|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TRONPRETENDANTOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. Reĝo Skule festenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo, kie Skule sidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontraŭe al Skule sidas Pål Flida kaj Bård Bratte. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj samtempe.)
PÅL FLIDA:
(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule.
JATGEJR:
(ekstaras antaŭe meze sur la planko)
Skule kunvokis al Eyrating’
dum meso en Nidaros’;
fariĝis li reĝo sub sonorilad’;
brila la apoteoz’.Suden al Gudbrandvalo la reĝ’
trans Dovre en neĝo kaj vent’
iris kun hird’, kaj valanoj en plor’
liberiĝis per kara arĝent’.Sakris la Opplandan’ en koler’
al Skule sur Mjors, la lag’;
marŝis li tra la Raŭma-regn’
al Låka, al venka tag’.Estis la sankta fasta-semajn’;
atakis la Birkibejn-ar’;
Knut jarlo ĝin estris, – parolis la glav’.
Ni vadis en sanga mar’.Depost la tagoj de Sverre reĝ’,
fariĝis ne tia batal’;
ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’
pro labor’ de la akra ŝtal’.Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, –
kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis.
Centoj tamen forkuris ne;
sternitaj nur glaciiĝis.Neniu konas de Håkon la voj’; –
por Skule urboj kaj kasteloj.
Longe sidu Skule reĝ’!
Saluton de viaj norvegoj!
LA VIROJ DE SKULE:
(eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!
REĜO SKULE:
Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min mem.
JATGEJR:
Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas.
REĜO SKULE:
Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi.
JATGEJR:
Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj faroj.
REĜO SKULE:
Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi bezonos doniĝos al vi senpage.
JATGEJR:
(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi, sinjoro.
REĜO SKULE:
Kaj kio?
JATGEJR:
Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn.
MULTAJ INTER LA VIROJ:
(sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano!
PÅL FLIDA:
(al Jatgejr) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via.
JATGEJR:
Mensogo, sinjoro kortestro?
PÅL FLIDA:
Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
REĜO SKULE:
(ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi reĝan nomon.
JATGEJR:
Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas.
REĜO SKULE:
Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
BÅRD BRATTE:
Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton.
JATGEJR:
Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere.
PÅL FLIDA:
En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon.
BÅRD BRATTE:
Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; – ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo inter la gastoj)
REĜO SKULE:
(suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon.
BÅRD BRATTE:
Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaŭ komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki nin denove, mi timas.
REĜO SKULE:
Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe fortaj, ili certe aŭdigos de si.
BÅRD BRATTE:
Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka.
REĜO SKULE:
Ni ellogos ilin per ruzaĵo.
MULTAJ VOĈOJ:
Jes, jes, – faru tion, sinjoro!
BÅRD BRATTE:
Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi tie, kie ili malplej atendus.
PÅL FLIDA:
Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
REĜO SKULE:
Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn.
BÅRD BRATTE:
Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta lando.
REĜO SKULE:
Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
BÅRD BRATTE:
Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo.
REĜO SKULE:
La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute leĝe.
JATGEJR:
Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron!
(eksplodo de rido inter la viroj)
REĜO SKULE:
La dormantan viron?
JATGEJR:
Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”; ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon.
BÅRD BRATTE:
Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li ankoraŭ estas reĝo.
REĜO SKULE:
Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco.
JATGEJR:
Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo.
LA VIROJ:
Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
REĜO SKULE:
Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; – ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe alimaniere.
LA VIROJ:
(eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin kontraŭ la Birkibejnojn!
BÅRD BRATTE:
Nun Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj!
PÅL FLIDA:
Mi volas havi Dagfinn Bonde por mi; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi.
BÅRD BRATTE:
Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj.
JATGEJR:
Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro interŝanĝe.
BÅRD BRATTE:
De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
JATGEJR:
Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
LA VIROJ:
(ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi – mi volas havi –
(La cetero fariĝas neklara en la bruo.)
PÅL FLIDA:
For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la reĝo.
LA VIROJ:
Jes, jes! – vivu la reĝo, vivu reĝo Skule!
REĜO SKULE:
Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo ĉi-nokte.
HIRDANO:
(kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la Birkibejnoj.
IU ALIA:
Lasu la hazardon decidi!
IUJ:
Ne, ne!
ALIULOJ:
Jes, jes!
