La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA ASOCIO DE LA JUNULOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2025 Geo |
La Enhavo |
(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)
(Ferfareja administranto Ringdal staras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)
RINGDAL
Envenu!
DOKTORO FJELDBO
(de la fono) Bonan matenon!
RINGDAL
Bonan matenon, sinjoro doktoro!
FJELDBO
Nu, ĉio bone statas?
RINGDAL
Jes, dankon; sufiĉe bone; sed –
FJELDBO
Sed?
RINGDAL
Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?
FJELDBO
Ne! Kio estas tio?
RINGDAL
Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?
FJELDBO
Ne!
RINGDAL
Monsen forkuris ĉinokte.
FJELDBO
Forkuris? Monsen?
RINGDAL
Forkuris.
FJELDBO
Sed bona Dio –?
RINGDAL
Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli –
FJELDBO
Sed la kialo? La kaŭzo?
RINGDAL
Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen –
FJELDBO
Kaj li forkuris!
RINGDAL
Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas –
FJELDBO
Kaj la malfeliĉa familio –?
RINGDAL
La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.
FJELDBO
Jes, sed la filino?
RINGDAL
Tŝŝ; la filino estas ĉi tie.
FJELDBO
Ĉi tie?
RINGDAL
La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.
FJELDBO
Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?
RINGDAL
Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme –; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi – Tŝŝ; jen la ĉambelano.
LA ĈAMBELANO
(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!
FJELDBO
Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!
LA ĈAMBELANO
Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.
FJELDBO
Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano –
LA ĈAMBELANO
Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.
FJELDBO
Kion tio signifas?
LA ĈAMBELANO
Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.
FJELDBO
Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?
LA ĈAMBELANO
Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ.
FJELDBO
Pri tio vi tamen devus iomete dormi.
LA ĈAMBELANO
Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.
FJELDBO
Jes, kaj kio krome?
LA ĈAMBELANO
Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen?
FJELDBO
Jes, mi aŭdis.
LA ĈAMBELANO
(al Ringdal) Ĉu oni nenion pli scias?
RINGDAL
Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.
LA ĈAMBELANO
Kaj mia filo?
RINGDAL
Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos.
LA ĈAMBELANO
Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.
RINGDAL
Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre)
FJELDBO
Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.
LA ĈAMBELANO
Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?
FJELDBO
Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?
LA ĈAMBELANO
Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis?
FJELDBO
Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.
LA ĈAMBELANO
Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?
FJELDBO
Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco.
LA ĈAMBELANO
(paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita!
FJELDBO
Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!
LA ĈAMBELANO
(haltas) Mi?
FJELDBO
Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton?
LA ĈAMBELANO
Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.
FJELDBO
Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.
LA ĈAMBELANO
Ĉu tion vi opinias?
FJELDBO
Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskon lerni anstataŭ esti. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård –
LA ĈAMBELANO
Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?
FJELDBO
Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, – ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco?
LA ĈAMBELANO
Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi –!
FJELDBO
Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato –
LA ĈAMBELANO
Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?
FJELDBO
Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.
LA ĈAMBELANO
Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen –
FJELDBO
Kion? Kiaĵon?
LA ĈAMBELANO
Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi?
FJELDBO
La kambio de via filo?
LA ĈAMBELANO
Jes, ĝin li sendis min reen.
FJELDBO
Libervole?
LA ĈAMBELANO
Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; – kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li.
FJELDBO
Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino –
LA ĈAMBELANO
Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.
FJELDBO
Mi?
LA ĈAMBELANO
Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, – kaj tamen –
FJELDBO
Nu ja, tamen?
LA ĈAMBELANO
Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io – io distingita kiun mi tute ne ŝatas!
FJELDBO
Sed pliklarigu do!
LA ĈAMBELANO
Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.
FJELDBO
Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon.
LA ĈAMBELANO
Ĉu? Per kio?
FJELDBO
Per silento.
LA ĈAMBELANO
Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; – kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos –; li devos –! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo –! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.
LUNDESTAD
(de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan –
LA ĈAMBELANO
Ho, je diablo, – mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.
LUNDESTAD
Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.
LA ĈAMBELANO
Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?
LUNDESTAD
Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.
LA ĈAMBELANO
Hm, hm; – jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete –
FJELDBO
Eble por saviĝi.
LUNDESTAD
Neeblus; li sinkis tro profunden; – kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.
LA ĈAMBELANO
Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ?
LUNDESTAD
Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.
LA ĈAMBELANO
Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas –?
LUNDESTAD
Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.
LA ĈAMBELANO
Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.
LUNDESTAD
Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.
LA ĈAMBELANO
Kaj tiun renversadon vi volas subteni?
LUNDESTAD
Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi.
LA ĈAMBELANO
Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro –?
LUNDESTAD
Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.
LA ĈAMBELANO
Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li –
LUNDESTAD
Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.
