La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA POSTLASITAJ PAPEROJ DE LA KLUBO PIKVIKA

Aŭtoro: Charles Dickens

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4

Kermesa tago kaj bivako. Pliaj novaj amikoj. Invito en la kamparon.

Multaj aŭtoroj vartas ne nur stultan sed efektive malhonestan rifuzemon agnoski la fontojn, el kiuj ili ĉerpis multajn valorajn informojn. Tian emon ni tute ne havas. Ni simple klopodas plenumi, laŭ maniero senriproĉa, la respondecajn devojn de niaj redaktoraj taskoj; kaj kiom ajn da ambicio ni eble spertus en alia konjunkturo pretendi aŭtorecon de tiuj ĉi aventuroj, estimo al la vero malpermesas, ke ni faru pli ol pretendi meriton pro ilia oportuna aranĝo kaj senpartia rakontado. La Pikvikaj paperoj estas nia Novrivera Akvorezervujo[19], kaj ni estas kompareblaj al la Novrivera Kompanio. Laborado de aliuloj kreis por ni grandegan rezervujon da gravaj faktoj. Ni nur provizas ilin, kaj ilin komunikas, pere de ĉi tiuj paĝoj, al mondo soifanta al Pikvikaj informoj.

Agante tiuspirite kaj persisteme daŭrigante laŭ nia decido agnoski niajn ŝuldojn al la aŭtoritatoj konsultitaj, ni malkaŝe diras, ke al la notkajero de sinjoro Snodgraso ni ŝuldas la detalojn registritajn en tiu ĉi kaj la sekvaj ĉapitroj — kiujn detalojn, jam trankviliginte nian konsciencon, ni nun elmetos sen plia komentario.

La tuta loĝantaro de Roĉestero kaj de la apudaj urboj ellitiĝis je frua horo en la posta mateno, en stato ekstreme aktiva kaj ekscitita. Granda inspektado estis okazonta ĉe la Paradejo. La manovrado far seso da regimentoj estis inspektota per la aglaj okuloj de la ĉefkomandanto, provizoraj fortikejoj estis konstruitaj, la citadelo estis atakota kaj kaptota, kaj mino estis eksplodigota.

Sinjoro Pikviko estis, kiel niaj legantoj eble konstatis per la mallonga eltiraĵo provizita de ni el lia priskribo de Ĉathamo, entuziasma admiranto de la armeo. Nenio povus pli ĝojigi lin, nenio povus akordiĝi tiel bone kun la aparta sentemo de ĉiu lia akompananto, ol tiu ĉi vidaĵo. Sekve ili baldaŭ ekpromenis, marŝante direkte al la agadscenejo, al kiu amasoj da homoj jam verŝiĝis el diversaj direktoj.

La aspekto de ĉio sur la Paradejo signis, ke la baldaŭa ceremonio estas ekstreme grandioza kaj grava. Sentineloj estis postenigitaj por konservi al la soldatoj la terenon, kaj servistoj sur la kanonejoj konservis lokojn por la sinjorinoj, kaj serĝentoj kuradis de loko al loko kun velenbinditaj libroj sub la brakoj, kaj kolonelo Buldero en plena soldata uniformo estis galopanta surĉevale jen tien jen alien kaj retroiganta sian ĉevalon inter la homojn, kaj prancanta kaj saltanta, kaj krianta plej alarmige, kaj tre raŭkiganta sian voĉon kaj tre ruĝiganta sian vizaĝon, sen iu ajn konstatebla kialo aŭ motivo. Oficiroj kuradis antaŭen kaj malantaŭen, unue komunikante al kolonelo Buldero, poste ordonante al serĝentoj kaj poste tute forkurante. Eĉ senranguloj mem rigardis de post siaj glazuritaj koltukoj kun mieno de mistera soleno, kiu sufiĉe anoncis la specialecon de la okazaĵo.

