La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA POSTLASITAJ PAPEROJ DE LA KLUBO PIKVIKA

Aŭtoro: Charles Dickens

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3

Nova konato. La rakonto de la vagulo. Malagrabla interrompo kaj renkontiĝo malplaĉa

Sinjoro Pikviko estis spertinta iom da maltrankvilo pro la nekutima foresto de siaj du amikoj, kiun ties mistera konduto dum la tuta mateno neniel tendencis malfortiĝi. Kun pli ol ordinara plezuro, sekve, li leviĝis por saluti ilin, kiam ili revenis denove; kaj kun intereso pli ol ordinara li demandis pri la okazintaĵoj ilin disigintaj de lia kunesto. Responde al liaj demandoj tiurilataj, sinjoro Snodgraso estis ĝuste propononta historian rakonton pri la cirkonstancoj lastatempe priskribitaj, kiam lin subite silentigis konstato, ke ĉeestas ne nur sinjoro Tupmano kaj ilia diliĝenca kunulo hieraŭa, sed ankaŭ alia nekonato simile strangaspekta. Tiu estis viro aspekte zorgtrivita, kies flavpala vizaĝo kaj profunde enfalintaj okuloj estis eĉ pli rimarkindaj ol la naturo kreis ilin, pro la rektaj nigraj haroj pendantaj implikite malorde super duono de lia vizaĝo. Liaj okuloj estis preskaŭ nenature brilaj kaj penetraj; liaj vangostoj estis altaj kaj elstaraj; kaj liaj makzeloj estis tiel longaj kaj malgrasaj, ke observanto supozus, ke li momente entiras la vizaĝkarnon per ia muskola kuntiriĝo, se lia duonaperta buŝo kaj senmova esprimo ne anoncus, ke tio estas lia normala aspekto. Ĉirkaŭ sia kolo li portis verdan ŝalon, kies grandaj ekstremoj dismetiĝis sur lia brusto kaj okaze vidiĝis sub la eluzitaj butontruoj de lia malnova veŝto. Lia supra vestaĵo estis longa nigra surtuto; kaj sube li portis larĝan grizbrunan pantalonon, kaj grandajn botojn rapide kadukiĝantajn.

Al tiu ĉi krudaspekta persono direktiĝis la okuloj de sinjoro Vinklo, kaj al li sinjoro Pikviko gestis per la mano, dirante:

“Jen amiko de nia amiko. Ni trovis hodiaŭ matene, ke nia amiko havas ligon kun la teatro ĉi-loke, kvankam li ne emas, ke tio ĝenerale koniĝu, kaj tiu ĉi sinjoro estas ano de la sama profesio. Li estis komplezonta nin per eta anekdoto ligita al tio, kiam vi envenis”.

“Multe da anekdoto”, diris la verdfrakita fremdulo hieraŭa, alvenante al sinjoro Vinklo kaj parolante laŭ tono mallaŭta kaj konfidenca. “Stranga homo — plenumas la misulajn rolojn — nebona aktoro — kuriozulo — ĉiajn mizerojn — Malgaja Jemĉjo ni nomas lin interaktore”.

Sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso ĝentile salutis la sinjoron elegante titolitan “Malgaja Jemĉjo”; kaj mendinte brandon kun akvo imite al la ceteraj ĉeestantoj sidiĝis ĉe la tablo.

“Nu, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko, “ĉu vi volas komplezi nin per daŭrigo de tio, kion vi estis rakontonta?”

La malgajulo elpoŝigis malpuran papervolvaĵon, kaj turninte sin al sinjoro Snodgraso, kiu ĵus apertis sian notkajeron, diris per voĉo kava perfekte konvena laŭ lia ekstera aspekto:

“Ĉu vi estas la poeto?”

“Mi… mi iomete okupiĝas tiamaniere”, respondis sinjoro Snodgraso, iom konsternita pro la subiteco de la demando.

“Ha! La poezio influas la vivon kiel lumoj kaj muziko la scenejon; senigu la unuan de ĝiaj falsaj ornamaĵoj, kaj la alian de ĝiaj iluzioj, kaj kio restos en ambaŭ travivinda aŭ prizorginda?”

“Ja vere, sinjoro”, respondis sinjoro Snodgraso.

