La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA POSTLASITAJ PAPEROJ DE LA KLUBO PIKVIKA

Aŭtoro: Charles Dickens

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7

Kiel sinjoro Vinklo, anstataŭ celi la kolombon kaj mortpafi la korvon, celis la korvon kaj vundis la kolombon; kiel la Dingledela kriketa klubo ludis kontraŭ Tut-mageltono, kaj kiel Tut-mageltono vespermanĝis je kosto de Dingledelo; kun aliaj aferoj interesaj kaj instruaj.

La lacigaj aventuroj de la tago aŭ la dormiga influo de la pastra rakonto tiel forte efikis al la dormemaj tendencoj de sinjoro Pikviko ke, malpli ol kvin minutojn post kiam oni gvidis lin al lia komforta dormoĉambro, li profunde kaj sensonĝe endormiĝis, el kio lin vekis nur la matena suno ĵetanta siajn helajn radiojn riproĉeme en la ĉambron. Sinjoro Pikviko neniel estis malenergiulo; kaj li saltis el la lito kvazaŭ arda batalisto el sia tendo.

“Agrabla, agrabla regiono”, suspiris la entuziasmulo malfermante sian latisan fenestron. “Kiu volus vivi rigardante de tago al tago brikojn kaj ardezojn, post kiam li spertis la influon de sceno kia la jena? Kiu volus daŭrigi ekziston tie, kie la solaj bovoj estas bovloj kamenaj; nenio pensigas pri Pan krom pandemonio; oni rikoltas ne grenon sed ŝtonojn? Kiu tolerus vivtreniĝon en tia loko? Kiu, mi demandas, tolerus tion?” kaj enketinte solecon laŭ la plej aprobataj precedencoj, iom longe, sinjoro Pikviko elŝovis sian kapon tra la fenestro kaj ĉirkaŭrigardis.

La riĉa dolĉa odoro de fojnstakoj leviĝis al lia ĉambra fenestro; la cent parfumoj de la eta florĝardeno sube bonodorigis la ĉirkaŭan aeron; la profunde verdaj paŝtejoj brilis je la matena roso helanta sur ĉiu folio tremanta en la milda aero: kaj la birdoj kantis kvazaŭ ĉiu brila rosero estus por ili fonto de inspiro. Sinjoro Pikviko falis en sorĉan kaj frandindan revon.

“Saluton!” estis la sono, kiu elrevigis lin.

Li rigardis dekstren, sed li vidis neniun; liaj okuloj vagis maldekstren, kaj trapikis la vidkampon; li gapis en la ĉielon, sed ne tie oni vokis lin; kaj poste li faris tion, kion ordinara menso tuj farus — li rigardis al la ĝardeno, kaj tie li vidis sinjoron Vardlo.

“Kiel vi fartas?” diris tiu bonhumora individuo, senspira pro sia propra antaŭvido de plezuro. “Mateno bela, ĉu ne vere? Mi ĝojas vidi vin tiom frue vekiĝinta. Descendu rapide kaj elvenu. Mi atendos vin ĉi tie”.

Dua invito ne necesis al sinjoro Pikviko. Dek minutoj sufiĉis por la kompletigo de lia sinvestado, kaj fine de tiu tempo li staris apud la maljuna sinjoro.

“Ha!” diris sinjoro Pikviko siavice, vidante ke lia kunulo estis armita per pafilo, kaj ke alia kuŝis preta sur la herbo. “Kio estas okazonta?”

“Nu, via amiko kaj mi”, respondis la gastiganto, “iros pafi frugilegojn antaŭ la matenmanĝo. Li estas tre kompetenta pafemulo, ĉu ne?”

“Mi aŭdis lin diri, ke li tre kompetentas”, respondis sinjoro Pikviko, “sed mi neniam vidis lin celi al io”.

“Nu”, diris la gastiganto, “mi ŝatus, ke li venu. Joĉjo… Joĉjo!”

La grasa knabo, kiu influite de la matena ekscito ne aspektis pli ol trikvarone dormanta, elvenis el la domo.

“Supreniru voki la sinjoron, kaj diru al li, ke li trovos min kaj sinjoron Pikviko en la frugilegejo. Gvidu la sinjoron tien; ĉu vi aŭdas?”

La knabo foriris por plenumi sian komision; kaj la gastiganto, portante ambaŭ pafilojn kvazaŭ dua Robinsono Kruso, iris la antaŭa el la ĝardeno.

“Jen la loko”, diris la maljuna sinjoro, paŭzante post kelkminuta promeno en arba avenuo. La informo ne necesis, ĉar la senĉesa grakado de la sensciaj frugilegoj sufiĉe indikis ilian ĉeeston.

La maljuna sinjoro kuŝigis unu pafilon sur la teron, kaj ŝargis la alian.

“Jen ili venas”, diris sinjoro Pikviko; kaj dum li parolis la figuroj de sinjoro Tupmano, sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo aperis en la foro. La grasa knabo, ne tute certa pri kiu sinjoro oni petis lin alvoki, kun aparta sagaco kaj por malhelpi eblecon de eraro, alvokis ilin ĉiujn.

