La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

(Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.)

(Presisto Aslaksen staras ĉe la enirpordo. Servistino estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)

SERVISTINO

Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas reveni poste.

ASLAKSEN

Ne. Ĉu mi do ne povas atendi?

SERVISTINO

Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi jen dume.

(Ŝi iras en la manĝoĉambron. Aslaksen eksidas ĉe la pordo. Paŭzo. Doktoro Fjeldbo envenas de la fono.)

FJELDBO

Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi tie ĉi?

SERVISTINO

(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!

FJELDBO

Mi vokiĝis al malsanulo.

SERVISTINO

Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin.

FJELDBO

Ĉu ili faris?

SERVISTINO

Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke –

FJELDBO

Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi dume atendas ĉi tie.

SERVISTINO

Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.)

ASLAKSEN

(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, – kun kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj?

FJELDBO

Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie en la regiono.

ASLAKSEN

Pri tio mi ne povas samopinii.

FJELDBO

Hm. Sed diru, – ĉu vi iun atendas?

ASLAKSEN

Mi iun atendas, jes!

FJELDBO

Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino –?

ASLAKSEN

Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas.

FJELDBO

Kaj la dua plej aĝa?

ASLAKSEN

Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; – kion diable utilas paroli pri tiaĵo!

FJELDBO

Ke mi rigardu vin, Aslaksen!

ASLAKSEN

Nu; kion vi volas vidi?

FJELDBO

Hodiaŭ vi trinkis.

ASLAKSEN

Mi ankaŭ faris hieraŭ.

FJELDBO

Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj –

ASLAKSEN

Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas.

FJELDBO

Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas malsamaj en nia mondo.

ASLAKSEN

Mi ne elektis miajn kondiĉojn.

FJELDBO

Ne, Dio elektis por vi.

ASLAKSEN

Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo.

FJELDBO

Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.

ASLAKSEN

Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo –

FJELDBO

Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco.

ASLAKSEN

Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. – Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita –! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; – la tuta gloro litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo.

FJELDBO

Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion.

ASLAKSEN

Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitaĵon, – kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi stumblas.

FJELDBO

Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin –

ASLAKSEN

Ja, tiel vi ja faras ĝuste. – Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj – kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke – (ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la tablo.

(La festenantoj, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum gaja interparolo iras el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas advokato Stensgård kun Tora ĉe la maldekstra kaj Selma ĉe la dekstra brako. Doktoro Fjeldbo kaj presisto Aslaksen staras supre apud la pordo en la fono.)

STENSGÅRD

Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi ilin konduku.

SELMA

Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon.

STENSGÅRD

Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre)

FJELDBO

Sed je Dio, tie estas ja Stensgård!

ASLAKSEN

Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin; feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre –

(Daniel Hejre kaj Erik Bratsberg venas de la manĝosalono.)

DANIEL HEJRE

He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon post kiam mi estis en Londono.

ERIK BRATSBERG

Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon!

DANIEL HEJRE

Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita.

ERIK BRATSBERG

Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!

(Ili eliras en la ĝardenon.)

FJELDBO

Vi parolos kun Stensgård, vi diras?

ASLAKSEN

Mi faros.

FJELDBO

Pri komercaĵoj?

ASLAKSEN

Kompreneble; la festoraporto en la gazeto –

FJELDBO

Jes, sciu, – tial vi devas dume atendi tie ekstere –

ASLAKSEN

En la koridoro?

FJELDBO

En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko –; mi atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu –!

ASLAKSEN

Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono)

(Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la manĝosalono.)

ĈAMBELANO

(en konversacio; al Lundestad) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri tio mi povas certigi al vi.

LUNDESTAD

Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia esti.

ĈAMBELANO

Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun malplena stomako?

FJELDBO

Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la manĝaĵejo; – mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo.

ĈAMBELANO

Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe.

FJELDBO

Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi –

ĈAMBELANO

Kion mi permesis al vi, estas permesita. – Nu, nu; konsideru vin hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo. (frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al Lundestad) Jen jen estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj – kaj tio alia, kion mi ne memoras.

FJELDBO

Sed sinjoro ĉambelano!

LUNDESTAD

Ne, mi asertas –

ĈAMBELANO

Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.)

