La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA POSTLASITAJ PAPEROJ DE LA KLUBO PIKVIKA

Aŭtoro: Charles Dickens

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5

Mallonga, montranta interalie kiel sinjoro Pikviko entreprenis veturigon, kaj sinjoro Vinklo rajdadon, kaj kiel ili ambaŭ plenumis tion

Hela kaj agrabla estis la ĉielo, balzama la aero, kaj bela la aspekto de ĉiu objekto en la ĉirkaŭaĵo, dum sinjoro Pikviko apogiĝis al la balustradoj de Roĉestera Ponto, kontemplante la naturon kaj atendante sian matenmanĝon. La vidaĵo efektive estis tia, kia ĉarmus menson multe malpli mediteman ol tiu, al kiu ĝi prezentiĝis.

Maldekstre de la spektanto kuŝis la ruina muro, rompita multloke, kaj en kelkaj lokoj superpendanta per krudaj kaj pezaj masoj la mallarĝan strandon. Grandaj fukonodaĵoj kroĉiĝis al la akrangulaj kaj pintaj ŝtonoj, tremante pro ĉiu ventospiro, kaj verda hedero kroĉiĝis morne ĉirkaŭ la malhelaj kaj ruinaj kreneloj. Malantaŭe leviĝis la antikva kastelo, kun sentegmentaj turoj kaj masivaj muroj foreriĝantaj, sed fiere rakontanta al ni pri siaj propraj potenco kaj forto, ekzemple kiam antaŭ sepcent jaroj ĝi resonigis la batadon de armiloj aŭ la bruon de festado kaj diboĉado. Ambaŭflanke la bordoj de la rivero Medvejo, kovritaj de grenkampoj kaj paŝtejoj, kun jen kaj jen ventmuelilo aŭ malproksima preĝejo, etendiĝis for ĝis limoj de la vidpovo, prezentante riĉan kaj varian pejzaĝon, plibeligitan de la ŝanĝiĝantaj ombroj, kiuj rapide trapasis ĝin dum la maldensaj kaj duonformitaj nuboj forglitis en la lumo de la matena suno. La rivero, spegulanta la klaran bluon de la ĉielo, ekbrilis kaj sparkis, dum ĝi fluis senbrue plu; kaj la remiloj de fiŝkaptistoj trempiĝis en la akvon kun klara kaj likva sono, dum la pezaj sed pitoreskaj boatoj glisis malrapide sur la fluo.

Sinjoro Pikviko estis vekita el la agrabla revo, en kiun lin kondukis la aferoj antaŭ li, per profunda suspiro kaj tuŝo sur lia ŝultro. Li turnis sin: kaj la morna viro estis ĉe lia flanko.

“Kontemplas la vidaĵon, ĉu?” demandis la morna viro.

“Mi jes”, diris sinjoro Pikviko.

“Kaj gratulas vin pro la frua ellitiĝo, ĉu?”

Sinjoro Pikviko kapjesis.

“Ha! La homoj devas ellitiĝi frue, por vidi la sunon en ties tuta gloro, ĉar ĝia beleco malofte daŭras tra la tuta tago. La tagmateno kaj la vivmateno nur tro bone similas unu alian”.

“Vi parolas la veron, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.

“Kiel ofte oni diras”, daŭrigis la mornulo, “‘la mateno tro belas por daŭri tiel’. Kiel ofte oni povus diri tion pri nia ĉiutaga ekzistado. Dio! Kiom mi rezignus por rehavigi la tagojn de mia infaneco, aŭ por povi forgesi ilin eterne!”

“Vi travivis multe da ĝenoj, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko kompateme.

“Mi tion ja”, diris la mornulo haste, “mi tion ja. Pli ol tiuj, kiuj nun min vidas kredus eble”. Li paŭzis momenton kaj poste diris abrupte: “Ĉu iam venis al vi en la kapon dum tia ĉi mateno, ke dronado estus feliĉo kaj paco?”

“Dio benu min, ne!” respondis sinjoro Pikviko, iomete sin forigante de la balustrado, kiam ebleco, ke la mornulo transpuŝus lin eksperimente, venis iom forte en lian kapon.