Sinjoro Pikviko kaj liaj tri kunuloj stariĝis en la frontvico de la homamaso kaj pacience atendis la komenciĝon de la programo. La amasego plidensiĝis ĉiumomente, kaj iliaj devigitaj klopodoj reteni sian atingitan situon sufiĉe kroĉis ilian atenton dum la sekvaj du horoj. Unufoje okazis subita premado de malantaŭe, kaj tiam sinjoro Pikviko estis abrupte puŝita antaŭen je kelkaj metroj laŭ grado de rapido kaj elasteco ege nekonvenaj al la kutima graveco de lia konduto. Alifoje aŭdiĝis de antaŭe peto “stari malantaŭen”, kaj tiam musketa kolbo estis aŭ faligita sur piedfingron de sinjoro Pikviko por memorigi lin pri la peto, aŭ ŝovita al lia brusto por certigi la plenumon. Poste kelkaj ŝercemuloj maldekstre, preminte flanken grupe kaj ŝovinte sinjoron Snodgraso ĝis la lasta ekstremo de homa torturado demandis scii “kien li supozis ŝovi sin”; kaj kiam sinjoro Vinklo finesprimis sian grandan indigniĝon pri tiu neprovokita atako, iu persono malantaŭe frapis lian ĉapelon sur liajn okulojn kaj petis la komplezon, ke li enpoŝigu sian kapon. Tiuj kaj aliaj praktikaj spritaĵoj kune kun la neklarigebla foresto de sinjoro Tupmano (kiu subite malaperis kaj nenie troveblis) igis ilian situon entute iom pli malkomforta ol plaĉa aŭ dezirinda.

Finfine trakuris la homamason tiu basa bruo multvoĉa, kiu kutime anoncas alvenon de ajna atenditaĵo. Ĉies okuloj turniĝis al la elira pordo. Post kelkaj momentoj da entuziasma antaŭplezuro, estis vidataj standardoj flirtantaj gaje en la aero, armiloj hele briletis en la sunlumo, spaliro post spaliro verŝiĝis sur la ebenaĵon. La soldatoj haltis kaj ordigis sin; komanda vorto trasonis la vicojn, aŭdiĝis ĝenerala krakego de muskedoj, kiam armiloj estis salutigitaj, kaj la ĉefkomandanto, akompanate de kolonelo Buldero kaj multaj oficiroj, galopetis antaŭen. La armeaj orkestroj ekmuzikis ĉiuj kune; la ĉevaloj stariĝis sur po du kruroj, galopetis retroen kaj ĉiudirekten flirtigis siajn vostojn; la hundoj bojis, la homamaso kriĉis, la soldatoj renormaliĝis, kaj nenio videblis ambaŭflanke en la tuta vidkampo krom longa perspektivo de ruĝaj jakoj kaj blankaj pantalonoj, fiksitaj kaj senmovaj.

Sinjoro Pikviko estintis tiom okupita per ŝanceliĝado kaj malimplikiĝo el inter la kruroj de ĉevaloj, ke li ne disponis sufiĉan trankvilon por observi la scenon antaŭ si, ĝis ĝi ekhavis la aspekton ĵus priskribitan. Kiam li finfine kapablis stari firme, liaj kontento kaj ĝojo estis senlimaj.

“Ĉu povas io esti pli admirinda aŭ plezuriga?” li demandis sinjoron Vinklo.

“Nenio”, respondis tiu sinjoro, kiu havis po malaltulon starantan sur ĉiu el liaj piedoj dum la ĵuspasinta horkvarono.

“Efektive ĝi estas nobla kaj brila vidaĵo”, diris sinjoro Snodgraso, en kies brusto rapide ekardis fajro de poezio, “vidi la defendantojn de la lando vicigitaj en brila aranĝo antaŭ la pacaj civitanoj; iliaj vizaĝoj radiantaj — ne je militema feroco, sed je civilizita mildeco, iliaj okuloj sparkantaj — ne pro la kruda fajro de rabado aŭ venĝo, sed pro mola lumo de homamo kaj inteligento”.

Sinjoro Pikviko plene konsentis kun la spirito de tiu laŭdo, sed li ne povis senrezerve reeĥi ties detalojn, ĉar la mola lumo de inteligento brulis iom feble en la okuloj de la soldatoj, pro tio ke la komando “okuloj fronten” estis donita, kaj antaŭ si la spektantoj vidis nur plurajn milojn da rigardiloj gapantaj rekte antaŭen, tute senigitaj de iu ajn esprimo.

“Nia situo nun estas bonega”, diris sinjoro Pikviko, ĉirkaŭrigardante. La homamaso en ilia najbaraĵo estis iom post iom disirinta, kaj ili estis preskaŭ solaj.