“Sidi antaŭ la planklumoj”, daŭrigis la malgajulo, “estas kvazaŭ sidi ĉe grandioza kortega spektaklo admirante la silkajn robojn de la bunta homamaso — sidi malantaŭ ili signifas esti la kreantoj de tiu buntaĵo, neprizorgataj kaj nekonataj, forlasitaj al pereo aŭ travivo laŭ la volo de la sorto”.

“Nepre”, diris sinjoro Snodgraso, ĉar la enfalintaj okuloj de la malgajulo direktiĝis al li, kaj li sentis necese ion diri.

“Daŭrigu, Jemĉjo”, diris la Hispanuje vojaĝinto, “kiel la nigrokula Suzana[17] — tute sur la montetaro — neniom da grakado — elparolu — vigliĝu”.

“Ĉu vi volas plenigi alian glason antaŭ ol komenci, sinjoro?” diris sinjoro Pikviko.

La malgajulo kaptis la aludon, kaj miksinte glason da brando kun akvo kaj malrapide glutinte ties duonon, malvolvis la paperrulaĵon kaj komencis parte laŭtlegi kaj parte rakonti, jenan okazaĵon, kiun ni trovas registrita en la Protokolo de la klubo sub la titolo “La Rakonto de la Vagulo”.

La rakonto de la vagulo

“Nenio mirinda troviĝas en tio, kion mi rakontos”, diris la malgajulo, “enestas nenio eĉ malofta. Mankoj kaj malsano tro oftas en multaj vivtavoloj por meriti pli da atento ol oni kutime direktas al la plej ĉiutagaj sortobatoj de la homa naturo. Mi kunmetis ĉi tiujn kelkajn notojn pro tio, ke la pritraktito estis al mi bone konata dum multaj jaroj. Mi spuris lian subeniradon, paŝon post paŝo, ĝis fine li alvenis tiun ekstreman mizeron, el kiu li neniam plu supreniris.

“La viro, pri kiu mi parolas, estis pantomimaĉa aktoro, kaj, kiel multaj liaj samklasanoj, senĉesa drinkemulo. Dum pli bona epoko, antaŭ ol li febliĝis pro diboĉado kaj magriĝis pro malsanoj, li ricevis bonan salajron, kiun, se li estus zorga kaj prudenta, li eble daŭre ricevus dum kelkaj jaroj — ne multaj, ĉar tiaj viroj aŭ mortas frue, aŭ pro troa ŝarĝado de la korpaj energioj perdas antaŭtempe tiujn fizikajn kapablojn, de kiuj solaj ili povas dependi por la vivtenado. Lia detrua malvirto tamen venkis lin tiel rapide, ke oni trovis neeble dungi lin por la situacioj, en kiuj li efektive utilis teatre. Tavernoj logis lin nerezisteble. Neglektitaj malsanoj kaj senespera malriĉeco tiel certe estus lia sorto kiel la morto mem, se li insistus pri la sama vivmaniero; tamen li ja insistis, kaj la rezulton oni povas diveni. Engaĝon li ne povis akiri, kaj mankis al li pano.

“Ĉiu, kiu entute scias pri teatraj aferoj, scias kia hordo da ŝimaj malriĉuloj frekventas la scenejon de grandaj teatroj — ne regule engaĝitaj aktoroj, sed baletuloj, statistoj, akrobatoj, kaj similaj, kiujn oni dungas dum la daŭro de pantomimo aŭ Paska prezentaĵo, kaj poste maldungas ĝis la prezento de iu multpersona spektaklo kreos novan postulon por ilia servado. Al tia speco da vivo la viro estis devigita sin doni, kaj prezentado ĉiuvespere en iu malnobla teatra trinkejo samtempe havigis al li kelkajn pliajn monerojn ĉiusemajne kaj ebligis al li ĝui sian malnovan emon. Eĉ tiu rimedo baldaŭ malsukcesis; liaj malregulaĵoj estis tro grandaj por permesi, ke li akiru la mizeran enspezon kiun li eble tiamaniere havigus, kaj li fakte reduktiĝis ĝis stato proksima al malsatmorto, nur okaze akirante bagatelan sumon per pruntepreno de iu antaŭa kunulo aŭ per ricevo de tasko en tiu aŭ alia el la vulgaraj minoraj teatroj, kaj kiam li efektive perlaboris iom, tio elspeziĝis kiel antaŭe.

