La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ASOCIO DE LA JUNULOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.)
(Granda popolamaso. Bienposedanto Lundestad, kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La ferfareja administranto Ringdal, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.)
BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
– – kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!
AŬSKULTANTOJ
Hura, hura, hura!
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(kiam Lundestad malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad!
OPAJ VOĈOJ
Tŝ! Tŝ!
MULTAJ VOĈOJ
(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!
(La aŭskultantoj disvastigas sin. Proprietulo Monsen, lia filo Bastian, advokato Stensgård kaj libropresisto Aslaksen premas sin antaŭen tra la amaso.)
MONSEN
Je mia savo li nun fariĝas antikva!
ASLAKSEN
Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!
MONSEN
Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn mi memoras. Venu do jen –!
STENSGÅRD
Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino.
MONSEN
Ho, Ragna certe retrovos nin.
BASTIAN
Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi.
STENSGÅRD
Helle?
MONSEN
Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed mi estas kun vi, vidu. Kaj ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn; kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio – (dume li estas eksidinta ĉe la tablo maldekstre)
RINGDAL
(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, – tiu tablo estas rezervita –
STENSGÅRD
Rezervita? Por kiu?
RINGDAL
Por la ĉambelano kaj la liaj.
STENSGÅRD
Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas.
RINGDAL
Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton.
STENSGÅRD
Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon)
LUNDESTAD
(metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite.
MONSEN
(ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko. (iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos!
(Aslaksen iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)
LUNDESTAD
(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al Stensgård) Vi do ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe –
MONSEN
Ne, ĉagreniĝe –! Je Dio! Fore de tio!
LUNDESTAD
(daŭre al Stensgård) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis –
MONSEN
Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei –
LUNDESTAD
(kiel antaŭe) Ni estas ja ĉi tie sur la tereno de la ĉambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ĝardenon por ĉi tiu vespero; kaj tial ni opiniis –
STENSGÅRD
Ni sidas bonege ĉi tie, sinjoro Lundestad, – se ni nur povos sidi neĝenate, – mi aludas la popolamason.
LUNDESTAD
(amike) Nu ja; do ĉio estas ja bona. (iras al la fono)
ASLAKSEN
(el la tendo) Nun baldaŭ venos la servisto kun la vino. (eksidas)
MONSEN
Propra tablo; – sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio eĉ en la libertago! Jen provo pri la tuta aranĝo.
STENSGÅRD
Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, – kial vi akceptas tiaĵon?
MONSEN
Malnova heredita kutimaĉo, sciu.
ASLAKSEN
Vi estas novulo ĉi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensgård. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam –
SERVISTO
(alportas ĉampanon) Ĉi tie mendiĝis, – ĉu?
ASLAKSEN
Jes certe. Jen; enverŝu!
SERVISTO
(verŝas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?
MONSEN
Ĉio; estu tute trankvila. (La servisto foriras.)
MONSEN
(tostas kun Stensgård) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! Ĝojigas min precipe konatiĝi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloĝas ĉi tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensgård, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupiĝu en, – hm, – okupiĝu en –
ASLAKSEN
La lokaj rilatoj.
MONSEN
Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)
STENSGÅRD
Pri vivo kaj vigleco ne mankos!
MONSEN
Brave! Aŭdu! Kroman glason por tiu promeso!
STENSGÅRD
Ne; haltu; mi jam antaŭe –
MONSEN
Ho, babilaĵo! Kroman glason, mi diras; – Estas promespokalo!
(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo Bastian fidele plenigas la glasojn.)
MONSEN
Krome, – ĉar ni nun hazarde enpensiĝis pri tiaj aferoj –, mi devas diri, ke ne estas precipe la ĉambelano, kiu premas ĉion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaŭe kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu!
STENSGÅRD
Jes, tion mi aŭdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo –
MONSEN
Lundestad? Ĉu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankaŭ akceptis la parlamentan seĝon herede post sia patro. Je Dio, ĉio ja iras herede ĉi tie.
STENSGÅRD
Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzaĵo.
ASLAKSEN
Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, – faru finon!
STENSGÅRD
Mi ja ne diras ke mi –
ASLAKSEN
Jes, ĝuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.
MONSEN
Sed se io okazu, ĝi efektive okazu baldaŭ. La elekto de elektistoj okazos iun el ĉi tiuj tagoj.
STENSGÅRD
Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin?
MONSEN
Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn.
STENSGÅRD
Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam havas, tion mi bone rimarkis.