“Bonega!” eĥis ambaŭ sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo.

“Kion ili faras nun?” demandis sinjoro Pikviko ĝustigante siajn okulvitrojn.

“Mi… mi… emas pensi”, diris sinjoro Vinklo paliĝante, “mi emas pensi, ke ili estas pafontaj”.

“Sensencaĵo”, haste diris sinjoro Pikviko.

“Mi… mi… vere opinias, ke ili pafos”, urĝiĝis sinjoro Snodgraso iom alarmite.

“Neeble”, respondis sinjoro Pikviko.

Apenaŭ li eligis tiun vorton, la tuta seso da regimentoj direktis siajn musketojn, kvazaŭ ili havus nur unu celon, nome la pikvikanojn, kaj eksplodis per la plej terura kaj enorma pafego, kiu iam skuis ĝiscentre la teron aŭ malorientis maljunetan sinjoron.

Ĝuste en tiu ĉi ĝena situacio, malfermita al irita pafado de blankaj kartoĉoj kaj turmentita pro la manovroj de la militistoj, el kiuj freŝa korpuso jam komencis enviciĝi je la kontraŭa flanko, sinjoro Pikviko vidigis tiujn perfektan malpanikon kaj sinregon, kiuj estas la nemalhaveblaj akompanantoj de menso grandioza. Li kaptis la brakon de sinjoro Vinklo, kaj lokiĝinte inter tiu sinjoro kaj sinjoro Snodgraso, serioze petis ilin memori, ke krom la ebleco surdiĝi pro la bruo ne ekzistis tuja danĝero timinda pro la pafado.

“Sed… sed… supozu, ke iuj el la soldatoj erare havas kuglokartoĉojn”, protestis sinjoro Vinklo, pala pro la supozo, kiun li mem starigis. “Mi aŭdis ion fajfi ĝuste ĵus en la aero… tre akre, proksime al mia orelo”.

“Prefere ni sternu nin surtere, ĉu ne?” diris sinjoro Snodgraso.

“Ne, ne… tio jam finiĝis”, diris sinjoro Pikviko.

Eble lia lipo tremis, kaj eble lia vango paliĝis, sed neniu esprimo de timo aŭ zorgo eliris el la buŝo de tiu senmortulo.

Sinjoro Pikviko pravis: la pafado ĉesis. Sed apenaŭ li disponis tempon por sin gratuli pri la praveco de sia opinio, jen vidiĝis rapida moviĝo en la vicoj: la raŭka krio de komando trakuris ĝin, kaj antaŭ ol iuj el la triopo povis konjekti pri la signifo de la nova manovro, la tuto de la ses regimentoj kun fiksitaj bajonetoj ekkuris je duobla rapideco direkte al la loko, sur kiu staris sinjoro Pikviko kaj liaj amikoj.

La homo estas nur mortemulo, kaj ekzistas punkto post kiu la homa kuraĝo ne povas etendiĝi. Sinjoro Pikviko momente gapis tra la okulvitroj al la antaŭenvenanta homamaso, kaj poste senhezite turnis al ĝi sian dorson kaj — ni ne diros, ke li fuĝis; unue ĉar tio estas termino malnobla, kaj due ĉar la korpo de sinjoro Pikviko estis neniel adaptita por tiu metodo de malavanco — li fortrotis, tiel rapide, kiel liaj kruroj povis porti lin; tiel rapide, efektive, ke li ne perceptis plene malsekuron de sia situacio ĝis tro malfrue.

La kontraŭaj soldatoj, kies enviciĝo perpleksis sinjoron Pikviko antaŭ kelkaj sekundoj, estis starigitaj por oponi la kvazaŭan atakon de la ŝajnigaj sieĝantoj de la citadelo, rezulte sinjoro Pikviko kaj liaj du kunuloj trovis sin subite enfermitaj inter du vicoj longegaj, el kiuj unu rapidege antaŭeniris, kaj la alia firme atendis la kunfrapiĝon en kontraŭstara etendiĝo.

“Hoj!” kriis la oficiroj de la venanta vico.

“Foriru!” kriis la oficiroj de la senmova vico.

“Kien ni foriru?” kriĉis la maltrankvilaj pikvikanoj.