“Ĉirkaŭ tiutempe, kiam li jam ekzistadis laŭ nekonebla maniero dum pli ol jaro, mi estis mallonge engaĝita en unu el la teatroj en la Surea flanko[18] de la rivero, kaj tie mi vidis tiun homon, kiun jam de kelka tempo mi ne vidis, ĉar mi vojaĝis en la provinco, kaj li ŝtelvagis en la vojetoj kaj trairejoj de Londono. Mi ĵus vestis min por forlasi la ejon, kaj transiris la scenejon survoje eksteren, kiam li frapetis mian ŝultron. Neniam mi forgesos la hidan vidaĵon kiu frontis miajn okulojn, kiam mi turniĝis. Li estis vestita por pantomimo, en la absurdo de klaŭna kostumo. La fantomaj figuroj en la Danco de Morto, la plej timigaj formoj iam portretitaj surtole de la plej talenta artisto, neniam prezentis aspekton duone tiom abomenan. Lia ŝvelinta korpo kaj ŝrumpintaj kruroj — ties misformeco centoble emfazita per la fantaziaj vestaĵoj — la vitrecaj okuloj, timige kontrastaj al la densa blanka ŝminkaĵo per kiu la vizaĝo estis ŝmirita; la groteske ornamita kapo, paralize tremanta, kaj la longaj malgrasaj manoj kovritaj de blanka kalko — ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton, kaj pro kio ĝis hodiaŭ mi tremegas je la penso. Lia voĉo estis kava kaj trema kiam li gvidis min flanken kaj per stumblaj vortoj rakontis longan katalogon de malsanoj kaj senecoj, finante kiel kutime per urĝa peto pri pruntedono de bagatela monsumo. Mi enmanigis al li kelkajn ŝilingojn, kaj kiam mi forturniĝis, mi aŭdis la rideksplodon, kiu sekvis lian unuan akrobataĵon sur la scenejo.

“Iun postan vesperon knabo enmanigis al mi malpuran paperpecon, sur kiu estis skribaĉitaj kelkaj vortoj krajone, sciigantaj ke tiu homo grave malsanas, kaj petegantaj, ke post la prezento mi vizitu lin ĉe lia loĝejo sur iu strato, kies nomon mi nun forgesis, ne tre malproksima de la teatro. Mi promesis tion fari tuj, kiam mi liberiĝos, kaj post falo de la kurteno mi eliris al mia melankolia komisio.

“Estis malfrue, ĉar mi partoprenis en la lasta programero kaj ĉar tiu estis benefica vespero, la prezentoj nekutime plilongiĝis. La nokto estis malhela kaj malvarma, kun frosta malseka vento, kiu pelis la pluvon peze kontraŭ la fenestrojn kaj domfrontojn. Lagetoj da akvo kolektiĝis sur la mallarĝaj kaj malmulte frekventataj stratoj, kaj pro tio ke multaj el la tre disaj olelampoj estis estingitaj per la forto de la vento, la promeno estis ne nur malkomforta, sed ankaŭ plej malcerta. Tamen feliĉe mi direktiĝis ĝuste, kaj sukcesis post ioma malfacilo trovi la domon, al kiu oni direktis min — karbejon kun supra etaĝo, en kies malantaŭa ĉambro kuŝis mia serĉito.

“Mizeraspekta virino, lia edzino, renkontis min sur la ŝtuparo kaj, dirinte ke li ĵus eniris specon de dormemo, enkondukis min mallaŭte kaj metis por mi seĝon apud la lito. La malsanulo kuŝis frontante la muron; kaj pro tio, ke li tute malatentis mian ĉeeston, mi disponis tempon por ekzameni la lokon, en kiu mi troviĝis.

