La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TRONPRETENDANTOJ

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

DUA AKTO

(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)

(Reĝo Håkon sidas sur la estrado ĉe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum la sekvaj scenoj.)

DAGFINN BONDE:

Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide surtabligas plenajn kruĉojn.

PÅL FLIDA:

Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.

DAGFINN BONDE:

Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe rakontiĝis en Norvegio.

PÅL FLIDA:

Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.

DAGFINN BONDE:

Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.

HIRDANO:

Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.

PÅL FLIDA:

La parto de la reĝo tamen estas pli granda.

DAGFINN BONDE:

Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun Pål.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la jarlon jarlo.

PÅL FLIDA:

(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.

DAGFINN BONDE:

Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.

PÅL FLIDA:

Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la jarlo, sed ne al la reĝo.

DAGFINN BONDE:

Tio povos ankoraŭ okazi.

EPISKOPO NIKOLAS:

(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn Bonde diras?

SKULE JARLO:

(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.

GREGORIUS JONSSON:

(rigardas signifoplene al Dagfinn) Ĉu la reĝo ion tian pripensas?

DAGFINN BONDE:

Nu nu, – lasu tion; – neniu malakordo hodiaŭ.

EPISKOPO NIKOLAS:

La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.

GREGORIUS JONSSON:

(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?

DAGFINN BONDE:

Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la jarlo. La biero estas bona.

PÅL FLIDA:

Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.

GREGORIUS JONSSON:

Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis veni, – tri fojojn li trompis.

DAGFINN BONDE:

Mallaŭdu la jarlon pro tio; li donis al ni sufiĉon por prizorgi en Viken.

PÅL FLIDA:

Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando, laŭ tio kio diriĝas.

DAGFINN BONDE:

(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?

GREGORIUS JONSSON:

Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por ĉiuj.

DAGFINN BONDE:

Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.

EPISKOPO NIKOLAS:

(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, – estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.

SKULE JARLO:

(movas) Tiu kanto estas malnova.

GREGORIUS JONSSON:

(al Dagfinn) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung –

DAGFINN BONDE:

Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.

EPISKOPO NIKOLAS:

(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.

SKULE JARLO:

(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)

DAGFINN BONDE:

Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.

(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson.)

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.

SKULE JARLO:

Aspektas tiel.

EPISKOPO NIKOLAS:

(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon dum la lastaj movoj.

SKULE JARLO:

(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti reĝdefendanto.

GREGORIUS JONSSON:

(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.

SKULE JARLO:

(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.

GREGORIUS JONSSON:

(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, – ĉu tio estas konsilinda?

SKULE JARLO:

Kio?

GREGORIUS JONSSON:

Ĝi portas la reĝan sigelon.

SKULE JARLO:

Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.

GREGORIUS JONSSON:

Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.

SKULE JARLO:

Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en ĉiuj flankoj.

GREGORIUS JONSSON:

Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, – sed estas danĝera.

SKULE JARLO:

Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.

GREGORIUS JONSSON:

Fariĝos kiel Vi ordonas.

(eliras dekstre kaj revenas iom poste)

EPISKOPO NIKOLAS:

(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.

SKULE JARLO:

Sed bagatelan dankon.

EPISKOPO NIKOLAS:

La reĝo ekstaris.

(Håkon proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.)

HÅKON:

(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS:

Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis malsana la tutan vintron.

HÅKON:

Nu ja, – Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.

EPISKOPO NIKOLAS:

(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.

HÅKON:

La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.

SKULE JARLO:

Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.

HÅKON:

(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.

SKULE JARLO:

Ankaŭ Vegard, jes.

HÅKON:

(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltranĉis sin.

SKULE JARLO:

(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.

EPISKOPO NIKOLAS:

(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!

HÅKON:

(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.

DAGFINN BONDE:

(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.

HÅKON:

Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?

HÅKON:

Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.

(Håkon iras al la estrado, etendas la manon al Margrete kaj kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)

EPISKOPO NIKOLAS:

(al Ivar Bodde) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?

IVAR BODDE:

Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.

EPISKOPO NIKOLAS:

El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.

IVAR BODDE:

Jes, li ja tion faros.

EPISKOPO NIKOLAS:

(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!

IVAR BODDE:

Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj letero de Skule jarlo.

IVAR BODDE:

(ekmire) Al kiu?

EPISKOPO NIKOLAS:

Mi ne scias; – kun reĝa sigelo –

IVAR BODDE:

(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, – ĉu estas kiel vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS:

Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)

IVAR BODDE:

Do mi tuj devas –! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn –! (premas sin tra la amaso ĉe la elirpordo)

EPISKOPO NIKOLAS:

(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domaĝo al iu pri havaĵo aŭ libereco!