LUNDESTAD

(al Fjeldbo) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas hodiaŭ?

FJELDBO

Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere.

LUNDESTAD

Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron Stensgård aventuristo aŭ io tia!

FJELDBO

Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)

LUNDESTAD

(al Ringdal, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke advokato Stensgård venas ĉi tien?

RINGDAL

Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.

LUNDESTAD

Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ –?

RINGDAL

Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon?

LUNDESTAD

Kompreni tion? Ho jes, ho jes.

RINGDAL

(pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin?

LUNDESTAD

Mi opinias, ke li estas singardema, – mi opinias.

(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon; samtempe Selma kaj Stensgård aperas en la antaŭa ĝardena pordo.)

SELMA

Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja turo kaj tuta la supra parto de la urbo.

STENSGÅRD

Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.

SELMA

Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava?

STENSGÅRD

Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la tutan someron?

SELMA

Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin.

STENSGÅRD

Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo?

SELMA

Familio? Kiu tiu familio estus?

STENSGÅRD

Nu, mi ne sciis –

SELMA

Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.

STENSGÅRD

Fabelprincinoj?

SELMA

El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon –

STENSGÅRD

Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino?

SELMA

De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed – do nun vi aŭskultu –

ERIK BRATSBERG

(de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!

SELMA

Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia vivo.

ERIK BRATSBERG

Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la sinjorino?

SELMA

Princo, kompreneble. (al Stensgård) Vi scias, ke ĉiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj – finite pri la fabelo.

STENSGÅRD

Ho; jeno estis tro mallonga.

SELMA

Jes, eble, – iamaniere.

ERIK BRATSBERG

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en ĝi la princino fariĝis reĝino!

SELMA

Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu?

ERIK BRATSBERG

Kiaj kondiĉoj?

SELMA

Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.

ERIK BRATSBERG

Cigaron, sinjoro Stensgård?

STENSGÅRD

Dankon; ne nun.

(Doktoro Fjeldbo kaj Tora venas el la ĝardeno.)

SELMA

(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?

TORA

Mi? Ne.

SELMA

Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn.

TORA

Ne, mi certigas vin –

SELMA

Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias, ke tiu varmo mildiĝos?

FJELDBO

Ĉio havu sian tempon.

TORA

Frosto ja ne estas pli bona –

SELMA

Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, – tiel diras ankaŭ mia edzo.

LA ĈAMBELANO

(venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj.

TORA

Kara patro, nun mi tuj –

LA ĈAMBELANO

Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård. Pri tio mi zorgu.

TORA

(mallaŭte al Fjeldbo) Restu!

(Ŝi iras en la ĝardenon.)

ERIK BRATSBERG

(proponas al Selma la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas –?

SELMA

Venu! (ambaŭ elen dekstre)

LA ĈAMBELANO

(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.

FJELDBO

Estus ankaŭ pekinda penso.

LA ĈAMBELANO

Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias) Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo?

FJELDBO

Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon.

LA ĈAMBELANO

Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.

FJELDBO

Nu bone; Stensgård, eble ni du –?

LA ĈAMBELANO

Ho ne, kara, – jen iras mia malnova amiko, Hejre –

FJELDBO

Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie.

LA ĈAMBELANO

Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!

FJELDBO

Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon)

STENSGÅRD

Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi surpriziĝis vidi lin ĉi tie.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj –

STENSGÅRD

Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere.

LA ĈAMBELANO

Hm!

STENSGÅRD

Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus, kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn, kiuj –; entute, sidas malica buŝo sur li.

LA ĈAMBELANO

Mia kara juna amiko, – sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio.

STENSGÅRD

Mi petas pardonon –!

LA ĈAMBELANO

Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas.

STENSGÅRD

Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke –

LA ĈAMBELANO

Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom –?

STENSGÅRD

Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo.

LA ĈAMBELANO

Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras –; nu, sinjoro Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus.

STENSGÅRD

Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo –

LA ĈAMBELANO

Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda –

STENSGÅRD

Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema –

LA ĈAMBELANO

Hontema?

STENSGÅRD

Jes, estis ja ekstreme nekonvene –

LA ĈAMBELANO

Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja mia devo –

STENSGÅRD

Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi?

