|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TRONPRETENDANTOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas Sigurd Ribbung kun sia sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li Gutorm Ingason kun pluraj estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de fore kaj de proksime.)
SKULE JARLO:
(mallaŭte kaj senpacience al Gregorius Jonsson) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne?
GREGORIUS JONSSON:
Silente; nun komenciĝas la himno.
(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:)
ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ:
Domine coeli k.t.p.
(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la antaŭa halo vidiĝas episkopo Nikolas ĉirkaŭita de pastroj kaj monaĥoj.)
EPISKOPO NIKOLAS:
(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon reĝpretendanto!
(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.)
GREGORIUS JONSSON:
(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas ĝusta.
SKULE JARLO:
(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.
IVAR BODDE:
(kaptas la brakon de Håkon) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson.
HÅKON:
Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li.
(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj preĝas.)
GREGORIUS JONSSON:
(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj.
SKULE JARLO:
(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio.
PÅL FLIDA:
(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron.
DAGFINN BONDE:
(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo.
IVAR BODDE:
Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!
HÅKON:
Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.
SKULE JARLO:
(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi faligis la feron?
PÅL FLIDA:
(iras supren) Mi ne scias kio estis.
GREGORIUS JONSSON:
La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.
ĤORO EL LA PREĜEJO:
(ekkantas jubile) Gloria in excelsis deo!
(La portalo ekmalfermiĝas; Inga elvenas, akompanata de monaĥinoj, pastroj kaj monaĥoj.)
INGA:
(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili mi portis la feron.
VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO:
Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!
ALIAJ VOĈOJ:
Eĉ pli belaj!
LA TUTA HOMA ARO:
Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!
HÅKON:
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!
EPISKOPO NIKOLAS:
(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan fajropruvon.
SKULE JARLO:
Ne, sinjoro episkopo. Dio devis paroli en tiu ĉi afero.
HÅKON:
(profunde tuŝita, tenas Inga per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, – tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin –
DAGFINN BONDE:
(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj bezonis ke oni dubu?
PÅL FLIDA:
La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo Inge.
GREGORIUS JONSSON:
Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.
HÅKON:
Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan honoron oni atestis al mi, eĉ tie kie oni opinius, ke mi plej sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi devus haltigi.
DAGFINN BONDE:
Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se mia konsilo estus aŭskultita en tiu ĉi afero, tiam ne estus per ruĝa fero, sed per malvarma ŝtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la rajton inter si kaj siaj malamikoj.
HÅKON:
Regu vin, Dagfinn; tio decas al tiu viro, kiu regu la landon.
SKULE JARLO:
(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke tiu estas al la reĝo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la reĝa nomo.
HÅKON:
Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, – mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj tempoj; – reĝa naskiĝo generas reĝan devon –
SKULE JARLO:
Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston.
SIGURD RIBBUNG:
Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus Erlingsson –
HÅKON:
Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo.
SIGURD RIBBUNG:
La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon.
HÅKON:
Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi.
GUTORM INGASON:
Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi –
DAGFINN BONDE:
Sed ne en rekta linio viron post viro.
EPISKOPO NIKOLAS:
Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.
GUTORM INGASON:
Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita reĝo super Norvegio.
HÅKON:
Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam tio evidentiĝis, Inge estris la regnon, kiel kuratoro por mi, ne alicele.
SKULE JARLO:
Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.
DAGFINN BONDE:
Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: – reĝo Håkon retenis broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.
HÅKON:
Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn. Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin.
SKULE JARLO:
Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON:
(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?
SKULE JARLO:
Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris.
EPISKOPO NIKOLAS:
Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf.
DAGFINN BONDE:
(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj!
(La viroj de Håkon arigas sin.)
HÅKON:
(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la jarlo) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj.
PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD:
Ne, ne, – ni neas!
SKULE JARLO:
Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi –
HÅKON:
(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.
SKULE JARLO:
Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj povis antaŭenigi niajn postulojn.
EPISKOPO NIKOLAS:
(al Håkon) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la reĝan potencon sed ne posedan rajton.