MONSEN
Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro –
ASLAKSEN
Hm, hm; estas kaŝesploruloj vagantaj.
DANIEL HEJRE
(el la tendo; miopa; ĉirkaŭrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, ĉu mi kuraĝus prunte peti liberan seĝon; mi volus eksidi jen, tie.
MONSEN
Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed ĉu vi ne povas sidi ĉe ĉi tiu tablo?
DANIEL HEJRE
Jen? Ĉe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! ĉampana vino, mi kredas.
MONSEN
Jes. Vi eble kuntrinkos glason?
DANIEL HEJRE
Ne, dankon! Tiu ĉampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ĝi –; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo – sed se mi nur havus glason.
MONSEN
Bastian, eniru serĉi unu.
BASTIAN
Ho, Aslaksen, eniru, kaj serĉu glason.
(Aslaksen iras en la tendon. Silento)
DANIEL HEJRE
La sinjoroj do ne ĝenas sin pro mi? Ne lasu min do ne –! Dankon, Aslaksen (salutas al Stensgård) Fremda vizaĝo. Nove veninta. Verŝajne advokato Stensgård, se mi ne eraras.
MONSEN
Tute ĝuste. (prezentante) Advokato Stensgård, sinjoro Daniel Hejre –
BASTIAN
Kapitalisto.
DANIEL HEJRE
Antaŭa, pli ĝuste dirite. Nun mi seniĝis je la tuto; kvitiĝis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.
MONSEN
Trinku, trinku nun, dum ŝaŭmas.
DANIEL HEJRE
Sed friponaĵoj, komprenu; artifikoj kaj tiaĵoj, – nu sufiĉe dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos kvitiĝinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Ĉu vi ne trinku por tio? Ĉu?
STENSGÅRD
Ja, ĉu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?
DANIEL HEJRE
He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata altedevena. Ne; tiu estas ĉambelano Bratsberg, – kara juna amiko!
STENSGÅRD
Ho ĉu? En komercaj aferoj la ĉambelano certe estas honesta homo.
DANIEL HEJRE
Ĉu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiĉe dirite! (proksimigas sin) Antaŭ dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan kapitalon post mia patro. Vi certe aŭdis rakonti pri mia patro? Ĉu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis ŝipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiĉe riĉa por tio; nu sufiĉe dirite; – tial oni nomis lin Or-Mads.
ASLAKSEN
Ĉu li ne ankaŭ orumis la kamentubojn?
DANIEL HEJRE
Ne, tio estas nur gazetmensogo; – cetere ĝi aperis longe antaŭ via tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaŭ mi faris. Multekosta vojaĝo al Londono –; ĉu vi ne aŭdis paroli pri mia vojaĝo al Londono? Mi kvazaŭ kondukis kun mi kortegon; – ĉu vi vere ne aŭdis paroli pri tio? Ĉu? – Kaj kiom mi ja estas forĵetinta sur artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antaŭenpuŝinta junajn talentulojn?
ASLAKSEN
(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!
MONSEN
Nu? Ĉu vi volas forlasi nin?
ASLAKSEN
Jes, mi volas iom movi min. (foriras)
DANIEL HEJRE
(mallaŭte) Ankaŭ li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel ĉiuj la aliuloj; he-he! Ĉu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al studado?
STENSGÅRD
Vere? Ĉu Aslaksen studis?
DANIEL HEJRE
Kiel la juna Monsen; – neniam fariĝis al io; ankaŭ kiel – sufiĉe dirite: – kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholaĵoj –
MONSEN
Sed vi tute erarvojiĝis de tio, kion vi volis rakonti al Stensgård pri la ĉambelano.
DANIEL HEJRE
Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, malsupreniĝis por la maljuna ĉambelano, – patro de la nuna, vi komprenas; ĉar ankaŭ li estis ĉambelano –
BASTIAN
Kompreneble; ĉio herediĝas ĉi tie.
DANIEL HEJRE
Inkluzive ĉiuj ĝentilaj ecoj. Sufiĉe dirite. La malaltigo de la mona valoro, – malprudentaĵoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li tiriĝis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el la bieno –
STENSGÅRD
Kaj via patro aĉetis?
DANIEL HEJRE
Kaj aĉetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredaĵon; mi faras milojn da plibonigaĵoj –
BASTIAN
Kompreneble.