“Venu rapide”, kriis la maljuna sinjoro, alparolante sinjoron Vinklo. “Tia entuziasmulo kia vi devis antaŭlonge ellitiĝi, eĉ por bagatela afero, kia la nuna”.

Sinjoro Vinklo respondis per trudita rideto, kaj levis la liberan pafilon kun vizaĝesprimo kian supozeble vidigus metafizika frugilego, influita de antaŭsento pri sia okazonta morto violenta. Tio eble estis entuziasmo, sed ĝi rimarkinde similis mizeron.

La maljuna sinjoro kapsignis; kaj du ĉifonaj knaboj, kiuj estis postenigitaj tie sub komando de l’ juna Lamberto*, senprokraste komencis surgrimpi du el la arboj.

“Kion celas tiuj junuloj?” demandis sinjoro Pikviko abrupte.

Li estis iom alarmita, ĉar li ne tute certis pri ebleco, ke la malprospero de la agrikultura fako, pri kiu li ofte aŭdis sufiĉe multe, devigis knabetojn de l’ kamparo vivteni sin danĝere kaj hazarde prezentante sin kiel celojn por senspertaj sportantoj.

“Nur komenci la ludon”, respondis sinjoro Vardlo, ridante.

“Nur kion?” demandis sinjoro Pikviko.

“Nu, klarlingve, timigi la frugilegojn”.

“Ho, ĉu nur tion?”

“Vi estas kontenta, ĉu?”

“Tute”.

“Bone. Ĉu mi komencu?”

“Bonvolu”, diris sinjoro Vinklo, ĝoja pri ajna prokrasto.

“Staru flanken do. Nun ek al”.

La knabo kriis, kaj skuis branĉon surhavantan neston. Seso da junaj frugilegoj laŭte konversaciintaj elflugis por demandi, kio okazas. Responde pafis la maljuna sinjoro. Suben falis unu birdo, kaj la ceteraj forflugis.

“Levu ĝin, Joĉjo”, diris la maljuna sinjoro.

Vidiĝis rideto sur la vizaĝo de la junulo, dum li antaŭeniris. Malprecizaj imagoj pri frugilega pasteĉo traflosis lian fantazion. Li ridis, kiam li retroiris kun la birdo — tiu estis grasa specimeno.

“Nu, sinjoro Vinklo”, diris la gastiganto, reŝargante la propran pafilon. “Pafu libere”.

Sinjoro Vinklo antaŭeniris kaj celis sian pafilon. Sinjoro Pikviko kaj ties amikoj kaŭris senintence por eviti damaĝon pro la peza falaĵo da frugilegoj, kiun ili nepre atendis okazonta pro la detrua paftubo de sia amiko. Sekvis solena paŭzo… krio… flugilbatado… mallaŭta klako.

“Ha!” diris la maljuna sinjoro.

“Ĉu ĝi ne pafas?” demandis sinjoro Pikviko.

“Mispafo”, diris sinjoro Vinklo, kiu estis tre pala: probable pro desapontiĝo.

“Strange”, diris la maljuna sinjoro, prenante la pafilon. “Neniam antaŭe spertis mispafon iu el ili. He, mi tute ne vidas la prajmon”.

“Benatu mia animo”, diris sinjoro Vinklo. “Konfesinde mi forgesis pri la prajmo!”

La etan mankon oni korektis. Sinjoro Pikviko denove kaŭris. Sinjoro Vinklo antaŭenpaŝis kun mieno firma kaj rezoluta; kaj sinjoro Tupmano rigardis de malantaŭ arbo. La knabo kriis; kvar birdoj elflugis. Sinjoro Vinklo pafis. Aŭdiĝis kriĉo de homo — ne de frugilego — en korpa dolorego. Sinjoro Tupmano estis savinta la vivojn de multnombraj senofendaj birdoj, ricevinte porcion de la municio en sia brako maldekstra.

Estus neeble priskribi la konfuzon kiu sekvis. Rakonti kiel sinjoro Pikviko en la unuaj ondiĝoj de sia emocio nomis sinjoron Vinklo “Sentaŭgulo!”; kiel sinjoro Tupmano kuŝis plata sur la tero; kaj kiel sinjoro Vinklo genuis terurite apud li; kiel sinjoro Tupmano vokis distrite per iu ina antaŭnomo, kaj poste malfermis unu okulon, kaj poste la duan, kaj poste refalis malantaŭen kaj fermis ambaŭ; — ĉio ĉi estus tiel malfacile priskribebla detale, kiel estus pentri la poioman rekonsciiĝon de la misfortuna persono, la bandaĝadon de lia brako per poŝtukoj, kaj lian malrapidan rekondukon subtenate de la brakoj de liaj maltrankvilaj amikoj.

Ili proksimiĝis al la domo. La sinjorinoj troviĝis ĉe la ĝardenpordo, atendante ilian alvenon kaj sian matenmanĝon. La fraŭlina onklino aperis; ŝi ridetis kaj gestis, ke ili marŝu pli rapide. Estis evidente, ke ŝi scias nenion pri la malfeliĉa okazaĵo. La kompatinda! Vere estas momentoj, kiam nescio estas efektiva kontento.

