La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

(Eleganta antaŭĉambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas pordo al la oficejo de la ĉambelano; pli malantaŭe estas pordo al la sidĉambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja administranto; antaŭe de tiu estas fenestro.)

(Tora sidas ploranta sur la sofo maldekstre. La ĉambelano iras impete tien kaj reen.)

LA ĈAMBELANO

Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ĝemon –

TORA

Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!

LA ĈAMBELANO

Kiun homon?

TORA

Tiun abomenindan advokaton Stensgård, kompreneble.

LA ĈAMBELANO

Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan doktoron!

TORA

Fjeldbo?

LA ĈAMBELANO

Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Ĉu ne estis li, kiu tutplene mensogis al mi –?

TORA

Ne, kara benata patro, estis mi.

LA ĈAMBELANO

Vi? Do ambaŭ! Kunaj en komploto; malantaŭ mia dorso! Jen delikate!

TORA

Ho, patro, se vi scius –

LA ĈAMBELANO

Ho, mi certe scias; pli ol sufiĉas; multe pli!

(Doktoro Fjeldbo venas de la fono.)

FJELDBO

Bonan tagon, sinjoro ĉambelano! Bonan tagon, fraŭlino.

LA ĈAMBELANO

(daŭre paŝadas tien kaj reen) Nu, ĉu tie vi estas, – vi fatalulo –

FJELDBO

Jes, estis ege malagrabla okazaĵo.

LA ĈAMBELANO

(rigardas tra la fenestro) Ĉu vi tamen tiel pensas?

FJELDBO

Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la okulon sur Stensgård. Malfeliĉe, kiam mi aŭdis ke oni ludus garantiaĵojn, mi pensis ke ne estis iu danĝero –

LA ĈAMBELANO

(stampfas la plankon) Ridindiĝi de tia afektulo! Kaj kion do miaj gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiĉe fia por voli aĉeti tiun personon, tiun – tiun –, kiel Lundestad nomas lin!

FJELDBO

Jes, sed –

TORA

(nerimarkite de la patro) Ne parolu!

LA ĈAMBELANO

(post mallonga paŭzo li turnas sin al Fjeldbo) Diru al mi sincere, doktoro, – ĉu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj homoj?

FJELDBO

Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO

Sed kiel povis do okazi, ke mi verŝajne estis la sola, kiu ne komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?

FJELDBO

Ĉu mi diru al vi?

LA ĈAMBELANO

Jes, kompreneble vi faru.

FJELDBO

Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion ĉi tie en la vilaĝaro per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.

LA ĈAMBELANO

Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian pozicion ĉi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraĝinta regali tiaĵon.

FJELDBO

Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.

LA ĈAMBELANO

Nu ja; Multo dissolviĝis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!

FJELDBO

Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltiĝon en tio.

LA ĈAMBELANO

Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, aŭ pri titoloj aŭ tiaĵoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita honesteco tra la tuta parencaro. Estas tio pri kio mi pensas, ke kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu min en paco; mi staras ekstere de la partioj.

FJELDBO

Ne tute, sinjoro ĉambelano. Vi tamen ĝojiĝis tiom longe, kiam vi kredis, ke la atako direktiĝis al Monsen.

LA ĈAMBELANO

Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton ĉi tie en la vilaĝaro. Bedaŭrinde li ankaŭ kapturnigis mian sinjoron filon.

TORA

Erik?

FJELDBO

Vian filon?

LA ĈAMBELANO

Jes; kial li enirus en tiujn marĉandaĵojn? Tio ja kondukas al nenio.

FJELDBO

Sed kara sinjoro ĉambelano, li tamen devas vivi, kaj –

LA ĈAMBELANO

Ho, per ŝparemo li efektive povus vivi bone per la patrina heredaĵo.

FJELDBO

Jes, eble li povus vivi pere de ĝi; sed por kio li vivus?