“Tion pensis mi, ofte”, diris la mornulo, ne rimarkinte la moviĝon. “La trankvila friska akvo ŝajnas al mi murmuri inviton al ripozo kaj trankvilo. Salto, plaŭdo, mallonga barakto; vidiĝas ondeto momente, iom post iom ĝi reduktiĝas al milda agitiĝo; la akvo fermiĝis super via kapo, kaj la mondo fermis por ĉiam viajn mizerojn kaj misfortunon”.

La enfalintaj okuloj de la mornulo ekardis hele dum la parolo, sed la momenta ekscito rapide forpasis, kaj li forturniĝis trankvile, dirante:

“Jen… sufiĉe pri tio. Mi volas paroli al vi pri alia temo. Vi invitis min legi tiun paperon, la antaŭhieraŭan vesperon, kaj aŭskultis atente, dum mi tion faris”.

“Vere”, respondis sinjoro Pikviko, “kaj mi certe pensis…”

“Mi petis neniun opinion, kaj neniun mi deziras. Vi vojaĝas cele amuzon kaj instruon. Supoze, se mi sendus al vi manuskripton kuriozan — vidu, ne kuriozan ĉar malracian aŭ neprobablan, sed kuriozan kiel folio el la romano de reala vivo, ĉu vi komunikus ĝin al la klubo, kiun vi menciis tiel ofte?”

“Certe”, respondis sinjoro Pikviko, “se tion vi volus, ĝi estus enskribita en ties protokolon”.

“Vi ricevos ĝin”, respondis la mornulo. “Vian adreson”.

Kiam sinjoro Pikviko komunikis ilian probablan vojon, la mornulo zorge notis ĝin en grasa kajero kaj, malakceptinte insistan inviton de sinjoro Pikviko al matenmanĝo, li forlasis tiun sinjoron ĉe lia hotelo kaj formarŝis malrapide.

Sinjoro Pikviko trovis, ke liaj tri kunuloj ellitiĝis kaj atendis lian alvenon por komenci la matenmanĝon, kiu estis prete surtabligita en tenta aranĝo. Ili sidiĝis ĉetable, kaj kradrostita ŝinko, ovoj, teo, kafo kaj diversaĵoj komencis malaperi laŭ rapideco, kiu atestis samtempe la bonegecon de la manĝaĵoj kaj la apetiton de la konsumantoj.

“Nu, pri Manora Bieno”, diris sinjoro Pikviko. “Kiel ni vojaĝu?”

“Eble ni prefere diskutu kun la kelnero”, diris sinjoro Tupmano, kaj la kelnero estis do alvokita.

“Dingledelo, sinjoroj… dek kvin mejloj, sinjoroj… translanda vojo… ĉu poŝtista ĉaro, sinjoro?”

“Poŝtista ĉaro havas lokon nur por du”, diris sinjoro Pikviko.

“Vere, sinjoro… pardonpetas, sinjoro… Tre agrabla kvarrada ĉaro, sinjoro… du sidlokoj malantaŭe… unu antaŭe por la sinjoro veturiganta… ho, pardonpete, sinjoro… tio enhavas nur tri”.

“Kion fari?” diris sinjoro Snodgraso.

“Eble unu el la sinjoroj ŝatus rajdi, sinjoro?” proponis la kelnero, rigardante al sinjoro Vinklo. “Tre bonaj rajdĉevaloj, sinjoro… iu ajn servanto de sinjoro Vardlo venonta al Roĉestero revenigos ilin, sinjoro”.

“Bonega propono”, diris sinjoro Pikviko. “Vinklo, ĉu vi volas iri surĉevale?”

Sinjoro Vinklo efektive vartis en la plej profunda angulo de sia koro konsiderindajn hezitojn pri sia ĉevalrajda lerto; sed, ĉar li neniel volis, ke oni suspektu tion, li tuj respondis kun granda kuraĝo:

“Certe. Tion mi ĝuus pli ol ion alian”.

Sinjoro Vinklo estis alkurinta sian sorton, nenia rimedo eblis.