GREGORIUS JONSSON:

Pri kiu nun?

EPISKOPO NIKOLAS:

Povra maristo, – Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.

GREGORIUS JONSSON:

Jostein –?

EPISKOPO NIKOLAS:

Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.

GREGORIUS JONSSON:

Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS:

Ĝuste nun li eliris.

GREGORIUS JONSSON:

Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi –

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes, faru tion, bona vasalo! – Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.

(Gregorius Jonsson rapidegas elen dekstre inter la restanta ĉeestantaro; nur Skule jarlo kaj episkopo Nikolas restas en la halo.)

SKULE JARLO:

(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.

EPISKOPO NIKOLAS:

La reĝo eliris.

SKULE JARLO:

Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.

EPISKOPO NIKOLAS:

Ĉiuj krom Vi.

SKULE JARLO:

Estas io granda, tio, esti reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS:

(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?

SKULE JARLO:

(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; ĉiun dormgravedan nokton mi estas reĝo en Norvegio.

EPISKOPO NIKOLAS:

Sonĝoj avertas.

SKULE JARLO:

Ili ankaŭ tentas.

EPISKOPO NIKOLAS:

Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; – sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la reĝino –

SKULE JARLO:

Pleje nun, – pleje nun.

EPISKOPO NIKOLAS:

Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.

SKULE JARLO:

Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta – nur fenda faŭko disigas – salto transen, – aliflanke estas reĝa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon mi havas tion antaŭ la okuloj – sed neniam transvenos.

EPISKOPO NIKOLAS:

Vere, vere, jarlo.

SKULE JARLO:

Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu infano, – mi estas la matura, forta viro! – sed Guthorm estis filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.

EPISKOPO NIKOLAS:

Vi ne kuraĝis –

SKULE JARLO:

Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; – tio estis la faŭko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO:

Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.

SKULE JARLO:

Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, – kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel reĝon.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO:

Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan seĝon.

EPISKOPO NIKOLAS:

Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.

SKULE JARLO:

Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes jen la afero, Skule jarlo, – jen la malbeno, kiu estas kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, – Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali tie. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.

SKULE JARLO:

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS:

Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO:

(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO:

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS:

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO:

La plej kuraĝa.

EPISKOPO NIKOLAS:

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, – saĝulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej feliĉa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; li, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj devas iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo, kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO:

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS:

Estas tio, kion la romanoj nomis ingenium. – Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomiĝas ingenium.

SKULE JARLO:

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? – Jes, ĉu ne ĉio prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis ĝin por li.

EPISKOPO NIKOLAS:

(en senvola ekkrio) Sed ni – ni du –!

SKULE JARLO:

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes Vi – Vi do!

SKULE JARLO:

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS:

Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; – la plej granda feliĉo estas tiu, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO:

(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS:

Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; – kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, – kaj edzinon kaj ĉiujn infanojn, por atingi supren mem; – ĉar tie supre estas piedlarĝa spaco; tie li povas teni sin horon. – Tiu, jarlo, estas la sagao de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.

SKULE JARLO:

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS:

La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; – sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.

DUKO SKULE:

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS:

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. (mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la aro aŭ la afero volas tion ĉi kaj ne tion; sed Vi malamu ĉiun viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, – ĉio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE:

(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa seĝo, al kiu mi tamen ne atingis – kaj kiom li pagis por ĝi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, – mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS:

Håkon ricevas filojn, jarlo, – nur vidu!

DUKO SKULE:

(iras al la fenestro dekstre) Jes, – ĉio adaptiĝas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS:

(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!

DUKO SKULE:

Kiu?

EPISKOPO NIKOLAS:

La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!

DUKO SKULE:

Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo –

EPISKOPO NIKOLAS:

(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, – pli potenca ol kiu ajn el la miloj da – jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)

DUKO SKULE:

(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io pli aŭ io malpli ol homo?

EPISKOPO NIKOLAS:

(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.

DUKO SKULE:

(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; – ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin –

EPISKOPO NIKOLAS:

Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, – kaj ĉiuj fidos Vin.

DUKO SKULE:

Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!

EPISKOPO NIKOLAS:

(vigle) Jarlo, – se Vi havus filon?

DUKO SKULE:

Mi neniun havas.

EPISKOPO NIKOLAS:

Håkon ricevos filojn.

DUKO SKULE:

(pugnigas la manojn) – kaj estas reĝe naskita!

EPISKOPO NIKOLAS:

(ekstaras) Jarlo, – se li ne tia estus?

DUKO SKULE:

Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo –

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj se li tia ne estus – spite al la fajropruvo?

