|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA ASOCIO DE LA JUNULOJAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Gastigĉambro ĉe sinjorino Rundholmen. Enirpordo en la fono; pli malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la ĉambro.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo.
STENSGÅRD
(venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino Rundholmen!
SINJORINO RUNDHOLMEN
(de interne) Uŝ, kiu estas?
STENSGÅRD
Estas mi, – Stensgård! Ĉu mi povas enveni?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn.
STENSGÅRD
Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensgård. – Uŝ, – jen iu denove! (ĵetfermas la pordon)
PRESISTO ASLAKSEN
(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård!
STENSGÅRD
Nu, tie enprenita?
ASLAKSEN
Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, – “de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion krudan interspacigite.
STENSGÅRD
Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita.
ASLAKSEN
Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio.
STENSGÅRD
Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ.
ASLAKSEN
Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)
STENSGÅRD
(trakuras la gazeton) – – “La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto” – “longa kaj fidela servo” – “kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; – “tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” – “advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” – “laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” – Nu ja, estas efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis?
ASLAKSEN
Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj.
STENSGÅRD
Ho, je diablo pri la aliuloj, – jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj –
ASLAKSEN
Nu jes; jes bone!
STENSGÅRD
Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj –
ASLAKSEN
Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.
STENSGÅRD
Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ –
ASLAKSEN
Ho, kiel tio –!
STENSGÅRD
Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi mem; via gazeto –; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin –
ASLAKSEN
Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen vi havas min. Ĉu estus io grava –?
STENSGÅRD
Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ.
STENSGÅRD
Ĉu li ne venos?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu.
STENSGÅRD
Ĉu Monsen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento.
STENSGÅRD
Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.
DANIEL HEJRE
(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tamen ne.
DANIEL HEJRE
Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias.
DANIEL HEJRE
Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo.
DANIEL HEJRE
Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, ĉar edziniĝi vi devus.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.
DANIEL HEJRE
Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco – karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed viro tamen estas viro.
DANIEL HEJRE
Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio, kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton.
DANIEL HEJRE
Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, – tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre)
DANIEL HEJRE
Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu!
STENSGÅRD
Vastan legadon; ĉu?
DANIEL HEJRE
He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn aferojn por pripensi, mi opinias.
STENSGÅRD
Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.
STENSGÅRD
Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin.
DANIEL HEJRE
He-he; vi estas ŝercema; – aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion. Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo, kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome de la scienco ke vi prezentas vin?
FJELDBO
Nome de la scienco?
DANIEL HEJRE
Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie maligna rabies agitatoria. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! (elen dekstre)
STENSGÅRD
Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ?
FJELDBO
Jes.
STENSGÅRD
Kaj kion li diris?
FJELDBO
Kion li diris?
STENSGÅRD
Nu jes; mi ĵus skribis al li.
FJELDBO
Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis?
STENSGÅRD
Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ.
FJELDBO
Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj –
STENSGÅRD
Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la mano, vi sciu.
FJELDBO
Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?
STENSGÅRD
Kiel?
FJELDBO
Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj aŭ tiaĵoj?
STENSGÅRD
Fjeldbo, vi vidis la leteron!
FJELDBO
Ne, mi certigas al vi –
STENSGÅRD
Nu ja, efektive, – mi minacis lin.
FJELDBO
Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi.
STENSGÅRD
Respondon? Eldiru, homo!
FJELDBO
(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la sinjoro ĉambelano.
STENSGÅRD
Kaj por kiu li voĉdonos?
FJELDBO
Li almenaŭ ne voĉdonos por vi.
STENSGÅRD
Por kiu do? Por kiu, mi demandas?
FJELDBO
Por la guberniestro kaj la pastoro.
STENSGÅRD
Kio do? Eĉ ne por Lundestad?
FJELDBO
Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian posteulon.
STENSGÅRD
Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi!
FJELDBO
Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.
STENSGÅRD
Bone; li ricevu, kion li deziras.
FJELDBO
Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, – oni riskas mem kuntiriĝi.
