|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA TRONPRETENDANTOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)
(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de dekstre Pål Flida vojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas, ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.)
SIRA VILJAM:
(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida! Dio estu laŭdata; – do la jarlo ne estas tre fore.
PÅL FLIDA:
La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel fartas la episkopo?
SIRA VILJAM:
Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.
PÅL FLIDA:
Sekve estas ekstrema danĝero.
SIRA VILJAM:
Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton.
PÅL FLIDA:
Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.
SIRA VILJAM:
Ne, ne, – li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, – ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos.
PÅL FLIDA:
Vi daŭre nomas lin jarlo; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin duko?
SIRA VILJAM:
Jes, jes, certe; – estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ –
(Li kaj Pål Flida faras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas post ili.)
PÅL FLIDA:
Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo.
SIRA VILJAM:
Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ?
PÅL FLIDA:
Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ! (foriras)
(Pluraj pastroj, inter kiuj estas Peter, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.)
SIRA VILJAM:
Por kio tio ĉi?
PASTRO:
(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie ekstere.
SIRA VILJAM:
Sed ĉu tio estas konsilinda?
PASTRO:
Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.
(Episkopo Nikolas elvenas, subtenata de majstro Sigard kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj mitro.)
EPISKOPO NIKOLAS:
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.
SIRA VILJAM:
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la Kapinsulo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, – jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraŭ ili, ke mi deliktis. Ne, ne – certe estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie.
SIRA VILJAM:
Estas ekbruligite –
MAJSTRO SIGARD:
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS:
Nu ja, – nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
MAJSTRO SIGARD:
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, – estas la komenco de la fino.
EPISKOPO NIKOLAS:
(time al Viljam) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.
SIRA VILJAM:
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum la sekvanta sceno.)
EPISKOPO NIKOLAS:
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!
SIRA VILJAM:
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi ankoraŭ havas tempon; – ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard –
SIRA VILJAM:
Sinjoro, sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS:
Donu al mi mitron kaj bastonon! – Facile por vi diri ke mi pensu – (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! – La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!
SIRA VILJAM:
Ĉu vi ion kroman deziras?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne. Jes, diru al mi; – Peter, filo de Andres Skjaldarband, – ĉiuj parolas bone pri li –
SIRA VILJAM:
Li certe estas senpeka animo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
(Ĉiuj escepte Peter eliras dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS:
(post mallonga paŭzo) Peter!
PETER:
(proksimiĝas) Sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
PETER:
Ne.
EPISKOPO NIKOLAS:
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (Peter alportas la leteron.) Estas por via patrino.
PETER:
Por mia patrino?
EPISKOPO NIKOLAS:
Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.
PETER:
Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar tie ĉiu piedlarĝo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?
PETER:
Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.
EPISKOPO NIKOLAS:
(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?
PETER:
Jes, la duko, – Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!
EPISKOPO NIKOLAS:
Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! – Ĉu ili kantas tie ene?
PETER:
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?
PETER:
Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; – krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos – (skuiĝas en doloro)
PETER:
Vi suferas, ĉu?
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ miaj okuloj.
PETER:
Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; – tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis por Vi.
EPISKOPO NIKOLAS:
Jes certe estas tiel; – ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas en preĝo tie ene, – Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.
PETER:
Ĉu ne unue –?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne, iru; mi ne timas esti sola.
PETER:
Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS:
La ĉielaj sonoriloj, – ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni marŝas sur du sanaj piedoj. – Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; – bone ke mi ne ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, – kion mi ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per ĝi, la du estos detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos, vilaĝaroj rabiĝos, – neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo – – (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon – mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la reĝo – estas ja sur lin ke la plejmulto verŝiĝas, – li certe pardonos – estos legataj preĝoj kaj mesoj; ne estas danĝero; – mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. – Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. – Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, – kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!
(Inga el Vartejg envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)
EPISKOPO NIKOLAS:
(skuiĝas) Kiu estas?
INGA:
Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS:
Patrino de la reĝo!
INGA:
Tiel mi iam nomiĝis.
EPISKOPO NIKOLAS:
Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!
INGA:
Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.
EPISKOPO NIKOLAS:
Kaj kial do?
INGA:
Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio –
EPISKOPO NIKOLAS:
El vojaĝo al Anglio –!