DUKO SKULE:

Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?

EPISKOPO NIKOLAS:

Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?

DUKO SKULE:

Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.

EPISKOPO NIKOLAS:

(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo Håkon ne estus tiu infano?

DUKO SKULE:

(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova –! (regas sin) Nepenseble.

EPISKOPO NIKOLAS:

Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas kunporti tien transen –

DUKO SKULE:

Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?

EPISKOPO NIKOLAS:

Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, – nu ja, ankaŭ la Baglojn, mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.

DUKO SKULE:

Nu ja, – kaj sekve?

EPISKOPO NIKOLAS:

Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, – maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre – Vi scias.

DUKO SKULE:

Nu?

EPISKOPO NIKOLAS:

Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam sidis en Nidaros.

DUKO SKULE:

Kaj Vi tamen povas diri, ke –?

EPISKOPO NIKOLAS:

Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan, se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.

DUKO SKULE:

(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?

EPISKOPO NIKOLAS:

Estis mi.

DUKO SKULE:

Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.

EPISKOPO NIKOLAS:

Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn manojn.

DUKO SKULE:

Sed la pastro?

EPISKOPO NIKOLAS:

Promesis fari, kiel mi ordonis.

DUKO SKULE:

(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?

EPISKOPO NIKOLAS:

Se la pastro tenis sian promeson.

DUKO SKULE:

Se li tenis ĝin?

EPISKOPO NIKOLAS:

Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio ĝis sia morto..

DUKO SKULE:

Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.

EPISKOPO NIKOLAS:

Aŭ li ne interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de mi.

DUKO SKULE:

Pri kiu ebleco kredas Vi?

EPISKOPO NIKOLAS:

Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.

DUKO SKULE:

Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?

EPISKOPO NIKOLAS:

Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.

DUKO SKULE:

Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes.

DUKO SKULE:

Kie ili estas?

EPISKOPO NIKOLAS:

Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.

DUKO SKULE:

Kaj Inga –?

EPISKOPO NIKOLAS:

Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.

DUKO SKULE:

Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi diris?

EPISKOPO NIKOLAS:

Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara –

SKULE JARLO:

Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti vero? Håkon – la reĝo – li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! – Kaj kial tio ne estas sufiĉe kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, – – kial ne ankaŭ tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en lulilon de la reĝa infano –

EPISKOPO NIKOLAS:

Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo –

SKULE JARLO:

Sed li mem kredas tion, episkopo, – tio estas lia vera feliĉo, tio estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas la tuta reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj eble tamen ne estas.

SKULE JARLO:

Ne, – eble tamen ne.

EPISKOPO NIKOLAS:

(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min –

SKULE JARLO:

(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; – sed tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo – (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas tio?

EPISKOPO NIKOLAS:

Kio?

SKULE JARLO:

Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun li donas iun mesaĝon al la reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS:

(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; – ĉu ne? Li pugnigas la manon –

SKULE JARLO:

Li rigardas ĉi tien, – kio tio povas esti? (volas eliri)

EPISKOPO NIKOLAS:

(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, – troviĝus maniero certiĝi pri la rajto de Håkon.

SKULE JARLO:

Maniero, Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS:

Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.

SKULE JARLO:

Kaj tiu letero, – kompatema Dio, – kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS:

Vi devas do scii, ke – (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo venas.

SKULE JARLO:

La letero, episkopo, – la letero!

EPISKOPO NIKOLAS:

Jen la reĝo.

(Håkon envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste Margrete aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de sinjorino Ragnhild, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. Sigrid tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas dekstraflanke, kie Skule staras, tamen iom malantaŭe.)

HÅKON:

(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?

SKULE JARLO:

Ĉu kiu estas reĝo?

HÅKON:

Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan potencon?

SKULE JARLO:

La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto.

HÅKON:

Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel?

SKULE JARLO:

Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo?

HÅKON:

Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno.

SKULE JARLO:

Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.

HÅKON:

Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraŭ min?

SKULE JARLO:

Jes.

HÅKON:

Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?

SKULE JARLO:

Jes.

HÅKON:

Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al li?

SKULE JARLO:

Kiu diras tion?

IVAR BODDE:

Mi diras.

DAGFINN BONDE:

Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo surestis.

HÅKON:

Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita!

SKULE JARLO:

Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.

HÅKON:

Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.

SKULE JARLO:

Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, – mi povas pli bone ordigi la aferon.

HÅKON:

Vi deziris ordigi la aferon mem. – Kaj kion Vi respondis?

SKULE JARLO:

Legu mian leteron.

HÅKON:

Donu ĝin!

SKULE JARLO:

Mi pensis, ke Vi havas ĝin?