STENSGÅRD
Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj.
FJELDBO
Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna Lundestad kuntiri vin.
STENSGÅRD
Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen ekstere.
FJELDBO
Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, –
STENSGÅRD
Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj ĉeestas –
FJELDBO
Estas granda salto de elektulo al parlamentano.
STENSGÅRD
Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.
FJELDBO
Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun?
STENSGÅRD
Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon en interesoj –
FJELDBO
Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata.
STENSGÅRD
Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi kovas ruzaĵon –
FJELDBO
Mi?
STENSGÅRD
Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion? Estu sincera –! Ĉu vi volas?
FJELDBO
Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, – nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj pensoj.
STENSGÅRD
Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la klara, blua fluo preterpase; – ho, kiel do vi povas kompreni tiaĵon!
LUNDESTAD
(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!
STENSGÅRD
Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu voĉdonos la ĉambelano?
FJELDBO
Silentu; ne estas honeste de vi!
STENSGÅRD
Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la pastoro.
LUNDESTAD
Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; – mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn.
STENSGÅRD
Mi ludos saĝe – de nun.
FJELDBO
Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)
STENSGÅRD
Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas?
LUNDESTAD
Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, – mi vidas ke vi aperigis ion en la gazeto.
STENSGÅRD
Mi?
LUNDESTAD
Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.
STENSGÅRD
Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto –
LUNDESTAD
Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie.
STENSGÅRD
Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas pli akrajn armilojn.
LUNDESTAD
Ĉu?
STENSGÅRD
Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida?
LUNDESTAD
Ĉu ĝi validas? Jena kambio?
STENSGÅRD
Jes, certe; rigardu ĝin proksime.
DANIEL HEJRE
(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas –? Aha, jen vidu! Ho ne, mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.
LUNDESTAD
Stranga parabolo.
DANIEL HEJRE
Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.
STENSGÅRD
Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago.
DANIEL HEJRE
Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! Oni flustras pri granda ruino; bankroto, – ja, ne politika, sinjoro Lundestad; je Dio!
STENSGÅRD
Bankroto?
DANIEL HEJRE
He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; – sufiĉe; laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.
DANIEL HEJRE
Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono)
STENSGÅRD
Ĉu estas iu vero en tiu babilado?
LUNDESTAD
Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de grandkomercisto Bratsberg sur ĝi.
STENSGÅRD
Ankaŭ tiun de la ĉambelano.
LUNDESTAD
Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas.
STENSGÅRD
Jes, certe; nur rigardu ĝin.
LUNDESTAD
Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona.
STENSGÅRD
Vi do vidas?
LUNDESTAD
Kion?
STENSGÅRD
Ke ĝi estas falsa.
LUNDESTAD
Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas unue.
STENSGÅRD
Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa?
LUNDESTAD
Tiel bone ne estas.
STENSGÅRD
Kiel do?
LUNDESTAD
Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård.
STENSGÅRD
Ĉu? Tamen do ne eblas ke –?
LUNDESTAD
Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos tiuj, kiuj estas plej proksimaj.
STENSGÅRD
(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?
LUNDESTAD
Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?
STENSGÅRD
Sed bona Dio –!
LUNDESTAD
Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri bankroto kaj ruino kaj –
STENSGÅRD
Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min.
LUNDESTAD
Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al aŭkcio, ili vendiĝos por nen– – –
STENSGÅRD
Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, – trafos ankaŭ la infanojn!
LUNDESTAD
Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi havas.
STENSGÅRD
Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam fidela!
LUNDESTAD
Kion doktoro Fjeldbo diris?
STENSGÅRD
Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.
LUNDESTAD
Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min?
STENSGÅRD
Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.
LUNDESTAD
Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?
STENSGÅRD
Kian malbonon?
LUNDESTAD
Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava?
STENSGÅRD
Kiom tio gravas? Ne, vere certe –
LUNDESTAD
Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias.
STENSGÅRD
Kompreneble.
LUNDESTAD
Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino –; kara, kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.
STENSGÅRD
Sed kiel vi sekve statos?