SKULE JARLO:
Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por ĉiuj tempoj.
EPISKOPO NIKOLAS:
Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.
SKULE JARLO:
Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun fariĝu?
DAGFINN BONDE:
(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu ĝin dividi!
MULTAJ EL LA HIRDO:
(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo.
SKULE JARLO:
(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for.
HÅKON:
(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto.
SKULE JARLO:
Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.
HÅKON:
(post mallonga pripensado) Jes – mi tion vidas. (prenas Inga per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; – ŝi estis ege kara al Håkon Sverrisson. – Dio benu vin, mia patrino, – mi devas iri al regna kunveno nun. (Inga premas lian manon kaj foriras kun Torkell. Håkon silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; – tio estas povra posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, – tiun mi nek povas, nek volas dividi kun iu. – Sonorigu por regna kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la leĝo de sankta reĝo Olaf. (Eliras kun siaj viroj maldekstren; soniĝas korno kaj trumpeto tre fore.)
GREGORIUS JONSSON:
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj esperplene.
SKULE JARLO:
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel reĝon.
GREGORIUS JONSSON:
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.
SKULE JARLO:
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
EPISKOPO NIKOLAS:
(rapidigas sin post Dagfinn Bonde) Certe ordiĝos, bona Dagfinn, ordiĝos; – sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos elektita; – nur tenu lin tre fore!
(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.)
HALO EN LA REĜA KORTEGO
(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.)
(Sinjorino Ragnhild kaj Margrete venas elde la pli malgranda pordo; Sigrid baldaŭ sekvas.)
SINJORINO RAGNHILD:
Enen ĉi tie.
MARGRETE:
Jes, ĉi tie estas plej mallume.
SINJORINO RAGNHILD:
(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo.
MARGRETE:
(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si.
SINJORINO RAGNHILD:
Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo?
MARGRETE:
Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.
SINJORINO RAGNHILD:
Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por li.
MARGRETE:
Jes – ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por li.
SINJORINO RAGNHILD:
Pri kiu vi parolas?
MARGRETE:
Pri Håkon.
SINJORINO RAGNHILD:
Mi parolis pri la jarlo.
MARGRETE:
Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.
SINJORINO RAGNHILD:
Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, – ĝuste kiel lupo en kateno.
MARGRETE:
Jes vidu –! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure.
SINJORINO RAGNHILD:
Li mordas siajn lipharojn kaj ridas –.
MARGRETE:
Kiel aĉe li ridas.
SINJORINO RAGNHILD:
Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; – estas tio, kio malicigas lin. – Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas?
MARGRETE:
Estas Gunnar Grjonbak.
SINJORINO RAGNHILD:
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE:
Ne, li certe estas por la reĝo –
SINJORINO RAGNHILD:
(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras?
MARGRETE:
Por Håkon Håkonsson.
SINJORINO RAGNHILD:
(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, – lin mi ne vidas.
MARGRETE:
Malantaŭ siaj viroj, tie plej malsupre – en piedlonga mantelo.
SINJORINO RAGNHILD:
Jes, tie.
MARGRETE:
Aspektas kvazaŭ li hontas –
SINJORINO RAGNHILD:
Estas pro sia patrino.
MARGRETE:
Tiel ne faris Håkon.
SINJORINO RAGNHILD:
Kiu parolas nun?
MARGRETE:
(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio.
SINJORINO RAGNHILD:
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE:
Ne – por Håkon.
SINJORINO RAGNHILD:
Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante.
MARGRETE:
Håkon aspektas trankvil-silente – sed tamen forte. (vigle) Se starus ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil aliuloj.
SINJORINO RAGNHILD:
Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon –
MARGRETE:
Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon –
SINJORINO RAGNHILD:
La viroj de Håkon volas tion malhelpi!
MARGRETE:
La jarlo firme tenas la seĝon –!
SINJORINO RAGNHILD:
Håkon parolas kolere al li – (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn – kaj la ridon –! Ne, tio ne estis la jarlo!
MARGRETE:
(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon!
SIGRID:
(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe!