“Hoj… hoj… hoj!” estis la sola respondo.

Sekvis momento de ekstrema perpleksiĝo, peza terbato de botoj, violenta kunfrapiĝo, sufokita rido; la ses regimentoj foris je duonmilo da jardoj, kaj la botplandoj de sinjoro Pikviko estis levitaj en la aeron.

Sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo estis farintaj devigan transkapiĝon tre vigle, kiam la unua objekto, kiu vidiĝis al la okuloj de la dua, kiu sidis sur la tero ŝtopante per flava viŝtuko la vivofluon, kiu eliĝis el lia nazo, estis lia ŝatata estro iom malproksima postkuranta la propran ĉapelon, kiu ludeme kapriolis for en perspektivo.

Malmultaj estas la momentoj dum la homa ekzisto, kiam oni spertas tiom da ridinda aflikto, aŭ renkontas tiom malmulte da bonvolema kompato, kiom dum ĉasado de la propra ĉapelo. Granda kvanto da trankvilo kaj aparta prudento necesas por rekapti la ĉapelon. La homo ne devas tro hasti por ne preterpasi ĝin; li ne devas impeti al la mala ekstremo por ne tute perdi ĝin. La plej bona metodo estas: samrapidi kiel la ĉasaĵo, esti singarda kaj malriskema, bone atenti la okazon, iom post iom antaŭiri ĝin, tiam fari rapidan plonĝon, kapti ĝin je la supro kaj firme surkapigi ĝin — la tutan tempon ridetante, kvazaŭ tion vi taksus amuzaĵo tia, kia ĉiu alia.

Blovis freŝa milda vento, kaj la ĉapelo de sinjoro Pikviko ruliĝis petole antaŭ li. La vento spirblovis, kaj sinjoro Pikviko spirblovis, kaj la ĉapelo ruliĝis tiel gaje kiel viva foceno en forta tajdo; kaj ĝi eble ruliĝus plu, tute ekster la kaptivon de sinjoro Pikviko, se ĝia kuro ne estus bonsorte haltigita, ĝuste kiam tiu sinjoro estis rezignonta ĝin al ĝia fato.

* * *

Sinjoro Pikviko, ni diras, estis tute elĉerpita kaj rezignonta pri la ĉaso, kiam la ĉapelo bloviĝis iom forte kontraŭ radon de ĉaro, kiu estis vicigita kun seso da aliaj veturiloj sur la loko, al kiu direktiĝis liaj paŝoj. Sinjoro Pikviko, konstatante sian avantaĝon, ĵetis sin bruske antaŭen, kaptis sian propraĵon, surkapigis ĝin, kaj paŭzis por enspiri. Li staris dum apenaŭ duona minuto, kiam li aŭdis sian nomon entuziasme prononcitan de voĉo, kiun li tuj rekonis kiel la voĉon de sinjoro Tupmano, kaj rigardante supren li ekvidis ion, kio plenigis lin je miro kaj plezuro.

En aperta kaleŝo, kies ĉevaloj estis eltimonigitaj por pli konvenigi ĝin al la multhoma loko, staris dika maljuna sinjoro en blua surtuto kun brilaj butonoj, fustena pantalono kaj altbotoj, du junulinoj en skarpoj kaj plumaroj, juna sinjoro verŝajne enamiĝinta al unu el la junulinoj en skarpoj kaj plumaroj, sinjorino dube aĝa, probable onklino de tiuj lastaj, kaj sinjoro Tupmano, tiom senĝena kaj indiferenta, kvazaŭ li estus ilia familiano ekde la unuaj momentoj de sia infaneco. Malantaŭ la kaleŝo estis alligita korbego vastdimensia — unu el tiuj korbegoj, kiuj ĉiam vekas en kontempla menso ligatecon al malvarma kokidaĵo, langaĵo kaj boteloj da vino — kaj sur la koĉera benko sidis knabo grasa kaj ruĝvizaĝa en stato dormema, kiun neniu konjektema observanto povus eĉ momenton rigardi sen rekono, ke temas pri la oficiala disdononto de la enhavo de la menciita korbego, kiam alvenos la ĝusta horo por ties konsumado.

Sinjoro Pikviko jam direktis rapidan rigardon al tiuj interesaj aferoj, kiam lin denove alparolis lia fidela kunulo.