DAGFINN BONDE:

Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis malaperinta.

SKULE JARLO:

(turnas sin al Gregorius Jonsson) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la reĝo.

GREGORIUS JONSSON:

(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min –!

SKULE JARLO:

Kio nun?

GREGORIUS JONSSON:

(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo.

SKULE JARLO:

Pri ili mi scias respondi. La leteron!

GREGORIUS JONSSON:

Mi ne havas ĝin.

SKULE JARLO:

Vi ne havas ĝin!

GREGORIUS JONSSON:

Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi –

SKULE JARLO:

Nu?

GREGORIUS JONSSON:

Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo.

SKULE JARLO:

Malbone – malbone Vi jen agis.

HÅKON:

Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!

SKULE JARLO:

Mi ne povas elmeti ĝin.

HÅKON:

Vi ne povas?

SKULE JARLO:

(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto –

HÅKON:

(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? –

SKULE JARLO:

Mallonge kaj bone; – mi ne elmetas ĝin; – mi ne volas elmeti ĝin.

HÅKON:

Vi do spitas min!

SKULE JARLO:

Se ne povas alie esti, – nu ja, mi spitas Vin.

IVAR BODDE:

(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj!

DAGFINN BONDE:

Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.

HÅKON:

(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar Bodde.

MARGRETE:

(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon, estu mia milda kaj indulgema edzo!

HÅKON:

(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)

SKULE JARLO:

(al Ivar Bodde) Jen la reĝa sigelo.

IVAR BODDE:

Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas ĝoji, ke okazis.

SKULE JARLO:

Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; – jes, Birkibejnoj, ĉar mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, – sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.

PÅL FLIDA:

(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru tiaĵon pli longe?

GREGORIUS JONSSON:

(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas esti klare dirata, – neniu el la viroj de la jarlo povas servi la reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en la reĝa korto incitante galon inter ni.

PÅL FLIDA:

Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo!

MULTAJ JARLANOJ:

Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni!

IVAR BODDE:

Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj estroj. – Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi tie.

HÅKON:

(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos!

IVAR BODDE:

Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton, se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo.

HÅKON:

Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!

IVAR BODDE:

Eĉ se la sankta reĝo Olaf ekstarus el la arĝenta ĉerko, kaj ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la manon de la reĝo) Adiaŭ, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)

HÅKON:

(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la perdon.

SKULE JARLO:

Mi ofertas min mem kaj ĉiujn miajn.

HÅKON:

Mi preskaŭ timas, ke pli bezoniĝas. Mi nun bezonas arigi ĉirkaŭ mi ĉiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu mesaĝon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata ĉi tien.

DAGFINN BONDE:

(kiu staris iom malantaŭe en interparolo kun vojaĝvestita viro, kiu envenis, proksimiĝas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni, sinjoro.

HÅKON:

El kio vi tion scias?

DAGFINN BONDE:

Ĵus estis mesaĝo pri li.

HÅKON:

Kion ĝi informas?

DAGFINN BONDE:

Ke Vegard Veradal estas mortigita.

MULTAJ VOĈOJ:

Mortigita!

HÅKON:

Kiu mortigis lin?

DAGFINN BONDE:

Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.

(Mallonga paŭzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)

HÅKON:

Kie estas la sendito?

DAGFINN BONDE:

(kondukas la viron antaŭen) Jen, sinjoro reĝo.

HÅKON:

Kia kaŭzo estis por la mortigo?

SENDITO:

Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.

HÅKON:

Ĉu antaŭe estis kverelo inter ili?

SENDITO:

Kelkfoje. Andres ofte diris, ke saĝa konsilanto elsude, skribis al li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Vegard Veradal.

DAGFINN BONDE:

Ege strange; – antaŭ ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke saĝa konsilanto estis dirinta, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldarband.

EPISKOPO NIKOLAS:

(kraĉante) Fi al tiaj konsilantoj!

HÅKON:

Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio ĉi devenas. Du fidelaj animoj mi perdis hodiaŭ. Mi povus plori por Vegard; sed ĉi tie bezoniĝas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraŭ vivo. Sinjoro jarlo, Andres Skjaldarband estas Via ĵurinta fidelulo; Vi ofertis al mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto, kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu ĉi krimo.

SKULE JARLO:

Malbonaj anĝeloj certe ekstaras inter ni du hodiaŭ. Al kiu ajn el miaj viroj mi permesus, ke Vi venĝus pro la mortigo –

HÅKON:

(streĉita) Nu?

SKULE JARLO:

Sed ne al Andres Skjaldarband.

