La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA POSTLASITAJ PAPEROJ DE LA KLUBO PIKVIKA

Aŭtoro: Charles Dickens

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

Malnovmoda kartluda festo. La versoj de la pastro. La rakonto pri la reveno de punlaborulo

Pluraj gastoj jam kunvenintaj en la malnova salono stariĝis por saluti sinjoron Pikviko kaj ties amikojn, kiam ili envenis; kaj dum plenumado de la enkonduka ceremonio sinjoro Pikviko disponis tempon observi la aspektojn kaj mediti pri la karakteroj kaj okupiĝoj de la personoj ĉirkaŭantaj lin — kutimo, kiun li samkiel multaj aliaj grandiozuloj ŝatis dorloti.

Sinjorino tre maljuna en alta ĉapo kaj fadinta silka robo — neniu malpli grava ol la patrino de sinjoro Vardlo — okupis la honoran lokon dekstrangule de la kameno; kaj diversaj atestiloj pri tio, ke ŝi estis konvene edukita dum la junaĝo, kaj ke ŝi ne deviis de tio dum la maljunaĝo, ornamis la murojn en formo de brodaĵoj antikvadataj, fadendrapaj pejzaĝoj samaĝaj, kaj karmezinaj teniloj por teujoj el periodo pli moderna. La onklino, la du junaj fraŭlinoj, kaj sinjoro Vardlo, kiuj konkurencis unu kontraŭ alia en zelota kaj senintermita servado al la maljunulino, dense ĉirkaŭis ŝian fotelon, unu tenanta ŝian oreltrumpeton, alia oranĝon, kaj tria flarbotelon, dum kvara vigle okupiĝis frapante kaj pugnobatante la kusenojn aranĝitajn por ŝia apogo. Ĉe la kontraŭa flanko sidis kalva maljunulo, kun vizaĝo bonhumora kaj bonfarema — la pastro de Dingledelo; kaj apud li sidis lia edzino, iom dika floranta maljuna damo, kiu aspektis tre lerta, ne nur pri la arto kaj mistero prepari hejmajn trinkaĵojn kontentige al aliaj personoj, sed ankaŭ pri okaza gustumado de ili ege kontentige al ŝi mem. Eta prudenta pomvizaĝulo interparolis kun grasa maljuna sinjoro en unu angulo, kaj du-tri pliaj maljunaj sinjoroj kaj du-tri pliaj maljunaj damoj sidis rektadorse kaj senmove sur siaj seĝoj, tre firme rigardante al sinjoro Pikviko kaj ties kunvojaĝantoj.

“Sinjoro Pikviko, panjo”, diris sinjoro Vardlo per sia plej forta voĉo.

“Ha”, diris la maljuna damo, skuante sian kapon. “Mi ne aŭdas vin”.

“Sinjoro Pikviko, avinjo!” kriĉis ambaŭ junulinoj kune.

“Ha!” ekkriis la maljuna damo. “Nu, ne multe gravas. Li ne ĝenas sin pri tia maljunulino kia mi, supozeble”.

“Mi certigas al vi, sinjorino”, diris sinjoro Pikviko kaptante manon de la maljunulino kaj parolante tiel laŭte, ke la energio kaŭzis karmeziniĝon de lia bonkora vizaĝo, “mi certigas al vi, sinjorino, ke nenio pli ĝojigas min ol vidi damon viaaĝan ĉefo de familio tiel brava kaj tiom june kaj bonfarte aspektanta”.

“Ha!” diris la maljunulino post mallonga paŭzo, “estas tre bele, mi supozas, sed mi ne aŭdas lin”.

“Avinjo estas iom konsternita nuntempe”, diris fraŭlino Izabela Vardlo per mallaŭta voĉo, “sed baldaŭ ŝi interparolos kun vi”.

Sinjoro Pikviko kapsignis sian pretecon respekti la malfortecojn de la maljunaĝo kaj komencis ĝeneralan konversacion kun la ceteraj rondanoj.

“Bela situo ĉi tie”, diris sinjoro Pikviko.

“Bela!” eĥis sinjoroj Snodgraso, Tupmano kaj Vinklo.

“Nu, mi opinias, ke jes”, diris sinjoro Vardlo.

“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento, sinjoro”, diris la prudentulo kun pomvizaĝo, “nepre ne, sinjoro… mi certas, ke ne, sinjoro”.

Poste la prudentulo ĉirkaŭrigardis triumfe, kvazaŭ iu kontraŭdirus al li, sed tiun li finfine venkus.

“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento”, diris denove la prudentulo post paŭzo.

“Krom la Paŝtejoj de Mulinzo”, komentis la grasulo solene.

“La Paŝtejoj de Mulinzo!” elsputis la alia en profunda malestimo.

“Ja la Paŝtejoj de Mulinzo”, ripetis la dikulo.

“Ege bona grundo, tie”, intervenis alia dikulo.

“Kaj bona ĝi estas, certe”, diris tria dikulo.

“Ĉiu scias tion”, diris la korpulenta gastiganto.

La prudentulo ĉirkaŭrigardis dubeme, sed trovinte sin minoritata, mienis kompateme kaj diris nenion pli.