“Li kuŝis sur malnova lito, kiu vertikaliĝis dum la tagoj. Ĉifitaj restaĵoj de kvadratita kurteno estis tiritaj ĉirkaŭ la litokapon por bari la venton, kiu tamen eniris la senkomfortan ĉambron tra la multaj fendetoj de la pordo kaj ĉiumomente blovis tien kaj reen. En rusta nefiksita kameno estis malarda cindra fajro; kaj antaŭ ĝi estis starigita malnova triangula tablo, sur kiu troviĝis kelkaj medicinujoj, frakasita glaso, kaj kelkaj aliaj hejmaj objektoj. Infaneto dormis sur provizora lito aranĝita por ĝi sur la planko, kaj la virino eksidis sur seĝo apude. Troviĝis paro da bretoj kun kelkaj teleroj, tasoj kaj subtasoj: kaj sub ili pendis paro da scenejaj ŝuoj kaj du rapiroj. Escepte de amasetoj da ĉifonaĵoj kaj bulaĵoj malzorge ĵetitaj en angulojn de la ĉambro, tiuj estis la solaj objektoj en la loĝejo.

“Mi disponis tempon por noti tiujn etajn detalojn kaj rimarki la pezan spiradon kaj febrajn tikegojn de la malsanulo, antaŭ ol li konsciiĝis pri mia ĉeesto. Dum siaj maltrankvilaj klopodoj havigi komfortan ripozejon por sia kapo, li puŝis sian manon eksterliten, kaj ĝi falis sur la mian. Li abrupte sidiĝis kaj avide gapis al mia vizaĝo.

“ ‘Sinjoro Hatleo, Johano’, diris lia edzino. ‘Sinjoro Hatleo, kiun vi alvokis hodiaŭ vespere, sciu’.

“ ‘Ha!’ diris la malsanulo, pasigante la manon sur sia frunto. ‘Hatleo… Hatleo… Mi pripensu’. Li ŝajnis provi koncentrigon de la pensoj dum kelkaj sekundoj kaj poste, strikte kaptinte mian pojnon, diris: ‘Ne forlasu min… Ne forlasu min, bonulo. Ŝi murdos min, mi scias tion’.

“ ‘Ĉu longe li estas tia?’ mi alparolis lian plorantan edzinon.

“ ‘Ekde la pasinta nokto’, ŝi respondis. ‘Johano, Johano, ĉu vi ne konas min?’

“ ‘Ne permesu, ke ŝi proksimiĝu al mi’, diris la viro tremegante, kiam ŝi kliniĝis super li. ‘Forpelu ŝin, mi ne toleras ŝin apude’. Li gapis frenezece al ŝi kun mieno terure timega kaj poste flustris en mian orelon: ‘Mi batis ŝin, Jemĉjo, mi batis ŝin hieraŭ, kaj multfoje pli frue. Mi malsatigis ŝin kaj ankaŭ la knabon; kaj nun, kiam mi estas malforta kaj senrimeda, Jemĉjo, ŝi murdos min pro tio; mi scias, ke jes. Se vi vidus ŝin ploranta, kiel mi vidis, ankaŭ vi scius tion. Fortenu ŝin’.

“Li malstriktigis la kroĉon kaj sinkis elĉerpite sur la kusenon.

“Mi sciis tre bone, kion signifis ĉio ĉi. Se eĉ momente mi volus dubi pri tio, unu ekrigardo al la pala vizaĝo kaj velkinta figuro de la virino sufiĉus por klarigi la realan staton de la afero.

“ ‘Prefere vi staru flanke’, mi diris al la kompatindulino. ‘Vi ne povas helpi lin. Eble li pli trankvilos, se li vin ne vidos’.

“Ŝi foriris el la vidkampo de la viro. Li malfermis siajn okulojn post kelkaj sekundoj kaj ĉirkaŭrigardis perturbite.

“ ‘Ĉu ŝi foriris?’ li demandis avide.

“ ‘Jes… Jes. Ŝi vin ne damaĝos’.

“ ‘Mi sciigos al vi la veron, Jemĉjo”, diris la viro malaltvoĉe’, ŝi efektive damaĝas min. Io en ŝiaj okuloj vekas en mia koro tian timegon, ke tio frenezigas min. La tutan pasintan nokton ŝiaj grandaj gapaj okuloj kaj pala vizaĝo proksimis al la miaj; kien ajn mi turniĝis, turniĝis ili; kaj kiam ajn mi abrupte vekiĝis, ŝi estis apud la lito rigardante min. Li tiris min pli proksimen kaj diris per profunda alarmita flustro: ‘Jemĉjo, ŝi devas esti fispirito… diablino! Ĉit! Mi scias, ke ŝi estas. Se ŝi estus virino, ŝi antaŭlonge estus mortinta. Neniu virino kapablus toleri tion, kion ŝi elportis’.