BÅRD BRATTE:
Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
PÅL FLIDA:
Kaj poste ili faligos la urson.
(Ĉiuj eliras en la fono.)
REĜO SKULE:
(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, – kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu malantaŭ ili; – la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en tio, havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! – Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; – ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen – (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, – per tio la necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio estas? Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas ĝin! Ne –! Jes, jes! nun mi havas ĝin! – “Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en si mem, ke ili estas unu!” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo; – (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj volas ĝin elŝuti – kaj elektis Håkon kiel semanton?
PÅL FLIDA:
(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.
REĜO SKULE:
Novaĵon?
PÅL FLIDA:
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la urbon la lastajn tagojn.
REĜO SKULE:
Bone, ni renkontos ilin – morgaŭ, aŭ iam.
PÅL FLIDA:
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.
REĜO SKULE:
Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.
PÅL FLIDA:
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en Viken.
REĜO SKULE:
Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.
PÅL FLIDA:
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.
REĜO SKULE:
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA:
Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa tempo. – Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REĜO SKULE:
Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.
PÅL FLIDA:
Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.
REĜO SKULE:
(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?
PÅL FLIDA:
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.
REĜO SKULE:
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA:
Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.
REĜO SKULE:
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!
PÅL FLIDA:
Ne, sinjoro, ne fareblas.
REĜO SKULE:
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial – kial ne?
PÅL FLIDA:
Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar ĉiam estis tiel.
REĜO SKULE:
Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA:
Kaj mi neniun spionon sendu?
REĜO SKULE:
Atendu ĝis mateniĝo. (Pål Flida eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas por dika ŝiptabulo, ĉu ĝi povas diri: Mi volas esti la masto de la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? – Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; Tie vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo supre en la tago; – vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
JATGEJR:
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.
REĜO SKULE:
Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR:
Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke –
REĜO SKULE:
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati ĝin, – ne tion mi aludas; sed ami ĝin, ami ĝin el la plej ardanta amo de la animo.
JATGEJR:
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.
REĜO SKULE:
Nur tiuj virinoj –?
JATGEJR:
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REĜO SKULE:
La malfekundaj –? Ili amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo?
JATGEJR:
Tio ofte okazas.
REĜO SKULE:
Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?
JATGEJR:
Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.
REĜO SKULE:
Saĝe?
JATGEJR:
Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi mortigas.
REĜO SKULE:
Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR:
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE:
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klariĝas?
JATGEJR:
Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi kaŝejon.
REĜO SKULE:
Kompreneble.
JATGEJR:
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.
REĜO SKULE:
Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR:
Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REĜO SKULE:
Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?
JATGEJR:
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE:
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR:
Mi bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon – aŭ la dubon –
REĜO SKULE:
Ankaŭ la dubon?
JATGEJR:
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REĜO SKULE:
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR:
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REĜO SKULE:
(malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR:
Estas pli malbone; estas la krepusko.
REĜO SKULE:
(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, – ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?
JATGEJR:
Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.
REĜO SKULE:
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.
JATGEJR:
Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona aŭguro.
REĜO SKULE:
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko estu elportata; ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris!
JATGEJR:
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.
REĜO SKULE:
Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR:
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskiĝas.
REĜO SKULE:
Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR:
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REĜO SKULE:
Mi ne demandas ĉu estas peko; sed mi demandas ĉu estas fareble!
JATGEJR:
Mi ne scias.
REĜO SKULE:
Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
JATGEJR:
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE:
Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon?
JATGEJR:
Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
REĜO SKULE:
(post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, – Mi estas kiel malfekunda virino. Tial mi amas la reĝan ide-infanon de Håkon, amas ĝin el la plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti ĝin! Ĝi mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aŭ ke ĝi mortu inter miaj manoj, aŭ ke ĝi kresku granda inter la liaj? Ĉu mi havos pacon en la animo, se tio okazos? Ĉu povas mi rezigni? Ĉu povas mi stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! – Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, – kaj ĉirkaŭe. Neniu amiko –; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Ĉu la skaldo foriris el la korto?
HIRDANO:
(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la gardanto.
REĜO SKULE:
Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas Jatgejr) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu.
JATGEJR:
Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto ĉirkaŭe.
REĜO SKULE:
Ĉu tiel estas ankaŭ pri tiuj de la skaldo?
JATGEJR:
Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo.