DANIEL HEJRE
Toston! – Plibonigaĵojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la arbaroj; vico da jaroj pasas, – kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] – mi aludas la nunan, – kaj igas la negocon refariĝi!
STENSGÅRD
Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.
DANIEL HEJRE
Ne tiel facile! Kelkaj formalaĵoj estis forgesitaj, li pretendis. Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laŭe fariĝis daŭra. Kaj kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?
MONSEN
Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe eĉ kun kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, eĉ miaj senkulpaj infanoj –
BASTIAN
(frapas la tablon) Uŝ, patro, – se mi havus certajn personojn ĉi tie!
STENSGÅRD
Viaj infanoj, vi diras?
MONSEN
Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Ĉu li ne estas bone edukita –?
DANIEL HEJRE
Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; kaj fine en direkto de – ne, jeno estas vero, – civilinĝeniero, tio li do estas.
BASTIAN
Jes, tio mi estas, morto kaj plago!
MONSEN
Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungiĝis por la komunuma laboro? Kiu dungiĝis por la vojlaboroj ĉi tie – precipe la du lastajn jarojn? Por ili dungiĝis eksterlandanoj – aŭ almenaŭ fremduloj, – personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!
DANIEL HEJRE
Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la ŝparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, – kion nia grandioza gastiganto laŭŝajne ne havas. Se temas pri posto de konfido en la komunumo – same! Neniam Monsen; ĉiam iu kiu ĝuas la fidon – de la potenculoj. Nu; commune suffragium, kiel vortumas la roma leĝaro; tio signifas, ke oni suferas ŝiprompon en la komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!
MONSEN
Dankon! Sed por pasi al io alia, – kiel progresas nun viaj multaj procesoj?
DANIEL HEJRE
Ili daŭre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je ĉi tiu momento. Ho, kiom da ĉikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu rilato! Venontan semajnon fariĝos necese por mi voki la tutan urban konsilantaron al la juĝa konsilantaro.
BASTIAN
Ĉu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la juĝa konsilantaro?
DANIEL HEJRE
Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.
MONSEN
Ha-ha! Ĉu ne, nu?
DANIEL HEJRE
Mi havis leĝan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Grönsundon, kaj malfeliĉe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la ponton; – pum; vi scias ke iris ad undas –
BASTIAN
Nu, do ke la diablo –!
DANIEL HEJRE
Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj streĉas la arkon ĝis ĝi rompiĝas; la pontan arkon mi aludas; ĉio estas ja hereda –; sufiĉe dirite![3]
MONSEN
Ho-ho-ho! “Sufiĉedirite”, jes! Trinku nun vi, “Sufiĉedirite”! (al Stensgård) Vi aŭdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li ŝatas.
DANIEL HEJRE
Jes, la parollibereco estas ja la sola ŝtataneca rajto, kiun mi alte taksas.
STENSGÅRD
Nur domaĝo, ke tiu rajto estas limigita per la leĝoj.
DANIEL HEJRE
He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Ĉu? Nepre ne akceptu toleraĵon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi!
STENSGÅRD
Koncerne insultoj?
DANIEL HEJRE
Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas ĉi tie sidinta parolante nekaŝeme pri viaj forestantaj amikoj.
STENSGÅRD
Forestantaj amikoj?
DANIEL HEJRE
La filo certe valoras la honoron; sufiĉe dirite! Tiel ankaŭ la filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis ĵeti makuleton sur la karakteron de la ĉambelano –
STENSGÅRD
Tiuj de la ĉambelano? Ĉu estas tiuj de la ĉambelano, kiujn vi nomas miajn amikojn?
DANIEL HEJRE
Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.
BASTIAN
Vizitojn?
MONSEN
Ĉu kio?
DANIEL HEJRE
Aŭ, aŭ, aŭ! Jen mi eble malkaŝis ion, kio –
MONSEN
Ĉu vi faris vizitojn al la ĉambelano!
STENSGÅRD
Babilaĵo! Falsaĵoj!
DANIEL HEJRE
Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? (al Monsen) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laŭlitere. Kiam mi diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; – tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio –!
STENSGÅRD
Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio!
DANIEL HEJRE
Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.
STENSGÅRD
(al Monsen) Mi havis skribaĵon por transdoni de iu tria persono en Kristiania; tio estas la tuto.
DANIEL HEJRE
(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiaĵo! Jen venas juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la provitan grandulon en lia domo; rifuĝas al li kiu havas la sian en sekureco, por peti, – nu sufiĉas! La grandulo ŝlosfrapas la pordon; oni ne estas hejme; – ne, oni neniam estas hejme, kiam pri io estas, – sufiĉas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej indigniga krudeco!