Ili pliproksimiĝis.

“Nu, kio ja ĝenas la maljunan sinjoreton?” diris Izabela Vardlo. La fraŭlina onklino malatentis la komenton; ŝi supozis ĝin aludo al sinjoro Pikviko. Al ŝiaj okuloj Tresio Tupmano estas junulo; ŝi rigardis liajn jarojn per lupeo malgrandiga.

“Ne timu”, alvokis la maljuna gastiganto, timante alarmi siajn filinojn. La eta societo tiel komplete ĉirkaŭis sinjoron Tupmano, ke tiuj ankoraŭ ne povis klare vidi la naturon de la akcidento.

“Ne timu”, diris la gastiganto.

“Kio okazis?” kriĉis la sinjorinoj.

“Al sinjoro Tupmano okazis eta akcidento; jen ĉio”.

La fraŭlina onklino eligis pikan kriĉon, histerie ekridis, kaj falis malantaŭen sur la brakojn de siaj nevinoj.

“Ĵetu sur ŝin iom da malvarma akvo”, diris la maljuna sinjoro.

“Ne, ne”, murmuris la fraŭlina onklino, “mi jam pli bonfartas. Bela, Emilia — kuraciston! Ĉu li vundiĝis?.. Ĉu li estas mortinta?.. Ĉu li… ha, ha, ha!”

La fraŭlina onklino eksplodis je konvulsio numero du de histeria ridado kun intermitaj kriĉoj.

“Trankviliĝu”, diris sinjoro Tupmano, emociita preskaŭ ĝislarme de tiu simpatiesprimo pro liaj suferoj. “Kara, kara sinjorino, trankviliĝu”.

“Tiu voĉo estas lia!” ekkriis la fraŭlina onklino; kaj fortaj simptomoj de konvulsio numero tri senprokraste evoluigis sin.

“Ne agitiĝu, mi petegas vin, plej kara sinjorino”, diris sinjoro Tupmano kalmige. “Mi tre malmulte vundiĝis, mi certigas vin”.

“Do vi ne estas mortinta!” eligis la histeriulino. “Ho, diru, ke vi ne estas mortinta!”

“Ne stultumu, Raĥaela”, enmetis sinjoro Vardlo, iom pli krude ol konvenis al la poezieca naturo de la sceno. “Kiom diable utilas, ke li diru sin nemortinta?”

“Ne, ne, mi ne estas mortinta”, diris sinjoro Tupmano. “Mi bezonas nenies helpon krom la via. Permesu, ke mi apogu min per via brako”. Li aldonis flustre: “Ho, Fraŭlino Raĥaela!”

La agitita damo proksimiĝis, kaj proponis sian brakon. Ili turnis sin en la matenmanĝan ĉambreton. Sinjoro Tresio Tupmano malferoce premis ŝian manon al siaj lipoj, kaj sinkis sur la kanapon.

“Ĉu vi svenemas?” demandis la maltrankvila Raĥaela.

“Ne”, diris sinjoro Tupmano. “Estas nenio. Mi pli bone fartos baldaŭ”. Li fermis siajn okulojn.

“Li dormas”, murmuris la fraŭlina onklino. (Liaj vidorganoj jam estis fermitaj preskaŭ dudek sekundojn.) “Kara… kara… sinjoro Tupmano!”

Sinjoro Tupmano salte stariĝis.

“Ho, diru denove tiujn vortojn!” li ekkriis.

La damo ektikis.

“Espereble vi ne aŭdis ilin?” ŝi diris embarasite.

“Ho jes, mi aŭdis!” respondis sinjoro Tupmano, “ripetu ilin. Se vi deziras, ke mi rekonsciiĝu, ripetu ilin”.

“Ĉit!” diris la damo. “Mia frato”.

Sinjoro Tresio Tupmano reokupis sian antaŭan pozicion; kaj sinjoro Vardlo, kune kun kuracisto, envenis la ĉambron.

La brako estis ekzamenita, la vundo estis bandaĝita kaj difinita kiel tre malgrava; kaj kiam la mensoj de la societo estis tiel trankviligitaj, oni eksatigis siajn apetitojn kun mienoj, al kiuj estis redonitaj esprimoj de feliĉo. Nur sinjoro Pikviko estis silenta kaj sinretena. Dubon kaj malfidon vidigis lia vizaĝo. Lia fido pri sinjoro Vinklo estis skuita — skuegita — per la matenaj okazaĵoj.

“Ĉu vi ludas kriketon?” demandis sinjoro Vardlo al la tiraljoro.

Alian fojon sinjoro Vinklo respondus jese. Li konsciis la delikatecon de sia situacio, kaj modeste respondis:

“Ne”.

“Ĉu vi, sinjoro?” demandis sinjoro Snodgraso.

“Iam mi estis ludanto”, respondis la gastiganto; “sed mi jam rezignis pri tio. Mi pagas kotizon al la ĉi-tiea klubo, sed mi ne ludas”.