LA ĈAMBELANO

Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion por kio vivi, li ja estas jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.

FJELDBO

Ne, tion li ne povus; ĉar tio estas kontraŭ lia naturo. Li ankaŭ ne povis esperi baldaŭ ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaŭ si, – vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon –

LA ĈAMBELANO

Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la duona miliono nek la cent mil kunrastiĝas per tute puraj manoj; – mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laŭ la leĝoj oni ja povas teni sin observema; sed laŭ sia propra konscienco. Al tiaĵo mia filo kompreneble ne povas persvadiĝi. Vi do povas esti tute trankvila: la komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de duona miliono.

(Selma, en promena vesto, venas de la fono.)

SELMA

Bonan matenon! Ĉu mia edzo ne ĉeestas?

LA ĈAMBELANO

Bonan matenon, infano. Ĉu vi serĉas vian edzon?

SELMA

Jes, li diris, ke li intencus ĉi tien. La proprietulo Monsen vizitis lin frumatene, kaj jen –

LA ĈAMBELANO

Monsen? Ĉu Monsen vizitas vin?

SELMA

Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? Ĉu vi ploris?

TORA

Ho, estas nenio.

SELMA

Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj ĉi tie –; aspektiĝas el vi ĉiuj; io okazis. Kio estas?

LA ĈAMBELANO

Nu, nu; almenaŭ ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti ŝarĝojn, mia eta Selma. Eniru la sidĉambron, vi du, dume. Se Erik diris, ke li venos, li certe venos.

SELMA

Ni eniru; – kaj precipe gardu min kontraŭ la trablovo! (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, mi povus premegi vin, dolĉa Tora!

(Ambaŭ virinoj eliras maldekstre.)

LA ĈAMBELANO

Ili do kune engaĝiĝis, la du spekulantoj. Ili devus kunligiĝi en kompanion. Monsen kaj Bratsberg, – sonus bele! (frapiĝas al la pordo) Envenu!

(Advokato Stensgård entretas tra la pordo.)

LA ĈAMBELANO

(retiras sin paŝon) Ĉu kio!

STENSGÅRD

Jes, jen mi estas denove, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Jenon mi vidas.

FJELDBO

Sed ĉu vi freneziĝis, homo?

STENSGÅRD

Vi retiriĝis frue hieraŭ vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al mi la koheron, vi jam estis –

LA ĈAMBELANO

Mi petas vin, – ĉiu klarigo estos superflua –

STENSGÅRD

Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.

LA ĈAMBELANO

Ĉu ne, do?

STENSGÅRD

Mi scias, ke mi malhonorigis vin.

LA ĈAMBELANO

Tion ankaŭ mi scias; kaj antaŭ ol mi forpelos vin el la pordo, vi eble bonvolu diri, kial vi venas ĉi tien.

STENSGÅRD

Ĉar mi amas vian filinon, sinjoro ĉambelano!

FJELDBO

Kio –?

LA ĈAMBELANO

Kion li diras, doktoro?

STENSGÅRD

Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro ĉambelano. Vi estas maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti –

LA ĈAMBELANO

Kaj vi arogas al vi –!

STENSGÅRD

Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Vi –, Vi –! Ĉu vi ne eksidu?

STENSGÅRD

Dankon; mi staras.

LA ĈAMBELANO

Kion vi diras al tio ĉi, doktoro?

STENSGÅRD

Ho, Fjeldbo diras ĉion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera amiko, kiun mi havas.

FJELDBO

Ne, ne, homo; eterne neniam se vi –

LA ĈAMBELANO

Ĉu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian domon?

STENSGÅRD

Vi nur konas min de la konduto antaŭhieraŭ kaj hieraŭ. Kaj tio ne sufiĉas. Mi ankaŭ ne estas la sama hodiaŭ ol kiel antaŭe. La kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. Dum unu sola nokto ĝermoj kreskis! Vi ne devas forpuŝi min reen en la abomenindaĵon. Mi neniam posedis la belaĵojn en la vivo antaŭ nun; estis kvazaŭ birdoj sur la tegmento por mi –

LA ĈAMBELANO

Sed mia filino –?