LUNDESTAD
Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de vi?
STENSGÅRD
Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi!
LUNDESTAD
Jes, sed la bienposedanto –?
STENSGÅRD
Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, – prenu min!
LUNDESTAD
(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre)
(Stensgård faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas Bastian Monsen de la fono.)
BASTIAN
Jen vi vidas min!
STENSGÅRD
De kie vi venas?
BASTIAN
De la nacio.
STENSGÅRD
Nacio? Kion tio signifas?
BASTIAN
Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kuŝas ligitaj –
STENSGÅRD
Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio?
BASTIAN
Kio?
STENSGÅRD
Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio.
BASTIAN
Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio?
STENSGÅRD
Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; – vi ridindigas vin mem –
BASTIAN
Ĉu mi ridindigas min mem similante vin?
STENSGÅRD
Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo; estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru – kiam revenos via patro?
BASTIAN
Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaŭ ok tagoj.
STENSGÅRD
Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras?
BASTIAN
Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas fari al mi servon.
STENSGÅRD
Volonte; kio tio do estus?
BASTIAN
Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, – mi volas edziĝi.
STENSGÅRD
Edziĝi? kun kiu?
BASTIAN
Tŝŝ! En ĉi tiu domo.
STENSGÅRD
Sinjorino Rundholmen?
BASTIAN
Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, – mi amas ŝin, morto kaj plago!
STENSGÅRD
Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.
BASTIAN
Hipokritecon!
STENSGÅRD
Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo. Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio –
BASTIAN
Sed aŭskultu do –!
STENSGÅRD
Lasu min stari ekstere, mi diras! (al doktoro Fjeldbo, kiu envenas de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?
FJELDBO
Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn.
STENSGÅRD
Nu, ĉu tiel!
FJELDBO
Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi –
STENSGÅRD
(stampfante) Ĉu ne estas diable!
FJELDBO
Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en la fono)
BASTIAN
Kion li pensis pri venki kaj perdi?
STENSGÅRD
Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, – por reveni al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi –
BASTIAN
Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe –?
STENSGÅRD
Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj; estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; – kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon –
BASTIAN
Vidvinon.
STENSGÅRD
Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida –
BASTIAN
Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?
STENSGÅRD
Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo.
BASTIAN
Nu?
STENSGÅRD
Pago por pago, kara Bastian; – vi parolu por mi rekompence.
BASTIAN
Mi? Al kiu?
STENSGÅRD
Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.
BASTIAN
Ĉu do ne estas –?
STENSGÅRD
Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado –
BASTIAN
Ho, ĉu tio eblus?
STENSGÅRD
Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?
BASTIAN
Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke –; sed nun oni multe parolas pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano –
STENSGÅRD
Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas iri.
BASTIAN
Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras.
STENSGÅRD
Sed via patro, – ĝuste tion mi dirus –
BASTIAN
Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu nun por mi, – se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie?
STENSGÅRD
Li certe estas ĉe la administrado de la elekto.
(Bastian eliras en la fono; samtempe sinjorino Rundholmen envenas de dekstre.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi.
STENSGÅRD
Tio estas do stranga.
MADAM RUNDHOLMEN
Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.
STENSGÅRD
Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, kio estas?
STENSGÅRD
Ĉu vi volas aŭskulti min?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho jes ja, volonte.
STENSGÅRD
Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre –
STENSGÅRD
Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård!
STENSGÅRD
Sed se nun venus lerta, juna viro –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Lerta, juna viro?
STENSGÅRD
Iu kiu longe silente amis vin –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin.
STENSGÅRD
Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.
STENSGÅRD
Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen, – por vi mem kaj –
SINJORINO RUNDHOLMEN
– kaj por lerta, juna viro?
STENSGÅRD
Nu bone; respondu al mi pri tio –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze?
STENSGÅRD
Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus –?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa –
STENSGÅRD
(paŝon malantaŭen) Kion?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Uŝ, jen iuj!