STENSGÅRD
Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kuŝi.
DANIEL HEJRE
Ne hejme! Li, kiu ĉiam diradas: “Mi estas ĉiam hejme por honestaj homoj!”
STENSGÅRD
Ĉu li tion diras?
DANIEL HEJRE
Ia diraĵo. Eĉ sinjoro Monsen neniam akceptiĝas. Sed mi ne komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; ĉar ĉu vi scias kion mi aŭdis hieraŭ?
STENSGÅRD
Mi ne volas scii, kion vi aŭdis hieraŭ.
DANIEL HEJRE
Fina punkto do. Cetere la diraĵo por mi ne estis eksterordinara; – nome en la buŝo de ĉambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li aldonus la vorton “radik-hakisto”.
STENSGÅRD
Radik-hakisto?
DANIEL HEJRE
Ĉar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la ĉambelano nomis vin radik-hakisto kaj aventuristo.
STENSGÅRD
(eksaltas) Kion do?
DANIEL HEJRE
Radik-hakisto kaj aventuristo, – aŭ aventuristo kaj radik-hakisto, mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.
STENSGÅRD
Kaj tion vi aŭdis?
DANIEL HEJRE
Mi? Se mi ĉeestus, sinjoro advokato Stensgård, ne mankus al vi la defendon, kiun vi meritas.
MONSEN
Jen vi vidas kio elvenas el –
STENSGÅRD
Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si –?
DANIEL HEJRE
Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas mian kolon. Eble nur ŝercema parolturniĝo. Morgaŭ vi povos postuli klarigon. Jes, ĉar vi ja certe invitiĝis al la festena tagmanĝo? Ĉu?
STENSGÅRD
Mi ne iros al iu tagmanĝo.
DANIEL HEJRE
Du vizitojn kaj tamen neniun inviton –!
STENSGÅRD
Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?
MONSEN
Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej proksima. Venu, Bastian! (Monsen kaj Bastian foriras.)
STENSGÅRD
Kion tio signifus, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, – Vi suferas? Vian manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu min, ankoraŭ atendas vin multaj amaraj travivaĵoj sur la areno de la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas bela; eĉ kortuŝa; sed, sed, – fidemo estas arĝento; monda sperto estas oro; – jen proverbo el mia propra elpensaĵo, vidu! Dio estu kun vi! (Daniel Hejre foriras.)
(Ĉambelano Bratsberg, lia filino kaj doktoro Fjeldbo venas de maldekstre.)
ANDERS LUNDESTAD
(ĉe la tribuno, signas por aŭskultado) Sinjoro administranto de la ferfarejo Ringdal havas la vorton.
STENSGÅRD
(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!
LUNDESTAD
Poste!
STENSGÅRD
Ne! – Nun! Tuj!
LUNDESTAD
Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.
RINGDAL
(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En ĉi tiu momento ni havas la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la malfermita mano, – li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin suprenrigardi al li kvazaŭ al patro; li, kiu ĉiam estas preta same al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu ajn honesta membro de nia komunumo; li, li –; nia estimata honora gasto ne ŝatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por ĉambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!
LA AMASO
Hura! Hura! Hura!
(Entuziasma aplaŭdo; oni ĉirkaŭas la ĉambelanon, kiu dankas kaj premas la manojn de la plej proksimaj.)
STENSGÅRD
Ĉu mi nun rajtas paroli?
LUNDESTAD
Bonvolu. La tribuno staras je via servo.
STENSGÅRD
(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!
LA JUNULOJ
(amasiĝas ĉirkaŭ lin) Hura!
LA ĈAMBELANO
(al la doktoro) Kiu estas tiu neregula homo?
FJELDBO
Advokato Stensgård.
LA ĈAMBELANO
Nu, li!
STENSGÅRD
Aŭskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Aŭskultu min, vi, kiuj havas la ĝojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj koroj, eĉ se ĝi kuŝas ligita. Mi estas fremdulo inter vi –
ASLAKSEN
Ne!
STENSGÅRD
Dankon por tiu “ne”! Mi prenas ĝin kiel atesto de la sopiro kaj la bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas ĵurite, ke ĉi tie mi staras kun granda kaj freŝa koro por via lamento kaj ĝojo, por via sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam – tiam –!