LA ĈAMBELANO

Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu.

STENSGÅRD

Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon!

(Ferfareja administranto Ringdal kaj Daniel Hejre venas de la ĝardeno.)

RINGDAL

Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.

DANIEL HEJRE

Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?

LA ĈAMBELANO

Io nova, Hejre?

DANIEL HEJRE

Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la Storli-partio.

LA ĈAMBELANO

Ho, vi ŝercas!

DANIEL HEJRE

Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi pri la sekvo.

STENSGÅRD

Kaj tion vi havas el lia propra buŝo?

DANIEL HEJRE

Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta aro tie malsupre; he-he!

LA ĈAMBELANO

Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas?

DANIEL HEJRE

Ho, tio ne estas malfacile diveninda.

LA ĈAMBELANO

Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.

(Li kaj Ringdal iras en la ĝardenon.)

DOKTORO FJELDBO

(de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris?

DANIEL HEJRE

Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad rezignos pri la seĝo en la parlamento.

FJELDBO

Ho, ne estas probable?

STENSGÅRD

Jes, ĉu vi komprenas?

DANIEL HEJRE

Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.

STENSGÅRD

Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio –?

DANIEL HEJRE

Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! – mi volonte veturigus lin –; sufiĉe; he-he! (eliras en la ĝardenon)

STENSGÅRD

Sed diru al mi, Fjeldbo, – kiel vi komprenas tion ĉi?

FJELDBO

Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi venas ĉi tien?

STENSGÅRD

Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.

FJELDBO

Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; – post via parolado –

STENSGÅRD

Nu jes?

FJELDBO

Sed ke vi akceptis tiun inviton –!

STENSGÅRD

Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.

FJELDBO

Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.

STENSGÅRD

Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.

FJELDBO

Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano?

STENSGÅRD

Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.

FJELDBO

Nome, ke la ĉambelano timas vin?

STENSGÅRD

Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo.

FJELDBO

Li estas.

STENSGÅRD

Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi alportis la leteron!

FJELDBO

Sed diru, – la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie?

STENSGÅRD

Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon. Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon –

FJELDBO

Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon –

STENSGÅRD

Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.

FJELDBO

Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?

STENSGÅRD

Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas potenca, kiel vi vidas.

FJELDBO

Jes, sed unu afero dum mi memoras; – via amo al fraŭlino Monsen –; hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza –

STENSGÅRD

Nu ja, ni ĉiam povas –

FJELDBO

Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon el la pensoj.

STENSGÅRD

Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio.

FJELDBO

Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj –

STENSGÅRD

Monsen estas nekulturita persono, tion mi nun vidas.

FJELDBO

Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro.

STENSGÅRD

Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de malbona tabako en ĉiuj ĉambroj –

FJELDBO

Sed, kara, – ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun –?

STENSGÅRD

Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj stulteco.

FJELDBO

Sed por kio vi do uzu vian asocion?

STENSGÅRD

La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta bazo; – nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali malbonan influon; – nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.

FJELDBO

Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon?

STENSGÅRD

Ili vidu. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia pli bona sperto.

FJELDBO

Sed se ili tamen ne volas?

STENSGÅRD

Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj neniam atingi la celon?

FJELDBO

Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD

Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn miajn interesojn.

FJELDBO

For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD

Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en riĉan kaj respektatan familion.

FJELDBO

Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano –?

STENSGÅRD

Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; – ke tio restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la sunlumon –

FJELDBO

Ĉi tie?

STENSGÅRD

Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, – nur ĉi tie mi sentas kio estas nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; – sed ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj estas sammaniere. La ĉambelano, – kia bonega, estiminda maljuna multjarulo!

FJELDBO

Li estas.

STENSGÅRD

Kaj la filo, – kuraĝa, senceremonia, kapabla!

FJELDBO

Jes, certe.

STENSGÅRD

Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! – bona Dio, kia riĉa kaj karakterfrapanta naturo –

FJELDBO

Tion havas Tora – tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg.

STENSGÅRD

Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta.

FJELDBO

Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj fidela ŝi estas.

STENSGÅRD

Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj tiel aprobanta, tiel konkeranta –!

FJELDBO

Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi.

STENSGÅRD

En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes, ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!