HÅKON:

(ekscite) Ĉu vi volas defendi la mortiginton?

SKULE JARLO:

Tiun mortiginton mi devas defendi.

HÅKON:

Kaj la kialo –?

SKULE JARLO:

Tiun neniu scios krom Dio en la ĉielo.

EPISKOPO NIKOLAS:

(mallaŭte al Dagfinn) Mi scias ĝin.

DAGFINN BONDE:

Kaj mi suspektas ĝin.

EPISKOPO NIKOLAS:

Diru nenion, bona Dagfinn!

HÅKON:

Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi jen diras al mi –

SKULE JARLO:

Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.

HÅKON:

Bone. Do ni devas mem agi laŭ propra iniciativo!

SKULE JARLO:

(kun esprimo de timo) Reĝo! tio fariĝos sangoverŝo ambaŭflanke!

HÅKON:

Do okazu; la puno estu plenumata.

SKULE JARLO:

Ĝi ne estu plenumata! – Ĝi ne povas esti plenumata!

EPISKOPO NIKOLAS:

Ne, en tio la jarlo pravas.

HÅKON:

Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS:

Andres Skjaldarband prenis la krucon.

HÅKON kaj SKULE JARLO:

Prenis la krucon!

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj estas jam forvelinta el la lando.

SKULE JARLO:

Bone estas tio por ni ĉiuj.

HÅKON:

La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin, sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu tempo. – Vi veturos al Nidaros, mi opinias?

SKULE JARLO:

Estas mia intenco.

HÅKON:

Kaj mi al Viken. – Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en Bergen, tion faru.

MARGRETE:

Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos.

HÅKON:

Bone, do akompanu.

SIGRID:

Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ Håkon) Montru al mi favoron, sinjoro reĝo!

HÅKON:

Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.

SIGRID:

Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, – influu por ke mi fariĝu abatino tie.

SKULE JARLO:

Vi, mia fratino?

HÅKON:

Vi volas preni la vualon!

SIGRID:

(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, – tiam estis kvazaŭ la sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia ekvidas, – kaj ion mi nun vidas – grandan tempon de teruro por la lando!

SKULE JARLO:

(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin.

SIGRID:

Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, – genui en monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi – preĝi tage kaj nokte!

HÅKON:

(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel parolas?

SIGRID:

Adiaŭ, mia frato, – ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon.

SKULE JARLO:

(senvole) Kiam?

SIGRID:

(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda danĝero, – kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras dekstre kun Margrete, sinjorino Ragnhild kaj la virinoj)

HÅKON:

(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron.

SKULE JARLO:

(ekscitite) Ĉu tio estas via firma decido! (preskaŭ petante) Reĝo Håkon, tion ne faru!

HÅKON:

Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la jarlo sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS:

Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ.

SKULE JARLO:

(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon)

EPISKOPO NIKOLAS:

(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita.

SKULE JARLO:

(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la episkopo) La konfeso de Trond pastro – kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS:

Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun kiu, – kaj mi ne ricevis ĝin.

SKULE JARLO:

Sed ĝi estu trovata!

EPISKOPO NIKOLAS:

Tion mi firme kaj plene opinias.

SKULE JARLO:

Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn?

EPISKOPO NIKOLAS:

Tion mi promesas.

SKULE JARLO:

Tion Vi ĵuru je Via anima savo?

EPISKOPO NIKOLAS:

Tion mi ĵuras je mia anima savo.

SKULE JARLO:

Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca ol mi, kiam la lukto komencos.

EPISKOPO NIKOLAS:

Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, – kio jen?

SKULE JARLO:

Tiam mi devos provi preĝi – preĝi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.

EPISKOPO NIKOLAS:

Kaj se li estas la malĝusta?

SKULE JARLO:

Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas havi.

EPISKOPO NIKOLAS:

Li rifuĝos al Viken –

SKULE JARLO:

Mi pelos lin el Viken!

EPISKOPO NIKOLAS:

Li firmstariĝos en Nidaros.

SKULE JARLO:

Mi sturmos Nidaros!

EPISKOPO NIKOLAS:

Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf –

SKULE JARLO:

Mi rompos la preĝejan pacon –

EPISKOPO NIKOLAS:

Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la ĉerko de Olaf –

SKULE JARLO:

Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon –

EPISKOPO NIKOLAS:

Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!

SKULE JARLO:

Mi defrapos la kronon per mia glavo!

EPISKOPO NIKOLAS:

Sed se ĝi fiksiĝis tro firme –?

SKULE JARLO:

Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano – tiam mi frapos ankaŭ la kapon! (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS:

(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja – ja – tiel mi ŝatas la jarlon!

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.