ASLAKSEN
Vi havas, sinjoro advokato!
LUNDESTAD
Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.
STENSGÅRD
Vi eĉ malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la liberecotago, knaboj!
LA JUNULOJ
Hura por la libereco!
STENSGÅRD
Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi aŭdis. Oni volas fari vin senvoĉaj! For tia perforta reĝimo! Mi ne volas stari ĉi tie parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. Ni parolu sen ĉirkaŭfrazoj!
LA AMASO
(en kreskanta ĝojego) Hura!
STENSGÅRD
Ne plu tiuj sterilaj ĉerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza rikoltaĵo ĝermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! Ĝi estas ja la tempo de ĝermado; ĝi estas ja la juna ŝvelanta virginmonato de la jaro. Ĝis la unua de Junio estos ĝuste du monatoj de post kiam mi loĝiĝis ĉi tie inter vi. Kaj kiom do mi estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelaĵoj kaj de belaĵoj ĉi tie!
LA ĈAMBELANO
Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?
FJELDBO
Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.
STENSGÅRD
Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaŭ vidis la degenerigantan animon, kiu kuŝas premegante super la talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, – sed ankaŭ tiujn, kiuj fermis la pordon al ili.
TORA
Ho, Dio!
LA ĈAMBELANO
Kion li aludas per tio?
STENSGÅRD
Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Troviĝas en la vetero, en la aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskuŝigas premegon kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun reaperanton!
LA AMASO
Hura! Hura por la 17-a de Majo!
TORA
Venu, patro –!
LA ĈAMBELANO
Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?
FJELDBO
(rapide) Ho, estas pri – (flustras kelkajn vortojn)
LA ĈAMBELANO
Aha! Ĉu vere tiel?
TORA
(mallaŭte) Dankon!
STENSGÅRD
Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj!
MULTAJ VOĈOJ
Jes! Jes!
STENSGÅRD
Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaŭ posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por ĉia energio, por ĉia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Aŭskultu min! Ni starigos asocion. La monsako ĉesis regi en la komunumo!
LA ĈAMBELANO
Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere –!
STENSGÅRD
Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al ĉiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antaŭen iros laŭ nia volo.
LA AMASO
Hura!
STENSGÅRD
Oni ĵetis al mi vizaĝen mokeman “brave” ĉi-vespere –
LA ĈAMBELANO
Ne!
STENSGÅRD
Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; ĉar estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; – en tiu ĉi horo ni volas starigi nian asocion!
LA AMASO
Hura! Portu lin! Portu lin!
(Li suprenleviĝas sur kunplektitaj brakoj.)
VOĈOJ
Parolu! Pli! Pli!
STENSGÅRD
Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon – ĉi tie en la distrikto!
(Li portiĝas en la tendon dum entuziasma aplaŭdo.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(sekigas la okulojn) Ho, kia buŝo sidas sur tiu homo! Ĉu oni ne ŝatus kisi lin, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, vi! Tion mi ja kredas.
DANIEL HEJRE
Ĉu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Uf, kiel aĉa vi estas!
(Ŝi iras en la tendon; ankaŭ Daniel Hejre.)
LA ĈAMBELANO
Reaperanto, – kaj drako, – kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene!
LUNDESTAD
(proksimiĝas) Mi tre bedaŭras, sinjoro ĉambelano –
LA ĈAMBELANO
Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaŭ. (turnas sin al Tora kaj al la doktoro) Sed je diablo; kontraŭ tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.
FJELDBO
Ĉu?
TORA
Al la vizito vi aludas –?
LA ĈAMBELANO
Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel – io alia, kion mi ne memoras. Nu, feliĉe ke mi povos tion ripari.
TORA
Kiel –?
LA ĈAMBELANO
Venu, Tora; ni volas jam ĉi-vespere –
FJELDBO
Ho ne, sinjoro ĉambelano, ĉu tio do estas prudenta –?
TORA
(mallaŭte) Tŝ!
LA ĈAMBELANO
Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ĝojigan tempeton. Tio estas pli ol vi pretigis por mi hodiaŭ.
FJELDBO
Mi, sinjoro ĉambelano?
LA ĈAMBELANO
Ho jes, jes jes; – kaj vi kaj aliuloj –
FJELDBO
Ĉu mi povus demandi, kion mi –?
LA ĈAMBELANO
Sinjoro farejkuracisto, – neniun altrudiĝemon. Mi neniam estas altrudiĝema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, – bonan nokton.