FJELDBO

Kiu?

STENSGÅRD

Fraŭlino Bratsberg kompreneble.

FJELDBO

Ĉu kio? Vi do neniam pensas –?

STENSGÅRD

Jes, je Dio, mi pensas!

FJELDBO

Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!

STENSGÅRD

Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos!

FJELDBO

Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri fraŭlino Monsen –

STENSGÅRD

Jes, sed tio estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi –

FJELDBO

Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.

STENSGÅRD

Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?

FJELDBO

Mi? Ne, mi asertas al vi –

STENSGÅRD

Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi konas neniun indulgon.

FJELDBO

Gardu vin, ke mi ne diru la samon!

STENSGÅRD

Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de ĉambelano Bratsberg?

FJELDBO

Mi almenaŭ havas la rajton de amiko.

STENSGÅRD

Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for.

FJELDBO

Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur subkava grundo.

STENSGÅRD

Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui kolonojn.

FJELDBO

Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo.

STENSGÅRD

Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie.

FJELDBO

Mi ne estas!

STENSGÅRD

Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, – tio en kio estas leviĝo kaj flugo, – fariĝas apatia, kaj jen oni staras taŭganta al nenio.

FJELDBO

Ĉu mi taŭgas al nenio!

STENSGÅRD

Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min?

FJELDBO

Kion mi do rekonu?

STENSGÅRD

Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; – de la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj lia familio –

FJELDBO

De proprietulo Monsen kaj lia aro, de –; jen, morto kaj plago, atentu, – ekstere staras iu vin atendante –

STENSGÅRD

Kiu tiu estas?

FJELDBO

(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj vokas) Aslaksen, envenu!

STENSGÅRD

Aslaksen?

ASLAKSEN

(venas) Nun do fine!

FJELDBO

Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon)

STENSGÅRD

Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie?

ASLAKSEN

Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni raporton pri la fondigo de la asocio kaj –

STENSGÅRD

Ne eblas –; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo.

ASLAKSEN

Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue –

STENSGÅRD

Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio; aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla.

ASLAKSEN

Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita.

STENSGÅRD

Nu, do eligu tion ree!

ASLAKSEN

Eligu tion?

STENSGÅRD

Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?

ASLAKSEN

Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi –

STENSGÅRD

Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias?

STENSGÅRD

Ne, tion mi tute ne scias.

ASLAKSEN

Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi redaktis ĝin laŭ principo.

STENSGÅRD

Vi?

ASLAKSEN

Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, – tio sekvas de la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, tiel mi redaktis la gazeton –

STENSGÅRD

Fia! Jes, ne kontraŭdireble.

ASLAKSEN

Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone pagas –

STENSGÅRD

Sed la gazeto fariĝis bona.

ASLAKSEN

Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino, kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio; enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, – kaj jen vi perfidas –

STENSGÅRD

Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan dankon, mia brava ulo!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam plifiiĝos la gazeto.

STENSGÅRD

Pri kio vi pensas?

ASLAKSEN

Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo –

STENSGÅRD

Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj.

ASLAKSEN

(pala) Tion vi ne faros!

STENSGÅRD

Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi ekhavos la grandan publikon por si.

ASLAKSEN

Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg –

STENSGÅRD

Vi? Kion vi volas tie?

ASLAKSEN

Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas presi; kaj el tio mi volas tiri avantaĝon!

STENSGÅRD

Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo –!

ASLAKSEN

Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin.

STENSGÅRD

Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo –!

ASLAKSEN

Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; kuŝanta edzino, kaj kripla infano –

STENSGÅRD

Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos finiĝinta tiu ĉi jaro!

ASLAKSEN

Mi atendos tagon –

STENSGÅRD

Nu; vi komencas regajni vian prudenton.

ASLAKSEN

Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu nekonvena konduto okazinta dum la festo –

STENSGÅRD

Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos.

ASLAKSEN

Je Dio ke tiel estus. – Sinjoro advokato Stensgård, – memoru: tiu gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

(ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård?

STENSGÅRD

Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?

LUNDESTAD

Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus iomete interparoli kun vi.

STENSGÅRD

Plezure.

LUNDESTAD

Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.

STENSGÅRD

Pri mi? Kion vi estus dirinta?