LA ĈAMBELANO
Bedaŭrinde; vi estis tro rapida –
LUNDESTAD
Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.
LA ĈAMBELANO
Rilate al mi?
LUNDESTAD
Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, – vi ja scias ke li havas certan paperon –
LA ĈAMBELANO
Nun ne plu.
LUNDESTAD
Kio?
LA ĈAMBELANO
Jen ĝi estas.
LUNDESTAD
Ĉu li sendis ĝin reen al vi?
LA ĈAMBELANO
Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.
LUNDESTAD
(pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.
STENSGÅRD
(de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu?
LA ĈAMBELANO
(al li) Vi sekure povas.
STENSGÅRD
Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?
LA ĈAMBELANO
Mi volas.
STENSGÅRD
Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn –
LA ĈAMBELANO
Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.
STENSGÅRD
Ho Dio benu vin!
LA ĈAMBELANO
Kaj ekde hodiaŭ – ĉar vi tiel deziras – ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie.
STENSGÅRD
Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas)
LA ĈAMBELANO
Envenu!
(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. La ĉambelano iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)
TORA
(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre) Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.
STENSGÅRD
Vi sinjorino!
TORA
Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.
STENSGÅRD
Sed –?
TORA
Aĥ, kiom ni misjuĝis vin!
STENSGÅRD
Ĉu vi –?
TORA
Vi ja mem kulpis; – ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.
STENSGÅRD
Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis –?
TORA
Ĉiuj; se ni vere povus –
LA ĈAMBELANO
Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!
TORA
Jen ili baldaŭ.
(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.)
STENSGÅRD
Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!
LUNDESTAD
Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.
STENSGÅRD
Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!
LUNDESTAD
Oho; pensoj pri amo?
STENSGÅRD
Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!
LUNDESTAD
Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?
STENSGÅRD
Bastian –?
LUNDESTAD
Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.
STENSGÅRD
Ho, babilaĵo –
LUNDESTAD
Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.
STENSGÅRD
Kion vi havas de Ringdal?
LUNDESTAD
Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”.
STENSGÅRD
Kion vi diras?
LUNDESTAD
Sian “Jes”, mi diras.
STENSGÅRD
Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!
LUNDESTAD
Sed ne la filino.
STENSGÅRD
Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian –; kiel do povis tiu bruto –? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.
DANIEL HEJRE
(de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas –
LA ĈAMBELANO
Dankon, dankon, malnova amiko!
DANIEL HEJRE
Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; – la ekzekucia potenco –; nu sufiĉe! (al Stensgård) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo.
STENSGÅRD
Pri kio?
DANIEL HEJRE
Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias –
STENSGÅRD
Nu jes, jes; kio sekve?
DANIEL HEJRE
Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron –
STENSGÅRD
Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?
DANIEL HEJRE
Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin –
STENSGÅRD
Ho, dankon al Dio!
DANIEL HEJRE
Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo –! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; – ho, jen taŭga virino!
STENSGÅRD
Nu? Kaj kio plue?
DANIEL HEJRE
Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ!
STENSGÅRD
Kio? Fianĉiniĝis?
DANIEL HEJRE
Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi –
STENSGÅRD
Stultaĵo! Estas nur babilaĵo!
DANIEL HEJRE
Kio estas nur babilaĵo?
STENSGÅRD
Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis –! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi –
DANIEL HEJRE
Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.
STENSGÅRD
Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.
DANIEL HEJRE
Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!
STENSGÅRD
Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, – procesi por vi –; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras)
LA ĈAMBELANO
(kiu dume parolis kun Lundestad) Ne, Lundestad, – tion mi vere ne povas kredi.
LUNDESTAD
Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem.
DANIEL HEJRE
Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?
LA ĈAMBELANO
Diru al mi, – ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?
DANIEL HEJRE
Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?
LA ĈAMBELANO
Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li –
LUNDESTAD
Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa?
DANIEL HEJRE
Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko –
LUNDESTAD
Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?
DANIEL HEJRE
Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?
LA ĈAMBELANO
Do tiel!
LUNDESTAD
(al la ĉambelano) Kaj kiam li tion aŭdis –
LA ĈAMBELANO
– kaj jen li donis la kambion al Ringdal!
LUNDESTAD
La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.
LA ĈAMBELANO
Aktoras grandanima; trompas min denove; – malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, – tiu, tiu –! Kaj tiu persono –!
DANIEL HEJRE
Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?
LA ĈAMBELANO
Poste; poste, kara amiko! (tiras Lundestad flanken) Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!
LUNDESTAD
Kaj ĉu vi mem do?
LA ĈAMBELANO
Ho, mi ŝatus –!
LUNDESTAD
(montras al Stensgård, kiu parolas kun Tora) Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras –?
LA ĈAMBELANO
El tiuj pensoj mi ilin elpelos.