REĜO SKULE:
Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
JATGEJR:
Tiu, kiun mi amis.
REĜO SKULE:
Ŝi do mortis?
JATGEJR:
Ne, ŝi perfidis min.
REĜO SKULE:
Kaj sekve vi fariĝis skaldo?
JATGEJR:
Jes, sekve mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE:
(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas mi por fariĝi reĝo?
JATGEJR:
Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus?
REĜO SKULE:
Kiun donacon bezonas mi?
JATGEJR:
Sinjoro, Vi ja estas reĝo.
REĜO SKULE:
Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas skaldo?
JATGEJR:
(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam amis?
REĜO SKULE:
Jes, iam, – fajre, belege kaj peke.
JATGEJR:
Vi havas edzinon.
REĜO SKULE:
Ŝin mi prenis por naski al mi filojn.
JATGEJR:
Sed Vi havas filinon, sinjoro, – milda kaj belega filino.
REĜO SKULE:
Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema volo, – kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
JATGEJR:
Aĉetu al Vi hundon, sinjoro.
REĜO SKULE:
Ĉu ne homo servus?
JATGEJR:
Por tia homo Vi devus longe serĉi.
REĜO SKULE:
(subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, – Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min!
JATGEJR:
Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti –?
REĜO SKULE:
Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin!
JATGEJR:
Ne, sinjoro, – estus aĉeti la kronon tro multekoste.
REĜO SKULE:
Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo!
JATGEJR:
Ne ĉiam.
REĜO SKULE:
Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
JATGEJR:
La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj.
REĜO SKULE:
Sed mi devas – mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi tion sentas, – se mi tion havas, mi estos savita!
PÅL FLIDA:
(rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes!
REĜO SKULE:
Al Elgjarnes –! Do li ne estas tre fore.
JATGEJR:
Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje estu la unua, kiu falos por Vi!
REĜO SKULE:
Vi kiu ne volis vivi por mi.
JATGEJR:
Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
PÅL FLIDA:
(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo ĝis horo!
REĜO SKULE:
Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon.
PÅL FLIDA:
(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras!
REĜO SKULE:
Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi gracon.
PÅL FLIDA:
Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifuĝi en la preĝejojn!
REĜO SKULE:
Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj.
PÅL FLIDA:
Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj.
REĜO SKULE:
Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; – Dio ĉiam ŝirmas Håkon.
PÅL FLIDA:
(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu aŭdus Vin paroli nun, li devus demandi: Kiu estas reĝo en tiu ĉi lando?
REĜO SKULE:
(ridetas malĝoje) Jes, Pål Flida, tiu estas la granda demando: Kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?
PÅL FLIDA:
(petante) Vi estas anime malsana ĉi-nokte, sinjoro; ke mi agu por Vi.
REĜO SKULE:
Jes, jes, tiel faru.
PÅL FLIDA:
(elironte) Unue mi volas rompi ĉiujn pontojn.
REĜO SKULE:
Frenezulo! Restu! – Rompi ĉiujn pontojn! Ĉu vi scias, kion tio signifas? Mi provis; – gardu vin por tio!
PÅL FLIDA:
Kion Vi do volas, sinjoro?
REĜO SKULE:
Mi volas paroli kun Håkon.
PÅL FLIDA:
Li respondos Vin per la lango de la glavo!
REĜO SKULE:
Iru, iru, – vi scios mian volon poste.
PÅL FLIDA:
Ĉiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Reĝo Skule, ni rompu ĉiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la ĉielon!
REĜO SKULE:
(mallaŭte) La ĉielo ne fidas min; ankaŭ mi ne kuraĝas fidi la ĉielon.
PÅL FLIDA:
Mallonga fariĝis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)
REĜO SKULE:
Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed eĉ ne unu karan, fidantan koron. Jen reĝa mizero; nek pli, nek malpli.
BÅRD BRATTE:
(de la fono) Ekstere staras longe vojaĝintaj homoj, kiuj petas paroli kun vi, sinjoro.
REĜO SKULE:
Kiuj estas?
BÅRD BRATTE:
Virino kaj pastro.
REĜO SKULE:
Enirigu la virinon kaj la pastron.
(Bård eliras; reĝo Skule eksidas pensema dekstre; iom poste envenas nigre vestita virino; ŝi portas longan virinan mantelon, kapuĉon kaj densan vualon, kiu kaŝas la vizaĝon; pastro akompanas ŝin kaj restas staranta apud la pordo.)