“Grava matĉo okazos hodiaŭ, ĉu ne vere”, diris sinjoro Pikviko.

“Jes”, respondis la gastiganto. “Kompreneble vi ŝatus spekti ĝin”.

“Mi, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ŝatas spekti ĉiujn sportojn, kiujn oni povas sendanĝere partopreni, kaj ĉe kiuj la maltrafaj rezultoj de malspertuloj ne endanĝerigas homajn vivojn”.

Sinjoro Pikviko paŭzis, kaj rigardadis senĉese sinjoron Vinklo, kiu kuntiriĝis pro la serĉema atento de sia estro. Post kelkaj minutoj la grandiozulo forturnis siajn okulojn, kaj aldonis:

“Ĉu ni prave lasus nian vunditan amikon al prizorgo de la damoj?”

“Ne eblus lasi min en manoj pli kapablaj”, diris sinjoro Tupmano.

“Tute ne eblus”, diris sinjoro Snodgraso.

Do estis decidite, ke sinjoron Tupmano oni lasos hejme prizorgatan de la virinoj; kaj ke la ceteraj gastoj, gvidate de sinjoro Vardlo, aliros la lokon kie okazos tiu lertomontrado, kiu vekis la tutan Mageltonon el ĝia torporo kaj inokulis Dingledelon per febra ekscitiĝo.

Pro tio ke ilia promenejo, kiu longis ne pli ol du mejlojn, trapasis ombrumitajn vojetojn kaj izolajn padojn, kaj ĉar ilia interparolado temis pri la ĉarma scenaro, kiu ĉirkaŭis ilin ĉiuflanke, sinjoro Pikviko preskaŭ bedaŭris la uzitan rapidecon, kiam li trovis sin sur la ĉefstrato de la urbo Mageltono.

Ĉiu havanta topografian emon tre bone scias, ke Mageltono estas urbo jure rekonata, kun urbestro, burĝoj kaj honoraj civitanoj; kaj ĉiu studinto de la alparoloj de la urbestro al la honoraj civitanoj, aŭ de la honoraj civitanoj al la urbestro, aŭ de ambaŭ al la burĝoj, aŭ de ĉiuj tri al la parlamento, el tio lernis kion ili devis scii anticipe, ke Mageltono estas antikva kaj lojala burgo, kuniganta energian subtenon de kristanaj principoj kun senlaca ligateco al la rajtoj komercaj. Por tiujn vidigi, la urbestro, burĝaro kaj ceteraj civitanoj prezentis diversokaze ne malpli ol mil kvarcent dudek petskribojn kontraŭ daŭrigo de nigrula sklaveco en eksterlando, — kaj saman nombron kontraŭ ajna entrudiĝo en la enlandan fabriksistemon; sesdek ok favore al vendado de postenoj en la eklezio, kaj okdek ses favore al malpermeso de dimanĉa komercado surstrate.

Sinjoro Pikviko staris sur la ĉefstrato de tiu meritoplena urbo kaj rigardis kun scivolema mieno, al kiu ne mankis intereso, la ĉirkaŭajn objektojn. Vidiĝis aperta placo por la foiro; kaj meze de ĝi granda gastejo kun ŝildofosto montranta objekton tre oftan en arto sed malofte renkontatan en la naturo — nome, bluan leonon kun tri kurbaj kruroj en la aero, sin ekvilibrigantan sur la ekstrema pinto de la meza ungego sur la kvara piedo. En la vidkampo troviĝis oficejo de aŭkciisto-fajrasekuristo, grenvendejo, tolaĵvendejo, selfarejo, distilejo, spicistejo, kaj ŝuvendejo — tiu lasta varejo estis utiligata ankaŭ por distribuado de ĉapoj, ĉapeloj, vestaĵoj, katunaj ombreloj kaj utilaj informoj. Vidiĝis ruĝbrika domo kun malgranda pavimita korto antaŭe, kiu rekoneble apartenis al la advokato; kaj vidiĝis, cetere, alta ruĝbrika domo kun ĵaluzioj kaj granda latuna nomtabulo sur kiu estis bone legebla anonco, ke ĝi apartenas al la kuracisto. Kelkaj knaboj sin direktis al la kriketludejo: kaj du-tri butikistoj starantaj en la butikaj enirejoj aspektis kvazaŭ ili tre volonte sin direktus samloken, kion ili efektive povintus fari ne perdante tial tre multe da komerco. Sinjoro Pikviko, paŭzinte por fari tiujn observojn, prinototajn je okazo pli konvena, rapidis reatingi siajn amikojn, kiuj jam forturniĝis de la ĉefstrato kaj vidis la batalkampon.

La golejoj estis starigitaj, kaj ankaŭ tendega duopo kie la konkurantaroj ripozu kaj refreŝiĝu. La ludo ankoraŭ ne komenciĝis. Du-tri dingledelanoj, kaj tut-mageltonanoj, amuziĝis majestmiene ĵetante pilkon senzorge de mano al mano; kaj pluraj aliaj sinjoroj vestitaj same kiel ili en pajlaj ĉapeloj, flanelaj jakoj, kaj blankaj pantalonoj — kostumo en kiu ili tre aspektis kiel amatoraj ŝtonmasonistoj — lokiĝis ĉirkaŭ la tendoj, al unu el kiuj kondukis la partion sinjoro Vardlo.