(Fraŭlino Monsen rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)
RAGNA
Permesu, – ĉu mia patro estas ĉi tie?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Jes; ne; – mi ne scias; – pardonu –
RAGNA
Kie li estas?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Nu; ne li preterveturis –
STENSGÅRD
Orienten al Kristiania.
RAGNA
Ne, tio ne eblas –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen, vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre)
STENSGÅRD
Diru, fraŭlino, – ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas?
RAGNA
Jes, vi ja aŭdas.
STENSGÅRD
Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?
RAGNA
Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ.
STENSGÅRD
(baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis rilate al mi?
RAGNA
Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!
STENSGÅRD
Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere.
RAGNA
Jes, tio estas, je Dio, pasinta!
STENSGÅRD
Sed kial –!
RAGNA
Mi pli bone lernis koni vin; – bone ke mi tion lernis ĝustatempe.
STENSGÅRD
Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, – vin kaj neniun alian!
RAGNA
Lasu min preterpasi! Mi timas vin –
STENSGÅRD
Ho, sed morgaŭ, Ragna, – ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?
RAGNA
Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ.
STENSGÅRD
Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa!
SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason por sukceso kaj bonfarto.
STENSGÅRD
Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago morgaŭ! (li trinkas)
KANDIDATO HELLE
(de dekstre al Ragna) Ĉu vi trovis lin?
RAGNA
Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed, je Dio, kio estas?
KANDIDATO HELLE
Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj –
RAGNA
Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?
RAGNA
Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ!
STENSGÅRD
Adiaŭ, – ĝis morgaŭ!
(Kandidato Helle kaj fraŭlino Monsen eliras en la fono.)
DANIEL HEJRE
(de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård, Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li?
DANIEL HEJRE
Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen povas regali. (eliras maldekstre)
DANIEL HEJRE
Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu do, – ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!
STENSGÅRD
Sinjorino Rundholmen?
DANIEL HEJRE
Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos renversiĝintaj.
STENSGÅRD
Ĉu do ne estas io en malordo en Storli?
DANIEL HEJRE
Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne parolas pri ruino kaj bankroto kaj –?
STENSGÅRD
Jes, jes, kaj kio plu?
DANIEL HEJRE
Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj estas venintaj al Storli –
STENSGÅRD
Paro da gastoj; jes, tion mi scias –
DANIEL HEJRE
Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj pri avidaj kreditoroj; – estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed jen, – kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ?
STENSGÅRD
Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg?
DANIEL HEJRE
He-he; certe mi konas.
STENSGÅRD
(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi.
DANIEL HEJRE
Donu; mi vere estas iom miopa, sed – (post esti rigardinta) Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano.
STENSGÅRD
Neniam? Do efektive –!
DANIEL HEJRE
Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen?
STENSGÅRD
Ne, de grandkomercisto Bratsberg.
DANIEL HEJRE
Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por ekbruligi vian cigaron.
STENSGÅRD
Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto –?
DANIEL HEJRE
Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel. Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido –
STENSGÅRD
Sed kiel do eblis –? Monsen devus ja ne esti sciinta –
DANIEL HEJRE
Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri, irante ĉi tie kiel atestanto al –; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo pri ĉio estas tio, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la ĉambelanon –
STENSGÅRD
Jes, tion diris ankaŭ Lundestad.
DANIEL HEJRE
Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? Fiat justitia, pereat mundus; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi tiu putra mondo, sinjoro!
STENSGÅRD
(paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj!
DANIEL HEJRE
Kio diable –?
STENSGÅRD
Kaj tio ĝuste nun! Nun, – nun!
LIBROPRESISTO ASLAKSEN
(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!
STENSGÅRD
Elektita?
ASLAKSEN
Per 117 voĉoj, – kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis.
DANIEL HEJRE
Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård!
ASLAKSEN
Tio aldone kostos bovlon da punĉo –
DANIEL HEJRE
Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras.
ASLAKSEN
(dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La nova elektulo regalas!
(Bienulo Lundestad kaj pluraj voĉdonintoj laŭe venas de dekstre.)