“Mi naŭziĝis, pensante pri la longaj kruelo kaj neglekto certe okazintaj por tiel impresi tian viron. Mi nenion povis diri responde, ĉar kiu povus proponi esperon aŭ konsolon, al la mizerulo antaŭ mi?

“Mi sidis tia dum pli ol du horoj, dum kiuj li turniĝadis, murmure kriante pro doloro aŭ senpacienco, maltrankvile ĵetante tien kaj reen la brakojn, kaj volviĝante de flanko al flanko. Finfine li eniris tiun staton de parta senkonscio, dum kiu la menso vagas senkontrole de sceno al sceno, de loko al loko, sen regado far la racio, sed daŭre ne povanta senigi sin de nepriskribebla sento de aktuala suferado. Konstatinte pro liaj senkoheraj babiladoj, ke tiel nun estas, kaj sciante ke plej probable la febro ne tuj pligraviĝos, mi forlasis lin, promesante al lia mizera edzino, ke mi ripetos mian viziton dum la venonta vespero kaj, se necese, sidos ĉe la paciento tra la tuta nokto.

“Mi plenumis mian promeson. La pasintaj dudek kvar horoj realigis teruran ŝanĝiĝon. La okuloj, kvankam profunde enfalintaj kaj pezaj, brilis je lumo timiga por la spektanto. La lipoj estis sekegaj kaj multloke fendetiĝintaj: la seka malmola haŭto ardis je brula varmego, kaj sur la vizaĝo de la viro estis preskaŭ ekstertera mieno de sovaĝa maltrankvilo indikanta eĉ pli forte la ruinigon far la malsano. La febro estis zenita.

“Mi sidiĝis sur la seĝo, kiun mi okupis la antaŭan vesperon, kaj tie mi sidis dum horoj aŭskultante tiujn sonojn, kiuj nepre trafas profunde la koron de plej nesentema el la homoj — la frenezan deliron de mortonto. Laŭ tio, kion mi aŭdis pri la opinio de la kuracisto, mi sciis, ke mankas espero pri li: mi sidis apud lia mortolito. Mi vidis la velkintajn membrojn, kiuj antaŭ malmultaj horoj distordiĝis por amuzi bruemajn galerianojn, tordiĝantaj pro torturado per brulanta febro… mi aŭdis la kriĉan ridon de la klaŭno, kunfandiĝintan kun la malaltaj murmuroj de la mortonto.

* * *

“Estas emociige aŭskulti menson returniĝantan al la normalaj okupiĝoj kaj celoj de sanulo, kiam antaŭe kuŝas korpo malforta kaj senrimeda; sed kiam tiuj okupiĝoj estas nature kontraŭaj al ĉio, kion ni kunligas kun ideoj seriozaj aŭ solenaj, la ricevita impreso estas senfine pli potenca. La teatro kaj la drinkejo estis la ĉefaj temoj en la babilado de tiu mizerulo. Estis vespere, li imagis; li devis roli tiunokte; estis malfrue, kaj li devos tuj forlasi la hejmon. Kial oni tenas lin kaj malhelpas lian iron?.. Li perdos la monon… Li devos foriri. Ne! Oni ne permesis tion. Li kaŝis la vizaĝon per siaj ardantaj manoj kaj feble priĝemis la propran malfortecon kaj la kruelon de siaj persekutantoj. Post mallonga paŭzo li elkriis kelkajn krudajn rimaĵojn, kiujn li laste parkeris. Li leviĝis sur la lito, kurbigis siajn velkintajn krurojn kaj ĉirkaŭruliĝis laŭ maldelikataj pozicioj; li rolis… li estis en teatro. Post momenta silento li murmuris la rekantaĵon de iu brua kanto. Finfine li atingis la malnovan domon: kiom varmega estis la ĉambro. Li estintis malsana, tre malsana, sed jam li fartis bone kaj estis feliĉa. Plenigu lian glason. Kiu estis tiu, kiu forskuis ĝin de liaj lipoj? Temis pri la sama persekutanto, kiu pli frue postsekvis lin. Li falis sur la kusenon kaj laŭte ĝemis. Mallonga intervalo de senkonscio, kaj jen li travagis tedan labirinton de malaltarkaj ĉambroj — kelkfoje tiom malaltaj, ke por progresi li devis rampi sur manoj kaj genuoj: tie estis senaere kaj mallume, kaj en ĉiu direkto malhelpis lin diversaj obstakloj. Troviĝis ankaŭ insektoj, hidaj rampuloj kun okuloj fikse rigardantaj lin kaj plenigis la tutan ĉirkaŭan aeron: brilaĉante terure en la densa mallumo de tiu loko. La muroj kaj la plafono estis kovritaj de viglaj reptilioj… la kupolo vastiĝis enorme… timigaj figuroj flagradis tien-reen… kaj vizaĝoj de homoj al li konataj, abomenigitaj per mokado kaj grimacado, gapis el inter ili; oni bruligis lin per ardigitaj feraĵoj kaj ligis lian kapon per ŝnuroj ĝis sango elŝprucis, kaj li baraktis frenezece por sia vivo.