“Ili estu antaŭ la pordo je la dek-unua horo”, diris sinjoro Pikviko.

“En ordo, sinjoro”, respondis la kelnero.

La kelnero foriris, la matenmanĝo finiĝis, kaj la vojaĝontoj supreniris al siaj respektivaj dormoĉambroj, por pretigi novajn vestaĵojn kunprenotajn dum la venonta vojaĝo.

Sinjoro Pikviko estis kompletiginta siajn antaŭpreparojn kaj rigardis trans la kafoĉambraj rulkurtenoj al la surstrataj pasantoj, kiam envenis la kelnero kaj anoncis, ke la ĉaro estas preta — anonco konfirmita de la veturilo mem aperanta antaŭ la diritaj rulkurtenoj.

Ĝi estis iom stranga eta verda skatolo kun kvar radoj, kun malalta loko simila al vinbotelujo por du personoj malantaŭe, kaj altigita sidloko por unu persono antaŭe, tirata de grandega bruna ĉevalo montranta konsiderindan ostan simetrion. Hotela grumo staris proksime, tenante la bridon de alia grandega ĉevalo — verŝajne proksima parenco de tiu ĉe la ĉaro — jam selita por sinjoro Vinklo.

“Benatu mia animo!” diris sinjoro Pikviko, kiam ili staris sur la pavimo dum la surtutoj estis enmetataj. “Benatu mia animo! Kiu veturigos? Pri tio mi ne pensis”.

“Ho, kompreneble vi”, diris sinjoro Tupmano.

“Kompreneble”, diris sinjoro Snodgraso.

“Ĉu mi?” ekkriis sinjoro Pikviko.

“Nenio plej ete timinda, sinjoro”, enmetis la ĉevalzorgisto. “Garantias ĝin kvieta, sinjoro; bebo sur brakoj povus veturigi ĝin”.

“Ĝi ne saltas flanken, ĉu?” demandis sinjoro Pikviko.

“Ĉu saltas flanken, sinjoro?.. Ĝi ne saltus flanken, se ĝi renkontus furgonon plenan da simioj kun forbruligitaj vostoj”.

Tiu lasta rekomendo estis nedisputebla. Sinjoro Tupmano kaj sinjoro Snodgraso eniris la vinbotelujon, sinjoro Pikviko supreniris al sia sidloko, kaj metis siajn piedojn sur tolkovritan breton sube konstruitan tiucele.

“Nu, brila Vilhelmo”, diris la hotela grumo al sia helpanto, “donu al la sinjoro la kondukilojn”.

“Brila Vilhelmo” — verŝajne nomita tiel pro siaj glataj haroj kaj oleeca trajtaro — metis la kondukilojn en la maldekstran manon de sinjoro Pikviko, kaj la grumo puŝis vipon en lian dekstran.

“Tpr!” ekkriis sinjoro Pikviko, kiam la alta kvarpiedulo evidentigis firman emon retroiri tra la kafoĉambra fenestro.

“Sto-op!” eĥis sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso el la vinbotelujo.

“Nur ĝia ludemo, sinjoroj”, diris la ĉefgrumo kuraĝige. “Nur tenu ĝin, Vilhelmo”.

La vicgrumo malhelpis la impetemon de la besto, kaj la ĉefgrumo kuris por helpi sinjoron Vinklo surseliĝi.

“Aliflanke, sinjoro, mi petas”.

“Forblovu min, se la sinjoro ne intencis supreniri malĝustaflanke”, flustris rikana postiljono al la neesprimeble kontenta kelnero.

Sinjoro Vinklo, tiel instruite, surseliĝis proksimume tiel malfacile, kiel se li grimpus la flankon de unuaranga militŝipo.

“Ĉu bone?” demandis sinjoro Pikviko kun interna antaŭsento, ke estis malbone.

“Bone”, respondis sinjoro Vinklo mallaŭte.

“Forlasu ilin”, kriis la ĉefzorgisto. “Retenu ĝin, sinjoro”.