(La ĉambelano kaj Tora eliras maldekstre; Fjeldbo postrigardas ilin penseme.)
PRESISTO ASLAKSEN
(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okaziĝas, sinjoro doktoro!
FJELDBO
Kio okaziĝas?
ASLAKSEN
Li starigas la asocion. Ĝi estas preskaŭ starigita.
LUNDESTAD
(malrapide proksimiĝas) Ĉu multaj enskribiĝas?
ASLAKSEN
Ni havas nun ĉirkaŭ 37 krom vidvinoj kaj tiaĵoj. Inkon kaj plumon, mi diras! Neniu servisto ĉeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras malantaŭ la tendon)
LUNDESTAD
Puh; tio ĉi estis varma tago.
FJELDBO
Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post ĉi tiu.
LUNDESTAD
Ĉu vi opinias ke la ĉambelano fariĝis tre kolera?
FJELDBO
Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?
LUNDESTAD
Hm; mi diras nenion. Kion do diri?
FJELDBO
Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco ĉi tie en la distrikto.
LUNDESTAD
Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu Stensgård.
FJELDBO
Kaj viro kiu volas antaŭen.
LUNDESTAD
La junuloj ĉiam volas antaŭen. Ankaŭ mi volis antaŭen, kiam mi estis juna; nenio estas direnda kontraŭ tio. Sed ni povus eble iri internen –
DANIEL HEJRE
(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, ĉu vi eniros por interpelacii? Ĉu? Fari oponon? He-he! Ĉar tiaokaze vi devas rapidiĝi.
LUNDESTAD
Ho, mi tamen certe venos sufiĉe frue.
DANIEL HEJRE
Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas plenumita.
LUNDESTAD
Certe permesiĝas ke oni aŭskultu; mi tenas min silenta. (eniras)
DANIEL HEJRE
Jen ankaŭ unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun falontaj! Ĉi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas delikate, jeno!
FJELDBO
Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ĝi vere interesas vin?
DANIEL HEJRE
Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! Kiam mi ĝojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Ĉi tie kreiĝos vivo, enhavo, materio! Por mi persone – je Dio, por mi tio povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la imperiestro de Aŭstrujo kaj la reĝo de Francio: Por mi estas sensignife ĉu la porko manĝas la hundon aŭ ĉu la hundo manĝas la porkon. (eliras en la fono dekstre)
LA AMASO
(en la tendo) Advokato Stensgård vivu! Li vivu! Hura! Hura por la Asocio de la junuloj! Vinon! Punĉon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!
BASTIAN MONSEN
(el la tendo) Dio benu vin kaj ĉiujn homojn! (kun plorsufokata voĉo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega ĉi-vespere. Mi devas ion fari!
FJELDBO
Ne faru ceremoniojn. Sed kion volas vi fari?
BASTIAN MONSEN
Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por draŝi kelkajn el miaj amikoj. (elen malantaŭ la tendon)
(Stensgård venas el la tendo, sen ĉapelo kaj en forta ekscito.)
STENSGÅRD
Kara Fjeldbo, ĉu estas vi?
FJELDBO
Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita –?
STENSGÅRD
Kompreneble; sed –
FJELDBO
Kaj kio sekvu poste el tio ĉi? Kiuj postenoj de konfido en la komunumo? Estro en la banko? Aŭ eble –?
STENSGÅRD
Ho, ne parolu al mi pri tiaĵoj! Vi ankaŭ ne pensas tiel. Vi ne estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.
FJELDBO
Jen io por aŭdi!
STENSGÅRD
Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaŭe! Fariĝis dezerte inter ni. Estis tiom da malĝojigaĵoj ĉe vi, ŝercemo, moko, kiuj forpuŝis min. Ho, estis do maljuste de mi! (ĉirkaŭbrakas lin) Ho, vi eterna Dio, kiom feliĉa mi estas!
FJELDBO
Ankaŭ vi! Eĉ mi; eĉ mi!
STENSGÅRD
Jes, ĉu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, amiko? Kion mi, sentaŭgulo, estas farinta, ke mi fariĝis tiel riĉigata?
FJELDBO
Jen mia mano! Ĉi-vespere mi, je mia savo, ŝatas vin!
STENSGÅRD
Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. – Ĉu ne estas nedirebla feliĉo tiel povante entuziasmigi ĉiujn, ĉiujn el la amaso? Ĉu oni ne fariĝu bona el dankemo? Kaj ĉu oni ne devas ami ĉiujn homojn? Ŝajnas al mi, ke mi povus premegi ĉiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, ĉar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.