REĜO SKULE:
Kiu estas vi?
LA VIRINO:
Iu, kiun vi amis.
REĜO SKULE:
(skuas la kapon) Troviĝas neniu, kiu tiaĵon memoras. Kiu estas vi, mi demandas?
LA VIRINO:
Iu, kiu amas vin.
REĜO SKULE:
Do vi certe estas unu el la mortintoj.
LA VIRINO:
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte kaj korege:) Skule Bårdsson!
REĜO SKULE:
(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!
INGIBJORG:
Ĉu vi nun rekonas min, Skule?
REĜO SKULE:
Ingibjorg, – Ingibjorg!
INGIBJORG:
Ho, ke mi rigardu vin, – rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn manojn; paŭzo) Vi bela, amata, perfida viro!
REĜO SKULE:
Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis klaraj kaj bluaj kiel la ĉielo.
INGIBJORG:
Tiuj okuloj estis pluvpeza ĉielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.
REĜO SKULE:
Sed via voĉo estas freŝa kaj mola kaj juna kiel tiam.
INGIBJORG:
Mi nur uzis ĝin por flustri vian nomon, kaj por premsigni vian grandecon en junan koron, kaj por preĝi al la Dio de pekuloj pri savo por ni du, kiuj amis en peko.
REĜO SKULE:
Vi faris?
INGIBJORG:
Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; – tial mia voĉo tenis sin freŝa kaj mola kaj juna.
REĜO SKULE:
Estas tuta vivo ekde tiam. Ĉiun belan memoron el tiu tempo mi perdis kaj forgesis –
INGIBJORG:
Vi ja rajtis.
REĜO SKULE:
Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!
INGIBJORG:
Estis mia feliĉo.
REĜO SKULE:
Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj riĉecon! Se vi starus kiel edzino ĉe mia flanko, fariĝus pli facile por mi fariĝi reĝo.
INGIBJORG:
Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis grandan pekon, por vekiĝi al pento kaj amendo.
REĜO SKULE:
Kaj nun vi venas –?
INGIBJORG:
Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.
REĜO SKULE:
Via edzo estas morta?
INGIBJORG:
Survoje al Jerusalemo.
REĜO SKULE:
Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.
INGIBJORG:
Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.
REĜO SKULE:
Ne tial?
INGIBJORG:
Ne. Estis mia peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn ŝultrojn; por tiu li iris por lavi ĝin pura en la rivero Jordano; por ĝi li sangis.
REĜO SKULE:
(mallaŭte) Li ĉion sciis?
INGIBJORG:
De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; ĉar por li mi konfesis; kaj estis ankoraŭ unu, kiu estis eksciiĝinta, sed kiel estas enigmo por mi.
REĜO SKULE:
Kiu?
INGIBJORG:
Vegard Veradal.
REĜO SKULE:
Vegard!
INGIBJORG:
Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.
REĜO SKULE:
Li defendis tiun, kiun mi perfidis kaj forgesis. – Kaj kial vi serĉas min nun?
INGIBJORG:
Por oferi al vi la lastan.
REĜO SKULE:
Kion vi aludas?
INGIBJORG:
(montras al la pastro, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! – Peter, mia filo, venu!
REĜO SKULE:
Via filo –!
INGIBJORG:
Kaj la via, reĝo Skule!
REĜO SKULE:
(duone eturdita) Ingibjorg!
PETER:
(proksimiĝas en silenta movo kaj ĵetas sin surgenuen antaŭ Skule)
INGIBJORG:
Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; – nun vi estas reĝo de Norvegio; la reĝa filo devas veni al sia heredaĵo; mi ne plu rajtas havi lin.
REĜO SKULE:
(suprenlevas lin en sturma ĝojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, rigardas lin kaj denove ĉirkaŭbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontraŭstari min! (iras al Ingibjorg kaj kaptas ŝian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?
INGIBJORG:
Peza estas la ofero, kaj apenaŭ estus mi ĝin alportinta, se episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.
REĜO SKULE:
Do la peko estas forviŝita; kaj de nun li estas sole mia; ĉu ne, sole mia?
INGIBJORG:
Jes; sed unu postulon mi faras al vi.
REĜO SKULE:
Ĉielon kaj teron, postulu kion ajn!