INGA:
Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; nun li kunprenis leteron hejmen –
EPISKOPO NIKOLAS:
(senspire) Leteron –?
INGA:
De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)
EPISKOPO NIKOLAS:
Nu tiel; – kaj Vi alportas ĝin?
INGA:
Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede –
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne urĝis tiel, Inga!
DAGFINN BONDE:
(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉu venos la reĝo?
DAGFINN BONDE:
Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa infano kaj granda sekvantaro.
INGA:
(rapide alpaŝas al Dagfinn) La reĝo, – la reĝo! ĉu li tien ĉi venos?
DAGFINN BONDE:
Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?
INGA:
Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.
DAGFINN BONDE:
Nun lia malmola koro degelu.
INGA:
Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; – aŭdu, – ĉu ĉi tien li venos?
DAGFINN BONDE:
Jes, baldaŭ.
INGA:
Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.
DAGFINN BONDE:
Jes.
INGA:
Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; – kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard; tie brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo, por mia bela filo. (eliras dekstre)
DAGFINN BONDE:
Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!
DAGFINN BONDE:
(forirante dekstre) Ne dezirus mi esti episkopo Nikolas morgaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS:
La konfeso de Trond pastro –! Do ĝi tamen venis; – jen mi tenas ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) – Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, – ne, tio ne estas konsilinda. – Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? – (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! (aŭskultas) Kio estas tio? (vokas) Viljam, Viljam!
SIRA VILJAM:
(envenas de dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS:
Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?
SIRA VILJAM:
Estas la ventego, kiu plifortiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS:
La vetero plifortiĝas! – Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras – Ĉu ili kantas tie ene?
SIRA VILJAM:
Jes, sinjoro.
EPISKOPO NIKOLAS:
Diru, ke ili ege klopodu – precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi revenos al li fantome!
SIRA VILJAM:
Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?
EPISKOPO NIKOLAS:
Eniru, mi diras! (Viljam iras en la kapelon) Aspekte estas la ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. – Se mi almenaŭ povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas –; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi tiaĵon –! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, – do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ tiun. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon – aŭ eĉ neniun! (premas la leteron sovaĝe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, – kaj la juĝo kaj puno, – mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, – vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard!
MAJSTRO SIGARD:
(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS:
Majstro Sigard, – vendu al mi tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD:
Mi diris al Vi –
EPISKOPO NIKOLAS:
Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, – ne, ne – estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos bone; – tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!
MAJSTRO SIGARD:
Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS:
Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni –? (Sigard palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?
MAJSTRO SIGARD:
(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne, Vi atendu pri tio! Atendu – kaj respondu al mi!
MAJSTRO SIGARD:
Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!
SIRA VILJAM:
(venas el la kapelo)
EPISKOPO NIKOLAS:
Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!
SIRA VILJAM:
Sinjoro –?
EPISKOPO NIKOLAS:
Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin semajnojn, – li ne povis multe peki dum tiu tempo –
SIRA VILJAM:
Li iris al konfeso hieraŭ.
EPISKOPO NIKOLAS:
(fervore) Jes, li devas esti bona; prenu lin! (Viljam reen iras en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! – La fia hundo, – por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, – perpetuum mobile li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon, por fari la homon al tia perpetuum mobile –? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) Perpetuum mobile, – mi ne estas precipe lerta pri la latino, – sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus –? Tio estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en mia verko, – kaj en la grava momento eble estas tio, kio nomiĝas senmorteco. – Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo senlabora; otium est pulvis – pulveris – nu, sensignifa la latino, – Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva ĝis laste; mi volas –; kiel ili gorĝegas tie – (frapas; Viljam elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi.
SIRA VILJAM:
Sinjoro, ĉu mi do –?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. – Bone. Donu al mi la paperojn –
SIRA VILJAM:
(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS:
Same bone –; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. – Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (Viljam eliras) – Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! – gravas tiun trovi, – gravas ĝin laŭiri. – Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; – sed la reĝo – hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, – perpetuum mobile! – Sed ĉu Håkon volas fidi mian diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antaŭe. – La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; – mi ne kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori – ĝis la lumo estingiĝas –
DUKO SKULE:
(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.
DUKO SKULE:
Jam ĉi-nokte. Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS:
Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.