STENSGÅRD

Ho, ŝin mi gajnos.

LA ĈAMBELANO

Nu? Hm!

STENSGÅRD

Jes, ĉar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraŭ. Vi ankaŭ estis malkontenta pri la edziĝo de via filo; – jen vidu, tio ŝanĝiĝis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaŭ la orelon, kiel Fjeldbo diris –

LA ĈAMBELANO

Nu, do tia estis la penso?

FJELDBO

Tute ne! Kara sinjoro ĉambelano, ke mi parolu sola kun li –

STENSGÅRD

Babilaĵo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Aŭskultu nun, sinjoro ĉambelano! Estu nun ĝentila kaj saĝa. Familio, kia la via, bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultiĝas –

LA ĈAMBELANO

Ne, nun troiĝe!

STENSGÅRD

Tŝ, tŝ; ne ekkoleriĝu! Forigu ĉiujn tiujn tedajn noblecajn ideaĉojn; – je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultaĵoj. Vi vidos kiel vi ŝatos min, kiam vi nur konatiĝos kun mi. Jes, jes; vi devas ŝati min, – kaj vi kaj via filino! Ŝin mi devigos –

LA ĈAMBELANO

Kion vi opinias, doktoro?

FJELDBO

Mi opinias, ke estas frenezaĵo!

STENSGÅRD

Jes, por vi estus frenezaĵo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan ĉi tie sur la ĝuinda tero de Dio; – mi ne lasos min timiĝi de babilaĵo kaj antaŭjuĝoj!

LA ĈAMBELANO

Sinjoro advokato; jen la pordo.

STENSGÅRD

Vi montras al mi –?

LA ĈAMBELANO

La pordon.

STENSGÅRD

Ne faru!

LA ĈAMBELANO

Eliru! Vi estas ambiciulo, iu – iu; ĉu ne estas damnite! Vi estas –

STENSGÅRD

Kio mi estas?

LA ĈAMBELANO

Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas!

STENSGÅRD

Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin!

LA ĈAMBELANO

Kial?

STENSGÅRD

Jes, ĉar tiam mi persekutos vin, skribos kontraŭ vi en la gazetoj, kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu sub la skurĝobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo, kiuj ĵetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn kurbe super la kapo por vin ŝirmi, – rampu, serĉu ŝirmejon kontraŭ mi –

LA ĈAMBELANO

Vi mem rampu en ŝirmejon – en la frenezulejon; tie vi apartenas!

STENSGÅRD

Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia volo, kontraŭ kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne ombrigu! – Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaŭ; sed tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via filino. Pretigu ŝin; tamen donu al ŝi la ŝancon elekti! Pripensu, kaj ĉirkaŭrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj ĉi malsaĝuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke ŝi estas profunda, silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias ĉion. Adiaŭ, sinjoro ĉambelano; – vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aŭ kiel malamiko. Adiaŭ! (Li eliras en la fono.)

LA ĈAMBELANO

Tien do estas veninta! Tiaĵon oni kuraĝas servi al mi en mia propra domo!

FJELDBO

Stensgård tion kuraĝas; neniu alia.

LA ĈAMBELANO

Li hodiaŭ; aliuloj morgaŭ.

FJELDBO

Ke ili venu; mi ŝirmos kontraŭ la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo por vi –

LA ĈAMBELANO

Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! – Hm; tiu Stensgård, li estas efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, – kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi ŝatas.

FJELDBO

Estas eblecoj en li –

LA ĈAMBELANO

Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne ĉirkaŭiras ludante malantaŭ ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li – li!