MARGRETE:
Sigrid!
SINJORINO RAGNHILD:
Ĉu vi estas ĉi tie?
SIGRID:
Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la reĝa seĝo.
MARGRETE:
Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona.
SINJORINO RAGNHILD:
(pala kaj konsterne al Sigrid) Ĉu vi vidis lin –? Ĉu vi vidis mian edzon –? La okulojn kaj la ridon, – mi ne rekonus lin.
SIGRID:
Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SINJORINO RAGNHILD:
(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SIGRID:
Ĉu li ridis kiel Sigurd?
SINJORINO RAGNHILD:
Jes, jes!
SIGRID:
Do ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD:
(kun malespera forto) La jarlo devas esti elektata reĝo! Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la lando!
SIGRID:
(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD:
Tŝŝ, kio estas tio! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento.
SIGRID:
(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo!
SINJORINO RAGNHILD:
Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando!
SIGRID:
(sovaĝe) Neniun – neniun! Alie li ne saviĝos?
SINJORINO RAGNHILD:
Li devas havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se li ricevos ĝin. – Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro!
MARGRETE:
(aŭskultas ĉe la fenestro)
SINJORINO RAGNHILD:
Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?
SIGRID:
Preĝu!
MARGRETE:
(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)
SINJORINO RAGNHILD:
(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno kaj trumpeto.)
SINJORINO RAGNHILD:
Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?
(Mallonga paŭzo.)
MARGRETE:
(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel reĝon.
(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild kroĉas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)
HÅKON:
(turnas sin ĉe la pordo al Ivar Bodde) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, – pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas reĝo!
MARGRETE:
Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon.
HÅKON:
Dankon! – (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du.
MARGRETE:
(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, – Vi certe estas reĝe naskita.
HÅKON:
(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego.
MARGRETE:
Vi spertis maldolĉan junecon.
HÅKON:
(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari ĝin pli milda.
MARGRETE:
Mi?
HÅKON:
Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune.
MARGRETE:
Sed ne okazis tiel.
HÅKON:
Ne – tiel ne okazis; – ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia angulo, sed malofte ni kunparolis – (senpacience) Kien li malaperis? (Ivar Bodde venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!
(Håkon eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas Skule jarlo; post li Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas kaj Vegard Veradal.)
HÅKON:
(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn – jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro.
SKULE JARLO:
Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego.
HÅKON:
Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; – reĝo ne devas havi ĉe si iun, kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (daŭrigas skribi)
VEGARD VERADAL:
(mallaŭte al episkopo Nikolas) Estis mia konsilo, tio ĉi pri Inga reĝpatrino.
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo.
VEGARD VERADAL:
Sed nun pagon por pago.
EPISKOPO NIKOLAS:
Atendu. Mi tenos kion mi promesis.
HÅKON:
(donas la pergamenojn al Ivar Bodde) Kunplektu, kaj portu mem al ŝi kun multaj koraj salutoj –.
IVAR BODDE:
(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro – jam hodiaŭ, Vi skribas –!
HÅKON:
Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo.
DAGFINN BONDE:
(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur la altarŝtupo en preĝo kaj fasto.
IVAR BODDE:
Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo.
HÅKON:
Vere, vere; – mia bona kara patrino –! (pripensas) Jes, se ŝi estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ.
IVAR BODDE:
Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliaĵo, sinjoro.
HÅKON:
La aliaĵo? – Ivar Bodde, mi ne povas.
DAGFINN BONDE:
(montras al la letero al Inga) Vi tamen povis tion.
IVAR BODDE:
Ĉio peka estu rompota.
EPISKOPO NIKOLAS:
(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo Håkon.
HÅKON:
(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke tio estas necesa.
EPISKOPO NIKOLAS:
Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare.
HÅKON:
Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)
SKULE JARLO:
(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la orelon.
EPISKOPO NIKOLAS:
Por Via avantaĝo.
SKULE JARLO:
Ĉu tion Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS:
Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.)
HÅKON:
(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.
SKULE JARLO:
(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna?