“Pri kio ili parolas?” demandis la maljunulino per tre aŭdebla voĉo al unu el siaj nepinoj, ĉar, kiel multaj surdaj homoj, ŝi ŝajnis neniam konsideri la eblecon, ke aliaj personoj aŭdas tion, kion ŝi mem diras.

“Pri la tero, avinjo”.

“Kion pri la tero?.. Nenio misas, ĉu?”

“Ne, ne. Sinjoro Milero diris, ke nia grundo estas pli bona ol tiu en la Paŝtejoj de Mulinzo”.

“Kion li scias pri la afero?” demandis la maljunulino indigne. “Milero estas malmodesta pajaco, kaj vi rajtas sciigi lin, ke tion mi diris”.

Tion dirinte la maljunulino, tute ne sciante ke ŝi parolis pli laŭte ol flustre, rektigis sin kaj rigardis trapikeme la kulpan prudentulon.

“Nu, nu”, diris la vigla gastiganto, nature ema ŝanĝi la temon. “Kiel plaĉus al vi robro, sinjoro Pikviko?”

“Tio plaĉus pli ol io ajn”, respondis tiu sinjoro, “sed ne aranĝu tion, mi petas, nur pro mi”.

“Ho, mi certigas vin, ke panjo tre ŝatas robrojn”, diris sinjoro Vardlo. “Ĉu ne tiel, panjo?”

La maljunulino, kiu multe malpli surdis pri tiu temo ol pri la aliaj, respondis jese.

“Joĉjo, Joĉjo!” diris la maljuna sinjoro. “Joĉjo… damnatu… ho, jen li. Elmetu la kartludajn tabletojn”.

La letargia junulo sukcesis sen plua vekado elmeti du kartludajn tabletojn, unu por “Papo Johanino”[20], kaj la alian por visto. La vistludontoj estis sinjoro Pikviko kaj la maljunulino, sinjoro Milero kaj la grasa sinjoro. La rondludo ampleksis la ceterajn festantojn.

La robro estis plenumita kun la tuta seriozeco kaj konduta trankvileco konvenaj al la okupiĝo nomata “visto” — solena okazaĵo, al kiu, laŭ nia opinio, estas aplikita tre malrespekte kaj bagatelige la termino “ludo”. La rondludo, alitable, estis tiel brue gaja, ke ĝi grave interrompis la meditojn de sinjoro Milero, kiu, ne tiom absorbita kiom li devis esti, sukcesis kulpi diversajn krimegojn kaj misfarojn, kiuj ekstreme kolerigis la grasan sinjoron, kaj proporcie bonhumorigis la maljunulinon.

“Jen!” diris la krimulo Milero triumfe, kiam li enmanigis unuopan prenon fine de la partio. “Tio ne povis esti pli trafe ludita, mi flatas min. Neeble akiri alian prenon!”

“Milero devis atuti la karoon, ĉu ne vere, sinjoro?” diris la maljunulino.

Sinjoro Pikviko kapjesis.

“Ĉu mi devis do?” diris la povrulo, dube apelaciante sian partneron.

“Vi ja devis, sinjoro”, diris la grasa sinjoro per tremiga voĉo.

“Tre bedaŭras”, diris la senkuraĝigita Milero.

“Tio ne multe utilas”, graŭlis la dika sinjoro.

“Du figuroj faras ok por mi”, diris sinjoro Pikviko.

Alia partio.

“Ĉu vi povas unu?” demandis la maljunulino.

“Mi povas”, respondis sinjoro Pikviko. “Duoblo, unuopo kaj la robro”.

“Neniam oni tiom bonŝancis”, diris sinjoro Milero.

“Neniam venis tiaj kartoj”, diris la grasa sinjoro.

Solena silento: sinjoro Pikviko bonhumora, la maljunulino serioza, la grasa sinjoro ĉikanema, kaj sinjoro Milero timema.

“Alia duoblo”, diris la maljunulino, triumfe notante la cirkonstancon per meto de sespenco kaj kaduka duonpenco sub la kandelingon.

“Duoblo, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.

“Tute scias pri tiu fakto, sinjoro”, akre respondis la grasa sinjoro.

Alian partion kun simila rezulto sekvis missekvo far la malfeliĉa Milero, je kio la grasa sinjoro eksplodis en stato de forta persona ekscitiĝo, kiu daŭris ĝis la fino de la ludo, kiam li retiriĝis en angulon, kaj restis komplete muta dum unu horo kaj dudek sep minutoj; post tiu tempo li forlasis sian retiriĝon kaj proponis al sinjoro Pikviko pinĉon da flartabako kun mieno de homo decidinta kristane pardoni la ricevitajn vundojn. La aŭdkapablo de la maljunulino rimarkinde pliboniĝis, kaj la malfeliĉa Milero sentis sin tiel eksterelementa kiel delfeno en sentinela postenbudo.