“Pikviko… Pikviko!” diris sinjoro Tupmano: “venu supren. Rapidu”.

“Venu, sinjoro. Mi petas, venu supren”, diris la dika sinjoro. “Joĉjo!.. Damnatu tiu knabo, li ekdormis denove… Joĉjo, subenigu la ŝtupetaron”.

La grasa knabo ruliĝis malrapide de sur la sidbenko, subenigis la ŝtupetaron kaj tenis malfermita la kaleŝan pordeton invite. Sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo tiumomente alvenis.

“Spaco estas por vi ĉiuj, sinjoroj”, diris la dikulo. “Du interne kaj unu ekstere. Joĉjo, liberigu spacon sur la benko por unu el la sinjoroj. Nu, sinjoro, ek!” Kaj la dika sinjoro etendis sian brakon kaj trenis unue sinjoron Pikviko kaj poste sinjoron Snodgraso en la kaleŝon fortostreĉe. Sinjoro Vinklo grimpis al la benko, la grasa knabo anserpaŝe atingis la saman sidlokon kaj tuj profunde endormiĝis.

“Nu, sinjoroj”, diris la dikulo, “mi tre ĝojas revidi vin. Mi konas vin tre bone, sinjoroj, kvankam eble vi ne memoras min. Mi pasigis kelkajn vesperojn en via klubo pasintvintre… Renkontis mian amikon sinjoron Tupmano ĉi tie hodiaŭ matene kaj tre ĝoje revidis lin. Nu, sinjoro, kiel vi fartas? Vi aspektas eksterordinare bonsana, vere”.

Sinjoro Pikviko agnoskis la komplimenton kaj varme manpremis kun la dika sinjoro en altbotoj.

“Nu, kiel vi fartas, sinjoro?” diris la dika sinjoro, alparolante sinjoron Snodgraso kun patreca scivolo. “Ĉarme, ĉu? Nu, tre bone… tre bone. Kaj kiel vi, sinjoro (al sinjoro Vinklo)? Nu, mi tre ĝojas aŭdi, ke vi fartas bone, tre ĝojas, nepre. Miaj filinoj, sinjoroj: jen miaj knabinoj; kaj jen estas mia fratino, fraŭlino Raĥaela Vardlo. Ŝi estas senedza, vere, kaj tamen ŝi ne estas seneca… Ĉu, sinjoro, ĉu?” Kaj la dika sinjoro enigis sian kubuton inter la ripojn de sinjoro Pikviko kaj ridis tre kore.

“Fi, frato!” diris fraŭlino Vardlo kun rifuza rideto.

“Vere, ja vere”, diris la dika sinjoro, “neniu povas malkonsenti tion. Sinjoro, mi petas pardonon, jen estas mia amiko sinjoro Trundlo. Kaj nun vi jam konas unu alian, ni estus komfortaj kaj feliĉaj kaj vidu, kio okazas: jen mia opinio”.

Do la dikulo surmetis siajn okulvitrojn, kaj sinjoro Pikviko eligis sian lornon, kaj ĉiuj stariĝis en la kaleŝo kaj rigardis trans la ŝultron de iu alia al la evoluado de la armeanoj.

Evoluado miriga tio estis: unu vico pafis super la kapojn de alia vico kaj poste forkuris; kaj poste la alia vico siavice pafis super la kapojn de ankoraŭ alia vico kaj mem forkuris; poste la soldatoj formis kvadratojn kun oficiroj en la centro; kaj poste subeniris en la fosaĵon unuflanke per eskaloj, kaj aliflanke ascendis ĝin samrimede; kaj poste faligis barikadojn da korboj, kondutante laŭ maniero kiel eble plej brava. Poste okazis tia ramado de la enhavo de pafilegoj sur la kanonejo per iloj similaj al grandegaj ŝvabriloj, tia preparado antaŭ ol ili estis pafigitaj, kaj tia terura bruego, kiam ili pafis, ke en la aero resonis kriĉoj de la damoj. Tiom timigitaj estis la junaj fraŭlinoj Vardlo, ke sinjoro Trundlo estis efektive devigita brakteni unu el ili en la kaleŝo, dum sinjoro Snodgraso apogis la alian, kaj la fratino de sinjoro Vardlo suferis tian teruran staton de nervoza timo, ke sinjoro Tupmano trovis nepre necesa brakumi ŝian talion por entute malfaligi ŝin. Ĉiu ekscitiĝis, escepte de la grasa knabo, kiu dormis tiom senperturbe, kvazaŭ la blekego de kanonoj estus lia kutima lulkanto.