LUNDESTAD

Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj, kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn.

STENSGÅRD

Jes, entute, – ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia.

LUNDESTAD

Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel.

STENSGÅRD

Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.

LUNDESTAD

Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo.

STENSGÅRD

Anstataŭiĝo?

LUNDESTAD

La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj.

STENSGÅRD

Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, – ĉu vi do volas cedi por Monsen?

LUNDESTAD

Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.

STENSGÅRD

Sed tiuokaze mi ne komprenas –?

LUNDESTAD

Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por esti elektata?

STENSGÅRD

Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas sufiĉe prilaborata; sed –

LUNDESTAD

Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri.

STENSGÅRD

Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco –

LUNDESTAD

Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe.

STENSGÅRD

Kio tio estus?

LUNDESTAD

Diru al mi, – kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia?

STENSGÅRD

Ambicia? Mi?

LUNDESTAD

Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, – kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento?

STENSGÅRD

Mi? Vi ne estas serioza!

LUNDESTAD

Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo, kaj tiam ne estos facile forpeli lin.

STENSGÅRD

Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do –

STENSGÅRD

Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas okazi?

LUNDESTAD

Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. Vi havas la junulojn por vi, kaj –

STENSGÅRD

Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!

LUNDESTAD

Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti ĝin.

STENSGÅRD

Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.

LUNDESTAD

Do vi ne estas senvola –?

STENSGÅRD

Jen mia mano!

LUNDESTAD

Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, – mi por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn –

STENSGÅRD

Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de elektuloj vi ja estas ĉiopova.

LUNDESTAD

Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj ofende –

STENSGÅRD

Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?

LUNDESTAD

Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, – mi pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie eltretos, kiam vi nun akiros parton en la potenco, kaj aldone akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; – jes, ĉar tio estas necesa, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD

Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.

LUNDESTAD

Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura espero –

STENSGÅRD

La espero?

LUNDESTAD

Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi, kun la estonteco por si, – viro kiu povas kalkuli je eniro en la plej altajn poziciojn, – kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi ludas viajn kartojn bone.

STENSGÅRD

Do helpu min pri la ludo! Pro Dio –! Vi malfermas al mi vastejojn; grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis, proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima!

LUNDESTAD

Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. – Nu, dankon por tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco!

(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum la sekvanta sceno.)

SELMA

(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas partopreni; ni ludos “Doni garantiaĵe”.

STENSGÅRD

Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!

(Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn k.t.p.)

ERIK BRATSBERG

(mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis ĉi-supre hieraŭ?

DANIEL HEJRE

He-he; oni ne scias, ĉu?

ERIK BRATSBERG

Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli, kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen –

DANIEL HEJRE

Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata –

ERIK BRATSBERG

Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste komprenis; sed efektive mi aŭdis ke –

DANIEL HEJRE

Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)

LA ĈAMBELANO

Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj –?

LUNDESTAD

Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti forpuŝata, li devas cedi libervole.

LA ĈAMBELANO

Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin?

LUNDESTAD

Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema –

LA ĈAMBELANO

Advokato Stensgård?

LUNDESTAD

Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu al li.

LA ĈAMBELANO

Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo praktikata en Storli.

LUNDESTAD

Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus rompi kun tiuj homoj?

LA ĈAMBELANO

Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere.

LUNDESTAD

Hieraŭ vespere?

LA ĈAMBELANO

Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo.

LUNDESTAD

(kun buŝo faŭka) Pri Monsen –?

LA ĈAMBELANO

Jes, certe; sur la tablo –

LUNDESTAD

Sur la tablo; Jes?

LA ĈAMBELANO

Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti.

LUNDESTAD

Ĉu tio estis amuze aŭskulti?

LA ĈAMBELANO

Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia sangavida atako –

LUNDESTAD

Kiel tiu hieraŭ, jes?

LA ĈAMBELANO

Nu ja.

LUNDESTAD

Tiu sur la tablo?

LA ĈAMBELANO

Jes, tiu sur la tablo.

LUNDESTAD

Pri Monsen?

LA ĈAMBELANO

Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin; kaj pri tio oni do ne povas dubi –

LUNDESTAD

(decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, – jeno estas klara!

