La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TRONPRETENDANTOJ

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

VORTKLARIGO

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl. Frato de reĝo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo ĉe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, ĉe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” – insulo en la fjordo ĉe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) – La unua reĝo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes – terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.

  • Magnus Erlingsson 1156–1184, filo de Erling Skakke
  • Reĝo Sverre Sigurdsson 1184–1202
  • Reĝo Håkon Sverrisson 1202–1204
  • Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
  • Reĝo Inge Bårdsson 1204–1217, frato de Skule Bårdsson
  • Reĝo Håkon Håkonsson 1217–1263


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.