Dume la rondludo progresis tre gaje. Izabela Vardlo kaj sinjoro Trundlo “partneriĝis”, kaj Emilia Vardlo kaj sinjoro Snodgraso faris same; kaj eĉ sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino starigis komunakcian kompanion pri ludmarkoj kaj flatado. Maljuna sinjoro Vardlo estis ĉe zenito de sia gajeco; kaj li estis tiel amuza direktante la tablon, kaj la maljunaj damoj estis tiel energiaj pretendante siajn gajnojn, kaj la tuta tablanaro daŭre bruis pro gajo kaj ridado. Ĉeestis unu maljuna damo, kiu ĉiam devis pagi kvin-ses kartojn, je kio ĉiuj ekridis regule en ĉiu partio; kaj kiam la maljuna damo mienis kolere pro la neceso pagi, oni ridis eĉ pli laŭte; je kio la vizaĝo de la maljuna damo iom post iom heliĝis, ĝis fine ŝi ridis pli laŭte ol la aliaj. Ankaŭ, kiam la fraŭla onklino ricevis “geedziĝon”[21], la junulinoj denove ekridis, kaj la fraŭla onklino ŝajne emis ofendiĝi; ĝis, sentante manpremon de sinjoro Tupmano sub la tablo, ankaŭ ŝi gajiĝis kaj mienis iom kontente, kvazaŭ geedziĝo efektive ne estus tiel fora, kiel supozis kelkaj personoj; je kio denove ridis ĉiuj kaj precipe maljuna sinjoro Vardlo, kiu frandis spritaĵojn tiel volonte, kiel la plej junaj. Koncerne sinjoron Snodgraso, tiu faris nenion krom flustri poeziecajn diraĵojn en la orelon de sia partnero, kio igis iun maljunan sinjoron facilanime aludema pri kartludaj partnerecoj kaj dumvivaj partnerecoj, kaj kaŭzis, ke la dirita sinjoro iom komentu tiurilate akompane kun diversaj palpebrumoj kaj subridoj, kio tre gajigis la societon kaj elstare la edzinon de tiu maljuna sinjoro. Kaj sinjoro Vinklo ripetis ŝercojn tre bone konatajn en urboj, sed tute nekonatajn en la kamparo: kaj ĉar ĉiuj ridis pro ili tre senlime kaj diris, ke ili estas elstaraj, sinjoro Vinklo estis en stato tre honora kaj glora. Kaj la bonfarema pastro afable spektis, ĉar la feliĉaj vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo feliĉigis ankaŭ la maljunan bonulon; kaj kvankam la gajeco estis iom brua, tamen ĝi devenis de koroj kaj ne de lipoj; kaj tio finfine estas la ĝusta speco de gajeco.

La vespero forglitis rapide per tiuj ĝojigaj okupiĝoj; kaj post konsumo de vespermanĝo abunda sed simpla, kaj kiam la societo socie formis rondon ĉirkaŭ la fajrujo, sinjoro Pikviko pensis, ke li neniam en la vivo sentis sin tiom feliĉa kaj neniam tiel emis ĝui kaj eluzi la pasemajn momentojn.

“Nu tio ĉi”, diris la afabla gastiganto, kiu sidis tre solene apud la apogilo de la maljunulina fotelo kun ŝia mano firme tenita en la lia. “Tio ĉi estas ĝuste kion mi ŝatas, la plej feliĉaj momentoj en mia vivo estas pasigitaj apud jena malnova kameno, kaj tiom mi amas ĝin, ke ĉiuvespere mi bruligas ĉi tie flaman fajron, ĝis efektive ĝi neelporteble varmegiĝas. Vidu, mia povra maljuna patrino kutimis sidi antaŭ tiu ĉi kameno sur tiu tabureto, kiam ŝi estis knabino, ĉu ne vere, panjo?”

Tiu larmo, kiu alvenas nevokite la okulon, kiam memoro pri malnovaj tempoj kaj feliĉo antaŭ multaj jaroj estas subite revokitaj, ŝteliris sur vango de la maljunulino, dum ŝi skuis la kapon kun rideto melankolia.

“Vi devas pardoni, ke mi priparolas ĉi tiun malnovan lokon, sinjoro Pikviko”, daŭrigis la gastiganto post mallonga paŭzo, “ĉar mi kore amas ĝin, kaj konas neniun alian… La malnovaj domoj kaj kampoj ŝajnas al mi vivantaj amikoj: kaj tiel ankaŭ nia preĝejeto kun la hedero, pri kiu, cetere, nia bonega amiko tie verkis kanton, kiam li unue venis inter nin. Sinjoro Snodgraso, ĉu vi havas ion en la glaso?”

“Pli ol sufiĉe, dankon”, respondis tiu sinjoro, kies poezia scivolo estis ege stimulita pro la lasta komento de lia gastiganto. “Mi petas vian pardonon, sed vi aludis la kanton de la hedero”.

“Pri tio vi devas demandi jenan nian amikon”, diris la gastiganto sciplene, indikante la pastron per kapsigno.

“Ĉu mi rajtas diri, ke plaĉus al mi aŭskulti vin deklami ĝin, sinjoro?” diris sinjoro Snodgraso.

“Nu, efektive”, respondis la pastro, “ĝi estas io tre bagatela, kaj mia sola pravigo de ĝia faro estas, ke tiutempe mi tre junis. Tamen, tia kia ĝi estas, vi aŭdos ĝin se vi volas”.

Murmuro de kuriozo estis kompreneble la respondo; kaj la maljuna sinjoro komencis deklami, helpate de diversaj sufloraĵoj de sia edzino, la menciitajn versojn.

“Mi titolis ilin”, li diris,

La hedero verda

Ho, delikatas verda Hedero
sur ruinaĵ’ mucida!
Riĉas la proviant’ en vero
en la ĉelo izole frida.