INGIBJORG:
Li estas pura kiel ŝafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn manojn. Estas danĝera vojo, tiu kiu kondukas al la reĝa seĝo; ke li ne damaĝu sian animon. Ĉu vi aŭdas, reĝo Skule, ne igu mian infanon damaĝi sian animon!
REĜO SKULE:
Mi promesas kaj ĵuras al vi!
INGIBJORG:
(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li suferas damaĝon en sia animo, prefere lasu lin morti!
REĜO SKULE:
Prefere morti! Mi promesas kaj ĵuras!
INGIBJORG:
Do en fido mi reveturos al Hålogalando.
REĜO SKULE:
Jes, fidoplena vi povas forveturi.
INGIBJORG:
Tie mi volas penti kaj preĝi, ĝis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni renkontiĝos ĉe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!
REĜO SKULE:
Pura kaj senkulpa! (turnas sin al Peter) Ke mi rigardu vin! Jes, estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi dolore postsopiris.
PETER:
Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, – mi tamen scias, ke mi luktas por la ĝusta!
REĜO SKULE:
(kun krio el ĝojo) Vi fidas min! Vi fidas min!
PETER:
Neskueble!
REĜO SKULE:
Kaj ĉio estas bona; do certe mi estas savita! Aŭdu, deĵetu la pastran mantelon! La ĉefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; la reĝa filo portu glavon, iru senhalte antaŭen al potenco kaj honoro.
PETER:
Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!
REĜO SKULE:
(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!
INGIBJORG:
(al si mem) Ami, – ĉion oferi, – kaj forgesiĝi, – jen mia sagao. (eliras silente en la fono)
REĜO SKULE:
Granda reĝa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, aŭskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, ĉiuj fariĝu kvazaŭ unu granda parencaro, – jen kredu, ke la lando kreskos!
PETER:
Kia granda kaj kapturniga penso tio estas –!
REĜO SKULE:
Ĉu tiun vi kaptas?
PETER:
Jes – jes! – Klare –!
REĜO SKULE:
Kaj vi fidas ĝin?
PETER:
Jes, jes; ĉar mi fidas vin!
REĜO SKULE:
(sovaĝe) Håkon Håkonsson devas fali!
PETER:
Ĉar vi tion volas, estas ĝuste ke li falu.
REĜO SKULE:
Kostos sangon; sed ne estas eviteble.
PETER:
Ne estas forĵetita la sango, kiu fluas por via tasko.
REĜO SKULE:
Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu sur la reĝa seĝo, kun ringo ĉirkaŭ la frunto, kun la purpura mantelo ŝvele vasta sur viaj ŝultroj; ĉiuj viroj en la lando klinu sin por vi – (sono de korno aŭdiĝas tre fore) Ha! kio estas tio! (kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida –? (rapidas al la fono)
PÅL FLIDA:
(envenas kaj krias:) Nun la horo estas super ni, reĝo Skule!
REĜO SKULE:
(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de reĝo Håkon! Kie ili estas!
PÅL FLIDA:
Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.
REĜO SKULE:
Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu ilin?
PÅL FLIDA:
Ĉiuj preĝejoj staras malfermaj por ni.
REĜO SKULE:
La Birkibejnojn, mi demandas –!
PÅL FLIDA:
Por ili ĉiuj pontoj kuŝas malfermaj.
REĜO SKULE:
Fatala viro, kion vi faris!
PÅL FLIDA:
Obeis mian reĝon.
REĜO SKULE:
Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian reĝecon!
PETER:
Ne, vi venkos! Tia granda reĝa penso ne mortos!
REĜO SKULE:
Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj aŭdiĝas pli proksime) Al ĉevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de viroj!
(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)
STRATO en OSLO
(Malaltaj lignaj domoj kun pordŝirmejoj ambaŭflanke. En la fono la ĝardeno de la preĝejo St. Hallvard, enfermita per alta ŝtona muro kun pordego. Maldekstraflanke ĉe la fino de la muro vidiĝas la preĝejo, kies ĉefa enirejo staras malferma. Ankoraŭ estas nokto; iom poste komencas la mateniĝo. La sturmsonorilo frapiĝas; tre fore dekstre aŭdiĝas militkrioj kaj konfuza bruo.)