LUNDESTAD
Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco –
LA ĈAMBELANO
Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!
LUNDESTAD
Kion vi volas fari?
LA ĈAMBELANO
Atentu (iras al Fjeldbo) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, – bonvolu fari al mi servon.
FJELDBO
Kun ĝojo!
LA ĈAMBELANO
Do forpelu la ulon tie.
FJELDBO
Stensgård?
LA ĈAMBELANO
Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!
FJELDBO
Sed kiel povas mi –?
LA ĈAMBELANO
Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn –
FJELDBO
Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?
LA ĈAMBELANO
Jes, pro diablo; jes!
FJELDBO
Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano!
LA ĈAMBELANO
Jen ĝi.
FJELDBO
Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj?
LA ĈAMBELANO
Doktoro Fjeldbo parolas!
FJELDBO
Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.
(Ekkrioj de surprizo. Tora eligas etan krion; la ĉambelano estas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)
STENSGÅRD
Fianĉiĝo! Via fianĉiĝo –!
DANIEL HEJRE
Kun de la ĉambelano perm– –? Kun via –? Kun – kun –?
LUNDESTAD
Ĉu la doktoro perdis la prudenton?
STENSGÅRD
Sed, sinjoro ĉambelano –?
LA ĈAMBELANO
Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj!
FJELDBO
Dankon, dankon, – kaj pardonon!
LA ĈAMBELANO
Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!
TORA
Ho, mia benata patro!
LUNDESTAD
Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon –
STENSGÅRD
Estas elpensaĵo!
LUNDESTAD
Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen –
STENSGÅRD
Mensogo; mensogo mi diras!
TORA
Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.
LA ĈAMBELANO
Kiuj? Kie?
TORA
Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne – (al la plej supera pordo dekstre)
LUNDESTAD
Kandidato Helle? Li do –!
LA ĈAMBELANO
Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!
RAGNA
(timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!
LA ĈAMBELANO
Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?
KANDIDATO HELLE
Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.
RAGNA
Ho, zorgu pri ni!
LA ĈAMBELANO
Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!
DANIEL HEJRE
Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston –
LA ĈAMBELANO
Kio? Vi? Je via aĝo; – kia nepripensemo!
DANIEL HEJRE
Ho –! Sufiĉe dirite.
LUNDESTAD
La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.
STENSGÅRD
Ĉu? (laŭte) Ne, nun mi kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.
LA ĈAMBELANO
Kiel?
STENSGÅRD
Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, – ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita.
LA ĈAMBELANO
Vi?
FJELDBO
Fianĉigita!
DANIEL HEJRE
Atestiĝas.
LA ĈAMBELANO
Sed kiel –?
FJELDBO
Fianĉigita? Kun kiu?
LUNDESTAD
Ĉu do ne estas?
STENSGÅRD
Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.
FJELDBO
Kun sinjorino Rundholmen!
LA ĈAMBELANO
La vidvino de la kampara komercisto?
LUNDESTAD
Hm. Nu tiel!
LA ĈAMBELANO
Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do –?
STENSGÅRD
Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!
LUNDESTAD
Li havas bonajn talentojn.
LIBROPRESISTO ASLAKSEN
(enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon –
LA ĈAMBELANO
Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?
ASLAKSEN
Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård.
STENSGÅRD
Poste; vi povas atendi ekstere.
ASLAKSEN
Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi –
STENSGÅRD
Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? – Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.
LUNDESTAD
Li venkis.
LA ĈAMBELANO
Vere, mi devas diri – (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?
LA SERVISTINO
Sinjorino Rundholmen –
LA ĈIRKAŬSTARANTOJ
Sinjorino Rundholmen?
LA ĈAMBELANO
Ĉu ŝi?
LA SERVISTINO
Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo –
LA PLIMULTO
(parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel –?
STENSGÅRD
Kia babilaĵo!
ASLAKSEN
Jes, mi ja diris al vi –
LA ĈAMBELANO
(al la pordo) Envenu; envenu!
(Bastian Monsen kun sinjorino Rundholmen ĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera –
LA ĈAMBELANO
Kompreneble ne!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon.
LA ĈAMBELANO
Jes, jes, – vi ja estas fianĉinigita; sed –
TORA
Sed ni ne sciis –
STENSGÅRD
(al Aslaksen) Sed kiel tio ĉi do estas –?
ASLAKSEN
Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras –
STENSGÅRD
Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj –
ASLAKSEN
Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.
STENSGÅRD
Tiun de Bastian? Kaj jen –? (ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita fatalulo!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam –. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min?
DANIEL HEJRE
(al Lundestad) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?
LA ĈAMBELANO
Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu?
TORA
Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.
BASTIAN
Vi, Ragna?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!
FJELDBO
Ne, ne; ne li!