Eriĝas la muroj, velkas ŝtonoj,
pro lia gusto franda:
kaj polvo kreita dum eonoj
por li estas manĝo danda.

Rampante kie viv’ malestas,
verda Heder’ sin manifestas.

Li hastas kvankam senflugile
kun olda kor’ fortika.

Kroĉiĝas li volvaĵtenile
al granda kverk’ amika!

Kaj li treniĝas sur la tero
kun milda foli-ondumo,
ĝoje rampante kun tenero
sur la tombeja humo.

Rampante kie morto festas,
verda Heder’ sin manifestas.

Pasas eonoj, kaj verkoj putradas,
nacioj ekziston perdas;
sed forta Hedero neniam fadas
kaj nepre eterne verdas.

La plant’ en loko senfrekventa
la pasintecon glutas:
ĉar konstruaĵ’ plej eminenta
Hederon fine nutras.

Rampante kie mort’ ĉeestas,
verda Heder’ sin manifestas.

Dum la maljuna sinjoro ripetis la duan fojon tiujn versojn por ke sinjoro Snodgraso notu ilin kajere, sinjoro Pikviko esploris la trajtojn de lia vizaĝo kun mieno tre interesita. Kiam la maljuna sinjoro finis sian diktadon, kaj sinjoro Snodgraso enpoŝigis sian kajeron, sinjoro Pikviko diris:

“Pardonu min, sinjoro, ke mi jene komentas post konatiĝo tiel mallonga; sed tia sinjoro kia vi nepre, laŭ mia opinio, observis multajn scenojn kaj okazaĵojn registrindajn dum la daŭro de via sperto kiel evangelia pastro”.

“Mi vidis kelkajn efektive”, respondis la maljuna sinjoro, “sed la okazaĵoj kaj karakteroj estis nature simplaj kaj ordinaraj, pro tio, ke mia sfero de agado estas tre limigita”.

“Vi fakte pretigis kelkajn notojn, ŝajnas al mi, pri Johano Edmondo, ĉu ne?” demandis sinjoro Vardlo, kiu ŝajne tre emis stimuli sian amikon por edifi siajn novajn vizitantojn.

La maljuna sinjoro iomete kapjesis signante konsenton kaj ŝanĝis la temon, kiam sinjoro Pikviko diris:

“Pardonpete, sinjoro, sed bonvolu, se mi aŭdacas demandi, diri: kiu estis Johano Edmondo?”

“Ĝuste tion mi estis demandonta”, diris sinjoro Snodgraso entuziasme.

“Vi estas implikota”, diris la gaja gastiganto. “Vi devos kontentigi la scivolon de jenaj sinjoroj pli aŭ malpli baldaŭ, do prefere profitu la konjunkturon favoran kaj faru tion senprokraste”.

La maljuna sinjoro ridetis bonhumore, dum li antaŭenigis sian seĝon; la ceteraj grupanoj pliproksimigis siajn seĝojn unu al la alia, precipe sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino, kiuj eble iom malfacile aŭdus; kaj kiam la oreltrumpeto de la maljuna damo estis taŭge ĝustigita, kaj sinjoro Milero (kiu ekdormis dum la deklamado de la versoj) vekita el la dormo per admona pinĉo, la maljuna sinjoro sen plia antaŭpreparo ekrakontis la sekvan historion, al kiu ni permesas por ni aldoni la titolon:

La reveno de l’ bagnulo

“Kiam mi unue ekloĝis en tiu ĉi vilaĝo”, diris la maljuna sinjoro, “kio estas jam antaŭ dudek kvin jaroj, la plej fifama persono inter niaj paroĥanoj estis viro, kiu nomiĝis Edmondo, kiu luis malgrandan farmbienon proksime al tiu ĉi loko. Li estis moroza, sovaĝkora malbonulo: maldiligenta kaj diboĉema laŭmore; kruela kaj feroca laŭkaraktere. Krom tiuj malmultaj pigraj kaj malrespondecaj vagabondoj, kun kiuj li pasigis malzorge sian tempon sur la kampoj, aŭ drinkis en la taverno, li eĉ unu amikon aŭ konaton ne havis; neniu emis alparoli la viron, kiun multaj timis kaj ĉiuj abomenis — kaj Edmondon forpuŝis ĉiuj.

“Tiu viro havis edzinon kaj filon, kiu, kiam mi unue venis ĉi tien, havi proksimume dek du jarojn. Pri la severo de l’ suferado de tiu virino, pri la mildo kaj tolerema maniero de ŝia konduto, pri la nervostreĉa zorgo laŭ kiu ŝi edukis tiun knabon, neniu povas adekvate imagi. Ĉielo pardonu al mi la supozon, se ĝi estas malkaritata, sed mi ja firme kaj en mia animo kredas, ke tiu viro provis sisteme dum multaj jaroj rompi al ŝi la koron; sed ŝi toleris ĉion pro sia infano kaj, kiel ajn stranga tio ŝajnos al multaj, ankaŭ pro la patro, ĉar malgraŭ ke li estis bruta kaj kruele traktis ŝin, ŝi iam lin amis, kaj memoro pri tio, kio li estintis por ŝi, vekis en ŝia brusto sentojn de indulgo kaj humilo en sufero, al kiuj fremdas ĉiuj dikreitoj, krom virinoj.