LA KORNLUDISTO DE REĜO SKULE:
(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! Prenu armilojn! ĉiuj viroj de reĝo Skule!
(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni aŭdas lin sonorigi kaj krii en la proksima strato.)
VIRINO:
(venas ĉe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?
URBANO:
(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj kruelaĵoj.
UNU EL LA VIROJ DE SKULE:
(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!
IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE:
(el domo dekstre) Mi ne scias.
LA UNUA:
Tŝŝ! Aŭskultu! – Certe ili estas malsupre ĉe la Kaproponto.
LA DUA:
Do malsupren al la Kaproponto!
(Ĉiuj rapidas elen dekstre; urbano venas kurante de la sama flanko.)
UNUA URBANO:
Hej, najbaro, de kie vi venas?
DUA URBANO:
De ĉe la Lo-rivero; tie estas terure.
VIRINO:
Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Ĉu estas la Birkibejnoj, aŭ kiuj estas?
DUA URBANO:
Jes certe estas la Birkibejnoj; reĝo Håkon kunestas; la tuta ŝiparo kuŝigas sin ĉe la kajoj; sed mem li iris borden en la Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.
UNUA URBANO:
Do li venĝos sin pro la perdo de viroj ĉe Låka!
DUA URBANO:
Jes, fidu tion!
UNUA URBANO:
Jen vidu, – tie jam fuĝas la Vårbelgoj!
(Aro de la viroj de Skule envenas fuĝante de dekstre.)
UNU EL LA VIROJ:
Enen en la preĝejon! Neniu povas kontraŭstari la Birkibejnojn, tiel kiel ili sturmas antaŭen ĉi-nokte!
(La aro ĵetas sin en la preĝejon kaj ŝlosas la pordon interne.)
DUA URBANO:
(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre en la strato; devas esti tiu de reĝo Håkon.
UNUA URBANO:
Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fuĝas!
(Alia aro venas de dekstre.)
UNU EL LA ARO:
Ni savu nin en la preĝejon, kaj petu gracon!
(Ili sturmas al la pordego.)
PLURAJ VÅRBELGOJ:
Estas ŝlosita; estas ŝlosita!
LA UNUA:
Do supren al Martestokke!
LA DUA:
Kie estas reĝo Skule?
LA UNUA:
Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili fuĝas preter la preĝejon elen maldekstre.)
HÅKON:
(venas de dekstre kun sia standardportanto, Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj pluraj aliaj viroj.)
DAGFINN BONDE:
Aŭskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaŭ la preĝeja ĝardeno.
MALJUNA URBANO:
(vokas de sia pordo al Håkon:) Gardu Vin, kara sinjoro; La Vårbelgoj estas koleraj nun, ĉar ili batalas por la vivo!
HÅKON:
Ĉu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro kaj por mia avo, vi.
LA URBANO:
Dio donu, ke mi povus lukti ankaŭ por Vi.
HÅKON:
Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezoniĝas; venas homoj de ĉiuj flankoj.
DAGFINN BONDE:
(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!
GREGORIUS JONSSON:
La duko mem! Li rajdas sian blankan batalĉevalon.
DAGFINN BONDE:
Ni devas bari por li elirejon tra la pordo ĉi tie.
HÅKON:
Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!
(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; alvenas multaj homoj.)
IU VÅRBELGO:
(de dekstre, fuĝante al la preĝejo, persekutata de Birkibejno) Ŝparu la vivon! Ŝparu la vivon!
LA BIRKIBEJNO:
Eĉ ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan mantelon aspekte vi havas; ĝin mi povos uzi. (volas preni la mantelon, sed eligas krion kaj forĵetas sian glavon.) Sinjoro reĝo! Neniun baton plu mi batos por vi!
DAGFINN BONDE:
Kaj tion vi diras en tia momento!
LA BIRKIBEJNO:
Ne pluan batalon!
DAGFINN BONDE:
(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas ŝpari vin!
LA BIRKIBEJNO:
(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris sufiĉe, kiam mi mortigis mian propran fraton. (mortas)
HÅKON:
Lia frato!
DAGFINN BONDE:
Ĉu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)
HÅKON:
Ĉu vero?
DAGFINN BONDE:
Estas ja tiel.
HÅKON:
(skuita) Jen vidiĝas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun faras. Frato kontraŭ frato, patro kontraŭ filo; – je Dio, la ĉiopova, tio devas havi finon!