DANIEL HEJRE
(kompate al Lundestad) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!
LUNDESTAD
(flustre al Stensgård) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion –?
STENSGÅRD
Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas?
LUNDESTAD
Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita?
ASLAKSEN
(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la punĉo; – ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras.
STENSGÅRD
(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al –!
LUNDESTAD
Kio?
STENSGÅRD
La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo dekstre kaj skribas)
LUNDESTAD
(mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por postmorgaŭ?
ASLAKSEN
Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda?
LUNDESTAD
Certe ne kruda.
ASLAKSEN
Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin.
LUNDESTAD
Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras la plankon)
SERVISTINO
(de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino.
ASLAKSEN
Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj!
(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum la sekvo li ripetade trinkas. Bastian Monsen intertempe envenis de dekstre.)
BASTIAN
(mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron?
ASLAKSEN
Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin.
BASTIAN
Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; – kiam vi vidas ke ŝi estas libera, vi komprenas.
ASLAKSEN
Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!
BASTIAN
Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.
ASLAKSEN
Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; – ventrapide!
(Bastian malproksimiĝas.)
STENSGÅRD
Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere?
ASLAKSEN
Morgaŭ vespere? Jes, volonte.
STENSGÅRD
Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.
ASLAKSEN
De vi?
STENSGÅRD
Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere.
ASLAKSEN
Ĝuste; estu trankvila.
(La servistino alportas la menditaĵojn. Stensgård iras al la fenestro.)
BASTIAN
Nun, vi, – ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen?
STENSGÅRD
Parolis? Nu jes, mi iomete parolis –
BASTIAN
Kaj kion vi opinias?
STENSGÅRD
Jes, – ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan.
BASTIAN
Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi deziras decidigi tion.
STENSGÅRD
Post horo?
BASTIAN
(vidas sinjorinon Rundholmen, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ; nenion atentigu! (iras trans la planko)
STENSGÅRD
(al Aslaksen, mallaŭte) Redonu al mi la leteron.
ASLAKSEN
Vi volas rehavi ĝin?
STENSGÅRD
Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem.
ASLAKSEN
Bonvolu; jen ĝi estas.
(Stensgård metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la aliulojn.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(al Bastian) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?
BASTIAN
Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed tion via patro certe ne ŝatus.
BASTIAN
Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiel tio?
BASTIAN
Li iras svatante –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Dio do; ĉu li ion diris?
BASTIAN
Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke Ragna ŝatas lin.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ragna?
LUNDESTAD
(proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino Rundholmen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante –
LUNDESTAD
Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla –
BASTIAN
La ĉambelano?
LUNDESTAD
Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato –
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu; kiu?
LUNDESTAD
La fraŭlino; la filino, kompreneble.
BASTIAN
Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias?
LUNDESTAD
Je mia savo, li faras.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj pri tio vi sakras?
BASTIAN
Kaj al mi li diris –! Audu; mi parolu kun vi! (Lundestad kaj Bastian al la fono)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård!
STENSGÅRD
Kontraŭ kiu?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi.
STENSGÅRD
Ke ili faru, – se ili nur ne incidas je iu certa.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu estas tiu?
STENSGÅRD
(sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato.
STENSGÅRD
Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj de via altestimata ĉefo.
RINGDAL
Pri kio li klopodadis?
STENSGÅRD
Por min forvoĉdoni.
RINGDAL
Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn.
STENSGÅRD
Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin.
RINGDAL
Kion tio signifas?
STENSGÅRD
Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj –
RINGDAL
Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?
STENSGÅRD
Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?
RINGDAL
Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj.
STENSGÅRD
Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?
RINGDAL
Permeso, ĉu vi estas freneza?
STENSGÅRD
Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion.
RINGDAL
Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata?
STENSGÅRD
Ĉu tio do ne estas vero?
RINGDAL
Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi?
STENSGÅRD
Je la momento mi ne diras.
RINGDAL
Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco.
STENSGÅRD
Intenco –!
RINGDAL
Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin for de la ĉambelano –?