Kaj ekiris la ĉaro kaj la rajdĉevalo: kun sinjoro Pikviko sur la gvidbenko de unu kaj sinjoro Vinklo sur la dorso de l’ alia, ĝojigante kaj kontentigante la tutan hotelkorton.

“Pro kio ĝi iras flanken?” diris sinjoro Snodgraso en la vinbotelujo al sinjoro Vinklo sur la selo.

“Mi tute ne scias”, respondis sinjoro Vinklo.

Lia ĉevalo drivis laŭ la strato plej mistermaniere: flankantaŭe, dum la kapo frontis unu vojflankon kaj la vosto — la alian.

Al sinjoro Pikviko mankis okazo observi ĉu tiun aŭ alian detalon, ĉar ĉiuj liaj kapabloj koncentriĝis al regado de la besto jungita al la ĉaro, kiu evidentigis diversajn karakterizojn, tre interesajn por preterpasantoj, sed tute ne egale amuzajn por iu ajn sidanta malantaŭ ĝi. Krom konstanta suprenĵeto de la kapo laŭ maniero tre malagrabla kaj malkomforta, kaj trenado de la kondukiloj ĝis grado, kiu ege malfaciligis al sinjoro Pikviko la tenadon, ĝi havis unikan tendencon de tempo al tempo subite ekkuri al la kontraŭa flanko de la vojo, poste abrupte halti, kaj poste kuradi antaŭen dum kelkaj minutoj, je rapideco kiun tute neeblis regi.

“Kion do ĝi celas, tion farante?” diris sinjoro Snodgraso, kiam la ĉevalo la dudekan fojon plenumis tiun manovron.

“Mi ne scias”, respondis sinjoro Tupmano. “Tio vere aspektas kiel flankensaltado, ĉu ne?”

Sinjoro Snodgraso estis respondonta, sed lin interrompis krio de sinjoro Pikviko.

“Tpr!” diris tiu sinjoro. “Mi faligis mian vipon”.

“Vinklo”, diris sinjoro Snodgraso, kiam la rajdanto altrotis sur la alta ĉevalo kun sia ĉapelo sur la oreloj kaj komplete skuiĝanta, kvazaŭ li skuiĝus diseriĝe pro la perforta ekzercado. “Estu bonulo kaj levu la vipon”.

Sinjoro Vinklo tiris la bridon de la alta ĉevalo ĝis lia vizaĝo nigriĝis, kaj finfine haltiginte ĝin li surteriĝis, redonis la vipon al sinjoro Pikviko kaj, kaptinte la gvidrimenon, pretiĝis resurseliĝi.

Ĉu la alta ĉevalo nur pro la natura ludemo de ĝia karaktero deziris iom da senkulpa ludado kun sinjoro Vinklo, aŭ ĉu venis al ĝi en la kapon, ke la vojaĝon ĝi povus plenumi tiom kontentige al si sen rajdanto kiom kun rajdanto — estas punktoj, pri kiuj ni kompreneble ne povas nepre kaj definitive decidiĝi. Kia ajn estis la kialo, estas certe, ke apenaŭ sinjoro Vinklo tuŝis la bridon jen ĝi transkapigis ĝin kaj retrokuris tra ties plena longo.

“Povrulo”, diris sinjoro Vinklo trankvilige, “povrulo… bona ĉevalĉjo”.

Sed la “povrulo” rifuzis flatadon: ju pli sinjoro Vinklo provis proksimiĝi al ĝi, des pli ĝi foriĝis flanken; kaj malgraŭ ĉiaspeca kaĵolado sinjoro Vinklo kaj la ĉevalo ĉirkaŭiris unu alian dum dek minutoj, fine de kiuj ĉiu el ili tiel same distancis unu de l’ alia kiel en la komenco — afero nekontentiga en ĉiuj cirkonstancoj, sed precipe sur soleca vojo, kie neniu helpo estas havebla.

“Kion mi faru?” kriis sinjoro Vinklo, kiam la evitado daŭris dum konsiderinda tempo. “Kion mi faru? Mi ne povas surseliĝi”.

“Prefere konduku ĝin ĝis ni alvenos vojbarieron”, respondis sinjoro Pikviko el la ĉaro.