DUKO SKULE:
Kaj la letero de Trond pastro –?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?
DUKO SKULE:
Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.
EPISKOPO NIKOLAS:
La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaŭ Vi.
DUKO SKULE:
Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!
EPISKOPO NIKOLAS:
Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.
DUKO SKULE:
La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, – ĉu Vi havas ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS:
Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.
DUKO SKULE:
Do diru! Diru!
EPISKOPO NIKOLAS:
Atendu –
DUKO SKULE:
Ne, ne, – profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, – kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.
EPISKOPO NIKOLAS:
Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, eĉ nun.
DUKO SKULE:
Kion Vi intencas?
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, – tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?
DUKO SKULE:
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS:
Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun ĝi.
DUKO SKULE:
Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!
EPISKOPO NIKOLAS:
Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.
SIRA VILJAM:
(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la strato.
EPISKOPO NIKOLAS:
Bonvena li estu. (Viljam eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.
DUKO SKULE:
Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa –
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi tion promesas?
DUKO SKULE:
Mi promesas kaj ĵuras; – sed la letero de Trond pastro –!
EPISKOPO NIKOLAS:
Vi scios, kie ĝi estas; – sed, jen vidu –; la reĝo venas; – kaŝu la liston pri niaj malamikoj!
(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas Håkon de dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS:
Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo!
HÅKON:
Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan kalkulon.
EPISKOPO NIKOLAS:
Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro, kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble –
HÅKON:
Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian renkonton.
EPISKOPO NIKOLAS:
Renkonton, sinjoro?
DUKO SKULE:
Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj!
HÅKON:
Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)
DUKO SKULE:
(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!
EPISKOPO NIKOLAS:
(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon!
HÅKON:
(haltas) Kio nun?
EPISKOPO NIKOLAS:
Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton!
HÅKON:
(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko?
DUKO SKULE:
Mi ne respondecas en tio ĉi.
EPISKOPO NIKOLAS:
Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, tie la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas – tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre estus ĝin faronta –
HÅKON:
Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro!
DUKO SKULE:
Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi!
HÅKON:
Via okulo jam estas inerta!
EPISKOPO NIKOLAS:
Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn tie –; aŭskultu kaj lernu, reĝo! – Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; Mi volis esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi maturiĝus; – ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, – Magnus Erlingsson, Sverre pastro –; ankaŭ Mi volis esti reĝo; sed unue estro, – estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed mi ne povis aliri – mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; – ankaŭ mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por estri – kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, – ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. – Timema, timema –, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon...
HÅKON:
Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis!
EPISKOPO NIKOLAS:
Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. Belajn virinojn, – ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; – sed mi spertis en tio kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la naskiĝo; – la bolanta donaco de la deziro – kaj tamen kriplulo! Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, – tiu atingi la altajn tonojn, – kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi – la duonulo – kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj juĝo! Nun tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ mi, ke oni faris maljustaĵon; mi estas la plendanto!
DUKO SKULE:
(mallaŭte) Sinjoro – la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
HÅKON:
Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
EPISKOPO NIKOLAS:
La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris min kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la lando –
HÅKON:
Ha – duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!
DUKO SKULE:
(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!
EPISKOPO NIKOLAS:
(al Håkon) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)
DUKO SKULE:
(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!
EPISKOPO NIKOLAS:
Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! – Reĝo, lastan fojon, – ĉu Vi volas dividi kun la duko?
HÅKON:
Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
EPISKOPO NIKOLAS:
Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!
DUKO SKULE:
(mallaŭte) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS:
(ne lin aŭskultante) Viljam! (Viljam envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?
SIRA VILJAM:
Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?
SIRA VILJAM:
Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.
EPISKOPO NIKOLAS:
Hm, neniu povas scii –; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, – donu ĝin al la eklezio, – kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.
SIRA VILJAM:
Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
EPISKOPO NIKOLAS:
Sep aldonajn preĝojn, mi diras – por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! (Viljam foriras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, – kion vi tiam farus?
DUKO SKULE:
Je la nomo de Dio, – tiam li ja estu reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS:
Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?
DUKO SKULE:
Klini min kaj lin servi.
EPISKOPO NIKOLAS:
(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo –
DUKO SKULE:
Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS:
Unue iu alia afero; – mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj –
DUKO SKULE:
(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili –
EPISKOPO NIKOLAS:
Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.