STENSGÅRD
Je mia savo; jes, jes; estas!
RINGDAL
La ĉambelano funde alte taksas vin –
STENSGÅRD
Ĉu li faras?
RINGDAL
Jes, kaj tion oni volas interrompi; – oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj kredema; ke –
STENSGÅRD
Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!
RINGDAL
Kiun leteron?
STENSGÅRD
Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere?
RINGDAL
Certe.
STENSGÅRD
Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi.
RINGDAL
Ĉu vi venos?
STENSGÅRD
Jes, por pruvi al li; – aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la ĉambelano ĉi tiun kambion de mi.
RINGDAL
La kambion –!
STENSGÅRD
Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li –
RINGDAL
Vere, sinjoro Stensgård –
STENSGÅRD
Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la elektul-baloto.
RINGDAL
Vi povas fidi tion. (eliras fone)
STENSGÅRD
Jen aŭdu, sinjoro Hejre, – kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la ĉambelano?
DANIEL HEJRE
Kiel mi povis imagigi al vi –?
STENSGÅRD
Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo –
DANIEL HEJRE
Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la ĉambelano.
LUNDESTAD
Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima.
STENSGÅRD
Kiel pli proksima?
LUNDESTAD
Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen –
STENSGÅRD
Ĉu!
DANIEL HEJRE
Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli –
LUNDESTAD
Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis –
DANIEL HEJRE
Kaj la familio eliris por serĉi lin –
LUNDESTAD
kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon –
STENSGÅRD
Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro –!
DANIEL HEJRE
He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!
ASLAKSEN
Ĉu iu pendigis sin?
LUNDESTAD
Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli –
PROPRIETULO MONSEN
(de la fono) Ĉampanon sur la tablon!
ASLAKSEN kaj PLURAJ
Monsen!
MONSEN
Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto kaj osto!
DANIEL HEJRE
Sed, altestimata –!
STENSGÅRD
Vi! De kie vi venas?
MONSEN
De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo.
STENSGÅRD
Jes, mi klarigos al vi –
MONSEN
Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre)
LA SERVISTINO
(kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron –
BASTIAN
Ho, morto kaj plago! (al la fono)
STENSGÅRD
Ĉu ŝi legas leteron?
LA SERVISTINO
Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita.
STENSGÅRD
Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli –
MONSEN
Adiaŭ; morgaŭ!
STENSGÅRD
(mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.
DANIEL HEJRE
Certe, certe.
STENSGÅRD
Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; – vi faras tion tiel elegante.
DANIEL HEJRE
Kio diable estas tio?
STENSGÅRD
Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, – veto kun – kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn.
DANIEL HEJRE
Aha, mi komprenas –; sufiĉe dirite!
STENSGÅRD
Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta ĝis plue, vi komprenas.
DANIEL HEJRE
Fidu min; estos por mi kora plezuro –
STENSGÅRD
Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano.
LUNDESTAD
Ĉu vi havas esperon?
STENSGÅRD
Trioblan!
LUNDESTAD
Trioblan? Sed mi ne komprenas –
STENSGÅRD
Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)
MONSEN
(apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?
ASLAKSEN
Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.
MONSEN
Ĉu vi havas?
ASLAKSEN
Al sinjorino Rundholmen.
MONSEN
Nu, fine!
ASLAKSEN
Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli malfrue; ĝustatempe! Je via sano!
DANIEL HEJRE
(al Lundestad) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro Stensgård kaj sinjorino Rundholmen.
LUNDESTAD
(pli mallaŭte) Li svatas ŝin.
DANIEL HEJRE
Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin –; sufiĉe dirite –
LUNDESTAD
Kaj tion vi promesis?
DANIEL HEJRE
Jes, kompreneble.
LUNDESTAD
Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi plenumas okcidente.
DANIEL HEJRE
He-he; la kara animo, – efektive ĉi tiun fojon li estos miskalkulinta.
SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato Stensgård?
DANIEL HEJRE
Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!
Kurteno
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.