Plurdekoj da “Kiel-vi-fartas?” salutis la alvenon de la maljuna sinjoro; kaj ĝenerala levado de pajlaj ĉapeloj kaj antaŭenkliniĝo de flanelaj jakoj sekvis la prezentadon de liaj gastoj kiel sinjoroj el Londono, kiuj tre deziras spekti la okazaĵojn de la tago, kiujn, — li ne dubas, — ili treege ĝuos.

“Prefere enpaŝu la tendegon, ŝajnas al mi, sinjoro”, diris unu tre korpulenta sinjoro, kies korpo kaj kruroj aspektis kiel duono de giganta rulaĵo da flanelo starigita sur duopo da plenblovitaj kusenkovriloj.

“Tion vi trovos pli agrabla, sinjoro”, urĝis alia korpulentulo, kiu forte similis la alian duonon de la menciita flanelrulaĵo.

“Vi tre afablas”, diris sinjoro Pikviko.

“Ĉi tien”, diris la unua parolinto. “Ĉi tie oni noĉas* — temas pri la plej taŭga loko sur la tuta kampo”; kaj la kriketludonto, anhelante antaŭen, kondukis ilin al la tendo.

“Bonega ludo — vigla sporto — bela ekzerciĝo — tre”, estis la vortoj, kiuj trafis la orelojn de sinjoro Pikviko kiam li eniris la tendon; kaj la unua vidiĝis al liaj okuloj lia verdvestita amiko de la Roĉestera diliĝenco kiu paroladis, ne malmulte ĝojigante kaj edifante elektitan rondon da elektitoj el Tut-mageltono. Liaj vestaĵoj estis iom plitaŭgigitaj, kaj li surhavis botojn; sed li estis nemiskonebla.

Tiu fremdulo tuj rekonis siajn amikojn, impetis antaŭen kaj kaptinte la manon de sinjoro Pikviko, trenis lin al seĝo laŭ sia kutima senhezito, la tutan tempon parolante kvazaŭ la tuta organizado okazis sub lia aparta patronado kaj instrukcioj.

“Ĉi tien — ĉi tien — bonega amuziĝo — multe da biero — okshoftoj da; tranĉaĵoj da bovaĵo — kastritaj bovoj; mustardo — laŭ furgonŝarĝoj; glora tago — sidiĝu — sentu vin hejme — ĝojas revidi vin — tre”.

Sinjoro Pikviko laŭordone sidiĝis, kaj ankaŭ sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso obeis la instrukciojn de sia mistera amiko. Sinjoro Vardlo spektis tion, silente mirante.

“Jen sinjoro Vardlo — unu el miaj amikoj”, diris sinjoro Pikviko.

“Amiko via! — Kara sinjoro, kiel vi fartas? — Amiko de amiko mia — donu al mi la manon, sinjoro”.

La fremdulo kaptis la manon de sinjoro Vardlo kun la tuta fervoro de proksima intimeco multjara, kaj poste retroiris unu-du paŝojn kvazaŭ por plene trarigardi lian vizaĝon kaj lian figuron, kaj poste manpremis lin denove, se eble pli varme ol antaŭe.

“Nu, kaj kiamaniere vi trafis ĉi tien?” diris sinjoro Pikviko, kun rideto en kiu bonkoreco baraktis kontraŭ surpriziĝo.

“Vidu”, respondis la fremdulo, “gastante en la Krono — Krono en Mageltono — renkontis societon — flanelaj jakoj — blankaj pantalonoj — anĉovaj sandviĉoj — rostitaj renoj — bonegaj homoj — gloraj”.

Sinjoro Pikviko sufiĉe bone sciis la stenografian sistemon de la fremdulo por kompreni laŭ tiu rapida kaj sporada komuniko, ke li iel starigis konatecon kun la tut-mageltonanoj, kiun li evoluigis, laŭ maniero propra al si, ĝis tiu kvanto da kamaradeco je kiu povas esti facile fondita ĝenerala invito. Lia scivolo estis tial kontentigita, kaj surmetinte la okulvitrojn li pretigis sin por spekti la ludon, kiu ĵus komenciĝis.

Tut-mageltono estis la unuaj batontoj; kaj la intereso intensiĝis kiam sinjoro Damkinzo kaj sinjoro Podro, du el la plej famaj anoj de tiu tre distinginda klubo, marŝis batil-en-mane al siaj respektivaj golejoj. Sinjoro Lufeo, la plej elstara ornamaĵo de Dingledelo, estis elektita por pilki kontraŭ la timinda Damkinzo, kaj sinjoro Stragelzo estis elektita por plenumi la saman bonkoraĵon kontraŭ la ĝis tiam nevenkita Podro. Pluraj ludantoj estis starigitaj por “gardi” en diversaj lokoj sur la kampo, kaj ĉiu el ili kreis al si la ĝustan sintenon per metado de po unu mano sur ĉiu genuo kaj per profunda kliniĝo kvazaŭ li pretigus sian dorson por komencanto en ŝafsaltado. Ĉiuj regulaj ludantoj faras simile; — efektive estas ĝenerale supozate, ke tute maleblas gardi ĝuste en ajna alia pozicio.