FJELDBO

Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro ĉambelano; ne kaj denove ne al Stensgård –

LA ĈAMBELANO

Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu alia –

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro ĉambelano; unu vorto – (flustras)

LA ĈAMBELANO

Kio? Ene ĉe vi?

RINGDAL

Li envenis per la malantaŭa pordo, kaj petegas paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO

Hm. – Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu – sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensgård kaj lia vizito. Ŝin ni tenu ekstere de ĉi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaŭ laŭ mia deziro, se vi povus teni puran buŝon; sed – –. Ho, mi ne emas –! Nu, bonvolu eniri.

(Fjeldbo iras en la sidĉambron. Dume Ringdal estas reirinta en sian oficejon. Post mallonga paŭzo envenas de tie proprietulo Monsen.)

MONSEN

(ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono –

LA ĈAMBELANO

Nu, envenu; envenu!

MONSEN

Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?

LA ĈAMBELANO

Dankon. Ĉu vi ion deziras?

MONSEN

Ne povas tion diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu havas preskaŭ ĉion, kion li deziras.

LA ĈAMBELANO

Jen, jen; tio estas multe dirite.

MONSEN

Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo.

LA ĈAMBELANO

Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas ĝin.

MONSEN

Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vere?

MONSEN

La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke estus tempo iom post iom likvidi, kaj –

LA ĈAMBELANO

Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.

MONSEN

Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon –

LA ĈAMBELANO

Al mi?

MONSEN

Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi ofertis –

LA ĈAMBELANO

Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo.

MONSEN

Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj –

LA ĈAMBELANO

Post tiu senkonsidera forhakado tie farita –?

MONSEN

Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post kelkaj jaroj ili –

LA ĈAMBELANO

Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.

MONSEN

Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi –; mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil aŭ tiom.

LA ĈAMBELANO

Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.

MONSEN

Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj. Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj estas jam uzitaj –

LA ĈAMBELANO

Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj.

MONSEN

Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo –

LA ĈAMBELANO

Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.

MONSEN

Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas helpi min?

LA ĈAMBELANO

Al kio vi celas?

MONSEN

Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj –; ĉu vi permesas ke mi orientigu vin pri mia stato?

LA ĈAMBELANO

(forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas –?

MONSEN

Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano –. Kontraŭ kompenso kompreneble; – kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj –

LA ĈAMBELANO

Kaj kun tia demando vi venas al mi?

MONSEN

Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, kiam iu vere venis en malfacilaĵon.

LA ĈAMBELANO

Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, – precipe en tempo kia ĉi tia; sed tamen –

MONSEN

Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi?

LA ĈAMBELANO

Ho, por kio tio utilus?

MONSEN

Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi.

LA ĈAMBELANO

Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia ŝparmono –

MONSEN

Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je deponaĵo.

LA ĈAMBELANO

Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon.

MONSEN

Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj.

LA ĈAMBELANO

Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn?

MONSEN

Sed por tio mi do ne kulpas!

LA ĈAMBELANO

Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo?

MONSEN

Trunkflosisto, kiel mia patro?

LA ĈAMBELANO

Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio.

MONSEN

Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn –

LA ĈAMBELANO

Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi!

MONSEN

Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.

LA ĈAMBELANO

Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas la almozulkeston kulpe de vi.

MONSEN

Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.

LA ĈAMBELANO

Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero, mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.

MONSEN

Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo.

LA ĈAMBELANO

Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco? Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi malestimas vin.

MONSEN

Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!

LA ĈAMBELANO

Mi ne faros.

MONSEN

Mi volonte pagos kion ajn –

LA ĈAMBELANO

Pagi! Kaj tion vi kuraĝas –

MONSEN

Se ne pro mi, do pro via filo!

LA ĈAMBELANO

Mia filo?

MONSEN

Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia porcio.

LA ĈAMBELANO

Kiujn li gajnos?

MONSEN

Jes!

LA ĈAMBELANO

Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?

MONSEN

Kiel –?

LA ĈAMBELANO

Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin?

MONSEN

Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo –

LA ĈAMBELANO

Subskribo! Sur dokumentoj –

MONSEN

Nur por 10 – 15 000 taleroj.