“Ili estis malriĉaj — ne povis esti alie, kiam la viro tiel agadis; sed la senlaca kaj senĉesa energio de la virino, frue aŭ malfrue, matene, tagmeze kaj nokte, retenis ilin for de kompleta mizero. Tiu energio estis nur tre mise repagita. Homoj preterpasantaj tiun lokon vespere — kelkfoje je tre malfrua nokta horo — raportis, ke ili aŭdis la ĝemojn kaj plorsingultojn de virino suferanta, kaj la sonojn de batoj; kaj pli ol unufoje, post la noktomezo, la knabo mallaŭte frapis la ĉefpordon de najbara domo, kien li estis sendita por eskapi la ebrian furiozon de sia monstra patro.

“Dum tiu tuta tempo, kaj kiam la kompatindulino ofte vidigis postsignojn de mistraktado kaj violento, kiujn ŝi ne povis tute kaŝi, ŝi estis konstanta partoprenanto en nia eta preĝejo. Regule ĉiudimanĉe, matene kaj posttagmeze, ŝi okupis la saman sidlokon kun la knabo apude; kaj kvankam ambaŭ estis malriĉe vestitaj — multe pli malriĉe ol multaj el la najbaroj en socitavolo malpli alta — ili estis ĉiam netaj kaj puraj. Ĉiuj afable salutis kaj alparolis “kompatindan sinjorinon Edmondo”, kaj kelkfoje, kiam ŝi haltis por interŝanĝi kelkajn vortojn kun najbarino fine de la diservo en eta vico da ulmoj gvidantaj al la preĝeja portiko, aŭ malhastis por rigardadi kun patrinaj fiero kaj amo sian sanan filon ludantan antaŭe kun kelkaj kunuletoj, ŝia zorgoplena vizaĝo pliheliĝis pro esprimo de kora dankemo, kaj ŝi aspektis, se ne gaja kaj feliĉa, almenaŭ trankvila kaj kontenta.

“Forpasis kvin aŭ ses jaroj. La knabo iĝis junulo fortika kaj plenkreska. La tempopaso fortiginta la sveltan korpon infanan kaj fortikiginta virece liajn feblajn membrojn jam kurbigis la figuron de lia patrino kaj febligis ŝiajn paŝojn; sed tiu brako, kiu devis subteni ŝin, ne plu interkroĉiĝis kun la ŝia; tiu vizaĝo, kiu devis ĝojigi ŝin, ne plu rigardis al la ŝia. Ŝi okupis sian antaŭan sidlokon, sed la apuda sidloko vakis. La Biblio estis kiel antaŭe prizorgata, la legaĵoj estis trovitaj kaj faldmarkitaj samkiel pli frue; sed ĉeestis neniu kunleganta kun ŝi; kaj larmoj falis dense kaj rapide sur la libron kaj forkaŝis al ŝiaj okuloj la vortojn. Najbarinoj estis afablaj samkiel antaŭe, sed ŝi rifuzis iliajn salutojn per forturnita kapo. Ne plu okazis malhasto inter la ulmoj — ne plu la feliĉigaj antaŭvidoj de venontaj ĝojoj. La izolita virino pliproksimigis sian kufon al sia vizaĝo, kaj formarŝis rapide.

“Ĉu mi diru al vi, ke la junulo, kiu, rerigardante ĝis la plej fruaj infanaj tagoj al kiuj etendiĝis memoro kaj konscio kaj daŭrigante sian memoron ĝis la aktuala momento, povis memori nenion, kio ne estus ligita iel al longa serio da memvolaj ĉagrenoj de lia patrino travivitaj por ŝirmi lin, kun mistraktado, kaj insultado, kaj violento, ĉiuj tolerataj subtene al li, — ĉu mi diru al vi, ke li kun senbrida malatento pri ŝia krevanta koro kaj obstina egoisma forgesemo pri ĉio, kion ŝi faris kaj elportis subtene al li, ligis sin al fiaj kaj senskrupulaj viroj, kaj freneze laŭiris viglan karieron, kiu nepre havigus al li morton, kaj honton al ŝi? Ve pro la homa naturo! Vi jam delonge antaŭvidis tion.

“La mizero kaj misfortuno de la malfeliĉulino estis plenmezure kompletigotaj. Multaj krimoj estis plenumitaj en la ĉirkaŭaĵo; la farintoj restis netrovitaj, kaj ilia aŭdaco plifortiĝis. Rabo elstare riska kaj plimisigita kaŭzis viglan persekuton kaj rigoran serĉadon, pri kiuj ili ne antaŭkalkulis. Juna Edmondo estis suspektata kun tri kunuloj. Li estis arestita… enjuĝejigita… prijuĝita… mortkondamnita.

“La senespera kaj trapika kriĉo de virina voĉo, kiu resonis tra la juĝejo, kiam la solena verdikto estis prononcita, sonoras en miaj oreloj ĉi-momente. Tiu krio trafis la koron de la kulpulo per teruro, kian juĝo, kondamno kaj la proksimiĝo de la morto mem malsukcesis veki. Tiuj lipoj, kiuj dum la tuta tempo kunpremiĝis en obstina malafablo, ektremis kaj nevolonte disiĝis; la vizaĝo cindre paliĝis, dum malvarma ŝvito eskapis el ĉiu poro; la fortikaj membroj de la kulpulo tremis, kaj li ŝanceliĝis en la akuzitejo.