DUKO SKULE:
Bone, bone; kiel Vi volas.
EPISKOPO NIKOLAS:
Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu –
DUKO SKULE:
(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.
EPISKOPO NIKOLAS:
(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
HÅKON:
(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
(Sira Viljam kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)
DUKO SKULE:
(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
EPISKOPO NIKOLAS:
Eternaj tempoj! (triumfe:) Perpetuum mobile!
DUKO SKULE:
Je la beateco de niaj animoj, – kie estas la letero de Trond pastro!
EPISKOPO NIKOLAS:
(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!
DUKO SKULE:
(ekster si mem) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS:
Estas tiu, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la benko kaj mortas)
DUKO SKULE:
(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per la manoj) Dio vi ĉiopova!
MONAĤOJ:
(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
KELKAJ VOĈOJ:
Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!
ALIULOJ:
Ridiĝis laŭte el la angulo! – Kriiĝis: “Ni havas lin!” – Ĉiuj lumoj estingiĝis!
HÅKON:
Nun mortis episkopo Nikolas.
MONAĤOJ:
(fuĝas elen dekstre) Pater noster, – pater noster!
HÅKON:
(proksimiĝas al Skule kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ ol li mortis; – sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, – ni du ne povos kune antaŭeniri.
DUKO SKULE:
(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri –?
HÅKON:
Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)
DUKO SKULE:
La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! – Ne, – agi mi devas; – ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al Viljam:) Kien iris la reĝo?
SIRA VILJAM:
(timigata) Kristo liberigu min, – kion Vi volas al li?
DUKO SKULE:
Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)
SIRA VILJAM:
(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; – mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO
(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; Margrete sidas genue ĉe la infano.)
MARGRETE:
(lulas kaj kantas:)
Altiĝas la plafono
al la ĉiel’ por vi;
nun flugas eta Håkon
en sia sonĝ’ al Di’.Metiĝis jen ŝtuparo
de l’ ter’ al la ĉiel’;
ascendas eta Håkon
al supro kun anĝel’.La anĝelet’ de Dio,
infan’, li gardas vin;
Di’ benu etan Håkon,
kungardas mi, patrin’.
(Mallonga paŭzo. Duko Skule envenas de la fono.)
MARGRETE:
(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! – Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!
DUKO SKULE:
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?
MARGRETE:
Ĉe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE:
Hm, – nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.
MARGRETE:
Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE:
Mi bonvolus.
MARGRETE:
Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi – (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)
DUKO SKULE:
Via infano!
MARGRETE:
Jes, tiu ĉarma infano estas mia; – ĉu ne estas mirinde? Li nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn – ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, – sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, – kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)
DUKO SKULE:
Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.
MARGRETE:
Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, – kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. – Ho, estas kvazaŭ mi ne vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas tie, – aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo –
DUKO SKULE:
(aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo –?
MARGRETE:
Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde ĉe la reĝa infano dume, – jes ĉar krome li estas reĝa infano – tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre)
DUKO SKULE:
(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la fortozonon. Nun tion diri al li? Nun ĵuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? – Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. – La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj venki aŭ fali tie, – diris la episkopo je la reĝa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. – (rapide) Nun mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; nun aŭ neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, – ĝi rare estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte – tuj –? Ne, ne! Ne ĉi-nokte! – Ha, ha, ha, – jen ĝi denove estas, la pripenso, – la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko, kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! – Kia bela frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. – (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi – mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, – kaj mi staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, – mortu sen esti estinta reĝo! – Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, – ventegas ĉi-vespere, ventas elen el la fjordo –! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. – Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. – Okazu! Alpaŝu; trans la faŭkon nun la unuan fojon! – Se mi povus vidi, ĉu vi havas la okulojn de Sverre – aŭ de Håkon Sverrisson –! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ unu fojon mi volas paroli kun li.
MARGRETE:
(venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li.
HÅKON:
Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo.
MARGRETE:
Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, – Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
DUKO SKULE:
Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
HÅKON:
Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, – ĉiuj postuloj, kiuj prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, – de kiu do venus la terura tempo nun?
DUKO SKULE:
Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi!
HÅKON:
Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno –
DUKO SKULE:
Vi retenis mem du trionojn!
HÅKON:
Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon.