FJELDBO
(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Eĉ ne rampulo, eĉ ne verda folio laŭ la vojo povus mi subtreti ĉi-vespere.
STENSGÅRD
Vi?
FJELDBO
Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin.
STENSGÅRD
Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ĝojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. – Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.
FJELDBO
Jes, sed diru nun, – kio konstruiĝos poste – morgaŭ kaj ĉiujn labortagojn?
STENSGÅRD
Konstruiĝos? Unue temas pri malkonstruo. – Vi, Fjeldbo, mi iam sonĝis, – aŭ eble mi tion vidis; tamen ne, mi sonĝis; sed tiel vive; ŝajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta juĝo super la tero. Mi povis vidi ĝian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; bloviĝis de okcidente kaj ĝi kunbalais ĉion; unue ĝi forventis velkiĝintan foliaron, poste homojn; – sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batiĝis dense ĉirkaŭ ili, tiel ke aspekte ili ŝvebis kvazaŭ sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn ĉapelojn en vento; sed kiam ili proksimiĝis, ili estis imperiestroj kaj reĝoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili ĉiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterbloviĝis centoj kaj centoj el ĉiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ĝemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondiĝis: Voĉo parolis, kaj tiu sola voĉo tiel resonis, ke la ventego vekiĝis!
FJELDBO
Kiam vi sonĝis tion ĉi?
STENSGÅRD
Ho, iam, – mi ne memoras; antaŭ pluraj jaroj.
FJELDBO
Okazis ribelo ie en Eŭropo, kaj vi manĝis ion pezan por vespermanĝo kaj legis gazetojn poste.
STENSGÅRD
La sama glacia fluo, la sama kurento laŭ la dorso mi sentis ĉi-vespere. Jes, mi laboru kontentige. Mi estu la voĉo –
FJELDBO
Aŭskultu, kara Stensgård, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la voĉo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu voĉo? Ĉi tie en la voktejo? Aŭ, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego vekiĝas? Nu ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataŭ la fuĝantaj imperiestroj kaj reĝoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio fariĝos do ĉio? Fariĝos kiel unue montriĝis en la sonĝo, – filistroj en vento.
STENSGÅRD
En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas.
FJELDBO
Babilaĵo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn ĝuste kontraŭ la honesteco kaj taŭgeco inter ni –
STENSGÅRD
Ne estas vero!
FJELDBO
Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis ĉi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio fariĝos via malsukceso. Ĉambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Ĉu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, ĉar –
STENSGÅRD
Mi toleras eĉ ne vorton pli! Eĉ ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn!
FJELDBO
Rigardu ĝisfunde en vi mem, Stensgård! Ĉu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko?
STENSGÅRD
Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi –
FJELDBO
Li vane malfermas sian domon por la honestuloj ĉi tie.
STENSGÅRD
Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu –
FJELDBO
Rekono; jes bedaŭrinde, – jen la kerna punkto.
STENSGÅRD
Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj.
FJELDBO
Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaŭ legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj.
STENSGÅRD
Aŭskultu, Fjeldbo, nun denove elmergiĝas la feĉo en vi. Ĉu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial ĉiam supozi fiajn aŭ ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Ĉu vi konas Ragna?
FJELDBO
Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.
STENSGÅRD
Jes, ŝi foje venas al la familio de la ĉambelano.
FJELDBO
En tuta silento. Ŝi kaj fraŭlino Bratsberg estas amikinoj ekde la tempo de konfirmacio.
STENSGÅRD
Kaj kion vi diras pri ŝi?
FJELDBO
Jes, post ĉio kion mi aŭdis, ŝi certe estas ege ŝatinda knabino.
STENSGÅRD
Ho, vi devus esti vidanta ŝin en la hejmo. Ŝi ne havas penson krom pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas ŝi ja fleginta sian patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn jarojn de sia vivo.
FJELDBO
Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, kara amiko, ĉu mi kredus, ke –?
STENSGÅRD
Jes, Fjeldbo, mi vere amas ŝin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide post –. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianĉiĝinta en Kristianio?
FJELDBO
Jes, oni rakontis tion.
STENSGÅRD
La tuta rilato estis seniluzio. Mi devis rompi; estis la plej bona por ambaŭ partoj. Kredu, mi sufiĉe suferis sub tiu afero; mi sentis min turmentata kaj premegata –. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster tio; tio estis ja mia kialo por forloĝiĝi.