“Dum la unua febro de sia mensa angoro la suferanta patrino ĵetis sin surgenuen antaŭ miaj piedoj kaj fervore petegis la Eternulon, kiu ĝis tiam subtenis ŝin en ĉiuj ŝiaj ĉagrenoj, liberigi ŝin el la mondo trista kaj mizera kaj indulgi la vivon de ŝia solinfano. Sekvis eksplodo de malĝojo kaj violenta barakto, kian espereble mi neniam denove devos atesti. Mi sciis, ke ekde tiu horo ŝia koro rompiĝadis, sed eĉ unu fojon mi ne aŭdis plendon aŭ murmuron trapasi ŝiajn lipojn.

“Vidi tiun virinon en la karcera korto tagon post tago estis kompatoveka sceno, dum ŝi entuziasme kaj fervore klopodis per amo kaj petado mildigi la malmolan koron de sia obstina filo. Estis vane. Li restis mishumora, senceda kaj netuŝita. Eĉ la neatendita mildigo de lia mortpuno al dekkvarjara transmara bagnado ne mildigis eĉ momente la malafablan durecon de lia sinteno.

“Sed la spirito de rezigno kaj elportemo, kiu tiom longe subtenis ŝin, ne povis lukti kontraŭ korpa malforteco kaj kripliĝo. Ŝi malsaniĝis. Ŝi trenis siajn ŝanceliĝajn membrojn el la lito por viziti ankoraŭ unufoje sian filon, sed ŝia forto velkis, kaj senpove ŝi sinkis teren.

“Kaj nun la fanfarona frido kaj indiferento de la junulo estis efektive elprovitaj; kaj la puno peze trafinta lin, preskaŭ frenezigis lin, pasis unu tago, kaj lia patrino malestis; alia forflugis, kaj ŝi ne proksimiĝis al li; venis tria vespero, kaj denove li ne vidis ŝin; kaj post dudek kvar horoj li estos disigita de ŝi — eble por ĉiam. Ho! kiel la longe forgesitaj pensoj de antaŭa tempo impetis en lian menson, dum li preskaŭ kure trairis tien reen la mallarĝan korton — kvazaŭ informoj pli baldaŭ alvenus pro rapidado lia — kaj kiel amare inundis lin sento pri liaj senpoveco kaj izolo, kiam li aŭdis la veron! Lia patrino, la sola gepatro, kiu iam ajn vartis lin, kuŝis malsana — eble mortanta — je malpli ol unu mejlo de la loko, sur kiu li staris; se li estus libera kaj senkatena, post kelkaj minutoj li starus apud ŝi. Li kuregis al la kradpordo kaj kroĉinte la ferstangojn kun senespera energio li skuis ĝin ĝis ĝi brue reeĥis, kaj ĵetis sin al la dika muro kvazaŭ por trabori por si vojon tra la ŝtonaĵo; sed la fortika konstruaĵo mokis liajn feblajn klopodojn, kaj li kunbatis siajn manojn kaj ploris kvazaŭ infano.

“Mi portis la pardonon kaj benon de la patrino al la enkarcerigita filo, kaj mi portis al ŝia lito lian solenan certigon pri pento kaj fervoran pardonpeton al ŝia lito. Mi aŭdis kun simpatio kaj kompato la pentinton elpensi mil eblajn planojn por konsoli kaj subteni ŝin post lia reveno; sed mi sciis, ke multajn monatojn antaŭ ol li povos alveni sian celotan lokon, lia patrino ne plu estos en la mondo.

“Oni forveturigis lin nokte. Kelkajn semajnojn poste la animo de la kompatindulino forflugis, mi firme esperas, al loko eterne ĝoja kaj ripoziga. Mi kondukis la funebran diservon super ŝia korpo. Ŝi kuŝas en nia eta preĝeja korto. Mankas tomboŝtono ĉe ŝia tombo. Ŝiajn ĉagrenojn konis la homoj; ŝiajn virtojn Dio.

“Estis aranĝite antaŭ la foriro de la bagnulo, ke li skribos al sia patrino tuj kiam li povos ricevi permeson, kaj ke la letero estos adresita al mi. La patro firme rifuzis vidi sian filon ekde la momento de ties aresto, kaj estis al li indiferente: ĉu tiu vivos aŭ mortos. Forpasis multaj jaroj sen iu ajn informo pri li, kaj kiam pli ol duono de lia transmara tempo estis trapasita, kaj neniun leteron mi ricevis, mi supozis lin mortinta, kiel efektive mi preskaŭ esperis.

“Edmondo tamen estis sendita konsiderindan distancon enlanden, kiam li alvenis la kolonion, kaj tio eble klarigas la fakton, ke kvankam pluraj leteroj estis senditaj, neniu el ili venis en miajn manojn. Li restis samloke dum la tuto de dek kvar jaroj. Post la fino de la puntempo, firme sekvante sian malnovan intencon kaj la promeson al sia patrino, li revenis al Anglujo inter sennombraj malfacilaĵoj, kaj reatingis marŝante sian devenlokon.