GREGORIUS JONSSON:
Jen la duko en akra lukto kontraŭ la aro de Knut jarlo!
DAGFINN BONDE:
Baru la pordegon por li ĉi tie, reĝanoj!
(Interne de la muro vidiĝas la luktantoj. La Vårbelgoj trabatas al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo malantaŭen. Reĝo Skule rajdas sian blankan batalĉevalon, kun tirita glavo. Peter iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en la maldekstra mano alte levita krucifikso. Pål Flida portas la standardon de Skule, kiu estas blua kun staranta ora leono sen hakilo.)
REĜO SKULE:
Morthaku senindulge! Ŝparu neniun! Venis nova tronpretendanto en Norvegio!
LA BIRKIBEJNOJ:
Nova tronpretendanto li diras!
HÅKON:
Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!
REĜO SKULE:
Ĉio aŭ nenio!
HÅKON:
Pensu pri la reĝino, via filino!
REĜO SKULE:
Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!
HÅKON:
Ankaŭ mi havas filon; – se mi falos, li havos la regnon!
REĜO SKULE:
Mortigu la reĝidon kie vi trovos ĝin! Mortigu ĝin sur la trono; mortigu ĝin ĉe la altaro; mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino!
HÅKON:
Jen vi eldiris vian juĝon!
REĜO SKULE:
(hakas ĉirkaŭe) Mortigu, mortigu senindulge! Reĝo Skule havas filon! Mortigu, mortigu! (La lukto moviĝas eksteren maldekstre.)
GREGORIUS JONSSON:
La Vårbelgoj trahakas sin!
DAGFINN BONDE:
Jes, sed nur por fuĝi.
GREGORIUS JONSSON:
Jes, je la ĉielo, – la alia pordego staras malferma; jen ili jam fuĝas!
DAGFINN BONDE:
Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! Prenu venĝon por la vira falo ĉe Låka!
HÅKON:
Vi aŭdis; li kondamnis mian infanon senpaca, – mian senkulpan infanon, la elektitan reĝon post mi!
LA REĜANOJ:
Jes, jes, ni aŭdis!
HÅKON:
Kaj kia puno estas decidita por tia peko?
LA VIROJ:
La morto!
HÅKON:
Do li devas morti! (levas la manon por ĵuro) Ĉi tie mi ĵuras: Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontiĝos sur nesankta grundo!
DAGFINN BONDE:
Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.
BIRKIBEJNO:
(de maldekstre) Nun fuĝas duko Skule!
LA URBANOJ:
La Birkibejnoj venkis!
HÅKON:
Kiun vojon?
LA BIRKIBEJNO:
Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin en vivo.
HÅKON:
Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon! Nun la reĝino povos libere veni surteren de la ŝiparo.
GREGORIUS JONSSON:
(montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas.
HÅKON:
(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi estas kara filino; – aŭskultu, – eĉ ne vorto al ŝi pri la danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu, defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii.
LA VIROJ:
(mallaŭte) Ni promesas!
MARGRETE:
(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
HÅKON:
Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
MARGRETE:
Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
HÅKON:
Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
MARGRETE:
Håkon, kie estas – duko Skule?
HÅKON:
Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
MARGRETE:
Do li vivas! – Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas?
HÅKON:
(en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble riĉa pri amo; – nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas –
MARGRETE:
(streĉe) Ĉu rilatas al – la duko?
HÅKON:
Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, – se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, – nu, do ni devas disiĝi – vivi aparte ni ambaŭ, – kaj mi ne mallaŭdos vin pro tio.
MARGRETE:
Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon –!
HÅKON:
Ne tuŝu ĝin! – Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro –
MARGRETE:
Por ĵuro?
HÅKON:
Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto.
MARGRETE:
(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas ŝin.)
HÅKON:
Jes, Margrete, – kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto.
MARGRETE:
Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan nomon.
HÅKON:
Li faris; – kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio okazu.
MARGRETE:
(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
HÅKON:
Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian patron.
MARGRETE:
Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron.
HÅKON:
Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
MARGRETE:
Sufiĉas ja ke vi konas ĝin.
HÅKON:
Sed estas al la morto, ke mi kondamnis lin!
MARGRETE:
(genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi juĝas juste!
KURTENO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.