“Joĉjo, Joĉjo!” diris la dikulo, kiam la citadelo estis konkerita, kaj la sieĝintoj kaj sieĝitoj sidiĝis por tagmanĝi. “Damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis. Bonvolu pinĉi lin, sinjoro… la kruron, mi petas, nenio alia vekas lin… dankon. Malligu la korbegon, Joĉjo”.

La grasa knabo, kiu estis sukcese vigligita per premado de parto el lia kruro inter montrofingro kaj dikfingro de sinjoro Vinklo, denove forruliĝis de la benko kaj komencis malpaki la korbegon, pli rapide ol oni atendus laŭ lia antaŭa agado.

“Nun ni devos sidi kunpremite”, diris la dikulo.

Post multaj ŝercoj pri premiĝo al la sinjorinaj manikoj, kaj granda kvanto de ruĝiĝo pro spritaj proponoj, ke la damoj sidu sur la sinoj de la sinjoroj, la tuta societo estis stivita en la kaleŝo, kaj la dikulo komencis disdoni en la kaleŝon la aĵojn el la manoj de la grasa knabo, kiu tiucele suprengrimpis malantaŭe.

“Nun, Joĉjo, tranĉilojn kaj forkojn”.

La tranĉiloj kaj forkoj estis donitaj, kaj la damoj kaj sinjoroj interne kaj sinjoro Vinklo sur la benko estis provizitaj per tiuj utilaj manĝiloj.

“Telerojn, Joĉjo, telerojn”.

Sekvis procedo simila al disdono de la aliaj manĝiloj.

“Nun, Joĉjo, la kokidojn. Damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis. Joĉjo! Joĉjo! (Post kelkaj frapetoj ĉekape per bastono la grasa knabo estis iom malfacile vekita el sia letargio.) Ek, enkaleŝigu la manĝaĵojn”.

En la sono de la lasta vorto io vigligis la oleecan knabon. Li suprensaltis, kaj la plumbecaj okuloj, kiuj briletis malantaŭ liaj montecaj vangoj, rikanis hide al la manĝaĵo, dum li elkorbigis ĝin.

“Jam rapidu”, diris sinjoro Vardlo, ĉar la grasa knabo kliniĝis super kapono, de kiu li ŝajnis nekapabla liberiĝi. La knabo suspiris profunde kaj, direktante ardan rigardon al ĝia ŝvelrondo, malvolonte transdonis ĝin al sia mastro.

“Ĝuste tiel… Rapidu. Nun la langaĵon… Nun la kolomban pasteĉon. Zorgu pri tiuj bovidaĵo kaj ŝinko… gardu la omarojn… eltukigu la salaton… donu al mi la saŭcon”.

Tiaj hastaj ordonoj eliĝis tra la lipoj de sinjoro Vardlo, dum li enkaleŝigis la diversajn frandaĵojn ĵus nomitajn, kaj disdonis al ĉiuj pladojn en la manojn kaj sur femurojn, laŭ senfina nombro.

“Nu, ĉu ne bonege?” demandis tiu gaja persono, kiam la detrua laboro komenciĝis.

“Bonege!” diris sinjoro Vinklo, sur la benko distranĉante kokidon.

“Ĉu glason da vino?”

“Kun plej granda plezuro”.

“Prefere vi havu propran botelon tie supre, ĉu ne?”

“Vi tre afablas”.

“Joĉjo!”

“Jes, sinjoro”. (Ĉi-foje li ne dormis, ĉar li ĵus sukcesis havigi al si bovidaĵan pasteĉon.)

“Botelon da vino al la sinjoro sur la benko. Mi ĝojas pri via ĉeesto, sinjoro”.

“Mi dankas vin”. Sinjoro Vinklo malplenigis sian glason kaj metis la botelon apude sur la benko.

“Ĉu vi konsentas al mi la plezuron, sinjoro?” diris sinjoro Trundlo al sinjoro Vinklo.