HÅKON:
Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam estu renkontata sur la vojo de la reĝo.
SKULE JARLO:
Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon – mi scias el mi mem, kiom tio kostas –
HÅKON:
For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. – Kunligu la leteron. (donas ĝin al Ivar Bodde)
EPISKOPO NIKOLAS:
(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo.
HÅKON:
(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos.
EPISKOPO NIKOLAS:
Vi volas?
HÅKON:
Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto.
EPISKOPO NIKOLAS:
Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.
HÅKON:
Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.
EPISKOPO NIKOLAS:
La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj.
HÅKON:
(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri tio. (La episkopo malproksimiĝas.)
SKULE JARLO:
(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas?
HÅKON:
(etendas al li la folion) Legu.
SKULE JARLO:
(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando?
HÅKON:
En la norda regiono, kiu estas vakanta.
SKULE JARLO:
Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; – Andres Skjaldarband tenas sin al mi –
HÅKON:
(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la reĝo kaj tiuj de la jarlo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en maltrankvilo)
SKULE JARLO:
Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon.
HÅKON:
(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, – sed lasu vian filinon dividi ĝin kun mi!
SKULE JARLO:
Mian filinon!
MARGRETE:
Dio!
HÅKON:
Margrete, – ĉu Vi volas esti reĝino?
MARGRETE:
(silentas)
HÅKON:
(prenas ŝian manon) Respondu al mi.
MARGRETE:
(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino.
SKULE JARLO:
(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.
HÅKON:
Dankon!
IVAR BODDE:
(al Dagfinn) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas.
DAGFINN BONDE:
Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon.
EPISKOPO NIKOLAS:
(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, – ĉiam surgarde.
IVAR BODDE:
(al Vegard) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la reĝa mano por tio. (donas al li la leteron)
VEGARD VERADAL:
Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri)
EPISKOPO NIKOLAS:
(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subiĝi.
VEGARD VERADAL:
Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras)
EPISKOPO NIKOLAS:
(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, – kaj cetere kunprenu mian benon.
IVAR BODDE:
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro –
HÅKON:
Bone; donu ilin al la jarlo.
IVAR BODDE:
Al la jarlo? Ĉu Vi ne volas surmeti la sigelon?
HÅKON:
Tion la jarlo ja kutime faras; – li havas la sigelon.
IVAR BODDE:
(mallaŭte) Jes ĝis nun, – tiom longe kiom li estis Via kuratoro; – sed nun!
HÅKON:
Nun kiel antaŭe; – la jarlo havas la sigelon. (malproksimiĝas)
SKULE JARLO:
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS:
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo – kaj la jarlo havas la sigelon de la reĝo; – certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.
HÅKON:
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la reĝan halon)
HÅKON:
(proksimiĝas al Margrete) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas saĝa.
MARGRETE:
Nur tio!
HÅKON:
Kion vi aludas?
MARGRETE:
Nenion, nenion, sinjoro.
HÅKON:
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
MARGRETE:
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
HÅKON:
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
MARGRETE:
Mi volonte volas stari proksime al Vi.
HÅKON:
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, – mian patrinon mi devis forsendi –
MARGRETE:
Jes, ŝi estis al vi tro kara.
HÅKON:
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed venontan someron nia geedziĝa festo okazos. – kaj de tiu momento mi promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.
MARGRETE:
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min for.
HÅKON:
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
MARGRETE:
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon penseme postrigardas ŝin.)
SINJORINO RAGNHILD:
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo mortigas min; – Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?
MARGRETE:
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.
SINJORINO RAGNHILD:
Vi, Margrete!
MARGRETE:
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!
SINJORINO RAGNHILD:
Vi fariĝos reĝino!
MARGRETE:
Nur reĝino; – Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi kaj la patrino kune eliras dekstre.)
SKULE JARLO:
(al Ivar Bodde) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)
DAGFINN BONDE:
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!
HÅKON:
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio. (iras en la halon)
SKULE JARLO:
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed mi regas landon kaj regnon.
KURTENO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.