“Fine de unu el tiuj paroksismoj, dum kiu mi malfacilege retenis lin sur la lito, li sinkis ŝajne en dormon. Venkita de gardado kaj penado, mi fermis miajn okulojn dum kelkaj minutoj, kiam mi sentis ĉe mia ŝultro violentan kroĉiĝon. Mi tuj vekiĝis. Li jam levis sin por sidiĝi en la lito… Terura ŝanĝiĝo okazis al lia vizaĝo, sed la konscio jam revenis, ĉar evidente li rekonis min. La infano, kiun jam delonge perturbis liaj deliroj, stariĝis de sur sia liteto kaj alkuris sian patron timigite kriĉante… La patrino haste brakumis ĝin, por ke li ne vundu ĝin dum la violento de sia frenezeco, sed terurite pro la ŝanĝo de liaj trajtoj staris senmova apud la lito. Li kroĉis konvulsie mian ŝultron, kaj batante sian bruston per la alia mano senespere klopodis paroli. Estis senutile… li etendis al ili la brakon kaj denove violente klopodis. Aŭdiĝis klaka sono en lia gorĝo… la okuloj furiozis… mallonga sufokita ĝemo aŭdiĝis… kaj li falis malantaŭen… mortinta!”

Ege kontentigus nin, se ni povus registri la opinion de sinjoro Pikviko pri la supra anekdoto. Ni ne dubas, ke ni povus prezenti ĝin al niaj legantoj, se ne intervenus okazaĵo plej bedaŭrinda.

Sinjoro Pikviko ĵus remetis sur la tablon la glason, kiun dum la finaj kelkaj frazoj de la rakonto li tenis en sia mano, kaj ĝuste decidiĝis ekparoli — efektive la atestaĵo de la notlibro de sinjoro Snodgraso rajtigas nin deklari, ke li fakte malfermis sian buŝon — kiam kelnero eniris la ĉambron, kaj diris:

“Kelkaj sinjoroj, sinjoro”.

Oni konjektas, ke sinjoro Pikviko estis ĝuste eldironta kelkajn komentojn, kiuj flamigus la mondon, se ne la riveron Tamizo, kiam li tiel interrompiĝis: ĉar li rigardis gravmiene la kelneran vizaĝon, kaj poste ĉirkaŭrigardis al la ĝenerala societo, kvazaŭ serĉante informojn koncerne la novajn venintojn.

“Ho”, diris sinjoro Vinklo, stariĝante, “kelkaj miaj amikoj… alkonduku ilin. Tre agrablaj homoj”, aldonis sinjoro Vinklo post retiriĝo de la kelnero. “Oficiroj de la 97a regimento, kun kiuj mi konatiĝis iom strangmaniere hodiaŭ matene. Vi tre ŝatos ilin”.

La trankvilanimo de sinjoro Pikviko estis tuj restarigita. La kelnero revenis kaj enĉambrigis tri sinjorojn.