“Kun granda plezuro”, respondis sinjoro Vinklo al sinjoro Trundlo, kaj poste la du sinjoroj trinkis vinon, post kio ili tostis al ĉiu unuope, inkluzive de la damoj.

“Kiom kara Emilia flirtas kun la fremda sinjoro”, flustris la fraŭlina onklino al sia frato sinjoro Vardlo laŭ malfalsa fraŭlinonklineca envio.

“Ho, ne gravas”, diris la gaja sinjoro, “tute nature, mi opinias… nenio nekutima. Sinjoro Pikviko, iom da vino, ĉu?”

Sinjoro Pikviko, kiu profunde esploris la internon de kolomba pasteĉo, volonte akceptis.

“Emilia, mia kara”, diris la fraŭlina onklino laŭ mieno disdegna, “ne parolu tiel laŭte, karulino”.

“Fi, onklino!”

“La onklino kaj la maljunuleto deziras monopoli la aferon, ŝajnas al mi”, flustris fraŭlino Izabela Vardlo al sia fratino Emilia.

La du junulinoj ridis tre energie, kaj la maljunulino klopodis aspekti afabla, sed ne sukcesis.

“La junulinoj estas tiom animitaj”, diris fraŭlino Vardlo al sinjoro Tupmano kun mieno malaproba, kvazaŭ animeco estus kontrabandaĵo, kaj posedi ĝin sen permesilo estus serioza krimo kaj delikto.

“Ho, ja vere”, respondis sinjoro Tupmano, ne precize liverante la respondon atenditan. “Estas vere ĝojige”.

“Hmm!” diris fraŭlino Vardlo iom dubeme.

“Ĉu vi permesos al mi”, diris sinjoro Tupmano laŭ sia plej senkulpa maniero, tuŝante per unu mano la manradikon de la sorĉa Raĥaela, kaj delikate levante la botelon per la alia. “Ĉu vi permesos al mi?”

“Ho, sinjoro!”

Sinjoro Tupmano aspektis plej imprese, kaj Raĥaela esprimis timon, ke pli da kanonoj pafegos, kiuokaze, kompreneble, ŝi denove bezonos subtenon.

“Ĉu vi opinias, ke miaj karaj nevinoj estas belaj?” flustris ilia amema onklino al sinjoro Tupmano.

“Mi tion opinius, se ilia onklino ne ĉeestus”, respondis la preta pikvikano kun pasia ekrigardo.

“Ho, vi petolulo… sed efektive, se iliaj vizaĝkoloroj estus iomete pli allogaj, ĉu vi ne kredas, ke ili estus belaspektaj knabinoj… en kandellumo?”

“Jes, mi opinias, ke ili estus”, diris sinjoro Tupmano kun mieno indiferenta.

“Ho, vi mokemulo… mi scias, kion vi estis dironta”.

“Kion?” demandis sinjoro Tupmano, kiu ne precize decidis diri entute ion”.

“Vi estis dironta, ke Izabela kurbiĝas… mi scias tion… vi viroj estas tiaj observemuloj. Nu, ŝi ja kurbiĝas, tion oni ne povas nei, kaj certe, se io pli ol alio malbeligas knabinon, tio estas kurbiĝo. Mi ofte diris al ŝi, ke kiam ŝi pliaĝiĝos, ŝi estos tute forpuŝa. Nu, vi ja estas mokemulo!”

Sinjoro Tupmano ne kontraŭstaris akiri reputacion tiel senkoste: do li mienis tre scioplene kaj mistere ridetis.

“Kia sarkasma rideto”, diris la admira Raĥaela: “Mi deklaras, ke mi tute timas vin”.

“Ĉu timas min?”

“Ho, vi nenion povas kaŝi antaŭ mi… mi scias tre bone, kion signifas tiu rideto”.

“Kion?” diris sinjoro Tupmano, kiu mem ne havis eĉ etan supozon.