DUKO SKULE:
Mankas dek ŝipdistriktoj.
HÅKON:
Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis!
DUKO SKULE:
Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
HÅKON:
(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
DUKO SKULE:
(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni du devas dividi!
HÅKON:
Tion Vi kuraĝas diri al mi!
DUKO SKULE:
Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON:
Eble estas Via intenco –
DUKO SKULE:
Aŭskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al mi la dek ŝipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan reĝolandon, sen impostoj kaj kontribuaĵoj al Vi. Norvegio estis antaŭe dividita en du regnojn; – ni volas neperfide kune stari –
HÅKON:
Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiaĵon!
DUKO SKULE:
Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!
HÅKON:
Ĉiu senarba insuleto estas ŝtono en la konstruaĵo, kiun starigis Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, kion ili kunligis? Neniam!
DUKO SKULE:
Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn laŭvice! Vi regis longe; nun mia tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; – mi volas esti reĝo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon ĝis Vi revenos hejmen, estri kaj gvidi ĉion al la plej bona; – estas streĉige kaj fortoŝtele ĉiam sidi garde. Håkon, ĉu Vi aŭdas, – tri jarojn laŭvice; ni interŝanĝu la kronon!
HÅKON:
Ĉu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?
DUKO SKULE:
Neniu krono estas tro vasta por mi!
HÅKON:
Rajto de Dio kaj voko de Dio bezoniĝas por porti la kronon.
DUKO SKULE:
Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?
HÅKON:
Por tio mi havas la verdikton de Dio.
DUKO SKULE:
Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, – tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! – Vi ne volas dividi la reĝan potencon? Nu ja – do ni elektu la lastan rimedon; – Håkon, ni du luktu unu kontraŭ la alia, viro kontraŭ viro, per pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!
HÅKON:
Ĉu Vi parolas serioze, sinjoro?
DUKO SKULE:
Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!
HÅKON:
Do estas malgranda espero por savo de Via animo.
DUKO SKULE:
Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!
HÅKON:
Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la reĝan tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La reĝa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri ŝtupojn alte super la planko: – abomene, abomene, – se tio estus esti reĝo, mi ĵetus la tutan reĝecon en Vian ĉapelon, kiel oni ĵetas obolon al almozpetanto.
DUKO SKULE:
Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj juĝas min tiel!
HÅKON:
Vi havas ĉiujn donacojn de la animo, saĝeco kaj kuraĝo; Vi estas kreita por stari plej proksime al la reĝo, sed ne esti reĝo mem.
DUKO SKULE:
Tion ni volas nun provi!
HÅKON:
Nomu unu solan reĝan verkon, kiun Vi faris en ĉiuj tiuj jaroj kiam Vi regis por mi! Ĉu la Bagloj aŭ la Ribbungoj iam estis pli potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabiĝis de ribelantaj aroj; – ĉu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj sensperta, kiam mi prenis la regadon; – vidu min – ĉio falis subiĝe, kiam mi fariĝis reĝo; ne plu estas Bagloj, neniuj Ribbungoj!
DUKO SKULE:
Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; ĉar en tio la danĝero estas plej granda. Aro devas stari kontraŭ aro, postulo kontraŭ postulo, landparto kontraŭ landparto, se la reĝo estu la plej potenca. Ĉiu vilaĝaro, ĉiu parencaro devas aŭ lin bezoni aŭ timi lin. Se Vi forigos ĉiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi mem.
HÅKON:
Kaj Vi volas esti reĝo, – Vi, kiu juĝas tiel? Vi povus fariĝi taŭga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis Vin, kaj ĝin Vi ne komprenas. Ĉu Vi ne vidas, ke la norvega regno, kiel Harald kaj Olaf starigis ĝin, nur estas komparebla kun preĝejo, kiu ankoraŭ ne estas konsekrita? La muroj altiĝas kun fortaj kolonoj, la tegmenta volbo streĉas sin vaste supre, la turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta animo de Dio ne estas enspirita enen en ĝin; ĝi ankoraŭ ne ricevis konsekron. – Mi volas alporti la konsekron! Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo. Trondhejmano staris kontraŭ Vikenano, Egdo kontraŭ Hordo, Håleygo kontraŭ Sygno; ĉiuj fariĝu de nun nur unu, kaj ĉiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! Tio estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn ŝultrojn; tio estas la faro, kiun faru nun la reĝo de Norvegio. Tiun faron, duko, ĝin mi pensas, ke Vi lasas kuŝi, ĉar certe, Vi ne kapablas.