“Leŭtenanto Tapeltono”, diris sinjoro Vinklo, “leŭtenanto Tapeltono, sinjoro Pikviko — doktoro Pejno, sinjoro Pikviko — sinjoron Snodgraso vi vidis pli frue: mia amiko sinjoro Tupmano, doktoro Pejno — doktoro Ŝovulo, sinjoro Pikviko — sinjoro Tupmano, doktoro Ŝov…”

Tie sinjoro Vinklo subite paŭzis, ĉar forta emocio vidiĝis sur la vizaĝoj de sinjoro Tupmano kaj la doktoro.

“Tiun ĉi sinjoron mi renkontis pli frue”, diris la doktoro kun rimarkinda emfazo.

“Efektive!” diris sinjoro Vinklo.

“Kaj… kaj ankaŭ tiun personon, se mi ne eraras”, diris la doktoro, direktante al la verdvestita fremdulo esploran rigardon. “Mi opinias, ke mi donis al tiu persono tre urĝan inviton hieraŭ nokte, kiun li taksis konvene malakcepti”.

Tion dirinte la doktoro brovumis grandanime al la fremdulo kaj flustris al sia amiko leŭtenanto Tapeltono.

“Ĉu vere?” diris tiu lasta post ĉesigo de la flustro.

“Vere, efektive”, respondis doktoro Ŝovulo.

“Vi estas devigata lin piedbati surloke”, murmuris la posedinto de la faldseĝo grandemfaze.

“Silentu, mi tre petas, Pejno”, intermetis la leŭtenanto. “Ĉu vi permesas, ke mi demandu al vi, sinjoro”, li diris al sinjoro Pikviko, kiu estis konsiderinde perpleksita pro tiu tre neĝentila flankrolado, “ĉu vi permesas, ke mi demandu al vi, sinjoro, ĉu tiu persono estas membro de via grupo?”

“Ne, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “li estas gasto nia”.

“Li estas ano de via klubo, aŭ ĉu mi eraras?” diris la leŭtenanto enkete.

“Certe ne”.

“Kaj neniam portas vian kluban butonon, ĉu?”

“Ne… neniam!” respondis la mirigita sinjoro Pikviko.

Leŭtenanto Tapeltono turnis sin al sia amiko doktoro Ŝovulo kun apenaŭ rimarkebla ŝultrotiro, kvazaŭ sentigante iom da dubemo pri la precizeco de ties memoro. La eta doktoro aspektis kolera, sed mirigita, kaj sinjoro Pejno rigardadis feroce al la ridetanta vizaĝo de la nekonscia Pikviko.

“Sinjoro”, diris la doktoro, subite alparolante sinjoron Tupmano per voĉtono, kiu tiketigis tiun sinjoron tiel videble, kvazaŭ pinglo estus ruze enpuŝita en la suron de lia kruro, “vi ĉeestis la balon ĉi tie hieraŭ nokte!”

Sinjoro Tupmano elspiris mallaŭtan jeson, tre fikse rigardante sinjoron Pikviko la tutan tempon.

“Tiu persono estis via kunulo”, diris la doktoro, indikante la ankoraŭ trankvilan fremdulon.

Sinjoro Tupmano konsentis tiun fakton.

“Nu, sinjoro”, diris la doktoro al la fremdulo, “mi demandas al vi ankoraŭfoje, en ĉeesto de tiuj ĉi sinjoroj, ĉu vi konsentos doni al mi vian nomkarton kaj ricevi traktadon ĝentlemanan; aŭ ĉu vi trudas al mi la neceson persone batadi vin surloke?”

“Atendu, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko, “mi vere ne povas permesi daŭrigon de ĉio ĉi sen iom da klarigo. Tupmano, rakontu pri la cirkonstancoj”.

Sinjoro Tupmano, tiel solene petita, rakontis per kelkaj vortoj pri la situacio; li tuŝis leĝere la prunteprenon de la frako; li larĝe oratoris pri tio, ke ĝi okazis “postvespermanĝe”, kulminis per iomete da pento proprapersona, kaj lasis al la fremdulo elkaĉiĝi laŭeble.