“Vi volas diri”, diris la afabla onklino, eĉ pli mallaŭtigante sian voĉon, “vi volis diri, ke vi ne taksas la kurbiĝon de Izabela tiel bedaŭrinda, kiel la malmodeston de Emilia. Nu, ŝi ja malmodestas! Vi ne povas imagi, kiom tio foje malfeliĉigas min. Mi certe priploras tion dum multaj horoj… mia kara frato estas tiom bona kaj tiom sensuspekta, ke li neniam vidas tion; mi certas, ke, se li vidus, tio rompus al li la koron. Mi volus supozi, ke tio estas nura maniero… Mi esperas, ke jes…” (Tie la amema parencino elpuŝis profundan suspiron kaj skuis sian kapon malĝoje.)

“Mi certas, ke la onklino parolas pri ni”, flustris fraŭlino Emilia Vardlo al sia fratino… “Mi tute certas pri tio… Ŝi aspektas tiel malice”.

“Ĉu vere?” respondis Izabela. “Hmm! Onklino kara!”

“Jes, karulino mia!”

“Mi tre timas, ke vi malvarmumos, onklino. Akceptu silkan poŝtukon por ĉirkaŭvolvi vian karan maljunan kapon… memoru vian aĝon!”

Kiom ajn meritita estis tiu rebato, ĝi estis kiel eble plej malica. Ne eblis diveni laŭ kiu responda formo la indigniĝo de la onklino esprimus sin, se sinjoro Vardlo ne estus nekonscie ŝanĝinta la temon per emfaza alvoko de Joĉjo.

“Damnatu tiu knabo”, diris la maljuna sinjoro, “li denove endormiĝis”.

“Tre eksterordinara knabo”, diris sinjoro Pikviko. “Ĉu li ĉiam tiamaniere dormas?”

“Li dormas!” diris la maljuna sinjoro, “li ĉiam dormas. Plenigas komisiojn dormante kaj ronkas dum li servas ĉetable”.

“Tre strange!” diris sinjoro Pikviko.

“Ha, vere strange”, respondis la maljuna sinjoro. “Mi fieras pri tiu knabo… nenial maldungus lin… Li estas natura kuriozaĵo! Jen Joĉjo… Joĉjo… forprenu ĉi tiujn aferojn kaj malfermu pluan botelon… Ĉu vi aŭdas?”

La grasa knabo stariĝis, malfermis siajn okulojn, glutis pecegon da pasteĉo, kiun li ĝuste maĉadis endormiĝante, kaj malrapide plenumis la ordonon de sia mastro, ĝojaĉante pri la restaĵoj de la festo, dum li forigis la telerojn kaj enmetis ilin en la korbegon. La freŝa botelo estis eligita kaj rapide malplenigita; la korbego estis ligita al sia antaŭa loko, la grasa knabo denove surgrimpis la sidbenkon, la okulvitroj kaj la lorno estis denove alĝustigitaj, kaj la manovroj de la armeanoj rekomenciĝis. Okazis granda siblado, bruego de kanonoj kaj ektimiĝo de la damoj, kaj poste mino estis eksplodigita plezurige al ĉiuj; kaj kiam la mineksplodo finiĝis, la armeanoj kaj la ĉeestantoj imitis ĝian ekzemplon kaj finiĝis al afero.

“Nu, memoru”, diris la maljuna sinjoro manpremante kun sinjoro Pikviko je la fino de konversacio sporade daŭrigita fine de la spektaklo, “ni vidos vin ĉiujn morgaŭ”.

“Tre certe”, respondis sinjoro Pikviko.

“Vi konas la adreson”.

“Manora Bieno, Dingledelo”, diris sinjoro Pikviko, konsultante sian notkajeron.

“Ĝuste tiel”, diris la maljuna sinjoro. “Mi ne liberigos vin, sciu, dum malpli ol unu semajno, kaj mi promesas, ke vi vidos ĉion vidindan. Se vi celis trovi kamparan vivon, venu al mi, kaj mi havigos al vi abunde da ĝi. Joĉjo… damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis… Joĉjo, helpu al Tomo entimonigi la ĉevalojn”.

La ĉevaloj estis entimonigitaj, la koĉero surgrimpis, la grasa knabo grimpis ĝis lia flanko, adiaŭoj estis interŝanĝitaj, kaj la kaleŝo forklakis. Kiam la pikvikanoj turnis sin por lastfoje rigardi ĝin, la subiranta suno riĉe ardigis la vizaĝojn de iliaj gastigantoj, kaj trafis la figuron de la grasa knabo. Lia kapo estis klinita al la brusto, kaj li denove dormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.