“Sed ĝi rifuzas veni!” kriegis sinjoro Vinklo. “Bonvolu veni kaj teni ĝin”.

Sinjoro Pikviko estis personigo mem de bonkora afableco: li ĵetis la kondukilojn sur la dorson de l’ ĉevalo, kaj subeniĝinte de sia sidloko, zorge apudigis la ĉaron al la heĝo, por la okazo, ke io venos sur la vojo, kaj forpaŝis helpe al sia ĝenata kunulo, lasante sinjoron Tupmano kaj sinjoron Snodgraso en la veturilo.

* * *

Tuj kiam la ĉevalo vidis sinjoron Pikviko alvenanta al ĝi kun la ĉara vipo en la mano, ĝi ŝanĝis la rondiran moviĝon, kiun ĝi antaŭe utiligis, al retroira progreso tiom impete, ke ĝi ektrenis sinjoron Vinklo, kiu daŭre troviĝis je la ekstremo de la brido, laŭ grado de rapideco iom pli ol hasta marŝo al la direkto, tra kiu ili ĵus trapasis. Sinjoro Pikviko kuris por helpi, sed ju pli rapide sinjoro Pikviko kuris antaŭen, des pli rapide la ĉevalo kuris malantaŭen. Okazis granda skrapado de piedoj kaj agitado de polvo; kaj finfine sinjoro Vinklo, kies brakoj estis preskaŭ elartikigitaj, komplete rezignis la tenadon. La ĉevalo paŭzis, gapis, skuis la kapon, turnis sin kaj kviete trotis hejmen al Roĉestero, lasante sinjoron Vinklo kaj sinjoron Pikviko al reciproka konsterna sinrigardado. Kraka bruo iom fore altiris ilian atenton. Ili suprenrigardis.

“Benatu mia animo!” kriis la turmentata sinjoro Pikviko. “Jen forkuras la alia ĉevalo!”

Estis ja tro vere. La beston timigis la bruo, kaj la kondukiloj estis sur ĝia dorso. La rezulto estas divenebla. Ĝi forkuris kun la kvarrada ĉaro malantaŭe kaj kun sinjoro Tupmano kaj sinjoro Snodgraso en la kvarrada ĉaro. La distanco estis mallonga. Sinjoro Tupmano ĵetis sin en la heĝon, sinjoro Snodgraso imitis lian ekzemplon, la ĉevalo frakasis la kvarradan ĉaron kontraŭ ligna ponto, disigis la radojn disde la ĉaro kaj la vinbotelujon disde la breto: kaj fine ekstaris tute senmove rigardante la ruinon, kiun ĝi kaŭzis.

La unua zorgo de la du neelĵetitaj amikoj estis eligi siajn misfortunajn kunulojn el ties krataga bedo — procedo, kiu havigis al ili la nedireblan kontenton malkovri, ke ili ricevis neniun vundon krom pluraj ŝiraĵoj en la vestoj kaj diversaj gratoj pro la dornoj. La posta farendaĵo estis maljungo de la ĉevalo. Kiam tiu komplika procedo estis realigita, la grupo marŝis malrapide antaŭen, kondukante inter si la ĉevalon kaj lasinte la ĉaron al ties sorto.

Unuhora marŝado venigis la vojaĝantojn al eta apudvoja trinkejo kun du ulmoj, trogo por ĉevaloj, kaj vojsigno antaŭe; unu-du deformitaj fojnostakoj malantaŭe, legomĝardeno flanke, kaj kadukaj budoj kaj ŝimaj barakoj konfuzite dismetitaj ĉirkaŭe. Ruĝhara viro laboris en la ĝardeno; kaj al li sinjoro Pikviko vigle vokis:

“Saluton, homo!”

La ruĝharulo rektigis sian korpon, ombrumis permane la okulojn kaj rigardis longe kaj senpasie sinjoron Pikviko kaj ties kunulojn.

“Saluton, homo!” ripetis sinjoro Pikviko.

“Saluton!” estis la respondo de la ruĝharulo.

“Kioma distanco ĝis Dingledelo?”