“En bela dimanĉa vespero de la monato aŭgusto, Johano Edmondo enpaŝis la vilaĝon, kiun li forlasis en honto kaj malhonoro antaŭ dek sep jaroj. Lia plej proksima vojo trairis la preĝejan korton. La koro de la viro ŝvelis, kiam li transiris la palisoŝtupon. La altaj maljunaj ulmoj, tra kies branĉoj la subenira suno ĵetis ie-tie riĉan lumradion sur la ombrecan padon, vekis memorojn pri liaj plej fruaj tagoj. Li bildigis sin al si tia, kia li estis tiam, kroĉanta la patrinan manon kaj marŝanta trankvile al la preĝejo. Li memoris kiel li kutimis suprenrigardi al ŝia pala vizaĝo, kaj kiel ŝiaj okuloj kelkfoje larmpleniĝis, kiam ŝi rigardis liajn trajtojn — larmoj kiuj falis varmaj al lia frunto, kiam ŝi kliniĝis por kisi lin kaj larmigis ankaŭ lin, kvankam li ne sciis tiam, kiel amaraj estis ŝiaj larmoj. Li pensis, kiel ofte li laŭkuris gaje tiun padon kun iu infana kunludulo, ĉiam denove rerigardante por vidi rideton de la patrino, aŭ aŭdi ŝian mildan voĉon; kaj tiam vualo ŝajnis leviĝi de antaŭ la memoro, kaj amasiĝis al li ŝiaj bonkoraj vortoj nerepagitaj, kaj avertoj malestimitaj, kaj promesoj neplenumitaj, ĝis lia kuraĝo ekmankis kaj ne plu li povis toleri tion.

“Li eniris la preĝejon. La vespera diservo jam finiĝis, kaj la paroĥanoj jam disiris, sed ĝi ankoraŭ ne estis fermita. Liaj paŝoj resonis kavece tra la malalta konstruaĵo, kaj li preskaŭ timis soli, ĉar estis tiom senmove kaj kviete. Li ĉirkaŭrigardis. Nenio ŝanĝiĝis. La loko ŝajnis pli malgranda ol antaŭe, sed jen estis la malnovaj monumentoj, kiujn li rigardis milfoje en infana imponiĝo: la eta predikejo kun ĝia paliĝinta kuseno, la komunia tablo, antaŭ kiu li tiel ofte ripetis tiujn diordonojn, kiujn li adoris infanaĝe kaj forgesis viraĝe. Li aliris la malnovan sidlokon; ĝi aspektis malvarma kaj forlasita. La kuseno estis forigita, kaj la biblio ne troviĝis. Eble lia patrino nun okupas sidlokon malpli bonstatan, aŭ eble ŝi febliĝis kaj ne povas atingi la preĝejon senakompane. Li ne volis pensi pri tio, kion li timis. Frida sento envolvis lin, kaj li tremis forte, dum li forturnis sin.

“Sur la sojlon eniris maljunulo, ĝuste kiam li alvenis ĝin. Edmondo retroiris abrupte, ĉar tiun li bone konis; ofte li vidis tiun fosi tombojn en la preĝeja korto. Kion diros li al la reveninta bagnulo?

“La maljunulo levis siajn okulojn al la vizaĝo de la fremdulo, deziris al li “bonan vesperon” kaj malrapide pluiris. Li jam forgesis lin.

“Li marŝis suben kaj tra la vilaĝo. La vetero estis varma, kaj la homoj sidis antaŭ siaj dompordoj aŭ promenis en siaj malgrandaj ĝardenoj dum lia preterpaso, ĝuante la vesperan serenon kaj la postlaboran ripozon. Multaj rigardoj turniĝis al li, kaj multajn dubemajn rigardojn li ĵetis ambaŭflanken por konstati, ĉu iu rekonas kaj forpuŝas lin. En preskaŭ ĉiuj domoj estis vizaĝoj nekonataj; ĉe iuj li rekonis la fortikan figuron de antaŭa kunlernejano — knabo, kiam lastfoje li vidis tiun — ĉirkaŭita de grupo de gajaj infanoj; ĉe aliaj li vidis, sidantan en fotelo antaŭ dometa pordo, feblan kaj malfortan maljunulon, kiun li memoris sana kaj fortika laboristo; sed ĉiuj lin jam forgesis, kaj li pluiris nekonate.