TORA

Kara patro, vi partoprenu en la ludo.

LA ĈAMBELANO

Babilaĵo, infano –

TORA

Jes, jes; venu; Selma instige volas.

LA ĈAMBELANO

Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne komprenis kion Stensgård –

TORA

Ho, venu, venu; nun ni ludu!

(Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.)

ERIK BRATSBERG

(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita garantiaĵ-juĝanto!

DANIEL HEJRE

He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo.

STENSGÅRD

(ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro Hejre!

DANIEL HEJRE

Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin ĉiujn –; nu sufiĉe!

STENSGÅRD

(glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi?

LUNDESTAD

Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere –

STENSGÅRD

(tordas sin) Morto kaj plago!

LUNDESTAD

Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.

STENSGÅRD

Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min –.

LUNDESTAD

Vi povus tamen bonigi tion.

ERIK BRATSBERG

(vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi!

STENSGÅRD

Mi venos! (rapide al Lundestad) Kiel tion bonigi?

LUNDESTAD

Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.

STENSGÅRD

Je Dio, jenon mi faros!

SELMA

Rapidu; rapidu!

STENSGÅRD

Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!

(La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. Lundestad eksidas maldekstre; Daniel Hejre proksime.)

DANIEL HEJRE

Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!

LUNDESTAD

Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei.

DANIEL HEJRE

Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas hontinde vidi kiel ili timas.

LUNDESTAD

Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas.

DANIEL HEJRE

Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?

LUNDESTAD

Ne, sed –; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la konekson. La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis hieraŭ.

DANIEL HEJRE

Monsen? Ho, babilaĉo!

LUNDESTAD

Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis al li –

DANIEL HEJRE

Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio estas je Dio sublima! Ho sciu, pri tio mi ne povas silenti.

LUNDESTAD

Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin –

DANIEL HEJRE

He-he; mi pagos al li kun rentoj –

LUNDESTAD

Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.

DANIEL HEJRE

Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson!

SELMA

(vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi tiun garantiaĵon?

ERIK BRATSBERG

(nerimarkate, al Daniel Hejre) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion amuzan.

DANIEL HEJRE

Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, – sufiĉas. Li faru paroladon!

SELMA

Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård.

ERIK BRATSBERG

Sinjoro Stensgård faru paroladon!

STENSGÅRD

Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ.

LA ĈAMBELANO

Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco.

LUNDESTAD

(al Daniel Hejre) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas.

DANIEL HEJRE

Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo! (duonlaŭte al Stensgård) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ frapi vin mem buŝe.

STENSGÅRD

(ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco!

LUNDESTAD

(eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj ŝteliras laŭe al la pordo)

STENSGÅRD

Jes, mi faros paroladon!

LA JUNAJ SINJORINOJ

Bravo! Bravo!

STENSGÅRD

Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi tra mi en ĉi tiu rondo.

ERIK BRATSBERG

(al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu!

(La ĉambelano prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. Ringdal, doktoro Fjeldbo kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la ĝardeno.)

STENSGÅRD

Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi!

LA ĈAMBELANO

Bonege! Aŭskultu!

STENSGÅRD

Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik, prik; – estis la pego –

ERIK BRATSBERG

Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu –?

DANIEL HEJRE

Sufiĉas!

STENSGÅRD

Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi –

FJELDBO

(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!

STENSGÅRD

Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse, kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. – Estis kororabo! Kaj de tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco; supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj –

FJELDBO

(laŭte) Haltu; haltu! Muziko!

LA ĈAMBELANO

Tŝŝ; ne interrompu lin.

STENSGÅRD

Sinjoro ĉambelano Bratsberg, – jen la fino de mia fabelo, kaj mi paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian pardonon pro hieraŭ.

LA ĈAMBELANO

(duonan paŝon malantaŭen) Mi –?

STENSGÅRD

Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio, gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO

(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!

LA GASTOJ

(la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO

Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora!

TORA

Patro!

LA ĈAMBELANO

Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!

STENSGÅRD

(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, – en la asocion de la junuloj! Jen la ludo en evoluo!

DANIEL HEJRE

(antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!

(Lundestad malaperas en la fono.)

Kurteno


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.