“Pli ol sepmejla”.

“Ĉu temas pri vojo bona?”

“Ne, tia ĝi ne estas”.

Eliginte tiun kurtan respondon, kaj verŝajne kontentiginte sin per ankoraŭ unu videsploro, la ruĝharulo daŭrigis sian laboron.

“Ni deziras enstaligi ĉi tie jenan ĉevalon”, diris sinjoro Pikviko. “Supozeble tio eblas, ĉu ne?”

“Deziras enstaligi jenan ĉevalon, ĉu?” ripetis la ruĝharulo, apogante sin per sia fosilo.

“Kompreneble”, respondis sinjoro Pikviko, kiu jam antaŭeniris kune kun la ĉevalo ĝis la ĝardena barilo.

“S’jorino!” kriegis la ruĝharulo, elirante el la ĝardeno kaj intense rigardante la ĉevalon. “S’jorino!”

Alta osteca virino — senkurba tra la tuta korpo — en kruda blua pelerino kun talio unu-du colojn sub la akseloj reagis al la alvoko.

“Ĉu ni povas enstaligi la ĉevalon ĉi tie, bonulino?” diris sinjoro Tupmano antaŭenirante kaj parolante laŭeble persvade.

La virino tre firme rigardis la tutan grupon, kaj la ruĝharulo flustris ion al ŝia orelo.

“Ne”, respondis la virino post iom da pripensado. “Tio timigas min”.

“Timigas!” ekkriis sinjoro Pikviko. “Kion la virino timas?”

“Tio kaŭzis al ni problemojn la pasintan fojon”, diris la virino turnante sin en la domon. “Nenion mi volas diri al ili”.

“Plej eksterordinara afero en mia vivo”, diris la mirigita sinjoro Pikviko.

“Mi… mi… vere opinias”, flustris sinjoro Vinklo, dum liaj amikoj ariĝis ĉirkaŭ li, “ke ili pensas, ke ni akiris ĉi tiun ĉevalon iel malhoneste”.

“Kio?” ekkriis sinjoro Pikviko en ŝtorma indigniĝo.

Sinjoro Vinklo modeste ripetis sian opinion.

“Hej, ulo!” diris la kolera sinjoro Pikviko. “Ĉu vi opinias, ke ni ŝtelis ĉi tiun ĉevalon?”

“Mi certas pri tio”, respondis la ruĝharulo kun rikano, kiu agitis lian vizaĝon de unu aŭskultilo ĝis la alia. Dirinte tion li turnis sin en la domon kaj batfermis la pordon post si.

“Tio ĉi similas sonĝon”, elsputis sinjoro Pikviko, “hidan sonĝon. Imagu, ke oni promenadas la tutan tagon kun aĉa ĉevalo, de kiu li ne povas liberiĝi!”

La deprimitaj pikvikanoj forturnis sin mishumore, dum la alta kvarpiedulo, kiun ili ĉiuj senlime abomenis, sekvis malrapide iliajn paŝojn.

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam la kvar amikoj kaj ilia kvarpieda kunulo eniris la vojeton kondukantan al Manora Bieno: kaj eĉ kiam ili tiel proksimis al sia celo, la plezuro kiun ili spertus en aliaj cirkonstancoj estis grave dampita, kiam ili pripensis la absurdon de sia aspekto kaj la ridindecon de sia situacio. Ĉifitaj vestaĵoj, gratitaj vizaĝoj, polvokovritaj ŝuoj, elĉerpitaj mienoj, kaj, antaŭ ĉio, la ĉevalo. Ho, kiom sinjoro Pikviko malbenis tiun ĉevalon: li de tempo al tempo rigardis la noblan beston kun mieno esprimanta malamon kaj venĝemon. Pli ol unufoje li kalkulis la probablan kvanton da elspezo ŝuldota se li tranĉus al ĝi la gorĝon; kaj nun la tento detrui ĝin, aŭ lasi ĝin senmastre en la mondon, inundis lian menson dekoble forte. Lin vekis el meditado pri tiuj teruraj fantazioj la subita apero de du figuroj ĉe vojturniĝo. Tiuj estis sinjoro Vardlo kaj lia fidela servanto — la grasa knabo.