DUKO SKULE:
(frapita) Kunigi –? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, – tutan Norvegion –? (dubema) Neeblas! Tiaĵon neniam rakontis la Norvega sagao!
HÅKON:
Por Vi tio estas nefarebla; ĉar Vi kapablas nur fari la malnovan sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko fendi la nubojn.
DUKO SKULE:
(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, – veki ĝin tiel ke ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo, Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon sur mian kapon!
HÅKON:
Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto!
DUKO SKULE:
Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf!
HÅKON:
Kiu verku tion?
DUKO SKULE:
Mi, se neniu alia.
HÅKON:
Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ.
DUKO SKULE:
Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
HÅKON:
(montras al la pordo) Iru, sinjoro, – kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere.
DUKO SKULE:
(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
HÅKON:
(post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. – Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraŭ la volon de la ĉielo, – ĉar la ĉielo ja multe faris por mi.
DAGFINN BONDE:
(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe elpensas malbonon.
HÅKON:
Kion vi diras?
DAGFINN BONDE:
Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas sufiĉe certe.
HÅKON:
Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
DAGFINN BONDE:
Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos tingo surŝipe.
DAGFINN BONDE:
Vi eraras –! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
DAGFINN BONDE:
Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
HÅKON:
Ne, – estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min. Dio tion ne al li permesos, – Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele por mi ĝis nun. Nun mi devas havi pacon, nun mi ja estas komencanta! – Ankoraŭ mi malmulte faris; sed mi aŭdas la sentrompan voĉon de Dio voki en mi: Vi antaŭenigu grandan reĝan verkon en Norvegio.
GREGORIUS JONSSON:
(venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo!
HÅKON:
Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien?
GREGORIUS JONSSON:
Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; ĝis nun mi sekvis la dukon; nun mi ne plu kuraĝas sekvi lin.
HÅKON:
Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON:
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.
HÅKON:
Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON:
Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; – do sciu – (kaptas lian brakon kaj flustras)
HÅKON:
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON:
Dio donu ke mi farus.
HÅKON:
Neaŭdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON:
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON:
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.
(Gregorius Jonsson eliras.)
HÅKON:
(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la ĉambro de Margrete, frapas, kaj daŭre paŝadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (daŭre paŝadas tien kaj reen)
MARGRETE:
(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Ĉu estas vi?
HÅKON:
Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE:
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.
HÅKON:
Aliaĵon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE:
Kio okazis?
HÅKON:
Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj novaĵoj.
MARGRETE:
(time) Kiun novaĵon, Håkon?
HÅKON:
Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.
MARGRETE:
Du reĝoj en Norvegio! – Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON:
Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.
MARGRETE:
Ho, Dio, vi ĉiopova –! (falglitas sur la benkon, kovras la vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON:
Du reĝoj en la lando!
MARGRETE:
Mia edzo unu, – kaj mia patro la alia!
HÅKON:
(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. – Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li atingos al Nidaros!
MARGRETE:
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON:
Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!
MARGRETE:
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON:
Via patro –; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol ĉiuj aliaj malamikoj; – Dio, Dio, – kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?
VOĈO DE INGA:
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON:
(kun krio) Mia patrino!
MARGRETE:
(eksaltas) Inga!
HÅKON:
(rapidas al la pordo kaj malfermas; Inga sidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas!
INGA:
(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
HÅKON:
(suprenlevas ŝin) Venu – envenu; ĉi tie estas hele kaj varme!
INGA:
Ĉu mi rajtas enveni al vi!
HÅKON:
Ni neniam plu disiĝos.
INGA:
Mia filo – mia reĝo, – Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi ne povis tiel disiĝi de vi!
HÅKON:
Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, – mia patrino, – mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo.
MARGRETE:
(ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras proksime al vi?
HÅKON:
Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi!
DAGFINN BONDE:
(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis!
HÅKON:
(ridetas fidoplene, dum li premas Margrete kaj Inga firme al si) Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, – kaj li certe kapablas!
KURTENO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.