon lumstrio, kaj super la malalta Savoja bordstrio sin levis raketo de grandega kalibro; ĝi leviĝis alten, ŝajne tiel alten kiel Dent d’Oche; ĝi haltis, malrapidiĝis, kvazaŭ ĝi volus ĉirkaŭrigardi sur la belan teron, antaŭ ol krevi; daŭris kelke da sekundoj, kaj tiam ĝi komencis malsupreniri; sed ĝi ne malleviĝis multajn metrojn, ĝis ĝi eksplodis kun krako, kiu, nur post duo da minutoj atingis ĝis Vevey, kaj nun ĝi disvolviĝis kiel granda, blanka nubo, ĝin alprenis rektangulan formon, flagtuko el blanka fajro, kaj post momento ekkrakis ankoraŭ unu fojon, kaj sur la blanka tuko montriĝis la bildo de ruĝa kruco.
Ĉiuj kunmanĝantoj leviĝis por rapidi sur la verandon.
– Kion signifas ĉi tio? – kriis sinjoro von Bleichroden ekscitite.
Neniu povis nek havis tempon por respondi, ĉar nun supreniĝis tuta raketaro, kvazaŭ el kratero, ĝis super la pintoj de Voiron, dissemante fajrobukedon, kiu reflektiĝis en la vasta spegulo de la senmova Lemana lago.
– Ladies and gentlemen, – ekparolis la anglo, dum servisto metis sur la tablon grandan pleton kun plenigitaj ĉampanglasoj, – Ladies and gentlemen, – li rediris – ĉi tio signifas laŭ tio, kion al mi sciigis alveninta telegramo, ke la unua internacia juĝantaro en Ĝenevo finis sian laboron; signifas, ke milito inter du popoloj, aŭ, kio povus esti pli malbona, milito kontraŭ la estonteco, estas malhelpita, ke centmiloj da amerikanoj kaj tiom da angloj eble ŝuldas dankon al ĉi tiu tago pro tio, ke ili ankoraŭ vivas. La Alabama-konflikto estas solvita favore al, ne Ameriko, sed la justeco, ne malfavore al Anglujo, sed por estonta bono. Ĉu vi kredas ankoraŭ, sinjoro hispano, ke militoj estas neeviteblaj? Se vi ankoraŭ ridetas, sinjoro franco, tiam ridetu per la koro kaj ne per la lipoj! Kaj vi, sinjoro germana pesimisto, ĉu vi nun kredas, ke la franc-tireura demando estos solvebla sen franc-tireur-oj aŭ pafmortigoj, sed ankaŭ nur en tiu ĉi maniero? Kaj vi, sinjoroj rusoj, mi ne konas vin persone, sed via moderna arbarkulturo per senpintigoj, ĉu vi kredas, ke ĝi estas tute ĝusta? Ĉu vi ne kredas, ke estas pli bone sin turni al la radiko? Tio nepre estas pli certa kaj pli trankvila! – Mi hodiaŭ devus, kiel anglo, senti min venkita, sed mi sentas min fiera pro mia lando. Tion ĉiam faras angloj kiel vi scias, sed hodiaŭ mi rajtas esti fiera, ĉar Anglujo estas la unua regno de Europo, kiu apelaciis al la juĝo de honestaj viroj prefere ol al fero kaj sango! Kaj mi deziras al vi kaj al ĉiuj multon da tiaj malvenkoj, kiajn ni spertis hodiaŭ, ĉar tio instruos al ni venki! Viajn glasojn, ladies and gentlemen, alten por la ruĝa kruco, ĉar en ĉi tiu signo ni vere venkos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.