La ludgvidistoj estis postenitaj malantaŭ la golejoj; la registrantoj pretiĝis por noĉi la poentojn; senspira silento sekvis. Sinjoro Lufeo retroiris kelkajn paŝojn malantaŭ la golejo de la pasiva Podro, kaj premis la pilkon al sia dekstra okulo dum kelkaj sekundoj. Damkinzo memfide atendis ĝian alvenon kun okuloj fiksitaj al la moviĝoj de Lufeo.

“Lud’!” subite kriis la batanto.

La pilko flugis el lia mano rekte kaj rapide al la meza paliseto de la golejo. La singarda Damkinzo estis atenta; ĝi falis sur la ekstremon de la batilo, kaj forsaltis foren super la kapoj de la gardantoj, kiuj ĵus kliniĝis sufiĉe malalten por ebligi ke ĝi superflugu ilin.

“Kuru… kuru… alian. — Nu, jam alĵetu ĝin — ale ĝin — haltu tie — alian — ne — jes — ne — ale ĝin, ale ĝin!”

Tiaj krioj sekvis la baton; kaj ĉe ties fino Tut-mageltono jam gajnis du poentojn. Ankaŭ Podro ne postrestis en meritado de laŭroj por garni sin kaj Mageltonon. Li baris la dubindajn ĵetojn, maltrafis la malbonajn, trafis la bonajn kaj sendis ilin fluge al ĉiuj partoj de la kampo. La gardantoj varmiĝis kaj laciĝis; la batantojn oni ŝanĝis kaj ili batadis ĝis doloris la brakoj; sed Damkinzo kaj Podro restis nevenkitaj. Se iu maljuneta sinjoro provis haltigi la pilkon, ĝi ruliĝis inter liaj kruroj aŭ forglitis inter la fingroj. Se iu sveltulo provis kapti ĝin, ĝi frapis lin sur la nazon kaj agrable resaltis duoble impete, dum la okuloj de la sveltulo larmpleniĝis kaj lia korpo tordiĝis angore. Se ĝi estis ĵetita rekte al golejo, Damkinzo jam alvenis tien antaŭ la pilko. Resume, kiam Damkinzo estis kapte eksigita, kaj Podro batil-trafe eksigita, Tut-mageltono jam noĉis kvindek kvar, dum la poentaro de la Dingledelanoj estis tiel manka kiel iliaj vizaĝesprimoj. La totalo estis tro granda por esti reatingita. Vane faris la avida Lufeo kaj la entuziasma Stragelzo ĉion sugestitan de la lerto kaj sperto por regajni la perdaĵon de Dingledelo en la batalo; — estis senutile; kaj frue dum la decidiga ludo cedis, kaj Dingledelo konfesis la superan bravecon de Tut-mageltono.

Intertempe la fremdulo manĝis, trinkis kaj parolis senĉese. Post ĉiu lerta bato li esprimis sian kontenton kaj aprobon de la batinto laŭ maniero tre degna kaj supereca, kiu sendube tre plaĉis al la koncerna persono; kaj pri ĉiu fuŝa kaptoprovo kaj ĉiu malsukcesa provo haltigi la pilkon, li lanĉis al la kapo de la koncerna individuo sian personan malaprobon per tiaj akuzoj kiaj “Ha, ha! Stupidulo”, “Aj, buterfingrulo”, “Fuŝulo”, “Blago” kaj tiel pluaj ekkrioj kiuj ŝajnis difini lin laŭ la opinio de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj plej elstara kaj nedubebla taksisto pri la tuta arto kaj mistero de la nobla kriketa ludo.

“Bonega ludo — brave ludite — kelkaj batoj admirindaj”, diris la fremdulo, kiam ambaŭ ludantaroj amase eniris la tendon fine de la ludo.

“Vi ludis kriketon, ĉu ne, sinjoro?” demandis sinjoro Vardlo, kiun ege amuzis lia parolemo.

“Ĉu ludis? Nepre faris — milfoje — ne ĉi tie — Okcidentaj Indioj — ekscita afero — arda tasko — tre”.

“Certe en tia klimato tio estis laboro varma”, komentis sinjoro Pikviko.

“Ĉu varma?” ruĝarda — brula — braĝa. Iam ludis ludon — unuopa golejo — amiko de la kolonelo — Kavaliro Tomaso Blazo — kiu akiris la plej multnombran poentaron. — Gajnis la rajton — la unua batado — je l’ sepa matene — ses indiĝenoj por gardi — ekbatis, restis batanta — fortega varmo — indiĝenoj ĉiuj svenis — forportitaj — mendis alian sesopon — ankaŭ svenis — forportis la kolonelon — ne konsentis cedi — fidela servanto — Kvanko Samba — lasta restanto — suno tiom varmega, batilo veziketiĝis, pilko haŭtbruligita bruniĝe — kvincent sepdek poentoj — iom elĉerpita — Kvanko kolektis lastan forton — trafis golejon — forbatis min — mi banis min kaj eliris, por vespermanĝi”.