“Nu, kie vi estis efektive?” diris la gastama maljuna sinjoro. “Mi atendis vin la tutan tagon. Nu, vi ja aspektas lacaj. Kio! Ĉu gratoj! Ne doloras, espereble, ĉu?.. Nu, mi vere ĝojas aŭdi tion. Tre. Do vi renversiĝis, ĉu? Ne ĉagreniĝu. Ofta akcidento ĉi-regione. Joĉjo… Denove li dormas!.. Joĉjo, akceptu tiun ĉevalon de la sinjoro kaj konduku ĝin en la stalaron”.

La grasa knabo peze paŝis malantaŭ ili kun la besto, kaj la maljuna sinjoro, kondolencante per hejmecaj frazoj la gastojn pri tiom el la tagaj aventuroj, kiom ili trovis konvene komuniki, gvidis ilin en la kuirejon.

“Ĉi tie ni ordigos vin”, diris la maljuna sinjoro, “kaj poste mi prezentos vin al la homoj en la salono. Emma, alportu la ĉerizan brandon; jam, Janjo, kudrilon kaj fadenon ĉi tien; viŝtukojn kaj akvon, Maria. Ek, knabinoj, vigliĝu”.

Tri aŭ kvar belformulinoj rapide diskuris serĉante la diversajn aferojn menditajn, dum paro da grandkapaj rondvizaĝaj viroj stariĝis de sur siaj seĝoj apudfajrujaj (ĉar kvankam temis pri maja vespero, ilia ligateco al la fajrujo ŝajnis tiom kora, kiom se estus Kristnasko), kaj plonĝis en iujn obskurajn alkovojn, el kiuj ili senprokraste elprenis botelon da ciro kaj eble seson da brosoj.

“Vigliĝu!” diris la maljuna sinjoro denove, sed la admono estis tute ne necesa, ĉar unu el la knabinoj verŝis la ĉerizan brandon, kaj alia enportis la viŝtukojn, kaj unu el la viroj, kaptinte kruron de sinjoro Pikviko je preskaŭa minaco renversi lin, frotadis lian boton ĝis liaj kaloj ruĝardis, dum la alia purigis sinjoron Vinklo per peza vestbroso, permesante al si eligi dum la plenumado tiun siblan sonon, kiun grumoj kutime eligas striglante ĉevalon.

Sinjoro Snodgraso, fininte sian ordiĝon, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, dum li staris dorse al la fajro kaj sorbetis sian ĉerizan brandon kun kora kontentiĝo. Li priskribis ĝin kiel ĉambregon kun ruĝbrika planko kaj vasta kameno; la plafonon ornamis ŝinkoj, lardoj kaj ŝnuroj cepaj. La murojn dekoris pluraj ĉasistaj vipoj, du-tri bridoj, selo kaj malnova rustinta blunderbuzo kun etikedo sub ĝi, indikanta ke ĝi estas “ŝargita”, kia ĝi estis laŭ la sama aŭtoritato dum almenaŭ duonjarcento. Malnova oktaga horloĝo, solenaspekta kaj malfrivola, tiktakis seriozece en angulo; kaj arĝenta poŝhorloĝo, egale antikva, pendis de unu el la multaj hokoj kiuj ornamis la servicoŝrankon.

“Ĉu prete?” diris la maljuna sinjoro enkete, kiam la gastoj estis lavitaj, flikitaj, brositaj kaj branditaj.

“Tute”, respondis sinjoro Pikviko.

“Venu do!”

La grupo, trairinte plurajn malhelajn koridorojn kaj kunveninte kun sinjoro Tupmano, kiu postrestis por ŝteli kison de Emma, pro kio li estis prave premiita per diversaj puŝoj kaj gratoj, alvenis la salonan pordon.

“Bonvenon”, diris ilia afabla gastiganto, ĵetmalfermante ĝin kaj antaŭenpaŝante por anonci ilin. “Bonvenon, sinjoroj, al Manora Bieno”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.