Tiu evidente estis faronta tion, kiam leŭtenanto Tapeltono, kiu esplore estis rigardinta lin tre atente, diris kun konsiderinda malestimo:

“Ĉu mi ne vidis vin en teatro, sinjoro?”

“Certe”, respondis la senhonta fremdulo.

“Li estas vaganta aktoro”, diris la leŭtenanto malestime, sin turnante al doktoro Ŝovulo. “Li rolos en la teatraĵo aranĝota por la oficiroj de la 52a regimento en la Roĉestera teatro morgaŭ vespere. Estas neeble al vi pluagi en tiu ĉi afero, Ŝovulo… Neeble!”

“Absolute!” diris la digna Pejno.

“Mi bedaŭras meti vin en tiun ĉi malagrablan situacion”, diris leŭtenanto Tapeltono, alparolante sinjoron Pikviko, “permesu al mi sugesti, ke la plej trafa maniero eviti estontece reokazon de tiaj scenoj, estos pli selekteme elekti viajn societanojn. Bonan vesperon, sinjoro!” kaj la leŭtenanto saltete forlasis la ĉambron.

“Kaj permesu, ke mi diru, sinjoro”, diris la koleriĝema doktoro Pejno, “ke se mi estus Tapeltono aŭ Ŝovulo, mi tirus al vi la nazon, sinjoro, kaj la nazon de ĉiu viro en tiu ĉi rondo. Tion mi farus, sinjoro, ĉies. Pejno mi nomiĝas, sinjoro, doktoro Pejno de la 43a regimento. Bonan vesperon, sinjoro”.

Fininte tiun parolon, prononcinte la tri lastajn vortojn laŭte, li solenpaŝis majeste post sia amiko, tuj sekvate de doktoro Ŝovulo, kiu diris nenion sed kontentiĝis per velkiga rigardo al la grupo.

Kreskanta kolero kaj ekstrema perpleksiĝo ŝveligis la noblan bruston de sinjoro Pikviko, preskaŭ ĝis rompiĝo de lia veŝto, dum la prezentado de la supra defio. Li staris fiksite sur la loko, gapante en vakuon. La fermo de la pordo revekis lin. Li kuris antaŭen furiozaspekte kaj ardokule. Lia mano kaptis la klinkon de la pordo; post unu momento ĝi kaptus la gorĝon de doktoro Pejno de la 43a, se sinjoro Snodgraso ne kaptus la baskon de sia admirata ĉefo kaj ne retrotirus lin.

“Malhelpu lin”, kriis sinjoro Snodgraso, “Vinklo, Tupmano. Li devas ne endanĝerigi sian vivon pro tia motivo, kia la jena”.

“Liberigu min”, diris sinjoro Pikviko.

“Tenu lin strikte”, kriis sinjoro Snodgraso, kaj per la kunigitaj fortoj de la tuta societo sinjoro Pikviko estis sidigita en fotelon.

“Lasu lin libera”, diris la verdvestita fremdulo, “brando kun akvo — gaja maljuna sinjoro — multe da kuraĝo — glutu jenon — ha! — bonegaĵon!”

Antaŭprovinte la valoron de la glasego, kiun miksis la mornulo, la fremdulo metis ĝin al la buŝo de sinjoro Pikviko, kaj la restaĵo de ĝia enhavo rapide malaperis.

Sekvis mallonga paŭzo, la brando kun akvo plenumis sian taskon; la amikeca vizaĝo de sinjoro Pikviko rapide regajnis sian kutiman mienon.

“Tiuj ne indas vian atenton”, diris la mornulo.

“Vi pravas, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ili ne indas. Mi hontas, ke mi perfidiĝis al tia emociego. Altabligu vian seĝon, sinjoro”.

La mornulo volonte obeis: rondo formiĝis denove ĉirkaŭ la tablo, kaj denove harmonio regis. Iom da restanta iritiĝo ŝajnis trovi lokon en la sino de sinjoro Vinklo, eble kaŭzita de la provizora elpreno de lia frako, kvankam apenaŭ estas racie supozi, ke tia bagatela cirkonstanco povis veki eĉ paseman kolersenton en brusto Pikvikana. Escepte de tio, ilia bonhumoro estis komplete restarigita, kaj la vespero finiĝis tiel joviale, kiel ĝi komenciĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.