“Kaj kio okazis pri kiel-li-nomiĝis, sinjoro?” demandis iu maljuna sinjoro.

“Ĉu Blazo?”

“Ne — la alia sinjoro.

“Ĉu Kvanko Samba?”

“Jes, sinjoro”.

“Kompatinda Kvanko — neniam refortiĝis — por mi daŭre ludis — por si sin fortrudis — mortis, sinjoro”.

Tiam la fremdulo ŝovis sian vizaĝon en brunan kruĉon, sed ĉu por kaŝi sian emocion, ĉu por sorbi ĝian enhavon, tion ni ne povas senhezite aserti. Ni scias nur, ke li subite paŭzis, enspiris longe kaj profunde, kaj spektis malaplombe kiam du el la ĉefaj membroj de la Dingledela klubo proksimiĝis al sinjoro Pikviko kaj diris:

“Ni intencas partopreni ordinaran vespermanĝon en la Blua Leono, sinjoro; ni esperas, ke vi kaj viaj amikoj aliĝos”.

“Kompreneble”, diris sinjoro Vardlo, “inter niaj amikoj ni inkluzivas sinjoron…” li rigardis al la fremdulo”.

“Tinto”, diris tiu multtalentulo, tuj kaptinte la aludon. “Tinto, Alfredo Tinto, sinjoro, el Neniu Halo, Nenie”.

“Mi nepre tre volonte”, diris sinjoro Pikviko.

“Ankaŭ mi”, diris sinjoro Alfredo Tinto, kroĉante unu brakon de sinjoro Pikviko kaj alian de sinjoro Vardlo, dum li flustris konfidence en la orelon de la unua sinjoro.

“Diable bona vespermanĝo — malvarma, sed bonega — engvatis ĉi-matene la ĉambron — kokidoj kaj pasteĉoj, kaj ĉio tia — agrablaj homoj, jenaj — ankaŭ bonkondutaj — tre”.

Ĉar nenio pli estis aranĝenda, la partio dise po du aŭ tri ekvagis en la urbon; kaj post malpli ol kvaronhoro ili estis sidiĝintaj en la granda salono de la gastejo Blua Leono, Mageltono — kie sinjoro Damkinzo prezidis kaj sinjoro Lufeo vicprezidis.

Okazis multege da parolado kaj klakado de tranĉiloj kaj forkoj kaj teleroj: multe da ĉirkaŭkurado far tri pezkapaj kelneroj, kaj rapida malapero de la solidaj nutraĵoj sur la tablo; al ĉiu unuopa ero de la konfuzo la sprita sinjoro Tinto anstataŭis minimune ses ordinarajn personojn. Kiam ĉiuj kiel eble plej finmanĝis, la tablotukon oni forigis, boteloj, glasoj kaj desertoj estis surtabligitaj; kaj la kelneroj eliris por “ordigi”, aŭ alivorte por akiri por propra privata utiligo kaj profito ĉiujn ajn restaĵojn de la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiujn ili sukcesis enmanigi al si.

Inter la ĝenerala zumo de ĝuo kaj konversacio kiu sekvis, troviĝis eta viro kun pufa Diru-nenion-al-mi, aŭ-mi-kontraŭdiros-vin speco de la mieno, kiu restis tre kvieta. De tempo al tempo li ĉirkaŭrigardis, kiam la konversacioj malstreĉiĝis, kvazaŭ li pripensus enŝovi ion tre gravan, kaj okaze eligante mallongan tuson neesprimeble grandiozan. Finfine, dum momento relative silenta, la etulo vokis per tre laŭta solena voĉo:

“Sinjoro Lufeo!”

Ĉiuj silentiĝis profunde senmove dum la alparolito respondis:

“Sinjoro!”

“Mi deziras direkti al vi kelkajn vortojn, sinjoro, se vi petos, ke la sinjoroj plenigu siajn glasojn”.

Sinjoro Tinto eligis patronecan “Aŭskultu, aŭskultu!”, kiun reeĥis la ceteraj ĉeestantoj; kaj post plenigo de la glasoj la Vicprezidanto vidigis mienon de saĝeco meze de kompleta atento, kaj diris:

“Sinjoro Staplo”.

“Sinjoro”, diris la etulo stariĝante, “mi deziras direkti tion, kion mi diros, al vi kaj ne al nia inda prezidanto, ĉar nia inda prezidanto estas certagrade — efektive grandgrade — la temo de tio, kion mi intencas diri, aŭ, mi diru prefere…”

“Aserti”, proponis sinjoro Tinto.