LA ĈAMBELANO
Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli.
SINJORINO RUNDHOLMEN
La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato!
FJELDBO
Doktoro, vi devas diri.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kion?
FJELDBO
Doktoro; estas mi.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!
LA ĈAMBELANO
Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!
STENSGÅRD
Pardonu; necesa afero –
LA ĈAMBELANO
(mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia –
LUNDESTAD
Kio alia?
LA ĈAMBELANO
Ne ambiciulaĉo; sed la alia –
LUNDESTAD
Radikhakisto.
STENSGÅRD
Mi rekomendas min!
LA ĈAMBELANO
Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, – vorto kiu longe kuŝis sur mia koro –
STENSGÅRD
(al la elirejo) Pardonu; urĝas afero.
LA ĈAMBELANO
(post li) Radikhakisto!
STENSGÅRD
Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono)
LA ĈAMBELANO
(revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!
BASTIAN
Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?
LA ĈAMBELANO
Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.
BASTIAN
Cetere mi ne prenis parton en tio.
SELMA
(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; – ĉu li povas veni nun?
LA ĈAMBELANO
Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ –
SELMA
Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn –
LA ĈAMBELANO
Kaj pri tio vi ĝojas?
SELMA
Jes, pri tio ke li povas; sed li ne permesiĝos al tio.
LA ĈAMBELANO
Li envenu. (Selma eliras dekstre)
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo.
LA ĈAMBELANO
Dankon; sed ŝiru ĝin.
RINGDAL
Ŝiri?
LA ĈAMBELANO
Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago –
ERIK BRATSBERG
(kun Selma de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi?
LA ĈAMBELANO
(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.
ERIK BRATSBERG
Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas.
LA ĈAMBELANO
Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sed mi staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.
PLURAJ EL LA GASTOJ
Kio? Vi, sinjoro ĉambelano?
DANIEL HEJRE
Vi, altestimata?
LA ĈAMBELANO
Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi povas tia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.
LUNDESTAD
Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, – se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.
ERIK BRATSBERG
Vi! Vere?
LUNDESTAD
Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ –; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.
LA ELEKTANTOJ
(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas!
LA ĈAMBELANO
Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?
FJELDBO
Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi –!
ASLAKSEN
(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!
FJELDBO
Sed tiu letero, kiu –?
ASLAKSEN
Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; – ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano –
LA ĈAMBELANO
(pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu?
ASLAKSEN
La gazetaro, sinjoro ĉambelano!
LA ĈAMBELANO
La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?
ASLAKSEN
Tamen, sinjoro ĉambelano –
LA ĈAMBELANO
Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.
ASLAKSEN
Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!
LA ĈAMBELANO
Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, – mi ne volas skribi ion en ĝi.
RINGDAL
Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!
LA ĈAMBELANO
Jes, kion vi diras pri tio?
RINGDAL
Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?
FJELDBO
(rapide) Ho, tion mi poste –
LA ĈAMBELANO
Vere okazis pasintan 17-an de Majo.
FJELDBO
Kiel –?
LA ĈAMBELANO
La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna –
TORA
Patro, patro; ĉu vi sciis –?
LA ĈAMBELANO
Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.
FJELDBO
Ho, sinjoro ĉambelano –!
TORA
Sed kiu dir –?
LA ĈAMBELANO
Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.
TORA
Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?
FJELDBO
Nun mi komprenas vian konduton –
LA ĈAMBELANO
Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.
FJELDBO
Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?
LA ĈAMBELANO
Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.
TORA
(mallaŭte al Fjeldbo) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; – kial mi ne ricevis informojn?
FJELDBO
Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, – sed oni ne timigas.
(Ili interrompiĝas de sinjorino Rundholmen.)
DANIEL HEJRE
(al la ĉambelano) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.
LA ĈAMBELANO
Ĉu ni faru? Nu, jes, jes!
DANIEL HEJRE
Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen.
LA ĈAMBELANO
Ĝojige.
DANIEL HEJRE
Kaj vi mem komprenas, – la multaj kurantaj aferoj –
LA ĈAMBELANO
Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.
SINJORINO RUNDHOLMEN
(al Tora) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo.
LA SERVISTINO
(de maldekstre) La tablo estas pretigita.
LA ĈAMBELANO
Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.
RINGDAL
Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!
DANIEL HEJRE
Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj.
LUNDESTAD
Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.
DANIEL HEJRE
La advokato?
LUNDESTAD
Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe.
FJELDBO
Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.
DANIEL HEJRE
Kial ne?
FJELDBO
Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.
DANIEL HEJRE
Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!
FJELDBO
Jes, sed kiel pri ĉio estas, – nia asocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la junuloj. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton.
LA ĈAMBELANO
Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, – ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.
LUNDESTAD
Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.
ASLAKSEN
Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!
Kurteno
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.