LA ĈAMBELANO

Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke –? Mia nomo! En tia afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do?

MONSEN

Nur pro la formo –

LA ĈAMBELANO

Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj.

MONSEN

Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Efektive; kiel mi diras al vi.

MONSEN

Ne; efektive. Tion mi mem vidis.

LA ĈAMBELANO

Kion vi vidis?

MONSEN

La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio.

LA ĈAMBELANO

Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.

MONSEN

Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!

LA ĈAMBELANO

Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam!

MONSEN

Do ĝi estas falsa.

LA ĈAMBELANO

Falsa?

MONSEN

Jes, falsa; kopiita; – ĉar mi estas ĝin vidinta.

LA ĈAMBELANO

Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu?

MONSEN

Tion mi ne diras.

LA ĈAMBELANO

Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos!

MONSEN

Aŭskultu min –!

LA ĈAMBELANO

Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!

MONSEN

Sinjoro ĉambelano, – pro vi mem kaj pro multaj aliaj –

LA ĈAMBELANO

Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto –! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado.

MONSEN

Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!

LA ĈAMBELANO

Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.

MONSEN

Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren –

LA ĈAMBELANO

Tiun vojon!

MONSEN

Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO

(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; – envenu!

RINGDAL

Sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO

(vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu –! Nun, Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas.

FJELDBO

Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano?

RINGDAL

Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn?

LA ĈAMBELANO

Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie.

FJELDBO

Nu jes; kaj sekve kio?

LA ĈAMBELANO

Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.

RINGDAL

Falsaj paperoj?

LA ĈAMBELANO

Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!

FJELDBO

Sed pro dio, kiu faris tion?

LA ĈAMBELANO

Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu malkaŝigata. – Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero –

FJELDBO

Tuj; tuj!

RINGDAL

Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontiĝon de la lerneja komisiono.

LA ĈAMBELANO

Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien.

FJELDBO

Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO

Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj fraŭduloj!

RINGDAL

Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras dekstre)

(La ĉambelano kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas Erik Bratsberg de la fono.)

ERIK BRATSBERG

Kara patro –!

LA ĈAMBELANO

Nu, ĉu estas vi?

ERIK BRATSBERG

Mi devas absolute paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO

Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?

ERIK BRATSBERG

Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn komercaferojn.

LA ĈAMBELANO

Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus.

ERIK BRATSBERG

Sed hodiaŭ mi devas –

LA ĈAMBELANO

Kion vi devas?

ERIK BRATSBERG

Patro, vi devas helpi min!

LA ĈAMBELANO

Mono! Jes vi povos fidi, ke –!

ERIK BRATSBERG

Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu –; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli –

LA ĈAMBELANO

Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.

ERIK BRATSBERG

Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?

LA ĈAMBELANO

Monsen mem.

ERIK BRATSBERG

Ĉu Monsen ĉeestis?

LA ĈAMBELANO

Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon.

ERIK BRATSBERG

Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.

LA ĈAMBELANO

Vi?

ERIK BRATSBERG

Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj nun cetere estas la pagdato –

LA ĈAMBELANO

Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta –?

ERIK BRATSBERG

Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri –

LA ĈAMBELANO

Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por vi; – inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; tion vi nun vidas.

ERIK BRATSBERG

Ĉu vi volas savi min aŭ ne?

LA ĈAMBELANO

Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.

ERIK BRATSBERG

Mia honoro estas en risko –

LA ĈAMBELANO

Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej frue.

ERIK BRATSBERG

Ho, vi ne scias –!

(Selma kaj Tora venas de la sidĉambro.)

SELMA

Ĉu estas Erik, kiu parolas? – Dio, kio okazis?

LA ĈAMBELANO

Nenio. Eniru reen.

SELMA

Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?

ERIK BRATSBERG

Estas tio, ke mi estas ruinigita.

TORA

Ruinigita!

LA ĈAMBELANO

Jen, jen!