“Jes, aserti”, diris la etulo. “Mi dankas mian honorindan amikon, se li permesas, ke tiel mi nomu lin — (kvaro da ‘bone’, el kiuj unu certe de sinjoro Tinto) — pro la propono. Sinjoro, mi estas Delano — Dingledelano (huraoj). Mi ne rajtas pretendi la honoron esti ano de la loĝantaro de Mageltono; kiel mi ankaŭ, sinjoro, malkaŝe konfesas, ke mi ne avidas tiun honoron; kaj mi klarigos la kialon, sinjoro — (‘Aŭskultu!’); al Mageltono mi volonte agnoskas ĉiujn honorojn kaj distingojn, kiujn ĝi juste rajtas pretendi — tiuj estas tro multnombraj kaj tro bonkonataj, ke ili postulu de mi helpon aŭ listigon. Sed, sinjoro, dum ni memoras, ke Mageltono naskis iun Damkinzon kaj iun Podron, ni neniam forgesu, ke Dingledelo rajtas fanfaroni pri iu Lufeo kaj iu Stragelzo. (Laŭtaj huraoj.) Oni ne supozu, ke mi deziras malpliigi la meritojn de la unuaj sinjoroj. Sinjoro, mi envias la riĉaĵon de iliaj propraj sentoj ĉi-okaze. (Huraoj.) Ĉiu el miaj aŭskultantoj verŝajne konas la respondon eligitan de persono, kiu loĝis en barelo, al Imperiestro Aleksandro: ‘Se mi ne estus Diogeno’, li diris, ‘mi volus esti Aleksandro’. Mi eble rajtas imagi, ke tiuj sinjoroj diras, ‘Se mi ne estus Damkinzo, mi volus esti Lufeo; se mi ne estus Podro, mi volus esti Stragelzo’. (Entuziasmo.) Sed, sinjoroj de Mageltono, ĉu nur pro kriketo viaj samurbanoj estas elstaraj? Ĉu vi ne lernis pri Damkinzo kaj decidemo? Ĉu vi neniam lernis pri Podro kaj propraĵo? (Granda aplaŭdado.) Ĉu vi neniam, luktante por viaj rajtoj, liberoj kaj privilegioj, reduktiĝis, se nur momente, al hezitado kaj malespero? Kaj kiam vi estis tiel deprimita, ĉu la nomo Damkinzo ne reflamigis en via brusto la ĵus estingitan fajron; kaj ĉu vorto de tiu homo ne flamigis ĝin tiel arde, kvazaŭ ĝi neniam estingiĝus? (Granda huraado). Sinjoroj, mi petas ĉirkaŭigi per riĉa nimbuso da entuziasmaj huraoj la kunigitajn nomojn: ‘Damkinzo kaj Podro’”.

Tie la etulo silentiĝis, kaj tiam la ĉeestantaro komencis laŭtigon de voĉoj kaj pugnobaton de tabloj, kiuj daŭris pli-malpli senintermite dum la cetero de la vespero. Aliaj tostoj estis proponitaj. Sinjoro Lufeo kaj sinjoro Stragelzo, sinjoro Pikviko kaj sinjoro Tinto, ĉiu siavice estis la temo de senrezerva laŭdado; kaj ĉiu siavice redonis dankon pro la honoro.

Pro nia entuziasmo pri la nobla tasko al kiu ni dediĉis nin, ni spertus senton de fiero neesprimebla, kaj konscion pri faritaĵo meritanta senmortecon, de kiuj ni nun estas senigitaj, se ni povus elmeti antaŭ niaj ardaj legantoj etan resumon de tiuj paroladoj. Sinjoro Snodgraso, kiel kutime, skribis amasegon da notoj, kiuj sendube liverus informojn plej utilajn kaj valorajn, se la brula elokvento de la vortoj aŭ la febra influo de la vino ne estus malfirmigintaj la manon de tiu sinjoro, tiel ke lia skribo iĝis preskaŭ nelegebla, kaj lia stilo tute nekomprenebla. Pere de pacienca esplorado ni sukcese deĉifris kelkajn signojn, kiuj svage similas la nomojn de la parolintoj; kaj ni ankaŭ povas rimarki enskribon de kanto (supozeble kantita de sinjoro Tinto), en kiu la vortoj “bovlo”, “brilanta”, “rubena”, “hela” kaj “vino” ripetiĝas ofte kaj intermite. Ŝajnas al ni ankaŭ, ke ni povas deĉifri ĉe fino mem de la notoj iun malklaran aludon al “rostitaj ostoj”; poste la vortoj “malvarme” kaj “ekstere” vidiĝas; sed, pro tio ke eventuala hipotezo bazita sur ili necese apogiĝus al nura konjektado, ni ne emas okupiĝi pri ajnaj konjektoj, kiujn ili eble naskus.

Ni reiru do al sinjoro Tupmano; aldonante nur ke je kelkaj minutoj antaŭ la tiunokta mezo oni aŭdis la kunvenon de noblaj loĝantoj el Dingledelo kaj Mageltono kanti, tre senteme kaj emfaze, jenan belan kaj patosan nacian melodion:

Ne hejmen ĝis mateno,
Ne hejmen ĝis mateno,
Ne hejmen ĝis mateno,
ĝis veno de l’ taglum’.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.