“La lasta milda lumo de la subiranta suno jam trafis la teron, ĵetante riĉan ardon sur la flavajn grenfaskojn, kaj plilongigante la ombrojn de la fruktarboj, dum li staris antaŭ la malnova domo — la hejmo de la infanaĝo — al kiu sopiris lia koro kun intensa amo nepriskribebla tra longaj kaj lacigaj jaroj de la kaptiteco kaj malĝojo. La palisaro estis malalta, kvankam li bone memoris epokon, en kiu ĝi ŝajnis al li alta muro, kaj li transrigardis en la malnovan ĝardenon. Enestis multaj semoj kaj floroj pli gajaj ol antaŭe, sed plu enestis la malnovaj arboj, ankaŭ tiu arbo mem, sub kiu li milfoje kuŝis, kiam li laciĝis pro ludado sub la suno, kaj sentis milde ŝteliĝi al li la molan malsovaĝan dormon de feliĉa knabeco. Aŭdiĝis voĉoj interne de la domo. Li aŭskultis, sed ili trafis fremdece liajn orelojn — li ne konis ilin. Ili cetere gajis, kaj li bone sciis, ke lia kompatinda maljuna patrino ne kapablis gaji, dum li forestis. La pordo malfermiĝis, kaj grupo da infanetoj elsaltis, kriante kaj ludante. Ilia patro kun knabeto en siaj brakoj aperis en la pordejo, kaj ili amasiĝis ĉirkaŭ li, kunfrapante siajn etajn manojn kaj eltrenante lin por partopreni iliajn ĝojplenajn sportojn. La bagnulo pensis pri la multaj okazoj, kiam li forŝrumpis el la patra vidkampo ĝuste sur tiu loko. Li memoris, kiom ofte li kovris sian treman kapon per la littolaĵo kaj aŭdis la durajn vortojn, dolorigajn batojn kaj plorkriojn de la patrino; kaj kvankam la viro laŭte ĝemploris pro mensa turmentiĝo forlasante tiun lokon, lia pugno estis kunpremita, kaj liaj dentoj kunpremiĝis en feroca kaj mortigema pasio.

“Tia estis la reveno, kiun li antaŭvidis tra la laciga perspektivo de multaj jaroj, kaj pro kiu li toleris tiom da suferado! Neniu vizaĝo bonveniga, neniu rigardo pardonema, neniu domo por ricevi lin, neniu mano por helpi lin — kaj tio cetere en la malnova vilaĝo. Kio estis lia soleco en la densaj sovaĝaj arbaroj, kompare kun tio ĉi!

“Li sentis, ke en la fora lando de sia kaptiteco kaj fifamo li pensis pri sia patrujo tia, kia ĝi estis, kiam li forlasis ĝin, ne pri tia, kia ĝi estos, kiam li revenos al ĝi. La trista realo trafis malvarme lian koron, kaj lia interna spirito ekvelkis. Mankis al li kuraĝo por enketi aŭ prezenti sin al la sola persono, kiu verŝajne akceptus lin bonkore kaj kompateme. Li marŝis malrapide plu, kaj evitante kvazaŭ kulpulo la vojrandon, li turniĝis en paŝtejon, kiun li bone memoris, kaj kovrinte per la manoj sian vizaĝon li ĵetis sin sur la herbon.

“Li ne rimarkis, ke sur la herbejo apud li kuŝas viro, kies vestaĵoj susuris, kiam li turnis sin por kaŝe rigardi la novan veninton, kaj Edmondo levis sian kapon.

“La viro estis sidiĝinta. Lia korpo estis tre kurba, kaj lia vizaĝo estis sulka kaj flava. Liaj vestaĵoj signis lin loĝanto en la paroĥa azilo[22]: li aspektis tre maljuna, sed tio ŝajne rezultis pli pro diboĉo aŭ malsano ol pro multaj jaroj. Li gapis atente al la fremdulo, kaj kvankam liaj okuloj estis en la komenco senviglaj kaj pezaj, ili ŝajnis ardi per nenatura kaj timigita esprimo, kiam ili fiksiĝis al li dum mallonga tempo, ĝis ili ŝajnis elpuŝiĝi el la orbitoj. Iom post iom Edmondo levis sin surgenuen kaj rigardis pli kaj pli atente la maljunulan vizaĝon. Ili rigardis unu la alian silente.

“La maljunulo iĝis terure pala. Li tremegis kaj pene stariĝis. Edmondo salte stariĝis. Li retropaŝis iomete. Edmondo paŝis antaŭen.

“ ‘Lasu ke mi aŭdu vin paroli’, diris la bagnulo per raŭka rompiĝema voĉo.

“ ‘Staru for!’ kriis la maljunulo kun terura sakro.

La bagnulo proksimiĝis al li.

“ ‘Staru for!’ kriĉis la maljunulo. Furioze timante li levis sian bastonon kaj peze batis Edmondon sur la vizaĝon.

“ ‘Patro… diablo!’ murmuris la bagnulo inter la kunpremitaj dentoj. Li kuris sovaĝe antaŭen kaj kaptis la gorĝon de la maljunulo — sed tiu ja estis lia patro, kaj lia brako falis senpova al lia flanko.

“ La maljunulo eligis laŭtan krion, kiu resonis tra la solecaj kampoj kvazaŭ hurlo de fispirito. Lia vizaĝo nigriĝis, la sango fluegis el liaj buŝo kaj nazo kaj skarlate kolorigis la herbon, dum li ŝanceliĝis kaj falis. Rompiĝis al li angio, kaj li estis mortinta, antaŭ ol lia filo povis levi lin”.

“En tiu angulo de la preĝeja korto”, diris la maljuna sinjoro post kelkmomenta silento, “en tiu angulo de la preĝeja korto, pri kiu mi pli frue parolis, estas entombigita viro, kiu estis mia dungito dum tri jaroj post tiu ĉi okazaĵo, kaj kiu estis vere pentema kaj humila, kiel neniu alia homo. Neniu krom mi sciis dum la vivo de tiu viro, kiu li estis kaj de kie li venis — temis pri Johano Edmondo, la reveninta bagnulo”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.