SELMA

Kio estas ruinigita?

ERIK BRATSBERG

Ĉio.

SELMA

Ĉu vi pensas pri via mono?

ERIK BRATSBERG

Mono, domo, heredo, – ĉio!

SELMA

Jes, tio estas ĉio por vi.

ERIK BRATSBERG

Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu la malfeliĉon kune.

SELMA

La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas sufiĉe bona!

LA ĈAMBELANO

Je nomo de Dio –!

ERIK BRATSBERG

Pri kio vi pensas?

TORA

Ho, sed regu vin!

SELMA

Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!

ERIK BRATSBERG

Selma!

LA ĈAMBELANO

Infano, kion vi diras?

SELMA

Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus; neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!

ERIK BRATSBERG

Kio do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO

Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza!

SELMA

Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj. Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato –! Lasu min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.)

LA ĈAMBELANO

Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ –?

TORA

Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)

ERIK BRATSBERG

Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo)

RINGDAL

(venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano –

LA ĈAMBELANO

Kion vi volas?

RINGDAL

Mi venas de la pruntejo –

LA ĈAMBELANO

De la pruntejo? Nu jes, la kambio –

RINGDAL

Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.

(Doktoro Fjeldbo kaj bienulo Lundestad venas de la fono.)

FJELDBO

Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko?

LUNDESTAD

Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian nomon; – nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.

LA ĈAMBELANO

Kambio de mia filo?

LUNDESTAD

Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.

LA ĈAMBELANO

Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi –

LUNDESTAD

Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj –

LA ĈAMBELANO

(palpas por seĝo) Ho vi kompatanta –!

FJELDBO

Je nomo de Jesuo!

RINGDAL

Do ne estas eble –!

LA ĈAMBELANO

(falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? Akceptita de mi? De 2000 taleroj?

FJELDBO

(al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko?

LUNDESTAD

Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen –

LA ĈAMBELANO

De Monsen!

RINGDAL

Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj –

LA ĈAMBELANO

Restu ĉi tie!

DANIEL HEJRE

(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi aŭdu historiojn –

RINGDAL

Pardonu; ni estas okupataj –

DANIEL HEJRE

Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli, ekzemple –

LA ĈAMBELANO

Monsen?

DANIEL HEJRE

He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata!

LUNDESTAD

Subaĉeti, vi diras?

LA ĈAMBELANO

Oni juĝas de la pomo al la trunko.

DANIEL HEJRE

Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, helpe de tiu kambio –

FJELDBO kaj RINGDAL

Kambio?

LUNDESTAD

Je la elekto por elektuloj?

LA ĈAMBELANO

Nu! Kaj sekve?

DANIEL HEJRE

Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, – de 2000 taleroj. Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!

LA ĈAMBELANO

Kambio de 2000 taleroj?

RINGDAL

Kaj ĝin havas Monsen?

DANIEL HEJRE

Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård.

LUNDESTAD

Nu tiel.

LA ĈAMBELANO

Ĉu vi estas certa pri tio?

DANIEL HEJRE

Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas –

LUNDESTAD

Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; – kaj ankaŭ vi, Ringdal –

(Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.)

FJELDBO

Sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO

Jes.

FJELDBO

La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika –

LA ĈAMBELANO

Oni kredus tion.

FJELDBO

Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos –?

LA ĈAMBELANO

Mi ne faros iun denuncon al la vokto.

FJELDBO

Kompreneble; – sed vi devas fari ion pli.

LA ĈAMBELANO

(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.

FJELDBO

Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la malfeliĉulon –

LA ĈAMBELANO

Kiamaniere?

FJELDBO

Simple; rekonu vian subskribon.

LA ĈAMBELANO

Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas fari kion ajn?

FJELDBO

Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO

Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi sub mantelo kun fraŭduloj?

FJELDBO

Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si?

LA ĈAMBELANO

Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo.

(Li eliras maldekstre.)

Kurteno


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.