FJELDBO
Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?
STENSGÅRD
Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.
FJELDBO
Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda feliĉo! Ho, mi povus tiom diri –
STENSGÅRD
Ĉu vi povus? Ĉu ŝi ion diris? Eble al fraŭlino Bratsberg?
FJELDBO
Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio ĉi, povas iradi ĉi tie diboĉante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaĝara babilado povas penetri en animon, kiu –
STENSGÅRD
Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla maŝino. Almenaŭ mi ne. Krome, ĝuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al ŝi.
FJELDBO
Damnite banala vojo.
STENSGÅRD
Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antaŭen en la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraŭ staras ĉe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.
FJELDBO
Jes, sed ne estas ĝiaj saĝodentoj.
STENSGÅRD
Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan deziron. Vi vagadis pigre ĉiujn viajn tagojn, – jen kiel studento, jen antaŭ la ekzameno, jen eksterlande kaj nun ĉi tie –
FJELDBO
Nu jes, eble; sed tamen estis ĝuinde. Kaj ne sekvas iu laciĝo poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de la tablo post kiam –
STENSGÅRD
Kiun ajn aludon; sed tiun ĉi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiaĵo. Vi forprenas de mi la spiritan leviĝon –
FJELDBO
Jes, sed sciu do; kiam la leviĝo estas tiel malfiksa –
STENSGÅRD
Ne faru, mi diras! Ĉu vi rajtas enrompi en mian feliĉon? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta?
FJELDBO
Ho jes, je la ĉielo, mi kredas!
STENSGÅRD
Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Aŭskultu, aŭskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, – je la eterna Dio, en ĝi estas vero!
(Fraŭlino Bratsberg, fraŭlino Monsen kaj kandidato Helle de maldekstre transpaŝas la ejon mezfone.)
KANDIDATO HELLE
(al fraŭlino Bratsberg) Jen vidu, fraŭlino; jen staras ja ĝuste advokato Stensgård.
TORA
Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton!
HELLE kaj FRAŬLINO MONSEN
Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)
TORA
(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.
STENSGÅRD
Por mi –?
TORA
Bonvolu; jen ĝi estas. (volas foriri)
FJELDBO
Ĉu vi permesas ke mi akompanu?
TORA
Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)
STENSGÅRD
(legas pere de paperlanterno) Jen kio?
FJELDBO
Sed kara, – kion skribas la ĉambelano?
STENSGÅRD
(ekridas) Tion mi do ne atendis!
FJELDBO
Sed diru do –?
STENSGÅRD
Ĉambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.
FJELDBO
Kaj tion vi kuraĝas –
STENSGÅRD
Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kaŝas la leteron) Lasu tion inter ni!
(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)
PROPRIETULO MONSEN
Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensgård?
LA AMASO
Jen li staras! Hura!
LUNDESTAD
La sinjoro advokato forgesis sian ĉapelon. (donas ĝin al li)
PRESISTO ASLAKSEN
Bonvolu; jen punĉo! Tuta bovlo!
STENSGÅRD
Dankon; ne pli.
MONSEN
Kaj la membroj eble memoras, ke morgaŭ ni kunvenos en Storli ĉe mi por –
STENSGÅRD
Morgaŭ? Ne, ja ne estus morgaŭ –?
MONSEN
Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu –
STENSGÅRD
Ne, morgaŭ mi vere ne povas – Mi vidos postmorgaŭ aŭ la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaŭ, kaj hura por la estonteco!
LA AMASO
Hura! Ni akompanu lin hejmen!
STENSGÅRD
Dankon; dankon! Vi do ne devas –
ASLAKSEN
Ni ĉiuj akompanos vin.
STENSGÅRD
Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; ĉar vi ja ne akompanos?
FJELDBO
Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri ĉambelano Bratsberg –
STENSGÅRD
Tŝ, tŝ; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! – Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antaŭas.
MONSEN
Vian brakon, Stensgård.
BASTIAN
Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!
LA AMASO
Kanton! Kanton! Muzikon!
(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarŝas dekstren en la fono.)
FJELDBO
(al Lundestad kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.
LUNDESTAD
Nu jes. Tamen ankaŭ elstara estro.
FJELDBO
Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Mi? Mi iros hejmen por kuŝigi min.
(Li salutas kaj foriras. Doktoro Fjeldbo postrestas sola.)
Kurteno
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.